Kandid/XIII

El Vikifontaro


ĈAPITRO XIII
Kiel Kandid estis devigata disiĝi de la bela Kunegond kaj de la maljunulino
Aŭdinte la rakonton de la maljunulino, la bela Kunegond faris al ŝi ĉiujn ĝentilaĵojn, kiujn oni ŝuldas al persono de ŝia rango kaj merito. Ŝi akceptis la proponon; ŝi instigis ĉiujn pasaĝerojn unu post alia, ke ili rakontu siajn aventurojn. Kandid kaj ŝi konfesis, ke la maljunulino estas prava. »Estas tre domaĝe, diris Kandid, ke la saĝa Panglos estis kontraŭkutime pendigata ĉe bruligo; li dirus al ni admirindajn parolojn pri la fizika kaj morala malbono, kiu kovras la teron kaj la maron, kaj mi havus sufiĉe da forto por kuraĝi respektplene eldiri al li kelkajn kontraŭparolojn.«

Dum ĉiu eldiris sian rakonton, la ŝipo antaŭeniris. Oni albordiĝis en Bonaero[1]. Kunegond, kapitano Kandid kaj la maljunulino iris al la domo de la guberniestro Don Fernando de Ibaran, kaj Figuerora, kaj Maskarenes, kaj Lampurdos, kaj Suza. Tiu sinjoro havis fieron konvenan por homo posedanta tiom da nomoj. Li parolis al la viroj kun plej nobla malŝato, portante la nazon tiom alten, tiom malkompateme laŭtigante la voĉon, tiom impone parolante, afektante irmanieron tiom malhumilan, ke ĉiuj, kiuj salutis lin, sentis emon lin bati. Li pasiege ŝatis la virinojn. Kunegond ŝajnis al li esti tio, kion li vidis plej bela. Lia unua parolo estis por demandi ĉu ŝi estas la edzino de la kapitano. La mieno, laŭ kiu li faris tiun demandon, timigis Kandid; li ne kuraĝis diri, ke ŝi estas lia edzino, ĉar efektive ŝi ne estis tia; li ne kuraĝis diri, ke ŝi estas lia fratino, tial ke ŝi ankaŭ ne estis; kaj kvankam tia duonoficiala mensogo estis iam tre laŭmoda ĉe la antikvuloj[2], kaj ke ĝi povus utili al la modernuloj, lia animo estis tro pura por ne diri la veron. »Fraŭlino Kunegond, li diris, estas faronta al mi la honoron edziniĝi kun mi, kaj ni petegas vian ekscelencan moŝton konsenti pri nia edziĝo.«

Don Fernando de Ibaran, kaj Figuerora, kaj Maskarenes, kaj Lampurdos, kaj Suza, levante siajn lipharojn akre ridetis, kaj ordonis al kapitano Kandid, ke li iru revui sian roton. Kandid obeis; la guberniestro restis kun Kunegond. Li malkovris al ŝi sian pasion, solene certigis, ke morgaŭ li edzinigos ŝin kun la konsento de la Eklezio, aŭ aliel, laŭ tio, kion postulos ŝiaj ĉarmoj. Kuneĝond petis kvaronan horon por enpensiĝi, por konsulti la maljunulinon kaj decidi.

La maljunulino diris al Kunegond: »Fraŭlino, vi havas sepdek du gradojn da nobeleco, kaj ne eĉ unu obolon; dependas nur de vi, ĉu vi fariĝos la edzino de la plej granda sinjoro el suda Ameriko, kiu havas belajn lipharojn; ĉu utilas, ke vi tenu vian dignon en neŝanceliĝebla fidelo? Vi estis perfortata de Bulgaroj; judo kaj inkvizitoro ĝuis vian amfavoron; la malfeliĉoj donas rajtojn. Mi konfesas, ke, se mi estus ĉe via loko, mi sen ia skrupulo edziniĝus kun la sinjoro guberniestro kaj riĉigus S-ron kapitanon Kandid«. Dum parolis la maljunulino kun la tuta prudento, kiun donas la aĝo kaj la sperto, oni vidis eniri en la haveno malgrandan ŝipon; ĝi portis alkadon[3] kaj algvazilojn[4], kaj jen kio estis okazinta.
La maljunulino tre prave divenis, ke la monon kaj la diamantojn de Kunegond ŝtelis iu grandmanika kordeliero en la urbo Badajozo, kiam ŝi rapideme forkuris kun Kandid. Tiu monaĥo provis vendi kelkajn el la gemoj al iu juvelisto. La komercisto rekonis ilin kiel apartenantajn al la granda inkvizitoro. La kordeliero, antaŭ ol esti pendigata, konfesis, ke li ŝtelis ilin: li sciigis pri la personoj kaj pri la vojo, kiun ili iris. La forkuro de Kunegond kaj de Kandid jam estis konata. Oni sekvis ilin ĝis Kadiz; oni sendis, sen ia prokrasto, ŝipon por persekuti ilin. La ŝipo jam estis en la haveno de Bonaero. La famo disvastiĝis, ke iu alkado estis elŝipiĝonta, kaj ke oni persekutas la murdintojn de sinjorego la granda inkvizitoro. La prudenta maljunulino tuj vidis tion, kio estas farenda. »Vi ne povas forkuri, ŝi diris al Kunegond; ne estas vi, kiu mortigis la sinjoregon; kaj cetere la guberniestro, kiu vin amas, ne permesos, ke oni malbone traktu vin; restu.« Tuj ŝi kuras al Kandid: »Forkuru, ŝi diris, aŭ post unu horo vi estos bruligata«. Ne estis perdota momento; sed kiel disiĝi de Kunegond, kaj kien rifuĝi?

Piednotoj[redakti]

  1. Buenos-Aires.
  2. Aludo al la historio de Abraham kaj Sara en la Biblio. — Trad.
  3. Hispana urbestro aŭ juĝisto.
  4. Hispanaj policistoj.