Kandid/XIV

El Vikifontaro


ĈAPITRO XIV
Kiel Kandid kaj Kakambo estis akceptataj ĉe la jezuitoj de Paragvajo
Kandid estis kondukinta kun si serviston tiaspecan, kian oni multe trovas ĉe la hispanaj marbordoj kaj en la kolonioj. Li estis kvarone Hispano, estante naskigita de mestizo en Tukuman; li estis akolito, preĝeja pedelo, maristo, monaĥo, leterportisto, soldato, lakeo. Li nomiĝis Kakambo, li tre ŝatis sian mastron, tial ke lia mastro estis tre bona homo. Rapidege li selis la du andaluziajn ĉevalojn. »Nu, mia mastro, ni obeu la konsilon de la maljunulino; ni foriru, ni kuru, ne rigardante malantaŭen.« Kandid larmis. »Ho mia kara Kunegond! estas korŝire forlasi vin en la tempo, kiam sinjoro la guberniestro estas nin edzigonta! Kunegond, el tiom malproksime kondukita, kio okazos kun vi?

— Okazos al ŝi laŭŝance, diris Kakambo; la virinoj neniam embarasiĝas je si; Dio prizorgas pri tio; ni kuru.

— Kien ci kondukas min? kien ni iras? kion ni faros sen Kunegond? diris Kandid.

— Pro sankta Jakobo de Kompostel, diris Kakambo, vi estis iranta por militi kontraŭ la jezuitoj; ni iru militi por ili; mi sufiĉe bone konas la vojojn, mi kondukos vin en ilian reĝlandon, ili estos ĉarmataj havi kapitanon, kiu bulgare ekzercadas; vi akiros eksterordinaran riĉon; kiam oni ne trovas sian profiton en iu mondo, oni ĝin trovas en alia. Estas tre granda plezuro vidi kaj fari novajn aferojn.

— Ĉu jam ci iris en Paragvajon? diris Kandid.

— Tutcerte! diris Kakambo; mi estis servisto en la kolegio de la Ĉieliro, kaj mi konas la gubernion de los padres[1], kiel mi konas la stratojn de Kadiz. Tiu gubernio estas admirinda afero. La reĝlando jam havas diametre pli ol cent mejlojn; ĝi estas dividita en tridek provincojn[2]. Los padres posedas ĉion tie, kaj la popoloj nenion; tio estas ĉefverko de l’racio kaj de l’justo. Por mi nenio estas pli dieca ol los padres, kiuj ĉi tie militas kontraŭ la reĝo de Hispanio kaj la reĝo de Portugalio, kaj kiuj en Eŭropo estas iliaj konfesprenantoj; kiuj ĉi tie mortigas Hispanojn, kaj kiuj en Madrid sendas ilin en la ĉielon: tio ravas min; ni antaŭeniru: vi estos la plej feliĉa homo el ĉiuj. Kian plezuron havos los padres, kiam ili ekscios, ke venas al ili kapitano, kiu konas la bulgaran ekzercadon!«

Tuj kiam ili estis alvenintaj ĉe la unua barilo[3], Kakambo diris al la unuavica gvardio, ke kapitano deziras paroli al sinjorego la komandanto. Oni iris averti la grandan gvardion. Paragvajana oficiro alkuris ĝis la piedoj de la komandanto por transdoni al li la sciigon. Kandid kaj Kakambo estis unue senarmigataj; oni kaptis iliajn du andaluziajn ĉevalojn. La du fremduloj estis enkondukataj inter du vicojn da soldatoj; la komandanto estis ĉe la fino kun la triangula ĉapo, kun la robo falde levita, kun spado ĉe la flanko kaj lanco en la mano. Li faris geston; tuj dudekkvar soldatoj ĉirkaŭas la du novevenintojn. Iu serĝento diris al ili, ke necesas atendi, ke la komandanto ne povas al ili paroli, ke la provinca respektinda patro permesas al ĉiu ajn Hispano malfermi la buŝon nur dum sia ĉeesto,[4] kaj resti en la lando ne pli ol tri horojn.

— Kaj kie estas la respektinda provinca patro? diris Kakambo.

— Farinte meson, li ĉeestas nun la paradon, respondis la serĝento, kaj vi povos kisi liajn spronojn nur post tri horoj.

— Sed, diris Kakambo, sinjoro kapitano, kiu malsatas same kiel mi, ne estas Hispano, li estas Germano; ĉu ni ne povus tagmanĝi, atendante lian respektindan Moŝton?

Senprokraste la serĝento iris por raporti tiun paroladon al la komandanto. »Dio estu benata! diris tiu sinjorego; ĉar li estas Germano, mi povas paroli al li; oni konduku lin en mian branĉoŝirmaĵon.« Tuj oni kondukas Kandid en laŭbon ornamitan per tre beleta kolonaro el verda kaj orkolora marmoro, kaj el latkradoj, kiuj entenis papagojn, kolibrojn, numidojn, kaj ĉiujn plej maloftajn birdojn. Treege bona tagmanĝo estis preparita en oraj vazoj; kaj dum la Paragvajanoj manĝis maizon en lignaj pelvetoj, meze en la kampo, ĉe la ardo de la sunradioj, la respektinda patro komandanto eniris la branĉoŝirmaĵon.

Li estis tre bela junulo, kun grasa tre kolora vizaĝo, kun alta brovo, kun viva okulo, kun ruĝa orelo, kun ruĝegaj lipoj, kun fiera mieno, sed lia fiero ne similis tiun de Hispano, nek tiun de jezuito. Oni redonis al Kandid kaj al Kakambo la armilojn, kiujn oni de ili estis deprenintaj, ankaŭ la du andaluziajn ĉevalojn; Kakambo donis avenon al ili por manĝi apud la branĉoŝirmaĵo, senĉese observante ilin, pro timo je surprizo.

Kandid kisis unue la malsupron de la robo de l’komandanto, poste ili altabliĝis.

— Do vi estas Germano? diris germanlingve la jezuito.

— Jes, mia respektinda patro, diris Kandid.

Ambaŭ, eldirante tiujn vortojn, rigardis unu la alian kun treege granda surprizo kaj emocio, kiujn ili ne povis superregi.

— Kaj el kiu lando de Germanio vi estas? diris la jezuito.

— El tiu malŝatinda provinco Vestfalio[5], diris Kandid: mi naskiĝis en la kastelo de Thunder-tentronckh.

— Ho ĉielo! ĉu estas eble! ekkriis la komandanto.

— Kia miraklo! ekkriis Kandid.

— Ĉu estas vi? diris la komandanto.

— Tio estas neebla, diris Kandid.

Ambaŭ falas renverse, ili ĉirkaŭbrakas sin, ili ploregas.

— Kio! ĉu estas vi, mia respektinda patro? vi, la frato de la bela Kunegond! vi, kiu estis mortigita de la Bulgaroj! vi, la filo de sinjoro la barono! vi, jezuito en Paragvajo! Oni devas konfesi, ke ĉi tiu mondo estas io stranga. Ho Panglos! Panglos! kiom feliĉa vi estus, se oni ne pendigus vin!

La komandanto ordonis, ke la negraj sklavoj foriru kaj ankaŭ la Paragvajanoj, kiuj donis por trinki en pokaletoj el kvarca kristalo. Li dankis al Dio kaj sankta Ignaco milfoje; li premis Kandid en siajn brakojn; iliaj vizaĝoj estis superverŝataj per larmoj.

— Vi estus multe pli mirigata, pli kortuŝata, vi ne plu povus regi vin, diris Kandid, se mi dirus al vi, ke F-ino Kunegond, via fratino, kiu viakrede havis la ventron tratranĉita, estas tute sana.

— Kie?
— En via najbaraĵo, ĉe sinjoro la guberniestro de Bonaero; kaj mi venis por militi kontraŭ vin.

Ĉiu vorto, kiun ili eldiris dum tiu longa konversacio, estis nur sinsekvo de miregindaĵo post miregindaĵo. Ilia tuta animo kvazaŭ flugis per ilia lango, estis atentema en iliaj oreloj kaj brilegis en iliaj okuloj. Tial, ke ili estis Germanoj, ili restis ĉetable dum longa tempo, atendante la respektindan provincan patron; kaj la komandanto parolis jene al sia kara Kandid.

Piednotoj[redakti]

  1. Hispana esprimo: la patroj.
  2. En 1717, la nombro da triboj formitaj de la jezuitoj en Paragvajo estis tridek unu. En tiuj triboj oni nombris 121.161 Indianojn. — Trad.
  3. La jezuitoj malhelpis, ke la Indianoj interkomunikiĝu kun la fremduloj. — Trad.
  4. La jezuitoj ne instruis al la Indianoj la hispanan lingvon.
  5. En letero de la 6-a de decembro 1740 Volter jam diris al Frederiko:

    »Ho malŝatdnda Vestfalio!
    ............
    Kiu volas vivi sen ia bono,
    Sen trinko, dormo kaj sen manĝo,
    Trafa por li vojaĝ-aranĝo
    En via hunda regiono.«