Iliado/Kanto Dua

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kanto Unua Indekso : Iliado
de Homero
Tradukita de Abram Kofman
Kanto dua. Sonĝo. — Beotujo.
Kanto Tria


Ĉiuj aliaj, diaro kaj viroj ĉevalorajdantaj,
Dum tuta nokto dormadis, nur Zeŭso ne ĝuis ripozon:
Li maltrankvile pensadis en koro, kiel Aĥilon
Reekhonori kaj multajn Aĥajojn ĉe ŝipoj ekstermi.
Fine plej bona el ĉio ekŝajnis lin jena ideo: 5
Sonĝon trompeman alsendi al Agamemnono Atrido.
Kaj alvokinte la sonĝon, li diris la vortojn flugilajn:
  "Kuru vi, sonĝo trompema, al ŝipoj rapidaj Aĥajaj,
Iru en tendon de Agamemnono Atrido la ĉefo
Kaj lin precize sciigu l' ordonon komisiatan: 10
Al li ordonu armigi la buklokapajn Aĥajojn,
Diru, li jam ekposedos nun la larĝastratan Trojurbon
Kaj ke la Olimpanoj senmortaj nun jam ne disiras
En opinioj pri tio, ĉar Her' unuigis nun ilin
Ĉiujn per ŝia petego, — Trojanojn minacas mizeroj." 15
  Tiel li diris; la sonĝo tuj, aŭskultinte la vortojn,
Kuris for kaj ekaperis ĉe ŝipoj rapidaj Aĥajaj.
Venis al Agamemnono kaj trovis l' Atridon dormanta
En lia tendo; lin dormo la ambrozia ĉirkaŭis.
Sur lia kapo stariĝis, ekstere al Neleido 20
Al Nestoro simila (ĉar lin altestimis l' Atrido
Pli ol ĉiujn), kaj jene aldiris lin sonĝo la dia:
  "Filo de saĝa Atreo ĉevalobridulo, vi dormas!
Sed tutan nokton ne devas dormadi la viro konsila,
Konfidigita de multaj popoloj kaj devoj gravegaj. 25
Vi min atentu: mi venas kiel kurjero de Zeŭso,
Kiu zorgadas pri vi kaj kompatas eĉ de malproksime.
Al vi ordonas li armi la buklokapajn Aĥajojn,
Povas vi nun ekposedi la larĝastratan Trojurbon,
Ĉar l' Olimpanoj senmortaj hodiaŭ jam ne disiras 30
En opinioj pri tio: Her' unuigis nun ilin
Ĉiujn per ŝia petego, — Trojanojn minacas mizeroj
De Kronido. Vi tion memoru en via animo
Kaj ne forgesu, kiam vin dormo la dolĉa forlasos."
  Tiel dirinte, forflugis la sonĝo, lin restiginte 35
Pripensadantan en koro pri la neefektiviĝonta,
Ĉar jam hodiaŭ esperis li ekalmiliti Trojurbon.
Malsaĝegulo! Projektojn de Zeŭso li tute ne sciis,
Ĉar reĝemigi kaj remizerigi nun volis la dio
En teruregaj bataloj Trojanojn kaj Aĥajidojn. 40
Jen, penetrita ankoraŭ tuta de dia parolo,
Li ekleviĝis kaj vestis sian ĥitonon molegan,
Novan kaj belan kaj sur ĝin surmetis larĝegan mantelon,
Poste alligis al blankaj piedoj sandalojn belegajn
Kaj sian glavon arĝentonajlan surpendis sur flanko, 45
Prenis en manon la patran sceptron, la nedetrueblan,
Kaj tuj aliris al ŝipoj de kuproarmitaj Aĥajoj.
  Jam la diino Eoso suriris sur altan Olimpon,
Por tagan lumon anonci al Zeŭso kaj dioj aliaj,
Kiam Atrido ordonis al altesonaj heroldoj 50
La buklokapajn Aĥajojn al konsiliĝo kunvoki,
Kaj ili vokis. Rapide la alvokitaj alvenis.
Sed li antaŭe kolektis la maljunulojn multsaĝajn
Apud la ŝipoj de reĝo Nestoro, loĝanto de Pilo.
Ili sidiĝis, kaj nun li proponis la saĝan konsilon: 55
  "Aŭdu, amikoj! Dum dormo alvenis al mi dia sonĝo
En la nokt' ambrozia; ĝi tute al dia Nestoro
Estis mirinde simila per kresko, figuro, grandeco;
Ĝi, stariĝinte ĉe kapo mia, eldiris la vortojn:
"Filo de saĝa Atreo ĉevalobridulo, vi dormas! 60
Sed tutan nokton ne devas dormadi la viro konsila,
Konfidigita de multaj popoloj kaj devoj gravegaj.
Vi min atentu: mi venas kiel kurjero de Zeŭso,
Kia zorgadas pri vi kaj kompatas eĉ de malproksime.
Al vi ordonas li armi la buklokapajn Aĥajojn, 65
Povas vi nun ekposedi la larĝastratan Trojurbon,
Ĉar l' Olimpanoj senmortaj hodiaŭ jam ne disiras
En opinioj pri tio: Her' unuigis nun ilin
Ĉiujn per ŝia petego, — Trojanojn minacas mizeroj
De Kronido. Vi tion memoru." Kaj tiel dirinte, 70
Ĝi ekforflugis, kaj de mi la dormo dolĉa foriris.
Ni pripensadu, amikoj, nun, kiel ni armos l' Aĥajojn.
Antaŭafere mi volas elprovi laŭmore per vorgoj
Ilin, kaj en multremilaj ŝipoj forkuri proponos.
Vi do per vorgoj restigu ilin ĉi tie kaj tie." 75
  Tiel dirinte sidiĝis li, kaj inter ili leviĝis
La maljunulo Nestoro, la reĝo el Piilo sablega;
Bonintencanta, li diris tiel al la kolektiĝo:
  "Ho vi, amikoj kaj estroj kaj reĝoj de Argoanoj,
Se al ni sonĝon similan rakontus alia Aĥajo, 80
Nomus mensogo ni ĝin, malestime de li nin returnus.
Sed nun ĝin vidis la plej gloriĝanta el ĉiuj Aĥajojn.
Pensu do ni pri la preoj militigi l' Aĥajojn."
  Tiel li diris. Unua lie le kolektiĝo foriris,
Kaj obeante la pastron ankaŭ leviĝis l' aliaj 85
Reĝoj sceptrotenantaj; rapide kuniris popoloj.
Kiel aregoj flugantaj de abelaroj elflugas
El elĉezita ŝtonego, amaso poste amaso,
Tufosimile flugante super floretoj printempaj,
Unuj ĉi tien venante, aliaj tien flugante: 90
Tiel same el ŝipoj kaj tendoj rapidis popoloj
Nekalkuleblaj laŭlonge la bordo vastega, amaso
Poste amaso. Kaj inter ili brulegis la Oso,
La kurjerino iganta de Zeŭso. Kaj ili kuniris.
Laŭte bruegis la aroj kaj sube la tero ĝemadis 95
Sub sidiĝintaj, bruintaj popoloj. Sed levis la voĉon
Tuj naŭ heroldoj, ke ĉiuj kriojn siajn ĉesigu,
Por ekaŭskulti la vortojn de reĝoj de Zeŭsoinfanoj.
Kaj jen apenaŭ sur benkoj la popolaroj sidiĝis
Kaj la kriado foriĝis, leviĝis la reĝo Atrido, 100
Sceptron en mano tenante; pretigis ĝin arte Hefesto
Kaj ĝin Hefesto fordonis foje al Zeŭso potenca;
Zeŭso fordonis ĝin al la Argovenkinto Hermeso,
Dia kurjero, kaj li — al Pelopso ĉevalobridulo;
Tiu ĉi donis ĝin al la popoloreĝanto Atreo, 105
Sed li mortante ĝin lasis al riĉa per brutoj Tiesto;
Tiu ĉi ree ĝin donis al Agamemnono, por porti
Kaj kune reĝi insulojn multajn kaj mem la Aĥajojn.
Sin apoginte sur tiun ĉi sceptron, eldiris Atrido:
  "Ho vi, amikoj, herooj Danaoj, Aresokolegoj! 110
Zeŭso Kronido surmetis sur min nun ŝarĝon pezegan.
Dio kruela! Li foje promesis al mi, kredigante,
Ke deĵetinto de Trojo fortmura mi hejmen revenos,
Sed li min volas perfidi, al mi ordonante — senglore
Argon reveni, estinte perdinta multegon da viroj. 115
Tiel seudube alplaĉas al Zeŭso la ĉiupotenca,
Kiu deĵetis jam multon da kapoj altegaj de urboj
Kaj deĵetados ankoraŭ: li havas potencon senfinan.
Certe! sed kia hontego, se eĉ antaŭuloj sciiĝos,
Ke tute vane ni, tia kaj granda popolo, Aĥajoj, 120
Tiel senfrukte militis kaj kontraŭ viroj batalis
Multplimalgrandaj laŭ nombro... Sed fino ne estas vidata...
Ĉar se ni volus, Aĥajoj, kune kun viroj el Trojo,
Ligon per ĵuro farinte, kalkuli la ambaŭ popolojn;
Se kolektiĝus Trojanoj, havantaj proprajn kamenojn, 125
Kaj ni, Aĥajoj, dividus nin tiam po dekoj da homoj,
Kaj ĉiu viro el Trojo fariĝus por ni vinĉerpanto, —
Tiam al multoj da dekoj mankus vinenverŝantoj:
Tiel pli granda, mi diras, estas Aĥajoj laŭ nombro
Ol la urbanoj de Trojo. Sed ili havas liganojn 130
El multaj arboj, sciantajn ponardegojn ĵetadi,
Min demetantaja de celo, kaj kiel ajn mi soifadas,
Ili al mi ne permesas detrui Trojurbon fortmuran.
Estas naŭ jaroj de Zeŭso potenca jam nun forfluitaj,
Ligno de ŝipoj ekpatris kaj jam defektiĝis ŝnuregoj, 135
Niaj edzinoj kaj kune kun ili l' infanoj malgrandaj
Hejme sidadas kaj nin atendadas, sed estas ankoraŭ
Ni malproksime de celo, pro kia ni tien ĉi venis.
Sed vi nun, kiel mi diras, al mia konsilo obeu:
Karu ni for en la ŝipoj en nian amatan patrujon, 140
Ĉar larĝastratan Trojurbon ni almilitos neniam."
  Tiel li diris kaj tuj en popolo amasa ektuŝis
Korojn de ĉiu, kiu la antaŭkonsilon ne aŭdis.
Malkvietiĝis l' amaso, kiel marondoj grandegaj
De Ikario, se l' ventoj Eŭro kaj Noto samtempe 145
Forte ekblovas, el nuboj de patroj Zeŭso veninte;
Aŭ kiel vastan grenkampon Zefiro ondigas, ĵetinte
Sin kolerege kaj brue sur ĝin, subfleksante la spikojn:
Tiel same moviĝis la kolektiĝo. Kriante,
Ŝipojn alkuris l' amaso, kaj el sub piedoj leviĝis 150
Nuboj el polvo, kaj ekkuraĝigis unu alian
Preni la ŝipojn kaj ilin surmeti sur maron la sanktan.
Ili la kavojn purigas, kaj kiroj de l' hejmencelantoj
Sonas ĉielon; jen ili eltiras la ŝipsubapogojn.
Nun ekfariĝus, eĉ kontraŭ la sorto, reveno al hejmo 155
De Argoanoj, se Hero al Palas-Ateno ne dirus:
  "Kiel, filino potenca de Zeŭso ŝildotenanta!
Ĉu efektive hodiaŭ hejmen forkuros en karan
Landon de patroj l' Arganoj sur spinoj vastegaj de maro,
Triumfigonte Priamon kaj ĉiujn Trojanojn per tio, 160
Forrestigonte Helenon, pro kiu multegaj Aĥajoj
Tie pereis, ĉe Trojo, kaj for de la kara patrujo?
Flugu al militistaro de kuproarmitaj Aĥajoj,
Per dolĉaj vortoj detenu vi ĉiujn kaj ne permesu,
Ke ili trenu sur maron la ŝipojn duflanke fleksitajn." 165
  Tiel ŝi diris. Obeis volonte Ateno potenca.
Kiel ventego deflugis ŝi de Olimpaj supraĵoj
Kaj al rapidenaĝantaj ŝipoj rapide alvenis.
Si Odiseon nun trovis, per saĝo simila al Zeŭso.
Pense li staris, kaj sian ŝipon belegan, nigretan 170
Tute ne tuŝis: malĝojo eniris en lian animon.
Kaj apud li stariĝinte, eldiris al li la diino:
  "Ho, Laertid' Odiseo multegelpensema kaj dia!
Ĉu efektive vi volas hejmen en karan patrujon
Kuri for, sin enĵetinte en ŝipojn multeremilajn, 175
Triumfigonte Priamon kaj la Trojanojn per tio,
Forrestigonte Helenon, pro kiu multegaj Aĥajoj
Tie pereis, ĉe Trojo, kaj for de la kara patrujo?
Iru ne malrapidante al militstaro Aĥaja,
Per dolĉaj vortoj detenu vi ĉiujn kaj ne permesu, 180
Ke ili trenu sur maron la ŝipojn duflanke fleksitajn."
  Tiel ŝi diris. L' heroo ekkonis la voĉon diinan,
Kaj li ekkuris, mantelon fordeĵetinte; ĝin levis
Eŭribato, Itaka heroldo, lin alsekvinta.
Kaj Odiseo, veninte al Agamemnon Atrido, 185
Prenis de li lian sceptron patran kaj ne pereeblan
Kaj al la ŝipoj de kurpoarmitaj Aĥajoj aliris.
  Kian ajn reĝon li vidis aŭ militiston gloregan,
Li al li venis, per dolĉa parolo lin detenante:
  "Viro, ne al vi konvenas tremi nun kiel timulo, 190
Sed vi sidiĝu kaj ankaŭ ordonu aliajn sidiĝi,
Ĉar vi sendube ne scias l' intencon de Agamemnon;
Nun li elprovas l' Aĥajojn, sed baldaŭ li ilin ekpunos,
Ĉar en konsilo ne ĉiuj aŭskultis ja lian parolon.
Ke ne koleru li kaj ne ekpunu kruele l' Aĥajojn! 195
Estas terura kolero de reĝo, infano de Zeŭso,
Lia honoro devenas de Zeŭso kaj dio lin amas."
Sed se li vidis kriantan viron el simpla popolo,
Li lin batis per sceptro kaj diris la vortojn minacajn:
  "Vi, mizerulo, sidiĝu, kaj aŭdu vi virojn aliajn, 200
Pli estimindajn ol vi, malfortulo kaj nemilitema,
Vi, ne taŭganta en ĉiu batalo, en ĉiu konsilo.
Tie ĉi ja ni ne ĉiuj Aĥajoj regas samtempe,
Ĉar potencaro ne donas bonon, kaj estu nur unu
Reĝo kaj unu nur ĉefo, al kiu Zeŭso multsaĝa 205
Donis sceptron kaj leĝojn, por ke li potencu aliajn."
  Tiel potence ordigis li ilin, kaj al la konsilo
For de tendaro kaj ŝipoj ili nun ree rapidis
Brue, kiel ondego de maro eternebruanta
Kontraŭ la bordo ĵetiĝas, kaj eĥo respondas al maro. 210
  Ĉiuj aliaj sidiĝis trankvile sur lokoj iliaj,
Sole Tersito vantvorta nedeteneme kiradis;
Li, kies koro enhavis multajn parolojn malpurajn,
Por malpacigi senpense kaj malkonvene la reĝojn,
Se li nur trovis, ke tio la Argoanojn ridigis; 215
Li, plej malbela el viroj, venis kun ĉiuj al Trojo,
Estis li strabokululo kaj ankaŭ lamulo, la ŝultroj
Ĝibaj sur brusto kuniris, kaj supre leviĝis la kap
Akrafine, kovrita de kelkaj lanugoj maldensaj.
Lin ne suferis precipe Aĥilo kaj Odiseo: 220
Li ilin ĉiam insultis. Nun Agamemnonon Atridon
Dian li pike kaj laŭte insultis. Kaj ĉiuj Aĥajoj
Forte koleris kaj forte indignis en siaj animoj.
Sed li, laŭtege kriante, Agamemnonon insultis:
  "Ho vi, Atrido, pro kio vi plendas kaj kion vi volas? 225
Estas ja plenaj de kupro viaj tendoj kaj ankaŭ
De elektitaj virinoj, kiujn ni ĉiuj, Aĥajoj,
Al vi unua donacas, kiam nur urbon ni rabas.
Ĉu eble mankas vin oro de ia ĉevalobridulo
Trojourbano, portota pro deaĉeti la filon, 230
Kiun mi mem aŭ alia altrenus ekkatenitan?
Ĉu vi junetan virinon volas por ĝui volupton
Unu kaj sola, aparte de ĉiuj? Ho ne, ne konvenas,
Ĉefo estante, Aĥajojn en mizerojn trenadi.
Molaj, timuloj! Ne estas Aĥajoj vi, nur — Aĥajinoj! 235
Hejmen fornaĝu ni nun, sed lin ni forlasu ĉe Trojo,
Ke per donacoj satiĝu li tie ĉi, ke lie sciiĝu,
Ĉu ni hodiaŭ lin helpas per io, aŭ eble — ne helpas,
Lin, kiu ĵus Peleidon, viron pli indan ol li mem,
Malhonoris, ŝtelinte donacon kaj nun ĝin havante. 240
Certe, Aĥilo ne havas galon aŭ eble kuraĝon,
Ĉar vi alie, Atrido, ofendus lin nun lastan fojon."
  Tiel insultis li Agamemnonon, la ĉefon de viroj.
Sed Odiseo la dia al li alvenis rapide
Kaj, rigardinte kolere lin, diris la vortojn minacajn: 245
  "Ho, babilulo malsaĝa, kvankam tondrega kriulo!
Haltu, ne havu kuraĝon sola vi reĝojn disputi,
Ĉar me ne pensas, ke estas iu pli malhonora
Ol vi inter venintoj al Trojo kun la Atridoj.
Tial ne devas vi nomi per via buŝo la reĝojn, 250
Nek kriadi insultojn, nek la revenon persisti,
Ĉar ni ne scias ankoraŭ, kiel finiĝos l' afero,
Ĉu ni, Aĥajoj feliĉe revenos aŭ malfeliĉe.
Ĉu vi nun Agamemnonon Atridon, la ĉefon de viroj,
Tie sidantan, insultas, ĉar al li l' herooj Danaoj 255
Multe donacas? vi tial lin en la konsilo insultas?
Mi al vi diras — kaj tio ĉi estos efektivigita —
Se mi vin vidos denove frenezi kiel hodiaŭ, —
Ke Odiseo ne havu plu sian kapon sur ŝultroj
Kaj ke neniu jam nomu min patro de Telemako, 260
Se, ekkaptinte vin, mi vian veston de vi ne forŝiros,
Vian mantelon, ĥitonon, kaj eĉ la kovrilon de honto
Kaj vin, plorantan, al ŝipoj rapidenaĝantaj ne sendos
For el konsilo, kovritan de frapoj malhonorantaj."
  Diris li kaj lin ekbatis sur spinon kaj ŝultrojn per sceptro, 265
Kaj kunpremiĝis Tersito, larmojn elŝprucis l' okuloj,
Sanga cikatro montriĝis sur lia spino sub pezo
De ora sceptro. Tremante, sidiĝis li kaj, dolorante,
Li de malbela vizaĝo siajn larmojn forviŝis.
Kiel ajn ĉiuj malĝojis, ili pri li kore ridis 270
Kaj, rigardante unu aliajn, tiel parolis:
  "Ho, Odiseo plenumis multegon da gloraj aferoj,
Saĝajn konsilojn donante kaj ordigante batalojn.
Sed li plenumis nun inter Aĥajoj plej bonan aferon,
Silentiginte la paroliston senbridan, malbonan. 275
Ĉar l' aroganta animo ree malcerte ekvolos
Reĝojn ofendi per sia parolado pikema."
  Tiel parolis l' amaso. Leviĝis la urbdetruisto
Odiseo kun sceptro; kaj apud li Palas-Ateno
Staris simila heroldon; ŝi ĉiujn ordonis silenti, 280
Por ke l' unuaj kaj lastaj vicoj de viroj samtempe
Lian parolon aŭdu kaj lian konsilon pripensu.
Li, bonpensanta, komencis paroli al la kolektiĝo:
  "Ho vi, Atrido! L' Aĥajoj volas hodiaŭ vin, reĝon,
Ekmalhonori antaŭ ĉiuj popoloj homaraj 285
Kaj ne plenumas promeson, tiam al vi aldonitan,
Kiam al vi ili sekvis el la ĉevalriĉa Argurbo, —
Trojon fortmuran forlasi sole post ĝia detruo.
Nun do l' Aĥajoj, simile infanojn, simile vidvinojn,
Unu antaŭ alia ploras, volante en hejmon. 290
Ĉiu, certege, celadas al hejmo, sentante doloron,
Ĉar forestanto de sia edzino eĉ unu monaton
Plendas jam, kiam li estas en ŝipo multeremila
Detenata de vintraj ventegoj kaj maro bruanta.
Ni do, ni vidas nun forekruliĝi jam naŭan la jaron, 295
Ni, l' atendantoj. Kaj tial mi ne mallaŭdas l' Aĥajojn,
Malĝojantajn ĉe ŝipoj kaj hejmen volantaj. Sed estus
Honto al ni longrestintoj, se ni kun nenio revenus.
Ho, paciencu, amikoj, atendu vi, ke ni sciiĝu,
Ĉu almenaŭ Kalĥaso al ni antaŭdiris la veron. 300
Ĉar ni en koro ja scias bonege, kaj estas atestoj
Ĉiuj vi, kiujn la Keroj de morto ne forelkondukis:
Ŝajne hieraŭ ankoraŭ (dum en Aŭlidon la ŝipoj
Niaj eniris, por Trojon kaj Priamon minaci),
Kiam ni fonton ĉirkaŭis kaj al senmortuloj oferis 305
Sendifektajn la hekatombojn sur sanktaj altaroj
Sub platano, el kiu akvo brilega ŝprucadis, —
Signo mirinda aperis. Drako kun skvamoj purpuraj
Terurega (lin mem Kronido en mondon venigis)
El sub altaro elsaltis kaj sur la platanon ĵetiĝis. 310
Sur la platano kuŝadis senplumaj paseridetoj,
Sur ĝia branĉo plej alta, inter folioj, kaŝitaj;
Ok ili estis, la naŭa estis ilia patrino.
Ilin, mizere pepintajn, englutis tiam la drako,
Kaj la patrino, ĉirkaŭe flugante, pri l' idoj sopiris. 315
Sed jen kurbiĝis la drako kaj ŝin ĉe flugilo ekkaptis.
Sed post manĝego de la paseridoj kaj de paserino
Faris la dio el drako alvenigita la signon:
El ĝi ekfaris li ŝtonon, la Kronido multsaĝa.
Ni tiam staris silente kaj la aperon admiris. 320
Ĉar la terura apero nian aferon malhelpis,
L' antaŭdiristo Kalĥaso al ni rapide eldiris:
"Kial vi staras senvorte, vi, buklokapaj Aĥajoj?
Zeŭso antaŭpripensanta per tiu ĉi signo anoncas
Longe daŭrontan aferon, sed gloron eternan havontan. 325
Kiel la drako l' idetojn de la paserino englutis
(Ok ili estis kaj naŭ kun ilin naskinta patrino),
Tiel same naŭ jarojn ni antaŭ Trojo militos,
Tamen la dekan deĵetos ni larĝastratan Trojurbon."
Tiel Kalĥaso parolis, kaj ĉio fariĝas hodiaŭ. 330
Tial atendu kaj restu, ĉiuj Aĥajoj kuraĝaj,
Tie ĉi ĝis almilito de granda urbo Priama."
  Tiel li diris. L' Arganoj laŭte ĝojegis; ĉirkaŭe
Krioj iliaj de ĝojo terure resonis de ŝipoj,
Kaj Odiseon la dian ĉiuj Aĥajoj laŭdadis. 335
  Poste al ili eldiris la estiminda Nestoro:
"Dioj! Vi en la konsilo kiel infanoj parolis,
Kiuj, malartaj, tute ne zorgas aferojn militajn.
Kio fariĝos el niaj kontraktoj, elniaj ĵuradoj?
Ĉu kiel fumo foriĝos konsiloj kaj zorgoj de viroj, 340
Kaj vinoferoj kaj manopremadoj neekrompeblaj?
Ĉar nur vanvorte disputas ni tie ĉi kaj ni ne povas
Peron eltrovi, kvankam de longe ni tie ĉi estas.
Estu malmola, decida, Atrido, kaj tiel antaŭe
Vi nin, Arganojn, denove konduku en sangan batalon, 345
Tiujn do (du — eble tri) lasu iri for, kiuj aparte
Volas (ne efektiviĝos tamen espero ilia)
Hejmen, en Argon, reveni antaŭe ol ili sciiĝos,
Ĉu estas vera aŭ ne la promeso de Zeŭso potenca;
Ĉar ni konfirmas, ke al ni Zeŭso balancis la kapon 350
Tiun ĉi tagon ĵus, kiam eniris ni ŝipojn rapidajn,
Argopopoloj, por porti al Trojo pereon kaj morton;
Ĉar dekstraflanken surĵetis li fulmon, la signon feliĉan.
Tial neniu el ni forrapidu hodiaŭ al hejmo,
Antaŭ ol tie ĉi kun ia Troja virino kunkuŝi, 355
Ke ni ekvenĝu malĝojon kaj larmojn de bela Heleno.
Se iu tamen fortege deziras en hejmon reveni,
Li kuraĝiĝu tuŝeti sian ŝipon nigretan,
Ke li antaŭ ol ĉiuj trovu pereon kaj morton.
Reĝo, proponu konsilon vi mem, sed nin ankaŭ aŭskultu. 360
Certe ne malestimeblan vorton mi volas eldiri:
Vi militistojn dividu laŭ popoloj kaj gentoj,
Ke al popolo — popolo helpu kaj gento al gento.
Se tion faros vi kaj l' Aĥajidoj obeos, vi scios,
Kiu el ĉefoj kaj kiu el popolaroj timemas 365
Kaj kiu estas kuraĝa, ĉar ĉiu batalos pro si mem.
Ankaŭ vi scios, ĉu laŭ dia volo ne prenas vi l' urbon
Aŭ pro timeco de viroj kaj manko de arto milita."
  Al li respondis la ĉefo de viroj, Agamemnono:
"Ree, grizulo, vi venkas per via konsilo l' Aĥajojn. 370
Ho, Kronido potenca, Apolo kaj Palas-Ateno!
Se dekon da konsilistoj similaj mi nur posedus,
Tuj inkliniĝus la urbo fortmura de reĝo Priamo,
Per niaj manoj premita kaj disrabita ĝis fino.
Sed nur mizerojn alsendis al mi la Ŝildotenanto, 375
Kiu en vanan disputon kaj malpacigon min ĵetas.
Tiel ni, mi kaj Aĥilo, pro la knabino disiris,
Unu alian insultis, mi faris ofendon l' unua.
Se iafoje kun li ni denove konsente konsilos,
Tiam ne unu minuton prokrastos pereo de Trojo. 380
Nun do vi tuj matenmanĝu, ke povu vi fari atakon;
Vi ponardegojn akrigu ĉiu kaj ŝildojn pretigu,
Donu al viaj ĉevaloj rapidaj bonegan nutraĵon,
Ĉirkaŭrigardu kaleŝojn bone, prizorgu batalon,
Ke tutan tagon ni povu dediĉi al sanga batalo, 385
Ĉar jam ne estos ripozo tiam eĉ unu minuton,
Antaŭ ol nokto venonta disigos malicon de viroj;
Ŝvito de viroj riĉege tiam surkovros rimenon,
Ŝildon tenantan, kaj mano laciĝos ĉe ponardego,
Ŝvito surkovros ĉevalon, jungitan en bela kaleŝo. 390
Sed se ekvidos mi iun, for de la batalo starontan
Ĉe krutanazaj ŝipoj, estos al li jam ne eble
Sin forekkaŝi de hundoj kaj de birdaro rabema."
  Diris li. Laŭte ekkriis l' Aĥajoj; tiel ondegoj
Bruas ĉe bordo altega, ĵetitaj per Noto kolera 395
Kontraŭstarantan ŝtonegon, senĉese de ondoj batatan,
De kie ajn blovas ventoj, de ĉi tiu flanko aŭ tiu.
Ili leviĝis, disiris, rapide alvenis al ŝipoj.
Fumo leviĝis el tendoj: ili tuj prenis la manĝon.
Ĉiu el ili oferis al sia dio senmorta, 400
Ĉiu petegis linsavi de morto kaj batoj Aresaj.
Ankaŭ oferis Agamemnon, la ĉefo de viroj,
Bovon kvinjaran kaj grasan al Kronido potenca;
Li plej maljunajn kaj plej eminentajn Aĥajojn invitis,
Antaŭ ol ĉiujn Nestoron kaj Idomeneon, la reĝon, 405
Poste ambaŭ Ajaksojn kaj Diomedon Tididon,
Sesan do — Odiseon, egalan al Zeŭso per saĝo.
Sed Menelao al li seninvite volonte alvenis:
Sciis en koro li, kiel la frato pri li zorgadis.
Ili ĉirkaŭis la bovon, prenis la sanktan hordeon, 410
Kaj Atrido potenca laŭte preĝante eldiris:
  "Zeŭso, plej glora, plej granda, eteroloĝant' nigranuba!
Ke ne kaŝiĝu la suno kaj ne subenvenu mallumo
Antaŭ ol tute deĵetos ni la domegon Priamon,
Eknigrigitan de fumo, kaj forbruligos pordegojn; 415
Antaŭ ol mi ekdeŝiros kirason de brust' de Hektoro,
Trabatita per kupro, kaj ĉirkaŭ li liaj amikoj
Tere, en polvo kuŝante, mordos per dentoj la koton."
  Tiel li preĝis, sed lin Kronido ne volis atenti,
Sed, la oferon preninte, al li multajn zorgojn difinis. 420
Post la petego surŝutis ili la sanktan hordeon,
Kolon defleksis al bovo, ekbuĉis kaj felon deprenis
Kaj, eltranĉinte femurojn, ilin envolvis per graso
Duobligite, de pecoj da kruda viando kovrinte,
Tion ĉi ili sur ŝtipoj senfolietaj bruligis 425
Kaj, trapikinte internon, turnadis la korpon sur flamo.
Forbruliginte femurojn kaj internaĵon provinte,
Ili distranĉis la reston pece kaj metis sur stangojn,
Rostis penade kaj fine ili ĉion demetis.
Post la laboro ili aranĝis festenon, kaj tiam 430
Ili festenis, al koroj iliaj mankis nenio.
Post kvietigo de la malsato kaj de la soifo,
Tiel al ili aldiris la maljunulo Nestoro:
"Ho vi, Atrido plej glora, ĉefo Agamemnono,
Ke tie ĉi ni ne perdu pro vortoj la tempon, kaj pli ne 435
Malrapidigu l' aferon, de dio al ni konfiditan!
Ke la heroldoj la kuproarmitajn Aĥajojn per krio
Tuj rapidege kunvoku ĉe ŝipoj rapidenaĝantaj.
Ni do, kolektiĝinte, en vasta tendaro Aĥaja
Tiam irados kaj tuj rapidigos batalon kruelan." 440
  Tiel li diris; atentis lin Agamemnono la ĉefo
Kaj ordonis rapide l' heroldojn sonorekkriantajn
Voki por tuja batalo Aĥajojn la buklokapajn.
Laŭte l' heroldoj vokadis, l' Aĥajoj kuniris rapide.
La diaj reĝoj, starintaj ĉirkaŭe Agamemnon, 445
Ĵetis sin l' arojn ordigi, al ili aliĝis Ateno
Kun karega senmorta ŝildo nepereebla,
Sur kiu pendis cent franĝoj, el pura oro plektitaj
Bele, kaj ĉiu el ili kostis po hekatombo;
Kun ĝi Ateno bruege traflugis la militistaron 450
Kaj ilin igis batali, en bruston de ĉiu enspiris
Fortan kaj ne laciĝantan deziron iri batali,
Kaj la milito al ĉiu en koro fariĝis pli dolĉa
Ol la reveno en ŝipoj rapidaj en landon de patroj.
  Kiel fajrego eksterma senliman arbaron bruligas, 455
Sur supraĵojn de montoj sendante flamegon ĉirkaŭen,
Tiel same de l' aroj irintaj, el kupro brilanta
Lumo radia leviĝis ĉielon tra la aero.
  Kiel sennombraj amasoj da birdaroj flugilaj
Da anseraroj sovaĝaj aŭ gruoj aŭ cignoj longkolaj 460
Super herbejo Azia ĉe larĝefluanta Kaistro
Svingas fiere flugilojn, ĉi tien kaj tien flugante,
Kaj malleviĝas, l' herbejon plenigante per krioj:
Tiel same rapidis aregoj el ŝipoj kaj tendoj
Sur la valon Skamandran, kaj ĝemis terure la tero 465
El sub piedoj de militistaro kaj de ĉevalaro.
Ili stariĝis sur valo floranta de la Skamandro,
Miloj, kiel folioj kaj floroj printempe naskitaj.
  Kiel muŝaro sennombra, densega kaj nekalkulebla
Seninterompe sin turnas en tendo de ia paŝtisto 470
Dum la printempo, kiam en vazojn la lakto enfluas:
Tiel sen nombro nun staris belbuklokapaj Aĥajoj
Kontraŭ Trojanoj en kampo, ilin ekstermi volante.
  Ilin do, kiel paŝtisoj de grandaj ŝafaroj senpene
Bestojn, miksintajn sin dume paŝtiĝo, ree elektas, 475
Tiel ilin ordigis la ĉefoj ĉi tie kaj tie,
Por la batalon komenci kune kun Agamemnono,
Al Kronido simila per liaj okuloj kaj kapo,
Al Areso per kresko kaj al Posejdono per brusto.
Kiel bovo majesta elstaras inter brutaro 480
Virafiere, ĉar li distingiĝas el ĉiuj bovinoj:
Tiel formis lin Zeŭso potenca en tiu ĉi tago
Kaj lin distingis altege el aro kaj ĉiuj herooj.
  Nun vi sciigu min, Muzoj, Olimpajn supraĵojn loĝantaj,
Ĉar vi, diinoj, alestas ĉie kaj ĉion vi scias, 485
Nia do scio nenio estas, ni aŭdas nur famojn:
Kiaj estis la ĉefoj kaj la potenculoj Aĥajaj?
Sed mi ne povus sciig aŭ nomi la virojn amasajn,
Se mi posedus eĉ dekon da gorĝoj kaj dekon da langoj,
Voĉon senmalfortiĝeblan kaj bruston el kupro faritan, 490
Eĉ se la Muzoj, Olimpaj filinoj de Zeŭso potenca,
Min memorigus pri ĉiuj Aĥajoj venintaj al Trojo.
Tial mi sole nur la ŝipoestrojn kaj ŝipojn sciigos.
Regis la virojn Beotojn Peneleo, Leito,
Ankaŭ Arkezilao, Protoenoro, Klonio; 495
Kelkaj el ili loĝadis Hirion, ŝtonegan Aŭlidon,
Sĥenon kaj Skolon kaj la Eteonon montege-arbaran,
Greon, Tespeon, la vastajn valegojn de Mikaleso;
Multaj elvenis Eritrojn kaj Harmon, kaj Ilezion,
Multaj el Eleono, Hileo kaj el Peteono, 500
El Okaleo kaj el Medeono la stratobelega,
El Eŭtrezurbo kaj Kapoj kaj Tizbo kolomboriĉega,
El Koroneo kaj el Haliarto herbejariĉega
Kaj el Plateo kaj ankaŭ el Gliso la urbo vastkampa;
Multaj el ili naskiĝis en la Hipotebo beldoma 505
Kaj en Onĥesto, sanktarbojn de dio Neptuna naskanta;
Kelkaj en Arno vinbera, en Niso sanktega, Mideo,
Fine en Antedono, sur limo de Beotujo.
Tiuj ĉi viroj kvin dekojn da ŝipoj ekarmis, en ĉiu
Estis po cent dudek junaj kaj fortaj Beotujanoj. 510
  L' anojn de Aspledono kaj de Orĥomeno Minia
Regis la Aresidoj Jalmeno kaj Askalafo,
De Astioĵo naskitaj en dom' de Aktoro Azido;
Ŝin, virgulinon honteman, supre en ĉambro plej alta
Foje Areso vizitis kaj kun ŝi sekrete kuniĝis. 515
Tiuj ĉi ambaŭ ekarmis tri dekojn da ŝipoj rapidaj.
  Regis la virojn Fokeojn Sĥedio kaj Epistrofo,
Filoj de reĝo Ifito, kiun naskigis Naŭbolo;
Multaj elvenis el Kipariso, el ŝtona Pitono,
El dia Kriso, Daŭlido, el kampoj de Panopeo; 520
Multaj elvenis el Anemoreo kaj el Hiampolo,
Kelkaj loĝadis laŭlonge Kefiso, la sankta rivero,
Kaj en Lileo, ĵus apud naskejo de tiu rivero.
Tiuj ĉi viroj ekarmis kvar dekojn da ŝipoj nigretaj.
Ambaŭ geĉefoj ordigis la vicojn de viroj-Fokeoj, 525
Kiuj aliĝis al la Beotoj de flanko maldekstra.
  Regis la Lokrojn Ajakso la Oleido rapida,
Pli malalta per kresko ol Telamonido Ajakso;
Sed, pli malgranda estante kaj tolan kirason portante,
Li ponardegon ĵetadis plej bone ol ĉiuj Aĥajoj. 530
Liaj popoloj eliris Konoson, Oponton kaj Beson
Kaj Kaliaron kaj Skarpon kaj la gajegan Aŭgeon,
Fine Tronion kaj Tarfon sur bordoj de Boagrio.
Regis la ĉefo Ajakso kvardekon da ŝipoj nigretaj
Kun Lokrujanoj, loĝintaj poste Eŭbeo sanktega. 535
  La kuraĝegajn Abantojn, loĝintajn l' insulon Eŭbeon
Kaj okupintajn Ĥalkidon, Histieon vinriĉan,
Heretreon, Kerinton ĉe maro kaj Dion fortegan,
Prilaboristojn de Stiro kaj anojn de urbo Karisto:
Ilin kondukis Aresposteulo Elefonoro 540
Ĥalkodonido, la ĉefo de kuraĝegaj Abantoj.
Ili, nur kapopostaĵon lasantaj kovritan de haroj,
Sekvis lin, flame celante per ponardego fraksena
Kuprajn kirasojn disbati sur brustoj de malamikoj.
Tiuj ĉi viroj ekarmis kvar dekojn da ŝipoj nigretaj. 545
  Poste alvenis la viroj el multeminentaj Atenoj,
De Hereĥteo kuraĝa regataj; li estis naskita
Simple el ter' fruktoporta, (lin nutris diino Ateno,
Si lin kondukis en l' urbon, en ŝian belegan sanktejon,
Kie ĝis nun al diino ŝafojn kaj bovojn oferas 550
L' Atenojanoj en daŭro de jaroj ĉirkaŭturniĝantaj).
Tiujn ĉi virojn kondukis la Peteid' Menesteo.
Al li neniu el homoj estis simila per scio
En batalo ordigi ĉevalojn kaj virojn armitajn.
Lin nur Nestoro konkuris, spertega pro aĝo altega. 555
Al Menesteo alsekvis kvar dekoj da ŝipoj nigretaj.
  Telamonido Ajakso el Salamino kondukis
Dudek ŝipojn, kaj apud l' Atenoj starigis li ilin.
  Virojn el Argo kaj el la fortmura urbo Tirinto
El Hermiono, Azino (ambaŭ havenoj ĉe maro), 560
El Heionoj, Trezeno kaj Epidaŭro vinbera,
El Eginurbo, Maseto (ĉiuj kuraĝaj Aĥajoj):
Tiujn ĉi virojn kondukis Diomedo kuraĝa
Kaj Stenelo, la filo de Kapaneo glorega.
La tria ĉefo estis Eŭrialo la dia, 565
Li, posteulo de Talaino kaj Mekisteido.
Ĉiujn Arganojn kondukis Diomedo kuraĝa.
Tiuj ĉi viroj ekarmis ok dekojn da ŝipoj nigretaj.
  Virojn, venintajn el belkonstruita urbo Mikenoj,
El Korinturbo riĉega, el beldomegaj Kleonoj, 570
Prilaboristojn el Aretureo, el urbo Orneo,
El Sikiono, reĝita de la heroo Adrasto,
Virojn el Hiperezio kaj el Gonoeso fortega,
El Egiono, Peleno kaj Egialo, kaj virojn
El ĉirkaŭaĵoj vastegaj maraj de urbo Heliko: 575
Agamemnono la ĉefo kun cento da ŝipoj kondukis
Ilin, pli multajn per nombro kaj pli kuraĝajn ol ĉiuj.
Li do, Atrido, radiis, vestita en kupro brilanta,
Glora, ĉar li distingiĝis inter ĉiuj herooj
Per kuraĝeco kaj multo da viroj, de li kondukataj. 580
  Virojn el Lakedemono-vasturbo, en valo staranta,
Ankaŭ el Faro, el Sparto, el Meso (kun multaj kolomboj),
Prilaboristojn el gaja Aŭgeo kaj el Brizeo,
Virojn el Amikleo kaj el la marurbo Eloso,
El Laaso kaj el ĉirkaŭaĵoj de urbo Etilo: 585
Ilin kondukis la frato, Menelao kuraĝa,
Kun ses dekoj da ŝipoj, aparte tenataj de ĉiuj.
Unu li mem ilin regis, al unu nur si konfidante,
Kaj ilin igis batali, pli ol aliaj volante
Venĝi sopiron kaj la forŝteligon de sia Heleno. 590
  Virojn el Pilo venintajn kaj el multagrabla Areno,
De la trairo Alfeo, Trio, belega Epio,
Virojn el Kipariseo, Amfigenio kaj Helo,
El Pteleo kaj el Doriono, kie la Muzoj
De la kantisto Tamiro Trakia talenton forrabis: 595
El Eŭĥalio irante, kie Eŭrito reĝadis,
Li fanfaronis superi per sia kantado, se kontraŭ
Lin eĉ konkurus la Muzoj mem, la filinoj de Zeŭso.
Ekkolerintaj, blindigis ili lin kaj de li rabis
L' arton de dolĉa kantado kaj de tintado sur liro. 600
Tiujn ĉi virojn kondukis la maljunulo Nestoro,
Venis kun ili al Trojo naŭ dekoj da ŝipoj grandegaj.
  L' Arkadujanojn, loĝantajn laŭlonge la montoj Kilenaj,
Apud la tomb' de Epito, patrujo de viroj kuraĝaj,
Anojn de kampoj Fenosaj kaj de Orĥomenoj multbrutaj, 605
Anojn de Ripo, Stratio, Enispo, blovata per ventoj,
Virojn el urbo Tegeo, el Mantineo gajega
Kaj el Stimfalo kaj fine el Parasio agrabla.
Tiujn ĉi Agapenoro Akeido kondukis
Kun ses dekoj da ŝipoj; en ĉiu el ili alvenis 610
Multo da Arkadujanoj, lertegaj en arto milita.
Al ili donis mem Agamemnono, la ĉefo de viroj
Ŝipojn belege armitajn, por maron la nigran trairi
Al Trojurbo, ĉar ili la marajn aferojn ne sciis.
  Virojn el Bupraziurbo, el Elidujo sanktega, 615
Virojn el landoj, havantaj Herminon, ŝtonegan Olenon,
Alizion kaj fine Mirzinon, limurbon de l' lando:
Tiujn ĉi virojn kvar ĉefoj kondukis, kaj sekvis al ili
Deko da ŝipoj, en kiuj estis multegaj Epeoj.
Du ĉefoj estis: Talpio kaj Amfimaĥo; la duan 620
Naskis Kteato, l' unuan la Arktorido Eŭrito.
L' Amarinkido Dioro kuraĝa estis la tria,
Kaj Polikseno la kvara, belega, al dio simila;
Lin Agasteno naskigis, reĝ' Aŭgeido kuraĝa.
  Virojn el Duliĥiono kaj el Eĥinadaj insuloj 625
Sanktaj, kuŝantaj en maro kontraŭe la Elidujo,
Tiujn ĉi virojn kondukis Megeso Aresosimila
La Fileido; lin naskis Fileo ĉevalobridulo,
Foje kurinta en Duliĥionon pro tio de l' patro.
Al li alsekvis al Trojo kvar dekoj da ŝipoj nigretaj. 630
  Sed Odiseo kondukis la Kefalenojn kuraĝajn,
Parte loĝintajn Itakon, ĉe bruaj arbaroj Neritaj,
Parte el Krokileo kaj el sovaĝa Eglipo;
Kelkaj elvenis Lakinton kaj multeloĝitan Samoson,
Ankaŭ Epiron kaj l' bordon de tero kontraŭekuŝanta; 635
Kaj Odiseo, egala al Zeŭso, ilin kondukis.
Kun siaj viroj li venis en dekdu ŝipoj ruĝnazaj.
  L' Etolujanojn kondukis Toaso la Andremonido.
Kelkaj el ili loĝis Pleŭronon, Olenon, Pilenon,
Kelkaj la maran Ĥalkidon kaj la Kalidonon ŝtonegan; 640
Jam plu ne vivis nek filoj de grandanima Eneo,
Nek mem Eneo, nek Melagoro, la blonda heroo;
Tial la supran estrecon ricevis post ili Toaso.
Al li alsekvis al Trojo kvar dekoj da ŝipoj nigretaj.
  Kretojn kondukis l' heroo kuraĝa Idomeneo. 645
Tiuj ĉi viroj elvenis el Gloso, fortmura Gortino,
Likto, Mileto kaj ankaŭ el urbo blankmura Likasto;
Kelkaj elvenis la multeloĝitajn Rition kaj Feston;
Multaj aliaj elvenis el cento da urboj sur Kreto.
Tiujn ĉi regis Idomeneo, la arta ĵetisto, 650
Kun Meriono, simila al virmortiganta Areso.
Ili kondukis al Trojo ok dekojn da ŝipoj nigretaj.
  Sed l' Heraklido, la granda kaj alta la Tlepolemo
En naŭ ŝipoj kondukis la fieregajn Rodosojn,
Kiuj en sankta Rodoso dividas sin en tri popoloj 655
Kaj kiuj loĝis Jalison, Lindon kaj blankan Kamiron.
Ilin kondukis nun Tlepolemo, heroo potenca,
Al grandfortulo Herkulo naskita de Astioĥeo;
Ŝin en Epiro li prenis, sur bordo de Seleiso,
Detruinte urbaron de viroj — Zeŭsoamatoj; 660
Sed, viriĝinte apenaŭ en domo de patro Herkulo,
Li, Tlepolemo, subite mortigis Likimnionon,
L' onklon de l' patro, grizulon kaj Aresposteulon.
Tuj, konstruinte rapide ŝipojn, kolektis li virojn
Kaj sur la maron forkuris, ĉar timis li venĝon: minacis 665
Lin la filaro kaj ankaŭ neparo de granda Herkulo.
Fine, vagante kaj doloradante, li venis Rodoson,
Tie ĉi koloniiĝis, trioble dividis la virojn,
Multeamatajn de Zeŭso, reganta la diojn kaj homojn.
Zeŭso al ili donacis multegajn, senfinajn riĉecojn. 670
  Kun egalgrandaj tri ŝipoj elvenis el Simo — Nereo,
Li, de Aglao kaj reĝo Ĥaropa en mondon naskita;
Tiu Nereo, kun viroj armitaj veninta al Trojo,
Estis plej bela el ĉiuj aĥajoj krom Agamemnono.
Sed dorlotita li estis kaj arojn malmultajn kondukis. 675
  Virojn, loĝintajn Niziron, Karpaton, Kazoson kaj Koson,
Urbon de Eŭripilo kaj la insulojn Kalidnajn,
Tiujn ĉi virojn kondukis Fidipo kaj kun li — Antipo,
Ambaŭ filoj de reĝo Tesalo l' Herkulposteulo.
Ili kondukis tri dekojn da ŝipoj nigretaj fleksitaj. 680
  Nur ni kalkulos la virojn el la Argujo Pelazga.
Virojn, loĝintajn Alopon, Aloson kaj Traĥinion,
Ankaŭ Ftion kaj gloran per belaj virinoj Heladon
(Tiuj ĉi nomis sin Mirmidonoj, Helenoj, Aĥajoj),
Ilin kun kvindek ŝipoj kondukis la glora Aĥilo; 685
Sed ili nun eĉ ne pensis pri iaj bataloj teruraj,
Ĉar estis for tiu viro, kiu ilin ordigus:
Kuŝis trankvile en ŝipoj Aĥilo rapidopieda,
Pro la knabino kolera, pro belabukla Brizido,
Kiun post longa batalo li el Lirneso forprenis, 690
Detruinte Lirneson kaj ankaŭ la murojn de Tebo
Kaj mortiginte Mineton kaj Apostrofon kuraĝajn,
Filojn de reĝo Eveno, naskita de Selepiono.
Li dolorante koleris, sed baldaŭ li ree leviĝos.
  Virojn, loĝintajn Filakon kaj la florantan Pirason, 695
De Demetro amatan, Itonon la multebrutaran,
Maran Antronon kaj ankaŭ la riĉepaŝtejan Pteleon,
Tiujn ĉi Protezilao kuraĝa antaŭe kondukis,
Kiam li estis vivanta, nun kaŝis lin tero la nigra.
Hejme li lasis edzinon, vizaĝon al si disŝirantan, 700
Kun ŝi la domon dezertan, kaj falis de viro Dardana,
Kiam, unua el ĉiuj, li saltis el ŝipo sur bordon.
Lin liaj viroj sopiras, kvankam ĉefon havante.
Ilin Podarko kondukis, ido de dio Areso,
Filo de la Filakido Ifiklo brutaroriĉega, 705
Frato de la heroo kuraĝa Protezilao,
Sed pli juna ol li; la pli aĝa kaj la pli forta
Estis Protezilao. Perdinte lin, liaj popoloj
Havis ĉefon, certege, sed pri l’ kuraĝulo sopiris.
Tiuj ĉi viroj armigis kvar dekojn da ŝipoj nigretaj. 710
  Virojn, loĝintajn Ferurbon apud la lago Bebeo,
Virojn el Bebo, Glafiroj kaj urbo belega Jaolko,
Tiujn kondukis Eŭmelo, amata de l’ patro Admeto,
Kune kun dek unu ŝipoj. Lin naskis en mondon Alkesto,
La plej bela virino el ĉiuj filinoj Peliaj. 715
  Viroj, loĝintaj Metonon kaj kampojn de Taŭmakio,
Viroj el Molibeo kaj el Olizono sovaĝa
Estis de Filokteto 1’ artarkopafanta regitaj.
Li kun sep ŝipoj alvenis, en ĉiu po kvindek remistoj,
Kiuj artege pafadis per arkoj kaj estis kuraĝaj. 720
Sed Filokteto mem kuŝis sur sankta insulo Lemnoso,
Suferanta fortege, lin tie l’ Aĥajoj forlasis,
Turmentatan de vundo, al li de serpento farita.
Tie dolore li kuŝis. Sed baldaŭ la viroj Aĥajoj
Ĉe la ŝiparo memoros pri Filokteto la reĝo. 725
Ili sen ĉefo ne restis, sed multe sopiris l’ antaŭan.
Ilin regis Medono, flankfilo de Oileo;
Al Oileo, la urbdetruanta, lin Reno eknaskis.
  Viroj, loĝantoj de Triko kaj de Itomeno montega,
Viroj el Eĥalio, kie reĝadis Eŭrito, 730
Estis de Podaleiro kaj de Maĥoono regataj,
Ambaŭ Eskulapidoj, sciantaj la arton kuracan.
Tiuj ĉi viroj kondukis tri dekojn da ŝipoj fleksitaj.
  Virojn el Ormeniono kaj fonto de Hipereo,
Virojn el Asteriono kaj el la blankdoma Titano, 735
Tiujn ĉi la brileganta Eŭemonido kondukis,
Kaj al li sekvis al Trojo kvar dekoj da ŝipoj nigretaj.
  Virojn, loĝintajn Argison kaj ankaŭ la urbojn Girtonon,
Orton, Elonon kaj Oloosonon, la urbon blankdoman,
Tiujn ĉi la kuraĝulo Polipeto kondukis, 740
Filo de Peritoo, de Zeŭso mem naskigita.
Al Peritoo l' edzino Hipodameo lin naskis
Tiun ĉi tagon, en kiu la vilajn Kentaŭrojn li punis,
De Peliono forpuŝis kaj al Etikoj forpelis.
Regis ne unu li, sed kune kun l' Aresid' Leontio, 745
Filo de Koronio, el gento de Keneidoj;
Tiuj ĉi viroj kondukis kvar dekojn da ŝipoj nigretaj.
  Dudek du ŝipojn rapidajn Guneo kondukis el Kifo.
Li kun Enioj alvenis kaj nun la kuraĝaj Pereboj,
Kun la loĝantoj sur tero de la malvarma Dodono, 750
Kun viroj prilaborantoj la kampojn ĉe Titarezio,
Kiu rapide enfluas en akvojn de la Peneo,
Ne miksiĝante kun akvo arĝenta de tiu rivero,
Sed surfluante simile oleon sur ondojn Peneajn,
Ĉar ĝi elvenas el Stikso, terura rivero de ĵuroj. 755
  Troto, la Tendrodonido, kondukis la virojn Magnetojn
Ili ĉirkaŭe Peneo kaj Pelionon arbaran
Loĝis kaj estis regataj de sperta Tendrodonido.
Tiuj ĉi viroj kondukis kvar dekojn da ŝipoj nigretaj.
  Tiaj estis la ĉefoj Aĥajaj kaj la potenculoj. 760
Sed kiu estis la plej eminenta, sciigu min, Muzo,
Per kuraĝeco kaj bonaj ĉevaloj el l' Atridoanoj?
La plej bonajn ĉevalojn Eŭmel' Feretido posedis;
Ilin flugigis Eŭmelo, kiel birdojn rapidajn,
Spinoebenajn kaj ĉiujn egalajn pri haroj kaj aĝo. 765
Sur Pieriaj herbejoj ilin eknutris Apolo.
Tiuj ĉevaloj portadis en la batalon teruron.
Viro do estis plej glora — la Telamonido Ajakso,
Dume koleris Aĥilo, la plej distingita el ĉiuj,
Kiel ankaŭ ĉevaloj, kiuj Aĥilon portadis. 770
Li mem restadis en siaj ŝipoj rapidaj ĉe l' maro
Kaj koleradis en koro Agamemnonon, la ĉefon.
Lia do militistaro sur bordo de l' maro bruanta
Amuziĝadis, ĵetante diskojn kaj ponardegojn
Kaj arkpafante. Ĉevaloj ĉe kaleŝoj staradis 775
Kaj, senokupaj, manĝadis lotoson, malsekan apion;
Sed per kovriloj staradis kuŝitaj iliaj kaleŝoj
En la tendoj; la viroj do, prisopirante Aĥilon,
Forevitantan batalon, inter tendaro malagis.
  Sed jen elpaŝis l' Aĥajoj, kaj kvazaŭ ekflamis la tero, 780
Forte ektremis; kiel sub bato de Tondroĵetanto,
Kiam li sagojn alsendas sur la Tifeoloĝejon
(Kiel oni rakontas), en la Ariman ŝtonegon:
Tiel same ekĝemis la tero sub viroj irintaj,
Ĉar sur la kampo rapidis la militistaro Aĥaja. 785
  Sed al Trojanoj alvenis la ventorapida Iriso
Kun sciigo malĝoja de Zeŭso, de ŝildoportanta.
Ili do faris konsilon ĉe pordo de domo Priama.
Tie premiĝis amase junuloj kaj grizaharuloj.
Kaj apud ili stariĝis l' Iriso rapidefluganta, 790
Ekimitante la voĉon de la Priamido Polito,
Kiu, gardanto de Trojo, espere je siaj piedoj,
Sidis sur tombo altega de Ezieto maljuna,
Rigardante, ĉu iras de l' bordo l' Aĥajaj popoloj.
Lian figuron preninte, eldiris al ili Iriso: 795
  "Ho, maljunulo, vin ĉiam alplaĉas longegaj paroloj,
Kiel en tempo de paco, sed nun proksimiĝas batalo.
Ofte jam, ofte mi estis en sangaj bataloj de viroj,
Sed tian grandan aregon neniam ankoraŭ mi vidis.
Kiel arbarfolietoj laŭ nombro kaj sablo de maro, 800
Ili alvenas sur kampon, por ekataki la urbon.
Vi, ho, Hektoro, precipe vi mian admonon obeu:
Multaj liganoj ja estas ĉi tie en urbo Priama,
Ĉiu popolo el ili lingvon alian parolas;
Ke ĉiu ĉefo nun regu la virojn, kun li kunvenintajn, 805
Ilin ordigu kaj ankaŭ en la batalon konduku."
  Tiel ŝi diris. Hektoro rekonis la voĉon diinan,
La konsiliĝon ĉesigis, kaj ĉiuj rapidis sin armi,
Kaj malfermiĝis pordegoj, elvenis el ili Trojanoj,
Rajdaj kaj piediraj. Leviĝis laŭtega bruego. 810
  Antaŭ Trojurbo troviĝas alta tomba monteto,
Tute izola en kampo kaj atingebla de ĉie.
L' homoj mortemaj de ĉiam ĝin Batieo nomadis,
Sed la dia — la tombo de lertesaltanta Mirino.
Tie ĉi sin la Trojanoj de la liganoj dividis. 815
  La Trojurbanojn regis Hektoro la kaskobrilanta,
La Priamido; lin sekvis la plej kuraĝaj kaj nombraj
Viroj, avidaj batali kaj ponardegojn svingantaj.
  La Dardanaron kondukis la eminenta Eneo,
La Anĥizido, naskita de Afrodito sur Idaj 820
Montoj arbaraj: ŝi tie kuniĝis kun homo mortema.
Tamen ne unu li regis, sed kune kun l' Antenoidoj,
Nome Akamo kaj Arĥiloĥo, lertegmilitistoj.
  Virojn, loĝintajn Zelion ĉe fundamento de Ido,
Riĉajn urbanojn, trinkantojn la nigrajn akvojn Azopajn 825
(El Troja gento); ilin kondukis la glora Pandaro
Likianido, al kiu Apolo mem arkon donacis.
  Virojn el Adrasteo, el gento de Apezidoj,
El Pitieo kaj ankaŭ de alta montega Tereo,
Tiujn Adrasto kaj la linkirasa Amfio kondukis, 830
Ambaŭ filoj de Perkozia Meropo, glorega
Antaŭdiristo, al siaj filoj malpermesinta
Iri en Trojon batali. Sed ili ne volis aŭskulti
Lian parolon: la sorto de l' morto ilin forlogis.
  Prilaboristojn el urboj Perkoto kaj Praktiono, 835
El Abidoso, Sestoso kaj el sanktega Arizbo,
Tiujn ordigis Azio la Hirtakido, virĉefo,
La Hirtakido, el urbo Arizbo elveturiginta
Brilajn kaj grandajn ĉevalojn de sankta river' Seleiso.
  Sed Hipotoo la ponardegoĵetistojn Pelazgojn 840
El Lariso kondukis, el tero multfruktoporta.
Kun Hipotoo kunregis la Aresido Pileo,
Ambaŭ la filoj de Leto Teŭtamido Pelazga.
  Sed Akamoso kaj ankaŭ Pirvo regis Trakiojn,
Kies lando limigas la Helesponton bruegan. 845
  La ponardegoĵetistojn Kikonojn regis Eŭfemo,
Filo de la Keido Trezeno, amata de Zeŭso.
  Poste kondukis Pireĥmo la kurbaarkajn Peonojn,
El Amidono venintajn ĉe la rivero Aksio,
Kies ondoj puregaj fruktoportigas la teron. 850
  Sed Pilemeno kuraĝa regis Pafalagonojn
El la lando Keneto, naskanta la mulojn sovaĝajn.
Regis li ankaŭ la virojn, loĝintajn Kitoron, Sesamon,
La domaron belegan sur bordoj de Partenio,
Kromnon kaj Egialon kaj montojn de Eritino. 855
  Sed Alizonoj kun ĉefoj Hodio kaj Epistrofo
El malproksima Alibo, l' arĝentonaskejo, alvenis.
  Mizojn regis Ĥromo kaj l' birdoprofeto Enomo,
Sed profetado ne povis lin savi de l' sorto malluma:
Li ekpereis sub manoj de Eakido rapida 860
En la rivero, en kiu mortigis li multajn aliajn.
  Frigojn kondukis Forkiso kaj Askonio kuraĝa
El Askanio, kaj ili flamege deziris batali.
  Regis la virojn Meonojn Mestlo kaj kun li Antifo,
Filoj de Pilemonio kaj laga diino Gigeo. 865
Ili kondukis Meonojn, naskitajn ĉe Tmolo altega.
  Karojn, havantajn barbaran lingvon, Nasteso kondukis.
Ili loĝis Mileton kaj montojn arbarajn de Ftiroj,
Ĉirkaŭ rivero Meandro kaj la krutaĵoj Mikalaj.
Ilin kondukis batali Nasteso kaj Amfimaĥo, 870
La kuraĝulo Nastes' kaj Nomianid' Amfimaĥo,
Eĉ en batalon irinta kiel knabino, de oro
Pribeligita. Malsaĝa! Eĉ oro ne povis lin savi.
Falis li sub forta mano de Eakido rapida
En la rivero, kaj l' oron prenis de li Peleido. 875
  Sed Sarpedono kaj Glaŭko glora kondukis Likiojn
El Likiujo, el lando ĉe ondoj bruegaj de Ksanto.