Kandid/Tuto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


KANDID

LA OPTIMISMO


ANTAŬPAROLO

Jam forpasis cent sep dek jaroj, de kiam aperis Kandid. Kaj tamen tiu filozofia rakonto restas ankoraŭ aktuala. Ĝi estas aktuala en tiu senco, ke la malbonoj, kiujn kontraŭbatalis Volter[1], daŭras ekzisti: maltoleremo, superstiĉemo, fanatikemo, kruelemo, trompemo regas ankoraŭ ĉie en la mondo. La jezuitoj — plej diversspecaj — estas same influhavaj, regemaj kaj intrigemaj kiel antaŭ du jarcentoj.

Malgraŭ tio, ke la scienco kaj tekniko faris grandegajn progresojn, la racio tamen ne multe penetris en la cerbojn de la popolamaso. Se la religia fanatikemo perdis iom da sia forto kaj akro en kelkaj mondpartoj, tie stariĝis aliaj ne malpli danĝeraj kaj detruaj: la naciisma, rasisma, faŝisma, partieca fanatikoj ne faras nuntempe malpli da viktimoj ol la »Sankta Inkvizicio«. Hodiaŭ kiel dum la naskiĝa tempo de Kandid la pika, morda, sagaca ironio de Volter estas same necesega kaj restas imitinda modelo nesuperebla. Ĝi estas armilo senkompare taŭga por disbati la malbonojn, kreitajn de la blinda sento, de la stulta tradicio kaj de la senkontrola emo al ĉio neracia.

Kvankam Volter estis grandburĝo riĉa kaj ema al ricevo de honoroj, li tamen forte sentis la suferojn de siaj samtempuloj; per akra kaj kompatema rigardo li vidis la mizeron, la maljuston, la perforton. Kaj ĉe tia konstato lia spirito ribelis kontraŭ la tiutempe reganta filozofio de l’optimismo, kiu resumiĝis per jena frazo de Lajbnic[2]: »Ĉio en la mondo statas kiel eble plej bone«.

Anstataŭ verki longan, nebulan, nefacile kompreneblan disertacion por refuti la sistemon de l’fama germana filozofo, Volter preferis montri per amuza rakonto, kiel senbaza estas la optimismo. Ĝi vidiĝas sub formo de kruelaj kaj stultaj militoj, de tertremoj, de epidemioj kaj plej diversspecaj katastrofoj.

Je morala vidpunkto ankaŭ ne estas pravigebla la optimismo. La homoj ja estas malbonaj: ili mensogas, trompas, rabas, mortigas kaj montras ĉiujn signojn de malsaĝo. Kaj se »ĉio en la mondo statas kiel eble plej bone«, ne utilus do penadi por plibonigi la sorton de l’homaro. Krimeco kaj malsaĝo ja eniras la konsiston de tiu plejeble bona mondo. Se la naturo povas fari bonon nur el malbono, la homo ne rajtas kontraŭstari ian ajn malbonon, ĉar li eble per tio malhelpus venon de estonta pli granda bono…

Oni senpene ekvidas, ke tia filozofio povas havi malbonajn efikojn sur la pens- kaj agadmanierojn de la homoj. Volter do prave atakas la optimismon per sia malica ironio. Dum la rakontado, Kandid estos senĉese trompata kaj trafos de malfeliĉo en malfeliĉon. Same okazos al ĉiuj aliaj ĉefroluloj el la romano, kio instruas al la leganto pri neceso vidi la mondon tia, kia ĝi fakte estas kaj ne tra la okulvitroj de l’optimismo.

La amuza formo, per kiu la aŭtoro de Kandid disbatas la filozofian sistemon de Lajbnic, povas ĉe kelkaj legantoj doni la impreson, ke Volter ne estis tre profundpensa filozofo. Se por akiri reputacion de granda pensulo necesas verki peze, enuige kaj nebule, estas fakto, ke Volter ne povas esti metata en tiun kategorion. Mi tamen opinias, ke nia aŭtoro tre bone scipovis prezenti al si la multflankecon de l’problemoj kaj demandoj. Sed lia raciemo detenis lin erarvagi en nekonataĵon. Ĉu fakte utilas starigi belajn sistemojn, kiujn la racio ne povas ĉiurilate pravigi? Ekzemple, ĉu Dio ekzistas aŭ ne? Estas malfacile trovi ĉe Volter jesan aŭ nean respondon al tiu demando. »Se Dio ne ekzistus, li diris, oni devus ĝin elpensi«. Tia paradokso povas esti klarigata per tio, ke Volter opiniis necesa la kredon je dio por starigo de moralaj principoj kaj vivreguloj inter la homoj. Aŭ eble estis nur simpla klasa intereso de riĉulo, kiu volas certigi al si la posedon de siaj riĉoj per ia ĝendarmo-dio?

Se estas malfacile decidi, ĉu Volter estis ateisto aŭ deisto, oni almenaŭ povas trovi en lia verkaro abundon da argumentoj kontraŭ la ekzisto de la dio de l’kristanoj. Kaj la surteraj reprezentantoj de tiu dio estas per forta mano vipataj kaj per senkompata ironio profunde vundataj.

La vivo ankaŭ estas ironia: Volter estis instruita kaj edukita de jezuitoj. Ĉe ili tre diligente li lernis. Sed la bona lernanto havis tro fortan intelekton por lasi sin subigi per la lerta kaj subtila edukmaniero de siaj profesoroj. Li fakte fariĝis la plej timinda kontraŭulo de la jezuitoj. Lia malamo kontraŭ la jezuita societo speguliĝas tra multaj paĝoj el Kandid.

Pro siaj viglaj atakoj kontraŭ ĉiuj maljustoj, kontraŭ potenculoj kaj altranguloj Volter estis kelkfoje malliberigata aŭ devis forkuri eksterlanden. Sed li ĉiam sukcesis fine atingi indulgon ĉe siaj persekutantoj. Oni eble povus riproĉi al nia aŭtoro, ke li ne estis tre fortkaraktera. Li ne konsentis tro suferi pro siaj ideoj. Kiel lia fama antaŭulo Rable[3], li pretis defendi sian vidpunkton nur ĝis bruligo ekskluzive! Tio estas ankaŭ karakteriza trajto pri lia raciemo: konsenti suferi aŭ morti pro ideoj, tio ja signas ian religieman spiritostaton. Verdire ni sentas pli da simpatio kaj admiro por homo, kiu pretas oferi sian vivon pro sia idealo aŭ pro la liberigo de subpremata klaso. Sed ni ne rajtas postuli, ke homo estu ĉiel perfekta, bona, imitinda. Tia homo estus dio kaj sekve nur fantazia elpenso. La aŭtoro de Kandid estis nur homo…

Volter mortis maljuna, riĉa kaj superŝutata per honoroj. Tamen ĉiuj konsentas, ke el inter la t. n. Enciklopedianoj li estis unu el tiuj, kiuj faris plej multe en la ideologia preparado al la gvidantoj de l’Granda Revolucio burĝa el la jaroj 1789—1793.

Por konigi la penson de Volter en esperanta vesto, kial do el abunda verkaro mi elektis prefere Kandid? Tial ke, laŭ mi, ĝi estas lia ĉefverko. Ĉi okaze estas interese noti, ke tiu romano ne estis tre ŝatata, kiam ĝi aperis. En la Leteraro de la fama barono Grim, Kandid estas eĉ tre severe prijuĝata, kiel oni povas vidi per jena cito:

»Verŝajne, diros sagaca kritikisto post du mil jaroj, la aŭtoro estis nur dudek-kvinjara, kiam li verkis Kandid. Ĝi estis lia unua provo en tiu verkmaniero. Lia gusto estis ankoraŭ juna; tial li ofte malatentas la decregulojn, kaj lia gajo degeneras en frenezon. Vidu, li aldonos, kiom lia gusto edukiĝis kaj firmiĝis poste, laŭgrade; kiom li fariĝis pli saĝa en siaj postaj verkoj!«

Nia severa kritikisto plene eraris. Hodiaŭ Kandid havas multe da legantoj en la popolamaso, kaj eĉ plej eminentaj literaturistoj relegas ĝin pro plezuro kaj distro, dum tragedioj kiel Merop, Zair, Mohamed, poemaro kiel La Henriad, historiaĵoj kiel La Jarcento de Ludoviko la XIV. k. a. verkoj, kiuj famigis Volter dum lia vivo, estas legataj nuntempe nur de malgranda aro da profesoroj kaj fakuloj.

Cetere Volter estis sesdek-kvinjara, kiam li verkis Kandid!! Kaj certe ĝi estas lia ĉefverko. Kiuj jam legis ĝin en la originalo aŭ en nacilingva traduko, tiuj tamen deziros konatiĝi kun la esperanta. Mi ne dubas, ke dum la legado ili ne havos malpli da plezuro ol mi havis dum la tradukado. Tiu laboro estis ja por mi ĝuo, plezuro — ripozo.

Kun la simpatia Kandid ili trakuros la mondon, partoprenos pense liajn aventurojn kaj per tio akiros iom pli da saĝo por konduti en la vivo. Volter tre delikate instruas ĉe la fino de sia rakonto, ke la nura rimedo por forigi la malbonon estas: laboradi. Vera saĝulo estas tiu, kiu vivas modeste, ne ambicias, ne perfortas, ne rompas al si la kapon por kompreni nekompreneblaĵojn. Kandid perdinte sian kredon je optimismo, konkludas, ke la plej bona maniero por pasigi la vivon estas kulturi sian ĝardenon. Kaj tio signifas, ke la plej modestaj taskoj estas la plej necesaj, la plej utilaj, la plej laŭdindaj.

Mi penis konservi laŭeble la formon de la frazoj kaj okazis, ke ne ĉiam mi alprenus saman se mi verkus originale. Oni rimarkos, ke la lingvo estas kiel eble plej senbalastigita per forlaso de ĉiu senutila sufikso. Ĉe la komenco tia senbalastiĝo eble tiklos al kelkaj legantoj; sed mi estas konvinkita, ke ĉe la fino ili opinios, ke ĝi estas trafa, ĉar ĉio restas klara kaj facile komprenebla.

E. L.
Marte 1929.

KANDID[4]
AŬ LA OPTIMISMO
Tradukita francen el la germana lingvo de sinjoro doktoro Ralf[5], kun la aldonoj, kiujn oni trovis en la poŝo de l’doktoro post lia morto, okazinta dum la favora jaro 1759.
ĈAPITRO I
Kiel Kandid estis edukata en bela kastelo, kaj kiel li estis el ĝi forpelata
En Vestfalio, en la kastelo de lia barona moŝto Thunder-ten-tronckh, estis junulo al kiu la naturo estis doninta plej mildajn ecojn. Lia fizionomio spegulis lian animon. Li havis sufiĉe da juĝkapablo kun la plej simpla spirito; pro tio, mi kredas, oni nomis lin Kandid. La malnovaj servistoj suspektis, ke lia patrino estis la fratino de lia barona moŝto kaj lia patro iu nobelo el la ĉirkaŭaĵo, kun kiu ŝi neniam volis edziniĝi, tial ke li povis doni pruvon nur pri sepdek unu gradoj da nobeleco kaj ke la cetero de lia generacia tabelo forperdiĝis.

Lia barona moŝto estis unu el la plej potencaj sinjoroj el Vestfalio, ĉar lia kastelo havis pordon kaj fenestrojn. Ĝia granda ĉambro estis eĉ ornamita per tapeto. Ĉiuj hundoj el liaj birdo-kortoj konsistigis se necese ĉasantaron; liaj stalistoj estis ankaŭ ĉevalistoj; la vilaĝa vikario estis lia kapelpastro. Ĉiuj nomis lin mia sinjorega moŝto, kaj ili ridis, kiam fantazie li rakontis.

La barona sinjorino pezis tri cent kvindek funtojn kaj estis pro tio treege ŝatata; ŝi akceptis la gastojn kun digno, kiu igis ŝin ankoraŭ pli respektinda. Ŝia deksepjara filino Kunegond estis tre kolororiĉa, freŝa, grasa, dezirdona. La filo de l’barono ĉiurilate ŝajnis esti inda je sia patro. La guvernisto Panglos[6] estis la hejma orakoldiranto kaj la malgranda Kandid aŭskultis liajn instruojn kun la tuta sincero, akordiĝanta kun lia aĝo kaj lia karaktero.

Panglos instruis la metafizik-teologi-kosmologologion. Li mirinde bone pruvis, ke ne ekzistas efiko sen kaŭzo, kaj ke, en la plejeble bona mondo[7], la kastelo de lia barona moŝto estas la plej bela el ĉiuj kasteloj, kaj la sinjorino la plejeble bona el la baroninoj.

»Estas pruvite, li diris, ke la aferoj ne povas esti aliaj ol ili estas: ĉar ĉio estante farita por iu celo, ĉio rilatas nepre la plej bonan celon. Atentu bone, ke la nazoj estas faritaj por porti okulvitrojn; tial ni havas okulvitrojn. La kruroj videble estas faritaj por esti ŝtrumpe vestataj. La ŝtonoj estis formitaj por esti prilaborataj kaj por konstrui per ili kastelojn; tial lia sinjorega moŝto havas tre belan kastelon; la plej granda barono el la provinco devas ja esti loĝata plej bone; kaj la porkoj estante faritaj por esti manĝataj, ni do manĝas porkaĵon dum la tuta jaro: sekve, kiuj diris, ke ĉio estas bona, tiuj diris sensencaĵon; necesis diri, ke ĉio estas la plej bona.«

Kandid atente aŭskultis, kaj naive kredis: ĉar li trovis F-inon Kunegond treege bela, kvankam neniam li kuraĝis tion diri al ŝi. Li konkludis, ke post la feliĉo esti barono de Thunder-ten-tronckh, la dua grado de feliĉo estas esti F-ino Kunegond; la tria, vidi ŝin ĉiutage; kaj la kvara, aŭdi majstron Panglos, la plej grandan filozofon el la provinco, kaj sekve el la tuta tero.

Iun tagon, Kunegond, promenante apud la kastelo, en arbareto, kiun oni nomis parko, vidis doktoron Panglos, kiu donis lecionon pri eksperimenta fiziko al la ĉambristino de ŝia patrino, brunulineto tre bela kaj obeema. Tial ke F-ino Kunegond estis tre inklina lerni la sciencojn, ŝi silente observadis la ripetitajn eksperimentojn kiujn ŝi ĉeestis; ŝi klare vidis la sufiĉan kialon[8] de la doktoro, la efikojn kaj la kaŭzojn, kaj tute maltrankviligite, tute enpensiĝinte, ŝi foriris kun la deziro esti klera, revante, ke ŝi bone povus esti la sufiĉa kialo por la juna Kandid, kiu bone povus ankaŭ esti la ŝia.

Revenante al la kastelo, ŝi renkontis Kandid kaj ruĝiĝis; Kandid ankaŭ ruĝiĝis; ŝi salutis lin per tremetanta voĉo, kaj Kandid parolis al ŝi, ne sciante, kion li diras. La morgaŭan tagon, post la tagmanĝo, ĉe la detabliĝo, Kunegond kaj Kandid troviĝis malantaŭ ekranego; Kunegond lasis fali sian naztukon. Kandid ĝin levis; ŝi senpeke prenis lian manon, la junulo kisis senpeke la manon de la juna fraŭlino kun viveco, sentemo kaj tute aparta afabla plaĉemo; iliaj buŝoj renkontiĝis, iliaj okuloj ardis, iliaj genuoj tremis, iliaj manoj ŝoviĝis. Lia barona moŝto Thunder-ten-tronckh preterpasis la ekranegon, kaj, vidante la kaŭzon kaj la efikon, forpelis Kandid el la kastelo per piedbatoj sur la postaĵon; Kunegond svenis; tuj rekonsciiĝinte, ŝi estis vangofrapata de la barona sinjorino; kaj ĉio estis konsternita en la plejeble bela kaj agrabla el la kasteloj.

ĈAPITRO II
Kio fariĝis Kandid inter la Bulgaroj[9]
Kandid, forpelite el la tera paradizo, marŝadis longe, ne sciante kien, rigardante al la ĉielo kaj al la plej bela el la kasteloj, kiu enfermis la plej belan el la baroninetoj; nemanĝinte li kuŝiĝis meze de kampoj inter du sulkoj; la neĝo faladis per dikaj flokoj. Kandid, tute frostite, treniĝis al proksima urbo, kiun oni nomis Valdberghof-trarbkdikdorff, estante senmona, mortiĝante pro malsato kaj laco. Malgaje li haltis ĉe la pordo de drinkejo. Du homoj, blue vestitaj[10], rimarkis lin.

— Kamarado, diris unu, jen estas junulo kun bela staturo kaj kiu havas la postulitan alton.

Ili iris al Kandid kaj tre ĝentile invitis lin por tagmanĝi.

— Sinjoroj, diris al ili Kandid kun ĉarma modesto, vi tre honoras min, sed monon mi ne havas por pagi mian parton.

— Ha! sinjoro, diris al li unu el la bluuloj, la personoj kun vizaĝo kaj indo similaj al la viaj neniam pagas: ĉu vi ne estas alta je kvin futoj kaj kvin coloj?

— Jes, sinjoroj, tioma estas mia alto, li diris, riverencante.

— Nu! sinjoro, altabliĝu; ne nur ni pagos la tuton, sed ni ne konsentos, ke homo tia, kia vi estas, restu sen mono; la homoj estas kreitaj por helpi sin reciproke.

— Vi pravas, diris Kandid, tion ĉiam instruis al mi S-ro Panglos kaj mi bone vidas, ke ĉio estas plej bona.

Oni petas, ke li akceptu kelkajn monerojn, li prenas ilin kaj volas skribi repagpromeson; oni rifuzas ĝin kaj altabliĝas.

— Ĉu vi ne havas fortan korinklinon?…

— Ho! jes, li respondas, mi tre forte amas F-inon Kunegond.

— Ne, diris unu el la sinjoroj, ni demandas vin, ĉu vi ne havas fortan korinklinon por la reĝo de la Bulgaroj.

— Tute ne, li diris, ĉar neniam mi vidis lin.

— Nu! li estas la plej ĉarma el la reĝoj, kaj ni devas trinki pro lia sano.

— Ho! tre volonte, sinjoroj; kaj li trinkas.

— Sufiĉas, oni diris al li; nun vi estas la apogo, la subteno, la defendanto, la heroo de la Bulgaroj; vi trafis riĉon, kaj certa estas via gloro.

Tuj oni katenas liajn piedojn kaj oni kondukas lin al la regimento. Oni igas lin turni dekstren, maldekstren, altigi la vergon[11], remeti la vergon, celi, pafi, pli rapide paŝadi, kaj oni donas al li tridek bastonfrapojn[12]; la morgaŭon li ekzerciĝas iom malpli malbone kaj ricevas nur dudek batojn; la postmorgaŭon, nur dek, kaj li estas konsiderata de siaj kamaradoj kiel eksterordinarulo.

Kandid, mirkonsternite, ne sukcesis ankoraŭ kompreni klare, kiel li fariĝis heroo. Iun belan printempan tagon, li decidis fari promenadon, marŝante rekte antaŭen, kredante, ke estas privilegio de la homaro kiel de la bestaro, utiligi laŭplaĉe siajn krurojn. Apenaŭ li estis irinta du mejlojn, kiam kvar aliaj herooj, altaj je ses futoj, kuratingas lin, ligas, kaj kondukas en karceron. Oni jure demandis lin, ĉu li preferas esti vergata tridek ses fojojn de la tuta regimento, aŭ ricevi dek du kuglojn en la cerbon. Li vane diris, ke liberaj estas la voloj kaj ke li volas nek la unuan, nek la duan punon; li fine devis elekti, li decidis laŭ la speciala kapablo, donita de Dio, kaj kiun oni nomas libero, ke li ricevos la vergadon. Li suferis du punbatadojn. La regimento konsistis el du mil homoj; li do ricevis kvar mil vergobatojn, kiuj, de la nuko ĝis la postaĵo, malkovris al li la muskolojn kaj la nervojn. Kiam oni estis tuj komenconta trian batadon, li estis tiom suferanta, ke li petegis, ke oni rompu lian kapon. Li akiras tiun favoron; oni vindas liajn okulojn; oni igas lin genuiĝi. La reĝo de la Bulgaroj[13] preterpasas ĉe tiu momento, li informiĝas pri la krimo de la paciento; kaj, ĉar tiu reĝo havis grandan genion, li komprenis, per ĉio, kion diris Kandid, ke temas pri juna metafizikisto tre nescia pri la aferoj de ĉi tiu mondo, kaj li pardonis kun pardonemo, kiu estos laŭdata en ĉiuj ĵurnaloj kaj dum ĉiuj jarcentoj. Iu bonkora kuracisto resanigis Kandid dum tri semajnoj per moligaj kuraciloj, rekomenditaj de Dioskoridos[14]. Li jam havis iom da haŭto kaj povis marŝi, kiam la reĝo de la Bulgaroj ekbatalis kontraŭ la reĝo de la Abaroj.

ĈAPITRO III
Kiel Kandid forkuris el inter la Bulgaroj kaj kio li fariĝis
Nenio estis tiom bela, tiom facilmova, tiom brila, tiom bonorda kiel la du armeoj. La trumpetoj, la fajfiloj, la hobojoj, la tamburoj, la kanonoj, formis tian harmonion, kia neniam estis en infero. Unue la kanonoj ambaŭflanke terenfaligis proksimume ses mil homojn; poste la muskedistaro forigis el la plej bona mondo proksimume naŭ aŭ dek mil friponojn, kiuj putrigis ĝian supraĵon. La bajoneto ankaŭ estis la sufiĉa kialo por la morto de kelkaj miloj da homoj. Sume oni buĉis eble tridek mil homojn. Kandid, kiu tremis kiel filozofo, sin kaŝis tiel bone, kiel li povis, dum tiu heroa buĉado.

Fine, dum la du reĝoj, ĉiu en sia propra tendaro, ordonis, ke oni kantu Te Deum-ojn, li decidis iri en alian lokon rezonadi pri la efikoj kaj la kaŭzoj. Li trapasis amason da mortintoj kaj mortantoj, kaj atingis apudan vilaĝon; ĝi estis cindrigita; ĝi estis abara vilaĝo, kiun bruligis la Bulgaroj, laŭ la leĝoj de la internacia juro. Ĉi tie estis trapikitaj maljunuloj, kiuj rigardis morti buĉitajn virinojn, tenantajn siajn infanojn ĉe la sangantaj mamoj; tie estis junulinoj kun tratranĉitaj ventroj, kiuj, satiginte la naturajn bezonojn de kelkaj herooj, ellasis la lastan spiron; aliaj, duone bruligitaj, kripetegis, ke oni finmortigu ilin. Cerbaĵoj estis disŝutitaj sur la tero apud tratranĉitaj kruroj kaj brakoj.

Kandid kiel eble plej rapide forkuris en alian vilaĝon: ĝi apartenis al la Bulgaroj, kaj estis ricevinta de la abaraj herooj saman traktadon. Kandid, ĉiam marŝante sur membroj ankoraŭ vivantaj aŭ tra ruinoj, finfine atingis ekster la batalkampon, portante iom da provizaĵo en sia sako, kaj neniam forgesante F-inon Kunegond. Lia provizaĵo mankis, kiam li trafis Holandon; sed aŭdinte, ke en ĉi tiu lando ĉiuj personoj estas riĉaj kaj kristanaj, li ne dubis, ke oni traktos lin tiel bone, kiel li estis traktata en la kastelo de lia barona moŝto, antaŭ ol li estis forpelata pro la belaj okuloj de F-ino Kunegond.

Li almozpetis ĉe kelkaj gravaj personoj, kiuj respondis, ke se li daŭrigos tiel konduti, oni fermos lin en pundomon por lin eduki.

Poste, li sin turnis al iu viro, kiu en granda kunveno dum unu horo estis ĵus parolanta pri humaneco. Tiu oratoro, strabe rigardante al li, diris:

— Kion vi faras ĉi tie? Ĉu vi servas la bonan kaŭzon? (aferon)[15].

— Ne ekzistas efiko sen kaŭzo, modeste respondis Kandid, ĉio estas nepre interligita kaj aranĝita plej bone. Necesis, ke oni forpelu min de apud F-ino Kunegond, ke mi estu vergata, kaj ke mi almozpetu panon ĝis mi povos ĝin laborakiri; ĉio tio ne povis aliel okazi.

— Mia amiko, diris al li la oratoro, ĉu vi kredas, ke la papo estas la Antikristo?

— Ĝis nun pri tio mi ne aŭdis, respondis Kandid; sed ĉu li estas, aŭ ne estas, tio ne povas ŝanĝi la fakton, ke mankas al mi pano.

— Ci ne meritas manĝi panon, diris la alia; for, fripono, for, malŝatindulo, neniam proksimiĝu al mi.

La edzino de la oratoro, rigardinte tra la fenestron, kaj vidinte homon, kiu dubas ĉu la papo estas aŭ ne la Antikristo, elverŝis sur lian kapon plenan… Ho ĉielo! ĝis kia grado atingas ĉe virinoj la fervoro al religio!

Iu viro, kiu ne estis baptita, iu bona anabaptisto, nomita Jakobo, vidis la kruelan kaj malnoblegan manieron laŭ kiu oni traktis unu el liaj fratoj, unu estulon kun du piedoj kaj sen plumoj[16], kiu havas animon; li kondukis la fraton hejmen, purigis lin, donis al li panon kaj bieron, donacis al li du florenojn kaj volis eĉ lernigi lin labori en siaj holandaj manufakturoj, en kiuj oni fabrikis persajn ŝtofojn. Kandid preskaŭ genuiĝante antaŭ li, ekkriis:

— Majstro Panglos prave diris, ke ĉio statas kiel eble plej bone en ĉi tiu mondo, ĉar mi estas multe pli forte kortuŝata de via treege granda malavaro ol de la senkompato de tiu sinjoro kun nigra mantelo kaj de lia edzino.
La morgaŭon, promenante, li renkontis mizerulon, tute kovritan per pustuloj, kun malvivaj okuloj, kun nazo ĉirkaŭmanĝita, kun malrekta buŝo, kun nigraj dentoj kaj gorĝa voĉo, turmentata de fortega tuso kaj sputanta denton ĉe ĉiu peno.

ĈAPITRO IV
Kiel Kandid renkontis sian malnovan majstron, doktoron Panglos, kaj kio rezultis el tio
Kortuŝate de kompato pli ol de abomeno ĉe la vido de tiu terura mizerulaĉo, Kandid donis al li la du florenojn, kiujn li estis ricevinta de la honesta anabaptisto Jakobo. La fantomo fikse rigardis lin, ekploris kaj ĵetis sin al li sur la kolon. Timigite, Kandid malantaŭenpaŝis:

— Ho ve! diris la mizerulo al la alia mizerulo, ĉu do vi ne rekonas vian karan Panglos?

— Kion mi aŭdas? Vi, mia kara majstro! vi, en tia abomena stato! Kia malfeliĉo okazis al vi? Kial vi ne plu estas en la plej bela el la kasteloj? Kio okazis kun F-ino Kunegond, la plej perfekta el ĉiuj junulinoj, la ĉefverko de l’naturo?

— Mi ne plu povas elteni, diris Panglos.

Tuj Kandid kondukis lin en la stalon de la anabaptisto, kie li manĝigis al Panglos iom da pano; kaj kiam ĉi tiu lasta rebonigis sian farton:

— Nu, demandis Kandid, Kunegond?

— ŝi mortis, respondis Panglos.

Ĉe tiuj vortoj, Kandid svenis; lia amiko rekonsciigis lin per iom da malbona vinagro, kiu hazarde troviĝis en la stalo. Kandid remalfermis la okulojn:

— Kunegond mortis! Ha! plej bona mondo, kie vi estas? Pro kia malsano ŝi mortis? Ĉu ne pro tio, ke ŝi vidis min forpelata el la bela kastelo de sinjoro ŝia patro per fortaj piedbatoj?

— Ne, diris Panglos; ŝi havis la ventron tratranĉatan de bulgaraj soldatoj, post kiam ŝi estis seksperfortita, tiom, kiom estas eble; ili disrompis la kapon al sinjoro ŝia patro, kiu volis defendi ŝin; la sinjorino barona estis dispecigata; mia kompatinda zorgato havis la saman traktadon kiel lia fratino; kaj el la kastelo ne restas ŝtono sur ŝtono, ne restas unu garbejo, nek unu ŝafo, nek unu anaso, nek unu arbo; sed ni estis bone venĝataj, ĉar la Abaroj faris la samon en apuda baronejo, kiu apartenis al bulgara sinjoro.

Ĉe tiu parolado, denove Kandid svenis; sed, rekonsciiĝinte kaj dirinte ĉion dirindan, li informiĝis pri la kaŭzo kaj la efiko, kaj pri la sufiĉa kialo, kiu metis Panglos en tian mizeran staton.

— Ho ve! diris la lasta, estas la amo; la amo, la konsolanto de l’homa speco, la konservanto de l’universo, la animo de ĉiuj sentemaj estuloj, la juna amo.

— Ho ve! diris Kandid, mi ĝin konas, tian amon, tiun reĝon de la koroj, tiun animon de nia animo; kaj ĝi havigis al mi nur unu kison kaj dudek piedbatojn sur la postaĵon. Kiel tia bela kaŭzo povis produkti en vi tiel abomenan efikon?

— Ho kara Kandid! vi konis Paket, tiun beletan servistinon de nia plejnobla baronino; en ŝiaj brakoj mi ĝuegis kiel en paradizo kaj tio produktis la inferajn turmentojn, kiuj min forkonsumas; ŝi estis infektita kaj pro tio eble mortis. Paket ricevis tiun donacon de tre klera monaĥo, kiu kutimis ĉion kontroli ĉe la fonto: li ja ricevis la malsanon de maljuna grafino, kiu ricevis ĝin de kavaleria kapitano, kiu dankis ĝin al markizino, kiu prenis ĝin de jezuito, kiu, dum sia noviceco, ekkaptis ĝin rekte de unu el la kunuloj de Kristofo Kolumbo. Mi mem povos transdoni ĝin al neniu, ĉar mi mortiĝas.

— Ho Panglos, ekkriis Kandid, jen stranga genealogio! ĉu la diablo ne troviĝas ĉe la komenco?

— Tute ne, rerespondis ĉi tiu granda homo; ĝi estis nepre necesa malsano en la plej bona mondo, ĝi estis necesa rimedo. Ja, se Kolumbo ne estus kaptinta en iu insulo de Ameriko tiun malsanon, kiu putrigas la fonton de la nasko, kiu ofte eĉ malhelpas la naskon, kio evidente tute kontraŭas la celon de la naturo, ni ne havus la ĉokoladon nek la koĉenilon; necesas ankaŭ atenti, ke ĝis hodiaŭ, sur nia kontinento, tiu malsano, kiel la interargumentemo, karakterizas nin. La Turkoj, la Hindoj, la Persoj, la Ĉinoj, la Siamanoj, la Japanoj ĝin ankoraŭ ne konas; sed ekzistas sufiĉa kialo por ke siavice, post kelkaj jarcentoj, ili ankaŭ ĝin konos. Dume, ĝi mirinde progresis inter ni, kaj precipe en tiuj grandaj armeoj, konsistantaj el honestaj dungitoj, bone edukitaj, kiuj decidas pri la sorto de la Ŝtatoj; oni povas certigi, ke, kiam tridek mil viroj enviciĝe batalas kontraŭ samnombra armeo, ambaŭflanke estas proksimume dudek mil sifilisuloj.

— Tio estas admirinda, diris Kandid; sed necesas, ke vi resaniĝu.

— Nu, kiel mi povus? diris Panglos; mi estas tute senmona, amiko, kaj, sur la tuta amplekso de ĉi tiu terglobo, ni ne povas ricevi senpage ian ajn kuracilon, krom se iu pagas donace por ni.

Ĉi lasta diro decidigis Kandid; li iris al la bonfarema anabaptisto Jakobo, genuiĝis antaŭ li, kaj faris tiel kortuŝan priskribon pri la stato de sia amiko, ke la bonulo ne ŝanceliĝis kompate helpi doktoron Panglos; li kuracigis lin per siaj elspezoj. Dum la resaniĝo Panglos perdis nur unu okulon kaj unu orelon. Li havis belan skribmanieron kaj konis perfekte aritmetikon. La anabaptisto Jakobo faris el li sian libroteniston. Post du monatoj, devigate veturi al Lisbono pro komercaj aferoj, li veturigis en sia ŝipo la du filozofojn. Panglos klarigis al li, ke ĉio estis kiel eble plej bona. Jakobo ne havis saman opinion.

— Ŝajnas, li diris, ke la homoj iom difektis la naturon, ĉar ili ne naskiĝis lupoj, kaj ili fariĝis lupoj. Dio donis al ili nek kanonon, nek bajoneton por sin interbuĉi. Same mi povus argumenti pri la bankrotantoj kaj la juĝistaro, kiu kaptas la bienojn de la bankrotantoj por senigi je ili la kreditantojn.

— Ĉio tio estis nepre necesa, rebatis la unuokula doktoro, kaj la apartaj malfeliĉoj faras la ĝeneralan feliĉon, tiel ke ju pli estas da apartaj malfeliĉoj, des pli ĉio statas bone.

Dum li rezonadis, la vetero malheliĝis, blovis la ventoj el la kvar anguloj de l’mondo, kaj la ŝipo estis atakata de plej terura uragano, kiam estis videbla la haveno de Lisbono.

ĈAPITRO V
Uragano, ŝiprompo, tertremo, kaj kio okazis kun doktoro Panglos, kun Kandid kaj la anabaptisto Jakobo
La duono el la pasaĝeroj estis tiom malfortiĝintaj, mortiĝantaj pro tiuj nekompreneblaj premdoloroj, kiujn la ŝipŝanceliĝo metas en la nervojn, en la fluidaĵojn de l’korpo, svingiĝantajn en kontraŭaj direktoj, ke ĝi eĉ

ne havis la forton atenti pri la danĝero. La alia duono kriadis kaj preĝadis; la veloj estis disŝiritaj, la mastoj rompitaj, la ŝipo disfendita. Laboris, kiu povis, neniu aŭdis aliun, neniu komandis. La anabaptisto iom helpis la manovron; li estis sur la ferdeko; iu furioza ŝipisto malmilde batis kaj ĵetis lin sur la plankon; sed pro la bato, kiun li donis, la ŝipisto ricevis tiom fortan skuon, ke li falis el la ŝipo kun la kapo malsupren. Li restis pendigita kaj alkroĉita ĉe rompita peco el masto. La bona Jakobo kuras por helpi al li, helpas lin suprenleviĝi, kaj pro sia streĉo li falas en la maron, ĉe la vido de la ŝipisto, kiu lasas lin perei, ne komplezante lin eĉ per rigardo.

Kandid alproksimiĝas, vidas sian bonfarinton, kiu reaperas dum unu momento kaj falas poste por ĉiam en la abismon. Li volas sin ĵeti en la maron; la filozofo Panglos tion malhelpas, pruvante al li, ke la rodo de Lisbono estis formita tute speciale por ke en ĝi dronu tiu anabaptisto. Dum apriore[17] li tion pruvas, la ŝipo fendiĝas, ĉio pereas krom Panglos, Kandid kaj tiu bruta ŝipisto, kiu dronigis la virtan anabaptiston; la fripono bonŝance naĝis al la marbordo, kien Panglos kaj Kandid estis portataj sur tabulo.

Kiam ili rekonsciiĝis iomete, ili marŝis al Lisbono; restis al ili iom da mono, per kiu ili esperis sin savi el malsato post ilia saviĝo el la uragano.

Apenaŭ enirinte la urbon, priplorante la morton de sia bonfaranto, ili sentas subpiede la teron tremanta[18]; la maro ŝaŭmegante suprenleviĝas en la haveno, kaj disrompas la ŝipojn, kiuj ankre restadis. Kirlaĵoj el flamo kaj cindro kovras la stratojn kaj la publikajn placojn; la domoj disfalas, la tegmentoj renversiĝas sur la fundamentojn, kaj la fundamentoj disĵetiĝas; tridek mil loĝantoj ĉiuaĝaj kaj ĉiuseksaj estas subpremegataj per la ruinoj. La ŝipisto diris fajfante kaj blasfemante: »Ĉi tie oni povos ion gajni«.

— Kia povas esti la sufiĉa kialo de ĉi tiu fenomeno? diris Panglos.

— Jen estas la lasta tago de l’mondo, ekkriis Kandid.

La ŝipisto senprokraste kuras mezen en la rompaĵojn, maltimas la morton por trovi monon, li sukcesas, ĝin kaptas, ebriiĝas, kaj fordorminte sian ebriecon, aĉetas la karesojn de la unua bonvolema fraŭlino, kiun li renkontas sur la ruinoj de la detruitaj domoj, kaj meze de mortantoj kaj mortintoj. Panglos tamen tiris lin ĉe la maniko kaj diris: »Mia amiko, tio ne decas, vi malobeas al la universala saĝo, vi malbone pasigas vian tempon.«

— Kapo kaj sango! respondis la alparolito, mi estas maristo kaj naskiĝis en Batavio; kvarfoje mi metis la piedojn sur la krucifikson ĉe kvar vojaĝoj en Japanion[19], ci vere bonelektis la viron al kiu ci volas prediki cian universalan saĝon!

Kelkaj ŝtonaj fragmentoj estis vundintaj Kandid; li sterniĝis sur la strato kaj estis kovrita de rompaĵoj. Li diris al Panglos:

— Ho ve, havigu al mi iom da vino kaj oleo; mi mortiĝas.

— Ĉi tiu tertremo ne estas novaĵo, respondis Panglos; la urbo Lima en Ameriko spertis la samajn skuojn lastan jaron; samaj kaŭzoj, samaj efikoj: certe ekzistas subtera sulfura tavolo de Lima ĝis Lisbono.

— Tio estas tre kredebla, diris Kandid; sed pro Dio, iom da oleo kaj vino.

— Nu, kredeble? rebatis la filozofo: mi asertas, ke tio estas pruvita.

Kandid senkonsciiĝis, kaj Panglos alportis al li iom da akvo el proksima fontano.

La morgaŭon, trovinte iom da manĝaĵoj, ŝoviĝinte sub rompaĵojn, ili reakiris iom da forto. Poste ili kunlaboris kun aliaj personoj, por helpi al la loĝantoj, kiuj bonŝance evitis la morton. Kelke da civitanoj, al kiuj ili helpis, regalis ilin per tagmanĝo tiom bona, kiom ebla ĝi povis esti en tia ruinegiĝo; estas vere, ke la manĝado estis malgaja; la kunmanĝantoj surverŝis sian panon per larmoj; sed Panglos konsolis ilin, klarigante, ke tio estas normala:

— Tial ke, li diris, ĉio ĉi kio estas, tio plej bonas: tial ke se vulkano estas en Lisbono, ĝi ne povas esti alie; tial ke estas neeble, ke la aferoj estu ne tiaj, kiaj ili estas; tial ke ĉio estas bona.

Malgranda, nigra viro, intima kun la Inkvizicio, kiu sidis apud li, ĝentile ekparolis:

— Ŝajnas, ke sinjoro ne kredas je la origina peko: tial ke, se ĉio estas plej bona, sekve ne okazis peko nek puno.

— Mi tre humile petas pardonon de via Moŝto, respondis Panglos ankoraŭ pli ĝentile, tial ke la pekfalo de l’homo kaj la malbeno estis entenataj en la plej bona el la mondoj eblaj.

— Ĉu do sinjoro ne kredas je la libero? diris la intimulo.

— Via Moŝto pardonos al mi, diris Panglos; la libero povas ekzisti kun la nepra neceso: tial ke estis necese, ke ni estu liberaj; tial ke fine la determinita volo…

Panglos estis ĉe la mezo de sia frazo, kiam la intimulo kapsignis al sia armita servistaĉo, kiu donis al li por trinki vinon el Porto aŭ el Oporto.

ĈAPITRO VI
Kiel oni faris belegan bruligon[20] por malhelpi la tertremojn, kaj kiel Kandid estis sidvange punfrapata
Post la tertremo, kiu detruis la tri kvaronojn de Lisbono, la saĝuloj el la lando ne povis trovi pli efikan rimedon por malhelpi kompletan ruiniĝon ol doni al la popolo belan religian punbruligon; estis decidite de la universitato de Koimbro[21], ke la spektaklo de kelkaj personoj bruligataj per malvigla fajro, dum granda ceremonio, estas nepre bona rimedo por malhelpi la teron tremi.

Oni konsekvence kaptis Biskajanon, kiu estis edziĝinta kun sia sambaptopatrino[22], kaj du Portugalojn, kiuj ĉe manĝado de kokido deprenis ties lardon; post la tagmanĝo oni venis por ligi doktoron Panglos kaj lian disĉiplon Kandid, unu pro tio ke li parolis, kaj la alian, ĉar li aŭskultis kun aproba mieno: ambaŭ estis apartigite kondukataj en ĉambrojn, kie regis ega freŝo kaj en kiuj la suno neniam maloportunis; ok tagojn poste, oni vestis ilin per iu »san-benito«[23], kaj oni ornamis iliajn kapojn per paperaj mitroj. Sur la mitro kaj la »san-benito« de Kandid estis pentritaj flamoj renversitaj kaj diabloj, kiuj havis nek ungojn, nek vostojn; sed la diabloj de Panglos havis ungojn kaj vostojn kaj la flamoj staris nerenversite. Estante tiele vestitaj, ili procesie marŝis, kaj aŭdis tre kortuŝan predikon, kiun sekvis bela unutona muziko. Kandid estis kadence sidvange batata, dum oni kantis; la Biskajano kaj la du homoj, kiuj ne volis manĝi lardon, estis bruligataj, kaj Panglos estis pendigata, kvankam tio estis ne kutima[24]. La saman tagon, la tero denove tremadis kun terura brukrakado[25].

Ekterurite, konsternite, duonfreneziĝinte, tute sangante, Kandid diris al si: »Se ĉi tie estas la plej eble bona mondo, kiaj do estas la aliaj? Ne tre gravas mia sidvanga frapado, tion mi jam spertis ĉe la Bulgaroj; sed, ho, mia kara Panglos! la plej eminenta el la filozofoj, ĉu estas eble, ke mi vidis vin pendigata, ne konante eĉ la kialon! Ho, mia kara anabaptisto! la plej bona el la homoj, ĉu estas eble, ke vi dronis en la haveno! Ho, fraŭlino Kunegond, la plej inda el ĉiuj, ĉu estas eble, ke oni trafendis al vi la ventron!«
Aŭdinte predikon, ricevinte batojn sur la postaĵon, absolvon kaj benon, li revenis apenaŭ povante stari, kiam maljunulino aliris al li kaj diris: »Mia filo, havu kuraĝon, iru kun mi.«

ĈAPITRO VII
Kiel maljunulino flegis Kandid, kaj kiel li retrovis la amatinon
Kandid ne perdis kuraĝon, kaj sekvis la maljunulinon en domaĉon; ŝi donis al li poton da pomado por ke li ŝmiru sin, donis al li por manĝi kaj trinki; ŝi montris al li malgrandan liton sufiĉe puran; estis apud la lito kompleta vestaro. »Manĝu, trinku kaj dormu, ŝi diris al li, zorgas pri vi Nia Sinjorino de Atoĥa, sinjorego sankta Antonio de Padova, sinjorego sankta Jakobo de Kompostel: mi revenos morgaŭ.«

Kandid, mirigite de ĉio, kion li vidis, de ĉio, kion li suferis, kaj ankoraŭ pli de la bonkoreco de la maljunulino, volis al ŝi kisi la manon. »Ne mian manon vi devas kisi, diris la maljunulino; mi revenos morgaŭ. Ŝmiru vin per pomado, manĝu kaj dormu.«

Kandid, malgraŭ tiom da malfeliĉoj, manĝis kaj dormis. La morgaŭon la maljunulino alportas al li matenmanĝon, ekzamenas lian dorson, frotŝmiras lin per alia pomado; poste ŝi alportas al li tagmanĝon, ŝi revenas vespere, kaj kunportas vespermanĝon. La postmorgaŭon, ŝi faris samajn klopodojn.

»Kiu vi estas? ĉiam demandis al ŝi Kandid; kiu inspiris al vi tiom da bonkoreco? Kiel mi povas danki al vi?«

La bonulino neniam respondis; ŝi revenis ĉirkaŭ la vespero kaj ne kunportis manĝon. »Iru kun mi, ŝi diris, kaj silentu«. Ŝi prenas lin ĉe la brako kaj lin subtenante marŝas kun li sur la kamparo proksimume dum triona kilometro. Ili atingis izolan domon, ĉirkaŭitan per ĝardeno kaj kanaloj. La maljunulino frapas pordeton. Oni malfermas; ŝi kondukas Kandid, laŭ kaŝa ŝtuparo, en orumitan kabineton, sidigas lin sur orŝtofan kanapon, kaj ferminte la pordon foriras. Kandid kredis sonĝi, kaj rigardis sian tutan vivon kiel malfeliĉigan sonĝon, kaj la nunan momenton kiel agrablan sonĝon.

La maljunulino baldaŭ reaperis; ŝi pene subtenis tremantan virinon, kun majesta staturo, brilornamitan per juveloj kaj vuale kovritan.

»Demetu ĉi tiun vualon«, diris al Kandid la maljunulino. La junulo alproksimiĝas; per tima mano li levas la vualon. Kia momento! kia surprizo! Li kredas vidi fraŭlinon Kunegond; li fakte ŝin vidas; estis ŝi mem. Mankas al li forto, li ne povas eldiri vorton, li falas al ŝiaj piedoj. Kunegond falas sur la kanapon. La maljunulino superverŝas ilin per alkoholaĵoj, ili rekonsciiĝas, ili interparolas, unue per interrompaj mallongaj vortoj, demandoj kaj respondoj, kiuj intermiksiĝas, per ĝemetoj, larmoj, krioj. La maljunulino rekomendas, ke ili faru malpli da bruo kaj lasas ilin solaj.

— Nu! estas vi, diris al ŝi Kandid, vi vivas, mi retrovas vin en Portugalio! Oni do ne seksperfortis vin? Oni do ne tranĉis al vi la ventron, kiel al mi certigis filozofo Panglos?

— Jes, fakte, tio okazis, diris la bela Kunegond; sed oni ne ĉiam mortas pro tiaj akcidentoj.

— Sed ĉu viaj gepatroj ne estis mortigataj?

— Tio bedaŭrinde estas ja vera.
— Kaj via frato?

— Mia frato ankaŭ estis mortigata.

— Kaj kial vi estas en Portugalio? Kaj kiel vi eksciis, ke ankaŭ mi estas tie? kaj pro kia stranga aventuro vi kondukis min en ĉi tiun domon?

— Mi klarigos al vi ĉion, respondis la sinjorino, sed antaŭe vi devas rakonti ĉion, kio okazis al vi depost la senpeka kiso, kiun vi donis al mi kaj la piedbatoj, kiujn vi ricevis.

Kandid respektplene respondis; kaj, kvankam konsternita li estis, kvankam malforta estis lia voĉo, kvankam lia spino ankoraŭ doloretis, li rakontis ĉion, kion li spertis depost la momento de ilia disiĝo. Kunegond ĉielen levis la okulojn; ŝi larmis, eksciante pri la morto de la bona anabaptisto kaj de Panglos, post tio ŝi parolis jene al Kandid, kiu aŭskultegis kaj avidege ŝin rigardis.

ĈAPITRO VIII
Historio de Kunegond
»Mi estis en lito kaj dormegis, kiam plaĉis al la Ĉielo sendi Bulgarojn en nian belan kastelon de Thunder-ten-tronckh; ili tranĉis la gorĝon de mia patro kaj de mia frato, kaj dispecigis mian patrinon. Iu granda Bulgaro, ses futojn alta, konstatante, ke ĉe tia spektaklo mi senkonsciiĝis, ekkomencis min seksperforti; tio redonis al mi la konscion, mi kriis, baraktis, mordis, ungovundetis, mi volis elŝiri la okulojn de tiu granda Bulgaro, ne sciante, ke tio, kio okazis en la kastelo de mia patro, estis kutima afero: la perfortulo trabatis mian flankon per tranĉilo kaj faris vundon, kies postsignon mi ankoraŭ portas.

— Ho ve! tiun postsignon mi esperas vidi, diris la naiva Kandid.

— Ĝin vi vidos, diris Kunegond; sed ni daŭrigu.

— Vi daŭrigu, diris Kandid.

La sekvon de sia historio ŝi rakontis tiele: «Bulgara kapitano eniris, li vidis min tute sanganta, kaj la soldato ne atentis lin. La kapitano ekkoleris pro la nerespektemo al li de la perfortulo kaj mortigis lin kuŝantan sur mia korpo. Poste li min bandaĝigis, kaj kondukis kiel militkaptiton en sian kazernon. Mi lavis lian malgrandan kvanton da ĉemizoj, mi kuiris liajn manĝaĵojn; mi devas konfesi, ke li opiniis min tre bela, kaj mi ne neos, ke li estis belstatura kaj havis blankan kaj glatan haŭton; cetere ne tre sprita li estis kaj ne tre klera: oni tuj povis konstati, ke ne edukis lin doktoro Panglos.

»Post tri monatoj, perdinte sian monon kaj ŝaton al mi, li vendis min al iu judo nomita don Isaĥar, kiu ŝakris en Holando kaj en Portugalio, kaj kiu pasie ŝatis la virinojn. Tiu judo tre forte ligiĝis al mia persono, sed li ne povis ĝin venki; mi pli bone rezistis al li ol al la bulgara soldato: digna persono povas unu fojon esti seksperfortata, sed ĝia virto pro tio plifirmiĝas. La judo, por akiri mian favoron, kondukis min en ĉi tiun kamparan domon. Ĝis nun mi kredis, ke ne ekzistas sur la tero io pli bela ol la kastelo de Thunder-ten-tronckh; mi seniluziiĝis.

»Iun tagon la granda inkvizitoro ekvidis min ĉe diservo; li multe rigardis min oblikve kaj avide, kaj sciigis, ke li bezonas paroli al mi pri sekretaj aferoj. Oni kondukis min en lian palacon; mi sciigis al li mian devenon; li klarigis, ke estas ne inda je mia rango aparteni al izraelido. Je lia nomo oni proponis al don Isaĥar, ke li transcedu min al la sinjorego.

»Don Isaĥar, kiu estas la bankiero de la kortego kaj influhava persono, ne konsentis tian proponon. La inkvizitoro minacis lin je bruligo. Fine la judo timigite faris kontrakton, laŭ kiu la domo kaj mi komune apartenos al ambaŭ; ke la judo estos la ĝuanto lunde, merkrede kaj sabate, kaj la inkvizitoro dum la aliaj tagoj. Jam de ses monatoj daŭras tiu konvencio. Ne sen interdisputoj: ĉar ofte estis malfacile decidi, ĉu la nokto de sabato ĝis dimanĉo apartenas al la malnova leĝo aŭ al la nova. Ĝis nun mi rezistis al ambaŭ; kaj mi kredas, ke pro tio mi ĉiam estis amata.

»Fine, por forigi la malfeliĉegon, kiun kaŭzas tertremoj kaj timigi don Isaĥar, plaĉis al sinjorego la inkvizitoro solene fari bruligon. Li honoris min per invito. Tre bonan lokon mi ricevis; oni alportis al la sinjorinoj refreŝigaĵojn inter la diservo kaj la ekzekuto. Verdire mi sentis abomenon, vidante bruli tiujn du judojn kaj tiun honestan Biskajanon, kiu edziĝis kun sia sambaptopatrino, sed kia estis mia surprizo, mia teruro, mia maltrankvilo, kiam mi vidis en »san-benito« kaj sub mitro, vizaĝon, kiu similis al tiu de Panglos! Mi frotis al mi la okulojn, atente rigardante, mi vidis lin pendigita; mi svenis. Apenaŭ mi estis rekonsciiĝinta, ke mi ekvidis vin senvestigita, tute nuda: tio estis plej alta grado da abomeno, da konsterno, da doloro, da malespero. Mi diros al vi, ke via haŭto vere estas eĉ pli blanka kaj havas karnokoloron pli perfektan ol tiu de mia kapitano de Bulgaroj. Tia vido duobligis ĉiujn sentojn, kiuj min premŝarĝis, kiuj min forkonsumis. Mi ekkriis, mi volis diri: »Haltu, barbaroj!« sed la voĉo mankis al mi, kaj miaj krioj estus senutilaj.

»Kiam vi estis forte batata sur la sidvangojn: »Kiel povas okazi, mi diris, ke la aminda Kandid kaj la saĝa Panglos troviĝas en Lisbono, unu por ricevi cent vipobatojn, kaj la alia por esti pendigata laŭ ordono de sinjorego la inkvizitoro, kies amatino mi estas? Panglos tre kruele trompis min, kiam li diris, ke ĉio statas plej bone.«

»Maltrankviligite, konsternite, jen pro kolero estante duonfreneza, kaj jen preskaŭ morta pro malforteco, mia penso estis tute okupita de la buĉo al mia patro, al mia patrino, al mia frato, pri la malrespektego de mia malbela bulgara soldato, pri la tranĉilbato, kiun li donis al mi, pri mia servuteco, pri mia kuira metio, pri mia bulgara kapitano, pri mia malbela don Isaĥar, pri mia abomena inkvizitoro, pri la pendigo al doktoro Panglos, pri tiu granda miserere kun ludo de unutona muziko, dum kiu oni batis vin sur la sidvangojn, kaj ĉefe pri la kiso, kiun al vi mi donis malantaŭ ekranego, la tagon, kiam mi vidis vin por la lasta fojo. Mi laŭdis al Dio, kiu revenigis vin al mi, post tiom da afliktoj. Mi rekomendis al la maljunulino, ke ŝi zorgu pri vi, kaj konduku vin ĉi tien, tuj kiam ŝi povos. Ŝi tre boneplenumis mian komision; mi ĝuis la neesprimeblan plezuron revidi vin, aŭdi vin, paroli al vi. Vi kredeble malsategas; grandan apetiton mi havas; ni komencu per vespermanĝo.«

Jen ili ambaŭ altabliĝas; kaj, post la vespermanĝo, ili reokupas la belan kanapon, pri kiu ni jam parolis; ili estis tie, kiam sinjoro don Isaĥar, unu el la mastroj de la domo, alvenis. Estis sabate. Li venis por ĝui siajn rajtojn, kaj klarigi sian delikatan amon.

ĈAPITRO IX
Kio okazis kun Kunegond, kun Kandid, kun la ĉefinkvizitoro kaj kun judo
Tiu Isaĥar estis la plej kolerema hebreo, kiun oni vidis en Izraelio, depost la kaptiteco en Babilono. »Kio! li diris, hundeca galileanino, ĉu do ne sufiĉas al vi la sinjorego inkvizitoro? Ĉu necesas, ke ĉi tiu fripono estu ankaŭ partoprenanto?« Dirante tion, li elprenas longan ponardon, kiun li ĉiam kunportis, kaj, kredante, ke lia kontraŭulo ne havas armilojn, li sin ĵetas al Kandid; sed nia bona Vestfaliano estis ricevinta de la maljunulino belan spadon kun kompleta vestaro. Li elprenas la spadon, kvankam li estis pacema, kaj mortfaligas la izrealidon sur la plankon, ĉe la piedoj de la bela Kunegond.

— Sankta Virgino! ŝi ekkriis, kio okazos kun ni? Homo ĉe mi mortigita! se venos juĝistaro, ni pereos.

— Se Panglos ne estus pendigita, diris Kandid, li donus al ni ĉi-okaze bonan konsilon, ĉar li estis granda filozofo. Ĉe lia foresto ni petu konsilon al la maljunulino.

Ŝi estis tre prudenta, kaj komencis diri sian opinion, kiam malfermiĝis alia malgranda pordo. Estis unu horo post noktomezo, komenciĝis dimanĉo. Tiu tago apartenis al la sinjorego inkvizitoro. Li eniras kaj vidas la sidvange batitan Kandid kun spado en la mano, mortinton sterniĝinta surtere, Kunegond frenezaspekta kaj la maljunulinon, donanta konsilojn.

En ĉi tiu momento jen kio okazis en la animo de Kandid, kaj kiel li rezonis: »Se ĉi tiu sankta homo vokas por helpo, li nepre bruligos min; li povos same fari pri Kunegond, li jam senkompate vipigis min; li estas mia amkonkuranto; mi nun mortigas, ne temas ŝanceliĝi.« Tiu rezono estis decida kaj rapida; kaj, ne donante tempon al la surprizita inkvizitoro retrovi sian memregecon, li trapikas kaj ĵetas lin apud la judon.

— Jen alia bela afero, diris Kunegond; ne plu ekzistas pardoneblo; ni estas ekskomunikataj, alvenis nia lasta horo. Ĉu estas eble, ke tiom milda homo, kia vi estas, povis en du minutoj mortigi unu judon kaj unu prelaton?

— Mia bela fraŭlino, respondis Kandid, kiam oni estas amanta, ĵaluza kaj vipita de la Inkvizicio, oni pro kolero perdas la konscion.

Tiam la maljunulino ekparolis: »En la stalo estas tri andaluziaj ĉevaloj, kun siaj seloj kaj bridoj: la brava Kandid pretigu ilin; sinjorino havas monerojn kaj diamantojn: ni tuj ekrajdu, kvankam mi povas sidi nur sur unu vango, kaj ni iru al Kadiz; estas plej eble bela vetero, kaj estas granda plezuro vojaĝi ĉe la malvarmeto de l’nokto.«

Tuj Kandid selas la tri ĉevalojn. Kunegond, la maljunulino kaj li trarajdas tridek mejlojn senhalte. Dum ili foriris, la Sankta Hermandad[26] venas en la domon; oni entombigas la sinjoregon en bela preĝejo kaj oni ĵetas Isaĥar en la rubejon.

Kandid, Kunegond kaj la maljunulino estis jam en la malgranda urbo Avacena, meze en la montoj de Siera-Morena; kaj ili jene parolis en gastejo.

ĈAPITRO X
En kia mizerego Kandid, Kunegond kaj la maljunulino alvenas en Kadiz, kaj pri ilia enŝipiĝo
— Kiu do sukcesis ŝteli miajn monerojn kaj miajn diamantojn? diris plorante Kunegond. Per kio ni vivos? kiel ni faros? kie trovi inkvizitorojn kaj judojn, kiuj donacos al mi aliajn?

— Ho ve! diris la maljunulino, mi tre suspektas, ke la ŝtelinto estas tiu respektinda kordeliero[27], kiu tranoktis kun ni ĉe la sama gastejo en Badajozo, Dio gardu min, ke mi faru nepravan juĝon! sed dufoje li eniris nian ĉambron; kaj foriris longe antaŭ ni.

— Ho ve! diris Kandid, la bona Panglos jam ofte pruvis al mi, ke la riĉoj de la tero estas komunaj por ĉiuj homoj, ke ĉiu pri ili havas saman rajton. Laŭ tiuj principoj, tiu kordeliero devus almenaŭ lasi al ni sufiĉon por fini nian vojaĝon. Ĉu do restas al vi nenio, mia bela Kunegond?

— Ne eĉ unu monero, ŝi diris.

— Kion fari? diris Kandid.

— Ni vendu unu el la ĉevaloj, diris la maljunulino; mi postsele sidos kun fraŭlino, kvankam mi povas sidi nur sur unu vango, kaj ni atingos Kadiz.

En la sama gastejo estis prioro de benediktanoj, li malkare aĉetis la ĉevalon. Kandid, Kunegond kaj la maljunulino pasis tra Lucena, tra Ŝilas, tra Lebriksa, kaj fine venis al Kadiz. Ĉi tie oni ekipis ŝiparon por milite prudentigi la respektindajn jezuitojn de Paragvajo, kiujn oni kulpigis, ke ili ribeligis unu el siaj hordoj kontraŭ la reĝoj de Hispanio kaj Portugalio, apud la urbo Sankta Sakramento. Kandid, kiu militservis ĉe la Bulgaroj, faris antaŭ la generalo de la malgranda armeo bulgaran ekzercadon kun tiom da eleganta facilo, da rapido, da lerto, da fiero, da facilmoveco, ke oni donis al li por komandi infanterian roton. Jen li estas kapitano; li enŝipiĝas kun fraŭlino Kunegond, la maljunulino, du servistoj, kaj du andaluziaj ĉevaloj, kiuj apartenis al sinjoro la granda inkvizitoro de Portugalio.

Dum la marvojaĝo ili multe rezonadis pri la filozofio de la kompatinda Panglos.

— Ni iras en alian mondon, diris Kandid; sendube estas en tiu, kie ĉio estas bona: ĉar estas konfesende, ke oni povus iom ĝemi pro tio, kio fizike kaj morale okazas en la nia.

— Per mia tuta koro mi amas vin, diris Kunegond; sed mi ankoraŭ havas la animon tute timigita de tio, kion mi vidis, de tio, kion mi spertis.

— Ĉio bone prosperos, respondis Kandid; la maro de ĉi tiu nova mondo jam estas pli bona ol tiuj en Eŭropo; ĝi estas pli kvieta, la ventoj pli konstantaj. Certe estas la nova mondo, kiu estas la kiel eble plej bona mondo.

— Tia estu la volo de Dio! diris Kunegond; sed mi estis tiom terure malfeliĉa en la malnova, ke mia koro ne plu kapablas esperi.

— Vi plendas, diris la maljunulino! ho ve! vi ne spertis tiajn malfeliĉojn, kiaj estis la miaj.

Kunegond preskaŭ ekridis, kaj opiniis, ke tiu bonulino estas tre amuza, pretendante, esti pli malfeliĉa ol ŝi. »Ho ve! ŝi diris al ŝi, mia bonulino, krom se vi estis seksperfortata de du Bulgaroj; se vi ricevis du tranĉilpikojn en la ventron, se oni fordetruis al vi du kastelojn, mortigis ĉe via vido du patrojn, kaj du patrinojn, kaj se vi havis du amatojn vipitajn ĉe religia bruligo, mi ne vidas, ke vi superas min tiurilate; aldonu, ke mi naskiĝis baronino kun sepdek du gradoj da nobeleco, kaj ke mi estis kuiristino.«

— Fraŭlino, respondis la maljunulino, vi ne konas mian devenon; kaj se mi montrus al vi mian postaĵon, vi ne parolus tiel, kiel vi parolas kaj vi hezitus en via juĝo.

Tia parolado naskis tre grandan scivolon en la spirito de Kunegond kaj de Kandid. La maljunulino parolis al ili jene.

ĈAPITRO XI
Historio de la maljunulino
»Mi ne ĉiam havis la okulojn kun returnitaj palpebraj randoj kaj skarlate borderitaj; mia nazo ne ĉiam tuŝis mian mentonon, kaj ne ĉiam mi estis servistino. Mi estas la filino de la papo Urbano la Xa[28] kaj de la princino Palestrina. Ĝis mia dekkvara jaro oni edukis min en palaco por kiu ĉiuj kasteloj de viaj germanaj baronoj ne estus indaj servi kiel staloj; kaj unu el miaj roboj kostis pli ol ĉiuj luksaĵoj de Vestfalio. Mi kreskis en belo, en gracio, en talento, meze de plezuroj, de respektoj kaj esperoj: mi jam sentigis amon, mia brusto formiĝis; kaj kia brusto! blanka, malmola, simila al tiu de Venuso Medicea, kaj kiaj okuloj! kiaj palpebroj! kiaj nigraj brovoj! kiaj flamoj brilis en miaj du pupiloj, kaj forigis la movbriladon de la steloj, kiel diris al mi la najbaraj poetoj. La virinoj kiuj vestis kaj senvestigis min, ekstazis rigardante min de antaŭe kaj de malantaŭe; kaj ĉiuj viroj deziris esti ĉe ilia loko.

»Mi fianĉiniĝis kun princo, suvereno de Masa-Karara: kia princo! tiel bela, kiel mi, knedita el mildo kaj plaĉo, distinginda pro sprito kaj ardanta pro amo; mi amis lin, kiel oni amas la unuan fojon, kiel idolon, kun malmodero. La edziĝo estis preparita: ĝi estis nepriskribebla pompo, ĝi estis festoj, karuseloj, senĉesaj opero-burleskoj; kaj la tuta Italio verkis por mi sonetojn el kiuj ĉiuj staris super la nivelo de mezbono. Alproksimiĝis la momento de mia feliĉo, kiam maljuna markizino, kiu estis estinta amdonantino al mia princo, invitis lin al si por trinki ĉokoladon: li mortis en malpli ol duhora tempo kun teruraj konvulsioj; sed tio estis nur bagatelo. Mia patrino, malesperigite, kaj malpli afliktite ol mi, volis fortiri min dum kelka tempo el tiu restadejo tiom pereiga. Ŝi havis tre belan bienon apud Gaieta; ni ekvojaĝis per landa galero, kiu estis orumita kiel la altaro de Sankta Petro en Romo. Jen korsara ŝipo el Sale[29] rapidege alkuras kaj nin atingas; niaj soldatoj sin defendas kiel la soldatoj de l’papo: ili ĉiuj surgenuiĝis, forĵetante siajn armilojn kaj petante al la korsaro absolvon in articulo mortis[30].

»Tuj oni senvestigas ilin, kaj ili aperas nudaj kiel simioj, kaj ankaŭ mian patrinon, ankaŭ niajn akompanantinojn kaj ankaŭ min. Estas admirinda afero la diligento, laŭ kiu tiuj sinjoroj senvestigas personojn; sed kio pli surprizis min estis, ke al ni ĉiuj ili metis fingron en iun lokon, kien ni, virinoj, ordinare lasas meti al ni nur kanulojn. Tia ceremonio ŝajnis al mi tre stranga: jen kiel oni juĝas pri ĉio, kiam oni neniam forlasis sian landon. Baldaŭ mi eksciis, ke oni volis konstati ĉu ni ne kaŝis tie kelkajn diamantojn: ĝi estas kutimo starigita jam de nememorebla tempo ĉe la civilizitaj nacioj, kies ŝipoj trakuras la marojn. Mi eksciis, ke sinjoroj la religiuloj kavaliroj de Malta neniam malatentas tiun kutimon, kiam ili kaptas Turkojn kaj Turkinojn; ĝi estas leĝo de la internacia juro, kiun oni neniam malobeis.

»Mi ne diros al vi, kiom estis peniga por princino esti kondukata kiel sklavo al Maroko kun sia patrino; vi facile povas imagi kiom ni suferis en ia korsara ŝipo. Mia patrino estis ankoraŭ tre bela; niaj akompanantinoj, niaj simplaj ĉambristinoj havis pli da allogoj ol oni povas trovi en tuta Afriko; rilate min, mi estis rava, mi estis la belo, la ĉarmo mem kaj mi estis virga; tia mi ne restis longe: tiu floro, kiu estis rezervata por la bela princo de Masa-Karara, estis al mi rabata de la korsara kapitano; li estis abomena negro, kiu eĉ opiniis, ke li faris al mi grandan honoron. Certe necesis, ke sinjorino la princino de Palestrina kaj mi estu tre fortaj por elteni ĉion, kion ni spertis ĝis nia alveno en Maroko! Sed sufiĉas pri tio; tiuj aferoj estas tiom ordinaraj, ke ili ne estas priparolindaj.

»Maroko naĝis en sango, kiam ni alvenis. Kvindek filoj de la imperiestro Mulej-Ismael[31] havis ĉiu unu partion; kio fakte okazigis kvindek civilajn militojn, de negroj kontraŭ negrojn, de nigruloj kontraŭ brunulojn, de brunuloj kontraŭ brunulojn, de duonnegroj kontraŭ duonnegrojn. Estis konstanta hombuĉado tra la tuta imperio.

»Ni apenaŭ estis elŝipiĝintaj, kiam negroj de partiaĉo malamika al tiu de mia korsaro alvenis por forpreni lian rabaĵon. Ni estis, post la diamantoj kaj la oro, tio, kio estis plej altvalora. Mi estis atestanto ĉe batalo tia, kian vi neniam vidas en Eŭropo. La nordaj popoloj ne havas sufiĉe ardan sangon; ili ne havas pasiegon por virinoj kiel ĝi estas ordinara en Afriko. Ŝajnas, ke viaj Eŭropanoj havas lakton en la vejnoj; en tiuj de la loĝantoj de la monto Atlas kaj najbaraj landoj fluas vitriolo, fajro. Oni batalis kun la furiozo de la leonoj, de la tigroj kaj de la serpentoj tieaj, por decidi al kiu ni apartenos. Iu Maŭro kaptis mian patrinon ĉe la dekstra brako, la leŭtenanto de mia kapitano tenis ŝin ĉe la maldekstra; maŭra soldato kaptis unu ŝian kruron, unu el niaj rabistoj tenis la alian. Niaj akompanantinoj preskaŭ ĉiuj troviĝis dum mallonga tempo tiel distirataj de kvar soldatoj. Mia kapitano tenis min kaŝita malantaŭ li; li havis kurban glavon ĉe la mano, kaj mortigis ĉiun, kiu kontraŭis lian furiozon. Fine, mi vidis ĉiujn niajn Italinojn kaj mian patrinon disŝirataj, distranĉataj, buĉataj de la monstroj, kiuj batalis pro ili. La kaptitoj miaj kunuloj, la kaptintoj, la soldatoj, ŝipistoj, nigruloj, brunuloj, blankuloj, duonnegroj, kaj fine mia kapitano, ĉio estis mortigita, kaj mi restis mortiĝanta sur amaso da mortigitoj. Similaj scenoj okazis, kiel estas konate, sur la spaco de pli ol tri cent mejloj, kvankam oni ĉiutage ne forgesis la kvin preĝojn, ordonitajn de Mahometo.
»Kun granda peno mi eltiris min el inter tiom da sangantaj kadavroj amasigitaj, kaj trenis min sub grandan oranĝarbon ĉe proksima rivereto; tie mi falis pro teruro, pro laciĝo, pro abomeno, pro malespero kaj malsato. Baldaŭ poste, miaj senenergiitaj sentoj ebligis al mi dormadon, kiu pli similis svenon ol ripozon. Mi estis en tia stato el malforto kaj sensenteco, inter la morto kaj la vivo, kiam mi sentis min premata de io, kio moviĝis sur mia korpo; mi malfermis la okulojn, mi vidis blankulon kun bona mieno, kiu ĝemetis kaj murmuris: O che sciagura d’essere senza c......!«[32].

ĈAPITRO XII
Daŭrigo pri la malfeliĉoj de la maljunulino
»Mirigite kaj ravite ĉe la aŭdo de mia gepatra lingvo kaj ne malpli surprizite de la paroloj, kiujn eldiris tiu viro, mi respondis, ke ekzistas pli grandaj malfeliĉoj ol tiu, pro kiu li ĝemas; per malmulte da vortoj mi sciigis al li pri la abomenoj, kiujn mi spertis, kaj denove mi svenis. Li kunportis min en najbaran domon, ordonis, ke oni metu min en liton, ke oni donu al mi por manĝi, servis al mi, konsolis min, flatis min, kaj diris al mi, ke neniam li vidis ion pli belan ol min, kaj ke neniam li tiom bedaŭris tion, kion neniu povas al li redoni.

— Mi naskiĝis en Napoli, li diris al mi; ĉiujare oni kastras du-tri mil infanojn; unuj pro tio mortas, aliaj akiras voĉon pli belan ol tiun de virinoj, aliaj foriras por regadi Ŝtatojn[33]. Oni operaciis min tre sukcese, kaj mi estis muzikisto en la kapelo de S-ino la princino de Palestrina.

— »De mia patrino, mi ekkriis.

— »De via patrino! li ekkriis plorante; kio! ĉu vi estus tiu juna princino, kiun mi edukis ĝis ŝia sesjara aĝo, kaj kiu jam esperigis, ke ŝi estos tiom bela, kiom vi estas?

— Ĝi estas mi mem; mia patrino estas je kvarcent paŝoj de ĉi tie, distranĉita en pecojn kaj kuŝanta sub amaso da mortintoj…

»Mi rakontis al li ĉion, kio okazis al mi; li ankaŭ rakontis siajn aventurojn, kaj sciigis min, ke kristana potenco[34] sendis lin al la reĝo de Maroko, por fari kun li kontrakton laŭ kiu oni liveros al li pulvon, kanonojn kaj ŝipojn por ke li helpu ekstermi la komercon de aliaj kristanoj. »Mia misio estas plenumita, diris tiu honesta eŭnuko; mi estas enŝipiĝonta por Ceŭta, kaj mi revenigos vin en Italion. Ma che sciagura d’essere senza c......!«

»Kortuŝite kaj larmokule mi dankis al li; kaj, anstataŭ veturigi min en Italion, li kondukis min al Alĝero, kaj vendis min al la guberniestro de tiu provinco. Apenaŭ mi estis vendita, ke tiu pesto, kiu rondiris Afrikon, Azion kaj Eŭropon, ekfuriozis en Alĝero. Vi vidis tertremojn; sed, fraŭlino, ĉu vi jam spertis peston?

— Neniam, respondis la baronino.

— Se vi ĝin spertus, daŭrigis la maljunulino, vi devus konfesi, ke ĝi superas tertremon. Ĝi estas tre ofta en Afriko; ĝi atakis min. Imagu la situacion de filino de papo, dekkvinjara, kiu en trimonata tempo spertis malriĉon, sklavecon, seksperforton preskaŭ ĉiutage, vidis sian patrinon kvaronigita, suferis malsaton kaj militon, kaj pestule mortiĝas en Alĝero. Tamen tiu pesto ne mortigis min, sed mian eŭnukon, la guberniestron kaj preskaŭ la tutan hareman virinaron.

»Kiam la unuaj difektegoj de tiu terura pesto malaperis, oni vendis la sklavojn de la guberniestro. Komercisto aĉetis min kaj kondukis min al Tuniso; li vendis min al alia komercisto, kiu revendis min en Tripoliso; el Tripoliso mi estis revendata en Aleksandrio, el Aleksandrio denove mi estis vendata en Smirno, de Smirno al Konstantinoplo. Fine mi apartenis al iu estro de janiĉaroj al kiu oni baldaŭ ordonis, ke li iru defendi Azov sieĝatan de la Rusoj.

»La janiĉarestro, kiu estis tre amaĉema viro, kondukis kun si ĉiujn siajn virinojn, kaj loĝigis nin en malgranda fortikaĵo, kuŝanta sur la Palus-Meotides, kiu estis gardata de du negraj eŭnukoj kaj de dudek soldatoj. Oni mortigis eksterordinaran kvanton da Rusoj, sed ili malavare repagis al ni. Azov brulis kaj dronis en sango[35], kaj oni atentis nek pri sekso, nek pri aĝo; restis nur nia malgranda fortikaĵo; la malamikoj provis venki nin per malsato. La dudek janiĉaroj estis ĵurintaj, ke ili ne cedos. La malsatego, kiun ili spertis, instigis ilin manĝi la du eŭnukojn, pro timo rompi sian ĵuron. Post kelkaj tagoj, ili decidis manĝi la virinojn.

»Ni havis tre pian kaj kompateman pastron, kiu faris al ili tre belan predikon, per kiu li persvadis ilin, ke ili ne tute mortigu nin. »Tranĉu, li diris, nur unu sidvangon al ĉiu el ĉi tiuj sinjorinoj, kaj vi havos tre delikatan manĝon; se vi estas devigataj denove fari la samon, restos al vi la sama provizo post kelkaj tagoj; la Ĉielo dankos al vi pro tio, kaj vi ricevos helpon.«

»Li estis tre elokventa; li persvadis ilin. Oni faris al ni tiun teruran operacion; la pastro aplikis al ni la saman balzamon, per kiu oni ŝmiras infanojn, kiujn oni ĵus cirkumcidis: ni ĉiuj estis mortiĝantaj.

»Apenaŭ la janiĉaroj estis glutintaj la manĝon, kiun ni estis al ili liverintaj, jen alvenas la Rusoj sur plataj ŝipoj; ne eĉ unu janiĉaro elsaviĝis. La Rusoj tute ne atentis pri la stato, en kiu ni estis. Ĉie estas francaj ĥirurgoj: unu el ili, kiu estis tre lerta, prizorgis nin; li resanigis nin, kaj dum mia tuta vivo mi memoros, ke, kiam miaj vundoj estis bone fermiĝintaj, li faris al mi amproponojn. Cetere, al ĉiuj li diris, ke ni devas konsoliĝi; li certigis, ke dum pluraj sieĝoj okazis sama afero, kaj ke tio estas leĝo de l’milito.

»Tuj kiam miaj kunulinoj povis marŝi, oni irigis ilin al Moskvo. Kiel lotaĵo mi trafis en la manojn de nobelo, kiu faris el mi sian ĝardenistinon, kaj kiu donis al mi ĉiutage dudek vipobatojn. Sed post du jaroj tiu sinjoro kaj tridek aliaj nobeloj estis radŝirataj pro kelkaj kortegaj ĉikanoj; mi profitis ĉi tiun aventuron kaj forkuris; mi transiris la tutan Rusion; dum longa tempo mi estis drinkeja servistino en Riga, poste en Rostok, en Vismar, en Lajpcig, en Kasel, en Utreĥt, en Lejden, en Hag, en Roterdam: mi maljuniĝis en mizero kaj en malhonoro, havante nur duonan postaĵon, ĉiam memorante, ke mi estas filino de papo; centfoje mi volis min mortigi, sed mi ankoraŭ ŝatis la vivon. Tiu ridinda malforto estas eble unu el niaj plej pereigaj inklinoj: ĉu ja estas pli granda stultaĵo ol voli senĉese porti ŝarĝon, kiun oni ĉiam volas ĵeti teren; havi abomenon por sia vivo, kaj voli ĝin konservi; resume karesi la serpenton, kiu formanĝas nin, ĝis kiam ĝi estas formanĝinta al ni la koron?

»En la landoj, kiujn la sorto igis min travojaĝi, kaj en la drinkejoj, kie mi estis servistino, mi vidis eksterordinaran nombron da personoj, kiuj havis abomenegon por sia ekzisto; sed mi vidis nur dek du, kiuj memvole faris finon al sia mizero: tri negroj, kvar Angloj, kvar Ĝenevanoj kaj unu germana profesoro nomita Robek[36].

»Laste mi fariĝis servistino ĉe la judo don Isaĥar; li metis min je via dispono, mia bela fraŭlino; mi ligis min al via sorto, kaj mi estis pli okupata per viaj aventuroj ol per miaj. Mi eĉ neniam parolus al vi pri miaj malfeliĉoj, se vi ne incitus min iomete, kaj se ne estus kutimo sur ŝipo fari rakontojn por sin distri. Fine, fraŭlino, mi havas sperton, mi konas la homojn; donu al vi distron, instigu ĉiun pasaĝeron, ke li rakontu pri sia vivo; kaj se troviĝos unu sola, kiu ne ofte malbenis sian ekziston, kaj kiu ne ofte diris al si, ke li estas la plej malfeliĉa inter la homoj, ĵetu min en la maron kun la kapo antaŭen.«

ĈAPITRO XIII
Kiel Kandid estis devigata disiĝi de la bela Kunegond kaj de la maljunulino
Aŭdinte la rakonton de la maljunulino, la bela Kunegond faris al ŝi ĉiujn ĝentilaĵojn, kiujn oni ŝuldas al persono de ŝia rango kaj merito. Ŝi akceptis la proponon; ŝi instigis ĉiujn pasaĝerojn unu post alia, ke ili rakontu siajn aventurojn. Kandid kaj ŝi konfesis, ke la maljunulino estas prava. »Estas tre domaĝe, diris Kandid, ke la saĝa Panglos estis kontraŭkutime pendigata ĉe bruligo; li dirus al ni admirindajn parolojn pri la fizika kaj morala malbono, kiu kovras la teron kaj la maron, kaj mi havus sufiĉe da forto por kuraĝi respektplene eldiri al li kelkajn kontraŭparolojn.«

Dum ĉiu eldiris sian rakonton, la ŝipo antaŭeniris. Oni albordiĝis en Bonaero[37]. Kunegond, kapitano Kandid kaj la maljunulino iris al la domo de la guberniestro Don Fernando de Ibaran, kaj Figuerora, kaj Maskarenes, kaj Lampurdos, kaj Suza. Tiu sinjoro havis fieron konvenan por homo posedanta tiom da nomoj. Li parolis al la viroj kun plej nobla malŝato, portante la nazon tiom alten, tiom malkompateme laŭtigante la voĉon, tiom impone parolante, afektante irmanieron tiom malhumilan, ke ĉiuj, kiuj salutis lin, sentis emon lin bati. Li pasiege ŝatis la virinojn. Kunegond ŝajnis al li esti tio, kion li vidis plej bela. Lia unua parolo estis por demandi ĉu ŝi estas la edzino de la kapitano. La mieno, laŭ kiu li faris tiun demandon, timigis Kandid; li ne kuraĝis diri, ke ŝi estas lia edzino, ĉar efektive ŝi ne estis tia; li ne kuraĝis diri, ke ŝi estas lia fratino, tial ke ŝi ankaŭ ne estis; kaj kvankam tia duonoficiala mensogo estis iam tre laŭmoda ĉe la antikvuloj[38], kaj ke ĝi povus utili al la modernuloj, lia animo estis tro pura por ne diri la veron. »Fraŭlino Kunegond, li diris, estas faronta al mi la honoron edziniĝi kun mi, kaj ni petegas vian ekscelencan moŝton konsenti pri nia edziĝo.«

Don Fernando de Ibaran, kaj Figuerora, kaj Maskarenes, kaj Lampurdos, kaj Suza, levante siajn lipharojn akre ridetis, kaj ordonis al kapitano Kandid, ke li iru revui sian roton. Kandid obeis; la guberniestro restis kun Kunegond. Li malkovris al ŝi sian pasion, solene certigis, ke morgaŭ li edzinigos ŝin kun la konsento de la Eklezio, aŭ aliel, laŭ tio, kion postulos ŝiaj ĉarmoj. Kuneĝond petis kvaronan horon por enpensiĝi, por konsulti la maljunulinon kaj decidi.

La maljunulino diris al Kunegond: »Fraŭlino, vi havas sepdek du gradojn da nobeleco, kaj ne eĉ unu obolon; dependas nur de vi, ĉu vi fariĝos la edzino de la plej granda sinjoro el suda Ameriko, kiu havas belajn lipharojn; ĉu utilas, ke vi tenu vian dignon en neŝanceliĝebla fidelo? Vi estis perfortata de Bulgaroj; judo kaj inkvizitoro ĝuis vian amfavoron; la malfeliĉoj donas rajtojn. Mi konfesas, ke, se mi estus ĉe via loko, mi sen ia skrupulo edziniĝus kun la sinjoro guberniestro kaj riĉigus S-ron kapitanon Kandid«. Dum parolis la maljunulino kun la tuta prudento, kiun donas la aĝo kaj la sperto, oni vidis eniri en la haveno malgrandan ŝipon; ĝi portis alkadon[39] kaj algvazilojn[40], kaj jen kio estis okazinta.
La maljunulino tre prave divenis, ke la monon kaj la diamantojn de Kunegond ŝtelis iu grandmanika kordeliero en la urbo Badajozo, kiam ŝi rapideme forkuris kun Kandid. Tiu monaĥo provis vendi kelkajn el la gemoj al iu juvelisto. La komercisto rekonis ilin kiel apartenantajn al la granda inkvizitoro. La kordeliero, antaŭ ol esti pendigata, konfesis, ke li ŝtelis ilin: li sciigis pri la personoj kaj pri la vojo, kiun ili iris. La forkuro de Kunegond kaj de Kandid jam estis konata. Oni sekvis ilin ĝis Kadiz; oni sendis, sen ia prokrasto, ŝipon por persekuti ilin. La ŝipo jam estis en la haveno de Bonaero. La famo disvastiĝis, ke iu alkado estis elŝipiĝonta, kaj ke oni persekutas la murdintojn de sinjorego la granda inkvizitoro. La prudenta maljunulino tuj vidis tion, kio estas farenda. »Vi ne povas forkuri, ŝi diris al Kunegond; ne estas vi, kiu mortigis la sinjoregon; kaj cetere la guberniestro, kiu vin amas, ne permesos, ke oni malbone traktu vin; restu.« Tuj ŝi kuras al Kandid: »Forkuru, ŝi diris, aŭ post unu horo vi estos bruligata«. Ne estis perdota momento; sed kiel disiĝi de Kunegond, kaj kien rifuĝi?

ĈAPITRO XIV
Kiel Kandid kaj Kakambo estis akceptataj ĉe la jezuitoj de Paragvajo
Kandid estis kondukinta kun si serviston tiaspecan, kian oni multe trovas ĉe la hispanaj marbordoj kaj en la kolonioj. Li estis kvarone Hispano, estante naskigita de mestizo en Tukuman; li estis akolito, preĝeja pedelo, maristo, monaĥo, leterportisto, soldato, lakeo. Li nomiĝis Kakambo, li tre ŝatis sian mastron, tial ke lia mastro estis tre bona homo. Rapidege li selis la du andaluziajn ĉevalojn. »Nu, mia mastro, ni obeu la konsilon de la maljunulino; ni foriru, ni kuru, ne rigardante malantaŭen.« Kandid larmis. »Ho mia kara Kunegond! estas korŝire forlasi vin en la tempo, kiam sinjoro la guberniestro estas nin edzigonta! Kunegond, el tiom malproksime kondukita, kio okazos kun vi?

— Okazos al ŝi laŭŝance, diris Kakambo; la virinoj neniam embarasiĝas je si; Dio prizorgas pri tio; ni kuru.

— Kien ci kondukas min? kien ni iras? kion ni faros sen Kunegond? diris Kandid.

— Pro sankta Jakobo de Kompostel, diris Kakambo, vi estis iranta por militi kontraŭ la jezuitoj; ni iru militi por ili; mi sufiĉe bone konas la vojojn, mi kondukos vin en ilian reĝlandon, ili estos ĉarmataj havi kapitanon, kiu bulgare ekzercadas; vi akiros eksterordinaran riĉon; kiam oni ne trovas sian profiton en iu mondo, oni ĝin trovas en alia. Estas tre granda plezuro vidi kaj fari novajn aferojn.

— Ĉu jam ci iris en Paragvajon? diris Kandid.

— Tutcerte! diris Kakambo; mi estis servisto en la kolegio de la Ĉieliro, kaj mi konas la gubernion de los padres[41], kiel mi konas la stratojn de Kadiz. Tiu gubernio estas admirinda afero. La reĝlando jam havas diametre pli ol cent mejlojn; ĝi estas dividita en tridek provincojn[42]. Los padres posedas ĉion tie, kaj la popoloj nenion; tio estas ĉefverko de l’racio kaj de l’justo. Por mi nenio estas pli dieca ol los padres, kiuj ĉi tie militas kontraŭ la reĝo de Hispanio kaj la reĝo de Portugalio, kaj kiuj en Eŭropo estas iliaj konfesprenantoj; kiuj ĉi tie mortigas Hispanojn, kaj kiuj en Madrid sendas ilin en la ĉielon: tio ravas min; ni antaŭeniru: vi estos la plej feliĉa homo el ĉiuj. Kian plezuron havos los padres, kiam ili ekscios, ke venas al ili kapitano, kiu konas la bulgaran ekzercadon!«

Tuj kiam ili estis alvenintaj ĉe la unua barilo[43], Kakambo diris al la unuavica gvardio, ke kapitano deziras paroli al sinjorego la komandanto. Oni iris averti la grandan gvardion. Paragvajana oficiro alkuris ĝis la piedoj de la komandanto por transdoni al li la sciigon. Kandid kaj Kakambo estis unue senarmigataj; oni kaptis iliajn du andaluziajn ĉevalojn. La du fremduloj estis enkondukataj inter du vicojn da soldatoj; la komandanto estis ĉe la fino kun la triangula ĉapo, kun la robo falde levita, kun spado ĉe la flanko kaj lanco en la mano. Li faris geston; tuj dudekkvar soldatoj ĉirkaŭas la du novevenintojn. Iu serĝento diris al ili, ke necesas atendi, ke la komandanto ne povas al ili paroli, ke la provinca respektinda patro permesas al ĉiu ajn Hispano malfermi la buŝon nur dum sia ĉeesto,[44] kaj resti en la lando ne pli ol tri horojn.

— Kaj kie estas la respektinda provinca patro? diris Kakambo.

— Farinte meson, li ĉeestas nun la paradon, respondis la serĝento, kaj vi povos kisi liajn spronojn nur post tri horoj.

— Sed, diris Kakambo, sinjoro kapitano, kiu malsatas same kiel mi, ne estas Hispano, li estas Germano; ĉu ni ne povus tagmanĝi, atendante lian respektindan Moŝton?

Senprokraste la serĝento iris por raporti tiun paroladon al la komandanto. »Dio estu benata! diris tiu sinjorego; ĉar li estas Germano, mi povas paroli al li; oni konduku lin en mian branĉoŝirmaĵon.« Tuj oni kondukas Kandid en laŭbon ornamitan per tre beleta kolonaro el verda kaj orkolora marmoro, kaj el latkradoj, kiuj entenis papagojn, kolibrojn, numidojn, kaj ĉiujn plej maloftajn birdojn. Treege bona tagmanĝo estis preparita en oraj vazoj; kaj dum la Paragvajanoj manĝis maizon en lignaj pelvetoj, meze en la kampo, ĉe la ardo de la sunradioj, la respektinda patro komandanto eniris la branĉoŝirmaĵon.

Li estis tre bela junulo, kun grasa tre kolora vizaĝo, kun alta brovo, kun viva okulo, kun ruĝa orelo, kun ruĝegaj lipoj, kun fiera mieno, sed lia fiero ne similis tiun de Hispano, nek tiun de jezuito. Oni redonis al Kandid kaj al Kakambo la armilojn, kiujn oni de ili estis deprenintaj, ankaŭ la du andaluziajn ĉevalojn; Kakambo donis avenon al ili por manĝi apud la branĉoŝirmaĵo, senĉese observante ilin, pro timo je surprizo.

Kandid kisis unue la malsupron de la robo de l’komandanto, poste ili altabliĝis.

— Do vi estas Germano? diris germanlingve la jezuito.

— Jes, mia respektinda patro, diris Kandid.

Ambaŭ, eldirante tiujn vortojn, rigardis unu la alian kun treege granda surprizo kaj emocio, kiujn ili ne povis superregi.

— Kaj el kiu lando de Germanio vi estas? diris la jezuito.

— El tiu malŝatinda provinco Vestfalio[45], diris Kandid: mi naskiĝis en la kastelo de Thunder-tentronckh.

— Ho ĉielo! ĉu estas eble! ekkriis la komandanto.

— Kia miraklo! ekkriis Kandid.

— Ĉu estas vi? diris la komandanto.

— Tio estas neebla, diris Kandid.

Ambaŭ falas renverse, ili ĉirkaŭbrakas sin, ili ploregas.

— Kio! ĉu estas vi, mia respektinda patro? vi, la frato de la bela Kunegond! vi, kiu estis mortigita de la Bulgaroj! vi, la filo de sinjoro la barono! vi, jezuito en Paragvajo! Oni devas konfesi, ke ĉi tiu mondo estas io stranga. Ho Panglos! Panglos! kiom feliĉa vi estus, se oni ne pendigus vin!

La komandanto ordonis, ke la negraj sklavoj foriru kaj ankaŭ la Paragvajanoj, kiuj donis por trinki en pokaletoj el kvarca kristalo. Li dankis al Dio kaj sankta Ignaco milfoje; li premis Kandid en siajn brakojn; iliaj vizaĝoj estis superverŝataj per larmoj.

— Vi estus multe pli mirigata, pli kortuŝata, vi ne plu povus regi vin, diris Kandid, se mi dirus al vi, ke F-ino Kunegond, via fratino, kiu viakrede havis la ventron tratranĉita, estas tute sana.

— Kie?
— En via najbaraĵo, ĉe sinjoro la guberniestro de Bonaero; kaj mi venis por militi kontraŭ vin.

Ĉiu vorto, kiun ili eldiris dum tiu longa konversacio, estis nur sinsekvo de miregindaĵo post miregindaĵo. Ilia tuta animo kvazaŭ flugis per ilia lango, estis atentema en iliaj oreloj kaj brilegis en iliaj okuloj. Tial, ke ili estis Germanoj, ili restis ĉetable dum longa tempo, atendante la respektindan provincan patron; kaj la komandanto parolis jene al sia kara Kandid.

ĈAPITRO XV
Kiel Kandid mortigis la fraton de sia kara Kunegond
»Dum mia tuta vivo mi memoros pri la terurega tago, en kiu mi vidis mortigataj mian patron kaj mian patrinon kaj seksperfortata mian fratinon. Kiam la Bulgaroj estis for, oni ne plu trovis tiun adorindan fratinon, kaj oni metis sur ĉaron mian patrinon, mian patron kaj min, du servistinojn kaj tri malgrandajn knabojn buĉitajn, por transporti nin al jezuita kapeleto, lokita du mejlojn for de la kastelo, kaj tie fari la enterigan ceremonion. Iu jezuito aspergis nin per benita akvo; ĝi estis terure salita; kelkaj gutoj eniris miajn okulojn: la pastra moŝto ekvidis, ke mia palpebro iomete moviĝis; li metis sian manon sur mian koron kaj sentis ĝin bati; oni flegis min, kaj post tri semajnoj mi estis tute resaniĝinta. Vi scias, mia kara Kandid, ke mi estis tre bela, mi ankoraŭ pli beliĝis; tial la respektinda patro Krust, direktoro de la edukejo, fariĝis tre amikema al mi: li donis al mi kostumon de novico; post kelka tempo mi estis sendata al Romo. Lia patra generala moŝto bezonis rekrutaron da junaj germanaj jezuitoj. La suve- renoj de Paragvajo akceptas kiel eble malplej da hispanaj jezuitoj; ili preferas la fremdulojn, kies regateco ŝajnas al ili pli certa. La respektinda generala patro juĝis min taŭga por iri labori en tiun vinberejon. Ni forvojaĝis, unu Polo, unu Tirolo kaj mi. Ĉe mia alveno, mi havis la honoron esti elektata sub-diakono kaj leŭtenanto; hodiaŭ mi estas kolonelo kaj pastro. Ni vigle militas kontraŭ la trupoj de la reĝo de Hispanio; mi certigas al vi, ke ili estos ekskomunikataj kaj venkataj. La Providenco sendas vin ĉi tien por helpi al ni. Sed ĉu estas tute vere, ke mia kara fratino Kunegond estas en la najbaraĵo, ĉe la guberniestro de Bonaero?«

Kandid ĵuris, ke nenio estas pli vera. Iliaj larmoj denove ekfluis. La barono ne laciĝis ĉirkaŭbraki Kandid; li nomis lin sia frato, sia savanto.

— Ha! eble, li diris, mia kara Kandid, ni sukcesos eniri la urbon kiel venkantoj kaj liberigi mian fratinon Kunegond.

— Tion mi deziras, diris Kandid, ĉar mi esperis edziĝi kun ŝi kaj tion mi ankoraŭ esperas.

— Vi, malrespektulo! respondis la barono, vi havus tian aroganton edziĝi kun mia fratino, kiu havas sepdek du gradojn da nobeleco! mi opinias, ke vi estas tre impertinenta, kuraĝante paroli al mi pri tiom senkonsidera intenco!

Kandid, mirkonsternite de tia parolo, respondis: »Mia respektinda patro, ĉioma ajn nobeleco ne povas ŝanĝi la fakton, ke mi tiris vian fratinon el la brakoj de judo kaj de inkvizitoro; ŝi do estas al mi sufiĉe dankodeva, ŝi volas edziniĝi kun mi. Majstro Panglos ĉiam diris al mi, ke la homoj estas egalrajtaj, kaj certe mi edziĝos kun ŝi.
— Pri tio mi mem decidos, fripono! diris la jezuito barono de Thunder-ten-tronckh; kaj samtempe li forte batis lian vizaĝon per la plato de sia spado.

Tuj Kandid elingigas la sian kaj ĝin alpuŝas ĝis la manŝirmilo en la ventron de la barona jezuito; sed, ĝin eltirante sange makulitan, li ekploris: »Ho ve! Dio mia, li diris, mi mortigis mian eksmastron, mian amikon, mian bofraton; mi estas plej bona homo el la mondo, kaj tamen jen mi mortigis tri homojn, kaj el tiuj tri estas du pastroj.«

Kakambo, kiu gardostaris ĉe la pordo de l’branĉoŝirmaĵo, alkuras. »Restas al ni vendi kare nian vivon, diris lia mastro al li; oni sendube estas enironta en la branĉoŝirmaĵo, ni mortu kun armiloj ĉemane.« Kakambo, kiu jam spertis aliajn similajn okazojn, ne perdis sian memregecon; li prenis la jezuitan robon per kiu sin vestis la barono, metis ĝin sur la korpon de Kandid, donis al li la kvadratforman ĉapon de la mortinto, kaj igis lin surĉevaliĝi. Ĉio ĉi tio estis farata dum tre mallonga tempo. »Ni kuru, mia mastro; ĉiuj kredos, ke vi estas iu jezuito, kiu iras por komuniki ordonojn; kaj ni jam estos transpasintaj la landlimojn, antaŭ ol oni povos persekuti nin.« Li jam rapidegis, eldirante tiujn vortojn kaj hispanlingve kriante: »Lokon, lokon por la respektinda patro kolonelo.«

ĈAPITRO XVI
Kio okazis al la du vojaĝantoj kun du junulinoj, du simioj, kaj kun la sovaĝuloj nomataj Grandoreluloj
Kandid kaj lia servisto jam estis trans la bariloj, kaj neniu ankoraŭ sciis en la tendaro pri la morto de l’germana jezuito. La vigle atenta Kakambo estis zor- ginta pri plenigo de sia kofro je pano, ĉokolado, ŝinko, fruktoj kaj ioma kvanto da vino. Rajdante sur siaj andaluziaj ĉevaloj, ili penetris en nekonatan landon, kie ili neniun vojon eltrovis. Fine bela herbejo tratranĉita de riveretoj aperis antaŭ ili. Niaj du vojaĝantoj paŝtas siajn rajdobestojn. Kakambo proponas al sia mastro, ke ili manĝu kaj li mem ekmanĝas. »Ĉu estas eble, ke mi manĝu, diris Kandid, ĉe la penso, ke mi mortigis la filon de lia barona moŝto kaj ke mi estas kondamnita neniam plu vidi dum mia vivo la belan Kunegond? Ĉu utilas, ke mi plidaŭrigu miajn mizerajn tagojn, ĉar mi devas for de ŝi pasigaĉi ilin kun konsciencriproĉoj kaj malespero? Kaj kion diros la ĵurnalo de Trevu?»[46]

Tiel parolante, li tamen manĝis. La suno malleviĝis. La du erarvagantoj aŭdis kelkajn krietojn, kiuj ŝajne estis eligataj de virinoj. Ili ne sciis, ĉu tiuj krioj atestis doloron aŭ ĝojon; sed ili rapidiĝante stariĝis kun tia maltrankviliĝo kaj tia timo, kiujn havigas ĉio en nekonata lando. Tiun brukriadon faris du junulinoj, tute nudaj, kiuj kvazaŭ flugetante kuris ĉe la rando de la herbejo, dum du simioj sekvis ilin, mordante iliajn sidvangojn. Kandid estis kortuŝata pro kompato: li lernis pafi ĉe la Bulgaroj, kaj li kapablis traffaligi nukseton en arbustotufo, ne tuŝante la foliojn. Li prenas sian dutuban pafilon, pafas, kaj mortigas la du simiojn.

— Dio estu laŭdata, mia kara Kakambo! mi tiris el granda danĝero tiujn du kompatindajn kreitaĵojn; se mi pekis, mortigante unu inkvizitoron kaj unu jezuiton, tion mi certe repagis, savante la vivon al du junulinoj. Eble ili estas du nobelaj fraŭlinoj, kaj tiu aventuro havigos al ni en la lando grandajn avantaĝojn.

Li estis daŭriganta, sed lia lango kripliĝis, kiam li vidis tiujn du junulinojn ameme kisi la du simiojn, ploregi ĉe iliaj korpoj kaj plenigi la aeron per plej doloraj krioj.

— Mi ne antaŭvidis tiom da bonanimeco, diris fine Kandid al Kakambo, kiu rebatis:

— Nu, vi faris belan ĉefverkon, mia mastro; vi mortigis la amatojn de tiuj fraŭlinoj.

— Iliaj amatoj! ĉu eble? vi mokas min, Kakambo; kiel mi povus kredi vin?

— Mia kara mastro, rebatis Kakambo, vi ĉiam estas pri ĉio mirigita; kial vi juĝas stranga, ke en kelkaj landoj estas simioj, kiuj akiras favoron de virinoj? Ili estas kvarone homoj, kiel mi estas kvarone Hispano.

— Ho ve, daŭrigis Kandid, mi memoras, esti aŭdinta majstron Panglos diri, ke similaj akcidentoj jam okazis, kaj ke el tiuj miksiĝoj naskiĝis kaproviroj, faŭnoj, satirusoj; ke tiajn vidis pluraj altranguloj; sed mi konsideris tion kiel fabelojn.

— Nu, vi nun devas esti konvinkita, ke ĝi estas vero, kaj vi vidas kiel kondutas la personoj, kiuj ne ricevis ian edukadon; tio ne gravas, sed mi timas, ke tiuj sinjorinoj preparas por ni ian insidon.

Tiuj solidaj pripensoj instigis Kandid forlasi la herbejon kaj penetri en arbaron. Tie li verspermanĝis kun Kakambo; kaj ambaŭ, malbeninte la inkvizitoron el Portugalio, la guberniestron de Bonaero kaj la baronon, ekdormis sur musko. Ĉe sia vekiĝo, ili sentis, ke ili ne povas moviĝi; la kaŭzo estis, ke dum la nokto la Grandoreluloj, la enlandanoj, katenis ilin per ŝnuroj el ŝelo de arbo, sekve de denunco de la du sinjorinoj. Ili estis ĉirkaŭitaj de kvindeko da Grandoreluloj tute nudaj, armitaj per sagoj, frapilegoj kaj hakiloj el ŝtono: unuj boligis akvon en granda kaldrono; aliaj pretigis rostostangojn, kaj ĉiuj kriis: »Ĝi estas jezuito, ĝi estas jezuito! ni estos venĝataj, kaj havos bonan manĝon; ni manĝu jezuitaĵon, ni manĝu jezuitaĵon!«[47]

— Mi jam diris al vi, mia kara mastro, ekkriis Kakambo, ke tiuj du junulinoj insidos al ni.

Kandid ekvidante la kaldronegon kaj la rostostangojn, ekkriis:

— Ni certe estos ĉu rostataj, ĉu boligataj. Ha! kion dirus majstro Panglos, se li vidus, kiel kondutas primitivuloj? Ĉio estas bona, konsentite; sed mi konfesas, ke estas tre kruele esti perdinta F-inon Kunegond kaj esti rostota de Grandoreluloj.

Kakambo neniam perdis sian memregon. Li diris al la malĝojigita Kandid:

— Ne malesperu; mi iomete komprenas la ĵargonon de ĉi tiuj popoloj; mi tuj parolos al ili.

— Ne forgesu, diris Kandid, admone komprenigi al ili, ke ili kondutas terure malhumanece, kuirante homojn, kaj ke tio estas tute nekristana.

»Sinjoroj, diris Kakambo, ĉu do vi hodiaŭ intencas manĝi unu jezuiton? nu, bone; nenio estas pli justa ol tiel trakti siajn malamikojn. Efektive la natura juro instruas al ni mortigi nian proksimulon, kaj tiel oni agas sur la tuta tero. Se ni ne profitas nian rajton ĝin manĝi, estas pro tio cetere, ke ni havas bonan alian manĝon; sed vi ne havas samajn vivrimedojn kiel ni: certe estas preferinde manĝi siajn malamikojn ol forlasi al korvoj kaj kornikoj la rezultaĵon de sia venko. Sed, sinjoroj, vi certe ne volus manĝi viajn amikojn. Vi kredas esti trapikontaj per rostostango jezuiton, kaj estas via defendanto, estas malamiko de viaj malamikoj, kiun vi estas rostonta. Rilate min, eksciu, ke mi naskiĝis en via lando; la sinjoro, kiun vi vidas, estas mia mastro, kaj, anstataŭ esti jezuito, li ĵus mortigis jezuiton, li surhavas ties vestojn: jen estas la kaŭzo de via eraro. Por kontroli mian diron, prenu lian robon, portu ĝin ĝis la unua barilo de la regno de los padres; demandu, ĉu mia mastro ne mortigis jezuito-oficiron. Vi bezonos malmulte da tempo; vi ja povos manĝi nin poste, se vi eltrovos, ke mi mensogis al vi. Sed, se mi diris al vi la veron, vi tre certe liberigos nin, ĉar vi bone konas la principojn de la ĝenerala juro, la morojn kaj la leĝojn.«

La Grandoreluloj juĝis tiun parolon tre saĝa; ili deputis du eminentulojn por iri diligente informiĝi pri la afero; la du deputitoj saĝe plenumis sian komision, kaj baldaŭ revenis, kunportante bonajn sciigojn. La Grandoreluloj liberigis siajn du kaptitojn, faris al ili multe da afabloj, proponis al ili junulinojn, donis refreŝigojn kaj kondukis ilin ĝis la limapudoj de siaj ŝtatoj, kun ĝojego kriante: »Li ne estas jezuito, li ne estas jezuito!«

Kandid ne laciĝis admiri la motivon de sia liberiĝo. »Kia popolo! li diris, kiaj homoj! kiaj moroj! Se mi ne havus la feliĉon esti per mia spado trapikinta la korpon de la frato de F-ino Kunegond, mi estus senpardone manĝita. Sed, ĉion konsiderante, la pura naturo estas bona, ĉar ĉi tiuj homoj, anstataŭ min manĝi, faris al mi mil ĝentilojn, tuj kiam ili eksciis, ke mi ne estas jezuito.«

ĈAPITRO XVII
Pri alveno de Kandid kaj de lia servisto en la landon Eldorado[48] kaj pri tio, kion ili tie vidis
Kiam ili estis ĉe la limoj de la lando de la Grandoreluloj, Kakambo diris al Kandid:

— Vi vidas, ke ĉi tiu mondparto ne estas pli bona ol la alia: kredu al mi, ni reiru en Eŭropon per la plej mallonga vojo.

— Kiel reiri tien, diris Kandid, kaj kien iri? Se mi iras en mian landon, la Bulgaroj kaj Abaroj tie buĉas ĉion; se mi revenos en Portugalion, tie oni bruligos min; se ni restos en ĉi tiu lando, ni riskas je ĉiu momento esti stange trapikataj kaj rostataj. Sed kiel decidi forlasi la parton de l’mondo, kie loĝas F-ino Kunegond?

— Ni direktu nin al Kajeno, diris Kandid: tie ni trovos Francojn, kiuj travojaĝas la mondon; ili povos helpi al ni. Dio eble kompatos nin.

Ne estis facile iri al Kajeno: ili bone sciis la proksimuman direkton; sed montoj, riveroj, profundegoj, rabistoj, sovaĝuloj, konsistigis terurajn malhelpojn. Iliaj ĉevaloj mortis pro laciĝo; iliaj provizoj estis konsumitaj; dum tuta monato ili sin nutris per sovaĝaj fruktoj, kaj fine troviĝis apud malgranda rivero borderita per kokosarboj, kies fruktoj subtenis iliajn vivon kaj esperojn.

Kakambo, kiu ĉiam donis same bonajn konsilojn kiel la maljunulino, diris al Kandid:

— Ni estas elĉerpitaj, ni sufiĉe marŝis; mi ekvidas malplenan boaton ĉe la bordo, ni plenigu ĝin per kokosoj; ni enboatiĝu, ni konfidu nin al la fluo; rivero ĉiam kondukas al iu loĝigata loko. Se ni ne trovos agrablajn aferojn, ni almenaŭ trovos novajn aferojn.

— Nu, diris Kandid, ni konfidu nin al la Providenco.

Ili alnaĝis kelkajn mejlojn inter bordoj jen flororiĉaj, jen senkreskaj, jen ebenaj, jen krutaj. La rivero ĉiam plilarĝiĝis; fine ĝi forfluis sub arkaĵo el teruraj rokoj, kiuj altiĝis ĝis la ĉielo. La du vojaĝantoj havis la kuraĝon sin fordonadi al la akvoj sub tiun arkaĵon. La riverego, mallarĝa en tiu loko, portis ilin kun terurega rapido kaj bruo. Post dudek kvar horoj ili revidis la lumon; sed ilia boato rompiĝis kontraŭ rifoj; ili devis treniĝi de roko al roko dum tuta mejlo; fine ili eltrovis vastegan horizonton, ĉirkaŭitan per nealireblaj montoj. La lando estis kulturita por la plezuro, kiel por la bezono; ĉie la utilo estis agrabla. La vojoj estis kovritaj aŭ pliĝuste ornamitaj per veturiloj el formo kaj materio brilanta, portantaj virojn kaj virinojn de aparta beleco, rapide trenataj de dikaj ruĝaj ŝafoj[49], kiuj superis je rapideco la plej belajn ĉevalojn el Andaluzio, el Tetuan kaj el Meknes.

»Jen lando, diris Kandid, kiu tamen pli valoras ol Vestfalio.« Li alteriĝis kun Kakambo ĉe la unua vilaĝo, kiun li renkontis. Kelkaj infanoj el la vilaĝo, vestitaj per ore brodteksitaj ŝtofoj tute ŝiritaj, ludis per ĵetdisketoj ĉe la enirejo de l’vilaĝo; niaj du viroj el la alia mondo amuziĝis, rigardante ilin: iliaj ĵetdisketoj estis rondaj pecoj, flavaj, ruĝaj, verdaj, kiuj havis tute apartan brilon. Kaptis ilin la deziro kolekti kelke da ili; ĝi estis oro, ĝi estis smeraldoj, ĝi estis rubenoj, el kiuj la malplej valora estus la plej granda ornamo de la trono de Mogol. »Sendube, diris Kakambo, ĉi tiuj infanoj estas la filoj de la reĝo de la lando, kiuj ludas per ĵetdisketoj.« La vilaĝa instruisto ĉe tiu momento aperis por revenigi ilin en la lernejon. »Jen estas, diris Kandid, la guvernisto de la reĝa familio.«

La malgrandaj buboj tuj ĉesigis la ludon, lasante surtere siajn disketojn kaj ĉion, kio servis por ilia distro. Kandid prenas la disketojn, kuras al la guvernisto, kaj prezentas ilin humile, komprenigante al li per gestoj, ke iliaj princaj moŝtoj forgesis sian oron kaj siajn gemojn. La vilaĝa instruisto, ridetante, ĵetis ilin teren, dum momento rigardis la vizaĝon de Kandid kun multe da surprizo, kaj daŭrigis sian vojon.

La vojaĝantoj ne preterlasis la okazon preni la oron, la rubenojn kaj la smeraldojn. »Kie mi estas? ekkriis Kandid; certe la infanoj de la reĝoj de ĉi tiu lando estas bone edukataj, ĉar oni instruas al ili malŝati la oron kaj la gemojn.« Kakambo estis same surprizata kiel Kandid. Ili fine proksimiĝas al la unua domo de la vilaĝo; ĝi estis konstruita kiel palaco el Eŭropo. Popolamaso svarmis ekstere, kaj eĉ pli en la interno; aŭdiĝis agrabla muziko, kaj tre bonodoris kuiraĵoj. Kakambo proksimiĝis al la pordo, kaj aŭdis, ke oni parolas peruve: ĝi estis lia gepatra lingvo: ĉar ĉiu ajn scias, ke Kakambo naskiĝis en Tukuman, en vilaĝo, kie oni konas nur tiun lingvon. »Mi servos al vi kiel interpretisto, li diris al Kandid; ni eniru; ĉi tio estas gastejo.«

Du kelneroj kaj du kelnerinoj, vestitaj per ora drapo, kaj kun haroj ligitaj per rubandoj, tuj invitas ilin sidiĝi ĉe la tablo de la gastiganto. Oni alportis kvar supojn garnitajn ĉiu per du papagoj, bolitan kondoron, kiu pezis du cent funtojn, du rostitajn simiojn treege bongustajn, tri cent kolibrojn sur unu plado, kaj ses cent similspecajn aliajn birdetojn sur alia; bonegajn saŭcaĵojn, delikategajn kukojn; ĉio kuŝis sur pladoj el ia speco de diafana kvarco. La gekelneroj de la gastejo verŝis plurajn likvorojn el sukerkano.

La kunmanĝantoj plejparte estis komercistoj aŭ veturigistoj, ĉiuj treege ĝentilaj, kiuj faris kelkajn demandojn al Kakambo kun plej singardema diskreto, kaj kiuj respondis liajn laŭ kontentiga maniero.

Kiam la manĝado estis finita, Kakambo, same kiel Kandid, opiniis, ke ili malavare pagas sian parton, ĵetante sur la tablon de la gastiganto du el tiuj larĝaj oraj pecoj, kiujn ili kolektis; la gegastigantoj ekrideigis, kaj longe tenis al si la koksojn. Fine ili kvietiĝis: «Sinjoroj, diris la gastiganto, ni bone vidas, ke vi estas fremduloj; da ili ni ne kutimas vidi. Pardonu al ni, se ni ekridis, kiam vi proponis ŝtonojn el niaj vojoj kiel pagilon. Vi sendube ne havas enlandan monon, sed tio ne necesas por tagmanĝi ĉi tie. Ĉiuj gastejoj establitaj por la oportuno de l’komercado estas pagataj de la registaro. Ĉi tie vi malbone manĝis, tial ke ĝi estas malriĉa vilaĝo; sed ĉie alie vi estos gastigataj kiel vi meritas esti.« Kakambo klarigis al Kandid ĉiujn parolojn de la gastiganto, kaj Kandid ilin aŭskultis kun la sama admiro kaj sama konfuzo, laŭ kiu lia amiko Kakambo tradukis ilin. »Kiu do estas tiu lando, ili ambaŭ diris, de neniu konata sur la tero, kaj kie la naturo estas el speco, kiu tiom malsimilas la nian? Konjekteble ĝi estas la lando, kie ĉio bonstatas: ĉar nepre necesas, ke ekzistu unu el tia speco. Kaj, malgraŭ tio, kion diris majstro Panglos, mi ofte ekvidis, ke ĉio sufiĉe malbonstatas en Vestfalio.«

ĈAPITRO XVIII
Kion ili vidis en la lando Eldorado
Kakambo konfesis al sia gastiganto sian tutan scivolemon; la gastiganto diris al li: »Mi estas tre nescia, kaj tio al mi ne domaĝas; sed ni havas ĉi tie retiriĝintan el la kortego maljunulon, kiu estas la plej klera el la reĝlando, kaj la plej malkaŝema.« Li tuj kondukas Kakambo ĉe la maljunulon. Kandid ludis la rolon nur de duaranga persono, kaj akompanis sian serviston. Ili eniris tre simplan domon, ĉar la pordo estis nur el arĝento, kaj la paneloj estis nur el oro, sed prilaboritaj kun tiom da bongusto, ke la plej riĉaj paneloj ne superis ilin. La antaŭĉambro, estas vere, estis inkrustita nur el rubenoj kaj smeraldoj, sed la ordo laŭ kiu ĉio estis aranĝita, bone kompensis tiun tre grandan simplecon.

La maljunulo akceptis la du fremdulojn, petante, ke ili sidiĝu sur sofon, remburitan per plumoj de kolibroj, kaj antaŭ ilin metis likvorojn en vazoj el diamanto; poste li kontentigis ilian scideziron per jenaj paroloj:

»Mi havas la aĝon de cent sepdek du jaroj, kaj mi eksciis de mia mortinta patro, kiu estis subkavaliro de la reĝo, pri la mirigaj revolucioj okazintaj en Peruvio, kiujn li ĉeestis. La reĝlando ĉi-tiea estis la malnova patrio de la Inkasoj[50], kiuj eliris el ĝi tre malsingarde por iri milite submeti unu mondparton, kaj kiuj fine estis formortigataj de la Hispanoj.

»La princoj de ilia familio, kiuj restis en sia naskiĝlando, estis pli saĝaj; ili ordonis, laŭ la konsento de la nacio, ke neniu loĝanto eliru el nia malgranda reĝlando; kaj tio konservis al ni nian senpekecon kaj nian feliĉon. La Hispanoj havis malklaran scion pri ĉi tiu lando, ili nomis ĝin Eldorado, kaj iu Anglo, nomita kavaliro Rali[51], eĉ proksimiĝis al ĝi antaŭ proksimume cent jaroj; sed, tial ke ni estas ĉirkaŭitaj per nealireblaj rokoj kaj profundegoj, ni ĉiam ĝis nun estis ŝirmataj kontraŭ la rabemo de la nacioj el Eŭropo, kiuj havas nekompreneblan pasiegon por la ŝtonoj kaj por la koto de nia tero, kaj kiuj, por ilin akiri, mortigus nin ĉiujn ĝis la lasta.«

Longa estis la interparolo; ĝi temis pri la moroj, pri la virinoj, pri la publikaj spektakloj, pri la artoj. Fine Kandid, kiu ĉiam havis emon por la metafiziko, demandis pere de Kakambo ĉu en la lando ekzistas religio.

La maljunulo iomete ruĝiĝis. »Nu! li diris, kiel vi povas pri tio dubi? Ĉu vi rigardas nin kiel maldankemulojn?« Kakambo humile demandis, kiu religio estas en Eldorado. La maljunulo denove ruĝiĝis. »Ĉu povas ekzisti du religioj? li diris; ni havas, mi kredas, la ĉies religion; ni adoras Dion de la vespero ĝis la mateno.

— Ĉu vi adoras nur unu Dion? diris Kakambo, kiu ĉiam divenis la dubojn de Kandid.

— Memkompreneble, diris la maljunulo, ne ekzistas du, nek tri, nek kvar. Mi konfesas al vi, ke la homoj el via mondo faras tre strangajn demandojn.«

Kandid nelaciĝis demandadi la bonan maljunulon; li volis scii kiel oni preĝis Dion en Eldorado. »Ni ne preĝas al li, diris la bona kaj respektinda saĝulo; ni ne bezonas peti ion de li; li donis al ni ĉion necesan; ni senĉese dankas al li.« Kandid havis la scivolon vidi pastrojn; li demandigis, kie ili troviĝas. La bona maljunulo ridetis. »Miaj amikoj, li diris, ni ĉiuj estas pastroj; la reĝo kaj ĉiuj familiestroj ĉiusemajne solene kantas dankajn kantojn; kaj kvin aŭ ses mil muzikistoj akompanas ilin.«

— Nu! ĉu do vi ne havas monaĥojn, kiuj instruas, disputas, regas, intrigas kaj bruligas la homojn, kiuj ne havas saman opinion kiel ili?

— Necesus por tio, ke ni estu frenezaj, diris la maljunulo; ni ĉiuj ĉi tie estas samideanoj kaj ne komprenas, kion vi diras pri viaj monaĥoj.

Ĉe ĉiuj tiuj paroloj Kandid statis kvazaŭ ekstaze kaj diris ai si pense: »Ĉi tio tre diferencas je tio, kio ekzistas en Vestfalio kaj en la kastelo de lia barona moŝto: se nia amiko Panglos estus vidinta Eldoradon, li ne plu dirus, ke la kastelo de Thunder-ten-tronckh estas la afero plej bela sur la tero; estas ja certe, ke oni devas vojaĝi.«

Post tiu longa interparolado, la bona maljunulo pretigis sesŝafan kaleŝegon, kaj donis dek du el siaj servistoj al la vojaĝantoj por konduki ilin al la kortego. »Senkulpigu min, li diris, ke mia maljuneco senigas min je la honoro akompani vin. La reĝo akceptos vin laŭ maniero, pri kiu vi ne estos malkontentaj, kaj vi sendube indulgos la morojn de la lando, se estas kelkaj, kiuj malplaĉas al vi.«

Kandid kaj Kakambo enkaleŝiĝis; la ses ŝafoj kvazaŭ flugis, kaj en malpli ol kvarhora veturado oni alvenis ĉe la palaco de la reĝo, lokita en iu fino de la ĉefurbo. La portalo estis du cent dudek futojn alta kaj cent futojn larĝa; estas neeble klarigi, el kia materialo ĝi konsistis. Estas evidente, ke ĝi eksterordinarege superis la ŝtonojn kaj sablon, kiujn ni nomas oro kaj gemoj.

Dudek belaj deĵorantinoj akceptis Kandid kaj Kakambo ĉe ilia elkaleŝiĝo, kondukis ilin en banĉambrojn, vestis ilin per roboj teksitaj el kolibra lanugo; poste la grandoficiroj kaj grandoficirinoj de la Reĝeco kondukis ilin en la apartamenton de Lia Reĝa Moŝto, meze inter du vicoj, ĉiu el mil muzikistoj, laŭ la kutima maniero. Kiam ili proksimiĝis al la trona salono, Kakambo demandis ai iu grandoficiro kiel oni devas fari por saluti Lian Reĝan Moŝton: ĉu oni sin ĵetas genue aŭ ventre surteren; ĉu oni metas la manojn sur la kapon aŭ sur la postaĵon; ĉu oni lekas la polvon de la planko; unuvorte, kia estas la ceremonio. »La kutimo, diris la grandoficiro, estas ĉirkaŭbraki la reĝon kaj kisi lin sur ambaŭ vangojn.« Kandid kaj Kakambo sin ĵetis sur la kolon de Lia Reĝa Moŝto, kiu akceptis ilin kun la tuta eleganta facileco, kiun oni povas imagi kaj ĝentile invitis ilin por vespermanĝi.

Dume oni travidigis al ili la urbon, la publikajn konstruojn, kies supro atingis la nubojn, la vendejojn milkolone ornamitajn, la fontanojn kun pura akvo, la fontanojn kun roza akvo, tiujn kun likvoroj el sukerkanoj, kiuj konstante fluis, starante sur grandaj placoj, pavimitaj per ia speco de gemoj, kiuj eligis odoron similan al tiu de la kariofilo kaj de la cinamo. Kandid petis, ke oni montru al li la kortumon, la parlamenton; oni diris, ke da ili ne ekzistas, kaj ke oni neniam pledis. Li demandis, ĉu estas malliberejoj, oni diris al li, ke ne. Kio pli surprizis lin, kaj kio plej plezurigis lin, tio estis la palaco de la sciencoj, en kiu li vidis galerion dumilpaŝe longan, tute plenan je matematikaj kaj fizikaj instrumentoj.

Trarigardinte, dum la posttagmezo, proksimume la milonan parton de la urbo, ili estis rekondukataj al la reĝo. Kandid altabliĝis inter Lia Reĝa Moŝto, sia servisto Kakambo kaj pluraj sinjorinoj. Neniam oni tiom bone manĝis, kaj neniam la reĝo estis pli sprita ol dum la vespermanĝo. Kakambo klarigis la spritajn vortojn de la reĝo al Kandid, kaj, malgraŭ la tradukiĝo ili restis spritaj. El ĉio, kio mirigis Kandid, tio ne estis la malplej miriga.

Ili restis monaton en tiu gastejo. Kandid ne ĉesis diri al Kakambo: »Estas vere, mia amiko, mi rediras, ke la kastelo, kie mi naskiĝis, ne indas je la lando, kie ni estas; sed F-ino Kunegond forestas kaj vi sendube havas en Eŭropo iun amatinon. Se ni restas ĉi tie, ni estos nur same bonstataj kiel la aliaj; male, se ni revenos en nian mondon nur kun dek du ŝafoj ŝarĝitaj per ŝtonoj el Eldorado, ni estos pli riĉaj ol ĉiuj reĝoj kune, ni ne plu bezonos timi inkvizitorojn, kaj ni facile povos repreni F-inon Kunegond.«

Tiu parolo plaĉis al Kakambo: oni tiom ŝatas migradi, akiri famon ĉe siaj samgentanoj, fanfaroni pri tio, kion oni vidis dum siaj vojaĝoj, ke la du feliĉuloj decidis ne plu esti feliĉaj kaj peti sian liberiĝon de Lia Reĝa Moŝto.

»Vi faras malsaĝaĵon, diris al ili la reĝo, mi bone scias, ke mia lando estas negrava; sed, kiam mezbone oni estas ie, oni tie devas resti; mi certe ne havas la rajton teni fremdulojn; tio estas tiranio[52], kiu forestas el niaj moroj, el niaj leĝoj: ĉiuj homoj estas liberaj; foriru, kiam al vi plaĉos, sed la eliro estas tre malfacila. Estas neeble iri kontraŭ la fluo de la rapida rivero, per kiu kvazaŭ mirakle vi alvenis, kaj kiu fluas sub rokaj arkaĵoj. La montoj, kiuj ĉirkaŭas mian tutan landon, estas dek mil futojn altaj kaj staras kiel muroj: ĉiu el ili larĝe okupas spacon de pli ol dek mil mejloj; oni povas malsupreniri ilin nur laŭ krutegoj. Tamen, ĉar vi nepre volas foriri, mi ordonos al la intendanto de la maŝinoj, ke li konstruu unu, kiu povos komforte transporti vin. Kiam oni estos forkondukinta vin trans la montojn, neniu povos akompani vin: miaj regatoj ja ĵuris neniam eliri la ĉirkaŭlimon, kaj ili estas tro saĝaj por rompi sian ĵuron. Cetere vi petu de mi ĉion, kio plaĉos al vi.«

— Ni petas de Via Reĝa Moŝto, diris Kakambo, nur kelke da ŝafoj ŝarĝotaj per nutroj, ŝtonoj kaj per la koto el la lando.

La reĝo ridis. »Mi ne komprenas, li diris, kian emon havas la Eŭropanoj por nia flava koto; sed da ĝi kunportu tiom, kiom vi volos, kaj ĝi al vi utilu.«

Tuj li ordonis al siaj inĝenieroj, ke ili pretigu maŝinon por suprenlevi tiujn du eksterordinarajn homojn ekster la reĝlandon. Tri mil bonaj fizikistoj eklaboris; la maŝino estis preta post dekkvin tagoj kaj ne kostis pli ol dudek milionojn da sterlingaj funtoj, en la landa mono. Sur la maŝinon oni metis Kandid kaj Kakambo; aldone estis du grandaj ruĝaj ŝafoj selitaj kaj briditaj por servi al ili kiel rajdobestoj, kiam ili estos transirintaj la montojn, dudek ŝarĝoŝafoj ŝarĝitaj per nutroj, tridek, kiuj portis donacojn el tio, kion la lando havas plej kurioza, kaj kvindek ŝarĝitaj per oro, gemoj kaj diamantoj. La reĝo ameme kisis la du vagulojn.
Estis bela spektaklo ilia foriro kaj la maniero, laŭ kiu ili estis suprenlevataj, ili kaj iliaj ŝafoj, ĝis la supro de l’montoj. La fizikistoj adiaŭis ilin, post kiam ili estis en sendanĝereco, kaj Kandid ne plu havis alian deziron kaj celon ol iri proponi siajn ŝafojn al F-ino Kunegond.

»Ni havas, li diris, sufiĉon por pagi al la guberniestro de Bonaero, se F-ino Kunegond estas vendotaksigota. Ni iru al Kajeno, ni enŝipiĝu, kaj poste ni vidos, kiun reĝlandon ni povos aĉeti.«

ĈAPITRO XIX
Kio okazis al ili en Surinam, kaj kiel Kandid konatiĝis kun Marten
La unua tago de niaj du vojaĝantoj estis sufiĉe agrabla. Ili estis kuraĝigataj per la ideo, ke ili posedas pli da riĉoj ol Azio, Eŭropo kaj Afriko povus enteni. Kandid, ravita, skribis la nomon de Kunegond sur la trunkon de la arboj. Ĉe la dua tago, du el iliaj ŝafoj enmarĉiĝis kaj pereis kun siaj ŝarĝoj; kelkajn tagojn poste du aliaj ŝafoj mortis pro laciĝo; poste sep aŭ ok pereis pro malsato en iu dezerto; aliaj post kelkaj tagoj falis en profundegojn. Fine, post centtaga marŝado, restis al ili nur du ŝafoj. Kandid diris al Kakambo:

— Mia amiko, vi vidas, kiel la riĉoj el ĉi tiu mondo estas pereeblaj; nur solida estas la virto kaj la feliĉo revidi F-inon Kunegond.

— Tion mi konsentas, diris Kakambo; sed restas al ni ankoraŭ du ŝafoj kun pli da trezoroj ol iam havos la reĝo de Hispanio, kaj mi vidas en la malproksimo urbon, kiu laŭ mia konjekto estas Surinam, apartenanta al la Holandanoj. Ni estas ĉe la fino de niaj penoj kaj ĉe la komenco de nia feliĉo.

Proksimiĝante al la urbo, ili renkontis negron surtere kuŝantan, kiu havis nur la duonon de sia vesto, t. e. kalsono el blua tolo; mankis al tiu kompatindulo la maldekstra kruro kaj la dekstra mano.

— He! Dio mia! diris al li Kandid holande, kion ci faras ĉi tie, mia amiko, en la terurega stato, en kiu oni cin vidas?

— Mi atendas mian mastron, S-ron Vanderdentur, la fama negocisto, respondis la negro.

— Ĉu estas S-ro Vanderdentur, diris Kandid, kiu tiel traktis cin?

— Jes, sinjoro, diris la negro, ĝi estas la kutimo. Dufoje en jaro oni donas al ni kalsonon el tolo kiel nuran veston. Kiam ni laboras en la sukerfabrikoj, kaj kiam la muelŝtono kaptas al ni la fingron, oni tranĉas al ni manon; kiam ni volas forkuri, oni tranĉas al ni kruron: ambaŭ cirkonstancoj okazis al mi: je tia prezo vi manĝas sukeron en Eŭropo. Tamen, kiam mia patrino vendis min por dek patagonaj moneroj ĉe la marbordo de Gvineo, ŝi diris al mi: »Mia kara infano, gloru niajn fetiĉojn, ĉiam adoru ilin, al ci ili faros feliĉan vivon; ci havas la honoron esti sklavo de niaj sinjoregoj la blankuloj, kaj per tio ci riĉigas ciajn gepatrojn.« Ho ve! mi ne scias, ĉu mi riĉigis ilin, sed ili ne igis min riĉa. La hundoj, la simioj kaj la papagoj estas milfoje malpli malfeliĉaj ol ni: la holandanaj fetiĉoj, kiuj konvertis min, ĉiudimanĉe diras al mi, ke ni ĉiuj, ĉu blankaj ĉu nigraj, estas infanoj de Adam. Mi ne estas genealogo; sed, se tiuj predikistoj diras la veron, ni ĉiuj estas frataj kuzoj. Nu, vi konsentos kun mi, ke ne povas esti pli terurega maniero konduti kontraŭ siaj parencoj.

— Ho Panglos! ekkriis Kandid, ci ne divenis tian abomenindon; finfine, mi estos devigata rezigni cian optimismon.

— Kio estas optimismo? diris Kakambo.

— Ho ve! diris Kandid, ĝi estas la obstinego asertadi, ke ĉio estas bona, kiam oni malbonstatas; kaj li ploris rigardante la negron; kaj, plorante, li eniris en Surinam.

La unua afero, pri kiu ili informiĝas, estas ĉu oni povas sendi ŝipon al Bonaero. La persono, al kiu ili sin turnis, ĝuste estis hispana ŝipposedanto, kiu sin proponis por fari kun ili honestan kontrakton. Li difinis rendevuon al ili en iun drinkejon. Kandid kaj la fidela Kakambo kun siaj du ŝafoj tien iris por lin atendi.

Kandid, kiu estis konfidema, rakontis al la Hispano ĉiujn siajn aventurojn, kaj konfesis, ke li volas forpreni F-inon Kunegond. »Mi certe ne riskos veturigi vin al Bonaero, diris la maristo; mi estus pendigata kaj vi ankaŭ. La bela Kunegond estas la preferata amatino de la sinjorego.« Tio estis kvazaŭ fulmobato por Kandid; li longe ploradis; fine li apartigis sin kun Kakambo, al kiu li diris: »Mia kara amiko, jen tio, kion ci faru. Ĉiu el ni havas en siaj poŝoj kvar aŭ kvin milionojn da diamantoj: ci estas pli lerta ol mi; ci iru al Bonaero kaj prenu F-inon Kunegond. Se la guberniestro ne tuj konsentas, ci donu al li unu milionon; se tio ne sufiĉas, donu al li du; ci ne mortigis inkvizitoron, oni ne malfidos cin. Mi ekipos alian ŝipon; cin mi iros atendi en Venezion; ĝi estas libera lando, kie oni ne bezonas timi nek Bulgarojn, nek Abarojn, nek judojn, nek inkvizitorojn.«

Kakambo laŭdegis tian saĝan decidon. Li estis tre ĉagrena pro la penso disiĝi for de bona mastro, fariĝinta lia intima amiko; sed la plezuro utili al li, superis la ĉagrenon, kaŭzatan de la disiĝo. Ili ĉirkaŭbrakis unu la alian, larmante. Kandid rekomendis, ke li ne forgesu la bonan maljunulinon. Kakambo foriris tuj la saman tagon: tiu Kakambo estis tre bona homo.

Kandid restis ankoraŭ dum kelka tempo en Surinam, kaj atendis, ke alia ŝipmastro bonvolos veturigi lin en Italion, lin kaj la du ŝafojn, kiujn li ankoraŭ havis. Li dungis servistojn, kaj aĉetis ĉion necesan por longa vojaĝo; fine S-ro Vanderdentur, mastro de granda ŝipo, sin prezentis al li. »Kiom vi deziras, li demandis al tiu homo, por veturigi min rekte al Venezio, min, miajn servistojn, mian pakaĵaron, kaj la jenajn du ŝafojn?« La mastro konsentis por la prezo de dek mil piastroj; Kandid ne ŝanceliĝis.

»Ho! ho! diris al si aparte la prudenta Vanderdentur, ĉi tiu fremdulo tuj donas dek mil piastrojn! necesas por tio, ke li estu tre riĉa.« Kaj, revenante momenton poste, li deklaris, ke li ne povas foriri por malpli alta prezo ol dudek mil.

— Nu, vi ricevos ilin, diris Kandid.

— Mirige! mallaŭte diris al si la komercisto, ĉi tiu homo donas dudek mil piastrojn same facile kiel dek mil.

Li revenis denove, kaj diris, ke li povos veturigi Kandid ĝis Venezio nur se li ricevos tridek mil piastrojn.

— Mi do pagos al vi tridek mil, respondis Kandid.

— Ho! ho! diris al si la holanda komercisto, tridek mil piastroj estas nenio por ĉi tiu homo; sendube la du ŝafoj portas grandegajn trezorojn; ni ne plu insistu: li unue pagu la tridek mil piastrojn, poste ni vidos.

Kandid vendis du malgrandajn diamantojn, el kiuj la malpli granda valoris pli ol la tuta sumo, kiun postulis la mastro. Lin li pagis antaŭe. La du ŝafoj estis enŝipigataj. Kandid sekvis en malgranda boato por atingi la ŝipon en la rodo; la mastro ne rapidas, malvolvigas la velojn, ekforiras; la vento lin favoras. Kandid, duonfrenezigite, konsternite, jam ne plu vidis lin. »Ho ve! li kriis, jen faro inda je la malnova mondo.« Li revenas al la bordo, profundiĝinte en doloron; ĉar fine li estis perdinta tion, kio sufiĉus por riĉigi dudek monarkojn.

Li iras al la holanda juĝisto; kaj, tial ke li estis iom konfuzita, li forte frapas kontraŭ la pordon; li eniras, klarigas pri sia aventuro, kaj krias iom pli laŭte ol decas. La juĝisto unue pagigas al li dek mil piastrojn pro la bruo, kiun li faris; poste li pacience lin aŭskultas, promesas esplori la aferon, tuj kiam revenos la komercisto kaj pagigas al si dek mil aliajn piastrojn por la aŭdiencaj elspezoj.

Tia agmaniero tute malesperigis Kandid; en vero li estis spertinta malfeliĉojn milfoje pli dolorigajn; sed la flegmo de la juĝisto, kaj tiu de la priŝtelinta lin mastro kolerigis kaj ĵetis lin en nigran melankolion. La malbono de la homoj sin prezentis al li en sia tuta malbelo; li cerbumis nur pri malgajigaj ideoj. Fine, franca ŝipo estis forveturonta al Bordo[53], kaj, ĉar li ne plu havis ŝafojn, ŝarĝitajn per diamantoj por enŝipigi, li luis ĉambron de la ŝipo je ĝusta prezo, kaj sciigis tra la urbo, ke li pagos la vojaĝon, la nutron kaj donacos du mil piastrojn al honestulo, kiu konsentos vojaĝi kun li, kondiĉe, ke tiu homo abomenas sian staton kaj estas la plej malfeliĉa el la provinco.

Sin prezentis tioma amaso da kandidatoj, ke tuta ŝiparo ne povus enteni ilin. Volante elekti inter tiuj, kiuj aspektis plej malfeliĉaj, Kandid distingis dudekon da personoj, kiuj ŝajnis sufiĉe societemaj, kaj kiuj ĉiuj pretendis meriti la preferon. Li kolektis ilin en sian gastejon, pagis ilian vespermanĝon, post kiam ĉiu el ili ĵuris, ke li rakontos lojale sian historion; li promesis elekti tiun, kiu ŝajnos al li la plej kompatinda kaj plej malkontenta pri sia stato, kaj kun pli da pravo, kaj li promesis ankaŭ al la aliaj iomete mondonaci.

La kunsido daŭris ĝis la kvara horo post noktomezo. Kandid aŭskultante ĉiujn iliajn aventurojn, rememoris pri tio, kion diris al li la maljunulino, irante al Bonaero, kaj pri la veto, kiun ŝi faris, ke ne troviĝas sur la ŝipo iu, al kiu ne okazis tre grandaj malfeliĉoj. Li pensis pri Panglos ĉe ĉiu aventuro, kiun oni rakontis al li. »Tiu Panglos estus tre embarasata por pruvi sian sistemon. Mi dezirus, ke li estu ĉi tie. Certe, se ĉio bonstatas, estas en Eldorado, kaj ne en la cetera parto de l’tero.« Fine li decidis favore al iu kompatinda scienculo, kiu laboris dum dek jaroj por eldonistoj en Amsterdam. Li juĝis, ke ne ekzistas metio en la mondo, pri kiu oni povas havi pli da abomeno.

Tiu scienculo, kiu cetere estis bona homo, estis priŝtelita de sia edzino, batita de sia filo, forlasita de sia filino, kiu aranĝis, ke Portugalo forprenu ŝin. Li ĵus estis senigita je malgrava ofico, per kiu li ricevis vivrimedojn; kaj la predikantoj el Surinam persekutis lin, tial ke ili opinias, ke li estas socinano[54]. Oni devas konfesi, ke la aliaj estis same malfeliĉaj kiel li; sed Kandid esperis, ke la scienculo distros lin dum la vojaĝo. Ĉiuj aliaj konkurantoj opiniis, ke Kandid kondutis treege maljuste kontraŭ ilin; sed li kvietigis ilin donacante al ĉiu cent piastrojn.

ĈAPITRO XX
Kio okazis surmare al Kandid kaj al Marten
Do la maljuna scienculo, kiu nomiĝis Marten, enŝipiĝis por veturi al Bordo kun Kandid. Ambaŭ estis multon vidintaj kaj suferintaj; kaj eĉ se la ŝipo estus naĝanta de Surinam al Japanio preter la promontoro de Bon-Espero, ili estus havintaj temojn por diskuti pri la morala malbono kaj pri la fizika malbono dum la tuta vojaĝo.

Tamen Kandid havis grandan avantaĝon super Marten: li ĉiam esperis revidi F-inon Kunegond, dum Marten havis nenion por esperi; plie li havis oron kaj diamantojn; kaj, kvankam li estis perdinta cent dikajn ruĝajn ŝafojn, ŝarĝitajn per la plej grandaj trezoroj el la tero, kvankam li ne povis forgesi la friponagon de la holanda mastro, tamen, kiam li pensis pri tio, kion li havis en la poŝoj, kaj kiam li parolis pri Kunegond, ĉefe ĉe la fino de la manĝado, li emis tiam al la sistemo de Panglos.

— Sed vi, sinjoro Marten, li diris al la scienculo, kion vi pensas pri ĉio ĉi? Kia estas via opinio pri la morala malbono kaj la fizika malbono?

— Sinjoro, respondis Marten, miaj pastroj kulpigis min, ke mi estas socinano; sed fakte mi estas maniĥeano[55].

— Vi mokas min, diris Kandid, ne plu ekzistas maniĥeanoj en la mondo.

— Mi estas unu el ili, diris Marten; mi ne scias kial, sed aliel mi ne povas pensi.

— Necesas, ke vi havu la diablon en la korpo, diris Kandid.

— Ĝi tiom aktive enmiksiĝas en la aferoj de ĉi tiu mondo, diris Marten, ke ĝi povas esti en mia korpo, kiel ĉie alie; sed mi konfesas al vi, ke ekrigardante ĉi tiun terglobon, aŭ pli ĝuste ĉi tiun globeton, mi pensas, ke Dio forlasis ĝin al la zorgoj de iu malbonfarulo; mi ĉiam faras escepton pri Eldorado.

Mi malofte vidis urbon, kiu ne deziras la ruiniĝon de la najbara urbo, nek familion, kiu ne volus ekstermi alian familion. Ĉie la malfortuloj malamegas la potenculojn, antaŭ kiuj ili malnoble humiliĝas, kaj la potenculoj traktas ilin kiel gregojn, kies lanon kaj karnon oni vendas. Unu miliono da murdistoj enregimentigitaj, kurantaj de unu fino de Eŭropo ĝis la alia, profesie mortigadas kaj rabadas kun disciplino por gajni sian panon, tial ke ili ne havas pli honestan metion; kaj en la urboj, kiuj ŝajnas ĝui pacon, kaj kie floras la artoj, la homoj estas forkonsumataj de pli da envio, da zorgoj kaj maltrankviligoj ol sieĝata urbo havas da suferiloj. La kaŝitaj ĉagrenoj estas eĉ pli kruelaj ol la publikaj mizeroj. Unuvorte, da ili mi tiom vidis, mi tiom spertis, ke mi fariĝis maniĥeano.

— Ekzistas tamen bono, rebatis Kandid.

— Povas esti, diris Marten, sed ĝin mi ne konas.

Meze dum tiu disputo, oni aŭdis kanonbruon. La bruo duobliĝas de momento al momento. Ĉiu prenas sian lornon. Oni ekvidas du ŝipojn, kiuj interbatalas je trimejla distanco proksimume; la vento kondukis ambaŭ tiom proksime de la franca ŝipo, ke oni havis la plezuron vidi laŭplaĉe la batalon. Fine unu el la du ŝipoj pafadis tiom trafe kontraŭ la alian, ke ĉi tiu lasta dronis. Kandid kaj Marten klare ekvidis centon da homoj sur la ferdeko de la ŝipo, kiu subakviĝis; ili ĉiuj levis la brakojn al la ĉielo kaj aŭdigis terurajn kriadojn: dum unu momento ĉio estis enabismigata.

— Nu, diris Marten, jen estas kiel la homoj traktas unuj la aliajn.

— Estas vere, ke en tiu afero estas io diabla.

Tiel parolante, li ekvidis mi ne scias kion kun brilega ruĝa koloro, kio naĝis apud la ŝipo. Oni sendis ŝalupon por esplori la naĝantan objekton: ĝi estis unu el liaj ŝafoj. Kandid havis pli da ĝojo, retrovante tiun ŝafon, ol li havis da aflikto perdante cent da ili, ĉiuj ŝarĝitaj per dikaj diamantoj el Eldorado.

La franca kapitano baldaŭ ekvidis, ke la kapitano de la subakviginta ŝipo estas hispana, kaj ke tiu de la subakvigita estis holanda pirato; ĝi estis tiu sama, kiu priŝtelis Kandid. La grandegaj riĉoj, kiujn tiu krimegulo estis rabinta, dronis kun li en la maro, kaj nur unu ŝafo estis savita.

— Vi vidas, diris Kandid al Marten, ke la krimo iafoje estas punata; tiu fripona holanda mastro havis la sorton, kiun li meritis.
— Jes, diris Marten; sed ĉu do necesis, ke la pasaĝeroj, kiuj estis sur lia ŝipo, ankaŭ pereu? Dio punis la friponon, la diablo dronigis la pasaĝerojn.

Dume la franca kaj la hispana ŝipoj plue iris, kaj Kandid daŭrigis sian interparoladon kun Marten. Dum dekkvin tagoj ili senĉese diskutis, kaj post tiu tempo la solvo estis same netrovebla kiel ĉe la unua tago. Sed almenaŭ ili parolis, ili komunikis ideojn unu al la alia, ili reciproke sin konsolis. Kandid karesis sian ŝafon. »Ĉar mi retrovis cin, li diris, mi povos ankaŭ retrovi Kunegond.«

ĈAPITRO XXI
Kandid kaj Marten proksimiĝas al la bordoj de Francio kaj rezonadas
Fine oni ekvidis la bordojn de Francio.

— Ĉu vi jam vizitis Francion? diris Kandid.

— Jes, diris Marten, mi trairis plurajn provincojn. Estas kelkaj, kie la duono el la loĝantoj estas freneza, kelkaj, kie ili estas tro ruzaj, aliaj, kie ili ĝenerale estas sufiĉe trankvilaj kaj sufiĉe malspritaj, aliaj, kie oni afektas spriton; kaj, en ĉiuj, la ĉefa okupado estas la amoro[56], la dua malice paroli, kaj la tria, diri stultojn.

— Sed, sinjoro Marten, ĉu vi vidis Parizon?

— Jes, mi vidis Parizon; ĝi konsistas el ĉiuj tiuj ecoj; ĝi estas ĥaoso, ĝi estas interpuŝejo, kie ĉiu serĉas plezuron, kaj kie neniu trovas ĝin, almenaŭ laŭ tio, kiel ŝajnis al mi. Mi restis tie dum mallonga tempo; tie, vizitante, ĉe mia alveno, la foiron Sankta Germano, friponoj ŝtelis mian tutan havon; min mem oni rigardis kiel ŝteliston, kaj mi sidis ok tagojn en malliberejo; post tio mi fariĝis korektisto en presejo por akiri rimedojn por iri piede al Holando. Mi konatiĝis kun la verkanta kanajlaro, kun la intriganta kanajlaro[57] kaj la konvulsianta kanajlaro[58]. Oni diras, ke en tiu urbo troviĝas personoj tre ĝentilaj; tion mi volas kredi.

— Koncerne min, nenian deziron vidi Francion mi havas, diris Kandid; vi facile komprenas, ke kiam oni pasigis unu monaton en Eldorado, oni nur deziras vidi sur la tero F-inon Kunegond; mi en Venezion iros por ŝin atendi; ni transiros Francion por iri en Italion; ĉu vi akompanos min?

— Tre volonte, diris Marten; oni diras, ke Venezio estas bona nur por la nobelaj Venezianoj, sed ke oni bone akceptas la fremdulojn, kiam ili havas multe da mono; da ĝi mi ne havas, vi havas, ĉie mi akompanos vin.

— Jen, mi pensas, diris Kandid, ĉu vi opinias, ke origine la tero estis iu maro, kiel oni asertas en ĉi tiu dika libro[59], kiu apartenas al la kapitano de l’ŝipo?

— Mi tute ne kredas tion, diris Marten, nek je la revoj, kiujn oni pribabilas de kelka tempo.

— Sed por kiu celo ĉi tiu mondo estas kreita? diris Kandid.

— Por spiti nin, respondis Marten.
— Ĉu ne mirigas vin, pludiris Kandid, la amo, kiun la junulinoj el la lando de la Grandoreluloj havis por tiuj du simioj, kaj kies aventuron mi rakontis?

— Tute ne, diris Marten; mi ne vidas ion stranga en tia pasio; mi vidis tiom da eksterordinaraj aferoj, ke ne plu ekzistas io eksterordinara.

— Ĉu vi kredas, diris Kandid, ke la homoj ĉiam buĉis sin reciproke kiel ili faras nuntempe? ke ili ĉiam estis mensogemaj, perfidemaj, maldankemaj, rabemaj, malfortanimaj, malkonstantaj, malkuraĝaj, enviemaj, frandemaj, drinkemaj, avaraj, ambiciaj, sangavidaj, kalumniemaj, diboĉemaj, fanatikaj, hipokritaj kaj stultaj?

— Ĉu vi kredas, diris Marten, ke ĉiam la nizoj manĝis kolombojn, kiam da ili troviĝis ĉe ilia renkonto?

— Jes, sendube, diris Kandid.

— Nu bone! diris Marten, se la nizoj ĉiam havis la saman karakteron, kiel povus esti, ke la homoj ŝanĝis la sian?

— Ho! diris Kandid, estas granda diferenco, ĉar la libera volo…

Tiel rezonante, ili alvenis ĉe Bordo.

ĈAPITRO XXII
Kio okazis en Francio al Kandid kaj al Marten
Kandid haltis en Bordo nur dum la tempo necesa por vendi kelke da ŝtonoj el Eldorado kaj por prizorgi veturilon kun du sidlokoj: tial ke li nepre bezonis sian filozofon Marten; li estis nur tre ĉagrena pro tio, ke li estis devigata disiĝi de sia ŝafo, kiun li fordonis al la Borda Akademio de la sciencoj, kiu proponis kiel temon por la nunjara premio klarigi, kial la lano de tiu ŝafo estis ruĝa. Kaj la premio estis aljuĝata al scienculo el la Nordo, kiu pruvis per A plus B, minus C, dividita per Z, ke la ŝafo devis esti ruĝa, kaj morti pro variolo.

Tamen ĉiuj vojaĝantoj, kiujn Kandid renkontis survoje en la drinkejoj, diris al li: »Ni iras al Parizo«. Tia ĝenerala fervoro donis al li fine la deziron vidi tiun ĉefurbon; tio ne postulis grandan fortiriĝon de la vojo al Venezio.

Li eniris laŭ la antaŭurbo Sankta-Marso, kaj kredis esti en la plej malbela vilaĝo el Vestfalio.

Apenaŭ Kandid estis en sia gastejo, kiam li estis atakata da malgrava malsano, kaŭzita de siaj laciĝoj. Tial ke li havis ĉe la fingro eksterordinare grandan diamanton, kaj ke oni estis ekvidinta en lia pakaĵaro kesteton mirige pezan, li tuj havis apud si du kuracistojn, kiujn li ne venigis, kelkajn intimajn amikojn, kiuj ne forlasis lin, kaj du bigotinojn, kiuj varmigis liajn tizanojn. Marten diris: »Mi memoras, ke mi ankaŭ estis malsana en Parizo dum mia unua vojaĝo; mi estis tre malriĉa: tial forestis amikoj, bigotinoj, kuracistoj, kaj mi resaniĝis.«

Tamen, dank’al multaj kuraciloj kaj sangelverŝoj, la malsano de Kandid pligraviĝis. Pastro el la kvartalo venis milde por peti sennoman bileton, pagotan en la transmondo; Kandid ne konsentis. La bigotinoj asertis, ke tio estas nova modo[60]. Kandid respondis, ke li ne estas laŭmoda homo. Marten volis ĵeti la pastron trans la fenestrojn; la ekleziulo kolere deklaris, ke oni ne entombigos Kandid; Marten same kolere rebatis, ke li entombigos la ekleziulon, se li daŭrigos sin trudi. La disputo akriĝis; Marten kaptis lin ĉe la ŝultroj kaj malmilde lin forpelis; kio kaŭzis grandan skandalon, pri kiu oni protokolis.

Kandid resaniĝis; kaj dum lia resaniĝado li havis aron da tre bone edukitaj homoj por vespermanĝi ĉe li. Oni vetludis grandajn sumojn. Kandid estis tre mirigita, ke neniam la asoj trafis lin, kaj Marten tute ne miris.

Inter tiuj, kiuj honoris lin per sia ĉeesto, estis malaltkreska abato el Perigordio,[61] unu el tiuj diligentaj personoj, ĉiam rapidagaj, servemaj, senhontaj, karesemaj, konsentemaj, kiuj ŝtelatendas la fremdulojn ĉe ilia trapaso, rakontas al ili la skandalan aferon de la urbo, kaj proponas al ili ĝuaĵojn por ĉiu prezo. Ĉi tiu kondukis unue Kandid kaj Marten al teatro. Tie oni ludis novan tragedion. Okazis, ke Kandid sidis apud kelkaj sprituloj. Tio ne malhelpis lin plori ĉe kelkaj scenoj perfekte ludataj. Unu el la rezonemuloj, kiu apudsidis, diris al li dum interakto:

— Vi tute malprave ploras: tiu aktorino estas tre maltaŭga; la aktoro, kiu ludas kun ŝi, estas eĉ pli mallerta; la teatraĵo estas eĉ pli malbona ol la aktoroj; la aŭtoro ne scias eĉ araban vorton, kaj tamen la sceno okazas en Arabio; kaj, plie, ĝi estas homo, kiu ne kredas je la kunnaskitaj ideoj: mi kunportos al vi morgaŭ dudek broŝurojn, kiuj mallaŭdas lin.

— Sinjoro, kiom da teatraĵoj vi havas en Francio? diris Kandid al la abato, kiu respondis:

— Kvin aŭ ses mil.

— Estas multe, diris Kandid; kiom da ili estas bonaj?

— Dek kvin aŭ dek ses, respondis la alia.

— Estas multe, diris Marten.

Al Kandid tre plaĉis aktorino, kiu ludis la rolon de la reĝino Elizabeto en iu sufiĉe banala tragedio, kiun oni ludas kelkfoje. »Tiu aktorino, li diris al Marten, tre plaĉas al mi; ŝi havas ian trajtosimilecon kun F-ino Kunegond; mi estus tre kontenta saluti ŝin.« La perigorda abato sin proponis por enkonduki lin en ŝian hejmon. Kandid, edukita en Germanio, demandis, kia estas la etiketo, kaj kiel en Francio oni traktas la reĝinojn de Anglio.

— Oni devas distingi, diris la abato; en provinco, oni kondukas ilin[62] en drinkejon; en Parizo, oni respektas ilin, kiam ili estas belaj, kaj oni ĵetas ilin en rubejon, kiam ili mortis.

— Reĝinojn en rubejon! diris Kandid.

— Jes, certe, diris Marten; sinjoro abato pravas: mi estis en Parizo, kiam F-ino Monim[63] pasis, kiel oni diras, el ĉi tiu vivo en la alian; oni rifuzis al ŝi tion, kion ĉi tiuj homoj nomas la honorojn de la entombigo, t. e. putri kun ĉiuj malriĉuloj el la kvartalo en malbela tombejo; ŝi estis entombigata tute sola el sia bando ĉe la angulo de la strato de Burgonj, kio certe tre ĉagrenis ŝin, ĉar ŝi pensis tre noble.

— Tio estas tre malĝentila, diris Kandid.

— Kion vi volas, diris Marten; tiaj naskiĝis ĉi tiuj homoj. Kaj malgraŭ ĉiuj iliaj kontraŭdiroj, ĉiuj eblaj neakordeblecoj, vi tamen vidos ilin en la registaro, en la tribunaloj, en la preĝejoj, en la teatroj de ĉi tiu stranga nacio.

— Ĉu vere oni ankoraŭ ridas en Parizo? diris Kandid.

— Jes, diris la abato, sed furiozante: ĉar ridegante oni plendas pri ĉio kun eksplodoj de rido; eĉ ridante oni agas plej abomeninde.

— Kiu estas, diris Kandid, tiu porkego[64], kiu diris al mi tiom da malbono pri la teatraĵo, ĉe kies ludado mi tiom ploris kaj pri la aktoroj, kiuj tiom amuzis min?

— Ĝi estas ia malica mizerulo, respondis la abato, kiu laborakiras vivrimedojn, mallaŭdante ĉiujn teatraĵojn kaj ĉiujn librojn; li malamas iun ajn, kiu sukcesas, kiel la eŭnukoj malamas la ĝuantojn: li estas unu el tiuj serpentoj de la literaturo, kiu sin nutras per koto kaj veneno; li estas iu gazetistaĉo.

— Kion vi nomas gazetistaĉo? diris Kandid.

— Ĝi estas, diris la abato, verkanto de malicaj, senvaloraj artikoloj, iu F…

Tiel rezonadis Kandid, Marten kaj la Perigordano sur la ŝtuparo, vidante preterpasi la homojn ĉe la foriro el la teatro. «Kvankam mi sopiregas revidi F-inon Kunegond, diris Kandid, mi deziras tamen vespermanĝi kun F-ino Kleron, ĉar ŝi ŝajnis al mi admirinda.«

La abato ne estis el la speco de homoj, kiujn akceptus F-ino Kleron, kiu rilatis nur kun ŝatindularo. »Ŝi ne estas libera ĉi tiun vesperon, li diris; sed mi havos la honoron konduki vin al nobelino, ĉe kiu vi konatiĝos kun la pariza bonedukitaro, kiel se vi estus en la urbo jam de kvar jaroj.«

Kandid, kiu estis laŭnature scivolema, lasas sin konduki en la domon de la sinjorino, en la fundon de la antaŭurbo Sankta Honorato; tie oni estis okupata per ia kartludo, nomita faraono: ĉiu el la dek du ludantoj tenis en manoj malgrandan kajeron el kartoj, kornhavan registron por siaj malbonŝancoj. Regis profunda silento, palo kuŝis sur la frunto de la ludantoj, maltrankvilo sur tiu de la bankiero, kaj la mastrino, sidante ĉe la flanko de tiu senkompata bankiero, observis kvazaŭ per linkaj okuloj ĉiujn paroliojn[65], ĉiujn sepojn[65] kaj la vadekampon[65], pro kiuj ĉiu ludanto angulfaldis siajn kartojn; ŝi zorgis pri la ludado kun severa sed ĝentila atento, kaj ne ekkoleris, pro timo perdi siajn klientojn: la sinjorino nomigis sin markizino de Parolinjak. Ŝia filino, dek-kvinjara, estis unu el la ludantoj kaj avertis per palpebrumo pri la friponaĵoj de tiuj kompatinduloj, kiuj provis artifike kompensi la malbonŝancon[66]. La perigorda abato, Kandid kaj Marten eniris; neniu ekstaris, nek salutis, nek atentis ilin; ĉiuj estis profunde okupataj per siaj kartoj. »Ŝia baronina moŝto Thunder-ten-tronckh estis pli ĝentila«, diris Kandid.

Tamen la abato proksimiĝis al la orelo de la markizino, kiu duone ekstaris, honoris Kandid per favora rideto, kaj Marten per tute nobla mieno; ŝi donigis seĝon kaj kartaron al Kandid, kiu perdis kvindek mil frankojn en du ludoj: poste oni tre gaje noktomanĝis, kaj ĉiuj miris, ke Kandid ne estas ekscitata pro sia malgajno; la lakeoj diris inter si en sia lakea lingvaĵo: »Sendube estas ia riĉegulo angla«.

La noktomanĝo estis sama kiel plejparte el la noktmanĝoj en Parizo: unue silento, due ia bruo el nedistingeblaj paroloj, poste ŝercoj, kies plejparto estas senspritegaj, falsaj novaĵoj kaj multe da malicaj diroj; oni eĉ parolis pri novaj libroj:

— Ĉu vi vidis, diris la perigorda abato, la romanon de sinjoraĉo Goŝa[67], doktoro pri teologio?

— Jes, respondis unu el la kunmanĝantoj, sed mi ne povis finlegi ĝin. Ni havas amason da impertinentaj verkoj, sed ĉiuj kune ne entenas tiom da impertinento, kiom tiu de Goŝa, doktoro pri teologio; mi estas tiom sata je tiu grandega amaso da malŝatindaj libroj, kiuj superŝutas min, ke mi preferas faraonludi.

— Kaj kion vi opinias pri la Miksaĵoj de la ĉefdiakono T…? diris la abato.

— Ha! diris S-ino de Polinjak, kia teda mortemulo! kiel strange li diras ĉion, kion jam ĉiuj scias! kiel peze li diskutas tion, kio eĉ ne indas esti iomete rimarkata! kiel sensprite li proprigas al si la spriton de aliaj! kiel li difektas tion, kion li plagiatas! kiel li naŭzas min! Sed li ne plu naŭzos min; sufiĉas esti leginta kelkajn paĝojn de la ĉefdiakono.

Kunsidis klera kaj bongusta homo, kiu favore subtenis tion, kion diris la markizino. Poste oni parolis pri tragedioj. La sinjorino demandis, kial estas tragedioj, kiujn oni ludas kelkfoje, kaj kiujn oni ne povas legi. La bongustulo tre bone klarigis kiel teatraĵo povas esti interesa kaj esti senvalora; per malmulte da vortoj li pruvis, ke ne sufiĉas starigi unu aŭ du el tiuj situacioj, kiujn oni trovas en ĉiuj romanoj, kaj kiuj ĉiam logas la rigardantojn, sed necesas esti originala, ne estante stranga, ofte noblega kaj ĉiam malafekta; koni la homan koron kaj ĝin elmontri; esti granda poeto kvankam neniu rolulo el la teatraĵo ŝajnas esti poeto; scipovi perfekte sian lingvon, ĝin pure paroli, kun senĉesa harmonio, kaj tiele, ke la rimo ne difektu la sencon. Iu ajn, li aldonis, kiu ne aplikas ĉiujn tiujn regulojn povas verki unu aŭ du tragediojn, kiuj estos en teatro aplaŭdataj, sed neniam li okupos lokon inter la grandaj verkistoj; estas tre malmulte da bonaj tragedioj: unuj estas dialogaj idilioj bone verkitaj kaj rimitaj; la aliaj, politikaj rezonadoj, kiuj dormigas, aŭ vanaj detaligoj, kiuj mallogas; la aliaj, revoj de malmodereguloj, krudstilaj, maldaŭrigataj paroloj, longaj alparoloj al la dioj, tial ke oni ne scias paroli al la homoj, eraraj maksimoj, emfazegaj banaloj.

Kandid aŭskultis tiun parolon kun atento kaj akiris la konvinkon, ke la parolanto estas granda homo; kaj, ĉar la markizino estis zorginta, ke li havu sidlokon apud ŝi, li proksimiĝis al ŝia orelo, kaj ekkuraĝis demandi, kiu estas la homo tiel bone parolanta.

— Ĝi estas scienculo, diris la sinjorino, kiu ne ludas, kaj kiun la abato kelkfoje kondukas al mi por noktomanĝi: li estas tre sperta rilate tragediojn kaj librojn, li verkis tragedion, kiun oni malaplaŭdis kaj libron, kies sola ekzemplero vidita ekster la butiko de lia eldonisto estas tiu, kiun li dediĉis al mi.

— La granda homo! diris Kandid; ĝi estas alia Panglos.

Tiam, sin turnante al li, Kandid diris:

— Sinjoro, vi sendube pensas, ke ĉio statas kiel eble plej bone en la fizika mondo kaj en la morala, kaj ke nenio povas aliel esti?

— Mi, sinjoro, respondis la scienculo, mi havas tute alian opinion: mi trovas ke ĉio iras tute malbone; ke neniu scias, kiu estas lia rango, nek kiu estas lia ofico, nek kion li faras, nek kion li devas fari, kaj krom la noktomanĝo, kiu estas sufiĉe gaja kaj dum kiu regas sufiĉe da interkonsento, la tuta cetera tempo pasas en impertinentaj disputoj: jansenistoj kontraŭ molinistojn, parlamentanoj kontraŭ eklezianojn, verkistoj kontraŭ verkistojn, korteganoj kontraŭ korteganojn, financistoj kontraŭ la popolon, edzinoj kontraŭ edzojn, parencoj kontraŭ parencojn; ĝi estas ĉiama batalo.

— Mi vidis pli da malbono, rebatis Kandid, sed saĝulo, kiu poste estis pendigata, instruis al mi, ke ĉio tio estas bonega: ĝi estas ombroj ĉe bela pentro.

— Via pendigito mokis la homojn, diris Marten; viaj ombroj estas teruraj makuloj.

— Estas la homoj, kiuj faras la makulojn kaj ili ne povas tion eviti.

— Pro tio ili do ne kulpas, diris Marten.

La plejparto el la ludantoj, kiuj komprenis nenion pri la temo, trinkadis; kaj Marten rezonis kun la scienculo, kaj Kandid rakontis parton el siaj aventuroj al la gastigantino.

Post la noktomanĝo, la markizino kondukis Kandid en sian ĉambreton kaj sidigis lin sur kanapon.

— Nu! ŝi diris, vi do ĉiam fortege amas F-inon Kunegond el Thunder-ten-tronckh?

— Jes, sinjorino, respondis Kandid.

La markizino aldiris kun amema rideto:

— Vi respondas al mi kiel junulo el Vestfalio; Franco dirus al mi: »Estas vere, ke mi amis F-inon Kunegond; sed, vidante vin, sinjorino, mi timas, ke ŝin mi ne plu amas.«

— Ho ve! diris Kandid, mi respondos laŭ via deziro.

— Via pasio por ŝi, diris la markizino, komencis per levo de ŝia poŝtuko; mi volas ke vi levu mian ŝtrumpligilon.

— Per mia tuta koro, diris Kandid; kaj ĝin li levis.

— Sed mi volas, ke vi remetu ĝin al mi, diris la sinjorino; kaj Kandid ĝin remetis. Vidu, diris la sinjorino, vi estas fremdulo; kelkfoje mi atendigas miajn amantojn el Parizo dum dek-kvin tagoj, sed mi kapitulacas antaŭ vi tuj ĉe la unua nokto, tial ke oni devas, laŭ la kutimoj de sia lando, honori junulon el Vestfalio.

La belulino, vidinte la grandegajn diamantojn sur la manoj de la juna fremdulo, laŭdis ilin kun tiom da sincero, ke el la fingroj de Kandid ili transiris al tiuj de la markizino.

Kandid, revenante kun sia perigorda abato, sentis kelkajn konsciencriproĉojn pro tio, ke li faris unu malfidelon al F-ino Kunegond; la sinjoro abato partoprenis lian ĉagrenon; li ja ricevis malmulte el la kvindek mil frankoj, kiujn lude perdis Kandid, kaj el la valoro de la du briliantoj duone donacitaj, duone trudakiritaj. Lia celo estis profiti, kiom eble, el la avantaĝoj, kiujn lia konatiĝo kun Kandid povas havigi al li. Li parolis al li multe pri Kunegond; kaj Kandid diris al li, ke kiam li vidos Kunegond en Venezio, li petos al tiu belulino pardonon pro sia malfidelo.

La Perigordo fariĝis pli kaj pli ĝentila kaj komplezema, kaj partoprenis kun delikata intereso en ĉio, kion diris Kandid, al ĉio, kion li faris, al ĉio, kion li intencis fari.

— Vi do havas rendevuon ĉe Venezio? li diris.

— Jes, sinjoro abato, diris Kandid; necesas nepre, ke mi iru retrovi F-inon Kunegond.

Tiam, instigite de la plezuro paroli pri tio, kion li amas, li rakontas, laŭ sia kutimo, parton el siaj aventuroj kun tiu fama Vestfalino.

— Mi kredas, diris la abato, ke F-ino Kunegond estas tre sprita, kaj ke ŝi skribas ĉarmajn leterojn.

— Da ili mi neniam ricevis, diris Kandid; ĉar imagu, ke pro amo al ŝi mi estis forpelita el la kastelo kaj ne povis skribi al ŝi; ke baldaŭ poste mi eksciis, ke ŝi mortis, ke poste mi retrovis ŝin, kaj denove perdis, kaj ke mi sendis al ŝi, je du mil kvincent mejloj for de ĉi tie, ekspresulon, kies respondon mi atendas.

La abato aŭskultis atente kaj ŝajnis iom revema. Li baldaŭ adiaŭis la du fremdulojn, post kiam li ameme ilin ĉirkaŭbrakis. La morgaŭon Kandid ricevis ĉe sia vekiĝo leteron kun jena enhavo:

Sinjoro tre kara amato mia, jam de ok tagoj mi estas malsana en ĉi tiu urbo; mi ekscias, ke vi tie estas. Mi flugus en viajn brakojn se mi povus moviĝi. Mi eksciis pri via trapaso tra Bordo; tie mi lasis la fidelan Kakambo kaj la maljunulinon, kiuj devas baldaŭ sekvi min. La guberniestro de Bonaero prenis ĉion, sed restas al mi via koro. Venu, via ĉeesto redonos al mi la vivon aŭ mortigos min pro plezuro.

Tiu ĉarma letero, tiu neesperita letero, treege ĝojigis Kandid; kaj la ekscio pri la malsano de lia kara Kunegond dolore premis lin. Instigite de tiuj du sentoj, li prenas sian oron kaj siajn diamantojn, kaj kondukigas sin kun Marten al la hotelo, kie loĝis F-ino Kunegond. Li eniras tremante pro emocio, lia koro batadas, lia voĉo plisingultas; li volas ŝovi la kurtenojn de la lito, li volas alportigi lumon.

— Vi nepre ne faru tion, diras al li la servistino, la lumo mortigus ŝin; kaj subite ŝi refermas la kurtenon.

— Mia kara Kunegond, diris Kandid plorante, kiel vi fartas? se vi ne povas vidi min, almenaŭ parolu al mi.

— Ŝi ne povas paroli, diris la servistino.

La sinjorino tiam tiras el la lito grasetan manon, kiun longe Kandid priverŝas per larmoj kaj kiun li poste plenigas per diamantoj, lasante sakon plena de oro sur la brakseĝo.

Dum Kandid estas en emociega stato, alvenas policoficiro, sekvata de la perigorda abato kaj de kvar soldatoj.

— Ĉu do estas tiuj du suspektindaj fremduloj? li diris.

Li tuj ordonas, ke oni kaptu ilin kaj konduku en malliberejon.

— Ne tiel oni traktas la vojaĝantojn en Eldorado, diris Kandid.

— Pli ol iam ajn mi estas maniĥeano, diris Marten.

— Sed kien vi kondukas nin? diris Kandid.

— En iun subteran karceraĉon, diris la policoficiro.

Marten retrovinte sian flegmon, juĝis, ke la sinjorino, kiu ŝajnigis esti Kunegond, estis iu friponino, sinjoro la abato perigorda, iu fripono, kiu plej rapide ekspluatis la naivon de Kandid, kaj la policisto iu alia fripono, kiun oni povas facile subaĉeti.

Prefere ol riski la procedurojn de la juĝistaro, Kandid instruite de lia konsilo, kaj cetere ĉiam senpacience dezirante revidi Kunegond, proponas al la policisto tri malgrandajn diamantojn je valoro de tri mil ormoneroj po unu.

— Ha! sinjoro, diris la homo kun la ebura bastono[68], eĉ se vi estus plej granda krimulo, vi tamen fariĝas homo plej honesta el la mondo; tri diamantoj! ĉiu havanta valoron de tri mil moneroj! Sinjoro! mi oferus por vi mian vivon, anstataŭ konduki vin en karceron. Oni arestas ĉiujn fremdulojn, sed lasu min aranĝi la aferon; mi havas fraton en Diep[69] en Normandio, mi kondukos vin al li; kaj se vi havas iun diamanton por doni, li zorgos pri vi, kiel mi mem.

— Kaj kial oni arestas la fremdulojn? diris Kandid.

Tiam la perigorda abato ekparolis kaj diris:

»Tial ke iu sentaŭgulaĉo el Atrebatio[70] aŭdis stultojn: tio instigis lin fari patromortigon[71], ne tian, kiel estis tiu de 1610 en la monato majo[72], sed tian, kiel tiu de 1594 en la monato decembro[73], kaj tian, kiaj estis pluraj aliaj farataj en aliaj jaroj kaj en aliaj monatoj de aliaj sentaŭgulaĉoj, kiuj aŭdis sensencaĵojn.«
La policisto klarigis pri kio temas.

— Ha! la monstroj! ekkriis Kandid; kio! tiaj abomenindoj okazas ĉe popolo, kiu dancas kaj kantas! Ĉu mi ne povos eliri kiel eble plej baldaŭ el tiu lando, kie simioj incitas tigrojn? Mi vidis ursojn en mia lando; mi vidis homojn nur en Eldorado. Je la nomo de Dio, sinjoro policisto, konduku min al Venezio, kie mi devas atendi F-inon Kunegond.

— Mi povas konduki vin nur en Malalt-Normandion, diris la policisto.

Tuj li ordonas, ke oni demetu liajn katenojn, diras, ke li eraris, forsendas siajn subulojn, forkondukas al Diep Kandid kaj Marten kaj lasas ilin en la manoj de sia frato. Estis malgranda holanda ŝipo en la rodo. La Normando, per la helpo de tri aliaj diamantoj fariĝinte la plej servema el la homoj, enŝipigas Kandid kaj siajn servantojn, kaj la ŝipo alnaĝas al Portsmt[74] en Anglio. Ĝi ne estis la vojo al Venezio; sed Kandid kredis esti liberigita el la infero, kaj li nepre esperis ĉe la unua okazo sin denove direkti al Venezio.

ĈAPITRO XXIII
Kandid kaj Marten iras al la bordoj de Anglio; kion ili vidas tie
— Ha Panglos! Panglos! Ha! Marten? Marten! Ha! mia kara Kunegond! kio do estas ĉi tiu mondo? diris Kandid sur la holanda ŝipo.

— Estas io tre freneza kaj tre abomena, respondis Marten.

— Vi konas Anglion; ĉu oni estas tie same freneza kiel en Francio?

— Estas alia speco de frenezo, diris Marten. Vi scias, ke tiuj du nacioj militas unu kontraŭ la alian pro kelkaj akroj da neĝo ĉirkaŭe de Kanado, kaj ke ili elspezas por tiu bela milito multe pli ol valoras Kanado[75]. Mi ne estas sufiĉe klera por diri al vi, ĉu en iu lando estas pli da frenezuloj ol en alia; mi scias nur, ke ĝenerale la homoj, kiujn ni baldaŭ vidos, estas tre nigrehumoremaj.

Tiel babilante, ili albordiĝis ĉe Portsmt; amasego da homoj kovris la bordon, kaj atente rigardis dikulon, kiu sur la ferdeko de unu ŝipo el la ŝiparo staris sur la genuoj, kun la okuloj vinditaj; kvar soldatoj, postenigitaj vid-al-vide tiu homo, tute trankvile pafis al li po tri kuglojn en la kranion; kaj la tuta kunvenintaro foriris treege kontenta.

— Kio estas ĉio ĉi? diris Kandid, kaj kiu demono superregas ĉie?

Li demandis, kiu estas tiu dikulo, kiun oni ĵus ceremonie mortigis?

— Ĝi estas admiralo,[76] oni respondis al li.

— Kaj kial mortigi tiun admiralon?

— Tial ke li ne kaŭzis la morton de sufiĉe da homoj; li batalis kontraŭ francan admiralon, kaj oni opiniis, ke li ne estis sufiĉe proksime de sia kontraŭulo.

— Sed, diris Kandid, la franca admiralo estis same malproksime de la angla admiralo, kiel ĉi tiu estis de la alia!
— Tio estas nekontraŭdirebla, oni rebatis al li; sed en ĉi tiu lando estas bone mortigi de tempo al tempo iun admiralon por kuraĝigi la aliajn.

Kandid estis tiom senkonsciigita kaj ofendita de tio, kion li vidis kaj de tio, kion li aŭdis, ke li eĉ ne volis elŝipiĝi, kaj kontraktis kun la holanda ŝipmastro (je la risko, ke li ŝtelos lin, kiel tiu el Surinam) por ke li veturigu lin senprokraste al Venezio.

La mastro estis preta post du tagoj. Oni randiris Francion, oni pasis ĉe vido al Lisbono, kaj Kandid tremis[77]. Oni eniris la markolon kaj la Mediteraneon; fine oni albordiĝis ĉe Venezio. »Dio estu laŭdata! diris Kandid ĉirkaŭbrakante Marten; estas ĉi tie, kie mi revidos la belan Kunegond. Mi fidas al Kakambo, kiel al mi mem. Ĉio estas bona, ĉio iras bone, ĉio iras kiel eble plej bone.«

ĈAPITRO XXIV
Pri Paket kaj frato Levkojo
Tuj kiam li estis en Venezio, li serĉigis Kakambo en ĉiuj kafejoj, ĉe ĉiuj voluptovendistinoj, kaj ne trovis lin. Ĉiutage li sendis iun por eltrovi ĉiujn ŝipojn kaj ĉiujn barkojn: neniuj novaĵoj pri Kakambo.

»Kio! li diris al Marten, mi havis tempon transiri de Surinam al Bordo, iri de Bordo al Parizo, de Parizo al Diepo, de Diepo al Portsmuto, rondiri Portugalion kaj Hispanion, transiri la tutan Mediteraneon, pasigi kelke da monatoj en Venezio; kaj la bela Kunegond ne venis! Anstataŭ ŝin mi renkontis nur senhontulinaĉon kaj perigordan abaton! Kunegond sendube mortis; restas al mi nur morti. Ha! estus preferinde resti en la paradizo de Eldorado ol reveni en ĉi tiun malbenindan Eŭropon. Kiel vi pravas! mia kara Marten, ĉio estas iluzio kaj malfeliĉego.«

Li falis en nigran melankolion, kaj ne partoprenis al la opero alla moda[78], nek al la aliaj distroj de la karnavalo; ne eĉ unu virino vekis ĉe li tenton. Marten diris al li: »Vi estas tre naiva, en vero, imagi, ke mestiza servisto, kiu havas en poŝo kvin aŭ ses milionojn, iros serĉi vian amatinon ĝis la fino de l’tero kaj kondukos ŝin al vi en Venezion. Li prenos ŝin por si, se li trovos; se li ne trovos ŝin, li prenos alian: mi konsilas al vi forgesi pri via servisto Kakambo kaj via amatino Kunegond.« Marten ne estis tre konsola. La melankolio de Kandid pligrandiĝis, kaj Marten ne ĉesis pruvi al li, ke ekzistas malmulte da virto kaj malmulte da feliĉo sur la tero, escepte eble en Eldorado, kien neniu povas iri.

Disputante pri tiu grava demando, kaj atendante Kunegond, Kandid ekvidis junan teatanon[79] sur la placo Sankta Marko, kiu tenis ĉe la brako iun junulinon. La teatano ŝajnis freŝa, graseta, fortika; liaj okuloj brilis, lia aspekto estis memfida, lia irmaniero fiera. La junulino estis beleta kaj kantis; ŝi ameme rigardis sian teatanon, kaj de tempo al tempo pinĉis al li la dikajn vangojn.

— Vi almenaŭ konsentos, diris Kandid al Marten, ke ĉi tiuj homoj estas feliĉaj. Ĝis nun mi trovis sur la tuta loĝebla tero, escepte en Eldorado, nur malfeliĉulojn; sed, koncerne ĉi tiun junulinon kaj ĉi tiun teatanon, mi vetas, ke ili estas tre feliĉaj kreitoj.

— Mi vetas, ke ne, diris Marten.

— Ni invitu ilin por vespermanĝi, diris Kandid, kaj vi vidos, ĉu mi eraras.

Tuj li proksimiĝas al ili, komplimentas kaj invitas ilin en sian gastejon por manĝi makaroniojn, perdrikojn el Lombardio, kaviaron, kaj trinki vinon el Montepulciano, vinon nomitan larmoj de Kristo[80], vinon el Kipro kaj el Samos. La fraŭlino ruĝiĝis, la teatano akceptis la inviton, kaj la junulino sekvis Kandid, rigardante lin per okuloj, en kiuj kuŝis surprizo, konfuzo kaj kiuj malheliĝis de kelkaj larmoj. Apenaŭ ŝi estis enirinta la ĉambron de Kandid, ke ŝi diris:

— Nu, Sinjoro Kandid ne rekonas Paket!

Ĉe tiuj vortoj, Kandid, kiu ĝis nun ne tre atente konsideris ŝin, tial ke li pensis nur pri Kunegond, diris al ŝi:

— Ho ve! mia kara infano, ĉu do estas vi, kiu metis doktoron Panglos en la belan staton, en kiu mi vidis lin?

— Ho ve! sinjoro, estas mi mem, diris Paket; mi ja vidas, ke pri ĉio vi estas informita. Mi eksciis pri la teruraj malfeliĉoj, kiuj okazis al ĉiuj domanoj de la baronino kaj al la bela Kunegond. Mi certigas al vi, ke mia sorto ne estis malpli kompatinda. Mi estis tre senpeka, kiam vi vidis min. Iu kordeliero, kiu estis mia konfesprenanto, facile min delogis. La sekvoj estis teruraj; mi estis devigata foriri el la kastelo kelke da tempo post kiam la barono forpelis vin per fortaj piedbatoj sur la postaĵon. Se fama kuracisto ne kompatus min, mi mortus. Dum kelka tempo mi estis pro dankemo la amaĵistino de tiu kuracisto. Lia edzino, kiu estis furioze ĵaluza, senkompate batis min ĉiutage; ŝi estis ia furio. Tiu kuracisto estis la plej malbela el ĉiuj viroj, kaj mi la plej malfeliĉa el ĉiuj virinoj, konstante ricevante batojn pro viro, kiun mi ne amas. Vi scias, sinjoro, kiom danĝeras por disputema virino esti la edzino de kuracisto. Ĉi tiu, indignigite de la farmanieroj de sia edzino, iun tagon, kiam ŝi havis malgravan malvarmumon, donis al ŝi kuracilon tiom efikan, ke ŝi mortis en la daŭro de du horoj en teruraj konvulsioj. La parencoj de la sinjorino iniciatis al la sinjoro prokriman proceson; li forkuris, kaj mi estis metata en malliberejon. Mia senkulpeco ne savus min, se mi ne estus iom beleta. La juĝisto liberigis min, kondiĉe, ke li anstataŭos la kuraciston. Mi baldaŭ estis trudanstataŭata de konkurantino, forpelata sen rekompenco, kaj devigata daŭrigi ĉi tiun abomenindan metion, kiu ŝajnas plaĉa al vi, viroj, kaj kiu estas por ni nur abismo el malŝatindoj. Mi iris al Venezio por praktiki la profesion. Ha! sinjoro, se vi povus imagi, kiom estas malagrable esti devigata sendiference karesi maljunan marĉandiston, advokaton, monaĥon, gondoliston, abaton; esti en la risko ricevi ĉiajn insultojn, ĉiajn malagrablojn; esti alkondukata al tio, ke mi devas ofte pruntepreni jupon por atingi, ke iu naŭza viro ĝin suprenlevu; esti de iu ŝtelata el tio, kion oni gajnis kun aliu; esti perforte devigata pagi al policoficiroj, kaj havi kiel perspektivon nur teruran maljunecon, hospitalon, sterkon, vi konkludus, ke mi estas unu el la plej malfeliĉaj kreitoj el la mondo.

Tiel Paket malfermis sian koron al la bona Kandid, en ĉambreto, en la ĉeesto de Marten, kiu diris al Kandid:

— Vi vidas, ke jam mi gajnis la duonon de mia veto.

Frato Levkojo sidis en la manĝo-ĉambro kai trinkis, atendante la vespermanĝon.

— Sed, diris Kandid al Paket, vi aspektis tiel gaja, tiel kontenta, kiam mi renkontis vin; vi kantis, vi karesis la teatanon kun natura komplezemo; vi ŝajnis al mi tiom feliĉa, kiom vi estas malfeliĉa.

— Ha! sinjoro, respondis Paket, tio estas plia mizero en nia profesio. Hieraŭ mi estis ŝtelata kaj batata de oficiro, kaj necesas, ke hodiaŭ mi aspektu gaja por plaĉi al monaĥo.

Sufiĉis al Kandid; li konfesis, ke Marten pravas. Oni altabliĝis kun Paket kaj la teatano; dum la manĝado estis amuze, kaj ĉe la fino oni konfide interparolis.

— Mia patro, diris Kandid al la monaĥo, mi havas la impreson, ke vi ĝuas sorton, kiu estas por ĉiuj enviinda; via vizaĝo spegulas sanon, via fizionomio signas feliĉon; vi havas tre beletan junulinon por via distro, kaj vi ŝajnas tre kontenta pri via metio de teatano.

— Ja vere, sinjoro, diris frato Levkojo, mi deziras, ke ĉiuj teatanoj estu ĉe la fundo de l’maro. Cent fojojn mi havis la tenton ekbruligi la monaĥejon kaj fariĝi mahometano. Miaj gepatroj devigis min, kiam mi estis dek-kvinjara, surmeti tiun ĉi malŝatindan robon, por lasi pli da riĉo al tiu malbeninda unuenaskita frato, kiun Dio malsukcesigu! Ĵaluzo, malkonsento, furiozo regas en la monaĥejo. Estas vere, ke mi faris kelke da malbonaj predikoj, kiuj havigis al mi iom da mono, kies duonon ŝtelis de mi la prioro; la resto utilas al mi por aĉeti la karesojn de publikulinoj; sed, kiam mi revenas vespere en la monaĥejon, mi emas rompi al mi la kapon kontraŭ la murojn de l’dormejo; kaj ĉiuj miaj kolegoj havas saman emon.

Marten, sin turnante al Kandid kun sia kutima flegmo, diris al li:

— Nu! ĉu mi ne gajnis la tutan veton?

Kandid donis du mil piastrojn al Paket kaj mil piastrojn al frato Levkojo.

— Mi certigas al vi, li diris, ke per tio ili estos feliĉaj.

— Tion mi tute ne kredas, diris Marten; eble per tiuj piastroj vi atingos, ke ili estos eĉ pli malfeliĉaj.

— Okazos trafe-maltrafe, diris Kandid; sed unu afero konsolas min, mi vidas, ke oni ofte retrovas personojn, kiujn oni opiniis neniam retrovi; povos okazi, ke retrovinte mian ruĝan ŝafon kaj Paket, mi renkontos Kunegond.

— Mi deziras, diris Marten, ke iam ŝi feliĉigu vin; sed pri tio mi tre dubas.

— Vi estas tre malmolkora, diris Kandid.

— Tial ke mi havas sperton pri la vivo, diris Marten.

— Sed rigardu ĉi tiujn gondolistojn, diris Kandid; ĉu ili ne senĉese kantas?

— Vi ne vidas ilin en ilia hejmo, kun iliaj edzinoj kaj iliaj buboj, diris Marten. La doĝo havas siajn ĉagrenojn, la gondolisto havas la siajn. Estas vere, ke ĉio konsiderite, la sorto de gondolisto estas preferinda je tiu de doĝo; sed mi opinias, ke la diferenco estas tiom malgranda, ke ne valoras la penon ekzameni la aferon.
— Oni parolas, diris Kandid, pri la senatano Pokokurant, kiu loĝas en tiu bela palaco ĉe la Brenta, kaj kiu akceptas sufiĉe bone la fremdulojn. Oni asertas, ke ĝi estas homo, kiu neniam havis ĉagrenon.

— Mi volus vidi tian maloftaĵon, diris Marten.

Kandid tuj demandigis al sinjorego Pokokurant, pri permeso viziti lin la morgaŭon.

ĈAPITRO XXV
Vizito ĉe la sinjorego Pokokurant, nobela Veneziano
Kandid kaj Marten gondole veturis sur la Brenta kaj alvenis ĉe la palaco de la nobela Pokokurant. La ĝardenoj estis aranĝitaj kaj ornamitaj per belaj statuoj el marmoro; la palaco estis bonstila. La mastro, sesdekjara, riĉega, akceptis tre ĝentile la du scivolemulojn, sed kun tre malmulte da fervoro, kio konfuzetis Kandid kaj ne malplaĉis al Marten.

Unue beletaj kaj pure vestitaj junulinoj prezentis ĉokoladon, kiun ili tre bone ŝaŭmkirlis. Kandid ne povis sin deteni laŭdi ilian belon, ilian afablan ĉarmon kaj ilian lerton. »Ili estas sufiĉe bonaj kreitoj, diris la senatano Pokokurant; kelkafoje mi kuŝigas ilin en mian liton, ĉar mi estas tre tedita de la sinjorinoj el la urbo, de iliaj koketoj, de iliaj ĵaluzoj, de iliaj disputoj, de iliaj humoroj, de iliaj malnobletaĵoj, de ilia malhumilo, kaj de sonetoj, kiujn oni devas verki aŭ mendi por ili; sed, sume, ĉi tiuj du junulinoj komencas tre tedi min.«

Kandid post la tagmanĝo, promenante en longa galerio, estis surprizata de la belo de la pentroj. Li demandis, kiuj majstroj pentris la du unuajn. »Ili estas de Rafaelo, diris la senatano; mi aĉetis ilin tre kare pro vanto antaŭ kelke da jaroj; oni diras, ke nenio estas pli bela en Italio, sed ili tute ne plaĉas al mi; ilia koloro estas tre malheliĝinta, la figuroj ne estas sufiĉe rondformaj kaj ne sufiĉe elstaras; la drapiraĵoj tute ne similas ŝtofon: unuvorte malgraŭ ĉia laŭdo, mi ne trovas en ili veran imiton al la naturo. Mi ŝatos pentron, nur kiam mi opinios vidi la naturon mem: da tiaj ne ekzistas. Mi havas multe da pentroj, sed mi ne plu rigardas ilin.«

Pokokurant, atendante la vespermanĝon, ludigis al si koncerton. Kandid trovis la muzikon belega. »Tiu bruo, diris Pokokurant, povas distri dum unu duona horo; sed se ĝi daŭras pli longe ĝi tedas ĉiujn, kvankam neniu kuraĝas tion konfesi. La muziko hodiaŭ estas nur la arto ludi malfacilajn aferojn, kaj tio, kio estas nur malfacila, ne plaĉas post multe da tempo.

»Eble mi pli ŝatus operon, se oni ne estus trovinta la sekreton fari el ĝi monstron, kiu vekas ĉe mi egan indignon. Tiu ĉeestu, kiu deziras, la prezentadon de malbonaj tragedioj kun muziko, en kiuj la scenoj estas verkitaj kun la nura celo okazigi tre malĝustatempe du aŭ tri ridindajn kantojn, kiuj valorigas la gorĝon de iu aktorino; tiu svenu, kiu deziras aŭ povas, vidante kastriton kanteti en la rolo de Cezar kaj de Kato kaj promeni kun ĝene mallerta mieno sur iu scenejo; koncerne min, jam de longe mi fordecidis pri tiuj banaloj, kiuj hodiaŭ konsistigas la gloron de Italio, kaj kiujn suverenoj pagas tiom kare.« Kandid iom diskutis, sed kun moderemo. Marten havis la saman opinion, kiel la senatano.

Oni altabliĝis kaj post tre bona manĝo, oni eniris en la bibliotekon. Kandid vidante lukse binditan libron de Homero, laŭdis la famegan moŝton pri lia bongusto.

— Jen estas, li diris, libro, kiu ĝuigis la grandan Panglos, la plej bonan filozofon el Germanio.

— Ĝi tute ne ĝuigas min, diris flegme Pokokurant; iam oni kredigis al mi, ke legante ĝin, mi ricevas plezuron; sed tiu senĉesa sinsekvo da bataloj, kiuj similas ĉiuj unu al la aliaj, tiuj dioj, kiuj ĉiam agas kaj ne faras ion definitivan, tiu Heleno, kiu estas la kaŭzo de la milito, kaj kiu apenaŭ estas aktorino en la teatraĵo; tiu Iljon, kiun oni sieĝas kaj kiun oni ne ekokupas, ĉio tio kaŭzis al mi mortan tedon. Mi kelkfoje demandis al kleruloj, ĉu ili tiom enuis, kiom mi ĉe tiu legado, ĉiuj sinceruloj konfesis al mi, ke la libro falas el iliaj manoj, sed ke oni devas ĉiam havi ĝin en sia biblioteko, kiel memoraĵon pri la antikvo, kaj kiel tiujn rustintajn medalojn, per kiuj oni komerci ne povas.

— Via ekscelenca moŝto ne pensas tiel pri Virgilo? diris Kandid.

— Mi konsentas, diris Pokokurant, ke la dua, la kvara kaj la sesa parto de lia Eneido estas bonegaj; sed koncerne lian pian Eneas, kaj la fortikan Kloant, kaj la amikon Akates, kaj la malgrandan Askanius, kaj la stultan reĝon Latinus, kaj la burĝan Amata, kaj la senspritegan Lavinia, mi ne kredas, ke ekzistas io pli senverva kaj malagrabla. Mi pli ŝatas Tason kaj la ridindajn fabelojn de Ariosto.

— Ĉu decas demandi vin, sinjoro, diris Kandid, ĉu vi ne havas grandan plezuron legante Horacon?

— Estas maksimoj, diris Pokokurant, el kiuj bonsocietulo povas profiti, kaj kiuj, dirite en formo de viglaj versoj, gravuriĝas pli facile en la memoron; sed lasas min tute indiferenta lia vojaĝo al Brindisi, kai lia priskribo de malbona tagmanĝo, kaj de la ŝarĝportista disputo inter mi ne scias kia Pupilus, kies paroloj, li diras, estis pusoplenaj, kaj alia kies paroloj estis vinagraj. Nur kun tre forta naŭzo mi legis tiujn maldelikatajn versojn kontraŭ maljunulinojn kaj kontraŭ sorĉistinojn; kaj mi ne vidas, kia merito estas en tio, ke li diras al sia amiko Mecenas, ke se li metas lin en la rangon de la lirikaj poetoj, li frapas la astrojn per sia noblega frunto. La stultuloj admiras ĉion ĉe ŝatata aŭtoro. Mi legas nur por mi; mi ŝatas nur tion, kio indas je mi.

Kandid, kies edukado faris, ke li juĝis nenion per si mem, estis tre mirigata de tio, kion li aŭdis; kaj Marten opiniis, ke la pensmaniero de Pokokurant estis sufiĉe saĝa.

— Ho! jen estas libro de Cicero, diris Kandid; rilate al tiu granda homo, mi pensas, ke vi ne enuas ĉe la legado de liaj verkoj?

— Neniam mi legas ilin, respondis la Veneziano. Ĉu povas interesi min, ke li pledis por Rabirius aŭ por Kluentius? Sufiĉas al mi la procesoj, kiujn mi juĝas; mi prefere estus kontentiĝinta je liaj filozofiaj verkoj; sed kiam mi vidis, ke li dubas pri ĉio, mi konkludis, ke mi estas same klera kiel li kaj ke mi bezonis nenies helpon per esti malklera.

— Ha! jen estas okdek volumoj el verkaĵoj de scienca akademio, ekkriis Marten; povas esti, ke tie troviĝas io valora.

— Ĝi estus, diris Pokokurant, se nur unu el la aŭtoroj de tiu konfuzaĉo estus elpensinta la arton fari pinglojn; sed en ĉiuj tiuj libroj troviĝas nur vanaj sistemoj kaj ne eĉ unu sola utila afero.

— Kiom da teatraĵoj mi vidas tie, diris Kandid, en itala lingvo, en hispana, en franca!

— Jes, diris la senatano, estas tri mil da ili, kaj ne eĉ tri dekduoj da bonaj. Rilate al tiuj kolektoj da predikoj, kiuj ĉiuj kune ne valoras paĝon de Seneko, kaj ĉiuj tiuj dikaj volumoj pri teologio, estu certa, ke neniam mi malfermas ilin, nek mi nek aliu.

Marten ekvidis bretaron ŝarĝitan per anglaj libroj. Li diris:

— Mi kredas, ke plaĉas al respublikano la plejparto da tiuj libroj klare verkitaj.

— Jes, respondis Pokokurant, estas bele skribi kion oni pensas; tio estas privilegio de la homo. En la tuta Italio, oni skribas nur kion oni ne pensas; kiuj loĝas en la patrio de la Cezaroj kaj de la Antonenoj, tiuj ne kuraĝas havi ideon sen la permeso de jakobeno. Mi estus kontenta pri la libero, kiu inspiras la anglajn geniulojn, se la pasio kaj la partiemo ne difektus ĉion, kio estas ŝatinda en tiu multvalora libero.

Kandid, ekvidante libron de Milt’n[81], demandis al Pokokurant, ĉu li ne konsideras tiun aŭtoron kiel grandan homon.

— Kiun? li diris, tiun barbaron, kiu faris longan komentadon pri la unua ĉapitro de la Genezo en dek libroj[82] el malbelsonaj versoj? tiun maldelikatan imitanton de la Grekoj, kiu kripligas la kreadon, kaj kiu, dum Moseo reprezentas la Eternulon, produktantan la mondon per la parolo, igas la Messiah[83] elpreni cirkelon el iu ŝranko en la ĉielo por desegni sian verkon? Ĉu mi povus ŝati tiun, kiu difektis la inferon de Taso; kiu maskas Lucifer jen bufe, jen pigmee, kiu ripetigas al li centfoje la samajn paroladojn; kiu disputigas lin pri teologio; kiu, serioze imitante la komikan inventon pri eksplodpafiloj de Ariosto, igas la diablojn kanonpafadi en la ĉielon? Nek mi, nek aliu en Italio povis ŝati tiujn bedaŭrindajn ekstravagancojn. La edziĝo de la Peko kun la Morto kaj la kolubroj, kiujn naskas la Peko, vomigas ĉiun homon, kiu havas guston iom delikatan, kaj lia longa priskribo de hospitalo konvenas nur por tombisto. Tiu malklara, strangeta kaj naŭza poemo estis malŝatata tuj ĉe ĝia naskiĝo; ĝin mi traktas hodiaŭ kiel en ĝia patrio ĝi estis traktata de la samtempuloj. Cetere, mi diras, kion mi pensas kaj tute ne atentas ĉu la aliaj pensas kiel mi.

Kandid estis tre ĉagrena pro tiuj paroloj; li respektis Homero, iom li ŝatis Milt’n.

— Ho, ve! li diris mallaŭte al Marten, mi tre timas, ke ĉi tiu homo havas nur malŝategon por niaj germanaj poetoj.

— Ne estus en tio granda domaĝo, diris Marten.

— Ho! kia supera homo! diris Kandid al Marten tra la dentoj, kia granda geniulo estas tiu Pokokurant! Nenio povas plaĉi al li.

Tiel revuinte ĉiujn librojn, ili malsupreniris en la ĝardenon. Kandid laŭdis ties ĉiujn belecojn.

— Mi konas nenion pli malbongustan, diris la mastro; ni havas ĉi tie nur bagatelaĵojn; sed tuj morgaŭ mi ordonos, ke oni konstruu alian laŭ pli admirinda desegno.

Kiam la du scivolemuloj estis adiaŭintaj lian ekscelencan moŝton:

— Nu, diris Kandid al Marten, vi konsentos, ke jen estas la plej feliĉa el ĉiuj homoj, ĉar li ne estas sklavo de ĉio, kion li posedas.
— Ĉu do vi ne vidas, diris Marten, ke ĉio, kion li posedas, naŭzas lin? Plato diris, jam de longe, ke la plej bonaj stomakoj ne estas tiuj, kiuj malakceptas ĉiujn nutrojn.

— Sed, diris Kandid, ĉion kritiki, konstati mankojn tie, kie aliaj homoj kredas vidi belecojn, ĉu tio ne donas plezuron?

— Tio signifas, diris Marten, ke ne havi plezuron, tio donas plezuron?

— Nu bone! diris Kandid, nur mi estos feliĉa, kiam mi revidos F-inon Kunegond.

— Estas ĉiam saĝe esperi, diris Marten.

Tamen la tagoj, la semajnoj forpasis; Kakambo ne revenis, kaj Kandid estis tiom profundiĝinta en sian doloron, ke li ne rimarkis, ke Paket kaj frato Levkojo eĉ ne venis por lin danki.

ĈAPITRO XXIV
Pri vespermanĝo, kiun ĉeestis Kandid kaj Marten kun ses fremduloj, kaj kiaj ili estis
Iun vesperon, kiam Kandid, akompanate de Marten, estis altabliĝonta kun la fremduloj, kiuj loĝis en la sama gastejo, homo kun fulgokolora vizaĝo proksimiĝis al li de malantaŭe, kaj kaptinte lin ĉe la brako, diris al li:

— Estu preta por foriri kun ni, vi ne preterlasu la okazon.

Li sin turnas kaj ekvidas Kakambo. Nur la ekvido de Kunegond povus lin pli mirigi. Li estis freneziĝonta pro ĝojo. Li ĉirkaŭbrakas sian karan amikon.

— Kunegond estas ĉi tie, sendube? Kie ŝi estas? Konduku min al ŝi, ke mi mortu pro ĝojo kun ŝi.

— Kunegond ne estas ĉi tie, diris Kakambo, ŝi estas en Konstantinopolo.

— Ha, ĉielo! en Konstantinopolo! sed eĉ se ŝi estus en Ĉinio, tien mi flugus, ni foriru.

— Ni forveturos post la vespermanĝo, denove daŭrigis Kakambo; mi ne povas diri plu al vi; mi estas sklavo, mia mastro atendas min; mi devas iri por lin servi ĉetable: ne diru vorton; vespermanĝu kaj tenu vin preta.

Ŝanceliĝante inter ĝojo kaj doloro, ravite esti revidinta sian fidelan agenton, mirigite vidi lin sklavo, tute okupite de la penso retrovi sian amatinon, kun maltrankvila koro, kun konfuzita spirito, Kandid altabliĝis kun Marten, kiu malvarmsange vidis ĉiujn tiujn aventurojn, kaj kun ses fremduloj, kiuj estis venintaj en Venezion por pasigi la karnavalon.

Kakambo, kiu donis por trinki al unu el tiuj fremduloj, proksimiĝis al la orelo de sia mastro, ĉe la finiĝo de l’manĝado, kaj diris al li: »Via Reĝa Moŝto foriros kiam al ĝi plaĉos, la ŝipo estas preta.« Eldirinte tiujn vortojn, li foriris. La kunmanĝantoj mirigite rigardis unuj la aliajn, ne dirante eĉ unu solan vorton, kiam alia servisto proksimiĝante al sia mastro, diris al li: »Reĝa Moŝto, la portseĝo de via Majesto estas en Padova kaj la barko estas preta.« La mastro faris signon kaj la servisto foriris. Ĉiuj kunmanĝantoj denove rigardis unuj la aliajn, kaj la komuna surprizo duobliĝis. Iu tria servisto, proksimiĝante al tria fremdulo, diris al li: »Reĝa Moŝto, kredu min, Via Majesto ne devas resti ĉi tie pli longe: mi ekpreparos ĉion«; kaj li tuj malaperis.

Kandid kaj Marten tiam ne plu dubis, ke tio estis karnavala maskiĝado. Kvara servisto diris al kvara mastro: »Via Majesto forveturos, kiam al ĝi plaĉos«, kaj li eliris, kiel la aliaj. La kvina servisto diris la samon al la kvina mastro. Sed la sesa servisto malsame parolis al la sesa fremdulo, kiu estis apud Kandid; li diris al li: »Nu, via Reĝa Moŝto, oni ne plu volas krediti al Via Majesto, nek al mi ankaŭ, kaj ni riskas esti enkarcerigataj ĉi tiun nokton, vi kaj mi; mi iras por zorgi pri miaj aferoj: adiaŭ.«

Kiam ĉiuj servistoj estis malaperintaj, la ses fremduloj, Kandid kaj Marten restis profunde silentaj. Fine Kandid ekparolis: »Sinjoroj, li diris, jen estas stranga ŝerco. Kial vi ĉiuj estas reĝoj? Koncerne min, mi konfesas, ke nek mi, nek Marten estas tiaj.«

La mastro de Kakambo seriozmiene ekparolis, kaj diris itallingve: »Mi tute ne ŝercas, mi nomiĝas Aĥmet la III[84]. Dum pluraj jaroj mi estis grandsultano; mi detronigis mian fraton; mia nevo detronigis min; oni fortranĉis la kolon al miaj veziroj; mi finpasigas mian vivon en la malnova palaco; mia nevo, la granda sultano Mahmud, kelkfoje permesas al mi vojaĝi pro mia sano, kaj mi venis al Venezio por pasigi la karnavalon.«

Junulo, kiu estis apud Aĥmet, parolis post li kaj diris: »Mi nomiĝas Ivan[85]; mi estis imperiestro de ĉiuj Rusioj; mi estis detronigata dum mi kuŝis ankoraŭ en la lulilo; mia patro kaj mia patrino[86] estis malliberigitaj; oni edukis min en malliberejo; mi kelkfoje havas la permeson vojaĝi akompanate de gardantoj, kaj mi venis al Venezio por pasigi la karnavalon.«

La tria diris: »Mi estas Karl-Edvard[87], reĝo de Anglio; mia patro translasis al mi siajn rajtojn je la reĝlando; mi batalis por defendi ilin; oni elŝiris la koron al ok cent el miaj amikoj kaj per ĝi oni batis iliajn vangojn. Mi estis metata en malliberejon; mi iras al Romo fari viziton al la reĝo mia patro, kiu estas kiel mi kaj mia avo detronigita, kaj mi venis al Venezio por pasigi la karnavalon.«

La kvara tiam ekparolis kaj diris: »Mi estas reĝo de la Polakoj[88]; la sorto de l’milito senigis min je miaj heredaj Ŝtatoj[89]; mia patro spertis la samajn malfeliĉojn; mi rezigne obeas la Providencon kiel la sultano Aĥmet, la imperiestro Ivan kaj la reĝo Karl-Edvard, al kiu Dio donu longan vivon; kaj mi venis al Venezio por pasigi la karnavalon.«

La kvina diris: »Mi ankaŭ estas reĝo de la Polakoj; dufoje mi perdis mian reĝlandon[90]; sed la Providenco donis al mi alian Ŝtaton, en kiu mi faris pli da bono ol ĉiuj reĝoj de Sermatio kune faris ĉe la bordoj de Vistulo; mi ankaŭ rezigne obeas al la Providenco, kaj mi venis en Venezion por pasigi la karnavalon.«

Restis al la sesa monarko paroli: «Sinjoroj, li diris, mi ne estas tiom granda sinjorego kiel vi, tamen mi ankaŭ estis reĝo. Mi estas Teodor[91]; oni elektis min reĝo de Korsiko; oni nomis min Via Majesto, kaj nun oni apenaŭ nomas min Sinjoro. Mi fabrikigis monerojn, kaj mi ne posedas unu denaron; mi havis du ŝtatsekretariojn, kaj mi apenaŭ havas serviston; mi sidis sur trono, kaj dum longa tempo en Londono mi sidis sur pajlo. Mi tre timas, ke ĉi tie oni same traktos min, kvankam mi venis en Venezion por pasigi la karnavalon.«

La kvin aliaj reĝoj aŭskultis tiun paroladon kun nobla kompato. Ĉiu el ili donacis orajn monerojn al la reĝo Teodor, por ke li havigu al si vestojn kaj ĉemizojn; Kandid donacis al li diamanton je valoro de du mil ormoneroj. »Kiu do estas tiu simplulo, diris la kvin reĝoj, kiu estas en stato donaci centfoje pli ol ĉiu el ni, kaj kiu ĝin donacas?«

Ĉe la momento kiam oni detabliĝis, venis en la saman gastejon kvar princaj Moŝtoj, kiuj ankaŭ estis perdintaj siajn ŝtatojn sekve de milito, kaj kiuj venis en Venezion por pasigi la reston de l’karnavalo; sed Kandid tute ne atentis la nove venintajn. Okupis lin nur la penso iri al Konstantinopolo por trovi sian karan Kunegond.

ĈAPITRO XXVII
Vojaĝo de Kandid al Konstantinopolo
La fidela Kakambo estis jam sukcesinta atingi, ke la turka mastro, kiu estis rekondukonta la sultanon Aĥmet al Konstantinopolo, akceptos Kandid kaj Marten en sian ŝipon. Ambaŭ iris tien, respektege genufleksinte antaŭ Lia kompatinda sultana Moŝto. Irante, Kandid diris al Marten:

— Jen estas tamen ses detronigitaj reĝoj, kun kiuj ni vespermanĝis! kaj eĉ inter tiuj ses reĝoj estas unu, al kiu mi almozis. Eble estas multaj aliaj princoj pli malfeliĉaj. Koncerne min, mi perdis nur cent ŝafojn, kaj mi flugas en la brakojn de Kunegond. Mia kara Marten, unu fojon pli, Panglos estis prava, ĉio statas bone.

— Tion mi deziras, diris Marten.

— Sed, diris Kandid, jen estas tre nekredebla aventuro, kiun ni havis en Venezio. Neniam oni vidis nek aŭdis, ke ses detronigitaj reĝoj kune vespermanĝis en gastejo.

— Tio ne estas pli eksterordinara ol la plejparto el la aferoj, kiuj okazis al ni. Estas tre ordinare, ke reĝoj estas detronigataj; kaj rilate al la honoro, kiun ni havis vespermanĝante kun ili, tio estas bagatelo neniel inda je nia atento.

Apenaŭ Kandid estis sur la ŝipo, ke li saltis sur la kolon de sia eks-servisto, de sia amiko Kakambo.

— Nu! li diris, kion faras Kunegond? Ĉu ŝi estas ĉiam eksterordinare bela? Ĉu ŝi min amas ankoraŭ? Kiei ŝi fartas? Ci sendube aĉetis por ŝi palacon en Konstantinopolo?

— Mia kara mastro, respondis Kakambo, Kunegond purigas pelvetojn ĉe la bordoj de la Propontid[92], ĉe princo, kiu havas tre malmulte da pelvetoj; ŝi estas sklavo en la domo de eksa suvereno, nomita Ragocki[93], al kiu la Granda Turko donas tri ormonerojn potage en la azilo; sed pli bedaŭrinde estas, ke ŝi perdis sian belon kaj fariĝis terure malbela.

— Ha! ĉu bela, ĉu malbela, diris Kandid, mi estas honesta homo, kaj mia devo estas ŝin ami ĉiam. Sed kiel estas eble, ke ŝi povis fali en tian mizeregan staton malgraŭ la kvin aŭ ses milionoj, kiujn ci kunportis?

— Nu, diris Kakambo, ĉu do mi ne devis doni du milionojn al la sinjoro Fernando d’Ibara, kaj Figuerora, kaj Maskarenes, kaj Lampurdos, kaj Suza, guberniestro de Bonaero, por ricevi la permeson repreni F-inon Kunegond? Kaj ĉu do pirato brave ne forrabis de ni ĉion ceteran? Ĉu do tiu pirato ne veturigis nin al la promontoro Matapan, al Milo, al Nikario, al Samos, al Petra, al la Dardaneloj, al Marmora, al Skutari? Kunegond kaj la maljunulino servas ĉe tiu princo, pri kiu mi parolis al vi, kaj mi, mi estas sklavo de la detronigita sultano.

— Kiom da malfeliĉoj kunigitaj unu kun la aliaj! diris Kandid. Sed, ĉio konsiderite, mi havas ankoraŭ kelkajn diamantojn; mi facile liberigos Kunegond. Estas tre domaĝe, ke ŝi fariĝis malbela.

Poste, sin turnante al Marten:

— Laŭ via opinio, kiu estas pli kompatinda, ĉu la imperiestro Aĥmet, ĉu la imperiestro Ivan, ĉu la reĝo Karl-Edvard, ĉu mi?

— Mi ne scias, diris Marten; estus necese, ke mi estu en viaj koroj por scii tion.

— Ha! diris Kandid, se Panglos ĉeestus, li scius tion kaj dirus al ni.

— Mi ne scias per kiaj pesiloj via Panglos povus pesi la malfeliĉojn de la homoj kaj taksi iliajn dolorojn. Mi tamen konjektas, ke sur la tero ekzistas milionoj da homoj, kiuj estas centfoje pli kompatindaj ol la reĝo Karl-Edvard, la imperiestro Ivan kaj la sultano Aĥmet.

— Tio povas esti, diris Kandid.

Post malmulte da tagoj oni venis en la kanalon de la Nigra Maro. Kandid unue reaĉetis Kakambo tre kare, kaj ne perdante tempon, li kaj liaj akompanantoj sin ĵetis en galeron por iri al la bordo de Propontid serĉi Kunegond, kia ajn povus esti ŝia malbelo.

Inter la punlaborularo troviĝis du punuloj, kiuj tre malbone remadis kaj al kiuj la malgrandaziana mastro donis kelke da batoj per bovtendeno sur la nudajn ŝultrojn: Kandid, laŭ natura movo, pli atente rigardis ilin ol la aliajn punlaborulojn kaj kompateme proksimiĝis al ili. Kelke da kriplaj trajtoj de iliaj vizaĝoj ŝajnis al li havi ian similon kun Panglos kaj kun tiu malfeliĉa jezuito, tiu barono, tiu frato de Kunegond. »En vero, li diris al Kakambo, se mi ne vidus pendigi majstron Panglos, kaj se mi ne havus la malfeliĉon mortigi la baronon, mi kredus, ke estas ili, kiuj remadas sur ĉi tiu galero.«

Aŭdante la nomojn barono kaj Panglos, la du punlaboruloj ekkriis, haltis sur sia benko kaj lasis fali siajn remilojn. La malgrandaziana mastro alkuris sur ilin, kaj la batoj per bovtendeno duobliĝis.

— Haltu! haltu! sinjoro, ekkriis Kandid; mi donos al vi tiom da mono, kiom vi postulos.

— Kio! ĝi estas Kandid! diris unu el la punuloj.

— Kio! ĝi estas Kandid! diris la alia.

— Ĉu tio estas sonĝo? diris Kandid; ĉu mi maldormas? Ĉu mi estas en ĉi tiu galero? Ĉu tio estas la barono, kiun mi mortigis? Ĉu tio estas majstro Panglos, kiun mi vidis pendigata?

— Tio estas ni mem, tio estas ni mem, ili respondis.

— Kio! tio estas tiu granda filozofo? diris Marten.

— He! sinjoro malgrandaziana mastro, diris Kandid, kiom da mono vi postulas por reaĉeti sinjoron De Thunder-ten-tronckh, unu el la unuarangaj baronoj de la Imperio, kaj sinjoron Panglos, la plej profundpensan metafizikiston el Germanio?

— Hunda kristano, respondis la malgrandaziana mastro, ĉar ĉi tiuj du hundaj kristanaj punlaboruloj estas baronoj kaj metafizikistoj, kio sendube estas altranga ofico en ilia lando, ci pagos por ili kvindek mil ormonerojn.

— Vi ricevos ilin, sinjoro; veturigu min fulmorapide al Konstantinopolo, kaj vi tuj estos pripagata. Sed, pli trafe: konduku min al F-ino Kunegond.

La malgrandaziana mastro, ĉe la unua propono de Kandid, jam turnis la antaŭkilon al la urbo, kaj li remigis tiel rapide, ke la galero kvazaŭ flugis kiel birdo en aero.

Kandid centfoje ĉirkaŭbrakis la baronon kaj Panglos.

— Kiel povas esti, ke mi ne mortigis vin, mia kara barono? kaj, mia kara Panglos, kiel vi vivas post kiam oni pendigis vin? kaj kial ambaŭ vi estas punlaboruloj sur galero en Turkio?

— Ĉu estas tute vere, ke mia kara fratino estas en ĉi tiu lando? diris la barono.

— Jes, respondis Kakambo.

— Mi do revidas mian karan Kandid! ekkriis Panglos.

Kandid prezentis al ili Marten kaj Kakambo. Ĉiuj ĉirkaŭbrakis unuj la aliajn, ili ĉiuj parolis samtempe. La galero flugis, jam ili estis en la haveno. Oni venigis judon, al kiu Kandid vendis por kvindek mil ormoneroj diamanton, kiu valoris centmil, kaj kiu ĵuris laŭ Abrahamo, ke li ne povis pagi pli kare. Kandid tuj pagis la reaĉeton de la barono kaj de Panglos. Ĉi tiu sin ĵetis al la piedoj de sia liberiganto kaj superverŝis ilin per larmoj; la alia dankis al li per kapsigno kaj promesis redoni ĉi tiun monon al li ĉe la unua okazo.

— Sed ĉu estas eble, ke mia fratino estas en Turkio? li diris.

— Nenio estas pli ebla, rediris Kakambo, ĉar ŝi frotpurigas la teleraron ĉe iu princo de Transilvanio.

Oni tuj venigis du judojn; Kandid vendis ankoraŭ diamantojn; kaj ili denove veturis per alia galero por iri liberigi Kunegond.

ĈAPITRO XXVIII
Kio okazis al Kandid, al Panglos, al Marten, ktp
— Pardonon, mi denove petas, diris Kandid al la barono; pardonon, mia respektinda patro, pro tio, ke mi forte trapikis vian korpon per spado.

— Ni ne plu parolu pri tio, diris la barono; mi parolis iom tro akre, tion mi konfesas; sed, ĉar vi volas scii pro kia hazardo vi vidis min kiel pullaborulon en galero, mi diros al vi, ke post kiam la frato apotekisto de la kolegio estis kuracinta mian vundon, mi estis atakata kaj forrabata de hispana taĉmenteto; oni metis min en malliberejon ĉe Bonaero en la tempo, kiam mia fratino estis ĵus foriranta. Mi petis pri reiro al Romo por resti apud la patro generalo. Mi estis elektata por iri al Konstantinopolo kaj servi kiel kapelpastro al la ambasadoro de Francio. Mi estis enoficiĝinta apenaŭ depost ok tagoj, kiam mi renkontis en la proksimiĝo de l’vespero junan ikoglanon[94] tre belkorpan. Estis tre varme: la junulo volis sin bani; mi profitis la okazon por min bani ankaŭ. Mi ne sciis, ke por kristano estas gravega krimo esti trovata tute nuda en kunesto de juna mahometano. Iu kadio[95] ordonis, ke mi ricevu cent bastonfrapojn sur la plandojn kaj kondamnis min esti punlaborulo sur galero. Mi kredas, ke neniam okazis pli abomeninda maljustaĵo. Sed mi tre deziras ekscii, kial mia fratino estas en la kuirejo de iu suvereno de Transilvanio rifuĝinta ĉe la Turkojn.

— Kaj vi, mia kara Panglos, kiel povas esti, ke mi revidas vin.

— Estas vere, diris Panglos, ke vi vidis min pendigata; normale mi devus esti bruligata; sed vi memoras, ke pluvegis, kiam oni estis min kuironta: la pluvego estis tiom fortega, ke oni devis rezigni, ekbruligi la fajron; mi estis pendigata, tial ke oni ne povis pli bone fari: ĥirurgo aĉetis mian korpon, kunportis min hejmen kaj min sekcis. Li unue faris krucforman entranĉon de la umbiliko ĝis la ŝlosilosto. Ne estis eble sperti pli fuŝan pendigadon ol la mian. La ekzekutisto de la sankta Inkvizicio, kiu estis sub-diakono, treege lerte bruligis la homojn, sed li estis sensperta por ilin pendigi: la ŝnuro estis malseka kaj malbone ŝoviĝis, ĝi estis fuŝe nodita; fakte mi ankoraŭ spiris: la krucforma entranĉo igis min tiom forte ekkrii, ke la ĥirurgo falis renverse, kaj, kredante, ke li sekcis la diablon, li forkuris mortante pro timo, kaj denove falis sur la ŝtuparon, forkurante. Pro la bruo lia edzino alkuris el najbara ĉambreto; ŝi vidis min sternita sur la tablo kun mia krucforma entranĉo: pli ol ŝia edzo ŝi ektimis, forkuris, kaj falis sur lin. Kiam ili iom rekonsciiĝis, mi aŭdis la ĥirurginon[96], kiu diris al la ĥirurgo: »Mia bona, kial do vi volas sekci herezulon? Ĉu do vi ne scias, ke la diablo ĉiam estas en la korpo de tiaj homoj? Rapide mi iras serĉi pastron, por lin ekzorcizi.« Ĉe tiu parolo mi timtremegis kaj mi streĉis miajn malmultajn restantajn fortojn por ekkrii: »Kompatu min!« Fine la sekcisto plikuraĝiĝis; li kudris mian haŭton; eĉ lia edzino prizorgis min; post dek-kvin tagoj mi povis ellitiĝi. La sekcisto trovis por mi okupon, kaj mi fariĝis lakeo de Kavaliro de Malto, kiu veturis al Venezio; sed ĉar mia mastro, ne havis monon por min salajri, mi dungiĝis ĉe venezia komercisto, kaj mi akompanis lin al Konstantinopolo.

»Iun tagon ekkaptis min la kaprico eniri moskeon; tie estis nur maljuna pastro kaj juna tre bela bigotino, kiu preĝadis; ŝia brusto estis tute nekovrita; ŝi havis inter siaj du mamoj belan bukedon el tulipoj, el rozoj, el anemonoj, el ranunkoloj, el hiacintoj kaj el aŭrikuloj; ŝi lasis fali sian bukedon; ĝin mi levprenis kaj remetis kun tre respekta servemo. Mi estis tiom longtempe por ĝin remeti, ke la pastro ekkoleris, kaj vidante, ke mi estas kristano, li vokis por helpo. Oni kondukis min al la kadio, kiu ordonis, ke oni donu al mi cent latobatojn sur la plandojn kaj sendis min kiel punlaborulon sur galeron. Mi ĝuste estis katenita en la sama galero ĉe la sama benko kiel S-ro barono. Estis sur tiu galero kvar junuloj el Marsej[97], kvin pastroj el Napoli, kaj du monaĥoj el Korfu, kiuj diris al ni, ke similaj aventuroj okazas ĉiutage. S-ro barono pretendis, ke li spertis pli grandan maljustaĵon ol mi; mi pretendis, mi, ke certe estis pli permesate remeti bukedon sur la bruston de virino ol esti tute nuda kun ikoglano. Ni senĉese disputis, kaj ni ricevis dudek batojn per bovtendeno ĉiutage, kiam la interligo de la okazoj el ĉi tiu universo kondukis vin en nian galeron, kaj kiam vi reaĉetis nin.«

— Nu! mia kara Panglos, diris al li Kandid, kiam vi estis pendigata, sekcata, trabategata kaj remadis en galero, ĉu vi pensis, ke ĉio iris plej bone?

— Mi ĉiam restas ĉe mia unua opinio, respondis Panglos, ĉar fine mi estas filozofo: ne konvenas, ke mi malkonfirmu, kion mi diris, ĉar Lajbnic ne povis malpravi, kaj la antaŭe starigita harmonio estas cetere la plej bela afero en la mondo, same kiel la pleno kaj la subtila materio[98].

ĈAPITRO XXIX
Kiel Kandid retrovis Kunegond kaj la maljunulinon
Dum Kandid, la barono, Panglos, Marten kaj Kakambo rakontis siajn aventurojn, dum ili rezonadis pri malnecesaj kaj necesaj okazoj de ĉi tiu universo, dum ili disputis pri la efikoj kaj la kaŭzoj, pri la morala malbono kaj la fizika malbono, pri la libero kaj la neceso, pri la konsoloj, kiujn oni povas sperti, kiam oni estas punlaborulo sur galero en Turkio, ili atingis la bordon de la Propontid ĉe la domo de la princo de Transilvanio. La unuaj vidaĵoj estis Kunegond kaj la maljunulino, kiuj etendis sur ŝnurojn viŝtukojn, por ke ili sekiĝu.

Ĉe tia vido la barono paliĝis. La molkora amanto Kandid, vidante sian belan Kunegond malheliĝinta, kun okuloj ruĝrandaj, kun platiĝinta brusto, kun sulketiĝintaj vangoj, kun brakoj ruĝaj kaj skvamaj, tripaŝe malantaŭen iris, kaptite de abomeno, kaj poste antaŭeniris pro bona konduto. Ŝi kisis Kandid kaj sian fraton; oni kisis la maljunulinon: Kandid reaĉetis ambaŭ.

En la najbaraĵo estis malgranda farmbieno; la maljunulino proponis al Kandid, ke li kontentiĝu per ĝi, atendante, ke la tuta trupo havu pli bonan sorton. Kunegond ne sciis, ke ŝi malbeliĝis, neniu estis ŝin avertinta pri tio: ŝi memorigis al Kandid pri liaj promesoj per tono tiom ordonema, ke la bona Kandid ne kuraĝis rifuzi. Li do konigis al la barono, ke li edziĝos kun lia fratino.

— Neniam mi toleros tion, diris la barono, tian malnoblon ŝiaflanke kaj tian ofendan malrespekton viaflanke; tian malbonfamegon oni ne povos riproĉi al mi: la infanoj de mia fratino ne povus partopreni la nobelajn kunvenojn en Germanio. Ne, mia fratino nur povas edziniĝi kun barono el la Imperio.

Kunegond sin ĵetis al liaj piedoj kaj superverŝis ilin per larmoj; li restis malcedema.

— Majstra frenezulo, diris al li Kandid, cin mi liberigis el punlaboro, mi pagis por cia reaĉeto, mi pagis tiun de cia fratino; ŝi purigis tie ĉi pelvetojn, ŝi estas malbela, mi estas sufiĉe bonkora por konsenti, ke ŝi estu mia edzino kaj ci tamen pretendas kontraŭstari al tio! Mi denove cin mortigus, se mi obeus mian koleron.

— Ci povas denove mortigi min, diris la barono, sed dum mi vivos, ci ne edziĝos kun mia fratino.

ĈAPITRO XXX
Konkludo
Kandid, en la fundo de sia koro, tute ne deziris edziĝi kun Kunegond. Sed la ekstrema aroganto de la barono instigis lin plenumi la edziĝon, kaj Kunegond tiom forte insistis, ke li ne povis malkonfirmi sian promeson. Li konsultis Panglos, Marten kaj la fidelan Kakambo. Panglos verkis belan disertacion, per kiu li pruvis, ke la barono havis neniun rajton super sia fratino, kaj ke ŝi povis, laŭ ĉiuj leĝoj de la imperio, edziniĝi kun Kandid — neleĝe. Marten konkludis, ke oni devas ĵeti la baronon en la maron. Kakambo decidis, ke oni devas redoni lin al la malgrandaziana mastro, kiu traktos lin denove kiel punlaborulon; poste oni sendos lin al Romo al la patro generalo per la unua ŝipo. La propono estis aprobata; la maljunulino ankaŭ konsentis; pri tio oni diris nenion al lia fratino; la afero estis plenumata por kelka mono, kaj oni ĝuis la plezuron trompi jezuiton kaj puni la malhumilon de germana barono.

Estis tute nature imagi, ke post tiom da malfeliĉoj Kandid, edziĝinte kun sia amantino kaj vivante kun la filozofo Panglos, la filozofo Marten, la prudenta Kakambo kaj la maljunulino, kunportinte tiom da diamantoj el la patrio de la antikvaj Inkasoj[99], ĝuus plej agrablan vivon; sed la judoj tiom lin friponis, ke restis al li nur lia malgranda farmbieno; lia edzino, ĉiutage pli kaj pli malbeliĝante, fariĝis disputema kaj netolerebla; la maljunulino estis invalida kaj eĉ pli malbonhumora ol Kunegond. Kakambo, kiu laboris en la ĝardeno kaj iris al Konstantinopolo, por vendi legomojn, estis trolacigata de laboro kaj malbenis sian sorton. Panglos tre bedaŭris, ke li ne estas distingiĝanta en iu germania universitato. Koncerne Marten, li firme estis konvinkita, ke ĉie oni statas malbone; li pacience rilatis al la aferoj. Kandid, Marten kaj Panglos kelkfoje disputis pri metafiziko kaj moralo. Oni ofte vidis preterpasi antaŭ la fenestroj de la farmdomo ŝipojn, ŝarĝitajn de efendoj[100], de paŝahoj[101] de kadioj, kiujn oni sendis ekzile al Lemnos, al Mitilen, al Erzerum. Oni vidis, ke venas aliaj kadioj, aliaj paŝahoj, aliaj efendoj, kiuj anstataŭis la elpelitojn kaj kiuj siavice estis elpelataj. Oni vidis pajle remburitajn kapojn, kiujn oni portis por prezenti al la Noblega Pordo. Tiuj spektakloj plivigligis la diskutojn kaj kiam oni ne diskutis, la enuo estis tiom supermezura, ke la maljunulino iun tagon kuraĝis diri:

— Mi tre dezirus scii, kio estas plej malbona, ĉu esti seksperfortata centfoje de negraj piratoj, havi sidvangon fortranĉita, esti bastonfrapata ĉe la Bulgaroj, esti vipata kaj pendigata ĉe religia bruligado, esti sekcata, remadi en galero, fine sperti ĉiujn malfeliĉojn, kiujn ni ĉiuj travivis, aŭ resti ĉi tie, nenion farante?

— Tio estas grava demando, diris Kandid.

Tiu parolo naskigis novajn pripensojn, kaj precipe Marten konkludis, ke la homo naskiĝis por vivi en konvulsioj de maltrankvilo, aŭ en letargio de enuo. Kandid ne konsentis, sed li certigis nenion. Panglos konfesis, ke li ĉiam terure suferis; sed ke iun fojon estinte defendanta la opinion, ke ĉio statas mirinde bone, li ĉiam defendas tion, sed ne kredas.

Unu afero plifirmigis Marten en siaj malbonegaj principoj, pli ol iam ŝancelis Kandid kaj embarasis Panglos. Tio estis, ke iun tagon ili vidis veni en sian farmbienon Paket kaj fraton Levkojo, kiuj estis en plej ekstrema mizero; ili tre rapide elspezis la tri mil piastrojn, disiĝis, rekuniĝis, malpaciĝis, estis metitaj en malliberejon, forkuris, kaj fine frato Levkojo fariĝis Turko.[102] Paket daŭrigis ĉie sian metion kaj per ĝi gajnis nenion.

— Mi ĝuste antaŭvidis tion, diris Marten al Kandid, ke viaj donacoj estos baldaŭ disperdataj kaj igos ties ricevintojn nur pli mizeraj. Vi estis superŝutata per milionoj da piastroj, vi kaj Kakambo, kaj vi ne estis pli feliĉaj ol frato Levkojo kaj Paket.

— Ha! ha, diris Panglos al Paket, ĉu do la Ĉielo rekondukas vin inter nin, mia kompatinda infano? Ĉu vi scias, ke vi kostis al mi la finon de mia nazo kaj unu orelon? Kiel vi nun aspektas! He! kia estas ĉi tiu mondo!

Tiu aventuro instigis ilin pli ol iam filozofadi.

En la najbaraĵo estis tre fama derviŝo, kiu havis la reputacion esti la plej bona filozofo el Turkio; ili iris konsulti lin; Panglos parolis kaj diris:

— Majstro, ni venas peti, ke vi diru al ni, kial tiom stranga animalo, kia estas la homo, estis kreata.

— Je kio ci okupiĝas? diris la derviŝo, ĉu tio estas cia afero?

— Sed, mia respektinda patro, diris Kandid, estas multege da terura malbono sur la tero.

— Ĉu gravas, diris la derviŝo, ke estas malbono aŭ bono? Kiam lia sultana moŝto sendas ŝipon en Egiption, ĉu li atentas, ke estu aŭ ne komforte al la musoj, kiuj estas en la ŝipo?

— Kion oni do devas fari? diris Panglos.

— Silenti, diris la derviŝo.

— Mi flatis al mi, diris Panglos, ke ni rezonados iom pri la efikoj kaj la kaŭzoj, pri la plej eble bona mondo, pri la deveno de l’malbono, pri la naturo de la animo kaj pri la antaŭstarigita harmonio.

Ĉe tiuj vortoj la derviŝo fermis la pordon antaŭ ilian nazon.

Dum tiu interparolado, disfamiĝis la informo, ke oni ĵus strangolis en Konstantinopolo du vezirojn de la benko[103] kaj la mufton,[104] kaj ke oni palisumis[105] plurajn el iliaj amikoj. Tiu revoluciego kaŭzis grandan bruon dum pluraj horoj. Panglos, Kandid kaj Marten, revenante al sia farmbieneto, renkontis bonan maljunulon, kiu refreŝigis sin ĉe sia pordo sub laŭbo el oranĝarboj. Panglos, kiu estis tiom scivolema, kiom rezonema, demandis al li, kiel oni nomis la mufton, kiun oni ĵus strangolis.

— Mi ne scias, respondis la bonulo, neniam mi konis la nomon de iu ajn mufto nek de iu ajn veziro. Mi scias nenion pri la aventuro, kiun vi rakontas al mi; mi supozas, ke ĝenerale kiuj enmiksiĝas en la publikaj aferoj, tiuj iafoje pereas mizere kaj ke tion ili meritas; sed neniam mi informiĝas pri tio, kio okazas en Konstantinopolo; mi kontentiĝas, ke oni iru tien por vendi fruktojn el la ĝardeno, kiun mi kulturas.

Dirinte tiujn vortojn, li enirigis la fremdulojn en sia hejmo: liaj du filinoj kaj liaj du filoj prezentis al ili plurajn specojn da ŝorbetoj, kiujn ili mem faris, kaimakojn[106], punktitajn per ŝeloj de konfitita cedrato, oranĝojn, citronojn, limonojn[107], ananasojn, pistakojn, kafon el Moka, kiu ne estis miksita kun la malbona kafo el Batavio kaj el la insuloj[108]. Poste la du filinoj de tiu bona mahometano parfumis la barbojn de Kandid, de Panglos kaj de Marten.

— Vi sendube havas, diris Kandid al la Turko, vastan kaj bonegan bienon?

— Mi havas nur dudek akrojn, respondis la Turko; mi kulturas ilin kun miaj infanoj; la laboro forigas de ni tri grandajn malbonojn: la enuon, la malvirton kaj la mizeron.

Kandid, revenante al sia farmobieno, profunde pripensis la paroladon de la Turko. Li diris al Panglos:

— Ŝajnas al mi, ke tiu bona maljunulo aranĝis al si situacion pli preferindan ol tiun de la ses reĝoj, kun kiuj ni havis la honoron vespermanĝi.

— La altrangoj, diris Panglos, estas tre danĝeraj, laŭ la raporto de ĉiuj filozofoj: ĉar fine Eglon, reĝo de la Moabitoj, estis murdita de Aod; Absalon estis pendigita je la haroj kaj trapikita per tri dardoj[109]; la reĝo Nadab, filo de Jeroboam, estis mortigita de Baasa; la reĝo Ela, de Zambri; Oĥosias, de Jehu; Atalia, de Joiada; la reĝoj Joaĥim, Jeĥonias, Sedecias estis sklavoj. Vi scias, kiel pereis Krezus, Astiagos, Darius, Dionizio el Sirakuze, Pirhos, Perseis, Hanibalo, Jugurta, Ariovistus, Cezaro, Pompejo, Nerono, Oton, Viteljo, Domitius, Riĉardo la II de Anglio, Mario Stjuat, Karlo la I, la tri Henrikoj de Francio, la imperiestro Henriko la IV? Vi scias…

— Mi ankaŭ scias, diris Kandid, ke ni devas kulturi nian ĝardenon.

— Vi pravas, diris Panglos: ĉar, kiam la homo estis metata en la ĝardenon de Edeno, li estis metata tien ut operaretur eum,[110] por ke li laboru; kio pruvas, ke la homo ne naskiĝis por ripozi.

— Ni laboru, ne rezonante, diris Marten, ĝi estas la sola rimedo por igi la vivon tolerebla.

La tuta malgranda societo tion alcelis; ĉiu ekaplikis siajn talentojn. La malgranda bieno multe produktis. Verdire Kunegond estis tre malbela, sed ŝi fariĝis tre bona kukistino; Paket brodis; la maljunulino prizorgis la tolaĵon. Eĉ frato Levkojo utilis; li estis tre bona lignaĵisto, kaj eĉ fariĝis honestulo; kaj Panglos kelkfoje diris al Kandid:

— Ĉiuj okazoj estas interligitaj en la plej eble bona el la mondoj: ĉar fine, se vi ne estus forpelita el bela kastelo per fortaj piedbatoj sur la postaĵon pro amo al F-ino Kunegond, se vi ne spertus la Inkvizicion, se vi ne trakurus piede Amerikon, se vi ne donus fortan spadobaton al la barono, se vi ne perdus ĉiujn viajn ŝafojn el la bona lando Eldorado, vi ne manĝus ĉi tie konfititajn cedratojn kaj pistakojn.

— Tio estas bele dirita, respondis Kandid, sed ni devas kulturi nian ĝardenon.

Piednotoj[redakti]

  1. France: Voltaire.
  2. Germane: Leibnitz.
  3. France: Rabelais.
  4. France: Candide; tiu vorto signifas: malruza, senmalica, naiva.
  5. Germane: Ralph. Tiu doktoro Ralph estas, evidente, nur imagita persono. Ne malprave Volter kaŝis sin sub tiu pseŭdonimo, ĉar, jam la 2. de marto 1759, Kandid estis denuncita ĉe la konsilantaro de Ĝenevo, kaj baldaŭ bruligita fare de la ekzekutisto.
  6. Laŭ la grekaj vortoj πᾶν, kiu signifas: tuto, universo, kaj γλῶσσα langolingvo.
  7. Aludo al diro de Lajbnic.
  8. Lajbnica principo, laŭ kiu nenio ekzistas aŭ okazas sen sufiĉa kialo.
  9. En ĉi tiu ĉapitro Volter nomas la Prusojn Bulgaroj; kaj la Francojn Abaroj.
  10. Aludo al la prusaj rekrutistoj, kiuj havis bluan uniformon.
  11. En tiu epoko, la soldatoj bezonis vergon, por ŝargi la pafilon. — Trad.
  12. La punvergado estis tiutempe uzata en la prusa armeo. — Trad.
  13. Frederiko la II.
  14. Greka kuracisto. — Trad.
  15. Ludvorto; en la franca lingvo la vorto cause (kaŭzo) tradukas la esperantajn vortojn afero kaj kaŭzo. — Trad.
  16. Moka aludo al iu difino de la fama antikva filozofo Plato. — Trad.
  17. Antaŭeksperimente.
  18. Temas pri la tertremo en Lisbono, kiu okazis la 1-an de novembro 1755, kaj kiu pereigis proksimume 15.000 personojn. — Trad.
  19. Sekve de konspiro de kristanoj en Japanio, la imperiestro Ĵemic ediktas, ke oni forpelu ĉiujn fremdulojn. Nur la Holandanoj, kiuj eltrovis kaj denuncis la komploton, estis rajtigitaj resti, kondiĉe, ke ili malkonfesu la kristanismon kaj publike piedpremu krucifikson. — Trad.
  20. Tiu bruligo reale okazis la 26. junio 1756.
  21. La Universitato de Lisbono estis jam depost 1308 translokita en la urbon Koimbro (portugale: Coimbra).
  22. En 615 la papo Dieudone malpermesis la edziĝon inter gesambaptotpatroj: Nullus christianus suam commatrem in conjugium susciperet debet.
  23. Flava jako, per kiu la inikvizitoroj vestis la bruligotojn.
  24. La Inkvizicio ne kutimis pendigi herezulojn.
  25. Efektive okazis aliaj tremoj en 1756.
  26. Laŭlitere: La Sankta Fratularo, speco de tiutempa ĝendarmaro.
  27. Monaĥo el la societo de franciskanoj.
  28. Ne ekzistis tiatitola papo. Trad.
  29. Maroka urbeto.
  30. En la horo de la morto. — Trad.
  31. Tiu imperiestro regis de la j. 1672 ĝis 1727. La nombro de liaj gefiloj estis nekalkulebla; nur la filoj superis la nombron okcent. La lastaj jaroj de lia reĝado estis tumultigataj per la ribelo de liaj filoj.
  32. Itale: »Ho, kia malfeliĉo esti sen testikoj!«
  33. Aludo al Karlo Broski (itale: Carlo Broschi) alnomita Farinelli, kiu naskiĝis en 1705, mortis en 1782. Li estis kastrita kaj fariĝis unu el la plej famaj kantistoj de Italio. En 1736 li iris en Hispanion, fariĝis favorato de la reĝoj Filipo la V kaj Ferdinando la VI kaj ludis tre gravan politikan rolon. — Trad.
  34. Dum la milito pro la heredo de Hispanio, pluraj kristanaj potencoj (Portugalio interalie) petegis la helpon de Mulej-Ismael. — Trad.
  35. La urbo Azov fatkte estis sieĝata de la Rusoj dum tuta jaro kaj kapitulacis en 1696. — Trad.
  36. Germane: Robeck; li verkis latine libron per kiu li faris apologion pri memmortigo, kaj sin dronigis en la rivero Veser ĉe Bremen dum la jaro 1735.
  37. Buenos-Aires.
  38. Aludo al la historio de Abraham kaj Sara en la Biblio. — Trad.
  39. Hispana urbestro aŭ juĝisto.
  40. Hispanaj policistoj.
  41. Hispana esprimo: la patroj.
  42. En 1717, la nombro da triboj formitaj de la jezuitoj en Paragvajo estis tridek unu. En tiuj triboj oni nombris 121.161 Indianojn. — Trad.
  43. La jezuitoj malhelpis, ke la Indianoj interkomunikiĝu kun la fremduloj. — Trad.
  44. La jezuitoj ne instruis al la Indianoj la hispanan lingvon.
  45. En letero de la 6-a de decembro 1740 Volter jam diris al Frederiko:

    »Ho malŝatdnda Vestfalio!
    ............
    Kiu volas vivi sen ia bono,
    Sen trinko, dormo kaj sen manĝo,
    Trafa por li vojaĝ-aranĝo
    En via hunda regiono.«
  46. Aludo pri Raportoj por helpi al la historio de sciencoj kaj belartoj, kiujn publikigis la jezuitoj de Trevu (france: Trévoux) kaj Parizo de 1701 ĝis 1761. — Trad.
  47. Tio estas unu el la unuaj fortegaj atakoj de la filozofoj kontraŭ la jezuitoj, kiuj, per siaj denuncoj, malpermesigis la publikadon de la Enciklopedio. — Trad.
  48. Nomo, kiun la Eŭropanoj en la XVI-a jarcento donis al iu fantazia lando, kiun oni lokis ĉe la bordoj de iu supozita lago Parimo, en la nuna Venezuelo. — Trad.
  49. Sendube Volter aludas al la alpako, al la lamao, kaj aliaj remaĉuloj, kun flavruĝaj haroj, el Sud-Ameriko. — Trad.
  50. Nomo de la dinastio, kiu reĝis en Peruvio antaŭ la hispana konkero. La lasta reĝo de la familio de la Inkasoj, Atahualpa, estis mortigata de Pizaro, en 1533.
  51. Angle: Raleigh.
  52. Tiranaĵo.
  53. France: Bordeaux.
  54. Ano de la sistemo de Socin, itala herezulo (1525-1562). — Trad.
  55. Maniĥeo estis filozofo, kiu vivis en Persio en la III-a jarcento. La maniĥeanoj instruis la religion kaj filozofian dogmon, laŭ kiu la mondo estas la faro de du kontraŭaj principoj, unu bona, la alia malbona, ambaŭ eternaj, sendependaj kaj egale potencaj. — Trad.
  56. Seksa amo.
  57. La jezuitoj.
  58. Aludo al mistikaj histeriuloj, kiuj vizitis la tombon de la diakono Pâris kaj tie estis atakataj de konvulsioj. Tiuj fanatikuloj estis ĝenerale jansenistoj, religia sekto malamika kun la jezuitoj. — Trad.
  59. La Biblio.
  60. Aludo al iu skandalo tiutempa pri vendo de konfesbiletoj. — Trad.
  61. Franca provinco.
  62. Temas ĉi tie pri reĝinoj de teatro.
  63. Aludo al fama tiutempa aktorino, Adrienne Lekuvreŭr, al kiu la eklezio rifuzis religian enterigon. — Trad.
  64. Volter celas al Freron, kritikisto, lia malamiko. — Trad.
  65. 65,0 65,1 65,2 Terminoj uzataj ĉe faraona ludo.
  66. Tiutempe estis kutimo friponi ĉe la ludado. Tion pruvas la fakto, ke du jarojn antaŭ la apero de Kandid jam ekzistis verko titolita: »Histoire des Grecs ou de ceux qui corrigent la fortune au jeu« (Historio pri la Grekoj aŭ pri tiuj, kiuj artifike kompensas la malbonŝancon ĉe ludado), de kavaliro Ange Gudar, 1757. Noto en la franca eldono.
  67. France: Gauchat, li estis abato en Sankta Petro de Falez (france: Falaise) kaj prioro de Sankta Andreo; furioza kontraŭulo de la filozofoj, li plurfoje atakis Volter. — Trad.
  68. Policistoj Parizaj portas tian bastonon.
  69. France: Dieppe.
  70. Ĉe la epoko de la Roma imperio vivis en la norda parto de la nuna Francio popolo, kies anoj nomiĝis Atrebatoj, ilia ĉefurbo kuŝis ĉe la loko, kie nun troviĝas Araso (france: Arras). Volter fantazie uzis tiun nomon de popolo, por diri, ke Damjens (france: Damiens), la reĝatencinto estis el tiu regiono. — Trad.
  71. La reĝo estis konsiderata kiel la patro de la popolo. — Trad.
  72. Henriko la IV estis mortigata la 11-an de majo 1610.
  73. La 27-an de decembro, Johano Ŝatel (france: Jean Chatel) atencis kontraŭ Herikon la IV per tranĉilbato. — Trad.
  74. Angle: Portsmouth.
  75. En 1759, la Angloj invadis Kanadon kaj Francio devis ĝin cedi per la Pariza kontrakto en 1763.
  76. Admiralo Bing (angle: Byng) estis ekzekutata la 14-an de marto 1757 pro sia malvenko apud Minorko.
  77. Oni memoru pri la ĉapitroj V kaj VI.
  78. Itala esprimo: Laŭmoda.
  79. La teatanoj estis ekleziuloj de la kongregacio de Latrano; ili portis nigran sutanon, nigran mantelon kaj blankajn ŝtrumpojn. Ili predikis, vizitis la malsanulojn kaj malliberulojn, apudestis la ekzekutotojn, ktp. Ili havis nek bienojn, nek rentojn. — Trad.
  80. Lacryma christi, muskatvino el regiono ĉe la bazo de l’vulkano Vezuvo. — Trad.
  81. Angle: Milton.
  82. La »Perdita Paradizo« enhavas efektive 12 kantojn.
  83. Ĉi tiu angla vorto troviĝas en la franca teksto. Esperante: Mesio.
  84. Aĥmet la III, turka imperiestro, fakte reĝis de 1703 ĝis 1730.
  85. Ivan la VI, naskiĝis en 1740, surtroniĝis la saman jaron kaj estis detronigata de Elizabat Petrovna, filino de Petro la Granda, kaj murdata en 1764.
  86. Ivan estis filo de princo Antonio de Braŭnŝvajg (germane: von Braunschweig) — Volfenbütl-Bevern (germane: Wolfenbüttel-Bewern) kaj de Elizabet Katerine-Kristine de Meklenbung-Ŝverin (germane: Elisabeth-Katherine-Christine von Mecklenburg-Schwerin).
  87. Karl-Edvard, nomita la Pretendanto, naskiĝis en Romo, dum la jaro 1720, kaj mortis en Firenze dum la jaro 1788. Li estis filo de Jakobo Stjuat (angle: James Stuart) kaj nepo de Jakobo la II, li vane provis rekonkeri sian reĝolandon, kaj forpelite el Francio de Ludoviko la XV, li iris en Italion, kie li vivis sub la nomo Grafo de Albani.
  88. Poloj.
  89. Aŭgusto la III, elektrajtulo de Saksio kaj reĝo de Polio, naskiĝis en 1763. Li estis senigita je Saksio de Frederiko la II, dum la Sepjara milito. — Trad.
  90. Stanislas Leczinski, bopatro de Ludoviko la XV, naskiĝis en Lemberg dum la jaro 1677 kaj mortis en Lunevil (Francio) dum la jaro 1766. Pro la Viena Kontrakto (1735), farita inter Francio kaj la Imperio, li rezignis je Polio, gardante tamen la titolon de reĝo, kaj ricevis de la Aŭstria dinastio dumvivan suverenecon super la dukejoj de Bar kaj de Lotaringio, kiuj, post lia morto, devis transiri al Francio.
  91. Teodor, barono de Neŭhof, naskiĝis en Mes (france: Metz) ĉirkaŭ la jaro 1690; li sin proklamigis reĝo de Korsiko en 1736 kun la nomo Teodor la I. Li mortis en Londono, en granda mizero, ĉe la fino de 1756. — Trad.
  92. Marmara Maro.
  93. Francisko-Leopoldo Ragocki, naskiĝis en 1676, mortis en 1735; li estis proklamata princo de Transilvanio en 1707. Li estis venkata kaj detronigata kaj rifuĝis unue en Polion, el tie li transiris en Francion, poste en Turkion. — Trad.
  94. Oficiro de la sultano, kiu zorgas pri internaj aferoj de la palaco.
  95. Turka juĝisto rilate al civilaj kaj religiaj aferoj.
  96. Ĥirurgiedzinon.
  97. France: Marseille.
  98. La »pleno« (t. e. la neekzisto de la vakuo en la universo) kaj la »subtila materio« (t. e. materio en stato ne perceptebla al niaj sensoj) estas du hipotezoj, per kiuj la filozofo Kartezio (france: Descartes) konstruis sian fizikan sistemon, kaj pri kiuj Voltero mokas, ĉar ili estas tiel malmulte pruvitaj, kiel la Lajbnica »antaŭe starigita harmonio«.
  99. Peruvianoj.
  100. Turka titolo por ŝtatoficistoj, pastroj kaj kleruloj.
  101. Turka guberniestro.
  102. Aliĝis al la mahometana religio. — Trad.
  103. Tiel oni nomis vezirojn, kies ofico estis juĝi pri diversaj ŝtataferoj.
  104. Mahometana ekleziulo, kiu estas komisiita zorgi pri la observado al la religia leĝo.
  105. Palisumi. Trapike mortigi, sidigante iun sur akran foston.
  106. Speco de ŝorbeto.
  107. Frukto de limonarbo (citrus limonium).
  108. Kredeble el la Antilioj.
  109. Speco de pikilo.
  110. »Por ke li prilaboradu ĝin« (Biblio, Genezo, 2, 15).


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Voltaire kaj de la tradukinto: Eŭgeno Lanti.