Iliado/Kanto Tria

El Vikifontaro
Iliado ()
Tradukita de Abram Kofman
(p. 44-56)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Tuj post batala ordiĝo de ĉiuj popoloj kaj ĉefoj,
Kiel birdoj kriante kaj brue eliris Trojanoj:
Tiel sub la ĉielo resonas la krio de gruoj,
Kiam, post la forkuro de vintro kaj pluvo senĉesa,
Ili alflugas kriante al ondoj de la Oceano, 5
Morton-pereon portante al la malgrandaj Pigmeoj,
Kaj en matena aero ilin terure atakas.
Sed la batalospirintaj Aĥajoj trankvile aliris,
Ĉiuj brulante en koro por helpi unuj aliajn.
  Kiel sur montosupraĵoj Noto nebulon etendas, 10
Kiu paŝtistojn timigas, sed ŝtelistarojn ĝojigas,
Ĉar oni vidas tra ĝi nur la spacon de ŝtono ĵetita,
Tiel nun supren leviĝis la pulvo sub la alirintoj
Densanubege, ĉar ili rapide trairis la valon.
  Sed kiam l' aroj kurintaj unu alian aliris, 15
El Trojanaro elpaŝis la dia hero' Aleksandro
Kun kurba arkopafilo, kun fel' leoparda sur ŝultroj,
Ankaŭ kun glavo. Li du ponardegojn kun kupraj surpintoj
Svingis kaj la plej kuraĝajn el la Aĥajidoj alvokis
Kontraŭbatali lin nun en la terurega batalo. 20
  Sed Menelao kuraĝa, apenaŭ li vidis proksime
La elirinton el l' aro per paŝoj rapidaj kaj larĝaj,
Ĝojis li kiel leono malsata, vidanta subite
Grandan akiron: aŭ cervon kornan, aŭ ĉamon sovaĝan.
Ĝi avidege manĝegas l' akiron, kvankam de ĉie 25
Pelas ĝin hundoj rapidaj kaj nelaciĝemaj ĉasistoj:
Tiel ĝojegis nun li, Menelao, la dian Parison
Vidi proksime, ĉar li la ofendon ekvenĝi volegis,
Kaj el kaleŝo rapide li kun la armaĵo elsaltis.
  Tamen, apenaŭ lin vidis la dia hero' Aleksandro 30
Inter la vicoj unuaj, ektimis li en sia koro
Kaj reeniris en la amikaron, por morton eviti.
Kiel iu, serpenton en intermontoj vidinte,

Reekrapidas kaj liajn membrojn atakas tremado,
Kaj li forkuras rapide kun tute palega vizaĝo: 35
Tiel same enkuris en la Trojanaron kuraĝan
Diosimila Pariso pro timo de Menelao.
Sed lin Hektoro ekvidis kaj diris la vortojn riproĉajn:
  "Ho, dorlotita belulo, timema, virindelogulo!
Se vi neniam naskiĝus aŭ senedziĝe pereus! 40
Ĉar tion ĉi mi preferas kaj tio ĉi estus pli bona,
Ol antaŭ ĉiuj ricevi nun malestimon, ofendon.
Certe, ridados pri vi Aĥajidoj la belbuklokapaj,
Opiniintaj vin kuraĝegulo, ĉar havas vi belan
Eksteraĵon, sed nun al vi mankas kuraĝo kaj forto. 45
Ĉu ankaŭ tiel timema vi estis, kiam, en ŝipoj
Martranaĝantaj, al vi kolektinte kolegojn fidelajn,
Vi al fremduloj aliĝis kaj ŝtelis la belan virinon
El tiu land', bofratinon de militamaj herooj,
Por malĝojigi la patron, la urbon, la tutan popolon 50
Kaj malamikojn ĝojigi kaj sole nur vin malhonori?
Kial ne staras vi kontraŭ Atrido? Vi tiam sciiĝus,
Kian herooedzinon florantan vi havas hodiaŭ!
Nun vin ne helpos la liro, nek donoj de Afrodito,
Nek la beleco kaj bukloj, se li vin faligos en polvon. 55
Se ni Trojanoj ne estus timuloj, de longe jam kovrus
Ni vin per vesto el ŝtonoj pro viaj malbonfaritaĵoj."
  Al li respondis la diosimila hero' Aleksandro:
"Vi min, Hektoro, pravege mallaŭdas, mi tion meritas;
Nebalanciĝan vi havas koron, kiel hakilo, 60
Per kiu la ĉarpentisto por ŝipkonstruado forhakas
Arbon, kaj lia svingado nur forton en li pligrandigas:
Tiel same fortega estas en vi via koro.
Sed ne mallaŭdu la donojn de Afrodito la ora,
Nedegĵeteblaj ja estas la gloraj donacoj de dioj, 65
De dioj mem aldonataj, arbitre do ne riceveblaj.
Tamen, se volas vi, ke mi kuraĝe komencu batali,
Vi trankviligu nun ilin, l' Aĥajojn kaj la Trojanojn,
Por ke en mezo de ili mi kaj Menelao kuraĝa
Ambaŭ ni nun pro Heleno kaj ŝiaj trezoroj batalu. 70

Kiu el ambaŭ fariĝos venkinto kaj estos pli forta,
Tiu en domon kondukos Helenon kun ŝiaj trezoroj;
Sed vi aliaj, farinte de nun amikecon kaj ligon,
Loĝu fruktportan Trojurbon, sed ili reiru en Argon
La ĉevalriĉan, kaj gloran per belaj virinoj Argujon." 75
  Tiel li diris. Hektoro multege ekĝojis en koro.
Jen li eliris antaŭen kaj la Trojanarojn detenis,
Mezon de la ponardego kaptinte; kaj haltis la viroj.
Kontraŭ lin tiris la arkopafilojn l' Aĥajoj belbuklaj,
La ponardegojn alcelis kaj al li ŝtonaron ekĵetis. 80
Tamen Atrido, la ĉefo de viroj, laŭtege elvokis:
  "Haltu, amikoj Arganoj, ne pafu vi, viroj Aĥajoj,
Ĉar li intencas paroli, Hektoro la kaskobrilanta."
  Tiel li diris. L' Aĥajoj detenis sin, ree stariĝis
Ili silente, kaj inter ili Hektoro parolis: 85
  "Ho, vi Trojanoj kaj kuproarmitaj Aĥajoj, aŭskultu,
Kion al mi Aleksandro militokaŭzinto eldiris.
Li nun proponas, ke ĉiuj Trojanoj kaj viroj Aĥajoj
Metu la belajn armaĵojn sur teron la multfruktportan,
Por ke li kaj Menelao kuraĝe en mezo de ĉiuj 90
Nun pro Heleno kaj ankaŭ pro ŝiaj trezoroj batalu.
Kiu el ambaŭ fariĝos venkinto kaj estos pli forta,
Tiu en domon kondukos Helenon kun ŝiaj trezoroj;
Ni do ceteraj, ni faros de nun amikecon kaj ligon."
  Tiel li diris, sed ĉiuj ĉirkaŭe starintaj silentis. 95
Fine eldiris l' hero' Menelao, la viro kuraĝa:
  "Aŭdu nun ankaŭ vi min, ĉar atakas kruele doloro
Mian animon; mi volas, ke fine vi pace disiru,
Vi, Argoanoj kaj Trojo; sufiĉe ĝis nun vi suferis
Pro la malpaco de mi kaj Pariso, la kaŭzo de tio. 100
Kiun el ni antaŭstaras pereo de sorto malluma,
Tiu pereu; sed ĉiuj ceteraj, vi baldaŭ paciĝu.
Nun du ŝafetojn alportu: blankan por dio Helio
Kaj por la Tero — nigran; al Zeŭso ni trian oferos.
Ankaŭ venigu Priamon, ke li la kontrakton priĵuru 105
(Ĉar liaj filoj montriĝas fieraj kaj perfidemaj),
Ke la ĵuradon al Zeŭso neniu perfide trarompu.

Ĉiam junuloj posedas animon ŝanĝeman, kaj kiam
Ilin aliĝas grizulo, vidanta antaŭe kaj poste,
Penas li trovi utilon egalan por ambaŭ partioj." 110
  Tiel li diris. L' Aĥajoj kaj la Trojanoj ekĝojis,
Ekesperinte nun fini la pereigeman militon.
Ili en vicoj starigis ĉevalojn, elsaltis kaleŝojn
Kaj, formetinte armaĵojn, ilin kuŝigis sur teron
Unu apude alian: ĉar estis malvasta la loko. 115
  Sed du heroldojn Hektoro rapide venigis en Trojon,
Por du ŝafetojn alporti kaj tien ĉi voki Priamon.
Ankaŭ la ĉefo Atrido tuj Taltibion forsendis
Al la rapidenaĝantaj ŝipoj, por ŝafon alporti,
Kaj Taltibio rapide obeis al Agamemnono. 120
  Dum al Heleno blankmana aperis diino Iriso
Sub la figur' bofratina, l' edzino de Antenorido,
Reĝo de Helikaono; edziĝis li kun la ĉarmanta
Laodiko, plej bela filino de reĝo Priamo.
Dome Iriso ŝin trovis: ŝi tie teksaĵon laboris 125
Longan, purpuran, en kiun ŝi multajn batalojn enteksis
De la Trojanoj ĉevalobriduloj kaj de Aĥajidoj,
Kiuj pro ŝi suferadis l' ekbatojn de dio Areso.
Al ŝi stariĝis Iriso facilepieda kaj diris:
  "Venu do, kara fratino, kunvidi l' aferojn mirindajn 130
De la Trojanoj ĉevalobriduloj kaj de Aĥajidoj.
Nun ili, antaŭ nelonge militadintoj en valo,
Soifadinte batalon larmelvokantan kaj sangan,
Nun ili staras silente (milito finiĝis), sur ŝildojn
Sin apoginte kaj la ponardegojn en teron ŝovinte. 135
Sed Aleksandro kun la kuraĝulo hero' Menelao
Per ponardegoj la longaj pro vi la batalon komencos,
Kaj kiu venkos, al tiu vi estos la kara edzino."
  Tiel Iriso eldiris, ĵetinte en koron dolĉamon
Pro ŝia edzo unua, patrurbo' kaj ŝiaj gepatroj. 140
Kaj per arĝentaj kovriloj Heleno kovriĝis rapide,
Ĉambron forlasis kaj larmojn el siaj okuloj elverŝis.
Kaj al ŝi sekvis samtempe du servantinoj fidelaj,
Etra Piteofilino kaj l' bovookula Klimeno.

Baldaŭ ili alvenis al altaj pordegoj de Skeo. 145
Tie ĉi reĝo Priamo, Pantoo kaj ankaŭ Timeto,
Lampo, Klitio, Aresposteulo Hiketaono
Kune kun Ukalegono kaj Antenoro prudentaj —
Ĉiuj grizviroj — sidadis sur la pordegoj de Skeo,
Pro maljuneco ne kunbatalante, sed en konsiliĝo 150
Saĝe donante konsilojn; kiel libeloj arbaraj
Tie, sur arbo sidante, elmetas dolĉege la voĉon:
Tiel same sur turo kunsidis la ĉefoj Trojanoj.
Nun, ekvidinte Helenon al ili aliri al turo,
Inter si mem ili diris mallaŭte la vortojn flugilajn: 155
  "Estas neeble mallaŭdi Trojanojn kaj Aĥajidojn,
Kiuj longtempe suferas mizerojn pro tia virino,
Ĉar laŭ beleco ŝi estas kiel diino senmorta.
Sed malgraŭ tio ŝi iru nun foren en ŝian patrujon,
Ke ŝi, restante, nin ne pereigu kun niaj infanoj." 160
  Tiel ili parolis. Priamo do vokis Helenon:
"Venu al mi pliproksime, filino, kaj ĉe mi sidiĝu,
Ke vi ekvidu la edzon unuan, l' amikojn, parencojn,
(Mi ne kulpigas vin tute, ĉar nur la senmortaj min tiris
En la militon malĝojan kontraŭ l' Aĥajoj kuraĝaj) 165
Ke al mi diru vi nomon de tiu ĉi viro grandkreska,
De tiu ĉi Aĥajido tiel majesta kaj granda:
Kvankam aliaj videble superas lin certe per kresko,
Tamen mi vidis neniam tian viron belegan,
Nek tian noblan figuron: li estas simila al reĝo." 170
  Al li respondis Heleno, diino inter virinoj:
"Mia bopatro, de mi estimata kaj kune timata,
Ho, se min morto maldolĉa atakus, kiam mi sekvis
Al via filo, lasinte domegon kaj miajn parencojn,
Mian filinon amatan kaj l' aron de la amikinoj! .. 175
Sed tio ĉi ne fariĝis kaj mi suferadas plorante!
Tamen mi volas respondi vian faritan demandon.
Li estas ĉefo de viroj, Agamemnon Atrido,
Bona reganto kaj glora ĵetisto de ponardego;
Estis li al mi, senhonta, bofrato... Ho ve, li nur estis!.." 180
  Tiel ŝi diris. Sed li ekmirinta laŭtege ekkriis:

"Ho vi, feliĉa Atrido, amata de dioj, benita!
Ĉar vin obeas sennombraj aroj de viroj Aĥajoj.
Iam mi ankaŭ vizitis Frigujon la riĉevinberan,
Kie mi vidis multegon da Frigoj ĉevalorajdantoj, 185
De dia reĝo Migdono kaj de Otreo regitaj,
Kiuj tendaron starigis sur bordoj de la Sangario.
Mi inter ili troviĝis kaj estis al ili ligano,
Kiam alvenis la Amazonoj, al viroj similaj.
Sed ili estis ne tiom laŭ nombro, ol nun l' Aĥajidoj." 190
  Nun Odiseon ekvidis Priamo kaj ree demandis:
"Diru nun ankaŭ, filino, kiel ĉi tiu sin nomas?
Li plimalalta certege estas ol Agamemnono,
Sed liaj ŝultroj kaj brusto, mi vidas, montriĝas pli larĝaj.
Lia armaĵo kuŝas sur tero la fruktoportanta, 195
Sed li mem kiel reganto paŝas inter la viroj.
Li al mi ŝajnas simila al kapro kun lano riĉega,
Kiu trairas la mezon de blankalana ŝafaro."
  Al li respondas Heleno, filino amata de Zeŭso:
"Li estas Laertofilo, la Odiseo multsaĝa, 200
En la lando ŝtonega, en Itako naskita,
Arta kaj glora per multaj intrigoj kaj saĝaj konsiloj."
  Nun Antenoro, la saĝa grizulo, eldiris la vortojn:
"Vi efektive elmetis veran parolon, virino.
Antaŭ nelonge alvenis al ni tiu ĉi Odiseo, 205
Pro vi sendita, kaj kune kun li Menelao kuraĝa.
Mi ilin tiam akceptis, ĉe mi regalante en domo:
Tial mi konas figurojn kaj bonan prudenton de ambaŭ.
Tiam, veninte al nia konsilo inter Trojanoj,
Menelao per kresko estis pli alta, starante, 210
Sed Odiseo, dum ili sidis, pli noble elvidis.
Sed kiam ambaŭ elmetis saĝajn kaj ruzajn parolojn,
Li, Menelao, parolis ĉiam rapide, premite,
Forte, kvankam malmulte; ne amis li vortomalŝparon
Nek deklinantan parolon, kvankam li estis pli juna. 215
Sed kiam li, Odiseo multsaĝa, komencis paroli,
Staris senmove li kaj mallevinte sur teron l' okulojn,
Ankaŭ la sceptron li tenis senmove, ĝin ne ŝancelante

Tien kaj tien ĉi, al malspertulo tute simila;
Vi opinius lin homo kolera aŭ tute malsaĝa. 220
Sed kiam lia potenca voĉo el brusto eliris
Kune kun vortoj, similaj al aroj de vintraj neĝeroj:
Tiam nenia mortema povus kontraŭ lin stari,
Kaj mi ne miris jam plu, rigardante lian figuron."
  Sed nun Ajakson vidinte, la maljunulo demandis: 225
"Kiu li estas, la viro tiel grandega kaj forta,
Kiu superas per kapo kaj ŝultroj ĉiuj Aĥajojn?"
  Al li respondis Heleno la longevestita, diina:
"Tiu ĉi estas Ajakso, la defendulo Aĥaja.
Apud li Idomeneo inter la Kretoj troviĝas, 230
Kaj ĉirkaŭ reĝo kunstaras la kondukantoj de Kretoj.
Ofte regalis lin Menelao, l' heroo kuraĝa,
Kiam el Kreto venadis li en nian domegon.
Sed, kvankam ĉiujn Aĥajojn rapidaokulajn mi vidas,
Kiujn mi bone rekonas kaj povus tuj ilin eknomi, 235
Tamen neniel me trovas ĉi tie du ĉefojn de viroj,
Ĉevalbridulon Kastoron kaj Polideŭkon fortmanan,
Miajn fratojn, naskitajn kun mi de unu patrino.
Ĉu ili restis ambaŭ en Lakedemono la dolĉa,
Aŭ ili, kvankam venintaj per ŝipoj la martrairantaj, 240
Nun ne volas miksiĝi en kunbatalo de viroj,
Ĉar ili timas l' insulton, la honton, al mi alfaritan?"
  Tiel ŝi diris, sed ilin enprenis la tero-nutranto
Jam en la lando amata de patroj, en Lakedemono.
  Sed la heroldoj jam portis la ligooferojn de dioj, 245
Du ŝafidojn tra l' urbo kaj vinon, dolĉfrukton de l' tero,
En ŝafofelo; samtempe do la heroldo Ideo
Portis en mano brilegan vazon kaj orajn pokalojn.
Li, alirinte al la maljunulo, eldiris la vortojn:
  "Filo de Laomedono, leviĝu, vin vokas la ĉefoj 250
De la ĉevalobridantaj Trojanoj kaj de Aĥajidoj,
Por tie sube, sur kampo, ĵuri la ligon fidelan.
Ĉar Aleksandro nun kaj Menelao l' Aresoamata
Pro la virino batalos per ponardegoj iliaj.
Kiu ekvenkos, alprenos virinon kun ŝiaj trezoroj. 255

Ni do, ceteraj, ni faros ligon kaj sanktan ĵuradon,
La fruktoportan Trojurbon loĝos, sed ili reiros
En ĉevalriĉan Argurbon, al belaj Aĥajaj virinoj."
  Tiel li diris. Priamo tremante ordonis amikojn
Jungi ĉevalojn, kaj ili la reĝon obeis fervore. 260
Li sur kaleŝon suriris kaj kondukilojn ekstreĉis,
Kaj apud li Antenoro stariĝis sur belan kaleŝon,
Kaj tra l' pordegoj de Skeo ambaŭ rapidis sur kampon.
  Sed al Trojanoj kaj al Aĥajidoj alproksimiĝinte,
Ili elkaleŝiĝis sur teron ĉionaskantan, 265
Iris en mezon de la Trojanaroj kaj de Aĥajidoj.
Ne malrapide leviĝis la ĉefo de viroj, Atrido,
Kaj Odiseo multsaĝa. Sed la heroldoj majestaj
La ligoferojn alportis por ĵuro, kaj vinon en kruĉo,
Miksis ĝin, poste alverŝis akvon sur manojn de reĝoj. 270
Agamemnono de tiris per mano rapida la glavon,
Kiun li ĉiam portadis ĉe sia ingo longega,
Tranĉis la harojn de l' kapoj de ŝafoj, kaj tiam l' heroldoj
Ilin disdonis al ĉefoj de Trojo kaj de Aĥajidoj.
Sed Atreido laŭtege ekpreĝis, la manojn levinte: 275
  "Ho, patro Zeŭso, reĝanta sur Ido, plejglora, plejgranda!
Ankaŭ Helio, vi, ĉion vidanta kaj ĉion aŭdanta!
Ho, vi, Riveroj kaj Tero, kaj vi, la subteraj spiritoj,
Homojn mortintajn punantaj, kiuj perfidis ĵuradon!
Ĉiuj vi estu atestoj kaj gardu ĵuradon de l' ligo. 280
Se Aleksandro nun venkos tie ĉi lin, Menelaon,
Tiam li prenos Helenon kune kun ŝiaj trezoroj,
Ni do revenos en hejmon sur ŝipoj la martranaĝantaj.
Sed se l' hero' Menelao Aleksandron mortigos,
Tiam Trojanoj forlasas Helenon kun ŝiaj trezoroj 285
Kaj ankaŭ pagas al la Argoanoj propunon konvenan,
Ankaŭ donotan de la posteuloj estontaj iliaj.
Sed se Priamo kaj la Priamidoj tiam ne volos
Pagi propunon post tiu ĉi falo de Aleksandro,
Tiam denove mi kun miaj viroj, por venĝi l' ofendon, 290
Faros militon, restante, ĝis mi mian celon atingos."

  Diris li, buĉis per kupro kruela la gorĝojn de ŝafoj
Kaj ilin ambaŭ tremantajn suren sur teron kuŝigis,
Jam elspirantajn la forton de l' vivo, rabita de kupro.
Ĉiuj nun ĉerpas el kruĉo dolĉvinon per ora pokalo 295
Kaj ĝin elverŝas kaj preĝas la diojn eternevivantajn.
Tiel preĝis al dioj l' Aĥajoj kaj la Trojanoj:
  "Zeŭso plejglora, plejgranda, kaj vi, ĉiuj dioj senmortaj!
Kiu el ni la unua perfidos la sanktan ĵuradon,
Ties cerbon disverŝu kiel vinon sur tero, 300
Lian kaj liajn infanajn, kaj fremdaj ofendu l' edzinojn."
  Tiel la viroj parolis. Sed Zeŭso ilin ne aŭdis.
La Dardanido Priamo tamen eldiris la vortojn:
  "Ho vi, Trojanoj kaj kuproarmitaj Aĥajoj, aŭskultu!
Mi nun denove en Trojon la ventoblovatan revenos, 305
Ĉar mi ne havas kuraĝon vidi per propraj okuloj
Mian filon batali kun Menelao kuraĝa.
Scias nur Zeŭso kaj kun li ĉiuj aliaj senmortaj,
Kiu el ambaŭ al morto estas antaŭdifinita."
  Tiel li diris kaj metis l' oferojn en sian kaleŝon, 310
Iris en ĝin kaj ekstreĉis la kondukilojn rapide,
Kaj apud li Antenoro stariĝis sur belan kaleŝon,
Kaj returninte sin, ambaŭ veturas rapide en Trojon.
  Sed Priamido Hektoro kaj Odiseo la dia
Nun batallokon mezuris kaj poste rapide enĵetis 315
En kupran kaskon lotaĵojn, por scii, al kiu la sorto
Pli antaŭe permesos la ponardegon alĵeti.
Sed la popoloj preĝadis kun manoj levitaj ĉielon.
Multaj el ili, Trojanoj kaj Aĥajidoj, preĝadis:
  "Ho, patro Zeŭso, reĝanta sur Ido, plejglora, plejgranda! 320
Kiu el ili elvokis malpacon de ambaŭ popoloj,
Tiun vi ekpereigu kaj ĵetu Aidoloĝejon,
Ke al ni estu la ligo fidela kaj la amikeco."
  Ili preĝadis. La granda kaj kaskobrilanta Hektoro
Ne rigardante skuadis; eliris la loto Parisa, 325
Ĉiuj do viroj sidiĝis en vicoj, kie troviĝis

Ĉies rapidaj ĉevaloj kaj multekoloraj armaĵoj.
L' edzo de la belabukla Heleno, la dia Pariso,
Sur siajn ŝultrojn surmetis siajn armaĵojn belegajn,
Alfortikigis al siaj piedoj tibidefendaĵojn 330
Belajn, per bukoj arĝentaj ilin fortege li fermis,
Poste li metis ĉirkaŭe sur bruston kirason de frato
Likaono (ĝi estis laŭ lia brustolarĝeco),
Poste pendigis sur ŝultrojn la arĝentonajlan glavegon
Kuprotranĉantan kaj prenis la ŝildon fortikan kaj grandan, 335
Kaskon ĉevalokolharan surmetis sur kapon potencan
Kaj, balancante terure tiun ĉi kaskopenikon,
Li ponardegon ekprenis, la plej oportune leveblan.
Tiel same sin armis l' Aresoamat' Menelao.
  Tiel arminte sin (ĉiu en mezo de sia viraro), 340
Ambaŭ elpaŝis inter Trojanoj kaj viroj Aĥajoj
Kun minacantaj rigardoj, kaj ilin miregis vidintoj,
Kuproarmitaj Aĥajoj, Trojanoj ĉevalobriduloj.
Nun ili alproksimiĝis al loko ĉirkaŭmezurita,
La ponardegojn svingante kaj de koler' plenigitaj. 345
La ponardegon longombran ekĵetis Pariso l' unua
Kaj ĝin faligis en ŝildon rondetan de Menelao,
Sed ne trahakis la kupron, ĉar refleksiĝis la pinto
Kontraŭ la ŝildo malmola. Sed levis nun al ponardegon
Li, Menelao Atrido, kaj Zeŭson laŭtege ekpreĝis: 350
  "Zeŭso potenca, vi donu, ke mi l' ofendinton nun punu,
Ke mia mano lin venku, la dian heroon Parison,
Por ke de tiu ĉi tempo timu eĉ la posteuloj
Malutiligi amikon, kiu montriĝas gastama."
  Diris li kaj ponardegon longombran svingitan ekĵetis, 355
Kaj ĝi entrafis la ŝildon rondetan de la Priamido.
La ponardego fortega trahakis la ŝildon brilantan,
Ankaŭ trairis la arte ĉirkaŭbeligitan kirason,
Apud ingveno disŝiris ĥitonon de la heroo,
Sed deturniĝis Pariso kaj morton la nigran evitis. 360
Tiam l' Atrido eltiris la glavon kun najloj arĝentaj
Kaj ĝin svinginte surbatis la kaskon, sed tamen la glavo
Tuj ekrompiĝis triope, kvarope, kaj falis el mano,

Kaj l' Atreido ekĝemis, ekrigardinte ĉielon.
  "Ho, patro Zeŭso, vi estas la plej kruela el dioj! 365
Mi Aleksandron malnoblan esperis puni hodiaŭ,
Sed la glavego peciĝis kaj la ponardego elfalis
El mia mano senfrukte, kaj tute mi lin eĉ ne vundis."
  Diris li kaj lin atakis kaj kaptis ĉe kaskopeniko
Kaj lin rapide fortiris al kuproarmitaj Aĥajoj. 370
Forte la gorĝon alpremis rimeno la artebrodita,
Kiu sub lia mentono servis por kaskoligilo.
Lin Menelao fortirus kaj havus gloriĝon eternan,
Se Afrodito, filino de Zeŭso, ne vidus ĉi tion.
Si la rimenon disŝiris, el felo fortega de bovo, 375
Kaj nur la kasko alsekvis tiam la manon potencan,
Kaj la heroo ĝin ĵetis al kuproarmitaj Aĥajoj,
Alteksvinginte; ĝin levis liaj amikoj fidelaj.
Nun li denove alkuris, por lin jam fine mortigi
Per ponardego la kupra. Sed lin Afrodito fortiris, 380
Kiel diino facile, kaj lin per nebulo ĉirkaŭis
Kaj lin sidigis en domo lia bonegeodora.
Ŝi do mem iris tuj serĉi Helenon, kiu ankoraŭ
Estis kun aro da Trojavirinoj sur turo altega,
Kaj, ĉe vestaĵo la boneodoran mallaŭte tuŝinte, 385
Diris ŝi, similĝinte al la teksistino maljuna,
Kiu en tempo pasinta por ŝi en Lakedemono
Belajn lanaĵojn laboris kaj kiun ŝi amis tre multe.
Tiun ĉi similiĝinte, eldiris nun Afrodito.
  "Iru, vin vokas Pariso, por veni kun mi en domegon. 390
Kuŝas li en dormoĉambro, sur la belega kuŝejo,
Bela, en vesto ĉarmanta, kvazaŭ li nun ne revenis
De la batalo, kaj kvazaŭ preparas sin iri al danco
Aŭ sidiĝis, por iom ripozi de la dancado."
  Tiel ŝi diris kaj tuj ŝian koron en brusto ekmovis. 395
Tamen apenaŭ ekvidis ŝi nukon diinan la belan
Kaj l' ĉarman bruston kaj ŝiajn agrable brilantajn okulojn,
Ŝi ekmiregis kaj diris, tiel al ŝi turniĝinte:
  "Ho vi, kruela, pro kio vi volas min ree delogi?
Ĉu vi denove nun volas en urbojn multegeloĝitajn, 400

En Meonion ĉarmantan aŭ en Frigion min treni?
Ĉu ankaŭ tie vi havas favoritojn mortemajn?
Ĉar Menelao ĵus venkis la dian heroon Parison
Kaj nun min, la malamatan, volas en hejmon konduki,
Ĉu vi pro tio ĉi venis kun viaj trompemaj ruzaĵoj? 405
Al li sidiĝu vi mem, deturniĝu de dioj senmortaj,
Vian piedon ne metu plue sur sanktan Olimpon,
Maltrankviliĝu por li kaj prizorgu kaj gardu lin ĉiam:
Eble li prenos vin kiel edzinon aŭ kiel sklavinon!
Mi do, neniam mi iros tien, ĉar ja malhonore 410
Estus dividi la liton kun li, ĉar tiam min ĉia
Troja virino insultos, kaj mi jam sen tio doloras."
  Ekkolerinta, al ŝi Afrodito diina respondis:
"Min ne ekscitu, malsaĝa, mi povas kolere vin lasi
Kaj ekmalami vin, kiel mi vin ĝis hodiaŭ amegis. 415
Baldaŭ mi ĵetos la flamon malpacan en ambaŭ popolojn,
En la Aĥajojn kaj Trojon, kaj vi pereos mizere."
  Tiel ŝi diris. Ektimis Heleno la Zeŭsonaskita
Kaj per arĝentokovrilo kovriĝis kaj iris silente.
Nerimarkita de ĉiuj, ŝi Afroditon alsekvis. 420
Kiam ŝi venis en belan domegon de Aleksandro,
La servantinoj rapide sin metis al domlaborado.
Ŝi do, la dia virino, eniris en ĉambron altegan.
Tie la ravridetanta Kiprido seĝon ekprenis,
Ŝi, la diino, ĝin metis kontraŭ l' heroo Pariso, 425
Sur ĝin sidiĝis Heleno, filino de Zeŭso potenca,
Siajn okulojn deturnis kaj jene riproĉis la edzon:
  "Jen de batalo vi venis! Ho, se vi pereus mizere
Tie, de l' viro potenca, de mia edzo unua!
Vi fanfaronis multfoje, ke vi Menelaon kuraĝan 430
Per ponardego kaj mano kaj per kuraĝeco superos,
Iru do nun kaj elvoku vi Menelaon kuraĝan,
Por lin kontraŭbatali. Sed ne! Mi konsilas, trankvile
Restu, evitu vi tiun ĉi blondan heroon Atridon
Kaj arogante vi ne kuraĝiĝu lin kontraŭbatali, 435
Se vi ne volas tuj morti sub la ponardego potenca."
  Tamen Pariso respondis, al ŝi eldirinte la vortojn:

"Ho vi, edzino, ne piku la koron per vortoj maldolĉaj!
Nun, Menelao min venkis per helpo de dia Ateno,
Sed mi repagos al li, ĉar la dioj nin ankaŭ favoras. 440
Venu do nun, ni kunkuŝos kaj ĝuos ambaŭ la amon.
En mia koro neniam tiel la fajro flamegis,
Eĉ en la tago, en kiu de Lakedemono agrabla
Naĝis mi, vin kondukante for en niaj ŝipoj rapidaj,
Kaj sur insulo Kranao ni ĝuis kundormon kaj amon, 445
Kiel hodiaŭ mi flamas, pikita de dolĉa deziro."
  Diris li, kaj al kuŝejo aliris; lin sekvis l' edzino.
Ambaŭ ili ripozis kune sur lito belega.
  Sed Atreido vagadis, simila al besto rabema,
Ĉu ne fariĝos vidita la dia hero' Aleksandro. 450
Sed el Trojanoj neniu, neniu el gloraj liganoj
Povis ekmontri Parison al li, Menelao kuraĝa.
Se ili vidus lin, certe lin pro amikeco ne kaŝus,
Ĉar lin nun ĉiuj malamis, kiel la nigran pereon.
Tiam la reĝo de viroj Agamemnono elvokis: 455
  "Vi min aŭskultu, Trojanoj, Dardanoj kaj vi, liganoj!
Estas vidata al ĉiuj la venko de Menelao.
Tial vi nun l' Arganinon Helenon kun ŝiaj trezoroj
Al ni redonu kaj kune mono propunan konvenan,
Kiun ankaŭ pagados la posteuloj estontaj." 460
  Tiel Arido eldiris, kaj lin la Aĥajoj laŭdadis.