Iliado/Kanto Kvara

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Kanto Tria Indekso : Iliado
de Homero
Tradukita de Abram Kofman
Kanto kvara. Rompo de ĵuro. — Trarigardo de militistaro de Agamemnono.
Kanto Kvina


Sed la diaro, ĉe Zeŭso sidante, interparoladis
Sur ora planko, kaj Hebo la glora al ili ĉirkaŭe
Verŝis nektaron. La dioj, prenante la orajn pokalojn,
Unu aliajn regalis kaj suben, sur Trojon, rigardis.
Jen l' Olimpano Kronido ekvolis Heron inciti 5
Per parolado korpika kaj diris malrektmaniere:
  "Du helpantinojn-diinojn havas l' hero' Menelao,
Heron Arganan kaj Alalkomenan diinon-Atenon.
Sed, forestante de li kaj de tie ĉi lin rigardante,
Ili estas kontentaj; dum la dolĉridanta Kiprido 10
Helpas Parison kaj de li la Kerojn terurajn forpelas.
Ankaŭ hodiaŭ ŝi lin, al la morto proksiman, eksavis,
Kvankam l' Aresoamato hero' Menelao lin venkis.
Ni do nun devas prijuĝi, kiel ni finos l' aferon,
Ĉu la malbonan militon kaj la teruregan batalon 15
Ni reekigos, aŭ pacon al ambaŭ popoloj donacos.
Se tio lasta al ĉiuj estas agrabla kaj kara,
L' urbo de l' reĝo Priamo konservos en si la loĝantojn
Kaj Menelao kondukos for l' Arganinon Helenon."
  Tiel li diris. Sekrete murmuris Ateno kaj Hero, 20
Kune sidante kaj kontraŭ Trojanoj mizerojn nutrante.
Certe, Ateno silentis, ŝi eĉ unu vorton ne diris,
Kvankam ŝi Zeŭson koleris, ŝin prenis sovaĝa malico.
Sed ne detenis la brusto de Hero koleron. Ŝi diris:
  "Ho vi, Kronido kruela, kian vi vorton eldiris! 25
Ĉu vi nun volas forlasi senfrukte kaj vane penadojn,
Ŝviton de mia laciĝo? Mi miajn ĉevalojn lacigis,
Virojn vokante por ekpereigi Priamon kun filoj!
Faru ĝin, sed ni, aliaj dioj, ĝin certe ne laŭdos."
  Al ŝi respondis indigne Zeŭso la Nubkolektulo: 30
"Ho, malicega vi, kion Priamo kaj la Priamidoj
Kontraŭ vi faris, ke ĉiam vi brulas per flama deziro
Trojon detrui, ĉi tiun urbon belegkonstruitan?
Se vi trairus pordegojn kaj murojn altegajn de l' urbo
Kaj ekmanĝegus la vivan Priamon kaj la Priamidojn 35
Kun la Trojanoj, nur tiam satigus vi vian malicon.
Faru vi, kiel vi volas, ke poste ĉi tiu disputo
Inter ni ambaŭ ne estu la kaŭzo de granda malpaco.
Sed mi nun diras alion, kaj vi ĝin konservu en koro:
Se ankaŭ mi havos grandan deziron por urbon detrui, 40
Kie homoj loĝadas, al vi estantaj amikoj,
Mian koleron vi ne detenu, sed lasu min agi.
Mi al vi cedas nun, kontraŭ mia deziro, la urbon,
Ĉar kiom ajn sub la suno kaj la multestela ĉielo
Estas da urboj, loĝataj de teronaskitaj mortemaj, 45
Estis de ĉiam al mi plejamata la sankta Trojurbo,
Ankaŭ Priamo kaj l' viroj de tiu ĉi reĝo kuraĝa;
Tie ne mankis al mi ĉe altaro festenoj komunaj
Nek vinverŝado, nek timiano, konvena al dio."
  Al li la bovookula Hero majesta respondis: 50
"Trio da urboj ekzistas, amataj de mi pli ol ĉiuj,
Argo kaj Sparto kaj la larĝestrata urbo Mikenoj.
Ilin detruu vi, se ekmalamos vi ilin en koro,
Kaj ne defendos mi ilin, kaj kontraŭ vi ne maliciĝos.
Se mi kolerus kaj kontraŭ ilia detruo agadus, 55
Miaj penadoj ja restus senfruktaj: vi estas pli forta.
Sed ankaŭ mian laboron kontraŭi ne estas konvene:
Mi estas ankaŭ diino, de l' gento, vin mem elnaskinta,
Mi, plej majesta diino, de patro Krono naskita,
Glora duoble: laŭ gento kaj ankaŭ ĉar mi la edzino 60
Estis nomita al vi, kiu inter senmortaj regadas.
Sed reciproke ni cedu nun unu al la alia,
Mi al vi kaj vi al mi, kaj imitos nin poste aliaj
Dioj. Sed vi nun ordonu plej tuje al Palas-Ateno
Veni en mezon de la Aĥajidoj kaj de la Trojanoj; 65
Kaj ŝi ektentu, ke la Trojurbanoj l' Aĥajojn fierajn
Nun la unuaj ofendu, agante kontraŭ la ĵuro."
  Diris ŝi. Ne malobeis la patro de dioj kaj homoj
Kal al diino Ateno li diris la vortojn flugilajn:
  "Iru en mezon de la Aĥajidoj kaj de la Trojanoj 70
Kaj vi ektentu, ke la Trojurbanoj l' Aĥajojn fierajn
Nun la unuaj ofendu, agante kontraŭ la ĵuro."
  Diris li kaj li ekscitis Atenon, de longe flamantan.
Tuj ekrapidis ŝi suben de l' altaj supraĵoj Olimpaj.
Kiel stelo, sendita de la multesaĝa Kronido 75
Al ŝipaĝantaj aŭ ia granda armeo por signo,
Brilas kaj daŭre l' flugado disŝutas multegajn fajrerojn:
Al ĝi simile rapidis al tero Palas-Ateno.
Inter la militistaro mirego ekprenis vidintojn,
La kuprarmitajn Aĥajojn kaj ĉevalbridulojn Trojanojn, 80
Kaj, rigardinte, unu alian tiel parolis:
  "Certe, nun ree malbona milito, terura batalo
Estos, aŭ ligos per paco ambaŭ militistarojn
Zeŭso, kiu decidas militon inter mortemaj."
  Tiel multaj Trojanoj kaj Aĥajidoj parolis. 85
Sed ĉe Trojanoj penetris Ateno, preninte figuron
De Laodoko kuraĝa, filo de Antenoro,
Diosimilan Pandaron serĉante, ĉu ŝi lin eltrovos.
Trovis ŝi lin, Likianon la fortan kaj neriproĉeblan;
Staris li, kaj lin ĉirkaŭis arego da ŝildotenantoj, 90
Viroj, sekvintaj al li de rivero sanktega Esepo.
Apudiĝinte, Ateno eldiris la vortojn flugilajn:
  "Ĉu vi obeos hodiaŭ al mi, Likiano kuraĝa?
Ĉu kuraĝiĝos vi en Menelaon sagon enpafi?
Tiam vi dankon kaj gloron akirus de ĉiuj Trojanoj 95
Kaj pli precipe de la Priamido, de l' reĝo Pariso.
De li plejfrue vi certe brilegajn donacojn ricevus,
Se Menelaon, l' Aresoamaton Atridon, li vidus
De via sago venkitan, metitan sur brulan lignaron.
Nu, vi rapidu, ellasu la sagon en gloran Atridon, 100
Kaj al Apolo Likia, la Arkoportanta, promesu
Grandhekatombon el ŝafoj unuanaskitaj oferi
Post reveniĝo en domon de patro, en sanktan Zelion."
  Tiel ŝi diris kaj koron de la malprudenta ekmovis.
Tuj li arkpafon ekprenis, faritan el kornoj de kapro, 105
Kiun li mem, la sovaĝan, entrafis en bruston, de sube,
Kiam de ŝtono ĝi saltis (li ĝin en embusko atendis);
Kaj ĝin entrafis en bruston, -- per dorso ĝi falis sur ŝtonon.
Havis sur kapo ĝi kornojn de dekses manplatoj laŭ longo.
Ilin artege aranĝis kaj fleksis kornaĵmetiisto 110
Kaj, polurinte, almetis al ili hoketon el oro.
Ĝin nun Pandaro ekstreĉis, atente starigis, al tero
Alapoginte; l' amikoj kuraĝaj lin kaŝis per ŝildoj,
Por ke la viroj Aĥajaj ne venu en movon pli frue,
Ol Menelao Aresoamato estos trafita. 115
Jen li tegmenton sagujan malkovris kaj sagon elprenis,
Neuzitan, flugilan, la kaŭzon de nigraj doloroj,
Kaj tuj alfaris la sagon maldolĉan al l' arkotendeno
Kaj al la arkoportanta Apolo Likia promesis
Dankhekatombon el ŝafoj unuanaskitaj oferi, 120
Kiam li estos veninta en domon, sankturbon Zelion;
Kaptis samtempe la bovotendenon kaj sagenfendaĵon
Kaj apudigis feraĵon al l' arko, tendenon al brusto.
Baldaŭ, apenaŭ li streĉis la grandan pafarkon rondforman,
Jen la tendeno bruege ekkrakis, elflugis la sago 125
La akrapinta, avida eniĝi en militistaron.
  Sed, Menelao, pri vi ne forgesis la dioj feliĉaj
Kaj pliprecipe l' akiroprenanta filino de Zeŭso,
Kiu, antaŭstariĝinte, forigis la sagon maldolĉan.
Ŝi ĝin formetis de l' korpo, kiel amanta patrino 130
Pelas muŝeton de l' filo, ĝuanta dormon la dolĉan.
Sed la diino direktis ĝin tien, kie sur zono
Oraj ligaĵoj aliĝis kaj estis duobla kiraso.
Falis sur zonon la fortalfaritan la sago maldolĉa,
Kaj tra la zono la bonaranĝita trairis la sago; 135
Ĝi unutempe trahakis kirason la artefaritan
Kaj kupran platon, la sagrebatilon, sur korpo portatan;
Ĝi lin defendis plej bone, sed ĝin eĉ trairis la sago,
L' haŭton eksteran gratinte de la heroo Atrido;
Kaj el la vundo elfluis rapide la sango nigreta. 140
  Kvazaŭ la oston de elefant' purpurigas virino
El Meonlando aŭ Karo por vangornamaĵoj ĉevalaj,
Kaj ĝi en domo kuŝadas kaj multaj ĉevalorajdantoj
Volas por si ĝin forpreni, sed ĝi, difinita por reĝoj,
Reĝon rajdantan glorigas kaj lian ĉevalon ornamas: 145
Tiel same koloris la sango vin, Menelao,
Viajn femurojn, piedojn kaj maleolojn belegajn.
  Tiam timegis la reĝo de viroj, Agamemnono,
Kiam li vidis la nigran sangon, fluintan el vundo,
Kaj ektimegis li mem, Menelao Aresoamata; 150
Sed malinterne vidinte la sagajn pikilojn kaj ŝnuron,
En lia brusto denove la koro ricevis trankvilon.
Jen, sopirante profunde, eldiris Agamemnono,
Manon de l' frato tenante; ĉirkaŭe ĝemadis l' amikoj.
  "Frato karega, por via mortigo mi faris la ligon, 155
Vin elmetinte la solan kontraŭbatali Trojanojn.
Nun ili trafis vin kaj ekperfidis la sanktan ĵuradon,
Sed tute vanaj ne estas ĵurado kaj sango de ŝafoj,
Nek vinverŝado, nek manopremado, de ni konfiditaj;
Ĉar kvankam la Olimpano ĉi tion ankoraŭ ne faris, 160
Iam plenumos li tion ĉi, kaj ili kare depagos
Ĉiuj per kapoj iliaj kaj per virinoj, infanoj.
Ĉar mi nun scias certege en mia animo kaj koro:
Iam alvenos la tago, -- kaj falos la sankta Trojurbo,
Reĝo Priamo kaj viroj de l' reĝo ponardotrafema; 165
Zeŭso Kronido, la alta reĝanto, l' eteroloĝano,
Mem kontraŭ ili ŝancelos sian ŝildon teruran
Pro la perfido ilia. Kaj nepre ĉi tio fariĝos.
Sed al mi estos kruela doloro pri vi, Menelao,
Se vi ekmortos kaj nun ektransiros la limon de vivo: 170
Malhonorita mi iros en multsoifatan Argujon!
Ĉar eksopiros nun certe l' Aĥajoj pri tero patruja
Kaj ni forlasos Priamon kaj la Trojanojn gloriĝi
Per Arganino Heleno, kaj via ostaro ekputros,
En la Trojlando kuŝante, ne plenuminte l' aferon. 175
Tiam eldiros ne unu el la fieregaj Trojanoj,
Suren saltinte, sur tombon de Menelao la glora:
""Ke tiel same li ĉiam venĝu, la reĝo Atrido,
Kiel li tien ĉi vane kondukis la virojn Aĥajojn!
Ĉar li jam estas irinta en sian patrujon amatan 180
Kun la ŝiparo malplena kaj Menelaon lasinte.""
Estos dirata de iu, kaj tiam englutu min, tero!"
  Sed konsolante eldiris la blonda hero' Menelao:
"Vi trankviliĝu, neniel timigu l' Aĥajan popolon,
Ĉar ne en loko danĝera vundis min sago la akra: 185
Supre defendis min mia zono brilanta, kaj sube
Mia bindaĵo kaj plato, forĝita de kuproartistoj."
  Al li respondis la ĉefo de viroj, Agamemnono:
Ho, Menelao, amata, ke tio ĉi tiel nun estu!
Sed kuracisto esploros la vundon, sur ĝin li almetos 190
Sanigilaĵon, kiu la nigrajn dolorojn ĉesigos."
  Diris kaj turnis sin al Taltibio, la dia heroldo:
"Vi, Taltibio, alvoku plej tuje al ni Maĥaonon,
La Asklepidon gloregan, la kuraciston perfektan,
Por ke li nun Menelaon Aresoamatan esploru: 195
Trafis per sago lin ia artega pafisto Trojano
Aŭ Likiano, por lia glorego, por nia doloro."
  Tiel li diris, kaj ne malobeis al li la heroldo,
Kaj li rapide trairis la kuproarmitajn Aĥajojn,
Ĉirkaŭrigardis serĉante kaj jen Maĥaonon ekvidis 200
Inter la vicoj kuraĝaj de ŝildotenantaj herooj,
Kiuj lin sekvis el Triko, riĉega per belaj ĉevaloj.
Alproksimiĝis li kaj al li diris la vortojn flugilajn:
  "Asklepofilo, vin vokas Agamemnono la reĝo,
Por Menelaon esplori, la ĉefon de Aĥajidoj: 205
Trafis per sago lin ia artega pafisto Trojano
Aŭ Likiano, por lia glorego, por nia doloro."
  Tiel li diris kaj en Maĥaono la koron frapigis.
Ambaŭ rapide trairis l' amasojn de la Aĥajidoj.
Tie veninte, kie troviĝis la blonda heroo 210
Ekvundita (ĉirkaŭis lin viroj la plej eminentaj,
Li do, la dia heroo, staris en mezo de ili),
Baldaŭ li tiris la sagon el zono la densalfarita.
Dum l' eltirado kurbiĝis posten la sagopikiloj;
Tiam deligis li zonon la artefaritan, kaj sube 215
Lian bindaĵon kaj platon, forĝitan de kuproartistoj,
Poste, vidinte la vundon, kaŭzitan de l' sago maldolĉa,
Suĉis la sangon kaj arte ĝin kovris per kuracigaĵo,
Iam donita al lia patro de bona Ĥirono.
  Dum la zorgado pri la kuraĝega hero' Menelao 220
Iris antaŭen la vicoj de ŝildotenantaj Trojanoj.
Ankaŭ l' Aĥajoj reprenis l' armaĵojn, ekflamis milite.
  Nun vi ne vidus la dian Agamemnonon dormanta
Nek ektremanta kaŝiĝi aŭ iri nevole batali:
Kuris li en la batalon, la virojn kovrantan per gloro. 225
Lasis li for la ĉevalojn kaj kuprobrilantan kaleŝon;
Ilin, la fortespirantajn, poste detenis proksime
Eŭrimedono la Ptolemeido kaj Pirenepo.
Al li l' Atrido ordonis atendi ne malproksime,
Ĉar eble lin dum la virordigado atakos laciĝo. 230
Li mem piede rapidis ĉirkaŭe la vicoj de viroj
Kaj al ĉevalorajdantoj, en la batalon celintaj,
Li proksimiĝis kaj diris la kuraĝigantan parolon:
  "Ke ne ĉesigu vi vian noblan kuraĝon, Arganoj,
Ĉar la Kronido ne estos helpanto al mensoguloj; 235
Kiuj l' unuaj ekrompis nian sanktan ĵuradon,
Korpoj de tiuj fariĝos certege vulturoakiro.
Ni do la karajn edzinojn iliajn kaj junajn infanojn
En niajn ŝipojn kondukos post la almilito de l' urbo."
  Kiujn li vidis timeme irantaj al sanga batalo, 240
Tiujn li laŭte mallaŭdis per tiuj ĉi vortoj insultaj:
  "Ĉu vi ne hontas, Arganoj, kuraĝaj nur sole per sagoj?
Kial vi staras timeme, similaj al junaj cervetoj,
Kiuj laciĝis post longa kurado sur kampo vastega
Kaj ekstariĝis, perdinte la forton la vivan en brusto? 245
Tiel frapitaj vi staras kaj en la batalon ne iras.
Ĉu vi atendas, ke la Trojamasoj atingu la lokon
De ŝipoj belumbilikaj sur bordo de maro saŭmanta,
Por ke vi vidu, ĉu super vi Zeŭso etendos la manon?"
  Tiel la vicojn Aĥajajn ĉirkaŭiradis la ĉefo. 250
Jen, trairante l' amasojn, li al Kretoanoj aliris.
Ili armiĝis ĉirkaŭe Idomeneo kuraĝa,
Kiu en vicoj antaŭaj similis al apro laŭ forto,
Kaj apud li Meriono igis la postajn falangojn.
Ilin vidinte, ĝojiĝis Agamemnono la ĉefo 255
Kaj al Idomeneo eldiris la vortojn mielajn:
  "Idomeneo, mi vin pli estimas ol ĉiuj Danaojn
En batalado kaj ankaŭ en ĉia alia afero,
Eĉ en festeno, kiam la vinon honoran nigretan
La Aĥajidoj plej noblaj en kalikoj dissolvas; 260
Ĉar efektive, dum ĉiuj aliaj belbuklaj Aĥajoj
Trinkas nur laŭ mezurilo, ĉiam via pokalo
Estas plenega per trinko senĉesa, kiel la mia.
Flugu do en la batalon kun la antaŭa kuraĝo."
  Idomeneo, la ĉefo de Kretoanoj, respondis: 265
"Ĉiam mi restos, Atrido, via fidela amiko,
Kiel mi al vi promesis kaj jam de longe certigis.
Sed vi aliajn Aĥajojn la belabuklajn ekigu,
Por rapidigi batalon, ĉar la ĵuradon perfidis
La Trojurbanoj, pro tio al ili mizero kaj morto 270
Estos, ĉar ili l' unuaj agis kontraŭe ĵuradon."
  Tiel li diris, kaj Agamemnono korĝoje foriris.
Nun, trairante la arojn militajn, li venis Ajaksojn;
Ambaŭ armiĝis, sekvitaj de nubo da pieduloj.
Kiel sur monta supraĵo paŝtisto ekvidas nubegon, 275
Kiun super la maro pelas Zefiro blovanta,
Kaj ĝi, de malproksime, montriĝas pli nigra ol gudro
Kaj, super maro flugante, kondukas ventegon teruran,
Kaj la paŝtisto timanta enpelas la brutojn en groton:
Tiel kun la Ajaksoj la viroj junaj de Zeŭso 280
Celis al la malamika batalo en densaj falangoj
Malklariĝintaj, kun ŝildoj kaj ponardegoj levitaj.
Ilin rigardis kun ĝojo Agamemnono la ĉefo
Kaj, turniĝinte al ili, li diris la vortojn flugilajn:
  "Ambaŭ Ajaksoj, vi, ĉefoj de kuproarmitaj Arganoj, 285
Al vi mi ne ordonas, ĉar vi tion ĉi ne bezonas,
Ĉar vi ja mem la popolon igas kuraĝe batali.
Ho, patro Zeŭso kaj dio Apolo kaj Palas-Ateno,
Se tian koron kuraĝan ĉiuj brustoj enhavus,
Baldaŭ subfalus la urbo fortmura de reĝo Priamo, 290
Per niaj manoj prenita kaj de ni disrabita."
  Tiel dirinte, forlasis li ilin, aliajn irinte;
Vidas li la dolĉavoĉan viron Nestoron el Pilo,
Ordigadantan amikojn kaj ilin igantan batali;
Tie ĉi estis Ĥromi', Alastoro kaj Pelagono, 295
Ankaŭ la ĉefo Memono kaj l' reĝo de viroj Biaso.
Li la rajdantojn, ĉevalojn kaj kaleŝojn antaŭen
Metis, kaj poste la piedulojn multnombrajn, kuraĝajn,
La apogon batalan; timemajn li metis en mezon,
Ke ili estu igitaj batali eĉ ankaŭ nevole. 300
Li la ĉevalorajdantojn antaŭe admonis, petante
Bone deteni ĉevalojn kaj ne amasiĝi malorde.
  "El vi neniu esperu la arton de rajdo kaj forton,
Por pli antaŭe ol ĉiuj kontraŭ Trojanoj batali
Aŭ deturniĝi returnen, ĉar tiel vi nur malfortiĝos. 305
Kiu per sia kaleŝo atingos alian kaleŝon,
Li ponardegon elmetu, ĉar tio ĉi estas pli bone.
Per tia ago la patroj deĵetis urbegojn kaj murojn,
Tian prudenton, spiriton en brustoj kuraĝaj havante."
  Tiel konsilis la viro maljuna, militospertega. 310
Lin ekvidinte, ĝojegis la reĝo Agamemnono,
Kaj turniĝinte al li, li eldiris la vortojn flugilajn:
  "Ho, maljunulo, se al via koro en brusto kuraĝa
Viaj genuoj obeus, kaj restus la forto en korpo!
Sed maljuneco la homa vin premas. Ho, se nur aliaj 315
Viroj fariĝus maljunaj kaj vi restus inter junuloj!"
  Al li respondis Nestoro, Gerena ĉevalorajdanto:
"Reĝo Atrido, mi mem deziregus tia estadi,
Kia mi estis, venkinte la dian Eretalionon,
Sed ĉion al unu homo ne donas la dioj senmortaj. 320
Se tiam juna mi estis, min premas nun la maljuneco,
Sed, eĉ maljuna, mi sekvos ĉevalorajdantojn, kaj igos
Ilin per vortoj, konsiloj; ĉi tio konvenas grizulon.
Ke ponardegojn longombrajn ĵetu la junaj Aĥajoj,
Kiuj naskiĝis post mi kaj al sia forto konfidas." 325
  Tiel li diris. Atrido foriris kun ĝojo en koro
Kaj Menesteon ekvidis, la filon de l' glora Peteo,
Stari senage en mezo de viroj kuraĝaj Atenaj;
Kaj Odiseo multsaĝa estis kun Menesteo,
Kaj ĉirkaŭ li Kefalenoj, en vicoj neŝanceligeblaj, 330
Staris, ĉar ili ankoraŭ ne aŭdis la vokon batalan,
Ĉar nur de ĵus ekrapidis renkonten la vicoj militaj
De la ĉevalobridantoj Trojanoj kaj viroj Aĥajoj;
Ili atendis, ke ia alia falango Aĥaja
Kontraŭ Trojanoj ĵetiĝu, kaj tiel komencu batalon. 335
Ilin vidinte, insultis la ĉefo de viroj, Atrido,
Kaj, sin turninte al ili, eldiris la vortojn flugilajn:
  "Ho, Peteido, vi, filo de reĝo la Zeŭsoamata,
Kaj ankaŭ vi, plenigita de ruzoj, intrigoj malbonaj!
Kial, kaŝinte vin, vi militistojn aliajn atendas, 340
Kvankam certege konvenas al vi kun la vicoj antaŭaj
Stari kaj en la flamantan batalon rapide celiĝi.
Mi ja vin ambaŭ plej tuje invitas al mia festeno,
Kiam mi faras festenon por maljunuloj Aĥajaj!
Ho, tio estas agrabla -- manĝi viandon rostitan, 345
Trinki pokalojn da vino dolĉega laŭ volo de koro!
Nun kun la sama plezuro vi vidas, ke dek Aĥajvicoj
Vin antaŭiras batali kun fero la malkompatema."
  Sed Odiseo multsaĝa rigardis kolere kaj diris:
"Kia parolo, Atrido, elflugas nun el viaj lipoj? 350
Kial vi diras, ke ni la batalon evitas? Ni ĉiuj
Kontraŭ Trojanoj tuj metos koleron de dio Areso,
Kaj se vi volas kaj se pri l' afero vi zorgas, vi vidos
Kiel en vicoj antaŭaj la patro de Telemako
Ĵetos sin al la Trojanoj. Sed vi ne prudente parolis." 355
  Sed ridetante respondis al li Atreido la ĉefo,
La kolerantan vidinte; li ŝanĝis l' antaŭan parolon.
  "Ho, Odiseo multsaĝa, vi, filo de dia Laerto!
Mi tute vin ne riproĉas kaj tute al vi ne ordonas,
Ĉar mi ja scias, ke via koro en brusto la kara 360
Nutras intencojn tre bonajn, kaj ambaŭ ni pensas egale.
Iru do, ni plibonigos poste, se io malbona
Estas dirita; la dioj volu ĉi tion detrui."
  Tiel dirinte, forlasis li ilin, kaj iris aliajn.
Li Diomedon ekvidis kaj la Tideidon fieran, 365
Kiu staris sur bela kaleŝo ĉevalojungita;
Tie ĉi apud li staris Stenelo la Kapaneido,
Kaj, ekvidinte lin, Agamemnono la ĉefo insulte
Al li elmetis parolon kaj diris la vortojn flugilajn:
  "Ve al mi, filo de l' forta Tideo ĉevalobridulo! 370
Kial vi tremas kaj vojojn de la batalkampo rigardas?
Certe, Tideo ne havis kutimon tiel tremegi:
Kontraŭbatalis li malamikaron malposte amikoj.
Tiel rakontas vidintoj de lia milita laboro.
Mi mem ne vidis lin, sed oni diras, li ĉiujn superis. 375
Li kun intencoj amikaj iam vizitis Mikenojn,
Gaste; li kun Poliniko la dia kolektis viraron,
Ĉar ili kontraŭ la sanktaj muroj de Teboj sin armis,
Kaj ili petis Mikenojloĝantojn pri gloraj liganoj.
Tiuj ĉi volus konsenti kaj peton ilian plenumi, 380
Sed tion Zeŭso deturnis per antaŭsigno minaca.
Kiam ili foriris kaj marŝis la vojon returnen
Kaj ekatingis denskanan Asopon, kun bordoj herbejaj,
Sendis l' Aĥajoj al ili Tideon kun rea demando.
Iris Tideo kaj trovis grandnombron da Kadmeanoj; 385
Ili festenis en domo de Eteoklo potenca.
Sed tie ne ektimiĝis Tideo ĉevalobridulo,
Kvankam li estis fremdulo kaj sola ĉe la Kadmeanoj.
Li ilin por vetbatalo elvokis kaj venkis en ĉio
Sen ia peno: Ateno estis por li helpantino. 390
Sed ekkoleris la Kadmeanoj ĉevalospronantaj
Kaj kontraŭ li, foririnta returnen, aranĝis embuskon
De kvindek viroj junuloj, kiujn du ĉefoj kondukis,
La Hemonido Meono, simila al dio senmorta,
Kaj la hero' Polifonto, la Aŭtofonido kuraĝa. 395
Sed malhonoran sorton Tideo al ili pretigis:
Ĉiujn mortigis kaj sole nur unu li sendis al hejmo;
Lasis Meonon li for, obeinte al signoj de dioj.
Jen kia estis Tideo la Etoliano. Sed filo
Lia malpli militema estas kaj pli babilema." 400
  Tiel li diris. Nenion respondis l' hero' Diomedo
Kontraŭ farita riproĉo, pro alta estimo al ĉefo.
Tamen rediris la filo de Kapaneo glorega:
  "Vi ne mensogu, Atrido, ĉar bone vi scias la veron.
Jes, ni nin gloras, ke ni per kuraĝo superas la patrojn; 405
Ni almilitis la Tebojn, fortaĵon la sepepordegan,
Kvankam ni malpli da homoj kondukis al muroj Aresaj,
Al diaj signoj kredante kaj danke al helpo de Zeŭso,
Dum la laŭditoj de vi ekpereis per propra malsaĝo.
Tial vi ne egaligu la gloron de l' patroj al nia." 410
  Lin ekrigardis kolere kaj diris l' hero' Diomedo:
"Kara amiko, silentu kaj mian konsilon obeu,
Ĉar ne kulpigas mi Agamemnonon, la ĉefon de viroj,
Ke li ekscitas la kuproarmitajn Aĥajojn batali.
Al li kuniĝos ja gloro, se la Trojanojn Aĥajoj 415
Venkos kaj ekalmilitos fine la sanktan Trojurbon,
Kaj li senfine malĝojos, se estos venkitaj l' Aĥajoj.
Sed ni rapidu kaj nian kuraĝon ni ekrememoru!"
  Diris li kaj kun armaĵ' el kaleŝo li saltis sur teron,
Kaj terurege eksonis la kurpo sur brusto de l' ĉefo 420
Ekrapidinta: timiĝus eĉ la plej kuraĝa el viroj.
Kiel al bordo de maro laŭtege-eĥema ondego
Unu alian postsekvas, pelata de l' vento Zefiro;
En la komenco fortege leviĝas sur maro, sed poste
Falas ĝi tondre al bordo kaj sur promontoro de maro 425
Kurbefleksiĝas plej alte kaj ŝaumon la salan forkraĉas:
Tiel l' Aĥajoj moviĝis, kaj aro post aro rapidis
En al batalon senĉese. La ĉefoj potencis l' amasojn.
La militistoj silentis. (Kaj tiam neniu eldirus,
Ke tiom multe da viroj voĉon posedas en brusto.) 430
Ili honoris la ĉefojn per silentado; sur ĉiuj
Brilis koloraj armaĵoj, kiujn la virojn surmetis.
Sed la Trojanoj, simile al aro sennombra da ŝafoj,
Kiuj, donante la lakton en ŝtalo de viro riĉega,
Blekas senĉese, aŭdante la voĉon de idoj iliaj: 435
Tiel miksita kriado leviĝis nun inter Trojanoj;
Ili ne ĉiuj posedis egalan kriadon kaj lingvon,
Ĉar tio estis miksaĵo de lingvoj kaj fremdaj popoloj.
Ilin ekscitis Areso, l' Aĥajojn movigis Ateno
Kaj ankaŭ Timo, Teruro kaj la Disigo malsata, 440
La amikino-fratino de l' virmortigulo Areso:
Tiu Disigo, komence malgrande, rampetas, sed poste
Ĝis la ĉielo eklevas la kapon, irante sur tero;
Tiu ĉi ĵetis malpacon komunan en mezon de l' viroj,
Inter amasoj vagante kaj pligrandigante ĝemadon. 445
  Apudiĝinte apenaŭ kune sur loko komuna,
Tuj kunpuŝiĝis la ŝildoj kaj ponardegoj kaj aroj
De militistoj la kurpoarmitaj; la ŝildoj fleksitaj
Unuj aliajn renkontis, kaj bruo terura eksonis.
Jen unutempe leviĝis ĝemado kaj krio de venko 450
De mortigantoj kaj de mortigatoj, kaj l' tero sangiĝis.
Kiel riveroj, nutritaj per neĝoj, de montoj fluinte,
Akvojn bruantajn en valon de intermiksiĝo enĵetas,
El grandaj fontoj venante en mezon de kavo ĉizita;
Kaj malproksime en montoj aŭdas la bruon paŝtisto: 455
Tiel fariĝis teruro kaj krioj de l' kunpuŝiĝintoj.
  Nun Antiloĥo l' unua mortigis Trojan-militiston;
Li Eĥopolon la Talizidon en vicoj antaŭaj,
Frapis en kaskosupraĵon, kovritan de haroj ĉevalaj,
Kaj lian frunton trapikis; kaj en la oston eniĝis 460
La kupra pinto; kaj liajn okulojn ĉirkaŭis mallumo;
En la batalo terura, simile al turo, li falis.
Per la piedoj ekkaptis lin Elefonoro la reĝo
Ĥalkodonido, la ĉefo de la grandanimaj Abantoj,
Tiris lin for de la sagoj kun brula deziro plej tuje 465
Preni l' armaĵojn, sed lia penado mallonge nur daŭris,
Ĉar dum tirado de l' korpo ekvidis l' hero' Agenoro,
Ke de l' klininto la flanko montriĝis ekstere de l' ŝildo,
Ŝovis en ĝin ponardegon la kupran, kaj vivon forigis.
Tiel forlasis lin vivo, kaj super li bruis batalo 470
Inter la viroj Aĥajaj kaj Trojaj; simile al lupoj
Viro ĵetiĝis sur viron, kaj homo homon mortigis.
  Telamonido Ajakso mortigis l' Antemionidon
Simoision la junan, florantan: lin lia patrino
Iam, irante de l' Ido, sur bord' Simoisa eknaskis, 475
Kiam, por vidi la ŝafojn, ŝi sekvis al siaj gepatroj;
Tial ŝi Simoisio lin nomis. Sed al la gepatroj
Karaj li ne rekompencis l' edukon, nelonge li vivis,
Ĉar lin mortigis Ajakso kuraĝa per ponardego;
Li tuj komence ektrafis en bruston al li, apud mamo 480
Dekstra, kaj la ponardego la kupra tra ŝultro kontraŭa
Iris. Kaj falis li teren en polvon, simila al poplo,
Kiu ja ankaŭ en valo de marĉo grandega elkreskis,
Glata sur trunko kaj nur sur supraĵo la branĉojn levante;
Ĝin nun kaleŝkonstruisto fortranĉis per fero brilanta, 485
Por el ĝi radoĉirkaŭon kurbigi por bela kaleŝo;
Nun ankaŭ ĝi sekiĝante kuŝas sur bordo rivera:
Tiel pereis nun Simoisio Antemionido
De Zeŭsamata Ajakso. Antifo, en brila kiraso,
La Priamid', en lin ĵetis tra ar' ponardegon la akran, 490
Sed, pro maltrafo, al Leŭko, kuraĝa amik' Odisea,
Flanken treninta mortinton, ĝi en la ingvenon eniris.
Sur la mortinton li falis, kaj l' korpo ruliĝis el manoj.
Nun Odiseo, kolera pro la mortigita amiko,
Iris tra vicoj antaŭaj, armita de fero brilanta, 495
Alproksimiĝis kaj ĵetis la ponardegon brilantan,
Ekrigardinte ĉirkaŭe; deiris la viroj Trojanoj
De l' ekbatinta heroo, sed vana ne estis l' ekbato:
Demakaonon ĝi trafis, bastardon de reĝo Priamo,
El Abidoso venintan, el land' de ĉevaloj rapidaj. 500
Lin Odiseo ektrafis, kolera pro sia amiko,
En al tempion, kaj tra la tempio kontraŭa eliris
La kuprapinto, kaj liajn okulojn ĉirkaŭis mallumo.
Falis li brue sur teron, kaj lia armaĵo eksonis;
Posten la vicoj antaŭaj kaj l' brila Hektoro deiris. 505
Laŭte l' Arganoj ekkriis kaj tiris al si la mortintojn
Kaj ekrapidis antaŭen. Sed nun ekkoleris Apolo.
De la altaĵo Pergama ekscitis li virojn Trojanojn:
  "Celu, ĉevalobriduloj Trojanoj, ne cedu la kampon
Al Argujanoj, ne estas ja ili el fero aŭ ŝtono, 510
Por malatenti l' ekbatojn de kupro, pikanta la korpon.
Certe, Aĥilo, la filo de la belabukla Tetido
Nun ne batalas; kolero mordetas lin apud la ŝipoj."
  Kriis la dio terura de l' urbo. Sed la Aĥajarojn
Tritogonio la glora, Zeŭsido, ekscitis batali, 515
Tra la amaso irante kaj malrapidantajn vidante.
  Nun ĉirkaŭvolvis la morto Dioron la Amarinkidon:
En maleolon ektrafis lin ŝtono kruele dentita
En la piedon la dekstran: ĝin ĵetis la ĉefo de Trakoj,
La Imprazido Piroso, kiu eliris el Eno, 520
Kaj ambaŭ venojn kaj ostojn la ŝtono kruela, senhonta
Tute pecigis, kaj sur sia dorso li suben, en polvon
Falis; leviĝis la ambaŭ manoj al karaj amikoj,
Kaj lia spiro ĉesiĝis. Sed la vundiginto alkuris
Kaj ekenigis en li ponardegon, en la umbilikon, 525
Eksteriginte l' intestojn, kaj liaj okuloj fermiĝis.
  Lin, l' alkurinton, Toaso la Etoliano ekbatis
Super la mamo en bruston, kaj trafis la kupro en pulmon;
Poste Toaso alkuris kaj la ponardegon elkaptis
El lia brusto, kaj baldaŭ eltiris la glavon akregan 530
Kaj en mezventron ĝin ŝovis, kaj rabis de li lian vivon.
Sed li ne prenis l' armaĵojn, ĉar staris ĉirkaŭe la Trakoj
Kun altfrizitaj kapharoj, tenante ponardegegojn,
Kiuj nun, malgraŭ fortego, kreskego kaj lia kuraĝo,
Tamen forpuŝis lin posten, -- la forto lin for deirigis. 535
Tiel nun ambaŭ en polvo kuŝis, la unu kaj dua,
Ĉefo de Trakoj kaj ĉefo de kuproarmitaj Epeoj.
Kaj ĉirkaŭ ili ankoraŭ multaj aliaj pereis.
  Tiun ĉi akton militan mallaŭdus nenia veninto,
Kiu, sen malutiliĝo, ŝparita de kupro la akra, 540
Agus en mezobatalo sub rego de Palas-Ateno,
Kiu lin prenus per mano, metante for sagojn kolerajn.
Ĉar tiun tagon multegaj Trojanoj kaj viroj Aĥajaj
Suben en polvon ekfalis, unu apud alia.