Iliado/Kanto Kvina

El Vikifontaro
Iliado ()
Tradukita de Abram Kofman
(p. 71-96)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

  Palas-Ateno denove al Diomedo Tidido
Donis kuraĝon kaj forton, ke brilu li inter la aroj
Da militistoj-Arganoj kaj gloron grandegan akiru;
Sur lia kasko kaj ŝildo ŝi fajron senĉesan bruligis,
Tute similan al stelo aŭtuna, kiu per pleja 5
Lumo brilegas, estinte lavinta sin en Oceano:
Tiel same ŝi lian kapon kaj ŝultrojn lumigis
Kaj lin enmetis en mezon, kie l' aregoj batalis.
  Estis riĉega kaj neriproĉebla Trojano Dareso,
Pastro de dio Hefesto; li havis du filojn kuraĝajn, 10

Nome Ideo kaj Fego, spertegajn en artoj militaj;
Ili nun iris de l' aro kaj al li renkonten rapidis,
Sur la kaleŝo starante; sed li alekkuris piede.
Jen, kiam ili kunvenis, la viroj kurintaj antaŭen,
Fego l' unua alĵetis la ponardegon longombran, 15
Sed ĝi la ŝultron maldekstran de la Tideid' preterflugis,
Lin maltrafinte. Kaj nun siavice ekĵetis la feron
La Tideido, kaj vana ne estis l' ekĵeto de l' mano:
Inter la mamoj en bruston vundita, sin Fego renversis.
Baldaŭ elsaltis Ideo kaj lasis la belan kaleŝon, 20
Ĉar li ne havis kuraĝon defendi la fraton falintan;
Mem li malcerte nun povus eviti la Kerojn malblankajn,
Se lin ne savus Hefesto, ĉirkaŭe li nokton volvinte,
Ke la maljunan Dareson ne tute ataku malĝojo.
Nun la ĉevalojn ekkaptis la filo de l' glora Tideo, 25
Kaj ilin liaj amikoj kondukis al ŝipoj fleksitaj.
Sed la kuraĝaj Trojanoj, vidinte la du Daresidojn,
Unu kurantan kaj duan senvivan ĉe lia kaleŝo,
Ĝemis malĝoje en koro. Sed la bluokula Ateno
Prenis Areson per mano kaj diris al la tumultama: 30
  "Urbdetruisto Areso, ho, virmortigulo sangama,
Ĉu ni ne lasos l' Aĥajojn kaj la Trojavirojn tut-sole
Fari disputon, al kiu Zeŭso donacos la venkon,
Kaj ni mem iros nun for kaj evitu koleron de Zeŭso?"
  Tiel ŝi diris kaj la tumultaman Areson fortiris 35
Kaj ĉe Skamandro sur bordo, de herboj kovrita, sidigis.
Sed la Danaoj premegis Trojanojn, kaj po unu homo
Ĉefojn iliajn mortigis. L' unua la reĝo Atrido
Ĵetis sur teron Odion, la ĉefon de Halizonoj,
Lin, turniĝintan l' unua; li ĵetis ponardon en dorson 40
Supran, en mezo de ŝultroj; la kupro tra brusto eliris,
Kaj li bruege ekfalis, soninte per siaj armiloj.
  Idomeneo mortigis la filon de Boro Meona,
Feston, venintan de lando Tarno la fruktoportema;
Idomeneo, la lerta ponardoĵetisto, trapikis 45
Lin, kaim li sur kaleŝon suriris, en ŝultron la dekstran.
Li de l' kaleŝo defalis, mallumo terura lin prenis.

Liajn armaĵojn forprenis l' amikoj de Idomeneo.
  Sed Skamandrion, gloregan ĉasiston Strofio-naskiton,
Per ponardego multakra mortigis l' Atrid' Menelao, 50
Lin la ĉasiston lertegan. Lin mem Artemiso instruis
Ĉasi la bestojn sovaĝajn, nutratajn de montoj arbaraj;
Sed al li helpis nun nek Artemiso la sagamantino,
Nek lia arto ĵetadi tre malproksimen la sagojn.
Nun Menelao Atrido la glora ponardoĵetisto 55
Lin forkurintan trapikas per ponardego la dorson
Supran en mezo de ŝultroj, kaj ĝi tra la brusto eliris.
Falis li teren vizaĝe, kaj sur li armiloj eksonis.
  Sed Meriono mortigis Fereklon; lin naskis artisto
Nome Harmono, sciinta diversajn artegajn objektojn 60
Fari, ĉar lin pli ol ĉiujn amis Palas-Ateno.
Li ankaŭ por Aleksandro konstruis la ŝipojn nigretajn,
Fonton de grandaj malbonoj, malbono por la Trojoviroj
Kaj por li mem: li neniel komprenis la diron de dioj.
Nun Merion' persekutis lin kaj lin atingis kurante 65
Kaj en la dekstran postvangon entrafis, kaj jen, trapikinte
L' urinvezikon, la fero eliris el osto konstraŭa,
Kaj genuflekse li falis, lin ombro de morto ĉirkaŭis.
  Mego mortigis Pedeon, la filon de Atentoro,
Filon bastardan, sed zorge de l' dia Teano nutritan 70
Kiel la propraj infanoj, por plaĉi al edzo amata;
Al li alkuris Filido la glora ponardoĵetisto,
Trafis lin rekte en nukon per la ponardego multakra,
Kaj tra la dentoj irinte la kupro subtranĉis la langon;
Li per la dentoj ekpremis la kupron kaj falis en polvon. 75
  L' Evemonido Eŭriplo mortigis Hipsenoron,
Filon de la kuraĝul' Dolopi' de Skamandro estinta
Pastro, de sia popolo kiel di' adorita.
Nun la glorega naskito de Evemono, Eŭriplo
Lin forkurintan alkuris, atakis kaj trafis en ŝultron 80
Apudiĝinte kun glavo, kaj manon la fortan forhakis;
Valen la mano plensanga subfalis, kaj liajn okulojn
Fermis la Mojro potenca kaj morto la sangfluiganta.
  Tiel ili laciĝis en la terura batalo.

Sed vi ne scius por kia popol' la Tidido batalis, 85
Ĉu kontraŭ la Aĥajidoj, ĉu kontraŭ viroj Trojanoj,
Ĉar furioza li kuris sur val' kiel plena rivero
Kuras, nutrita de vintraj neĝoj, kaj pontojn fortiras;
Ĝian kuradon ne povas deteni la pontoj fortegaj
Nek la bariloj de kampoj, kovritaj de riĉaj kreskaĵoj, 90
Kiam la pluvoj de Zeŭso multigas subite la akvon,
Kaj la laboro de multaj junuloj pereas sur bordo:
Tiel de la Tideido nun estis ĵetitaj la aroj
De Trojaviroj, paŝintaj returnen malgraŭ grandnombro.
  Kiam lin vidis la filo de Likaono glorega, 95
La rapidantan sur valo kaj ĉie pelantan la vicojn,
Kontraŭ Tidido li streĉis la arkopafilon kurbitan,
Sagon alcelis kaj trafis lin rekte en ŝultron la dekstran,
En la kiraso-kaveton; la sago maldolĉa traflugis
Flankon kontraŭan, kaj lian kirason ruĝigis la sangon. 100
Laŭte ekkriis la glora filo de Likaono:
  "Ho vi, kuraĝaj Trojanoj, antaŭen ĉevaloŝpornintoj,
Ĉar la plej bona Aĥajo estas trafita; mi diras,
Li kontraŭstaros nelonge la sagon potencan, se vere
Filo de Zeŭso min vokis ĉi tien de lando Likio." 105
  Tiel ĝojkriis li; tamen tiun la sago ne bridis,
Li posten paŝis kaj antaŭ sia jungita kaleŝo
Metis sin kaj al Stenelo la Kapaneido eldiris:
  "Kapaneido amata, rapidu el via kaleŝo
Ke vi eltiru el mia ŝultro la sagon maldolĉan." 110
Tiel li diris; Stenel' el kaleŝo sur teron elsaltis
Kaj apudiĝis kaj tiris el ŝultro la sagon pafitan.
Tuj tra l' plektitaj kiraso-ringetoj elŝprucis la sango.
Nun Diomedo, l' heroo kuraĝa, laŭte ekpreĝis:
  "Aŭdu, diin' nevenkebla, filino de l' Ŝildotenanto! 115
Se vi min kaj mian patron iam ameme bonfaris
En malamika batalo, vi amu min nun, ho Ateno,
Ke mi mortigu la viron kaj trafu lin per ponardego,
Lin, kiu nun la unua min vundis kaj vantas ĝojkrie
Ke mi neniam pli vidos la lumon brilantan de l' suno." 120
  Tiel li diris preĝante. Atentis lin Palas-Ateno

Kaj liajn membrojn, piedojn kaj manojn ekfaris pli fortaj,
Alproksimiĝis al li kaj eldiris la vortojn flugilajn:
  "Nun, Diomedo, konfidu kaj kontraŭ Trojanoj batalu;
En vian bruston mi metis vian putran potencon, 125
Kiun havis Tideo, li la ŝildoskuinto;
Mi ankaŭ metis de viaj okuloj la nubon antaŭan
Por ke vi povu nun bone rekoni homojn kaj diojn.
Tial se al vi aperos dio por vin ektenti,
Gardu vin kontraŭbatali iel la diojn senmortajn; 130
Sole nur se Afrodito la Zeŭsofilino envenos
En la batalon, vi povas ŝin vundi per kupro la akra."
  Tiel dirinte, la bluaokula Ateno foriris,
Kaj Diomedo rapidis ree en vicojn antaŭajn.
Se li pli frue flamegis kontraŭ Trojanoj batali, 135
Nun lin triobla flamego atakis kiel leonon,
Kiun paŝtisto, gardanta sur kampo ŝafojn riĉlanajn,
Vundis, sed ne plenmortigis, kaj besto transsaltas barilon
Li en ĝi nur pligrandigis koleron, sed helpis nenion
Kaj nun en ŝtalo kaŝiĝas, lasinte la bestojn timantajn, 140
Kiuj sen ordo sin premas unu kontraŭ alia,
Sed la leono avida forsaltas tra l' alta barilo:
Tiel Tidid' furioza en la Trojaron eniĝis.
  Li Astinoon mortigis kaj Hipenoron la reĝon,
Tiun frapinte malsube en mamon per la ponardego, 145
Tiun ĉi per la glavego en la ŝlosiloston sur ŝultro
Tiel ke l' ŝultro de lia kolo kaj dorso disiĝis.
Ilin lasinte, li kuris al Poliid' kaj Abaso,
Filoj de la maljunulo sonĝklarigist' Eŭridamo
Kiu al la foririntoj tamen ne sonĝoklarigis. 150
Ilin mortigis Tidido kaj prenis l' armilojn de ili.
Nun li atakis Toonon kaj Ksanton — du Fenopoidojn,
Kiujn Fenop' maljunaĝe embriis, kaj nun li grizulo
Pli jam ne naskos aliajn por lasi al ili l' heredon.
Ilin Tidido atakis kaj vivon la dolĉan forrabis 155
Kaj al la patro — nur sole kruelan malĝojon kaj ĝemon
Lasis: ĉar ilin, vivantajn kaj de la milito venantajn,
Li pli ne vidis; fremduloj ilian heredon ricevis.

  Nun li du filojn de la Dardanido Priamo atakis,
Kune starintajn kaleŝe, Ĥromion kaj Eĥemenon. 160
Kiel leono, kuranta al bovoj, forŝiras la kolon
De bovideto aŭ bovo, sin en arbaro paŝtantaj,
Tiel Tidido faligis la ambaŭn de l' bela kaleŝo
Malgraŭ la kontraŭstarado, kaj ravis de ili l' armilojn;
Sed la ĉevalojn fortiris liaj amikoj al ŝipoj. 165
  Nun lin Eneo ekvidis ekstermi la vicojn de viroj,
Kaj tra l' batalo li kuris al mez' de l' armiloj-krakado,
Diosimilan Pandaron serĉante, ĉu li lin eltrovos.
Li lin eltrovis, la fortan kaj neriproĉeblan heroon,
Kaj apud li stariĝinte eldiris al li, parolante: 170
  "Kie vi kaŝas, Pandaro, la arkoparilon kaj sagojn
Kaj vian gloron, kiun neniu kuraĝas konkuri
Kiun de vi en Likio neniu povas forpreni?
Levu la manojn al Zeŭso kaj pafu en tiun ĉi homon,
Kiu ajn estas li, la triumfant', ekstermanta multege 175
Da Trojaviroj: al multaj herooj li rompis genuojn.
Sed ĉu ne estas li dio, kiu Trojanojn koleras
Pro nefarita ofero, ĉar dio terure ja venĝas?"
  Al li la glora Likaonoido respondis dirinte:
"Nobla Ene', konsilisto de kuprearmitaj Trojanoj, 180
Tute li estas simila al filo de l' glora Tideo,
Ĉar mi rekonas la ŝildon kaj kaskon kun tri por-okuloj
Kaj la ĉevalojn; cetere li estas eblege diaĵo.
Tamen, se estas li hom', la dirita kuraĝa Tidido,
Li ne sen dio certege batalas, sed ĉe li proksime 185
Staras senmorta, volvita de nubo ĉirkaŭe la ŝultroj
Kaj formetinta la sagon, pli frue de mi alcelitan,
Ĉar mi alsendis jam sagon, kiu lin trafis en ŝultron
Dekstran, kaj ĝi ekeniĝis, irinte tra kav' de l' kiraso.
Mi jam esperis ke mi lin enĵetis en la Aidon, 190
Tamen ne venkis lin. Kontraŭ ni agas nun dio kolera.
Mi nun ne havas ĉevalojn, ne havas batalokaleŝon;
Dome Likie mi lasis dekunu belegajn kaleŝojn,
Nove kaj bone faritajn kaj de tapiŝoj kovritajn
Kaj apud ĉia po du unujugaj ĉevaloj troviĝas, 195

Kiuj multmanĝas hordeon blankan kaj spelton nutrantan.
Certe min multe admonis l' hero' Likaono maljuna
Tie en bela domego, kiam mi tien ĉi iris,
Multe konsilis kunpreni ĉevalojn kaj ankaŭ kaleŝon
Por Trojanarojn konduki en la batalon teruran, 200
Tamen mi lin ne obeis (sed tio ĉi estus pli bone);
Mi ilin ŝparis, timante ke mankos al ili nutraĵo
Inter la granda arego, ĉar ili kutumis manĝegi.
Tial mi venis piede sen miaj ĉevaloj en Trojon,
L' arkopafilon fidante. Sed ĝi al mi servis neniel! 205
Ĉar mi ensendis jam en du ĉefojn gloregajn po sago,
En la Tididon kaj en l' Atreidon, de l' ambaŭ elŝprucis
Sango el vundoj, sed mi ilin sole pli furiozigis.
En malfeliĉa momento de najlo la arkopafilon
Mi tiun tagon forprenis, kiam al Trojo amata 210
Mi alkondukis Trojanojn por dian Hektoron honori.
Se mi en hejmon revenos kaj vidos per miaj okuloj
Mian patrujon, l' edzinon kaj domon la alttegmentitan,
Ke mian kapon de l' korpo homo fremdulo fortranĉu,
Se mi la arkopafilon ne ĵetos en fajron brulantan, 215
Ĝin disrompinta estinte, la senutilan servanton."
  Sed al li baldaŭ rediris Eneo la ĉefo Trojana:
"Ho, ne parolu vi tiel. L' afero nun ne aliiĝos
Ĝis ni ambaŭ, kaleŝe starante, al tiu ĉi homo
Kontraŭmetiĝos por lin nun elprovi per niaj armiloj. 220
Iru do, iru en mian kaleŝon per ke vi sciiĝu
Kiaj estas la Trojaj ĉevaloj, povantaj sur kampo
Persekutegi kurantojn kaj ankaŭ forkuri rapide.
Ili nin savos certege, en urbon tironte, se ree
La Tideido de Zeŭso novan gloron ricevos. 225
Iru, la vipon kaj la brilegantajn ĉevalkondukilojn
Prenu, kaj tuj mi komencos batali sur la kaleŝo,
Aŭ vi mem lin batalu, kaj mi la ĉevalojn kondukos."
  Al li respondis la glora Likaonido dirinte:
"Prenu, Ene', kondukilojn vi mem por ĉevalkondukado. 230
Ili pli bone rapidos, de manoj kutimaj regataj,

Se eble nin Diomedo Tidido denove kurigos
Ĉar ili povas ektimi kaj perdi la vojon kaj kampen
Tiri nin for, vian voĉon pli apud si ne aŭdante;
Tiam la glora Tidido al ambaŭ ni baldaŭ rapidos 235
Kaj nin mortigos kaj prenos viajn belegajn ĉevalojn.
Tial konduku vi mem la kaleŝon kaj la ĉevalojn;
Lin, la venonton, mi mem per la kupro akrega ricevos."
  Tiel ili parolis kaj iris sur belan kaleŝon,
Flame pelinte la bestojn rapidajn al Diomedo. 240
Ilin ekvidis Stenelo la Kapaneido glorega
Kaj al Tidido eldiris tiujn ĉi vortojn flugilajn:
  "Ho Diomedo Tidido, vi, al mia koro plaĉanta,
Vidu, flamcelas vin kontraŭbatali du homoj-fortuloj,
Nemezureble kuraĝaj, l' unua, pafisto lertega 245
Nome Pandaro, gloranta sin esti Likaonido,
Kaj la alia — Eneo, de neriproĉebla Anĥizo
Kaj de patrin' Afrodito gloranta sin esti la filo.
Iru, ni ambaŭ forkuru, ĉesigu vi nun furiozi
En la falangoj antaŭaj por ke vi la vivon ne perdu." 250
  Sed lin rigardis minace kaj diris l' hero' Diomedo:
"Vi ne parolu pri kuro, mi eĉ al vi mem ne obeos,
Ĉar mia gento ne havas kutimon forkuri batalon
Aŭ pro timo kaŝiĝi; mi havas ankoraŭ la forton;
Mi en kaleŝo enuas staradi kaj kiel mi estas, 255
Mi kontraŭiros; Ateno al mi malpermesis forkuri.
Ilin de ni ne fortiros iliaj rapidaj ĉevaloj
Tre malproksimen, se unu el ili de ni eĉ forkuros.
Sed mi vin diras, kaj tion ĉi vi en memoro konservu:
Se al mi donos la bonkonsilanta Ateno la gloron 260
Ilin ambaŭ mortigi, vi niajn ĉevalojn detenu,
La kondukilojn liginte al ronda tenil' de l' kaleŝo,
Poste vi al la ĉevaloj de Eneo rapidu
Kaj ilin de la Trojanoj pelu al viroj Aĥajaj;
Liaj ĉevaloj devenas de l' gento, al Troso de Zeŭso 265
Kiel ŝanĝon donita por fil' Ganimedo, pli bonaj
Ol ĉiuj bestoj, lumataj de l' suno kaj ruĝo ĉiela.
Reĝo de viroj, Anĥizo, akiris ĉi tiujn ĉevalojn,

Ilin metinte kun inoj sekrete de Laomedono.
Ses ĉevalidoj naskiĝis poste en lia domego, 270
Kvaron de ili li havas kaj nutras zorgege en ŝtalo
Kaj al Eneo li donis la du teruraĵojn restintajn.
Ilin forkapti — ĉi tio estus por mi bela gloro."
  Tiel l' herooj parolis, interŝanĝante la vortojn.
Sed l' ambaŭ viroj alvenis kun la rapidaj ĉevaloj. 275
Al Diomedo eldiris la Likaonido l' unua:
  "Ho, militema heroo, kuraĝa kaj glora Tidido,
Certe la sago maldolĉa de l' arkopafil' vin ne venkis.
Nun ni elprovos, ĉu la ponardego vin trafos pli bone."
  Diris kaj ĵetis skuinte la ponardegon longombran, 280
Kiu eniĝis en ŝildon de Diomedo, kaj tra ĝi
Flugis la akra pintaĵo kaj en la kirason enfrapis.
Laŭte ekkriis la glora filo de Likaono:
  "Mi nun travundis l' ingvenon al vi, ho mi nun pli ne pensas
Ke vi longtempe suferos, vi certe min multe glorigos." 285
  Sed la Tidido kuraĝa eldiris al li ne timante:
"Vi min maltrafis, vi ĵetis pretere, sed nun al mi ŝajnas,
Vi ne foriros pli frue ol unu el vi nun subfalos
Kaj satigos per sango Areson la mallacigeblan."
  Diris kaj ĵetis ponardon; ĝin Palas-Ateno direktis. 290
Apud okuloj, en nazon ĝi iĝis tra l' dentoj la blankaj,
Nedeteneble trahakis la langon ĉe l' sama radiko
Kaj eliris denove kun forto el sub la mentono.
De la kaleŝo li falis, kaj sonis sur li la armiloj
Brilaj, movemaj; pro timo depaŝis de li ĉevaloj 295
Bone kurantaj, sed lin tuj forlasis l' animo kaj forto.
  Jen ekrapidis Eneo kun ŝildo kaj longa ponardo,
Ĉar li tre timis ke la Aĥajidoj la korpon fortiros.
Li ĉirkaŭiris ĝin kiel leono fiere-potenca,
Streĉis antaŭen la long-ponardegon kaj ŝildon rondetan, 300
Ĉiun minacis per morto, kiu al li apudiĝus,
Kaj terurege kriegis. Sed kaptis Tidido ŝtonegon
Tian multpezan ke ĝin eĉ ne povus eklevi du homoj
El nun vivantaj, sed li unu sola ĝin svingis facile

Kaj en femuroartikon ĝin ĵetis, kie la osto 305
En la femuro turniĝas kaj havas la nomon kotulo;
Kaj la kotulon pecigis, ambaŭ vejnojn disŝiris,
Haŭton forŝiris la ŝtono kruela, kaj falis l' heroo
Genufleksinte; li sin per la mano fortega apogis
Kontraŭ la tero, kaj liajn okulojn ĉirkaŭis la nokto. 310
  Tie li nepre pereus, Eneo la reĝo de viroj,
Se lin ne vidus la Zeŭsofilino, diin' Afrodito,
Ŝi, lin metinta en mondon per juna paŝtisto Anĥizo.
Ĉirkaŭ la filo amata ŝi volvis la brakojn blankegajn,
Antaŭ li faldojn de sia brila bestaĵo dismetis 315
Kontraŭ sagaroj de viroj, ke ia rajdanta Danao
Bruston al li ne trapiku kaj ne forigu la vivon.
Tiel ŝi de la batalo fortiris la filon amatan.
  Tamen la Kapaneido neniel la vortojn forgesis,
Kiujn eldiris al li Diomedo Tidido kuraĝa. 320
Flanken li foren kondukis siajn belegajn ĉevalojn
Ekster batal', kondukilojn al rondo kaleŝa alligis,
Al bel-kolharaj ĉevaloj de Eneo rapidis
Kaj de Trojanoj forpelis ilin al viroj Aĥajaj,
Al Deipilo, sia amiko, pli multe ol ĉiuj 325
Samaaĝuloj amata pro kunharmonio de sentoj,
Por ilin al la ŝiparo konduki; sed li mem l' heroo
Iris en propran kaleŝon kaj la kondukilojn ekkaptis
Kaj rapidigis la fortajn ĉevalojn al Diomedo.
Tiu ĉi nun persekutis Kipridon per kupro kruela, 330
Ĉar li bonsciis, ŝi estis timema kaj ne el diinoj,
Kiuj en la milito regas virojn mortemajn
Kiel Ateno aŭ kiel Enio la urbdetruanta.
Kiam, ŝin persekutante tra aroj, li ŝin ekatingis,
Li ponardegon etendis, la filo de l' glora Tideo, 335
Svingis ĝin kaj per la kupro ekvundis la manon diinan
Tra la kovraĵ' ambrozia, plektita por ŝi de Ĥaritoj,
En manoplaton ĉe l' fingroj. Elŝprucis la sango diina,
Pura fluaĵo, estanta en vejnoj de dioj feliĉaj,
Ĉar ili panon ne manĝas kaj vinon nigretan ne trinkas 340
(Tial ja ili ne havas homsangon kaj nomas sin dioj).

Nun la diino laŭtege ekkriis kaj ĵetis la filon,
Sed al li venis tuj Febo-Apolo, lin prenis per manoj,
Kovris per nubo ke ia Aĥaja heroo rajdanta 345
Bruston al li ne trapiku kaj vivon de li ne forprenu.
Nun la kuraĝa Tidido ekkriis per voĉo laŭtega:
  "Zeŭsofilino, vi iru nun for de l' batalo kaj bruo!
Ĉu vin pli ne kontentigas trompadi timemajn virinojn?
Se vi denove eniĝos en la batalon, mi pensas 350
Tiam vin prenos teruro ĉe sola parol' pri milito."
  Diris li; ŝi konfuzita foriris kun forta doloro,
Ŝin de ĉi tie fortiris Iriso piedorapida
La dolorantan, sur kiu la haŭto blankega nigriĝis.
Nun, de l' batalo maldekstre, ŝi trovis Areson brueman, 355
Kies ĉevalojn kaj ponardegon ĉirkaŭis nubego.
Ŝi genuflekis rapide antaŭ la frato amata
Kaj lin petegis por liaj ĉevaloj kun oraj ornamoj.
  "Frato amata, ho helpu kaj donu al mi la ĉevalojn
Ke al Olimpo mi iru al la loĝejo de dioj. 360
Min dolorigas la vundo, ĉar trafis min tie mortema,
La Tideido, povanta nun kontraŭbatali eĉ Zeŭson."
  Diris ŝi, kaj la ĉevalojn kun oraj ornamoj li donis.
Ŝi sur kaleŝon suriris, sentante en koro malĝojon.
Apud ŝi estis Iriso, preninta ĉevalkondukilojn 365
Kaj kuriginta per vip' la ĉevalojn, volonte kurintajn.
Ili atingis la altan Olimpon, loĝitan de dioj.
Jen la ĉevalojn haltigis Iriso piedorapida,
Ilin maljungis kaj la ambrozian nutraĵon alportis.
Sed genufleksis la dia Kiprido antaŭ Diono, 370
Sia patrino, kaj tiu ĉi prenis l' idinon en brakojn
Kaj karesante per mano jenan parolon eldiris:
  "Kia senmorta vin tiel ofendis, amata filino,
Kvazaŭ vi antaŭ okuloj de ĉiuj farus krimaĵon?"
  Sed Afrodito-ridetamulino eldiris responde: 375
"Vundis min la fierega Tidido, l' heroo kuraĝa,
Ĉar de l' batalo mi tiris Eneon la filon amatan,
Kiu al mi la plej kara estas inter la homoj.
La Aĥajidoj ĉesigis batali kontraŭ Trojanoj,

Nun la Danaoj metiĝis kontraŭ la dioj senmortaj." 380
  Al ŝi respondis Diono, diino inter diinoj:
"Ho, paciencu, filino, kaj viglu malgraŭe doloro,
Ĉar ne malmulte da anoj Olimpaj ĝis nun jam suferis
Pro mortemuloj, kaj unu alian malutilegis.
Tiel suferis Areso, ĉar lin Efialt' kaj Atoso, 385
Du Aloidoj, per multepezantaj katenoj kunligis;
Dektri monatoj li kuŝis, ligita en kupra fermejo;
Tie li nepre pereus la nesatigebla Areso,
Se Eribeo, ilia bela duonopatrino
Ne eksciigus Hermeson, kaj tiu ĉi savis la dion, 390
Kiu jam estis sen forto sub ŝarĝo die siaj katenoj.
Filo de Amfitriono Heron ne malpli turmentis;
Li la diinon per sago tripinta en mamon la dekstran
Vundis, kaj ŝi suferegis dolorojn neelporteblajn;
Ankaŭ Aido la tre timigema dio suferis, 395
Ĉar tiu sama mortema, la filo de l' Ŝildotenanto,
Apud la pord' de mortintoj lin tre kruele ekvundis,
Sed li leviĝis al domo de Zeŭso, sur vastan Olimpon,
Korsuferante kaj de dolorego prenita, ĉar estis
En lia ŝultro potenca la sago, lin turmenteginta; 400
Sed surmetinte rimedon dolorforigantan, Peono
Lin elkuracis, ĉar li ja ne estis naskita por morti.
L' arogantul' abomena, ne timeganta malpie
Sagojn direkti en diojn, anojn de l' supra Olimpo!
La bluokula Ateno lin kontraŭ vi tiel ekscitis. 405
Ho, malsaĝulo! ne sciis li, filo de l' glora Tideo:
Kiu kontraŭas la diojn, ne vivas en mondo longtempe;
L' idoj sur liaj genuoj ne sidos, nomante lin patro,
Lin, de milito kaj de terurega batalo venontan.
Kiel ajn la Tideido estus kuraĝa, li timu 410
Ke kontraŭ li ekaperu iu pli forta ol vi
Kaj ke Adrastofilino Egialeo la saĝa
Iam de dormo leviĝu kaj veku plorante la sklavojn,
Bedaŭregante la edzon, la plej eminentan Aĥajon,
Ŝi la noblega edzin' de l' ĉevalobridulo Tidido." 415
  Tiel ŝi diris kaj viŝis la sangon per manoj diinaj

Baldaŭ saniĝis la mano kaj la dolorego foriĝis.
Tamen ĉi tion ekvidis diinoj Ateno kaj Hero
Kaj ili Zeŭson Kronidon ekscitis per vortoj pikemaj.
La bluokula Ateno l' unua al li ekparolis: 420
  "Ho, patro Zeŭso, ĉu vi min pro mia parolo koleros?
Certe Kiprido reigis belegan Aĥajan virinon
Iri nun al la Trojanoj, kiujn ŝi tiel multamas,
Sed karesante la belan vestaĵon de la Aĥajino,
La delikatan maneton ŝi gratis ĉe ora hoketo." 425
  Tiel ŝi diris. La patro de homoj kaj dioj ridetis
Kaj alvokinte ŝin diris al Afrodito orita:
  "Viaj agadoj, filino, ne tuŝas aferojn militajn,
Vi vin okupu per dolĉaj aferoj de gajaj edziĝoj.
Tiujn prizorgas Ateno kaj la bruama Areso." 430
  Tiel la dioj senmortaj unu alian parolis.
Sed la kuraĝa Tidid' Diomedo atakis Eneon,
Kvankam li sciis ke Febo-Apolo lin kovris per mano;
Sed li ne timis la dion potencan kaj ĉiam deziris
Tiun mortigi kaj preni de li la armilojn gloregajn. 435
Li jam trifoje atakis, flamante Eneon mortigi
Kaj lian ŝildon brilantan la dio trifoje rebatis,
Sed kiam diasimile li faris la kvaran atakon,
Al li ekkriis minace la Malproksimenpafanto:
  "Gardu vin nun, ho Tidido, foriru! Neniam al dioj 440
Vi egaliĝi pretendu neniam similis la gento
De senmortuloj al homoj mortemaj, sur tero irantaj!"
  Tiel li diris, kaj iom depaŝis l' heroo Tidido,
Ĉar li ektimis koleron de la Malproksimenĵetanto.
Dum Feb-Apolo Eneon de la batalo fortiris 445
Tien, en sanktan Pergamon, kie li havis sanktejon.
Tie diin' Artemizo sagama kaj Leto lin flegis,
Bone kuracis kaj en la sanktejo vastega honoris.
Tamen la di' kun l' arĝenta pafarko ekkreis fantomon,
Kiu precize similis Eneon kun liaj armiloj. 450
Apud ĉi tiu fantomo Trojanoj kaj diaj Aĥajoj
Unuj aliajn frapegis en brustojn, en bovajn felegojn
De bonronditaj ŝildegoj kaj de malgrandaj ŝildetoj.

Tiam eldiris Apolo al la bruegema Areso:
"Virmortigulo Areso, ho urbdetruisto sangama, 455
Ĉu vi ne volas fortiri nun el la batalo ĉi tiun.
Viron Tididon, povanton eĉ Zeŭson Kronidon ataki?
Li jam ekvundis pli frue Kipridon en manoradikon,
Poste min mem li atakis simile al dio kolera."
  Tiel li diris kaj iris sidiĝi sur supron Pergaman. 460
La furioza Areso nun celis eksciti Trojanojn;
Li similiĝis Akamon, la ĉefon teruran de Trakoj
Kaj ekparolis al diaj naskitoj de l' reĝo Priamo:
  "Filoj de reĝo Priamo, de Zeŭso Kronido amataj,
Kiom da tempo ankoraŭ Aĥajoj mortigos Trojanojn? 465
Ĉu ĝis ili atingos pordegojn la belkonstruitajn?
Tie ja kuŝas heroo, egala al dia Hektoro,
Filo de la grandanima Anĥizo, la glora Eneo,
Iru ni kaj de l' batalo ni savu la anon kuraĝan."
  Tiel li diris kaj vekis en ĉia animo kuraĝon, 470
Sed Sarpedono komencis riproĉi la dian Hektoron.
  "Kie, Hektoro, kaŝiĝis via antaŭa kuraĝo?
Vi ja intencis defendi la urbon sen iaj liganoj,
Sola, helpata nur de la bofratoj kaj fratoj samsangaj.
Tamen mi vidas nun kaj eĉ rimarkas el ili neniun. 475
Ĉiuj nun timas simile al hundoj, vidantaj leonon,
Dume ni, simplaj liganoj, kontraŭbatalas kuraĝe.
Vi min rigardu: mi estas ligano el land' malproksima,
De l' malapuda Likio ĉe Ksanto kun akvoj bruantaj,
Kie mi lasis l' amatan edzinon kun fil' en lulilo, 480
Ankaŭ riĉaĵojn, de ĉiu malriĉegulo volatajn,
Sed malgraŭ tio mi igas Likanojn kaj mem mi volegas
Kontraŭbatali la virojn, kvankam mi havas nenion,
Kion l' Aĥajoj de tie ĉi foren kondukus aŭ prenus:
Vi do, vi staras sen movo kaj ne ekscitas aliajn 485
Virojn kuraĝe batali kaj la virinojn defendi.
Timu ke, kiel per reto ĉion prenema, kaptitaj,
Vi ekfariĝu akiro de la malamikoj venkontaj,
Kiuj tre baldaŭ detruos la Trojon, densege loĝitan!
Sole nur vin ja konvenas zorgadi dum tago kaj nokto, 490

Peti la ĉefojn-liganojn, venintajn de malproksime
Seninterrompe batali kaj vortojn riproĉajn ne diri."
  Tiel li diris kaj pikis la koron de l' dia Hektoro.
Li el kaleŝo elsaltis sur teron kun siaj armiloj
Kaj, ponardegon svingante, rapidis tra l' aroj da viroj, 495
Al la batalo vokante, kaj vekis kruelan batalon.
Jen returniĝis Trojanoj kaj iris renkonten Aĥajoj,
Sed l' Argoanoj kuntiris la vicojn kaj ilin atendis.
Kiel la vento forblovas gren-ŝelojn de sanktaj draŝejo
Apud la grenventumistoj, kiam l' orbukla Demetro 500
Ŝelojn de grenoj formetas, blovigadante la venton,
Kaj la draŝejoj blankiĝas sub ili: tiel l' Aĥajoj
Tute kovriĝis per polvo, kiun inter l' amasoj
Alte al kupra ĉielo forlevis la hufoj ĉevalaj,
Kiuj batalon reiris, per direktintoj igitaj. 505
Jam ili metis la manojn al malamikoj, sed nokton
Faris Areso bruema ĉe ili por helpi Trojanojn,
Tra la aregoj irante kaj plenumante l' ordonon,
Al li donitan de Febo-Apolo, portanta orglavon —
Igi Trojanojn batali, se Palas-Atenon li vidos 510
Iri de tie, ĉar ŝi al Danaoj estis helpanta.
  Sed Feb-Apolo Eneon el sia riĉega sanktejo
Elforkondukis kaj lin refortigis, la ĉefon popolan,
Kaj li aperis en mezo de viroj, kaj ĉiuj ĝojegis
Ree vidante lin vivi kaj iri al ili sen vundoj 515
Kaj per kuraĝo flamegi, sed li demandita ne estis:
Ilin zorgigis alio, sendita de Febo-Apolo
Kaj de Ares' mortigulo kaj de terura Malpaco.
  Sed Odise' kaj Tidido kune kun ambaŭ Ajaksoj
Igis Danaojn batali, kvankam ĉi tiuj sen igo 520
Nek la atakojn nek kriojn de Trojoviroj ektimis:
Ili kuraĝe atendis simile al nuboj, de Zeŭso
Supremetitaj sur montaj supraĵoj en tempo malventa
Tute senmove, se dormas Boreo kun ĉiuj aliaj
Ventoj brueme-koleraj, kiuj la nubojn mallumajn 525
Sur la ĉielo dismetas per brueganta blovego:
Tiel Danaoj sen timo kuraĝe atendis Trojanojn,

Kaj la Atrido trakuris la virojn kaj multe konsilis:
  "Estu vi viroj, amikoj, kaj prenu kuraĝon en korojn!
Unu alian honoru vi en la terura batalo: 530
Ĉe reciproka honoro pli multe saviĝas ol falas,
Nur forkuranto ricevas nenian helpon kaj gloron."
  Diris kaj la ponardegon alĵetis kaj viron antaŭan,
Deikoonon, l' amikon de l' glora Eneo, enbatis,
La Pergasidon, lin kiel idojn Priamajn Trojanoj 535
Multe estimis: li ĉiam batalis en vicoj antaŭaj.
Agamemnono lin trafis per ponardego en ŝildon;
Ĝi ne debatis la frapon, la kupro ĝin tute trapikis
Kaj tra la zono traiĝis en lian ventron malsupre.
Brue li falis sur teron, eksonis sur li la armiloj. 540
  Nun la plej bonajn Aĥajojn mortigis la viro Eneo,
Du Dioklidojn, Kretonon kaj fraton de li -- Orsilohon.
Patro ilia, loĝanto de l' belkonstruita Ferurbo,
Estis tre riĉa gentano de la rivero Alfeo,
Kies akvoj vastegaj fluas sur kampoj Piliaj; 545
Ĝi Orsiloĥon eknaskis, reĝintan grandegan popolon,
Kaj Orsiloĥo eknaskis Dioklon la grandaaniman,
Kaj de ĉi tiu Dioklo devenis la dunaskitidoj
Orsiloĥ' kaj Kretono, sciantaj batali multspece.
Nun viriĝantaj estante, ili sur ŝipoj nigretaj 550
Sekvis Aĥajojn kontraŭ ĉevaloriĉega Trojurbo,
Gloron al Agamemnono kaj al Menelao Atridoj
Almilitante: nun ilin ĉirkaŭis la morto malluma.
Kiel sur alta supraĵo de monto du fortaj leonoj,
De leonino nutritaj en densa malluma arbaro, 555
Bovojn kaj ŝafojn grasegajn for de brutaroj rabadas
Kaj dezertigas la ŝtalojn de homoj, ĝis mem ili poste
Falas, al fin' mortigitaj per kupro akrega de homoj:
Tiel, venkitaj per manoj de la heroo Eneo,
Ambaŭ subfalis sur teron, similaj al pinoj altegaj. 560
  Ilin vidinte subfali, ekĝemis l' hero' Menelao,
Kuris tra l' aroj antaŭaj, armita de kupro brilanta,
La ponardegon svingante: Areso lin multkuraĝigis,
Ĉar li esperis sekrete, ke lin nun Eneo mortigos.

Sed Antiloĥo, la filo de l' nobla Nestoro, lin vidis 565
Kaj li alkuris antaŭen: li timis ke l' ĉefo de viroj
Iel suferu kaj ĉiuj laboroj de l' viroj vaniĝu;
Ili jam ambaŭ la manojn kaj la ponardegojn akregajn
Unu kontraŭ alian eklevis, volante batali,
Sed Antiloĥo alkuris al ĉefo de la Danaidoj, 570
Kaj ne atendis Eneo malgraŭ la granda kuraĝo,
Kiam li vidis du virojn kune irintaj renkonten.
Tial al viroj Aĥajoj ili fortiris la korpojn
Kaj la du malfeliĉulojn redonis en manojn amikajn
Kaj re alkuris batali en la falangoj antaŭaj. 575
  Nun ili Pilemenon Aresosimilan mortigis,
Ĉefon de Pafalagonoj kuraĝaj, armitaj de ŝildoj;
Lin Menelao Atrido la glora ponardoĵetisto
Per ponardego atakis kaj pikis lin tra l' ŝlosilosto,
Kaj Antiloĥo entrafis Midonon ĉevalkondukanton 580
L' Atimniidon (li forrapidigis la fortajn ĉevalojn),
Lian kubuton trafinte per ŝtono, la kondukiloj
Blankaj elfalis sur teron en polvon el liaj manoj;
Tuj Antiloĥo per glavo lian tempion trapikis,
Kaj li ĝemante subfalis de l' bonefarita kaleŝo 585
Kapomalsupren sur polvon kaj haltis per verto kaj ŝultroj.
Tiel li staris longtempe, tenita de l' sablo profunda
Ĝis la ĉevaloj lin puŝis kaj teron la korpon renversis,
Ĉar Antiloĥo alpelis ilin al viroj Aĥajoj.
  Ilin tra l' vicoj Hektoro rimarkis kaj kuris al ili, 590
Laŭte kriante, kaj lin postekuris la vicoj Trojanaj
Fortaj, sekvante Areson kaj la sangoaman Enion,
Kiu kondukis la furiozegan malpacan Tumulton
Dume Ares' ponardegon teruran per mano altsvingis,
Apud Hektoro irante jen antaŭ l' heroo jen poste. 595
  La Tideido kuraĝa lin vidis kaj forte ektremis.
Kiel migranto malsperta, iranta sur kampo vastega
Apud rapida rivero, kuranta en maron, stariĝas
Ĉe ŝaŭmoaro bolanta kaj iras returnen kun timo:
Tiel depaŝis Tidido kaj kriis al Argopopolo: 600
  "Kial, amikoj, ni tiel miregas ke l' dia Hektoro

Estas glorega ponardoĵetisto kaj tiel kuraĝa?
Ĉiam ja dio lin sekvas kaj for de li metas la morton
Kaj ankaŭ nun lin Areso kvazaŭ mortema alsekvas!
Tial depaŝu vi, ĉiam per brust' renkontantaj Trojanojn. 605
Ke ne intencu vi diojn kontraŭbatali hodiaŭ."
  Tiel li diris, sed la Trojaviroj sin pli proksimigis
Kaj jam du virojn kuraĝajn kaj spertajn Hektoro mortigis,
Ambaŭ sur unu kaleŝo, Meneston kaj Anhialon.
Tiujn mortigojn bedaŭris la Telamonido Ajakso, 610
Li apudiĝis kaj ĵetis sian ponardon la kupran
Kaj Selagidon Amfion entrafis, kiu en Peso
Loĝis, havante riĉaĵojn kaj kampojn; sed tamen la sorto
Lin bataligis pro reĝo Priamo kaj la Priamidoj;
Lin nun la Telamonido Ajakso entrafis en zonon, 615
La ponardego longombra eniĝis en ventron malsupran;
Brue li falis sur teron, kaj kuris la glora Ajakso
Liajn armilojn forpreni, sed ĵetis Trojanoj ponardojn
Akrajn kaj brilajn, -- en lian ŝildon tre multaj eniĝis.
Li per piedo supraŝis la viron kaj la ponardegon 620
Kaptis de l' korpo, sed li la belegan armaĵon ne povis
Preni de l' ŝultroj, ĉar lin ĉirkaŭŝutis de ĉie sagaro;
Timis li ke la fieraj Trojanoj lin povos ĉirkaŭi
Kaj, grandonombraj, kuraĝaj lin per ponardegoj atakos.
Kiel ajn granda li estis, potenca kaj multglorigita 625
Tamen li devis depaŝi pro la grandegeco de l' aro.
  Tiel ili laboris en la terurega batalo
Dum Tlepolem' Heraklido, viro grandkreska kaj forta
Al Sarpedono la dia pro sorto malbona puŝiĝis.
Sed kiam ili kunvenis, la viroj kurintaj renkonten, 630
Ili -- la filo kaj nepo de Zeŭso la nubkolektulo --
La Heraklid' Tlepolemo eldiris l' unua la vortojn:
  "Kio devigis vin, ho Sarpedon', konsilisto Likia,
Tien ĉi veni tremadi, fremdulo pri l' arto batali?
Nur mensoguloj vin nomas ido de Zeŭso tondranta 635
Ĉar vi tio malsuperas tiujn virojn gloregajn,
Kiuj de Zeŭso naskiĝis en tempo de homoj antaŭaj.
Oni rakontas ke tia estis la viro Heraklo,

Mia patro kuraĝa, koron leonan havinta.
Li tien ĉi por ĉevaloj de Laomedono alvenis 640
Sole kun seso da ŝipoj kaj kun malmulte da homoj;
Li ĉirkaŭrabis Trojurbon kaj dezertigis la stratojn.
Vi do, vi estas timema kaj vane vi ĉefas la virojn.
Ne, al mi ŝajnas ke vi al la viroj Trojanaj ne helpos,
El Likilando veninte; kaj se vi eĉ estus pli forta, -- 645
Vi nun, de mi plenvenkita, foriros al pordo Aida."
  Sed Sarpedono, la reĝo Likia, eldiris renkonten:
"Jes, Tlepolemo, ĉi tiu detruis la sanktan Trojurbon,
Sed nur pro la malsaĝeco de Laomedono malpia,
Kiu insultis lin, la bonfarinton, per vortoj malpiaj 650
Kaj la ĉevalojn ne donis, pro kiuj li estis veninta.
Sed mi al vi antaŭdiras la morton kaj sorton malluman,
Kiun vi prenos de mi, kaj venkita de mi, vi gloregon
Donos al mi, sed l' animon al la ĉevalriĉa Aido."
Tiel li diris, sed levis la ponardegon fraksenan 655
Tlepolemo, kaj ambaŭ ili samtempe ekĵetis
La ponardegojn longombrajn kaj jen Sarpedono entrafis
La Heraklidon en kolon kaj traen la pinto eliris
Kaj mallumego plennigra liajn okulojn ĉirkaŭis.
Sed Tlepolem' en maldekstran femuron l' alian entrafis 660
Per ponardego multlonga, kaj ĝi en la korpon eniĝis
Ĝis la osto. Nur Zeŭso eksavis la filon amatan.
  Nun Sarpedono la dian fortiris la noblaj amikoj
De la batalo, sed ŝarĝis lin la ponardego grandega,
Kiun li trenis: neniu rimarkis ĝin aŭ ekintencis 665
Tiri ĝin el la femuro, ke povi li iri facile:
Tiel liaj amikoj rapidis kaj estis zorgintaj.
  De sia flanko l' Aĥajoj Tlepolemon fortiris
De la batalo. Sed lin Odiseo la dia ekvidis
La kuraĝulo; en li ekflamiĝis la koro en brusto. 670
Inter du pensoj ŝancelis sin lia prudento kaj koro,
Ĉu persekuti pli frue la filon de Zeŭso tondranta,
Aŭ atakinte Likiojn, el multaj forrabi la vivon.
Sed ne al li, Odiseo la glora, la sorto decidis
Filon kuraĝan de Zeŭso mortigi per kupro la akra. 675

Palas-Ateno ekscitis lin kontraŭ la viroj Likiaj,
Kaj li mortigis Keranon, Hromion kaj Alastoron,
Poste Alkandron, Halion, Pritanon kaj Noemonon;
Li, Odiseo la dia, mortigus pli multajn Likiojn,
Se lin rapide ne vidus Hektoro la kaskobrilanta. 680
Tuj tra la vicoj antaŭaj, armita de kupro radia,
Kuris li teruriganta l' Aĥajojn, sed pri li ekĝojis
Nun Sarpedono Zeŭsido, kaj diris per voĉo plendema:
  "Ho, Priamido, ne lasu min esti akiro Danaa,
Vi min defendu, ke flugu de mi pli malfrue la vivo 685
Tie, ĉe vi, en Trojurbo, ĉar al mi ne estas la sorto
En mian domon, en mian amatan patrujon reveni
Por mian karan edzinon kaj filon junetan ĝojigi."
  Tiel li diris. Hektoro, al li respondinte nenion,
Tuj rapidegis antaŭen, de flamo interna puŝita 690
La Argujanojn rebati kaj multajn animojn forrabi.
Sed Sarpedonon, je dio egalan, l' amikoj kuraĝaj
Metis sub fagon belegan de Zeŭson la ŝildotenanto;
La ponardegon fraksenan el lia femuro eltiris
La kuraĝul' Pelagono, lia amata amiko, 695
Kaj lin forlasis la spiro kaj nokto ĉirkaŭis l' okulojn,
Sed li respiris kaj baldaŭ la blovo de l' norda Boreo
Ĉirkaŭventumis freŝecon al lia animo tremanta.
  Tamen l' Arganoj, premitaj de l' dia Hektor' kaj Areso,
Tute ne kuris al siaj ŝipoj nigretaj ĉe l' bordo, 700
Sed ankaŭ ne antaŭiĝis; nur iom post iom senĉese
Ili depaŝis, vidante Areson inter Trojanoj.
  Sed kiu estis l' unua kaj lasta, de kiu l' armilojn
Rabis Hektoro, la fil' de Priamo, kaj kupra Areso?
Ili, je dio egala Teŭtras' kaj Oresto kuraĝa, 705
Treĥo l' heroo el lando Etolo kaj Enomao,
Post l' Enopido Eleno kaj Oresbi' belzonita,
Amasiginta riĉaĵojn; li estis loĝanto de Hilo
Apud la lago Kefiso, kaj tie ankaŭ aliaj
Beotujanoj, havintaj multegajn riĉaĵojn, loĝadis. 710
  Sed kiam la blankamana diino Hero rimarkis
Multe da viroj Arganoj en la batalo perei,

Tuj ŝi eldiris al Palas-Ateno la vortojn flugilajn:
  "Ve al mi, ho nevenkebla filino de l' Ŝildotenanto,
Vanan promeson ni estis donintaj al Menelao: 715
Hejmen venigi lin ruiniginto de l' Trojo belmura,
Se ni permesos Areson kruelan nun furiozegi.
Ne, ankaŭ ni nun pripensu por helpon potencan alporti."
  Tiel ŝi diris; atentis ŝin la bluokula Zeŭsido.
Dume rapide ekvestis la oroarmaĵajn ĉevalojn 720
Hero, la glora diino, -- filino de l' granda Kronido.
Hebo, ĉirkaŭe l' kaleŝo almetis la radojn rondetajn
Kuprajn kaj okeradiajn, rulatajn de akso el fero;
Oro nedefektiĝebla brilis sur rondoj, sed supre
Bandoj el kupro troviĝis kaj ili ĉarmegis okulojn, 725
La radradioj arĝentaj estis beleg-rondigitaj,
La konduksidon brilantaj arĝentaj kaj oraj ŝnuregoj
Alfortikigis, kaj antaŭ ĝi levis sin arko duobla,
El ĝi eliris timono arĝenta, al kies finiĝo
Hebo alligis la jugon belegan, tra ĝi kondukilojn -- 730
Ankaŭ el oro -- traĵetis, kaj Hero submetis sub jugo
Diajn ĉevalojn rapidajn, flamantajn batali kaj brui.
  Dum la filino de Zeŭso la Ŝildoportanto, Ateno
Lasis ruliĝi ĝis sojlo de l' patra domego la veston
Belan kaj multekoloran, de ŝi mem artege faritan; 735
Poste, vestinte kirason de l' nubkolektulo Kronido,
Prenis armilojn, la fonton de plorelvokanta milito
Kaj sur la ŝultron surĵetis la ŝildon, de franĝ' ornamitan
Timoportantan kaj de teruraĵoj de ĉie sekvitan:
De la Disigo kaj Forto, de la Persekuto terura, 740
Kaj de l' Gorgona kapego, ĉi tiu monstrego terura,
La mirindaĵo minaca de l' ŝildoportanta Kronido.
Poste ŝi sur sian kapon surmetis kvartufan kaskegon,
Oran, povantan surkovri viraron el cento da urboj.
Jen en la flaman kaleŝon ŝi iris kaj prenis ponardon 745
Grandan, multpezan, potencan, per kiu amason da viroj,
Kolerigantaj ŝin, punas l' idino de l' Patro potenca.
Hero, svinginte la vipon, kurigis la belajn ĉevalojn,
Kaj malfermiĝis krakinte la pordo ĉiela, al Horoj

Alkonfidita por gardi ĉielon kaj altan Olimpon, 750
Por ĝin malfermi kaj poste refermi per nubo densega,
Tra tiu pord' la diinoj pelis la belajn ĉevalojn.
  Jen ili trovis Kronidon aparte de dioj aliaj
Sur montosupro tre alta de la multekapa Olimpo.
Tie ĉi Hero blankmana siajn ĉevalojn haltigis 755
Kaj la potencan Kronidon tiel demandis, dirinte:
  "Ho, patro Zeŭso, ĉu vi ne koleras Areson kruelan?
Kiom da viroj Aĥajaj kaj kiajn ĝis nun li ekstermis
Arogantege, maljuste! Suferas mi, sed sen zorgeto
Ĝojas Kiprido kaj Febo-Apolo l' arĝentopafarka, 760
Kiuj ekscitas la malbonfarulon, kontraŭan al leĝoj.
Ho patro Zeŭso, ĉu vi min kolerus, se mi nun Areson
De la batalo forpelus per ekbatego kruela?"
  Al ŝi eldiris responde Zeŭso la nubkolektulo:
"Bone, vi iru eksciti Atenon l' akirforportantan, 765
Kiu kutimis lin ĵeti en ĉiajn malbonajn dolorojn."
  Diris li; ne malobeis al li la blankmana diino,
Svingis la vipon, kaj tuj la ĉevaloj volonte ekflugis
Inter la tero kaj la ornamita de steloj ĉielo.
Kiom da spaco aera travidas okuloj de homo, 770
Kiu, sur supro sidante, rigardas sur maron malluman,
Tiom per unu eksalto trapaŝis la diaj ĉevaloj.
Sed alveninte al Trojo, kie la ambaŭ riveroj
Kunemetiĝas, Skamandro kun Simoiso rapida,
Hero, diino blankmana, siajn ĉevalojn haltigis, 775
Ilin maljungis kaj per multedensa nubaĵo ĉirkaŭis,
Kaj Simois' ambrozion elmetis por ilin nutradi.
  Ili nun iris, similaj per paŝoj al timaj kolomboj,
Kaj flamdeziris tuj helpi al la herooj Arganoj.
Sed alveninte al tie, kie plej multaj, plej gloraj 780
Viroj ĉirkaŭis Tididon, kuraĝan ĉevalobridulon,
Amasiĝintaj, similaj al bestmanĝegantaj leonoj
Aŭ al aproj kun forto, facile ne kontraŭbatebla,
Hero blankmana haltinte ekkriis per voĉo laŭtega,
Similiĝinte Stentoron potencan kun voĉo el kupro, 785
Kiu kriegis laŭtege kiel dekkvino da homoj:

  "Honto al vi, malhonoraj Arganoj, nur ŝajne tre belaj!
Kiam la dia Aĥilo partoprenadis batalon,
La Trojoviroj ne havis kuraĝon le pordo Dardana
Iri, ĉar ili timegis lian ponardon teruran. 790
Nun malproksime de l' urbo, ĉe ŝipoj ili batalas."
  Tiel ŝi diris, ekscitis kuraĝon en koro de ĉiu.
Sed al Tidido rapidis Ateno la bluaokula.
Ŝi lin tuj trovis ĉe lia ĉevalojungita kaleŝo
Dum li la vundon freŝigis, al li de Pandaro faritan, 795
Ĉar lin la ŝvito tre ŝarĝis kaj ankaŭ la larĝa rimeno
De lia ŝildo, la mano kruel-rigidiĝis pro laco;
Li la rimenon formetis, forviŝis la sangon malluman,
Sed la diino tuŝetis la jugon ĉevalan kaj diris:
  "Vi tre malmulte similas, Tidido, al via naskinto, 800
Kiu, malgranda je kresko, estis bravega heroo;
Vane al li unufoje mi malpermesis batali,
Kiam li tre malproksimen foriris de la Aĥajidoj
Kiel sendito en Tebojn, al la Kadmeanoj multnombraj
(Mi al li diris trankvile ĉe lia festeno domresti), 805
Li, enhavante senĉese kuraĝon en sia animo
La Kadmeidojn elvokis batali kaj ĉiujn li venkis
Sen ia peno, ĉar mi al li tre potencege favoris.
Nun mi por vi tiel same faras favoron kaj gardon,
Kontraŭ la Trojourbanoj al vi mi ordonas batali, 810
Sed aŭ la manoj laciĝis al vi pro penega laboro
Aŭ vin la korpereiga teruro haltigas. Al fino
Vi pli ne estas naskito de la Eneido Tideo."
  Al la diino respondis Tidido, l' heroo kuraĝa:
"Mi vin rekonas, filino de Zeŭso la ŝildotenanta, 815
Tial mi al vi sincere kaj rekte eldiras la veron:
Min nek la korpereiga teruro, nek timo haltigas,
Mi nur memoras la vortojn, kiujn vi mem al mi diris:
Vi malpermesis al mi kontraŭagi la diojn feliĉajn
Ĉiujn, sed se Afrodito la Zeŭsofilino alvenos 820
En la batalon, mi povas ŝin vundi per mia ponardo.
Tial mi mem nun depaŝas kaj ankaŭ al ĉiuj aliaj
Viroj Arganoj konsilas al mi tie ĉi amasiĝi,

Ĉar mi rekonas Areson, en la batalo regantan."
  Al li respondis la bluaokula diino Ateno: 825
"Ho Diomedo Tidido, vi, kara al mia animo,
Vi nun ne timu Areson, ne timu vi ankaŭ aliajn
Diojn senmortajn, ĉar mi al vi estas fidela helpanto,
Kuru vi kontraŭ Areso kun viaj fortegaj ĉevaloj
Kaj lin ekvundu, ne timu vi la frenezantan Areson, 830
Tiun ĉi vipon kaj multfuriozan malkonstantulon,
Lin, kiu de nelongtempe al mi kaj al Hero promesis
Kontraŭbatali Trojanojn, kaj Argoanojn kunhelpi.
Nun li Trojanojn defendas kaj la aliajn forgesas."
  Tiel dirinte, ŝi puŝis Stenelon de lia kaleŝo, 835
Lin per la mano tirinte; li teren kun ĝojo subsaltis.
Tiam Ateno suriris kaleŝon al la Tideido,
Flame volante batali; ekkrakis la akso el fago
Sub la diino terura kaj la kuraĝega heroo.
Palas-Ateno ekprenis la vipon kaj la kondukilojn 840
Kaj al Areso direktis la bruegantajn ĉevalojn.
Tiu ĉi ĵus ekmortigis Perifon, heroon plej bravan
El Etolanaj, la filon de Oĥesio multglora,
La sangavida Areso mortigis lin. Palas-Ateno
Kovris sin de l' Tumultulo per kasko de dio Aido. 845
  Kiam la virmortigulo Areso ekvidis Tididon,
Tuj li forlasis Perifon, la viron grandkreskan en polvo
Kuŝi sur loko, sur kiu li lian vivon forrabis,
Kaj al heroo Tidido ĉevalobridulo alkuris.
Jen kiam la alkurintoj alvenis la unu alian, 850
Super la jugon kaj la kondukilojn ekĵetis Areso
La ponardegon por el Diomedo la vivon eltiri,
Sed ĝin per mano ekkaptis la bluaokula diino
Kaj de l' kaleŝo ĝin metis: sentrafe kaj preter ĝi flugis.
Nun siavice ĵetiĝis heroo kuraĝa Tidido 855
Kun ponardego, kaj Palas-Ateno ĝin forte direktis
Rekte Areson en ventron, zonitan de kupra bandaĝo;
Tien entrafis heroo, kaj jen, traŝirinte la haŭton,
La ponardegon eltiris. Laŭtege ekkriis Areso
Tute simile al laŭta kriego de naŭmil aŭ dekmil 860

Viroj kuraĝaj, farantaj grandegan teruran batalon.
Tremo ekprenis l' Aĥajojn kune kun la Trojanoj
Pro terurego: tiele kriegis Ares' sangavida.
  Kiel nigraĝas vaporo, iranta de nuboj malhelaj,
Se post premanta sufoko leviĝas ventego malluma, 865
Tiel ekŝajnis Areso al la kuraĝulo Tidido,
Kiam la dio en nuboj leviĝis al vasta ĉielo.
Li rapidege forflugis al suproj de dia Olimpo
Kaj alsidiĝis malĝoje, mallume al Zeŭso Kronido,
Al li montrante la sangon diecan, de l' vundo fluantan 870
Kaj eldirante kun plendo kaj ĝemo la vortojn flugilajn:
  "Patro Kronido, ĉu vi ne koleras je tiaj perfortoj?
Ĉiam ni dioj senmortaj devas terure suferi
Unu pro alia, al homoj volante favori.
Vi indignigas nin ĉiujn, naskinte frenezan filinon, 875
Kiu en koro malica havas nur nigrajn intencojn.
Ĉiu alia diaĵo, ĉiuj Olimpaj loĝantoj
Al vi obeas kaj ĉiu estas je vi submetita,
Nur unu ŝin vi ne bridas per ago aŭ sole per vorto,
Ŝin dorlotante, ĉar vi la pereigulinon embriis. 880
Ŝi Diomedon kuraĝan, la filon de l' glora Tideo,
Igas sovaĝe batali kontraŭ la dioj senmortaj.
En la komenco li trafis Kipridon, la manon vundinte,
Nun li, simila al dio potenca, min ankaŭ atakis,
Nur la rapidaj piedoj min baldaŭ forigis, alie 885
Longe mi kuŝus sufere en mezo de korpoj teruraj
Aŭ mi kripliĝus je ĉiam pro liaj bategoj per kupro."
  Lin ekrigardis minace la nubkolektulo Kronido:
"Gardu vin, malkonstantulo, apud mi tiel krieti!
Mi malestimas vin multpli ol ĉiujn Olimpajn senmortajn! 890
Ĉiam vi amas malpacon, batalon kaj sangan militon:
Per la senbrida spirito similas vi vian patrinon
Heron; mi mem ŝin apenaŭ prosperas per vortoj pacigi.
Ŝi ankaŭ nun eble estas la kulpo de viaj suferoj!
Sed mi ne povas pli vidi kiel vin pikas doloro. 895
Naskis vinvia patrino al mi, kaj mi estas la patro.
Se vin, terurmortigulo, embrius alia senmorta,

Ho, vi de longe jam kuŝus pli sube ol la Uranidoj!"
  Diris li kaj al Peono ordonis kuraci la vundon;
Kaj, surmetinte rimedon dolorforigantan, Peono 900
Lin elkuracis, ĉar li ja ne estis naskita por morti.
Kiel la suko de fig' koagulas la lakton blankegan
Tute fluidan, se ĝin la miksanto rapide ekskuas:
Tiel rapide Peono sanigis la vundon de l' dio;
Poste lin lavis Hebo kaj donis tre belajn vestaĵojn, 905
Kaj li sidiĝis al Zeŭso, fiera de gloro multgranda.
  Nun ankaŭ venis en belan palacon de Zeŭso potenca
Hero, diino de Argo, kaj l' Alalkomena Ateno,
La homovipon bridinte, Areson la virmortigulon.