Kandid/XV
»Dum mia tuta vivo mi memoros pri la terurega
tago, en kiu mi vidis mortigataj mian patron kaj mian
patrinon kaj seksperfortata mian fratinon. Kiam la Bulgaroj
estis for, oni ne plu trovis tiun adorindan fratinon,
kaj oni metis sur ĉaron mian patrinon, mian patron kaj
min, du servistinojn kaj tri malgrandajn knabojn buĉitajn,
por transporti nin al jezuita kapeleto, lokita du
mejlojn for de la kastelo, kaj tie fari la enterigan
ceremonion. Iu jezuito aspergis nin per benita akvo; ĝi
estis terure salita; kelkaj gutoj eniris miajn okulojn:
la pastra moŝto ekvidis, ke mia palpebro iomete moviĝis;
li metis sian manon sur mian koron kaj sentis ĝin
bati; oni flegis min, kaj post tri semajnoj mi estis tute
resaniĝinta. Vi scias, mia kara Kandid, ke mi estis tre
bela, mi ankoraŭ pli beliĝis; tial la respektinda patro
Krust, direktoro de la edukejo, fariĝis tre amikema al
mi: li donis al mi kostumon de novico; post kelka tempo
mi estis sendata al Romo. Lia patra generala moŝto
bezonis rekrutaron da junaj germanaj jezuitoj. La suverenoj de Paragvajo akceptas kiel eble malplej da
hispanaj jezuitoj; ili preferas la fremdulojn, kies regateco
ŝajnas al ili pli certa. La respektinda generala
patro juĝis min taŭga por iri labori en tiun vinberejon.
Ni forvojaĝis, unu Polo, unu Tirolo kaj mi. Ĉe mia
alveno, mi havis la honoron esti elektata sub-diakono
kaj leŭtenanto; hodiaŭ mi estas kolonelo kaj pastro. Ni
vigle militas kontraŭ la trupoj de la reĝo de Hispanio;
mi certigas al vi, ke ili estos ekskomunikataj kaj venkataj.
La Providenco sendas vin ĉi tien por helpi al ni.
Sed ĉu estas tute vere, ke mia kara fratino Kunegond
estas en la najbaraĵo, ĉe la guberniestro de Bonaero?«
Kandid ĵuris, ke nenio estas pli vera. Iliaj larmoj denove ekfluis. La barono ne laciĝis ĉirkaŭbraki Kandid; li nomis lin sia frato, sia savanto.
— Ha! eble, li diris, mia kara Kandid, ni sukcesos eniri la urbon kiel venkantoj kaj liberigi mian fratinon Kunegond.
— Tion mi deziras, diris Kandid, ĉar mi esperis edziĝi kun ŝi kaj tion mi ankoraŭ esperas.
— Vi, malrespektulo! respondis la barono, vi havus tian aroganton edziĝi kun mia fratino, kiu havas sepdek du gradojn da nobeleco! mi opinias, ke vi estas tre impertinenta, kuraĝante paroli al mi pri tiom senkonsidera intenco!
Kandid, mirkonsternite de tia parolo, respondis:
»Mia respektinda patro, ĉioma ajn nobeleco ne povas
ŝanĝi la fakton, ke mi tiris vian fratinon el la brakoj
de judo kaj de inkvizitoro; ŝi do estas al mi sufiĉe
dankodeva, ŝi volas edziniĝi kun mi. Majstro Panglos
ĉiam diris al mi, ke la homoj estas egalrajtaj, kaj certe
mi edziĝos kun ŝi.
— Pri tio mi mem decidos, fripono! diris la jezuito
barono de Thunder-ten-tronckh; kaj samtempe li forte
batis lian vizaĝon per la plato de sia spado.
Tuj Kandid elingigas la sian kaj ĝin alpuŝas ĝis la manŝirmilo en la ventron de la barona jezuito; sed, ĝin eltirante sange makulitan, li ekploris: »Ho ve! Dio mia, li diris, mi mortigis mian eksmastron, mian amikon, mian bofraton; mi estas plej bona homo el la mondo, kaj tamen jen mi mortigis tri homojn, kaj el tiuj tri estas du pastroj.«
Kakambo, kiu gardostaris ĉe la pordo de l’branĉoŝirmaĵo,
alkuras. »Restas al ni vendi kare nian vivon,
diris lia mastro al li; oni sendube estas enironta en la
branĉoŝirmaĵo, ni mortu kun armiloj ĉemane.« Kakambo,
kiu jam spertis aliajn similajn okazojn, ne perdis
sian memregecon; li prenis la jezuitan robon per kiu
sin vestis la barono, metis ĝin sur la korpon de Kandid,
donis al li la kvadratforman ĉapon de la mortinto, kaj
igis lin surĉevaliĝi. Ĉio ĉi tio estis farata dum tre mallonga
tempo. »Ni kuru, mia mastro; ĉiuj kredos, ke vi
estas iu jezuito, kiu iras por komuniki ordonojn; kaj ni
jam estos transpasintaj la landlimojn, antaŭ ol oni
povos persekuti nin.« Li jam rapidegis, eldirante tiujn
vortojn kaj hispanlingve kriante: »Lokon, lokon por la
respektinda patro kolonelo.«