La Kirlo/Tria Parto
Mi estis kaŭĉukisto, mi estas kaŭĉukisto! Mi vivis inter koto-plenaj inundejoj, en la soleco de la montoj, kun mia taĉmento el febraj viroj, hakante la ŝelon de kelkaj arboj, kiuj havas blankan sangon, kiel la dioj.
Mil leŭgojn for de la hejmo, kie mi naskiĝis, mi malbenis la memorojn, ĉar ĉiuj estas tristaj: tiun pri la gepatroj, kiuj maljuniĝis en la malriĉeco, atendante subtenon de la forestanta filo; tiun pri la fratinoj, en seksmatura beleco, kiuj ridetas al la elreviĝoj, sen ke la farto ŝanĝu la mienon, sen ke la frato alportu al ili la restaŭran oron!
Ofte, kiam mi frapis la hakileton en la vivan trunkon, mi sentis dezirojn faligi ĝin kontraŭ mian propran manon, kiu tuŝis la monerojn sen ilin kapti; malfeliĉa mano, kiu ne produktas, kiu ne ŝtelas, kiu ne elaĉetas, kaj kiu hezitis liberigi min el la vivo! Kaj pensi, ke tiom da homoj en ĉi tiu ĝangalo eltenas similan doloron!
Kiu starigis la malekvilibron inter la realo kaj la nesatigebla animo? Por kio oni donis al ni flugilojn en la malpleno? Nia duonpatrino estis la malriĉeco; nia tirano, la aspiro! Pro rigardi la alton ni enpuŝiĝis en la teron; pro atenti la mizeran ventron ni malsukcesis en la spirito. La mezeco ofertis al ni sian angoron. Ni estis nur la herooj de la ordinafreco!
Tiu, kiu sukcesis ekvidi la feliĉan vivon, ne havis per kio ĝin aĉeti; tiu, kiu serĉis la koramikinon, trovis la amorantinon; tiu, kiu sonĝis pri la edzino, trovis la amatinon; tiu, kiu provis leviĝi, falis venkita antaŭ la indiferentaj magnatoj, tiel senpasiaj kiel ĉi tiuj arboj, kiuj rigardas nin langvori pro febroj kaj pro malsato inter sangosuĉuloj kaj formikoj!
Mi volis fari rabatojn al la iluzio, sed nekonata forto ĵetis min preter la realo! Mi pasis super la feliĉo, kiel sago kiu maltrafas sian celon, sen povi korekti la fatalan impulson kaj sen alia destino ol fali! Kaj al tio oni nomis mian “estontecon”!» Nerealigitaj revoj, perditaj triumfoj! Kial vi estas fantomoj de la memoro, kvazaŭ vi volus min hontigi? Vidu, en kio finiĝis ĉi tiu revanto: en vundado de la senarmila arbo por riĉigi tiujn, kiuj ne revas; en eltenado de malestimo kaj humuligoj interŝanĝe de paneraĉo ĉe vesperigo!
Sklavo, ne plendu pri la lacegoj; kaptito, ne doloru pro via malliberejo: vi ignoras la torturon vagi liberaj en karcero kiel la ĝangalo, kies verdaj volboj havas kiel fosaĵojn senfinajn riverojn. Vi ne scias pri la turmento de la duonlumoj, vidante la sunon, kiu lumas la kontraŭan bordon, kien ni neniam sukcesos iri! La ĉeno, kiu mordas viajn maleolojn, estas pli pia ol la sangosuĉuloj de ĉi tiuj marĉoj; la gardisto, kiu vin turmentas, ne estas tiel severa kiel ĉi tiuj arboj, kiuj nin gvatas sen paroli!
Mi havas tricent trunkojn en miaj laborejoj kaj por ilin martirigi mi elspezas naŭ tagojn. Mi purigis de ili la lianojn kaj al ĉiu el ili mi malfermis vojeton. Trairante la ruzan plantaron por faligi tiujn, kiuj ne ploras, mi ofte surprizas la "kastristojn" ŝtelantaj la fremdan gumon. Ni batalas per mordoj kaj maĉatofrapoj, kaj la pridisputata lakto aspergiĝas per ruĝiĝintaj gutoj. Sed kion gravas, ke niaj vejnoj pliigu la sukon de la vegetaĵo? La submastro postulas dek litrojn ĉiutage kaj la vipo estas uzuristo, kiu neniam pardonas!
Kaj ĉu estas mirinde, ke mia najbaro, tiu kiu laboras en la proksima valo, mortas pro febro? Jam mi vidas lin kuŝanta sur la foliaroj, forpelante la muŝegojn, kiuj ne lasas lin agoni. Morgaŭ mi devos foriri de ĉi tiuj lokoj, venkita de la fetoro; sed mi ŝtelos la gumon, kiun li eltiris, kaj mia laboro estos pli malgranda. Same oni faros al mi, kiam mi mortos. Mi, kiu ne ŝtelis por miaj gepatroj, ŝtelos tiom, kiom mi povos, por miaj ekzekutistoj!
Dum mi fiksas al la gutanta trunko la kanelitan tigo de la karano-palmo, por ke ĝia tragika ploro fluu al la taseto, la nubo de moskitoj, kiu ĝin defendas, suĉas mian sangon kaj la vaporo de la arbaroj nebuligas miajn okulojn. Tiel la arbo kaj mi, per diversa turmento, estas larmujoj antaŭ la morto kaj ni balatos unu la alian ĝis perei!
Sed mi ne kompatas tiun, kiu ne protestas. Tremo de branĉoj ne estas ribelo, kiu inspiras al mi korinklinon. Kial ne kriegas la tuta ĝangalo kaj nin platigas kiel rampulojn por puni la aĉan ekspluatadon? Ĉi tie mi ne sentas tristecon, sed malesperon! Mi volus havi kun kiu konspiri! Mi volus batali la batalon de la specioj, morti en la kataklismoj, vidi renversitaj la kosmajn fortojn! Se Satano direktus ĉi tiun ribelon…!
Mi estis kaŭĉukisto, mi estas kaŭĉukisto! Kaj kion faris mia mano kontraŭ la arboj, ĝi povas fari kontraŭ la homoj!»
—Sciu vi, sinjoro Clemente Silva —mi diris al li, prenante la vojeton (trocha) de Gvarakuo—, ke viaj suferoj gajnis nin por via kaŭzo. Via elaĉeto gvidas la programon de nia vivo. Mi sentas, ke en mi ekbrulas deziro pri ofero; tamen min ne pelas la pieco de martiro, sed la soifo batali kontraŭ ĉi tiu faŭno de rabaĉemaj homoj, kiujn mi venkos per samaj armiloj, neniigante la malbonon per la malbono, tial ke la voĉo de paco kaj justeco nur prononciĝas inter la venkitoj. Kion vi gajnis sentante vin viktimo? La mildeco preparas terenon al la tiraneco, kaj la pasiveco de la ekspluatatoj servas kiel instigo al la ekspluatado. Via boneco kaj via timemeco estis senkonsciaj komplicoj de viaj viktimigantoj.
Kvankam miaj iniciatoj jam ŝajnas petegoj al la malsukceso, ĉar mia malfeliĉo ilin devojigas, mi havas la antaŭsenton, ke ĉi tiun fojon miaj paŝoj direktiĝas al la venĝo. Mi ne scias, kiel plenumiĝos la estontaj faktoj, nek kiom da provoj devas rezisti mia persisto; tio, kio malplej gravas al mi, estas morti ĉi tie, kondiĉe ke mi mortu ĝustatempe. Kial pensi pri la morto antaŭ la obstakloj, se ili, kiel ajn grandaj, neniam fermis al la kuraĝulo la eblecon ilin transvivi? La kredo je la destino devas servi al ni por varmigi la decidon. Ĉi tiuj junuloj, kiuj min sekvas, estas kuraĝaj; sed se vi ne volas alfronti kalamitaĵojn, elektu tiun, kiu plaĉas al vi, kaj fuĝu per floso tra ĉi tiu rivero.
—Kaj mia trezoro? Ĉu vi ne scias, ke Kajeno gardas la restaĵojn de Luciĉjo? Ĉu vi kredas, ke sen tiu garantiaĵo mi vagus libera?
Momente mi havis nenion por respondi.
—La ostoj de mia filo estas mia ĉeno. Mi vivas devigite konduti bone, por ke oni permesu al mi ilin sunumi. Jam mi diris al vi, ke mi eĉ ne posedas ilin ĉiujn: la tagon kiam mi ilin elfosis, mi devis lasi al la tombo kelkajn falangojn, kiuj ankoraŭ estis freŝaj. Mi portis ilin envolvitaj en mia kovrilo, kaj kiam Kajeno min kaptis, ĉe mia reveno el Vaŭpeso, en la vojeto kiu ligas la riverojn Isano kaj la Kerario, li celis forĵeti ilin perforte. Nun mi konservas ilin, purajn, blankajn, interne de kerosena skatolo, sub la hurdo de mia mastro.
—Sinjoro Clemente, ĉu vi havas certecon, ke tiuj restaĵoj…
—Jes! Tiuj ili estas! La kranio estas nekonfuzebla: en la supra gingivo dento troviĝas super la aliaj. Eble per la pikfosilo mi sukcesis trabori la kranion, ĉar ĝi havas truon en la fruntosto.
Okazis paŭzo. Mi ne scias, ĉu en tiu momento fendiĝis la decido de miaj kunuloj, kiuj silentis en meditema rondo. La mulato diris, alproksimiĝante al sinjoro Clemente:
—Kamarado, ĉiam estas iom pli bone, ke ni revenu. Mia patrino restis sola, kaj mia brutaro fariĝas sovaĝa. Mi havas kvar kornhavajn bovinojn de unua nasko, kaj certe ili jam naskis. Lasu la ostojn, ĉar ili alportas malbonŝancon. Estas malbone enmiksiĝi en aferojn de mortintoj. Tial diras la litanio: “Ĉi tie mi vin enterigas kaj ĉi tie mi vin kovras; la diablo min forportu se iun tagon mi vin elterigas”. Petegu de ĉi tiuj sinjoroj, ke ili reklamu la ostaron kaj ĝin enterigu sub kruco, kaj vi vidos, ke via sorto pliboniĝos. Decidu rapide, ĉar jam estas malfrue!» —Kiel! Ĉu ni kuraĝu riski, ke Funes nin kaptu? Vi ne scias, sur kia tero vi staras. La partianoj de la kolonelo vagas ĉi tie ĉirkaŭe. —Kaj ne estas tempo por hezitoj! —mi ekkriis kolere—. Mulato, antaŭen! Via horo jam pasis! Helí Mesa, tiam, alproksimiĝis al la kabano por ekbruligi ĝin. Sinjoro Clemente rigardis lin sen protesto. —Ne, ne! —mi ordonis—: la venenitaj korboj forbrulus. La indian-ĉasistoj povas reveni, kaj ho, espereble ĉiuj veneniĝos!
Mi estus dezirinta, ke miaj amikoj marŝu malpli silentaj: miaj pensoj doloris min kaj speco de paniko invadis min, kiam mi meditis pri mia situacio. Kiuj estis miaj planoj? Sur kio baziĝis mia malmodesteco? Kial devus gravi al mi la fremdaj malfeliĉoj, se mi trenis la miajn proprajn? Kial fari promesojn al sinjoro Clemente, se Barrera kaj Alicia tenis min ligita? La juĝo de Franco komencis min angorigi: «Mi estis malekvilibra homo, impulsa kaj teatra».
Iom post iom mi alvenis al dubo pri mia spirito: ĉu mi eble estas freneza? Neeble! La febro forgesis min dum kelkaj semajnoj. Kial freneza? Mia cerbo estis forta kaj miaj ideoj klaraj. Ne nur mi komprenis, ke estas nuntempe necese kaŝi miajn ŝanceliĝojn, sed mi eĉ rimarkis la plej malgrandajn detalojn. La pruvo estis en tio, kion mi vidadis: la arbaro en tiu parto ne estis tre alta, vojo ne ekzistis, kaj sinjoro Clemente malfermis la marŝon, rompetante branĉetojn en la densaĵo por lasi signojn pri la direkto, kiel estas kutime inter ĉasistoj; Fidel portis la karabenon transverse sur la brusto, kunligante per la kalibro, super la klavikloj, la rimenojn de la sako, riĉa je manioka faruno, kiu ŝajnis sur lia dorso kiel imensa ĝibo; la mulato portis la faskon da hamakoj, kaldronon kaj du padelojn; Mesa, en tiu momento, sub siaj pakaĵoj, ĝuadis maturan palmofrukton kaj svingis en la aero la fumantan brulaĵon, kiun li portis en la dekstra mano pro manko de alumetoj.
Ĉu mi freneza? Kia plej granda absurdaĵo! Jam venis al mi logika projekto: liveri min kiel ostaĝon en la barakoj de Gvarakuo, dum la maljuna Silva forirus al Manauso, portante sekrete akuzleteron direktitan al la Konsulo de mia lando, kun la peto, ke li venu tuj por liberigi min kaj elsavigi miajn samlandanojn. Kiu, estante nenormala, rezonus kun pli granda trafo?
Cajeno devus akcepti mian avantĝan proponon: kontraŭ malutila maljunulo li akirus junan kaŭĉukiston, aŭ du aŭ pli, ĉar Franco kaj Helí ne forlasus min. Por glatigi lin, mi klopodus paroli al li france: «Sinjoro, tiu ĉi maljunulo estas mia parenco; kaj ĉar li ne povas pagi al vi la ŝuldon, lasu lin libera kaj donu al ni laboron ĝis kiam ni pagos ĝin». Kaj la iama forkurinto de Kajeno konsentus senŝanceliĝe. Estus facila afero por mi akiri la fidon de la entreprenisto, agante kun pacienco kaj kaŝiteco. Mi ne uzus kontraŭ li forton, sed ruzon. Kiom da tempo daŭros niaj suferoj? Du aŭ tri monatojn. Eble li sendus nin por kolekti kauĉukon en Jagvanario, ĉar Barrera kaj Pezil estis liaj asociitoj. Kaj se ili ne estus tiaj, ni montrus al li la oportunecon ellogi al liaj kaŭĉukejoj la kolombianojn el tiu regiono. En ĉiu okazo, se li kontraŭstarus niajn dezirojn, ni forkurus tra la rivero Isano, kaj, en iu ajn tago, alfrontante mian malamikon, mi mortigus lin antaŭ Alicia kaj la dungitoj. Poste, kiam nia Konsulo elŝipiĝus en Jagvanario, survoje al Gŭarakuo kun garnizono de policanoj por redoni al ni la liberecon, miaj akompanantoj ekkrius: «La senindulga Cova venĝis nin ĉiujn kaj eniris profunde en tiun ĉi dezerton!».
Dum mi tiel rezonadis, mi ekrimarkis, ke miaj suroj enfaladis en la sekan foliaron kaj ke la arboj kreskadis ĉiumomente, kun aspekto de kaŭrantaj homoj, kiuj leviĝis malstreĉante sin ĝis levi la verdajn brakojn super la kapon. Dum pluraj momentoj mi kredis senti, ke la kranio pezas al mi kiel turo kaj ke miaj paŝoj iras flanken. Efektive, mia vizaĝo turniĝis sur la maldekstran ŝultron kaj mi havis la impreson, ke spirito ripetas al mi: «Vi bone iras tiel, vi bone iras tiel! Kial marŝi kiel la aliaj?».
Kvankam miaj akompanantoj paŝis proksime, mi nek vidis, nek sentis ilin. Ŝajnis al mi, ke mia cerbo ekbolas. Mi timis trovi min sola, kaj, subite, mi ekkuris iun ajn direkton, hurlante terurite, for de la hundoj, kiuj min persekutis. Mi sciis nenion plu. El inter reto de grimpaj plantoj miaj kamaradoj min elimplikis.
—Pro Dio! Kio okazas al vi? Ĉu vi ne konas nin? Estas ni! —Kion mi faris al vi? Kial vi minacas min? Kial vi tenis min ligita? —Sinjoro Clemente —ekkriis Franco—, ni reiru laŭ tiu ĉi vojo: Arturo estas malsana. —Ne, ne! Mi jam trankviliĝis. Mi kredas, ke mi volis kapti blankan sciuron. Viaj vizaĝoj teruris min. Tiaj teruraj grimacoj…!
Tiel mi diris, kaj kvankam ĉiuj estis palaj, por ke ili ne dubu pri mia sano, mi fariĝis gvidanto tra la arbaro. Post momento sinjoro Clemente ridetis: —Samlandano, vi sentis la prisorĉon de la monto. —Kiel! Kial? —Ĉar vi paŝas kun malkonfido kaj ĉiumomente rigardas malantaŭen. Sed ne maltrankviliĝu nek timu. Estas nur, ke kelkaj arboj estas mokemaj. —Verdire, mi ne komprenas… —Neniu sciis, kio estas la kaŭzo de la mistero, kiu nin konfuzas, kiam ni vagas en la ĝangalo. Tamen, mi kredas trafi la klarigon: ĉiu ajn el tiuj ĉi arboj fariĝus kvieta, fariĝante amika kaj eĉ ridetema, en parko, sur vojo, en ebenaĵo, kie neniu lin sangigus nek lin persekutus; sed ĉi tie ĉiuj estas malbonaj, aŭ agresemaj, aŭ hipnotigaj. En tiuj ĉi silentoj, sub tiuj ĉi ombroj, ili havas sian manieron kontraŭbatali nin: io nin timigas, io nin incitas, io nin premas, kaj aperas la kadro de la densejoj, kaj ni volas forkuri kaj ni vojeraras, kaj tial miloj da kaŭĉukistoj neniam plu eliris. Mi ankaŭ sentis la malbonan influon en diversaj okazoj, precipe en Jagvanario.
Unuafoje, en sia tuta hororo, larĝiĝis antaŭ mi la malhoma ĝangalo. Misformaj arboj suferas la katenon de la fremdaj grimpaplantoj, kiuj tra grandaj distancoj ilin kunigas kun la palmoj kaj pendas en elasta kurbo, similaj al malbone etenditaj retoj, kiuj pro amasigo dum tutaj jaroj de seka foliaro, branĉetoj kaj fruktoj, rompiĝas ĉe la fundo kiel sako de putreco, elverŝante sur la herbon blindajn rampulojn, ŝimajn salamandrojn, harplenajn araneojn...
Ĉie ajn la liano de "matapalo" —rampanta polpo de la arbaroj— fiksas siajn tentaklojn al la trunkoj, krampe strangolante kaj tordante ilin, por enplantiĝi en ilin kaj transverŝiĝi en dolora metempsikozo. La formikejoj elvomas siajn trilionojn da ekstermantaj formikoj, kiuj detranĉas la mantelon de la monto kaj tra larĝaj vojoj revenas al la tunelo, kiel flagportantoj de la neniigo, kun siaj flagetoj el folioj kaj floroj. La termito malsanigas la arbojn kiel galopanta sifiliso, kiu kaŝas sian suferigan lepron dum ĝi ĉirkaŭronĝas al ili la histojn kaj pulvoras al ili la ŝelon, ĝis subita faligo de ili kun sia pezo de vivaj branĉaroj.
Dume, la tero plenumas la sinsekvajn renovigojn: ĉe la piedo de la koloso, kiu falegas, la ĝermo, kiu ekkreskas; meze de la miazmoj, la poleno, kiu flugas; kaj ĉie la spiro de la fermento, la varmaj vaporoj de la duonlumo, la dormemo de la morto, la marasmo de la naskado.
Kia estas ĉi tie la poezio de la solejoj, kie estas la papilioj, kiuj ŝajnas travideblaj floroj, la magiaj birdoj, la kantanta rojo? Malriĉa fantazio de la poetoj, kiuj konas nur la dresitajn solejojn!
Nenion pri amantaj najtingaloj, nenion pri Versajla ĝardeno, nenion pri sentimentala panoramo! Ĉi tie, la funebraj preĝoj de hidropsaj ranoj, la veprejoj de homevitaj montetoj, la stagnaj akvoj de putraj riveretoj. Ĉi tie, la afrodiziiga parazita planto, kiu plenigas la teron per mortintaj abeloj; la diverseco de malpuraj floroj, kiuj kunpremiĝas per seksaj tremetoj kaj kies glua odoro ebriigas kiel drogo; la malica liano, kies lanugo blindigas la bestojn; la dornoplanto, kiu flamigas la haŭton, la frukto de la "kurujuo", kiu ŝajnas kiel ĉielarka globo kaj enhavas nur mordan cindron, la laksiga vinbereto, la amara korozo. Ĉi tie, nokte, nekonataj voĉoj, fantomaj lumoj, funebraj silentoj. Estas la morto, kiu pasas donante la vivon. Oni aŭdas la frapon de la frukto, kiu falante faras la promeson de sia semo; la falon de la folio, kiu plenigas la monton per neklara suspiro, oferante sin kiel sterko por la radikoj de la patra arbo; la krakadon de la makzelo, kiu voras kun timo esti vorata; la fajfon de alarmo, la agoniajn kriojn, la bruon de la rukto. Kaj kiam la matenruĝo ŝprucigas sur la montojn sian tragikan gloron, komenciĝas la postviva llamado: la zumado de la kriema jakuo, la resonoj de la sovaĝa porko, la ridoj de la ridinda simio. Ĉio pro la mallonga jubilo vivi kelkajn horojn pli!
Ĉi tiu sadisma kaj virga ĝangalo provizas al la animo la halucinon de la proksima danĝero. La vegetaĵo estas sentiva estaĵo, kies psikologion ni ne konas. En ĉi tiuj solejoj, kiam ĝi parolas al ni, nur la antaŭsento komprenas ĝian lingvon. Sub ĝia potenco, la nervoj de la homo fariĝas fasko da kordoj, streĉitaj al la atako, al la perfido, al la embusko. La homaj sensoj erarigas siajn kapablojn: la okulo sentas, la dorso vidas, la nazo esploras, la kruroj kalkulas kaj la sango krias: “Ni fuĝu, ni fuĝu!”.
Tamen, estas la civilizita homo la paladino de la detruo. Estas gransioza valoro en la epopeo de ĉi tiuj piratoj, kiuj sklavigas siajn taglaboristojn, ekspluatas la indianon kaj baraktas kontraŭ la ĝangalo. Turmentitaj de la malfeliĉo, el la anonimeco de la urboj, ili ĵetis sin al la dezertoj serĉante iun ajn finon al sia sterila vivo. Deliraj pro malario, ili senvestigis sin de la konscienco, kaj, naturigitaj kun ĉiu risko, sen aliaj armiloj ol la vinĉestero kaj la maĉato, ili suferis la plej abomenindajn bezonojn, sopirante ĝuojn kaj abundon, sub la severeco de la vetero, ĉiam malsataj kaj eĉ nudaj ĉar la vestaĵoj putris sur la karno.
Finfine, iun tagon, sur la roko de iu ajn rivero, ili konstruas kabanon kaj nomas sin “mastroj de entrepreno”. Havante la ĝangalon kiel malamikon, ili ne scias kontraŭ kiu batali, kaj ili atakas unu la alian kaj mortigas sin kaj subpremas sin en la intervaloj de sia kuraĝo kontraŭ la arbaro. Kaj estas videble en kelkaj lokoj, kiel iliaj spuroj similas al la lavangoj: la kaŭĉukistoj kiuj troviĝas en Kolombio detruas ĉiujare milionojn da arboj. En la teritorioj de Venezuelo la balatao*** malaperis. Tiamaniere ili praktikas la fraŭdon kontraŭ la generacioj de la estonteco.
Unu el tiuj homoj fuĝis el Kajeno, fama prizono, kiu havas kiel fosaĵon la oceanon. Kvankam li sciis, ke la gardistoj nutras la ŝarkojn por ke ili ĉirkaŭiru la muregon, sen liberigi la katenojn li ĵetis sin en la maron. Li venis al la bordoj de la Papunagŭao, atakis la fremdajn bovinejojn, submetis la fuĝintajn kaŭĉukistojn, kaj, monopoligante la ekspluatadon de gumo, vivis kun siaj sekvantoj kaj siaj sklavoj en la barakoj de la Gvarakuo, kies malproksimaj lumoj, tra la densejoj, tremetis antaŭ ni la nokton kiam ni malfruiĝis la alvenon.» Kiu estus dirinta al ni en tiu momento, ke niaj destinoj priskribos la saman trajektorion de krueleco!
Dum la tagoj uzataj por la trairo de la vojeto, mi faris humiligan konstaton: mia fizika forteco estis nur ŝajna, kaj mia muskolaro — kiun eluzis pasintaj febroj — malstreĉiĝis pro la laceco. Nur miaj kunuloj ŝajnis imunaj kontraŭ la elĉerpiĝo, kaj eĉ la maljuna Clemente, malgraŭ siaj jaroj kaj vundoj, montriĝis pli vigla dum la marŝado. Ĉiumomente ili haltis por atendi min; kaj kvankam ili senpezigis min de ĉio, de la dorsosako kaj la karabeno, mi daŭre bezonis, ke la cerbo tenu mian fieron streĉita por ne ĵeti min teren kaj konfesi al ili mian malfortecon.
Mi iris nudpieda, en pantalon-kruroj, malbonhumora, vade trairante marĉojn kaj lagunojn, meze de arbaro altega, kies radikaroj forgesis la sunlumon. La mano de Fidel pruntedonis al mi helpon dum paŝado sur la trunkoj, kiujn ni uzis kiel pontojn, dum la hundoj vane bojis por ke mi liberigu ilin en tiu paradizo de ĉasistoj, kiu tute ne entuziasmigis min.
Ĉi tiu situacio de malsupereco igis min malfida, iritiĝema, neregebla. Nia ĉefo en tiaj urĝaj cirkonstancoj estis, sendube, la maljuna Silva, kaj mi eksentis kontraŭ li sekretan rivalecon. Mi suspektis, ke li intence elektis tiun vojon, dezirante igi min sperti mian mankon de kondiĉoj por mezuri min kun Kajeno. Sinjoro Clemente ne perdis okazojn por laŭdi al mi la suferojn de la vivo en la barakoj kaj la eventualon de iu ajn fuĝo, tiu eterna sonĝo de la kaŭĉukistoj, kiuj vidas ĝin skizita sed neniam realigas ĝin, ĉar ili scias, ke la morto fermas ĉiujn elirejojn de la monto.
Ĉi tiuj predikoj havis resonon ĉe miaj kamaradoj, kaj la konsilantoj multiĝis. Mi ne aŭskultis ilin. Mi kontentiĝis per repliko: — Kvankam vi marŝas kun mi, mi scias ke mi iras sola. Ĉu vi estas lacaj? Vi povas marŝi sekvante min.
Tiam, silentaj, ili preterpasis min kaj, atendante min, flustris rigardante min flanken. Tio indignigis min. Mi sentis kontraŭ ili subitan malamon. Verŝajne ili mokis mian fanfaronadon. Aŭ ĉu ili eble prenis direkton, kiu ne estis tiu de Gvarakuo?
— Aŭskultu min, maljuna Silva — mi kriegis haltigante lin —. Se vi ne kondukas min al Isano, mi pafmortigos vin!
La maljunulo sciis, ke mi ne minacas lin ŝerce. Li eĉ ne sentis surprizon antaŭ mia minaco. Li komprenis, ke la dezerto posedas min. Mortigi homon! Kaj kio? Kial ne? Tio estis natura fenomeno. Kaj la kutimo defendi min? Kaj la maniero emancipi min? Kia alia pli rapida fari de solvi la ĉiutagajn konfliktojn?» Kaj tra ĉi tiu procezo —ho, ĝangalo!— ni ĉiuj pasis, kiuj falas en vian kirlon.
Kaŭritaj inter la foliaro, kun la manoj sur la karabenoj, ni spionrigardis la lumojn de la barakoj, timante ke iu nin malkovros. En tiu kaŝejo ni devis pasigi la nokton sen bruligi fajron. Plorsingultante en la malhelo pasis nekonata fluo. Ĝi estis la rivero Isano.
—Sinjoro Clemente —mi diris ĉirkaŭbrakante lin—: pri vojtrovado vi estas la plej alta saĝeco! —Tamen, mi ekprenistimon al la profesio: mi vagis perdita pli ol du monatojn en la kaŭĉukejo de Jagvanario. —Mi memoras la detalojn. Kiam via fuĝo al Vaŭpeso… —Ni estis sep fuĝintaj kaŭĉukistoj. —Kaj ili volis mortigi vin… —Ili kredis, ke mi vojerarigas ilin intence. —Kaj kelkfoje ili mistraktis vin… —Kaj alifoje, ili petis de mi surgenue la savon. —Kaj ili ligis vin dum tuta nokto… —Timante, ke vi povus forlasi ilin. —Kaj ili disiĝis por serĉi la vojon… —Sed ili trovis nur tiun de la morto.
Ĉi tiu mizera maljunulo Clemente Silva ĉiam havis la monopolon de la malfeliĉo. Ekde la tago kiam, irante de Ikitos al Manaŭso, li aŭdis novaĵojn pri la mortinta filo, li fiksis sian esperon sur la plilongigo de la sklaveco. Li volis esti kaŭĉukisto kelkajn jarojn pli, ĝis kiam la tero permesos al li elterigi la restaĵojn. La ĝangalo, nerekte, reprenis lin kiel fuĝinton, kaj estis la spektro de Luciĉjo tiu, kiu petis de li reiri.
Eĉ se la madono estus volinta liberigi lin, kion li gajnus per la libereco se li denove devus dungiĝi, devigite de la malriĉeco, en la taĉmento de iu ajn mastro, kiu eble malproksimigus lin de Vaŭpeso? En Manauso li vizitis la agentejojn, kie la enmigrintoj serĉas laboron, kaj li eliris senkuraĝigita el tiuj loĝaĉoj, kie oni kontraktas la sklavecon, ĉar la mastroj nur "antaŭsendis" homojn por Madejro, por la rivero Puruso, por Ukajalio. Kaj li volis iri al la malfeliĉa rivero, kiu gardis ĉe la piedo de sia kirlakvejo la veprujan tombon, distingitan per kvar ŝtonoj.
La turko Pezil ne havis laborojn en tiuj lokoj, sed li portis lin al la alta Rivero Negro, kaj tio estis multo. Nur ke li ŝajnigis ne voli aĉeti lin, kaj fine li konsentis al liaj petegoj, interkonsentante kun la madono retrovendon, por la kazo se ne kontentigus lin la kapabloj de la kolombiano. Li alportis lin al sia bela bieno de Naranjal, ĉe la bordo kontraŭa al Jagvanario, kaj tenis lin dum iom da tempo en facilaj oficoj, sub sia gvato de malestima kaj silenta islamano, sen mistrakti lin nek moki lin. Sed iam kverelis kelkaj virinoj en la kuirejo kaj vekis sian mastron, kiu dormis la sieston. Sinjoro Clemente estis en la koridoro, observante la mapon sur la muro. En tiu sinteno lin surprizis la mastro. Li ordonis al li krie, ke li nudigu la kontraŭulinojn ĝis la talio kaj vipu ilin. La maljuna Silva rifuzis plenumi la ordonon. Tiun saman posttagmezon oni forsendis lin por kolekti kaŭĉukon al Jagvanario.
Unu el la suferantinoj estis la iama ĉambristino de la madono, tiu, kiu konis en Vaŭpeso Lucianon Silva dum lia kunvivado kun sinjorino Zoraida. «Ŝi ne vidis lin mortinta», sed ŝi sciis la lokon de la tombo, apud la kirlakvejo de Javarateo, kaj ŝi jam estis doninta al sinjoro Clemente ĉiujn necesajn indikojn por ĝin trovi. La malobeo de la kolombiano ne sukcesis liberigi ŝin de la vipado, ĉar la feroca turko, kun vipo en ĉiu mano, kovris ŝin per sango kaj kontuzoj. Ploraĉante en la provizejo, ŝi skribis papereton por sia amato, kiu laboris en la kaŭĉukejoj, kaj petegis sinjoro Clementen, ke li transdonu ĝin al la adresito, sen ellasi iun ajn detalon pri la malkuraĝa flagelado.
Ĉi tiu viro, kiu nomiĝis Manuel Cardoso, estis submastro en barako de la rivereto Jurubaksio. Sciiĝinte pri la malfeliĉoj de sia virino, li promesis mortigi Pezil-on kie ajn li trovos lin, kaj, por provizore venĝi sin, li volis agi kontraŭ la interesoj de sia mastro, konsilante al la gumo-laboristoj, ke ili fuĝu kun la gumo, kiun ili havis en la tenejo bovinejo.
La maljuna Silva ŝajnigis rifuzi tiun ideon, suspektante ian embuskon. Tamen, dum la sekvaj tagoj, li komentis kun la taglaboristoj la instigon de la kontrolisto, dum ili procedis fumizi la eltiritan lakton. La respondo neniam ŝanĝiĝis: «Cardoso scias, ke ekzistas neniu rumbisto kapabla kontraŭstari al ĉi tiuj montoj».
Nokte, la kaŭĉukistoj diskutis pri tia hipotezo, tiel alloga kiel neebla, nur por havi pri kio konversacii:
— Estas klare, ke la fuĝo estus nerealigebla tra la Revero Negro; la boatoj de la mastro ŝajnas ĉashundoj. — Sed sukcesante supreniri la riveron Kababurio, estas facile malsupreniri al la Maturakao kaj eliri al la rivero Kasikiareo. — Konsentite. Sed la Rivero Negro havas larĝon de kvar kilometroj. Oni devas malkonsideri la alfluantojn de ĝia maldekstra bordo. Pli bone, supren laŭ ĉi tiu rivereto jurubaksio, post ĉirkaŭ sesdek tagoj da vojaĝo per boato, laŭdire troviĝas kanalo, kiu enfluas en la rivero Kaketao. — Kaj ĉu al la rivero Vaŭpso ne ekzistas rekta vojo? — Al kiu venas tia malsaĝaĵo en la kapon?
La barako situis sur rifo, kiu ne inundiĝas, la sola rifuĝejo en tiu dezerto. Ĉiumonate alvenis la boato de Naranjal por kolekti la gumon kaj lasi nutraĵojn. La laboristoj estis malmultaj kaj la beribero malpliigis la nombron, sen kalkuli tiujn, kiuj pereis en la lagunoj, ĵetitaj de la febro el la skafaldo, sur kiun ili grimpis por vundi la arbojn. Malgraŭ ĉio, multaj pasigis tutajn monatojn sen vidi la vizaĝon de la submastro, ŝirmante sin en minimumaj kabanoj, kaj revenis al la setlejo kun la gumo jam fumizita, transformita en bulegojn, kiujn ili liveris al la fluo anstataŭ transporti ilin per la boatoj. Kutimiĝintaj ne malproksimiĝi de la bordoj, al ili mankis la orientiĝa instinkto, kaj tiu cirkonstanco helpis al la prestiĝo de sinjoro Clemente, kiam li kuraĝis eniri la arbaron kaj, plantante la maĉaton en iu ajn loko, li instigis ilin kelkajn tagojn poste, ke ili akompanu lin por ĝin repreni, ekirante de la punkto, kiun ili volis.
Unu matenon, ĉe la sunleviĝo, okazis neantaŭvidita katastrofo. La viroj, kiuj en la kabano flegis sian hepaton, aŭdis senbridajn kriegojn kaj grupiĝis sur la roko. Naĝante meze de la rivero, kvazaŭ ili estus monstraj anasoj, malsupreniris la gumobuloj, kaj la kaŭĉukisto, kiu ilin pelis, venis malantaŭe, en eta kanuo, akcelante per la stango tiujn, kiuj malfruiĝis en la kirlakvoj. Antaŭ la barako, dum li klopodis enfermi sian nigran brutaron en la golfeton de la haveneto, li eligis ĉi tiujn vokon, pli gravan ol militproklamo:
— Legionformikoj, legionformikoj! Kaj la kaŭĉukistoj estas izolitaj! Legionformikoj!
Tio egalis al ĉesigo de la laboroj, forlaso de la loĝejo, pretigo de fajrovojoj, serĉado de alia rifuĝejo ie ajn. Temis pri la invado de karnovoraj formikoj, kiuj naskiĝas tute nekonate kie kaj, kiam venas la vintro, elmigras por morti, balaante la monton tra leŭgoj kaj leŭgoj, kun malproksimaj bruoj, kvazaŭ de incendio. Vespoj sen flugiloj, kun ruĝa kapo kaj verdflava korpo, ili regas per la teruro, kiun inspiras ilia veneno kaj ilia amasego. Ĉiu kaŝejo, ĉiu fendo, ĉiu truo; arboj, foliaroj, nestoj, abelujoj, suferas la filtradon de tiu densa kaj fetora ondego, kiu voras birdidojn, ratojn, rampulojn kaj igas fuĝi tutajn vilaĝojn de homoj kaj de bestoj.
Ĉi tiu novaĵo disvastigis la konsterniĝon. La taglaboristoj de la setlejo kolektis siajn ilojn kaj havaĵojn kun tumulta rapideco.
— Kaj de kiu flanko venas la rondo? — demandis Manuel Cardoso.
— Ŝajnas, ke ĝi kaptis ambaŭ bordojn. La tapiroj kaj la pekarioj transiras la riveron de ĉi tiu bordo, sed ĉe la alia la abeloj estas ekscititaj!
— Kaj kiuj kaŭĉukistoj restas izolitaj?
— La kvin el la marĉo de El Silencio, kiuj eĉ ne havas kanuon!
— Kia rimedo? Ke ili defendu sin! Oni ne povas porti al ili helpon! Kiu riskas perdiĝi en ĉi tiuj marĉoj?
— Mi — diris la maljuna Clemente Silva.
Kaj juna brazilano, kiu nomiĝis Lauro Coutinho: — Mi iros ankaŭ. Tie estas mia frato!
Ili marŝis rapide tra la koto de la veprujoj, kun atenta orelo kaj sagaca okulo. Subite, kiam la maljunulo, forlasante la padojn, komencis orientiĝi al la marĉo de El Silencio, lin haltigis Lauro Coutinho.
— Venis la momento por ni fuĝu!
Sinjoro Clemente jam pensis pri tio, sed li sciis kaŝi sian kontentecon. — Oni devus konsulti tion kun la kaŭĉukistoj. — Mi garantias, ke ili konsentos senhezite!
Kaj tiel estis, ĉar la sekvan tagon ili trovis ilin en fondkabano, ludantaj ĵetkubpjn super poŝtuko kaj ebriiĝantaj per vino el peĵibajo-palmo, kiun ili ofertis al si en kalabaso.
— Formikoj? Kiaj formikoj! Ni ridas pri la legionformikoj! Ni fuĝu, ni fuĝu! Rumbisto kiel vi kapablas eltiri nin el la inferoj!
Kaj jen ili iras tra la ĝangalo, kun la iluzio pri la libereco, plenaj de ridoj kaj projektoj, flatante la rumbiston kaj promesante al li sian amikecon, sian memoron, sian dankemon. Lauro Coutinho tranĉis palmfolion kaj portas ĝin alte, kiel standardo; Souza Machado ne volas forlasi sian gumobulon, kiu pesas pli ol dekok kilogramojn, per kies produkto li planas akiri dum du noktoj la karesojn de virino, kiu estu blanka kaj blonda kaj kiu odoras je brando kaj rozoj; la italo Peggi parolas pri eliro al iu ajn urbo por dungiĝi kiel kuiristo en iu hotelo, kie abundas la manĝorestaĵoj kaj la trinkmonoj; Coutinho, la pli aĝa, volas edziĝi kun junulino, kiu havas enspezojn; la indiano Venancio sopiras dediĉi sin al la ĉizado de kanuoj; Pedro Fajardo aspiras aĉeti tegmenton por gastigi sian blindan patrinon; sinjoro Clemente Silva sonĝas trovi tombon. Estas la procesio de la malfeliĉuloj, kies vojo ekiras de la mizero kaj alvenas al la morto!
Kaj kiu estis la direkto, kiun ili sekvis? Tiu de la rivero Kuri-kuriario. Tra tie ili enirus en la riveron Negro, sepdek leŭgojn super la Naranjal, kaj pasus al Umaritubao, por peti protekton. La sinjoro Castanheira Fontes estis tre bona. En tiu loko la horizonto al ili larĝiĝus. Okaze de kaptiĝo, la klarigo estus nekontestebla: ili eliris el la monto venkitaj de la legionformikoj. Ke oni demandu la submastron.
Je la kvara tago de montaro komenciĝis la krizo: la provizaĵoj malabundiĝis kaj la kotejoj estis senfinaj. Ili haltis por ripozi, kaj, deprenante la bluzojn, ili disŝiris ilin por ĉirkaŭvolvi la surojn, turmentatajn de la sangosuĉuloj. Souza Machado, malavara pro la laceco, per tranĉilfrapoj dividis sian gumobulon en plurajn pecojn por donaci al siaj kunuloj. Fajardo rifuzis ricevi sian parton: li ne havis forton por ĝin porti. Souza ĝin rekolektis. Estis kaŭĉuko, "nigra oro", kaj oni ne devis ĝin malŝpari. Troviĝis unu nediskreta, kiu demandis: — Kien ni iras nun? Ĉiuj replikis riproĉante lin: — Antaŭen!
Dume, la rumbisto estis perdinta la orientiĝon. Li antaŭeniris blinde-palpe, sen halti nek diri vorton, por ne disvastigi la timon. Trifoje en unu horo li revenis al la sama marĉo, sen ke liaj kamaradoj rekonu la vojon. Koncentrante en la memoro sian tutan eston, rigardante en sian cerbon, li rememoris la mapon, kiun li tiomfoje studis en la domo de Naranjal, kaj li vidis la kurbajn liniojn, kiuj ŝajnis reto de vejnoj sur la makulo el palverda koloro, en kiu elstaris neforgeseblaj nomoj: Teijao, Marieo, Kuri-kuriario. Kia diferenco inter regiono kaj la ĉarto, kiu ĝin reduktas! Kiu estus dirinta al li, ke tiu papero, kie apenaŭ sufiĉis en liaj malfermitaj manoj, enhavis tiel senfinajn spacojn, tiel malgajajn ĝangalojn, tiel mortigajn marĉojn! Kaj li, sperta rumbisto, kiu tiel facile kutimis pasi la ungon de la montra fingro de unu linio al alia linio, ampleksante riverojn, paralelojn kaj meridianojn, kiel li povis kredi, ke liaj plandoj kapablas moviĝi kiel lia fingro?
Mense li ekpreĝis. Se Dio volus pruntedoni al li la sunon… Nenio! La duonlumo estis malvarma, la foliaro elspiris bluan vaporon. Antaŭen! La suno ne aperas por la tristuloj!
Unu el la kaŭĉukistoj deklaris kun subita certeco, ke ŝajnas al li aŭdi fajfojn. Ĉiuj haltis. Estis la oreloj, kiuj al ili zumis. Souza Machado volis ŝovi sin inter la aliajn: li ĵuris, ke la arboj faras al li gestojn.
Ili estis nervozaj, ili havis la antaŭsenton de la katastrofo. La plej malgranda vorto eksplodigus ĉe ili la panikon, la frenezon, la koleron. Ĉiuj klopodis rezisti. Antaŭen!
Ĉar Lauro Coutinho celis montri sin gaja, li direktis pikan mokaĵon al Souza Machado, kiu estis haltinta por forĵeti la kaŭĉukon. Tio devigis la spiritojn rezigni pri la mildeco de la rido. Ili parolis dum peco da vojo. Mi ne scias, kiu faris demandojn al sinjoro Clemente.
— Silento! — grumblis la italo. — Memoru, ke al la pilotoj kaj al la rumbisto oni ne devas paroli!
Sed la maljuna Silva, haltante subite, levis la brakojn, kiel la homo kiu deklaras sin kaptito, kaj, alfrontante siajn amikojn, plorsingultis: — Ni estas perditaj!
Tuj, la malfeliĉa grupo, kun la okuloj al la branĉoj kaj hurlante kiel hundoj, levis sian ĥoron el blasfemoj kaj petegoj: — Malhumana Dio! Savu nin, mia Dio! Ni estas perditaj!
Nek la ĵuroj, nek la avertoj, nek la larmoj de la rumbisto, kiu promesis korekti la vojon, sukcesis trankviligi la perditojn. Ili elŝiris al si la harojn, tordis siajn falangojn, mordis al si la lipojn, plenajn de sanga ŝaŭmeto, kiu venenigis la akuzojn:
— Ĉi tiu maljunulo estas la respondeculo! Li perdis la vojon pro deziro foriri al Vaŭpeso! — Malbonega maljunulo, bandita maljunulo, vi kondukis nin per trompaĵoj por vendi nin nekonate kie! — Jes, jes, krimulo! Dio kontraŭstaris viajn planojn!
Vidante, ke tiuj frenezuloj povus mortigi lin, la maljuna Silva ekkuris, sed komplica arbo alligiĝis ĉirkaŭ liaj kruroj per liano kaj ĵetis lin teren. Tie ili ligis lin, tie Peggi instigis ilin dispecigi lin. Estis tiam, kiam sinjoro Clemente prononcis tiun frazon kun tiom da efiko:
— Ĉu vi volas mortigi min? Kiel vi povus marŝi sen mi? Mi estas la espero!
La atakantoj, maŝinece, sin detenis.
— Jes, jes, estas necese ke li vivu por ke li nin savu! — Sed sen liberigi lin, ĉar li forkuros de ni!
Kaj kvankam ili ne deprenis de li la ligilojn, ili falis surgenue por petegi de li la savon kaj purigis al li la piedojn per kisoj kaj ploroj.
— Ne forlasu nin! — Ni revenu al la barako! — Se vi nin abandonas, ni mortos pro malsato!
Dum kelkaj plorkantis tiamaniere, aliaj tiris lin per la ŝnuro, petegante la revenon. La klarigoj de sinjoro Clemente ŝajnis repacigi ilin kun la prudento. Temis pri akcidento tre konata de rumbisto kaj ĉasistoj, kaj ne estis racie perdi la kuraĝon ĉe la unua malfacilaĵo, kiam ekzistis tiom da manieroj ĝin solvi. Kial ili timigis lin? Kial ili ekpensis pri la perdiĝo? Ĉu li ne instruis ilin ree kaj ree pri la urĝo forĵeti tiun tenton, kiun la densejo inspiras al la homo por lin renversi? Li konsilis al ili ne rigardi la arbojn, ĉar ili faras signojn, nek aŭskulti la murmurojn, ĉar ili diras aferojn, nek prononci vorton, ĉar la branĉaroj imitas la voĉon. Anstataŭ obei tiujn instrukciojn, ili ekŝercis kun la arbaro kaj trafis ilin la sorĉo, kiu transiĝas kvazaŭ per infekto; kaj li ankaŭ, kvankam li iris antaŭe, komencis senti la influon de la malbonaj spiritoj, ĉar la ĝangalo ekmoviĝis al li, la arboj dancis antaŭ liaj okuloj, la lianaroj ne permesis al li malfermi la vojeton, la branĉoj kaŝiĝis for de la tranĉilo kaj ripete provis forpreni ĝin de li. Kiu kulpis pri tio?
Kaj poste, kial diable ili ekkriegis? Kion ili atingis per la pafado? Kiu krom la tigro kurus serĉi ilin? Ĉu eble ili deziris ĝian viziton? Ili ja povis atendis ĝin ĉe la vesperigo!
Tio teruris ilin kaj ili silentis. Sed ili eĉ ne estus povintaj komprenigi sin je pli ol du jardoj: pro la kriado iliaj gorĝoj fermiĝis, kaj, dolore, ili parolis mallaŭte, kun spirado gorĝa kaj mallerta, kiel tiu de la anseroj.
Antaŭ la horo, kiam la sangokolora suno ornamas la malproksimaĵojn, fariĝis urĝe bruligi la fajron, ĉar en la arbaroj la vespero funebras. Ili tranĉis branĉojn, kaj, disĵetante ilin sur la koton, ili amasiĝis ĉirkaŭ la maljuna Silva por atendi la torturon de la tenebroj. Ho, la turmento pasigi la nokton kun malsato, inter la pensado kaj la oscedado, sciante ke la oscedo plifortiĝos la sekvan tagon! Ho, la pezo de la plorsingultoj meze de la ombro, kiam la konsoloj odoras je morto!
Perditaj! Perditaj! La sendormeco ĵetis sur ilin sian amason da halucinoj. Ili sentis la angoron de la senhelpulo, kiam li suspektas, ke iu lin spionas en la mallumo. Venis la bruoj, la noktaj voĉoj, la timaj paŝoj, la silentoj impresaj kiel truo en la eterneco.
Sinjoro Clemente, kun la manoj sur la kapo, premis sian penson por ke naskiĝu iu luma ideo. Nur la ĉielo povis montri al li la orientiĝon. Ke ĝi diru al li, de kiu flanko naskiĝas la lumo! Tio sufiĉus al li por kalkuli alian vojon. Tra malfermaĵo de la foliara tegmento, simila al luko, li ekvidis peceton da blua etero, sur kiu desegnis sian lignaĵon seka branĉo. Ĉi tiu vizio rememorigis al li la mapon. Vidi la sunon, vidi la sunon! Tie troviĝis la ŝlosilo de lia destino. Se nur parolus tiuj altigitaj suproj, kiuj ĉiun matenon vidas ĝin pasi! Kial la silentaj arboj rifuzas diri al la homo, kion li devas fari por ne morti? Kaj, pensante pri Dio, li ekpreĝis al la ĝangalo petegon de riparkompenco!
Grimpi sur iun ajn el tiuj gigantoj estis preskaŭ neebla: la trunkoj tiel dikaj, la branĉoj tiel altaj kaj la kapturno de la alto gvatanta en la foliaro. Se nur kuraĝus Lauro Coutinho, kiu nerve dormis brakumante liajn piedojn... Li volis voki lin, sed li sin detenis: eta bruo, kiel de musoj en bona ligno, gratvundis la nokton: estis la dentoj de liaj kunuloj, kiuj ronĝis malmolegajn semojn de korozo!
Sinjoro Clemente sentis por ili tian kompaton, ke li decidis doni al ili la konsolo de la mensogo.
— Kio estas? — ili flustris al li per duonvoĉo, alproksimigante siajn malhelajn vizaĝojn. Kaj ili palpis la nodojn de la ŝnuro, per kiu ili lin ligis. — Ni estas savitaj!» Stultaj pro ĝojo, ili ripetis la saman frazon: «Savitaj! Savitaj!». Kaj, falante teren, ili premis la koton per la genuoj, ĉar la doloro lasis ilin pentofaraj, kaj ili eligis grandan ronkon de dankpreĝo, sen demandi en kio konsistis la savo. Sufiĉis, ke alia homo ĝin promesu, por ke ĉiuj ĝin proklamu kaj benu la savanton.
Sinjoro Clemente ricevis ĉirkaŭbrakojn, petegojn pri pardono, vortojn de riparo. Kelkaj volis atribui al si la ekskluzivan meriton pri la miraklo: —La preĝoj de mia patrinjo! —La mesoj, kiujn mi ofertis! —La skapulario, kiun mi portas!
Dume, la Morto certe ridis en la mallumo.
Mateniĝis. La angoro, kiu ilin tenis, akcentis sur la vizaĝo la tragikan grimacon. Magraj, febraj, kun la okuloj ruĝiĝintaj kaj la pulsoj tremantaj, ili ekatendis la sunleviĝon. La sinteno de tiuj malsaĝuloj sub la arboj inspiris timon. Ili forgesis rideti, kaj, kiam ili pensis pri rideto, faldetis ilian buŝon fanatika grimaco.
Ili suspektis pri la ĉielo, kiu nenie estis videbla. Malrapide ekpluvis. Neniu diris ion, sed ili rigardis unu la alian kaj sin komprenis.
Decidinte reveni, ili moviĝis sur la spuro de la antaŭa tago, laŭ la bordo de laguno kie la signoj malaperis. Iliaj paŝosuroj en la koto estis malgrandaj putoj, kiuj inundiĝis. Tamen, la rumbisto trovis la vojon, ĝuante la plej absolutan silenton ĝis proksimume la naŭa matene, kiam ili eniris en kelkajn ĉuskajojn*** el plebeja vegetaĵo, kie okazis stranga fenomeno: taĉmentoj da kunikloj kaj agutioj, obeemaj aŭ stuporigitaj, ŝoviĝis al ili inter la krurojn serĉante rifuĝejon. Momentojn poste, grava zumado, kiel de falantaj akvoj, sentiĝis veni tra la senfineco.
—Sankta Dio! La legionformikoj!
Tiam ili nur pensis pri fuĝo. Ili preferis la sangosuĉulojn kaj ŝirmiĝis en inundita kotejo, kun la akvo ĝis la ŝultroj.
De tie ili rigardis pasi la unuan rondon. Simile al la cindroj, kiujn malproksime ĵetas la bruligado, falis sur la flakon fuĝantaj triboj de blatoj kaj koleopteroj, dum la bordoj pleniĝis de araneoidoj kaj reptilioj, devigante la homojn skui la fetotan akvojn por ke ili ne antaŭeniru en ili. Kontinua tremo skuis la grundon, kvazaŭ la foliaroj bolus per si mem. Sub trunkoj kaj radikoj antaŭeniris la tumulto de la invado, dum la arboj kovriĝis per nigra makulo, kiel moviĝema ŝelo, kiu senbride supreniris por turmenti la branĉojn, rabi la nestojn, enŝoviĝi en la truojn.
Iu Iu timigita mustelo, iu malrapida lacerto, iu ĵus naskinta rato, estis dezirata kaptaĵoj de tiu armeo, kiu ilin nudigis je karno, meze de kriĉoj, kun rapideco de acidaj solvigiloj.
Kiom da tempo daŭris la martiro de tiuj viroj, sepultitaj en likva koto ĝis la mentono, kiuj observis kun panikaj okuloj la defilon de malamiko, kiu pasis, pasis kaj denove pasis? Har-starigaj horoj, en kiuj ili gvatis guto post guto la distilitajn galojn de la torturo! Kiam ili kalkulis, ke la lasta rondo malproksimiĝas, ili provis eliri teren, sed iliaj membroj estis paralizitaj, sen fortoj por malfiksi sin el la kotejo, kie ili estis enterigitaj vivaj.
Tamen ili ne devis morti tie. Estis necese fari klopodon. La indiano Venancio sukcesis kapti sin je kelkaj arbustoj kaj ekbatalis. Li poste kroĉiĝis al kelkaj lianoj. Pluraj devojiĝintaj legionformikoj ronĝis al li la manojn. Iom post iom li sentis larĝiĝi la muldujon el koto, kiu lin ĉirkaŭpremis. Liaj kruroj, malfiksiĝante el la profundo, produktis obtuzaŭdajn kraketojn. «Antaŭen! Ankoraŭfoje kaj ne sveni! Kuraĝon! Kuraĝon!».
Li jam eliris. En la malplena truo bobelis la akvo.
Spirante peze, kuŝante surdorse, li aŭdis la malesperon de siaj kamaradoj, kiuj petegis helpon. «Lasu min ripozi!». Unu horon poste, uzante stangojn kaj lianegojn, li sukcesis eltiri ĉiujn.
Tio estis la lasta fojo, kiam ili suferis kune. Al kiu flanko restis la spuro? Ili sentis la kapon en flamoj kaj la korpon rigida. Pedro Fajardo ektusis konvulsie kaj falis baniĝante en sango pro hemoptiza vomado.
Tamen ili ne sentis kompaton pri la kadavro. Coutinho, la pli aĝa, konsilis al ili ne perdi tempon. «Prenu de li la tranĉilon de la talio kaj lasu lin tie. Kiu lin invitis? Kial li venis, se li estis malsana? Li ne devis ilin malutili». Kaj tion dirante, li devigis sian fraton supreniri sur kopajferon***por observi la direkton de la suno.
La malfeliĉa junulo, per pecoj de sia ĉemizo, faris ŝnuron por la maleoloj. Vane li provis algluiĝi al la trunko. Ili starigis lin sur siajn dorsojn por ke li kaptu sin pli alte, kaj li ripetis la titanan klopodon, sed la ŝelo malfiksiĝis kaj igis lin gliti kaj rekomenci. Tiuj de malsupre lin subtenis, apogante lin per forkstangoj, kaj, halucinitaj de la deziro, kvazaŭ ili triobligus siajn staturojn por helpi lin. Fine li atingis la unuan branĉon. Ventro, brakoj, brusto, genuoj verŝis al li sangon. «Ĉu vi vidas ion? Ĉu vi vidas ion?», ili demandis al li. Kaj per la kapo li diris, ke ne!
Jam ili eĉ ne memoris gardi silenton por ne provoki la ĝangalon. Absurda perforto perversigis al ili la korojn kaj streĉis en ili furoron de ekalfundiĝulo, kiu ne rekonas parencojn nek amikojn kiam, per ponardo, li avaras sian boaton. Ili gestadis per la manoj al la alto, demandante al Lauro Coutinho.
«Ĉu vi vidas nenion? Oni devas supreniri pli kaj bone rigardi!».
Sed, subite, la knabo provis malsupreniri. Grumblo de malamo resonis malsupre. Lauro, hororplena, respondis al ili: «Venas pli da legionformikoj! Venas pli da legionfor…!».
La lasta silabo restis al li kontuzita en la gorĝo, ĉar la alia Coutinho, per karabena pafo, kiu elŝiris al li la animon tra la flanko, igis lin fali kiel pilko.
La frat-mortiganto restis rigardante lin. «Aj, mia Dio, mi mortigis mian fraton, mi mortigis mian fraton!». Kaj, forĵetante la armilon, li ekkuris. Ĉiu el ili kuris sen scii kien. Kaj por ĉiam ili disiĝis.
Noktojn poste aŭdis ilin kriegi sinjoro Clemente Silva, sed li timis ke ili lin murdos. Ankaŭ li estis perdinta la kompaton, ankaŭ la dezerto lin posedis. Kelkfoje igis lin plori la rimorso, sed li senkulpigis sin antaŭ sia konscienco per nurpensi pri sia propra sorto. Malgraŭ ĉio, li revenis por serĉi ilin. Li trovis la kraniojn kaj kelkajn femurostojn.
Sen fajro nek fusilo, li vagis du monatojn inter la montoj, fariĝinte idioto, for de siaj sensoj, bestiĝinta pro la arbaro, malestimata eĉ de la morto, maĉante tigojn, ŝelojn, fungojn, kiel herbobesto, kun la diferenco ke li observis kian specon de grajnoj manĝis la simioj, por ilin imiti.
Tamen, iun matenon li havis subitan revelacion. Li haltis antaŭ palmo de moriĉo, kiu, laŭ la legendo, priskribas la trajektorion de la tagstelo, kiel faras la sunfloro. Neniam li estis pensinta pri tiu mistero. Dum plenanksiaj minutoj li estis en ekstazo, konstatante tion, kaj li kredis observi ke la alta foliaro moviĝis malrapide, kun la ritmo de kapo, kiu bezonas dek du horojn ĝustajn por kliniĝi de la dekstra ŝultro ĝis la kontraŭa. La sekreta voĉo de la aĵoj plenigis lian animon. Ĉu estus vero ke tiu palmo, altigita en tiu ekzilo kiel montrofingro al la bluo, estis montranta al li la orientiĝon? Vero aŭ mensogo, li aŭdis tion diri. Kaj li kredis! Tio, kion li bezonis, estis definitiva kredo. Kaj per la vojo de la vegetaĵo li komencis persekuti la propran.
Tiel estis kiel post nelonge li trovis la valeton de la rivero Tikieo. Tiu rivereto de mallarĝaj kurbiĝoj ŝajnis al li restado de stagnanta marĉo, kaj li ekĵetis al ĝi folietojn por vidi ĉu la akvo fluas. En tiu tasko trovis lin la Albukrkes, kaj, preskaŭ trenante, ili kondukis lin al la barako.
—Kiu estas tiu ĉifonfiguro, kiun vi akiris dum la ĉasado? —demandis al ili la kaŭĉukistoj.
—Fuĝanto, kiu nur scias diri: «Coutinho!… Peggi! Souza Machado…!».
De tie, fine de la jaro, li fuĝis de ili per kanuo al Vaŭpeso. Nun li sidas ĉi tie, en mia kompanio, atendante la matenruĝon por ke ni alvenu al la barakoj de la Gvarakuo. Eble li pensas pri Jagvanario, pri Javarateo, pri la perditaj kamaradoj. "Ne iru vi al Jagvanario", li ĉiam konsilas al mi. Mi, rememorante Alician kaj mian malamikon, ekkriis kolere: — Mi iros, mi iros, mi iros!
Ĉe la mateniĝo estiĝis diskuto, en kiu, feliĉe, mi ne perdis la trankvilecon. Temis pri la maniero, kiel ni devas peti la gastamon.
Estis nedubeble, ke la neatendita ĉeesto de kvar nekonataj viroj kaŭzus en la setlejoj seriozajn alarmojn. Unu el ni devis riski esplori la emon de la entreprenisto, por ke la ceteraj, kiuj restus atendante, kun la libera ĝangalo, ne elmetu sin al sufero de neriparebla servuteco. Fine, oni konsentis, ke tiu misio apartenas al mi; sed miaj kunuloj decideme rifuzis lasi min iri armita.
Per tiu ĉi antaŭzorgo ili ofendis mian prudenton, kaj tamen, mi akceptis ĝin senesprime. Evidente, certaj agoj kvazaŭ antaŭas miajn ideojn: kiam la cerbo ordonas, miaj nervoj jam agas. Estis bone senigi min de iu ajn rimedo, kiu povus ekbruligi mian agresemon; kaj ĉiu armita homo estas ĉiam du paŝojn for de la tragedio.
Transdonante al ili la revolveron, kiun mi havis ĉe la zono, mi ripetis al ili miajn avertojn: "Atendu min ĉi tie; se io grava okazos, mi fuĝos ĉi tiun saman nokton kaj ni kuniĝos por...".
Kaj mi ekiris sola, kun la tago jam progresinta, al la loĝejo de la submastro.
Dum mi marŝis per hazarda paŝado, mia decido ekformiĝis kaj mi rememoris la projekton de la blundulo Mesa: ataki la barakon, ekposedi la "trezoron" de sinjoro Clemente, preni la nutraĵojn kiujn ni trovos kaj fuĝi kun la rumbisto tra la arbaroj, serĉante la proksimajn fontojn de la rivero Gvajnio, pretaj por malsupreniri ĝin, sen riski malfeliĉojn ĉe Isano, ĝia alfluanto.
Ĉu ne estus pli bone invadi la setlejon per kugloj kaj tranĉilo? Kial alveni kiel almozulo por peti ŝirmon? Mi haltis hezitema kaj rigardis malantaŭen. Miaj kamaradoj, elŝovante la kapon el inter la foliaroj, atendis iun ordonon. En alia situacio, mi estus kriinta al ili per severaj voĉoj: "Malsaĝuloj! Kial vi lasas veni la hundojn!".
Ĉar Martel kaj Dolar kuris rapide sur mia spuro; kaj post mallonga momento, malesperigante min pro maltrankvilo, ili portis al la barakoj la anoncon pri mia ĉeesto. Neeble reveni!
Mi antaŭeniris. Mi ne kredis tion, kion mi vidis. Ĉu tiuj mizeraj kabanaroj de indiana stilo estis la tiom famaj barakoj de la Gvarakuo? Ĉu tiuj aĉaj dometoj minacataj de la mizerkreskaĵaro, ĉu ili povis esti la sidejo de satrapo, kiu havis sklavojn kaj kromvirinojn, sinjoro de la montoj kaj mastro de la riveroj? Estas vere, ke la kaŭĉukistoj nur konstruas provizorajn loĝejojn kaj ŝanĝas sian loĝlokon de unu rivereto al alia, laŭ la abundo de la kaŭĉukejo; estas vere, ke Kajeno, establita jarojn antaŭe apud la kirlakvejoj de Gvarakuo, moviĝis supren laŭ Isano, sen ŝanĝi la nomon de la entrepreno, ĝis kiam li lokiĝis en la terkolo de Papunagvao por ekzerci regadon super la rivero Inirido, kontraŭ Funes. Sed ĉi tiuj kialoj ne malpliigis mian elreviĝon antaŭ la malbona aspekto de la kaŭĉukejo.
Unu el la setlejoj, pro la pacienco de siaj loĝantoj, estis preskaŭ envolvita de migrema liano kun lanecaj folioj kaj flavetaj kukurbetoj. Sur la tero, fiŝostoj, kirasoj de dazikoj, ujoj el lamenujoj ronĝitaj de rusto. En malpuraj ret-hamakoj, etenditaj super fumado de lignobrulaĵoj kiu forpelis kulojn, tediĝis kelkaj virinoj kun fistuloj fetorantaj je jodoformo kaj poŝtukoj ligitaj sur la kapo. Ili ne sentis min, ili ne moviĝis. Ŝajnis al mi, ke mi alvenis al legenda arbaro, kie dormetis la Dezerteco.
Estis miaj hundidoj, kiuj dispelis la letargion: en la apuda kabano ili igis kriegi simion, kiu, ligita ĉe la talio, pendis de stango ĉe la fino de rimeno. La estrino eliris. Malsanaj homoj aperis. Ĉie, nudaj infanoj kaj gravedaj virinoj.
—Ĉu vi alportis tapiokon por vendi? —Jes. Ĉu la mastro estas hejme? —En tiu kabano. Diru al li, ke li aĉetu. Ni malsatas! —Tapioko, aj, tapioko! Iel ajn ni pagos al vi! Kaj kun anticipa salivado ili gustumis sian propran deziron.
La kabano de la mastro ne havis murojn: vandoj el palmo dividis la ĉambrojn. Propre ĝi ne havis pordojn, sed ĝiaj aperturoj estis kovritaj per platoj el ĉusko***. Mi ne sciis en tiu momento kien voki. Super la palmfolioj, kiuj servis kiel muro al dormoĉambro, mi rigardis internen, kun subtila suspekto. En hamako kun floritaj fadenoj fumis virino vestita per puntoj. Ĝi estis la madono Zoraida Ajram. Kaj ŝi vidis min spionrigardantan ŝin!
—Vakiro, Vakiro! Jen viro ĉi tie!
Mi ne trovis kion diri. Mi alproksimiĝis al la apuda pordo. La madono havis en la mano revolveron, etan kiel ludilo. Miaj kamaradoj certe observis miajn movojn. La eniro sen ĉapelo en la barakon estis la signo, ke la submastro ĉeestas. Pli rapide mi pensis pri tio, ol li eliris el la apuda ĉambro, pretigante la karabenon.
—Kion volas vi? —Sinjoro, mi estas Arturo Cova. Homo de paco.» La madono, kvazaŭ mokante siajn nervojn, diris per pentrinda prononco, fiksrigardante min, dum ŝi kaŝis la revolveron en sia korsaĵo:
— Ho, Alaho! Konduku tiun malpurulon al la kuirejo!
Vakiro respondis etendante al mi sian kvadratan manon:
— Mi estas Aquiles Vácares, veterano el Venezuelo, kuraĝa por la kuglo kaj por iu ajn viro!
Pro kio mi murmuris, malkovrante mian kapon respekte:
— Saluton, generalo!
Vakiro okupis sian ret-hamakon en la koridoro, kun la karabeno sur la kruroj. Li ordonis al mi, ke mi sidiĝu sur la apuda benko. Mi restis perpleksa, sed klarigis mian heziton per ĉi tiuj kialoj:
— Generalo, ĉu eblos, ke mi sidiĝu flanke de ĉefo? Viaj militistaj privilegioj tion malpermesas al mi.
— Tio ja estas vero.
Vakiro estis ebriulo, straba, nazparolanta. Liaj lipharoj, malamikoj de la kiso kaj de la kareso, malordiĝis, nekonkereblaj, super la buŝo, en kies interno la protezo de la dentoj moviĝis malalĝustigita. Sur lia miksrasa vizaĝo petis justecon la cikatro de iu maĉato-frapo, ekde la orelo ĝis la nazo. Tra la dekoltaĵo de lia flanela ĉemizo eliris el la brusto kvieta arbaro de hirthara fasko, tiel malagrabla pro emanaĵoj kiel abunda je varma ŝvito. Lia zono el eluzita ledo montris pretendojn de milita montraĵo: tranĉilo, ponardo, kugloj, revolvero. Li portis pantalonon el malpura kakia ŝtofo kaj paŝis per lozaj tolŝuoj, kiuj, dum moviĝo, frapadis sub liaj kalkanoj.
— Kiel faris vi por diveni la gradojn, kiujn mi havas?
— Tiel eminenta veterano certe trairis la tutan rangoliston.
— La kion?
— La rangoliston.
— Diru al mi: ĉu en Kolombio sonas mia nomo?
— Kiu ne aŭdis nomi la "kuraĝan Akilon"?
— Tio ja estas vero.
— Homerida heroo!
— Mi avertas vin, ke mi ne estas el Merido, sed el Coro.
En tiu momento, en spireganta grupo, aperis miaj kamaradoj, malarmitaj, ĉe la ekstremo de la koridoro. Vakiro, suspektema, restis staranta. Mi faris modestan prezenton:
— Sinjoro generalo, ĉi tiuj estas miaj kunuloj.
La tri, sen alproksimiĝi, murmuris konfuzite:
— Sinjoro generalo!... Sinjoro generalo! Mi komprenis, ke estas tempo improvizi liran parolon por ke la Vakro trankviliĝu. Mi tordis la instrukciojn de sinjoro Clemente. Baldaŭ mia lango akiris nerezisteblan tonon de konvinko. Mi mem admiris mian inventemon, ridante interne pri mia propra soleno.
Ni estis barakestroj el la rivero Vaŭpeso kaj loĝis en zono egaldistanca de Kalamaro kaj de la kunfluo de Itillao kaj Unillao. Ni laboris pri manjoko, kaŭĉuko kaj korozo. Ni havis en Manaŭso bonegan klienton, la domon Rosas, en kies povo restis al mi ŝparajo de ĉirkaŭ mil pundoj, kio reprezentis mian laboron de doloraj monatoj kiel produktisto kaj komisiisto.
Dirante tion, mi rimarkis, ke la madona atentis mian rakonton, ĉar ĉesis soni la hamako en la apuda ĉambro. Tiu detalo kaŭzis al mi iom da maltrankvilo kaj mi ŝanĝis la direkton de miaj fantazioj.
— Sinjoro generalo, malfeliĉe, Vaŭpeso prezentas al ni perfidajn kirlakvejojn; kaj ni perdis en renversiĝo, ĉe la kirlakvejo de Javarateo, nian rikolton de antaŭ tri jaroj.
Kaj mi ripetis intence: "En la mema kirlakvejo de Javarateo, kontraŭ la radikoj de jakarando".
La madono aperis ĉe la pordo, plenigante per sia figuro la pord-hoko kaj la supran sojlon. Ŝi estis dika kaj giganteca virino, ronda je mamoj kaj koksoj. Klaraj okuloj, laktokolora haŭto, vulgara gesto. Kun siaj blankaj vestoj kaj siaj puntoj ŝi havis la aspekton de kaskado. Longa kolĉeno el bluaj bidoj pendis de ŝia sino, kiel kaprifolio sur supro. Ŝiaj brakoj, sonantaj pro la brakringoj kaj nudaj ekde la ŝultroj, estis karno-plenaj kaj glataj kiel du kusenetoj por la plezuro, kaj sur la juvelita mano ŝi havis tatuon, kiu reprezentis du korojn trapikitajn de ponardo.
Dum mi ŝin rigardis, mi mense pardonis vian sensperton, malfeliĉa Luciano Silva, kaj mi divenis la finon de via pasio!
— Kiuj estas la junuloj, kiuj konas la riveron Vaŭpeso? — ŝi demandis, disvastigante en la aero la varman parfumon de sia ventumilo. — Ni ĉiuj kvar, sinjorino. — Kaj ĉu la filiito de la domo Rosas? La komisiisto? — Via admiranto. — Je kiom oni ordonis al vi pagi la kaŭĉukon? — Tiun de unua kvalito, po unu conto de reis***. Proksimume po tricent pesoj. — Ĉu mi ne diris al vi, Vakiro, ke oni ne povas pagi pli? — Aŭskultu: mi ne permesas al vi nomi min tiel! Nomu min per mia nomo: generalo Vácares! Lernu de la juna Cova, kiu ja scias kiel trakti la ĉefojn! — Mi havas nenion komunan kun nomoj kaj titoloj. Redonu al mi mian monon aŭ pagu ĝin al mi per kaŭĉuko, po tricent pesoj, minus la frajto, ĉar mi ne vojaĝas senpage. La cetero tute ne gravas al mi!» — Ne estu malĝentila!
— Nu, do ne estu trompisto, ne estu kanajlo, nek tia aŭ tia! Sciu, ke al la damoj oni servas per blanka ganto. Lernu ankaŭ de ĉi tiu kavaliro, kiu nomis min "sia admiranto".
— Trankvilon, mia sinjorino; trankvilon, generalo.
La sufokita ĉefo ordonis al mi per heroa gesto: — Ni iru eksteren, kien oni ne venos interrompi nin!
Adiaŭante la madonon, mi faris profundan riverencon.
— ...Kaj kiel mi diris al vi, la domo Rosas ordonis al mi, ke estonte ni evitu la riveron Vaŭpeso kaj tra la Caño Grande ni malsupreniru al Inirido, direkte al San Fernando de Atabapo, kie ni povus liveri al la guberniestro la produktojn, kiujn ni akirus, ĉar li estis ties aganto kaj havis la taskon sendi ilin, laŭ Orinoko, al la insulo Trinidado. — Knaboj! Kaj ĉu vi ne sciis, ke Pulido estis murdita? — Generalo, ni vivas en la limbo de la dezertoj... — Nu, oni lin dishakis, por ŝteli de li tion, kion li havis, kaj por preni la Guberniestrecon. — La kolonelo Funes! — Kia kolonelo! Li estas degradita! Kraĉu tiun nomon! Gardu vin de denove mencias ĝin ĉi tie!
Kaj por doni al mi ekzemplon, li faligis larĝan salivon kaj ĝin frotis per la kalkanoj.
— Sinjoro generalo, mi estis antaŭzorga: mi sciigis al la domo Rosas, ke en neniu kazo mi respondos pri la akcidentoj, kiujn la nova vojo kaŭzus; kaj, aprobite sur tiu bazo, ni forlasis niajn barakojn jam antaŭ du monatoj, ŝarĝitaj per manjoko, olario*** kaj gumo. Sed Inirido estas tiel envia kiel Vaŭpeso, kaj, alvenante al la enfluejo de la Papunagvao, ni perdis ĉion! Ni venis tra la monto, en la kulmino de la mizero, por peti ŝirmon! — Kaj kio do estus tio, kion vi volas? — Ke oni provizu al mi skipon por kanuo por sendi mesaĝiston al Manaŭso, por porti la avizon pri la katastrofo kaj alporti monon, ĉu el la kaso de nia kliento, ĉu el mia konto; kaj ke oni donu al ni loĝejon al la kvar alfundiĝuloj ĝis kiam revenos tiu ekspedicio. — Ni ne havas maristaron..., ni estas tre mankaj je tapioko...! — Donu al mi spertan remiston kaj la mulato Correa iros kun li. Ni pagos tion, kion oni petos de ni. La ĉefoj ne konas malfacilaĵojn. — Tio ja estas vero!
La madono, kiu aŭdis ĉi tiun dialogon, vokis min flanken: — Ĝentlemano, mi povus vendi al vi remiston, kiu estas mia.» — Ne interrompu vi! Lasu nin konversacii! — Ĉu eble la rumbisto Silva ne estas mia? Ĉu mi ne pruvis al vi, ke li estas fuĝinto el la personaro de Jagvanario? Ĉu vi ne scias, ke Pezil ne pagis lin al mi?
— Sinjorino, se vi deziras... Se la generalo ne malpermesas al mi...
— Kia generalo! Ĉi tiu ne estas tiu, kiu komandas, sed Kajeno! Ĉi tiu estas mizerulo, kiu fanfaronas kiel administranto.
— Ne estu tiel langoliberema! Mi pruvos al vi, ke mi ja havas komandon: juna viro, vi povas fidi je la boato!
— Dankon! Dankon! Koncerne la remiston, se la sinjorino vendas al mi la fuĝinton, se ŝi akceptas de mi ĝiron kontraŭ Manaŭso...
— Kaj kion vi donas al mi kiel garantion dum oni pagas ĝin?
— Niajn proprajn personojn.
— Ho, ne! Tion ne! Alaho!
— Ne surprizas min la malfido. Estas vero, ke niaj aspektoj kontraŭdiras nian pagokapablon: senŝuaj, ĉifonaj, mizeraj. Mi nur aspiras meti en viajn manojn ĉion, kion ni posedas. Elektu mem la personaron, kiu devas plenumi la komision. La necesaĵo estas, ke ĝi ekiru baldaŭ kun niaj leteroj kaj zorgu pri la valoroj kaj varoj, kiujn ni petas kaj kiujn vi mem ricevos: drogoj, nutraĵoj kaj, precipe, iom da likvoroj, ĉar konvenas gajigi la vivon en ĉi tiu dezerto.
— Tio ja estas vero.
Kiam la madono, pensema, lasis nin solaj, mi petegis la ĉefon:
— Ĵuru al mi, generalo, ke ni povos fidi je via helpo!
— Juna viro, malmulte plaĉas al mi juri per la kruco, ĉar mi estas ateisto. Mia religio estas tiu de la glavo!
Kaj portante la dekstran manon al la zono, kiel garantion de sia ĵuro, li murmuris solene: — Dio kaj Federacio!
Ĉe la vesperigo la madono reaperis. Antaŭ la kabano, kiun Vakiro destinis al ni, ŝi faris al mi la honoron promenigi sian tedon, kovrita per vualo el neĝblanka gazo, kiu defendis ŝin kontraŭ la moskitoj.
Apud la senfara fajrejo ni oscedis silente, atendante la fiŝkaptistojn, kiuj iris al la rivero por serĉi la vespermanĝon. Franco elverŝis tapiokon el la poŝo kaj ni manĝis ĝin je manplenoj, kiam ni rimarkis la virinon. Vidante ŝin, mi turnis la vizaĝon al alia loko, kun la ĉapelo super la frunto, hontante pro la mizero, en kiu mi troviĝis.
— Ĉu ŝi rigardas min? — Multe, sed ŝi ŝajnas simulon. — Ĉu ŝi foriris?» — Ŝi faras karesojn al la du hundoj. — Ĉesu observi ŝin, ĉar ŝi alproksimiĝas. — Ŝi jam venas! Ŝi jam venas!
Mi levis la vizaĝon por alfronti ŝin, kaj mi vidis ŝin veni tretante la herbojn, blanka, meze de la duonluma krepusko. Ŝi pasis preter mi, salutante min per la mano, kaj envolvis ĉi tiun riproĉon en rideto: — Mia Dio! Ni estas evitemaj. Ne estas tiel facile, kiam oni havas kreditojn en la domo Rosas!
Muta, mi vidis ŝin malproksimiĝi al ŝia kabano, kiam Franco skuis min: — Ĉu vi aŭdis? Ŝi jam estas fascinita de la mono. Oni devas konkeri ŝin tuj! — Jes! Ni vidu, ĉu ŝi denove nomos min "malpurulo". Ŝi falos! Ŝi falos! La malestimo de virino ne havas pardonon! Malpurulo! Ĉi tiun nokton ni lavos niajn vestojn kaj ni sekigos ilin ĉe la fajro. Morgaŭ…
La turka virino malfaldis en la korto sian porteblan seĝon kaj apoge kliniĝis sub la steloj por spiri la aromojn de la monto. Tiu sinteno havis nian alian celon ol fascini min, tiuj okuloj direktitaj al la altoj volis, ke mi ilin rigardu, tiu penso, kiu ŝajnis vagi en la nokto, konspiris kontraŭ mia ripozo. Denove, kiel en la urboj, la ino besta kaj kalkulema, soifanta je profitoj, vendis al mi sian tenton!
Observante ŝin flanke, mi ekis senti la agresemon, kiu antaŭas la defiojn. Stranga virino, ambicia virino, vireca virino! Tra la plej izolaj riveroj, tra la plej danĝeraj kirlakvoj, ŝi kuraĝis stiri sian grandan boaton serĉante la kaŭĉukistojn, por ŝanĝi kontraŭ bagatelaĵoj la ŝtelitan gumon, elmetante sin al ĉiuspecaj perfortoj, al la perfido de siaj propraj remistoj, al la fusiloj de la rabistoj, dezirante amasigi cendon post cendo la feliĉon, pri kiu ŝi sonĝis, helpante sin per sia korpo kiam la sukceso de la komerco tion postulis. Por sorĉi la ĝangalajn virojn, ŝi ornamis sin kun granda zorgo, kaj elŝipiĝante en la barakoj, pura, bonodora, ŝi konfidis la defendon de siaj havaĵoj al sia promesplena voluptemo.
Kiom da noktoj kiel ĉi tiu, en nekonataj dezertoj, ŝi starigus sian liton sur la ankoraŭ varmaj sabloj, seniluziigita de siaj klopodoj, soifanta plori, orfa de ŝirmo kaj protekto! Post la sufoka tago, kies suno rostas la haŭton kaj ruĝigas la okulojn per duobla flamo kiam ĝi rompiĝas sur la rivera ondo; la nokta suspekto, ke la remistoj iras malkontente kaj planis ian malican agon; post la sufero de la moskitoj, la turmento de la kuloj, la mizera vespermanĝo, la murmuro de la tempesto, la brulanta kaj kapturna ventego. Kaj ŝajnigi fidon al la maristoj, kiuj volas ŝteli la ŝipon, kaj anstataŭi ilin en la gardostaro, kaj elteni al ili grumbladojn kaj malbonajn manierojn, por ke ĉe la matenruĝo daŭru la vojaĝo, al la kirlakvo, kiu malpermesas la pason, al la lagunoj, kie la kaŭĉukisto promesis liveri kilon da gumo, al la kabanoj de la ŝuldantoj, kiuj neniam pagas kaj kiuj kaŝiĝas vidante la malfruan ŝipon!» Tiel, daŭrigante la ripetitan eliron, ĉe la monotona plaŭdado de la remiloj, ŝi certe mezuris la senliman distancon, kiu ekzistas inter la mizero kaj la ora splendo. Sidante sur la pakbuloj, ĉe la pruo de la granda boato, ŝirmita de sia ombrelo, ŝi certe rekalkulis en la menso siajn ciferojn, komparante ŝuldojn kaj enspezojn, vidante senpacience kiel pasis unu jaro post alia sen lasi al ŝi en la manoj valoran donacon, simile al tiuj riveroj, kiuj tie, kie ili kunfluas, nur ĵetas ŝaŭmon sur la sablejon. Plendante pri la sorto, ŝia seniluziiĝo fariĝus pli peza pensante pri tiom da virinoj naskitaj en la abundo, en la lukso, en la senfareco, kiuj ludas per sia virto por havi ion, kio ilin amuzu, kaj kiuj eĉ se ili ĝin perdas, restas kun honoro, ĉar la mono estas alia virto. Kaj ŝi, jungita al la jugo de la malriĉeco, luktante tutforte por aĉeti la ripozon de la maljuneco kaj reveni al sia tero, kiu neis al ŝi ĉiujn plezurojn, krom tiu de la amado al ĝi, tiu de la rememorado pri ĝi. Eble ŝi havis patrinon por prizorgi, fratojn por eduki, sanktajn ŝuldojn por elpagi. Kaj tial la neceso devigus ŝin poluri sian vizaĝon, ornami sian korpon, rafini sian parolon, por ke la varoj akiru kategorion; la pagigoj, profiton; la ofertoj, atenton.
Tion mi pensis kun romantika juĝo, senigita je malamo, vidante ŝin elpensi manierojn por akiri potencon super mia esto. Ĉu ŝi ambiciis mian oron aŭ mian junecon? Ŝi bone povis elekti tion, kio plaĉis al ŝi. En tiu momento mi sentis al ŝi la solidarecon de la malfeliĉuloj. Ŝia animo, hardita de la komerco, devis pagi tributon al la malĝojo kaj al la iluzio, kvankam ŝiaj ambicioj estis ĉiam vulgaraj. Eble, kiel mi, pri la homa amo ŝi konis nur la seksan pasion, kiu ne lasas larmojn, sed tediĝon. Ĉu iu estus subiginta ŝian koron? Ŝi ŝajnis ne memori pri Luciĉjo kiam, menciante Javarateo, mi vualite elvokis la tombon. Eble aliaj afliktoj konsistigus la heredaĵon de ŝia doloro, sed estis certe, ke ŝia amasa virineco ne vivis sensenta al la spiritaj sugestoj: ŝiaj grandaj okuloj denoncas fojfoje aman angoron, kiu ŝajnas infektiĝinta de la malĝojo de la riveroj, kiujn ŝi trairis, de la memoro pri la pejzaĝoj, kiujn ŝi ne denove vidis.
Malrapide, ene de la perimetro de la kabanoj, ekflosis duonreligia melodio, malpeza kiel la fumo de la incensujoj. Mi havis la impreson, ke fluto dialogas kun la steloj. Poste ŝajnis al mi, ke la nokto estas pli blua kaj ke ĥoro de monaĥinoj kantas en la sino de la montoj, kun akcento maldensigita de la foliaroj, el neimageblaj malproksimaĵoj. Estis tio, ke la madono Zoraida Ajram ludis sur siaj femuroj akordionon.
Tiu muziko de sekreto kaj de intimeco donis kialon al elvokoj kaj sopiroj. Ĉiu ekis senti en sia koro, ke demandis lin konata voĉo. Pluraj virinoj kun siaj infanoj venis por kurbiĝi apud la ludantino. Paco, mistero, melankolio. Altigita sekve de la arpeĝo, la spirito malfiksiĝis de la materio kaj entreprenis fablajn vojaĝoj, dum la korpo restis senmova, kiel la ĉirkaŭaj vegetaĵoj.
Mia poeto-psiko, kiu tradukas la lingvon de la sonoj, komprenis tion, kion tiu muziko estis diranta al la ĉeestantoj. Ĝi faris al la kaŭĉukistoj promeson pri elaĉeto, efektivigebla ekde la dato, kiam iu mano (mi esperis, ke ĝi estu la mia) skizos la bildon de iliaj mizeroj kaj direktos la kompaton de la popoloj al la terurigaj praarbaroj; ĝi konsolis la sklavigitajn virinojn, memorigante al ili, ke iliaj filoj devas vidi la aŭroron de la libereco, kiun ili neniam rigardis, kaj individue ĝi alportis al ni ĉiuj la donacon senti sin korinklina al niaj afliktoj per la suspiro kaj la revemo.
En malmultaj minutoj mi denove vivis miajn pasintajn jarojn, kiel spektanto de mia propra vivo. Kiom da antaŭsignoj montrantaj mian estontecon! Miaj infanaj kvereloj, mia sovaĝa kaj obstina pubereco, mia juneco sen flatoj nek amo! Kaj kiu min movis en tiu momento ĝis moligi min al la mildeco kaj deziri etendi la brakojn, en impeto de pardono, al miaj malamikoj? Tian miraklon realigis melodio preskaŭ infaneca! Sendube, la madono Zoraida Ayram estis eksterordinara! Mi provis ami ŝin, kiel ĉiujn, pro sugestio. Mi benis ŝin, mi idealigis ŝin! Kaj memorante la cirkonstancojn, kiuj min ĉirkaŭis, mi ploris pro esti malriĉa, pro iri malbone vestita, pro la tragedia sorto, kiu min persekutas.
Franco iris veki min matene kaj trovis la ret-hamakon malplena. Li kuris poste al la rivereto, kie mi plenumis mian matenan lavadon, kaj donis al mi tiun mirigan novaĵon: — Vestu vin rapide, ĉar la madono proponos al vi transakcion! — Miaj vestoj estas ankoraŭ malsekaj! — Kio gravas? Necesas profiti! Ŝi eliris el la bano, ĉe la tagiĝo, kaj jam faris al ni reĝan donacon: galetojn, kafon, du skatolojn da tinuso. Ŝi volas paroli kun vi, nun kiam ni estas solaj, ĉar Vakiro foriris frue por atenti la kaŭĉukistojn kaj revenos nur malfrue vespere. — Kaj kion ŝi volas diri al mi? — Ke vi preferu ŝin en la negoco. Ke se vi petas monon por aĉeti kaŭĉukon, vi prenu de Kajeno ĉion, kion li havas en tiuj deponejoj, por vidi ĉu li tiel pagos al ŝi tion, kion li ŝuldas al ŝi. Rapide, ni iru!
La madono, en la korto, konversaciis vigle kun la mulato kaj la blondulo, montrante al ili la puntojn kaj la fingrojn, kvazaŭ ŝi volus instigi ilin sveni pro admiro. — Ŝi estas piediranta specimenaro — avertis min Franco —: ŝi proponas al ni, ke ni aĉetu de ŝi ŝtofojn, ringojn, juvelojn, similajn al tiuj, kiujn ŝi portas, aŭ de pli bona speco. Ŝi diras, ke ŝi alvenis sola en kajuko, remata de tri indiĝenoj kaj ke ŝi lasis sian boaton en la vilaĝo San Felipe, meze de Río Negro, ĉar la alta Isano estas netrairebla. Sed kie ŝi havas la marĉandaĵon, kiun ŝi ofertas al ni? Mi povus ĵuri, ke ŝia granda boato estas kaŝita en iu marĉo, pro timo ke oni povus ĝin prirabi, kaj ke fidelaj homaroj ŝin atendas.
En la varmo de la siesto, mi decidis prezenti min al la virino en ŝia propra dormoĉambro, sen anonci min, repensante preparitan parolon kaj kun certa emocio, kiu pliigis mian palecon. Mi surprizis ŝin spirante sian cigaredon en sukcena cigaredingo, kuŝanta en la dormiga hamako, unu piedon sur la alia, dum la rando de la jupo balais la plankon en malrapida takto. Vidante min, ŝi sukcesis sidiĝi, kun ŝajniga malkontento pri mia maldiskreteco, aranĝis sian malbutonitan bluzon, kaj, observante min, ekmutis.
Tiam, kun iluzia teatreco, kiu, cetere, estis tre sincera, mi murmuris mallevante la okulojn: — Ne rigardu, sinjorino, miajn nudajn piedojn, nek miajn flikaĵojn, nek mian aspekton: mia eksteraĵo estas la malĝoja masko de mia spirito, sed tra mia brusto pasas ĉiuj padoj por la amo!
Sufiĉis al mi unu rigardo de la madono por kompreni mian eraron. Ŝi nek komprenis la sincerecon de mia submetiĝo, kiam mi estus povinta doni al mia animo, soifanta je iu ajn afekcio, la definitivajn orientiĝojn; nek ŝi sciis vuali sin per la spirito por igi min forgesi la inon antaŭ la virino.
Malkontenta pro mia ridindeco, mi sidiĝis ĉe ŝia flanko, decidinte venĝi min pro ŝia malsaĝeco, kaj etendante la brakon super ŝiajn ŝultrojn mi kurbigis ŝin al mi, brute, kaj miaj tenacaj fingroj restis stampitaj sur ŝia haŭto. Aranĝante siajn ornamajn kombilojn, ŝi protestis anhelante:
— Ĉi tiuj kolombianoj estas kuraĝaj!
— Jes, sed en entreprenoj de granda valoro!
— Kvieton! Kvieton! Lasu min ripozi!
— Vi estas sensensa kiel viaj haroj.
— Ho! Alaho!
— Mi kisis vian kapon kaj vi ne sentis.
— Por kio!
— Kvazaŭ mi estus kisinta vian inteligenton!
— Ho, jes!
Dum momento ŝi restis senmova, malpli pudora ol alarmita, sen rigardi min nek protesti. Subite, ŝi stariĝis.
— Kavaliro, ne pinĉu min! Vi eraras!
— Neniam eraras mia koro!
Kaj tion dirante, mi mordis ŝian vangon, nur unu fojon, ĉar en miaj dentoj restis gusteto de vazelino kaj rizpolvo. La madono, premante min kontraŭ sian sinon, ekploris: — Mia anĝelo, preferu min en la negoco! Preferu min! La cetero estis mia afero.
Ĝis dek ventroŝvelintaj knaboj ĉirkaŭis min per siaj kalabasoj, ploraĉante peton instruitan de siaj patrinoj, kiuj en malsata rondo instigis ilin el alia kabano, helpante ilin per la okuloj en la almozpeta petego: "Tapioko, aj, tapioko!".
Tiam la madono Zoraida Ajram, per sia uzurista kaj blanka mano, kiu ankoraŭ havis la malkvietecon de la lastaj sentoj, volis montri sian malavarecon kaj akiri mian aplaŭdon: ekzercante rajtojn de dommastrino, ŝi malfermis la provizejon al la petantoj kaj ordonis al ili plenigi siajn vazojn ĝis satiĝo. La knaboj ĵetis sin sur la palmokeston, kiel birdetoj sur tritikejon, kiam, subite, envia maljunulino alarmis ilin per ĉi tiuj vortoj: "Uiii!*** Infanoj! La maljunulo!". Kaj la terurita amaso disiĝis kun tia rapido, ke kelkaj falis elverŝante la altvaloran branon, malgraŭ kio, la plej ruzaj kolektis de la tero plurajn pugnojn kaj portis ilin al la buŝo, kune kun tero kaj ĉio.
La "fantomo" de tiuj infanetoj estis la rumbisto Clemente Silva, kiu, iris fiŝkapti kaj revenis kun la senutilaj retoj. Gravan suspekton ili sentas antaŭ la maljunulo, per kiu oni timigas ilin ekde kiam ili ĉesas mamsuĉi, instruante al ili ke, kiam ili kreskos, li perdigos ilin en la centro de la inunditaj kotejoj, sub mallumigitaj kaŭĉukejoj, kie la ĝangalo devos engluti ilin.
La sovaĝa timemo de la indianetoj kreskas pro la influo de groteskaj superstiĉoj. Por ili la mastro estas supernatura estulo, amiko de la magvaro, tio estas, de la diablo, kaj tial la montoj pruntas al li helpon kaj la riveroj gardas por li la sekretojn de liaj perfortoj. Jen la insulo de la Purgatorio, kie ili vidis perei, laŭ ordono de la submastro, la malobeemajn kaŭĉukistojn, la ŝtelistajn indianinojn, la ribelemajn infanojn, ligitajn sub la nuda ĉielo, en plena nudeco, por ke la kuloj kaj la vespertoj ilin ekzekutu. Tia puno timigas la malgrandulojn, kaj, antaŭ ol plenumi kvin jarojn de aĝo, ili eliras al la kaŭĉukejoj en la taĉmento de la virinoj, kun timo al la mastro, kiu devigas ilin piki la trunkojn, kaj kun timo al la ĝangalo, kiu devas malami ilin pro ilia krueleco. Ĉiam iras kun ili iu hakisto, kiu faligas por ili certan nombron da arboj, kaj estas vidinde tiam kiel, sur la tero, ili torturas la vegetaĵon, vundante al ĝi branĉojn kaj radikojn per najloj kaj pikiloj, ĝis eltiri al ĝi la lastan guton da suko.
— Kion vi opinias, don Clemente, pri ĉi tiuj bubaĉoj?
— Ke en mi ili timas sian propran estontecon.
— Sed vi estas homo de bona antaŭsigno. Komparu niajn timojn de antaŭ du tagoj kun la trankvilo, kiun ni nun ĝuas. Tiel mi diris; kaj pensante pri nia baldaŭa disiĝo, ni intime pentis pro tio, ke ni parolis, kaj ni ekmutis, klopodante ke niaj okuloj ne renkontiĝu.
— Ĉu hodiaŭ vi konversaciis kun miaj kunuloj?
— Ĉar ni vekiĝis por fiŝkapti, ili verŝajne dormas la sieston.
— Ni iru vidi ilin!
Kaj kiam ni pasis antaŭ kabano, proksima al la rivero, mi vidis grupon da knabinetoj, ok ĝis dek-tri jarajn, sidantaj sur la tero en trista rondo. Ili ĉiuj portis malpurajn kalsoneton, pasigitajn diagonale kiel bendo kaj pendigitajn super la ŝultro per kordono, tiel ke la brusto kaj brakoj restis nudaj. Unu senpuligis sian kunulinon, kiu estis ekdorminta sur ŝiaj genuoj; aliaj preparis cigaredon en ŝelo de tabario***, maldika kiel papero; ĉi tiu, de tempo al tempo, mordonetis kun tediĝo laktosukan kajmiton; tiu, kun stultaj okuloj kaj malordigita hararo, distris la malsaton de infaneto, kiu piedfrapis sur ŝiaj kruroj, metante al ĝi la etfingron en la buŝeton, pro manko de la mampinto jam elĉerpita. Neniam mi vidos alian grupon de pli senfina forlasiteco!
— Don Clemente, kion faras ĉi tiuj indianetoj dum iliaj gepatroj revenas al la barako?
— Ĉi tiuj estas la amantinoj de niaj mastroj. Oni ŝanĝis ilin al iliaj parencoj kontraŭ salo, kontraŭ ŝtofoj kaj bagatelaĵoj, aŭ oni elŝiris ilin el iliaj kabanoj kiel imposton de sklaveco. Ili preskaŭ ne konis la serenan senkulpecon, kiun la infaneco spiras, nek havis alian ludilon ol la pezan poton por ĉerpi akvon aŭ la frateton sur la kokso. Kiel malpura estis la holokaŭsto de ilia tragika virgeco! Antaŭ la dekjara aĝo, ili estas devigataj al la lito kiel al suferigo; kaj, kripligitaj ĉe la koksoj de siaj mastroj, ili kreskas malsanaj, silentemaj, ĝis kiam iun tagon ili suferas la teruron senti sin patrinoj, sen kompreni la patrinecon!
Dum ni marŝis, tremante pro indigno, mi rimarkis duon-tegmenton el mirito-palmo, subtenatan de du forkstangoj, de kiuj pendis mizerega ret-hamako, kie ripozis juna viro, kun vaksokolora haŭto kaj ekstaza aspekto. Liaj okuloj certe havis iun lezon, ĉar li vualis ilin per du ĉifonoj ligitaj sur la frunto.
— Kiel nomiĝas tiu individuo, kiu kovris al si la vizaĝon per la kovrilo, kvazaŭ malkontenta pro mia ĉeesto?
— Samlandano nia. Estas la solemulo Esteban Ramírez, kiu havas la vidkapablon preskaŭ perdita.
Tiam, alproksimiĝante al la ret-hamako kaj malkovrante al li la kapon, mi diris al li per voĉo malforta kaj kortuŝita:
— Saluton, Ramiro Estévanez! Ĉu vi kredas, ke mi ne konas vin?
Ĉiam ni vidis nin, neniam ni diris al la alia "ci". Li estis grandanima; mi, impulsiĝema. Li, optimista; mi, senespera. Li, virta kaj platona; mi, monda kaj voilupt-ama. Tamen, la malkonformeco nin proksimigis, kaj, sen devojigi la naskitajn inklinojn, ni kompletigis nin en la spirito, metante mi la imagon, li la filozofion. Ankaŭ, kvankam distancigitaj de la kutimoj, ni influis nin per la kontrasto. Li pretendis resti sendifekta antaŭ la delogo de miaj aventuroj, sed cenzurante ilin al mi, lin inundis certa scivolemo, speco de peka ĝojo pro la devojiĝoj, kiujn lia temperamento igis lin nekapabla fari, sen ĉesi rekoni al la tentoj vivan altiron. Mi kredas ke, super liaj konsiloj, pli ol unufoje li estus ŝanĝinta sian moderecon kontraŭ miaj frenezaĵoj. Tiel mi kutimiĝis kompari niajn opiniojn, ke jam en ĉiuj miaj agoj min maltrankviligis pripenso: "Kion pensos pri tio mia mensa amiko?".
Li amis el la vivo ĉion, kio estis nobla: la hejmon, la patrion, la fidon, la laboron, ĉion dignan kaj laŭdindan. Arko de siaj parencoj, li vivis limigita al sia devo, rezervante por si la serenajn spiritajn ĝojojn kaj konkerante el la malriĉeco la reĝan lukson esti malavara. Li vojaĝis, kleriĝis, komparis civilizaciojn, komprenis virojn kaj virinojn, kaj pro ĉio tio li poste akiris sardonecan rideton, kiu reliefiĝis kiam li metis en siajn juĝojn la pipron de la analizo kaj en siajn babilojn la koketecon de la paradokso.
Antaŭe, apenaŭ mi sciis ke li amindumis certan eminentan belulinon, mi volis demandi al li ĉu eblas ke malriĉa junulo pensu dividi kun alia persono la malabundan panon, kiun li akiris por siaj gepatroj. Nenion mi traktis profunde kun li ĉar li interrompis min per trafaj vortoj: "Ĉu al mi ne restas rajto eĉ por la iluzio?".
Kaj la freneza iluzio kondukis lin al la katastrofo. Li fariĝis melankolia, rezervita, kaj finis negante al mi sian intimecon. Malgraŭ ĉio, iun tagon mi diris al li por lin esplori: "Volu la destino rezervi mian koron al iu ajn virino, kies parencaro ne kredu sin pli alta, pro neniu kialo, ol mia gento". Kaj li respondis al mi: "Mi ankaŭ pensis pri tio. Sed kion fari? Ĉe tiu fraŭlino haltis mia aspiro!".
Mallonge post lia ama fiasko mi ne plu vidis lin. Mi sciis ke li elmigris al mi ne scias kie, kaj ke la fortuno estis al li ridetanta, laŭ kion predikis, neesprime, la relativaj komfortoj de lia familio. Kaj nun mi trovis lin en la barako de la Gvarakuo, malsata, senutila, uzanta alian nomon kaj kun bandaĝo super la palpebroj. Grandan malkonferton kaŭzis al mi lia aflikto, kaj, pro kompata delikateco, mi ne kuraĝis esplori iun ajn detalon de lia sorto. Vane mi atendis, ke li iniciatu la konfidon. Tiu Ramiro estis ŝanĝita: nek manpremo, nek kora vorto, nek gesto de ĝojo pro nia renkonto, pro ĉio tiu pasinteco, kiu en mi renaskiĝis kaj en kiu ni posedis egalajn partojn. Kiel venĝon, mi adoptis glacia muton. Poste, por lin ĉagreni, mi diris al li seke: — Ŝi edziĝis! Ĉu vi sciis, ke ŝi edziĝis?
Sub la influo de ĉi tiu sciigo reviviĝis por mia amikeco nekonata Ramiro Estévanez, ĉar anstataŭ la dolĉa filozofo aperis viro morda kaj amara, kiu vidis la vivon tian, kia ĝi estas laŭ certaj aspektoj. Prenante min je la mano, li demandis: — Kaj ĉu ŝi estos vera edzino, aŭ nur kromvirino de sia edzo? — Kiu povus tion diri? — Certe ŝi posedas virtojn por esti la ideala edzino pri kiu parolas al ni la Evangelio; sed unuigita al viro, kiu ne ŝin perversigus kaj "kanajligus". Mi komprenas, ke la ŝia estas unu el tiom da, kiom mi konas, vidvoj de amatinaro, momentaj dizertintoj de la bordeloj, kiuj edziĝas pro vanto aŭ pro intereso, eĉ por akiri inon el alta klaso laŭ la bonvolo de la socio. Sed baldaŭ ili ŝin malĉastigas kaj flankenlasas, aŭ en la sanktejo de la hejmo ili konvertas ŝin en publikulinon, ĉar ilia edza ardo jam ne prosperas krom revivigante praktikojn de prostituejo.
— Kaj kio gravas tio? Se nur oni portas ilustran familinomon, kiu havas valoron en la alta socio... — Benita estu Dio, ĉar ankoraŭ ekzistas la naiveco!
Ĉi tiu frazo faris al mi la impreson de pinglofrapo en mian haŭton de sperta viro. Kaj mi gvatis la momenton por pruvi al Estévanez, ke mi ankaŭ komprenas mordecon; sed la okazo ne prezentiĝis kaj li eksponis:
— Parolante pri de familinomoj, mi memoras certan anekdoton pri ministro, de kiu mi estis skribisto. Kia tiel populara ministro! Kia tiel vizitata oficejo! Baldaŭ mi rimarkis paradoksan fenomenon: la aspirantoj eliris sen laborpermesoj, sed superfluantaj de nobelula fiero. Foje eniris en la oficejon du kavaliroj tute elegantaj, elegantuloj pro profesio, profesoroj pri simpatieco en hazardludejoj kaj salonoj. La ministro, etendante al ili la manon, atentis pri iliaj familinomoj:
— Mi estas Zárraga — diris unu.
— Mi estas Cómbita — murmuris la alia.
— Ah, jes! Ah, jes! Kiom da honoro, kiom da plezuro! Vi estas posteuloj de la Zárragas kaj de la Cómbitas!
Kaj kiam ili eliris, mi demandis mian majestan ĉefon:
— Kiuj estas la prauloj de ĉi tiuj sinjoroj, kies nobeleco eltiris de vi tiel spontanean laŭdon? — Ĉu laŭdo? Kion mi scias! Mia komplezo estis nur simpla logiko: se la unu estas Cómbita kaj la alia estas Zárraga, iliaj respektivaj patroj havos tiujn familinomojn. Nenion pli!
Ĉar mi ne volis, ke Ramiro rimarku, ke lia talento provokis mian admiron, mi ŝajnigis tediĝon antaŭ liaj vortoj. Mi volis trakti lin kiel lernanton, malkonante lin kiel mentoron, por pruvi al li, ke la laboroj kaj seniluziiĝoj donis al mi pli da scienco ol la instruistoj de filozofiemo, kaj ke la krudeco de mia karaktero estas pli taŭga por la lukto ol la malforta prudento, la utopia mildeco kaj la senenhava boneco. Jen estis la rezultoj de tiel granda aksiomo: inter li kaj mi, la venkita estis li. Malfruinta de la pasioj, fiaskinta pri sia idealo, li certe sentus la deziron esti batalema, por venĝi sin, por imponi sin, por elpagi sin, por esti viro kontraŭ la viroj kaj ribelulo kontraŭ sia destino. Vidante lin senarma, nekapabla, malfeliĉa, mi skizis al li kun certa impertuneco mian situacion por blindigi lin per mia kuraĝo:
— Hola, ĉu vi ne demandas min, kiaj ventoj min pelas tra ĉi tiuj ĝangaloj? — La superflua energio, la serĉado de Eldorado, la atavismo de iu konkerinta avo… — Mi ŝtelis virinon kaj oni ŝtelis ŝin de mi! Mi venas por mortigi tiun, kiu ŝin havas! — Malbone sidas sur vi la ruĝa kresto de Lucifero. — Sed ĉu vi eble ne kredas je mia decido? — Kaj ĉu tiu virino meritas la penon? Se ŝi estas kiel la madono Zoraida Ayram… — Ĉu vi scias ion? — Ŝajnis al mi, ke vi eniras en ŝian kabanon. — Do viaj okuloj ne estas perditaj? — Ankoraŭ ne. Estis malzorgo mia, dum mi fumizis globon da kaŭĉuko. Mi ekbruligis fajron, kaj, kovrante ĝin per la funelo kiu funkcias kiel kamentubo, ribelema branĉo kiu kraketis brulante, ĵetis al mia vizaĝo ŝprucon da fumo. — Kia hororo! Kvazaŭ temus pri venĝo kontraŭ viaj okuloj! — Kiel puno pro tio, kion ili vidis!
Ĉi tiu frazo estis por mi malkaŝo: Ramiro estis la viro kiu, laŭ sinjoro Clemente Silva, ĉeestis la tragediojn de San Fernando de Atabapo kaj kutimis rakonti, ke Funes enterigis la homojn vivantaj. Li estis vidinta eksterordinarajn aferojn en la rabo kaj la krueleco, kaj mi brulis pro deziro koni detalojn de tiu terura kroniko. Eĉ pro tiu aspekto Ramiro Estévanez montriĝis treege interesa; kaj ĉar, ŝajne, li reagis kontraŭ la divorco de nia frata intimeco tiel malpliiĝis en mia koro la indigno kaj ni komencis fari la interŝanĝon de niaj malfeliĉoj, rakontante ilin per larĝaj trajtoj. Tiun tagon ni ne ŝanĝis vorton pri la tiraneco de la kolonelo Funes, ĉar Ramiro ne ĉesis fari al mi la inventaron de siaj suferoj, kvazaŭ urĝata de protekto. Tio, kio plej dolorigis min el ĉio rakontata, estis la neaŭditaj humiligoj, kiujn trudis al li submastro, kiun oni nomis la Argentinano, ĉar li diris sin devena de tiu lando. Ĉi tiu homo, malaminda, intrigema kaj flataĉema, trudis al la kaŭĉukistoj la turmenton de la malsato, starigante la neelteneblan praktikon pagi per tapjoko la lakton de kaŭĉuko, po plenmano por litro. Li estis alveninta al la barakoj de la Gvarakuo kun kelkaj fuĝintoj el la rivero Ventuario, kaj, volante vendi ilin al Kajeno, li fariĝis ekspluatanto de siaj propraj amikoj, devigante ilin per la vipo al elĉerpigaj laboroj, por pruvi la fizikan forton de la mizeruloj kaj postuli por ili plej altan prezon. Li administris ankaŭ la loĝejon de la virinoj, premiante per iliaj maljuniĝintaj korpoj la fianiman de certaj taglaboristoj, kaj pro sia malbona naturo li gajnis la favoron de Kajeno, ĝis kiam li superis Vakiro-n mem, kiu lin malamis kaj kun li kverelis.
En la sama momento, kiam Ramiro Estévanez rakontis tiajn krudajn misuzojn, ekalvenis al la kabanoj la senespera vico de kaŭĉukistoj, kun la potoj de likva gumo kaj la verdaj branĉoj de la arbo manilkara***, kiun ili preferas por fumizi, ĉar ili produktas densan fumon. Dum unuj pendigis siajn rethamakojn por etendiĝi kaj ŝviti la febron aŭ por plendi pri la beribero, kiu ilin ŝveligis, aliaj ekbruligis fajron, kaj la virinoj mamnutris siajn infanetojn, kiuj ne donis al ili tempon por demeti de la kapo la kruĉojn superfluantajn de suko.
Alvenis kun ili kaj kun Vakiro individuo, kiu portis pluvmantelon kaj uzis en la fingroj vipon el manilkaro***. Li ordonis purigi grandan vazon kaj ekmezuri per totumo la lakton, kiun ĉiu kaŭĉukisto prezentis, terurante ilin per insultoj, minacoj kaj riproĉoj, kaj malpliigante al ili la tapjokon, al kiu ili havis rajton por vespermanĝi.
— Rigardu — ekkriis tremante Ramiro —: mia viro estas tiu individuo kun la pluvmantelo!
— Kiel! Ĉu tiu, kiu observas min sub la rando de la ĉapelo? Ne ekzistas tia argentinano. Tiu estas la fama Petardo Lesmes, tre konata en Bogoto!
Sentante sin objekto de mia atento, li plimultigis la riproĉojn kaj moviĝis tien kaj reen, kvazaŭ por ke mi restu stupora antaŭ liaj mirindaj agadoj de entreprenisto kaj mi rimarku, kiel malfacile estus por mi kontentigi la estontan mastron. Ŝajnigante sin vigla kaj tre okupita, li marŝis al mi, ŝajnigante skribi en poŝlibron dum li paŝis, por havi pretekston por puŝi min.
— Amiko, via nomo? La informoj pri via taĉmento? Incitita de la senhonteco de la pretendemulo, mi turnis mian vizaĝon al la kaŭĉukistoj kaj respondis por lin moki:
— Mi estas el la taĉmento de la "elegantuloj". La enviuloj, kiuj min konis en Bogoto, kromnomis min Petardo Lesmes, kvankam jam de longe mi petas de ili nenion, malgraŭ la elspezoj, kiujn kaŭzas la societa vivo. Mi preferis garantidoni mian fianĉiĝan ringon en hazardludejoj kaj kaŝejoj, eĉ kun la risko ke mia fianĉino tion sciiĝu, kondiĉe ke mi estu malavara, kiel postulas mia socia rango. Mi okupis miajn studhorojn per sendo de anonimaj leteroj al miaj kuzinoj kontraŭ iliaj amindumantoj, kiuj ne estis riĉaj aŭ ne estis sufiĉe modaj. Mi gajigis stratangulajn babilrondojn, montrante per cinika fingro la virinojn, kiuj pasis, kalumniante ilin milmaniere por akiri mian famon de tentisto de virgulinoj. Mi estis kasisto de la Distrikta Kredit-komitato pro unuanima voko de ĝiaj membroj. La cent mil dolaroj de la saldo ne eliris ĉiuj en mia valizo: oni donis al mi nur dek kvin procentojn. Mi akceptis la postenon laŭ antaŭa interkonsento subskribi kvitancon pri kapitalo, kiu jam ne ekzistis. Promesita vorto, sankta vorto. Komence mi havis neklarajn skrupulojn de nespertulo, sed la Komitato min konvinkis. Ĝi memorigis al mi la ekzemplon de tiom da uloj, kiuj prirabas senpune subvenciojn, bankojn, pagoficejojn, sen difekti sian bonan reputacion. Tiu ĉi falsis ĉekojn; tiu alia mistifikis kontojn kaj deponejojn; jena flankenmetis por si salajron taŭgan al sia rango de eleganta fianĉo, pri kio li agis tre bone, ĉar ne estas juste nek home promeni kun sakoj kaj faskoj da bankbiletoj, suferante bezonojn, kun la turmento de Tantalo tago post tago, kaj esti kiel la azeno, kiu marŝas malsata portante la hordeon sur sia dorso. Mi venis ĉi tien dum oni forgesas la fraŭdon; mi revenos baldaŭ, dirante ke mi estis en Novjorko, kaj mi alvenos vestita laŭmode, kun fela pluvmantelo kaj blankaj ŝuoj, por viziti miajn rilatojn, miajn amikojn, kaj por akiri alian profitdonan dungon. Tiuj ĉi estas la informoj pri mia taĉmento!
Tiel mi finis, rerigardante Estévanez-on kaj feliĉa pro tio, ke mi trovis okazon montri mian mordecon. Petardo Lesmes, sen mienoŝanĝo, argumentis al mi: — Miaj onklinoj kaj miaj fratinoj ĉion pagos!
— Per kio, per kio? Vi estas malriĉuloj, filoj de riĉuloj. Dividite la heredaĵon, ni egalas. — Ĉu Arturo Cova egaliĝi al mi? Kiel, kiamaniere? — Per ĉi tiu! — kaj rabante de li la vipon, mi frapis lian vizaĝon.
Petardo foriris kurante, meze de la bruo de la pluvmantelo, kriante ke oni pruntu al li karabenon. Kaj li ne mortigis min! Vakiro, la madono kaj miaj kunuloj venis por min reteni. Tiam tre korpulenta kaŭĉukisto ridetis rektiĝante: — Tion oni ja ne farus kun mi. Se vi estus tuŝinta mian vizaĝon, unu el ni du estus sur la tero! Pluraj el la ĉirkaŭanta babilrondo respondis al li: — Ne fariĝu fanfaronulo, memoru pri Sparketo, kiu en Putumajo vipis vin per krudledo! — Jes, sed kie ajn mi lin vidos, mi fortranĉos liajn manojn!
— Franco, kion diras al vi Ramiro Estévanez? Kion oni murmuras en la barakoj? — Ramiro entuziasmiĝas pro via ardo sed senfortiĝas pro via malprudento. La kaŭĉukistoj aplaudas la humiligon de Petardo Lesmes, sed en ĉiuj mi vidas certan maltrankvilon, la antaŭsenton pri io sensacia. Mi mem eksentas malkonfidon malkvietigan. Helpate de la Blondulo, mi penis plenumi viajn ordonojn rilate al la ribelo; sed neniu volas eniri en ribelojn, ili malfidas niajn planojn kaj vin mem. Ili supozas, ke vi volas gvidi ilin por sklavigi ilin kiam la puĉo pasos, aŭ vendi ilin poste. Mi timas, ke mi parolis kun denuncantoj. Petardo Lesmes foriris ĉi-matene en esplorado kaj volis kunporti kiel rumbiston al Clemente Silva. Feliĉe, Vakiro ne konsentis, ke ĉi tiu foriru.
— Kion vi diris! Estas imperative, ke la kanuo ekiru ĉi-nokte mem al Manaŭso! — La lamentindaĵo estas, ke ĝi estas tiel malgranda. Se ni ĉiuj povus enesti... — Sed ĉu vi ne komprenas vian eraron? Ĉi tie ni devas resti. Nia restado en la Gvarakuo estas la garantio por la vojaĝantoj. Se oni ilin haltigus, se oni ilin arestus, kiu zorgus pri ilia sorto? Oni devas doni al ili tempon por malsupreniri la riveron Isano. Poste ni faros tion, kion ni povos por forkuri. Dume, nia Konsulo estos vojaĝanta kaj ni renkontos lin ĉe Rivero Negro. Du monatoj da atendo, ĉar la madono pruntedonas sian boaton al la senditoj kaj ili prenos ĝin ekde San Felipe.
— Aŭskultu min: la maljuna Silva diras, ke li ne volas lasi vin sola, ke li ne povas akcepti favorojn venantajn de tiu virino, kiu tenis lin kiel sklavon post kiam ŝi estis la kromvirino de Luciĉjo. — Se tio jam estis aranĝita ekde hieraŭ! Sinoro Clemente iros kun la Mulato kaj du remistoj pliaj! Mi jam havas por ili subskribitajn la pasportojn. La provizaĵoj estas pretaj. Nur mankas al mi skribi la korespondadon!
Alarmite de ĉi tiu raporto, mi kuris poste serĉi la maljunulon Silva kaj mi petegis lin per urĝa voĉo, provokante liajn larmojn: — Ne haltu pro miaj danĝeroj! Foriru, pro Dio, kun la ostoj de via malgranda filo! Pensu, ke se vi restos, oni malkovros ĉion kaj ni neniam eliros el ĉi tie! Gardu tiun ploron por moligi la animon de nia Konsulo kaj instigi lin veni tuj por redoni al ni la liberecon! Revenu kun li kaj vojaĝu tage kaj nokte, kun la certeco trovi nin baldaŭ, ĉar tiam ni estos en Gnajnio. Serĉu nin en Jagvanario, en la barako de Manuel Cardoso; kaj se oni diros al vi, ke ni eniris en la montaron, sekvu nian spuron, ĉar tre baldaŭ vi nin trovos. De nun mi ripetas al vi la samajn petegojn de Coutinho kaj de Souza Machado, kiam, perditaj en la praarbaro, ili kisis al vi la piedojn: "Kompatu nin. Se vi nin forlasos, ni mortos pro malsato".
Poste, premante kontraŭ mia brusto la mulaton Antonio Correa: — Foriru, sed ne forgesu, ke ni meritas la elaĉeton! Ne lasu nin forĵetitaj en ĉi tiuj montoj! Ni ankaŭ volas reveni al niaj ebenaĵoj, ni ankaŭ havas patrinon por adori! Pensu, ke se ni mortos en ĉi tiuj ĝangaloj, ni estos pli malfeliĉaj ol la kompatinda Luciano Silva, ĉar ne estos iu, kiu repatriigu niajn restaĵojn!
Kaj kvankam la ebria Vakiro kaj la deziroplena madono atendis min por manĝi, mi enfermis min en la oficejo de la mastro, kaj, kune kun Ramiro Estévanez, mi redaktis por nia Konsulo la dokumenton, kiun devis porti don Clemente Silva: teruran akuzrakonton, de stilo bolanta kaj rapida kiel la akvo de la torentoj.
Tiun nokton, Vakiro, haltante ĉe la sojlo, interrompis nian laboron per impertinentĵoj: — Petu kaĉason***, petu tabakon kaj kartoĉojn por vinĉestero!
Siavice, la blondulo Mesa, provizita per torĉo, prezentiĝis por ripeti: — La kanuo estas preta, sed ne estas iu, kiu liveru la kvintalon da kaŭĉuko, kiun ili devas porti kiel monon por kovri la kostojn de la vojaĝo.
Kaj la madono, kun tediĝa senhonteco, eniris en la malbone lumigitan ĉambreton, demandis min familiare, servis al mi tasetojn da nigra kafo, kiun ŝi mem dolĉigis per kulerplenpj, donante al mi kiel buŝtukon la pinton de sia antaŭtuko.
En ĉeesto de la ĉasta Ramiro, ŝi apogis la vangon sur mian ŝultron, vidante kuri la plumon super la paĝoj, sub la rezina lumo de la kandelo, mirigite de mia lerteco en desegnado de signoj, kiujn ŝi ne komprenis, tiel malsamaj al la araba alfabeto. — Kiu scius skribi vian lingvon! Mia anĝelo, kion vi metas tie? — Mi diras al la domo Rosas, ke vi havas mirindan kaŭĉukon.
Ramiro, indignita, retiriĝis. — Amo mia, ne diru tion al li, ĉar li petos min, ke mi donu ĝin al li kiel pagon. — Ĉu eble vi ŝuldas al li? — La ŝuldo ne estas mia, sed... mi volus, ke vi helpu min!... — Ĉu vi devigis vin kiel garantiantinon? — Jes. — Sed la ŝuldanto donis al vi partojn da kaŭĉuko. — Ili estis por mi, ne por la ŝuldo. — Kaj lin mortigis arbo! Ĉu ne estas vero, ke lin mortigis arbo, tiu el la scienco pri la bono kaj la malbono? — Ho! Ĉu vi scias? Ĉu vi scias? — Memoru, ke mi vivis en Vaŭpeso!
La madono, konsternita, retropaŝis, sed mi, tenante ŝin per la brakoj, devigis ŝin paroli: — Ne maltrankviliĝu, ne malesperu! Ĉu estas via kulpo, ke la knabo mortigis sin? Ne neu al mi, ke li memmortigis sin! — Jes, li mortigis sin! Sed ne rakontu tion al viaj amikoj! Li havis tiom da ŝuldoj! Li volis, ke mi restu en la kaŭĉukejoj vivante kun li! Neeblaĵo! Aŭ ke ni edziĝu en Manŭso! Absurdaĵo. Kaj en la lasta vojaĝo, kiam ni tranoktis ĉe la torento, mi seniluziigis lin, mi postulis ke li lasu min, ke li reiru! Li ekploris. Li sciis, ke mi portas la revolveron en la korseto! Li kliniĝis super mia hamako, kvazaŭ flarante min, kvazaŭ palpe esplorante min. Subite, pafo! Kaj li banis miajn mamojn per sango!
La madono, skuita de la rakonto, iom post iom iris al la pordo, kun la manoj sur la bluzo, kvazaŭ ŝi volus kovri la varman makulon. Kaj mi restis sola!
Tiam mi sentis supreniri plorajn vortojn, ĵurojn, malbenojn, kiuj eliris el la apuda kabano. Sinjoro Clemente Silva kaj miaj kamaradoj ĉirkaŭis min furiozaj: — Ili forĵetis ilin de mi! Ho, mizeruloj! Ili forĵetis ilin! — Kiel! Ĉu eblas! — La ostojn de mia filo, de mia malfeliĉa filo, ili ĵetis ilin en la riveron, ĉar la madono, tiu cinika hundino, havis skrupulon pri ili! Nun jes, tranĉilon kontraŭ tiujn bestojn! Mortigu ilin ĉiujn!
Momentojn poste, sur la kanuo jam foriranta, mi vidis stariĝi en la ombro la koleran profilon de la maljunulo. Mi eniris en la akvon por ĉirkaŭpreni lin ree kaj ree, kaj mi aŭskultis liajn lastajn admonojn: — Mortigu ilin, ĉar mi revenos! Sed pardonu la kompatindan Alicia-n! Faru tion pro mi! Kvazaŭ ŝi estus Maria Gertrudis!
Kaj foriris la kanuo, kaj ni komprenis, ke la vojaĝantoj svingas la brakojn al ni en la mallumo de la fatala fluejo. Plorante, ni ripetis la vortojn de Luciĉjo: "Adiaŭ, adiaŭ!".
Supre, la senlima ĉielo, la stelplena nokto de la tropiko. Kaj la steloj inspiris timon!
Pasas jam ses semajnoj, de kiam, pro sugesto de Ramiro Estévanez, mi distras la senfarecon skribante la notojn de mia odiseado, en la Libro de Kaso kiun Kajeno havis sur sia skribotablo kiel ornamaĵon senutilan kaj polvokovritan. Ekstravagancaj peripetioj, infanecaj detaloj, makabraj paĝoj formas la neceertan reton de mia rakonto, kaj mi ĝin prezentas kun pezeco, vidante ke mia vivo ne konkeris la transcendaĵon kaj en ĝi ĉio montriĝas sensignifa kaj perea.
Erarus tiu, kiu imagus ke mia krajono moviĝas kun deziroj pri famo, kurante rapide sur la papero post la vortoj por ilin fiksi sur la linioj. Mi ne ambicias alian celon ol tiun, emociojn kaŭzi al Ramiro Estévanez per la breviero de miaj aventuroj, konfesante al li skribe la kuron de miaj pasioj kaj difektoj, por vidi ĉu li lernos aprezi en mi tion, kion al li neis la destino, kaj sukcesos stimuli sin al la agado; ĉar ĉiam estis tre profita disciplino por la timemulo fari komparojn kun la kuraĝulo.
Ĉion ni jam diris unu al la alia kaj ni ne plu havas pri kio konversacii. Lia vivo kiel komercisto en Ciudad Bolívar, kiel ministo en mi ne scias kiu alfluanto de Karonio, kiel kuracisto en San Fernando del Atabapo, mankas je reliefo kaj fascino; nek unu karakteriza epizodo, nek persona gesto, nek fakto elstaranta super la komunaĵo. Kontraste, mi jes povas montri al li miajn spurojn sur la vojo, ĉar se ili estas efemeraj, almenaŭ ili ne konfuziĝas kun la ceteraj. Kaj post montri ilin mi volas ilin priskribi, kun fanfaronemo aŭ kun amareco, laŭ la reakcio kiun ili produktas en miaj memoroj, nun kiam mi ilin elvokas sub la barakoj de Gvarakuo.
Se Vakiro elbalbutus la prijuĝojn kiujn li vekas en mi, li venĝus sin forlasante min, senvestan, en la insulo de la Purgatorio, por ke la plagoj finfaru la satirojn kaj la satiriston. Sed la generalo estas pli malklera ol la madono. Li apenaŭ lernis desegni sian subskribon, sen distingi la literojn kiuj ĝin konsistigas, kaj li estas konvinkita ke la parafo estas alta emblemo de liaj militistaj titoloj.
Fojfoje mi aŭskultas la frapadon de liaj tolŝuoj kaj li eniras en la oficejon por babili kun mi. — Mi kalkulas ke la pirogo iras jam pli malsupre ol la torento de Jurupario. — Kaj ĉu ili ne havos malfacilaĵojn?… Petardo Lesmes… — Ne zorgu! Li estas ĉe Inirido, kaj en ĉi tiu semajno li devas reveni. — Sinjoro generalo, ĉu li plenumas certajn viajn ordonojn? — Mi sendis lin persekuti la indianojn de la rivereto Pendareo, por pliigi la laboristaron. Kaj vi, juna Cova, kion vi tiom multe skribas? — Mi ekzercas la manskribon, mia generalo. Anstataŭ tediĝi mortigante kulojn… — Tio estas bone farita. Pro ne esti praktikinta, mi forgesis la malmulton kiun mi scias. Feliĉe, mi havas fraton kiu estas fripono pri plumaj aferoj. Oni diras ke li estis malbonŝanca pri la ortografio, sed kiam mi venis ĉi tien mi vidis lin plenigi ĝis duonon de paĝo sen vortaro. — Ĉu via frato ankaŭ estis en San Fernando de Atabapo? — Ne, ne! Tute ne necesis. — Ĉu mia samlandano Esteban Ramírez estis amiko de li? — Kiom da fojoj mi ripetis al vi ke jes kaj ke jes! Kune ni fuĝis de la indiano Funes, ĉar vi sciu ke tiu Tomás estas indiano. Se li nin kaptas, li senkapigas nin. Kaj ĉar mi konis Kajenon, ni decidis veni serĉi lin. Ni supreniris la riveron Gvajnio, ekde Maroao, kaj tra la trenvojo de la riveretoj Mikao kaj Rajao ni pasis al Inirido. Kaj jen vi vidas nin, establitaj en Isano. — Generalo, mia samlandano tiom dankas... — Li bone scias ke se mi venis, tio ne estis pro timo, sed por ne "malpuriĝi" mortigante Funes-on. Vi scias ke tiu bandito ŝuldas pli ol sescent mortojn. Nur civilizulojn, ĉar pri la indianoj oni ne havas kalkulon. Diru al via samlandano ke li rakontu al vi la amasmortigojn. — Li jam rakontis ilin al mi. Mi jam ilin notis.
En la vilaĝeto San Fernando, kiu havas apenaŭ sesdek domojn, kuniĝas tri grandaj riveroj kiuj ĝin riĉigas: maldekstre, Atabapo kun ruĝetaj akvoj kaj blankaj sabloj; antaŭe, Gvavjaro, flava; dekstre, Orinoko, kun imperia ondo. Ĉirkaŭe, la ĝangalo, la ĝangalo!
Ĉiuj tiuj riveroj ĉeestis la morton de la kaŭĉukistoj, kiujn mortigis Funes la 8-an de majo 1913.
Estis la terura kaŭĉuko — la nigra idolo — kiu kaŭzis la ferocan buĉadon. Temas nur pri tumulto inter kaŭĉuk-entreprenistoj. Eĉ la guberniestro negocis per kaŭĉuko.
Kaj ne pensu ke dirante "Funes" mi nomis ununuran personon. Funes estas sistemo, anima stato, estas la sojfo de oro, estas la kanajla envio. Multaj estas Funes, kvankam nur unu portas la malbonaŭgura nomon.
La kutimo persekuti iluziajn riĉaĵojn je kosto de la indianoj kaj de la arboj; la paralizita provizo de vanaĵoj por taglaboristoj destinitaj produkti ĝis mil procentojn; la konkurenco de la magazeno de la guberniestro, kiu pagis nian ajn imposton, kaj vendante per oficiala mano kolektis per ambaŭ manoj; la influo de la ĝangalo, kiu perversigas kiel la alkoholo, sukcesis krei en kelkaj viroj de San Fernando impulson kaj konsciencon kiuj instigis ilin uzi murdiston por ke li iniciatu tion, kion ĉiuj volis fari kaj kion ili helpis al li plenumi.
Nek kredu ke la guberniestro krimis metante la buŝon ĉe la fonton de la impostoj, kun unu piedo en sia oficejo kaj la alia en la vendejo. Tiel kontraŭan sintenon trudis al li la cirkonstancoj, ĉar tiu teritorio estas kiel bieno kies elspezojn pagas la favorato kiu ĝin ĝuas, inkluzive de sia propra salajro. La guberniestro de tiu regiono estas entreprenisto kies subuloj vivas de li; estante liaj privataj dungitoj, ili havas konstitucian funkcion. Unu nomiĝas juĝisto, alia civila estro, alia registristo. Li donas al ili miksitajn ordonojn, fiksas al ili salajrojn kaj forigas ilin laŭvole. La tempoj de la pretoroj, kiuj administris justecon en la publikaj placoj, reviviĝas en San Fernando sub alia formo: plenrajta oficisto leĝofaras, regas kaj juĝas per salajrataj partianoj.
Kaj ne estas rare vidi en la loĝloko individuojn kiuj, alveninte el malproksimaj teroj, haltas antaŭ vendejo kaj diras al la vendisto per urĝa voĉo: "Sinjoro juĝisto, kiam vi liberiĝos de la pesado de kaŭĉuko, faru al ni la favoron malfermi la oficejon por prezenti niajn postulojn", kaj oni respondas al ili: "Hodiaŭ mi ne akceptas vin. En ĉi tiu semajno ne estos justeco: la guberniestro tenas min okupata pri la forsendo de tapioko por siaj barakestroj de Beripamonio".
Tio tie estas laŭleĝa, ĝusta kaj homa. Ĉiu ajn havas rajton zorgi pri la enspezoj de la mastro: la profitoj estas la termometro de la salajroj. Malplena poŝo, mizera pago.
La guberniestro Roberto Pulido, komerca konkuranto de siaj regatoj, ne estis starigante stultajn impostojn; tamen, oni preparis la konspiron por lin forigi. Lia malbona stelo konsilis al li dikti dekreton, per kiu li disponis, ke la rajtoj por eksporti kaŭĉukon estu pagataj en San Fernando, per oro aŭ per arĝento, kaj ne per ĝirilo tiritaj kontraŭ la komerco de Ciudad Bolívar. Kiu havis monon preta? La ŝparemuloj. Sed ĉi tiuj ne ŝparis ĝin por prunti: ili aĉetis malmultekostan gumon de tiu, kiu havis bezonon pagi eksport-tarifojn. Komence, la konspirantoj mem konkuris en ĉi tiu negoco; poste ili eltiris de tie la pretekston por eksplodi: diri ke Pulido diktis sian dekreton, profitante la mankon de kontanta mono, por aĉetigi al si la gumon je ridinda prezo, per perado de interkonsentitaj komplicoj. Kaj ili lin mortigis, lin prirabis kaj lin trenis, kaj en unu sola nokto malaperis sepdek viroj!
Ekde tagoj antaŭe — rakontas al mi Ramiro Estévanez — mi rimarkis la preparojn de la minaca okazo. Oni jam diris, silentvoĉe, ke pluraj personoj sukcesis inspiri al Funes la kredon, ke li estas kapabla fariĝi mastro de la regiono kaj eĉ fariĝi prezidanto de la Respubliko kiam li volos. Ne montriĝis falsaj profetoj tiuj de tiu antaŭsigno: ĉar neniam, en neniu lando, oni vidis tiranon kun tiom da regado super vivoj kaj havaĵoj kiel tiu, kiu turmentas la senliman kaŭĉukan zonon kies du elirejoj estas fermitaj: ĉe Orinoko, per la torentoj de Atureso kaj de Majpureso; kaj ĉe Gvajnio, per la doganejo de Amanadonao.
Iun tagon mi iris al la domo de la kolonelo, ĝuste kiam ĉi tiu fermis la pordon de la korto. Kvankam li provis fermi ĝin rapide, mi sukcesis vidi, ke en la interno troviĝis konsiderinda nombro da kaŭĉukistoj, sidantaj sur la ŝtonbenkoj kaj sur la benkoj de la kuirejo, purigante siajn armilojn. Tiuj viroj estis alportitaj el la barakoj de la Pasimonio, kiel oni poste diris, kaj alvenis meznokte al la loĝloko, kune kun aliaj barakanoj apartenantaj al la personaro de diversaj mastroj, kiuj kaŝis ilin singarde.
Funes maltrankviliĝis rimarkante, ke mi observis la kaŭĉukistojn kaj, serĉante mian orelon, flustris kun ekzekutista afableco: — Mi ne lasas ilin eliri, ĉar ili ebriiĝas! Ili estas el la niaj! Kio necesas al vi? — Mi ŝuldas mil bolivarojn al Espinosa kaj li min turmentas per postuloj. Se vi volus prunti ilin al mi… — Mi naskiĝis por la amikoj! Espinosa neniam denove monpostulos de vi. Vi per viaj propraj manoj havos okazon elpagi tiun ŝuldon. Ni atendu ĝis alvenos la guberniestro.
Kaj Pulido alvenis ĉe vesperkrepusko, revenante de la Kasikiareo, per nafta boato nomata Jasanao. Kune kun pluraj dungitoj, li baldaŭ retiriĝis, ĉar li venis febre malsana. Dume, liaj malamikoj, kiuj estis purigintaj la bordon de ŝipetoj por malhelpi eblajn fuĝojn, forprenis la rudron de la boato kaj kaŝis ĝin en la malantaŭa ejo de la kolonelo, kies muroj rigardas al Atabapo.
Baldaŭ venis la nokto, nokto timiga kaj fulmanta. El la domo de Funes eliris grupoj armitaj per vinĉesteroj, envolvitaj en dikaj lanaj vozaĝ-kovriloj por ke neniu ilin rekonu, ŝanceliĝantaj pro la influo de la rumo, kiu ekscitis ilian brutecon. Tra la tri solaj stratetoj ili disiĝis por la atako, memorante la nomojn de la personoj, kiujn ili devis oferi. Kelkaj, mense, inkludis en tiun liston ĉiun individuon, kiu inspiris al ili malkonfidon aŭ indignon: siajn kreditorojn, siajn rivalojn, siajn mastrojn. Ili marŝis apogitaj al la muroj, puŝiĝante kontraŭ la porkoj, kiuj dormetis sur la trotuaro: "Damna porko, vi igas min fali!". — Ĉit! Silentu! Silentu!
En la vendejo de Capecci, sendefendaj homoj ludis kartojn, sidante sur la vendotablo. Kvin viroj, inter ili Funes, restis embuskante ilin en la mallumo, por kiam eksplodos la pafoj ĉe la proksima angulo. Tie, en la dormoĉambro de la kondamnito, brulis lampo, kiu ĵetis kontraŭ la pluvon lividajn klarojn. La grupo de López, katece, alproksimiĝis al la malfermita fenestro. Interne, Pulido, kovrita en sia hamako, trinketis la medicinon preparitan de la flegistoj. Subite, turnante la okulojn al la nokto, li sukcesis sidiĝi: "Kiuj estas tie?". Kaj la buŝoj de dudek fusiloj respondis al li, plenigante la ĉambron per fumo kaj sango!
Tiu estis la terura signalo, la komenco de la hekatombo. En la vendejoj, en la stratoj, en la kortoj krakis la pafoj. Konfuzo, fulmoj de pafoj, lamentoj, ombroj kurantaj en la mallumo! Ĝis tia punkto disvastiĝis la buĉado, ke eĉ la murdistoj sin reciproke murdis. Kelkfoje, al la rivero procesio konsternis la stuporon de la tenebroj, trenante kadavrojn, kiujn ili tenis je la membroj kaj je la vestoj, puŝiĝante sur ilin kiel la formikoj kiam ili transportas pezajn provizaĵojn. Kien fuĝi, kien turni sin? Virinoj kaj infanetoj, freneze serĉantaj rifuĝejon, trafis la bandon, kiu ilin pafmortigis antaŭ ol ili alvenis. "Vivu la kolonelo Funes! For la impostojn! Vivu la libera komerco!".
«Kiel sago, kiel blovo, ekkuris voĉo: "Al la domo de la kolonelo! Al la domo de la kolonelo!". Dume, en la funebreca haveno tkrakadis la motoro de Jasanao. "Forlasi la vilaĝon! Enŝipiĝi! Al la domo de la kolonelo!".
«Ĉesis la pafoj. En sia salono, en sia vendejo, moviĝis Funes, ricevante la naivajn homojn, apartigante per ridetetoj tiujn, kiuj baldaŭ estos murditaj en la korto. "Vi, al la boato! Vi, kun mi!". En malmultaj minutoj la korto pleniĝis de teruritaj vizaĝoj. Malantaŭ la pordo de la muro, kiu rigardas al la rivero, sidiĝis González kun la maĉeto. "Surŝipiĝu, knaboj!". Kaj tiu, kiu eliris, ruliĝis senkapigita inter la truoj, el kiuj oni eltiris teron por levi la konstruaĵon.
«Nek unu krio, nek unu plendo! «La nokto, la motoro, la ŝtormo!
«Almontrante min ĉe la fenestro de la koridoro, kie palpebrumis lumileto, mi vidis kirliĝi en la mallumo la brutaron de arestitoj, suspektemaj pri defilado tra la horora pordo, tremantaj pro la intuicio de la sanga danĝero, hirtaj kiel la virbovoj, kiuj sentas sur la herbo odoron de sango.
«"Surŝipiĝu, knaboj!", ripetis la kaverna voĉo el la alia flanko de la fera sojlo. Neniu eliris. Tiam la voĉo prononcis nomojn.
«Tiuj de interne provis timeman reziston: "Eliru vi unue!". "Tiu, kiun oni vokas, estas vi!". "Sed kial oni min pelas?". Kaj ili mem puŝis unu la alian al la morto!
«En la ĉambro, kie mi troviĝis, oni komencis elŝarĝi faskojn kaj pli da faskoj: kaŭĉukon, varojn, kofrojn, tapiokon, la rabaĵon de la mortintoj, la materian kaŭzon de ilia ofero. Unuj mortis, ĉar la avideco de iliaj rivaloj kriis por la rabaĵo; aliaj estis oferitaj, ĉar ili estis taglaboristoj en la taĉmento de iu mastro, al kiu konvenis malpliigi la homojn por bremsi la konkurencon; kontraŭ ĉi tiuj estis plenumita la fatala destino, ĉar ili ŝuldis grandajn antaŭpagojn, kaj, mortigante ilin, oni certigis la ruinon de iliaj entreprenistoj; tiuj aliaj falis, estingante la agonian krion, ĉar ili apartenis al la gubernia personaro, dungitoj, amikoj aŭ parencoj de la malamata guberniestro. La ceteraj pro ĵaluzo, malamo, malamikeco.
— Kiel eblas, ke mi trovas vin sen karabeno? — demandis min Funes —. Vi volis helpi nin pri nenio. Kaj tion, malgraŭ ke mi jam kovris vian ŝuldon! Sur ĉi tiu maĉeto oni legas la kvitancon!» «Kaj li montris kontraŭ la lanterno la klingon sangan kaj malakrigitan. — Ne elmetu vin — li aldonis — al tio, ke la popolo konsideru vin malamiko de siaj rajtoj kaj de sia libereco. Estas necese akiri akreditilojn: kapon, brakon, kion ajn eblan. Prenu tiun vinĉesteron kaj "traserĉu vian sorton"! Mi esperas, ke vi trafos Dellepiani-n aŭ Baldomero-n!
«Kaj prenante min je la ŝultro, tre afable, li elmetis min sur la straton.
«Ĉe la flanko de la haveno, tute apud la roko de Marakoo, kelkaj lanternoj grupiĝis kaj malsupreniris laŭlonge de la bordo, lumigante la akvojn kaj la sablaron. Ili estis virinoj, kiuj plorĝemis tra la grandaj ŝaloj, serĉante la kadavrojn de siaj parencoj. — Ve! Ĉi tie oni elŝiris al li la intestojn! Oni verŝajne ĵetis lin en la refluon, sed li certe flosos ĉe la tagiĝo!
«Dume, en la kortoj, maskitaj uloj movis siajn kandelojn, kun emo kaŝi inter la truoj plenaj de rubaĵoj la korpojn de la viktimoj kaj la respondecon de la mortigantoj. — Ĵetu ilin en la riveron! Ne lasu ilin al mi en ĉi tiu korto, ĉar ili baldaŭ ekfariĝos fetoraj. Tiel kriis maljunulino, kaj, vidante sin malobeata, ŝi arigis varman cindron sur la improvizitajn tombojn.
«Fojfoje vagadis ĉe la anguloj iu bando de malvirtaj viroj, kiuj observis sin reciproke kun reciproka malkonfido, alivestante siajn staturojn kaj siajn movojn por fari la identecon neebla. Kelkaj alproksimiĝis por tuŝi la manikon de la ĉemizo, kiu devis esti suprentirita ĉe la maldekstra brako, sed neniu sciis certe kun kiu li iris nek kiun persekutis lia akompananto, kaj ili disiĝis sen demandi nek rekoni unu la alian. Pasis la pluvo, malaperis la senentombaj kadavroj kaj, tamen, la nekortuŝebla matenruĝo malfruis ĉesigi tiel pereigan nokton de koŝmaro. Kiam la taĉmento estis disiĝonta, viro klinis la vizaĝon super la najbaro, lumigante lin per la braĝo de la cigaro. — Ĉu Vakiro? — Jes! «Kaj, aŭdante la nazan voĉon, li donis al li profundan tranĉofrapon sur la larĝa vango.
«Hodiaŭ Vakiro certigas al mi, ke Funes mem estis tiu, kiu fingrumis lian vangon volante tranci lian jugularon. Nur ke en San Fernando li ne kuraĝis malkaŝi la nomon de sia atakanto, pro timo al la ripetoj de la kolonelo, antaŭ kiu li nutris la legendon, ke lia vundo estis kaŭzita en kuraĝa duelo, kiam li venkis en la mallumo dek kunigitaj kontraŭulojn.
«Kaj vi estus vidinta, al kiaj tiel lamentindaj ekstremoj malaltiĝis la loĝantoj de San Fernando por savi sian malfortan haŭton, fariĝante plaĉaj al la despoto kaj al liaj sekvantoj. Kiaj aliĝoj, kiaj aplaŭdoj, kiaj intimecoj! La denunco estis parazita planto, kiu ĉirkaŭvolvis la vivantojn kaj la mortintojn, kaj la klaĉo kaj la kalumnio progresis kiel pesto. Tiuj, kiuj transvivis la katastrofon, perdis la rajton lamenti kaj komenti, sub risko esti por ĉiam silentigitaj. Ĉiu fariĝis spiono, kaj malantaŭ seruroj kaj fendetoj estas okuloj kaj oreloj. Neniu povas eliri el la vilaĝo, nek demandi pri la malaperinta parenco, nek enketi pri la restadejo de la samlandano, sen elmeti sin al denunco kiel perfidulo kaj al esti enterigita vivanta ĝis la brusto en la fosado kiun, perforte, oni devigas lin fari en sablaro, kie la varmo lin iom post iom rostas kaj la vulturoj pikas liajn okulojn.
«Sed ne nur al la ĉirkaŭaĵoj de la domaro limiĝas tiuj ĉi perfortaĵoj: tra ĝangaloj, riveroj kaj vojoj kreskas la ondo de la timo, de la konkero, de la ekstermo. Ĉiu mortigas pro propra konto, dum li mem mortas, kaj ŝirmas siajn krimojn sub supozitaj ordonoj de la tirano, kiu donas al ili sian silentan aprobon, por senbarigi sin de la aŭtoroj, kiujn li lasas liveritaj al ilia reciproka feroco.
«La aserto, ke Pulido prosperis akirante kaŭĉukon, estas malnobla farso. Bone scias la kaŭĉukistoj, ke la vegetala oro riĉigas neniun. La potenculoj de la praarbaro havas nenion pli ol kreditojn en la libroj kontraŭ taglaboristoj, kiuj neniam pagas se ne per la vivo, kontraŭ indiĝenoj, kiuj malpliiĝas, kontraŭ remistoj, kiuj ŝtelas tion, kion ili transportas. La servuteco en tiuj ĉi regionoj fariĝas dumviva por sklavo kaj mastro: kaj unu kaj la alia devas morti ĉi tie. Sorto de fiasko kaj malbeno persekutas ĉiujn, kiuj ekspluatas la verdan minon. La ĝangalo ilin neniigas, la ĝangalo ilin retenas, la ĝangalo ilin vokas por engluti ilin. Tiuj, kiuj forkuras, kvankam ili rifuĝas en la urboj, portas jam la malbenon en korpo kaj en animo. Malgajaj, maljuniĝintaj, seniluziigitaj, ili havas nenion pli ol unu aspiron: reveni, reveni, sciante ke se ili revenos, ili pereos. Kaj tiuj, kiuj restas, tiuj, kiuj malobeas la vokon de la monto, ĉiam malkreskas en la mizero, viktimoj de nekonataj malsanoj, estante malaria karno de hospitalo, liverante sin al la tranĉilo, kiu al ili detranĉas la hepaton pecon post peco, kvazaŭ kiel puno pro io malrespekta, kion ili faris kontraŭ la indianoj, kontraŭ la arboj.
«Kia povos esti la sorto de la kaŭĉukistoj de San Fernando? Kaŭzas teruron ĝin konsideri. Pasinte la unuan akton de la tragedio, ili paliĝis; sed la gvidanto, kiun ili improvizis, jam havis forton, jam havis nomon. Ili donis al li gustumi sangon kaj li ankoraŭ soifas. Venu ĉi tien la Guberniestreco! Li mortigis kiel komercisto, kiel kaŭĉukisto, nur por forigi la konkuradon; sed ĉar restas al li konkurantoj en kaŭĉukejoj kaj en barakoj, li decidis ekstermi ilin kun sama celo kaj tial li murdas siajn proprajn komplicojn.»
— La logiko triumfas!
— Vivu la logiko!
Fizikaj kaj moralaj katastrofoj alianciĝis kontraŭ mia ekzisto en la duondormo de tiuj ĉi malvirtaj tagoj. Mia malkresko kaj mia skeptiko havas kiel kaŭzon kaŭzas la volupteman lacon, la malvigleco de la fizika forto, suĉitan de la kisoj de la madono. Kiel elĉerpiĝas kandelovakso renversita sur sia flamo, tiel rapide finis mian ardantecon tiu lupino nesatigebla, kiu oksidas per sia spiro mian virecon.
Kaj mi ŝin malamas kaj mi ŝin abomenas pro tio, ke ŝi estas varmega, pro tio, ke ŝi estas soldula, pro tio, ke ŝi estas incita, pro siaj karnoj tiranaj, pro siaj mamoj tragikaj. Hodiaŭ, kiel neniam, mi sentas nostalgion pri la virino ideala kaj pura, kies brakoj donas serenecon al la malkvieto, freŝecon al la ardo, forgeson al la malvirtoj kaj al la pasioj. Hodiaŭ, kiel neniam, mi sopiras tion, kion mi perdis en tiom da junulinoj iluziplenaj, kiuj min rigardis kun simpatio kaj kiuj en la sekreto de sia pudoro flegis la ideon fari min feliĉa.
Eĉ Alicia, kun ĉiuj kapricoj de la sensperteco, neniam perfidis sian sinjorinan naturon kaj sciis esti digna eĉ en la plej grandaj intimecoj. Mia iritiĝema kolero, mia ĉiama malamo, la indigno kiun mi sentas memorante ŝin, ne sukcesas malpliigi tiun honestecon kiun, nepre, mi devas rekoni kaj atribui al ŝi, kvankam hodiaŭ mi ŝin repudias kiel degraditan kaj perfidan. Kia diferenco inter ŝi kaj la turkino, kiun ŝi venkas en ĉio, en gracio kiel en juneco! Ĉar tiu ĉi malbela maturaĉino atingas la limojn de la velko kaj de la trograseco. Tiel mi tion rimarkis de kiam mi ŝin vidis. Kvankam ŝi pasas la kvardek jarojn, oni malkovras al ŝi neniun "blankan haron", pro miraklo de ŝiaj kosmetikaĵoj: sed mi ilin divenas al ŝi!
Ho, laceco de la ĉeesto kiu malkonfortas! Ho, naŭzo pro la kisoj kiujn oni ne petas! Mi estis devigita ŝajnigi, por la profito de niaj planoj, tiun malinklinon kiun la madono produktas en mi, kaj ne havi ripozon en mia malkontento, ĉar neniu el miaj amikoj povis anstataŭi min en la malnobla ofico teni ŝin favora. Ŝi ilin forpuŝas ĉar ŝi scias, ke la sola posedanto de la saldo en la Domo Rosas estas nur mi. Mi provis, por liberigi min, la lacan geston, la malmolan frazon, la malestimon kiu kaŭzas vezikojn. Fine mi rompis kun ŝi perforte. Kaj hodiaŭ mi ne trovas kion fari por ŝin rekonkeri.
Okazas ke tiujn noktojn la kaŭĉukistoj invadis la ejon de la virinoj, por ĝui ilin kiel premion de sia semajno, laŭ malnova kutimo. Fetoraj pro fumo kaj malpuraĵo, apenaŭ ili finas la fumizadon, ili prezentas sin al la gardisto kaj kun volupta gesto mendas la vicon. La malpli pasiaj ŝanĝas sian rajton kun la senpacienculoj por tabako, por gumo aŭ por piloloj de kinino. Hieraŭ nokte, du montaraj knabinoj ploris krie supre de la ŝtuparo, ĉar ĉiuj viroj ilin preferis kaj estis al ili nepre maleble rezisti plu. La Vakiro, minacante ilin per la vipo, ilin insultis. Unu el ili, malespera, ĵetis sin teren kaj fendis la brakon. Ni kuris kun lumoj por ŝin preni kaj mi ŝin ŝirmis en mia rethamako.
— Abomenindaj, abomenindaj! Sufiĉas de fitraktadoj al tiuj ĉi malfeliĉaj virinoj! Tiu, kiu ne havas viron por ŝin defendi, ĉi tie min havas!
«Silento! Kelkaj indianinoj alproksimiĝis al mi. En la alia kabano ridetis kelkaj kruduloj, kiuj stimulis sian satecon per obscenaj ŝercoj. Kaj, rigardante min, ili daŭrigis sian okupon, lumigitaj de la tremanta flamo de la fajrujoj, super kies fumo ili turnis — kiel sur rostostango — la bastonon, sur kiu koaguliĝis la granda kaŭĉuka bulo, banante ĝin per lakto ĉiumomente per la tigelino??? aŭ per la kulero.
— Aŭskultu — diris unu al mi —, se tiom doloras al vi tio, kio okazis, ni faru interŝanĝon: pruntu al ni la madonon por ŝin provi.
Kaj la madono furioziĝis, ĉar mi ne punis la impertinentulon. — Ĉu vi restas kun krucitaj brakoj antaŭ tio, kion vi aŭdis? Ĉu por mi do ne ekzistos respekto? Ĉu tio signifas, ke mi ne havas viron? Alaho! — Vi havas ilin ĉiujn! — Nu, tiam pagu al mi tion, kion vi ŝuldas! — Nenion mi ŝuldas al vi!
Kaj ĉi-matene, kiam laŭ konsilo de miaj amikoj mi iris por doni al ŝi kontentigon kaj rekoni min ŝuldanto, mi trovis ŝin ornamita, furioza, larmoplena. — Nedankemulo, diri al mi, ke vi ne plenumas viajn devojn!
Mi tenis ŝiajn vangojn, sen scii, kie ŝin kisi, kiam subite mi retropaŝis senkolora pro emocio, kaj kuris al la pordo. — Franco, Franco, pro Dio! La madono portas la orelringojn de via virino! Kun la smeraldoj de la infanino Griselda!
Kiel priskribi la penigan impreson, kiu iom post iom malheligis la vizaĝon de Franco aŭdante miajn ekkriojn? Sidante sur la surstanga domo, kune kun Ramiro Estévanez, li rigardis kiel la blondulo Mesa plektas korbojn el palmo, dum ĉi tiu klarigis al ili la simplan manieron varpi la teksaĵon. Kun instinkta kuraĝo, apenaŭ mi prononcis la nomon de lia virino, li premis la pugnojn kvazaŭ prepariĝante por defendi ŝin; sed poste li klinis la frunton, ruĝiĝintan pro la honto de la ofendita honoro.
— Kio gravas al mi la sorto de tiu sinjorino? — li asertis furioze. Kaj, malplektante la korbeton, li ŝajnigis trankvilon. Subite, li diris per bruska tono, kiel tranĉofrapo en nia silento: — Mi volas vidi la orelringojn, mi volas konvinkiĝi! Kie estas la turka ŝtelistino?
— Silentu, ĉar vi nin pereigas — ni petegis lin, ĉar Zoraida venis al ni, tenante en la buŝo nebrulan cigaredon. Franco, ruze, ofertis al ŝi la alumetojn, kaj kiam la madono kliniĝis al la flamo, mi vidis lin bridi la impulson kapti ŝin je la oreloj.
— Tiuj estas, tiuj estas! — li ripetis reveninte. Kaj li ĵetis sin vizaĝaltere en la hamakon, sen diri pli.
Definitive, ekde tiu momento forlasis min la paco de la spirito. Mortigi viron! Jen mia programo, mia devo! Mi sentas sur mia vizaĝo la malvarman spiron, anoncon de la tempestoj. En malbona horo alvenas la tempo tiel kalkulita, tiel persekutita. Tio, kion mi petis de la estonteco, estas jam nuntempo. Dum mi progresis al la venĝo, la fina konflikto ŝajnis al mi malgranda pro la malproksimeco; sed hodiaŭ, vidante de proksime la finon de la fadeno, mi trovas tiun ĉi aventuron senmezura, kiam mi estas sen sano kaj sen energioj por fafiĝi kiel batalkoko kaj ataki. Sed oni ne vidos min serĉi flankon de la danĝero. Mi iros fronte, kontraŭe al la pripensado, surda al la malluma averto, kiu leviĝas el la profundo de mia konscienco: morti, morti!
Tio, kio plej gravigas mian konfuziĝon, estas la unuanima opinio de miaj amikoj pri la maniero fini la situacion: — Se Barrera estas ĉi tie, kio estas mia devo? — Mortigi lin, mortigi lin!
Kaj vi mem, Ramiro Estévanez, subtenas la fatalan konsilon, dum mi, eble pro malkuraĝo, atendis de via saĝeco piajn formulojn. Mi estos senindulga, ĉar vi tion volas. Dank' al vi, venos la tragedio! Ke tio konstatu!
La infaniuno Griselda, la infanino Griselda! Franco kaj Helí vidis ŝin hieraŭ nokte, sur la ferdeko de granda boato, kiu venis al la proksima kvieta akvo por enŝipigi la ŝtelitan kaŭĉukon. Ŝi lumigis per lampo la kontrabandistan laboron, kaj se ŝi ne rekonis miajn kunulojn, almenaŭ ŝi scias jam, ke ni serĉas ŝin, ĉar Martel kaj Dólar ĵetis sin por saluti ŝin, kaj kiam la ŝipo foriris, ŝi kunportis la hundojn.
Estis Ramiro Estévanez, kiu unue sciis, ke la indianoj translokigas la gumon el la deponejoj, ŝarĝante ĝin meze de la tenebroj al nesuspektitaj enŝipejoj. Donis al li la denuncon mia protektatino, iun nokton kiam li bandaĝis ŝian malsanan brakon; kaj, informite pri la okazo, la indianino nin embuskigis en kaŝejo, por ke ni vidu la vicon de faskoj pasantaj tra la kaŝa densaĵo. Dek, dek kvin, dudek indiĝenoj el tiuj, kiuj nur komprenas la lingvon lokan, pasis kun siaj ŝarĝoj, paŝante en la silento kiel sur tapiŝo. Por pli granda surprizo, la procesion fermis la madono Zoraida Ayram.
"Kapti ŝin! Forkapti ŝin! Malhelpi la vojaĝon!". Tiel ni flustris vidante ŝin fandiĝi en la mallumo. Sen tempo por preni la karabenojn, kaŝitajn ekde nia alveno, ni kuris al la kabano de la virino. La lumileto por blindumi vespertojn batis kiel viscero. La pakaĵoj, netuŝitaj. La hamako, ankoraŭ varma, estis plena de kovriloj kaj kusenoj por ŝajnigi sub la moskitreto dormantan korpon; jen la pantofloj el tigrofelo; tie la stumpo de la lasta cigaredo, ankoraŭ fumanta en la angulo. Tiuj detaloj permesis al ni spiri trankvile. La madono ne estis elirinta por forkuri. Sed ni devis atenti. En la sekva nokto ni komencis niajn planojn: Franco kaj Helí, kun pubotukoj kaj kun fasko surŝultre, eniris nudaj en la vicon de la ŝarĝistoj, por koni la itineron de la sekreta haveno kaj observi la manovrojn de la aboriĝenoj. Dume, Ramiro deturnis la atenton de Vakiiro en sia kabano kaj mi pasigis la nokton kun Zoraida. Okazis neantaŭviditaĵo, malfavora aŭ favora: la hundoj, vidante sin solaj, sekvis la spuron de miaj kunuloj kaj trovis sian iaman mastrinon, kiu, ruzmaniere, kunportis ilin sen diri vorton.
— Se ne estus pro la hundidoj — deklaris al mi Franco ĉe la tagiĝo —, mi ne estus ŝin rekoninta. Tiel fantoma, tiel anemia, tiel konsumita! Gravan eraron ni faris forlasante la indiĝenojn kiam ni ekvidis la lumojn de la ŝipo. Apartiĝinte de la vico, en la mallumo, ni observis de mallonga distanco tion, kio okazis. Sed se ili estus malkovrintaj nian ĉeeston, ili estus nin murdintaj. La kompatinda virino, levante lumon, rigardis angore al ĉiuj partoj; kaj baldaŭ ili malalbordiĝis kaj foriris. — Kia malfeliĉo! Ekzistas la danĝero, ke ŝi jam ne revenos!
Tiam la blondulo asertis: — Elfosinte niajn karabenojn kaj sub preteksto eliri por kolekti kaŭĉukon, ni gvatos tiujn lagunojn ekde hodiaŭ. Facila afero estas trovi la kaŝejon de la barĝo. Se la infanino Griselda estas kun la hundoj, sufiĉos fajfi al ili.
Pasas jam kvin tagoj de kiam ili forestas, kaj la necerteco frenezigas min!
La madono estas mediterma. Ŝia ŝajnigo estas malkongrua kun mia pacienco. Fojfoje mi volis subpremi ŝin per minacoj, paroli al ŝi pri Barrera kaj pri la dungitoj, devigi ŝin malkaŝi ĉion. Alifoje, malligita de la espero, mi provas rezignacii al la kapricoj de la destino, al la fatalo de la venontaj okazoj, turnante al ili la dorson, por senti ilin alveni sen paliĝi.
Je kiu esperi? Ĉu je la maljuna Silva? Dio scias, ĉu tiu pirogo estos pereinta! Mi ĵuras al mi, ke se ili malsupreniros ĝis Manaŭso, nia Konsulo, legante mian leteron, respondos, ke lia influo kaj jurisdikcio ne atingas tiujn latitudojn, aŭ kio estas la samo, ke li estas kolombiano nur por kelkaj malmultaj lokoj de la lando. Eble, aŭskultante la rakonton de sinjoro Clemente, li etendos sur la tablo tiun mapon multekostan, pompan, mensogan kaj tre mankohavan, kiun desegnis la Oficejo de Longitudoj de Bogoto, kaj respondos al li post detalema enketo: "Ĉi tie ne aperas riveroj kun tiuj nomoj! Eble ili apartenas al Venezuelo. Turnu vin al Ciudad Bolívar".
Kaj, tute trankvile, li restos fortikigita en sia stulteco, ĉar tiun ĉi kompatindan patrujon ne konas ĝiaj propraj filoj, eĉ ne ĝiaj geografiistoj.
Antaŭ la madono, dume, estas necese vivi atente. Ĉiam mi malamis ŝian mizeran idiosinkrazion, kiu havas du antenojn, kiel la kankroj: stulteco en la amo kaj ruzeco en la gajno. Hodiaŭ, pli ol tio, min malkvietigas ŝia hipokriteco, apenaŭ malsupera al mia sagaco. Sed ŝia lerta ŝajnigo datiĝas de antaŭ malmultaj tagoj.
Ĉu eble, kiel pensas Ramiro, atingis ŝin iu averto kontraŭ mi? Kio fariĝos pri Barrera, kio pri Petardo Lesmes kaj pri Kajeno?
— Zoraida, tiu, kiu dirus ke vi ŝanĝiĝis rilate al mi, pravus. — Alaho! Ĉar vi preferas la indianinojn... — Sufiĉe konvinkita vi devas esti pri la malo. Via malkonfido havas kiel kaŭzon tiun kolereksplodon... Vi eĉ riproĉis al mi, ke mi ne pagis al vi! Kiun ateston mi povas argumenti kiel garantion de mia honesteco? Nur unu homo, kun kiu mi havis negocojn en pasintaj tempoj kaj kiu loĝas en ĉi tiu dezerto, povus doni al vi informojn pri mia rekteco. Kiam revenos la pirogo kiu malsupreniris al Manaŭso, mi iros serĉi lin en Jagvanario, ĉar mi ŝuldas al li plurajn contos***. Li nomiĝas Ba-rre-ra!
La madono ŝanĝis sian pozon sur la kanapo kaj palpebrumis malfermante la lipojn. — Ĉu Narciso? Ĉu via samlandano? — Jes, kiu havas negocojn kun iu nomata Pezil. Sen koni min, li faris al mi la honoron sendi al mi monon al la alta Vaŭpeso, por ke mi varbu por li indianojn kaj taglaboristojn. Poste, mi ricevis ordon ĉesigi tiun agadon, ĉar li mem pensis dungi ilin en Kasanareo. Homo stranga kaj iniciatema, kun aŭdacaj ideoj! Li oferis al mi, lastmomente, cedi al mi malmultekoste ĉiujn kaŭĉukistojn kiuj superfluus al li. Sen atenti, ke mi jam ŝuldis al li la sumojn, kiujn li konfidis al mi! Mi iros vidi lin, por redoni ilin kaj fari bonan negocon, ĉar hodiaŭ de la kaŭĉukistoj oni multe gajnas en Vaŭpeso. Se mi povus, mi ne negocadus per gumo sed per gumistoj.
Aŭdante tion, la madono, metante siajn manplatojn sur siajn genuojn, faris la emocian malkaŝon: — La taglaboristoj de Barrera valoras nenion! Ĉiuj malsataj, ĉiuj kun pesto! Laŭlonge de la rivero Gvajnio ili elŝipiĝadis en la domoj de la brazilaj mestizoj, por ŝteli ĉion kion ili trovis, por vori kion ili povis: kokidojn, porkojn, krudan farunon, bananŝelojn. Tusante kiel demonoj, manĝegante kiel akridoj! En kelkaj lokoj estis nepre necese pafi al ili por devigi ilin enŝipiĝi. Pezil supreniris renkonte al ili ĝis sia setlejo de San Marcelino. Tie estis malsanaj pluraj kolombianinoj, kaj li donis al mi unu je senprofita prezo.
— Kiel ŝi nomiĝas? — Mi ne scias! Ĉu gravas al vi tion scii? — Jes... Ne... Se ŝi estus veninta, mi parolus kun ŝi, unue por peti de ŝi datenojn pri tiu homamaso, kaj due por instigi al ŝi absolutan silentemon kaj diskretecon. — En kiu afero? Kial? — Mi ne donos mian konfidon al tiu, kiu ĝin forprenas de mi. — Diru al mi! Diru al mi! Kiam mi havis sekretojn por vi?
Tiam mi rekte prezentis la problemon: — Zoraida, mi volas esti malavara al la virino, kiu faris al mi erotikan donacon de sia korpo. Sed en neniu kazo mi toleros, ke ŝi kompromitu sin, malprudente, fidante je mi. Zoraida, ĉi tie ĉiuj scias, ke nokte vi transportas la kaŭĉukon el la deponejoj de Kajeno al via boato. — Mensogo! Mensogo de viaj amikoj, kiuj min ne amas! — Kaj ke virino nomata Griselda skribis leterojn al miaj kunuloj. — Mensogo! Mensogo! — Kaj ke oni avertis Kajenon pri tio, kio okazas. — Viaj amikoj! Pri tio ili okupiĝas! Vi tion permesis! — Kaj ke kelkaj kaŭĉukistoj trovis la kaŝejon de via piratŝipo. — Alaho! Kion mi faru! Ili ŝtelas ĉion de mi!
Tiam mi, evitante la manon, kiu min petegis, eliris el la kabano, ripetante kun ŝia sardona malkontento: — Mensogo! Mensogo!
Mi ĵus vidis Vakiron, kuŝantan en sia hamako en la kabano, kie lin konsumas alkohola febro. Ĉirkaŭ li, denuncante la subaĉeton de la turkino, troviĝas malplenaj boteloj, kies kovraĵoj ankoraŭ elspiras la odoron de gudro, karakterizan por la ĵus alvenintaj ŝipoj. Ramiro Estévanez, kiu ŝuldas al la malsevereco de la skipestro sian nunan ripozon, suspektis pri la subitaj intimecoj de la paro, kiu enfermiĝis sola en la deponejo por interŝanĝi mielajn vortojn: "Mia sinjorino!", "Mia generalo!". Per ordono de ĉi tiu li venis voki min, avertite pri la malkontento, kun kiu ĉiuj vidas la malaperon de miaj kunuloj. Vakiro, bavema kaj dormema, ŝajnis dormeti kun anhela singulto, ne akceptante alian rimedon ol la kaŝason.
— Ne lasu lin trinki — mi diris al Ramiro —, ĉar li krevos. Kaj la malsanulo, fiksante sur min siajn idiotigitajn okulojn, min riproĉis: — Nenio gravas al vi! Sufiĉas de fitraktadoj! Sufiĉas de fitraktadoj! — Mia generalo, respekteme mi petas permeson klarigi al vi… — Fordonu vin arestita! Aŭ vi prezentas al mi viajn kunulojn, aŭ vi restas arestita!
Tiam Zoraida konfesis al Estévanez, ke Petardo Lesmes alvenos kun Kajeno en neantaŭvidita horo, kaj ke pezis kontraŭ ni mi ne scias kiuj suspektoj.
— Kiajn ekzemple? — mi respondis kun ŝajnigita trankvilo —. Ĉu eble Petardo min kalumnias pro mia lojaleco al la generalo Vácares? Nu, se tiel estus, venu sur min la malfeliĉoj, ĉar mi havas la kuraĝon rekoni la meriton nepropra, kaj mi daŭre proklamos, ke la viro de glavo estas ĉiam super la ceteraj. Tie ĉi kaj ie ajn!
Vkiiro diris, leviĝante de la rethamako:
— Tio ja estas vero!
— Jes, ĝi estas — mi aldonis — ĉar se miaj amikoj komunikis miajn ideojn al pluraj taglaboristoj kaj ĉi tiuj konjektas, ke mi konspiras kontraŭ Kajeno, la kulpo ne estas en tio, kio estas bone dirita, sed en tio, kio estas malbone komprenita. Se estas pro tio, ke mi sendis miajn kamaradojn por labori en la taĉmento, kiun ili elektus, pro la honto vidi ilin senfaraj, pro la deziro respondi iel ajn al la malavara protekto de tiu, kiu min gastigas, por kompensi per iu klopodo la ripozon, kiun la generalo donis al Ramiro Estévanez, oni punu en mi la malatenton ne esti petinta antaŭan permeson de tiu, kiu ĝin donas, se iam la delikateco bezonis rajtigon por sin montri. — Tio ja estas vero. — Se estas pro tio, ke vi, Zoraida, estas ripetanta, ke mi neniam estis en Manaŭso, kiel vi konkludis el miaj respondoj al viaj demandoj pri konstruaĵoj, placoj, bankoj kaj stratoj, vi implikiĝas en via malkonfido, ĉar mi neniam diris, ke mi konis tiun ĉefurbon. Por esti kliento de la Domo Rosas ne estas nepre necese trapasi la sojlon de ĝiaj magazenoj; almenaŭ, mi ne bezonis tian postulon. Mi ŝuldas al la Konsulo de mia lando la honoron esti filiigita al tiel riĉa firmao. Al la Konsulo, ĉu vi aŭdas?, al la Konsulo, kiu nuntempe navigas la Riveron Negron kaj venas por korekti per sia aŭtoritato mi ne scias kiajn malicaĵojn, kiel li anoncas al mi en la lasta letero, kiun mi ricevis.
La madono kaj Vakiro ripetis due: — La Konsulo! La Konsulo! — Jes, mia amiko, kiu sciante pri mia vojaĝo al San Fernando de Atabapo, rekomendis al mi kolekti, sekrete, informojn pri la misuzoj kaj murdoj, kiujn en kolombiaj teroj faris Funes!
Tiel mi diris, kaj kiam mi eliris montrante mian falsan orgjlon de influa viro, Vakiro kaj la madono ne ĉesis balbuti: — La Konsulo! Kaj ili estas amikoj!
— Ĉu vi povus diri al mi — petegis min Vakiro — ĉu en tiuj aferoj de la indiano Funes rezultos por mi ia komplikaĵo? — Sed ĉu eble mia generalo partoprenis aktive en la fatala nokto?… — Devigite! Devigite!
Kaj la madono nin interrompis: — Ĉu la sinjoro Konsulo povus helpi min reakiri miajn kreditojn? Vi jam vidas, Kajeno neas la ŝuldon kaj foriris el la kabano por ne pagi al mi. Priskribu al mi en via libro la kontojn. — Eble la kaŭĉuko, kiun vi elprenis el la deponejoj... — Ĝi estas sernambio*** de plej aĉa speco. Ekstere, la bulo malmola kaj polurita; interne, sablo, ĉifonoj kaj rubaĵoj. Mi perdis la transporton de tiu gumo, ĉar ĝi ne rezistis la provon: metante ĝin en la akvon, ĝi subakviĝis. Se la Konsulo aŭskultus miajn plendojn... — Necesus iri tien, kie li estas. — Kaj se li ne venis... — Li venas, li venas, kaj li alvenis al Jagvanario. Tiu virino nomata Griselda diras en siaj leteroj mi ne scias kiom da aferoj. Necesas ŝin pridemandi. — Mi havas malkonfidon al ŝi. Ŝi estas malbonvola. Inter ŝi kaj la "alia" ili tranĉis la vizaĝon al la kompatinda Barrera. — Al la kompatinda Barrera! — Tial mi ne permesas al ŝi iri kun mi. — Konvenas ŝin pridemandi tuj. — Ĉu vi kuraĝus? — Jes! Kaj la infanino Griselda venis.
Neniam en la vivo mi denove sentos tiel sufokan atendon kiel tiu, kiu okupis mian spiriton tiun vesperon, ĉe la malkrepusko, kiam la madono Zoraida Ayram pendigis sian lanternon ĉe la pordo de la ĉambro, kiu rigardas al la rivero. Ĝi estis la signalo. Sur la tremanta akvosurfaco de Isano kuris la reflektoj, ordonante la alvenon de la boatego, sur kies pruo la maristoj pretiĝus por la noktomezo.
Certe mi ne povas diri, en kiu momento mi konvinkis la madonon, ke ni devas forkuri kune. Mia cerbo brulis pli ol la lampo de la pordosojlo, ĝi fulmis kiel la lumturo, kiu invitas la ŝipojn eniri en la havenon. Frazo, nur unu sola frazo zumbis ardpasie en miaj oreloj, projektante en miajn okulojn brilajn bildojn: "Inter ŝi kaj la alia ili tranĉis la vizaĝon al la kompatinda Barrera". La alia, la alia, kiu ŝi povis esti? Kaj pro kia motivo? Pro ĵaluzo, pro venĝo, pro eskapo? Alicia, ĉu ŝi estis Alicia? Kiu el la du estis anticipinta per malforta mano marki la mortigan trakon, kiun mia vira malamo devis larĝigi? Kaj dum la agitiĝo min premis, dancis antaŭ miaj retinoj la grimaco de vundita vizaĝo, kiu ne estis vizaĝo, nek estis grimaco, sed la makzelo de Millán, fendita de la kornobato, kiu ridis ofende, per enigmo-plena kaj dolora rido kiel tiu de Barrera, kiel tiu de Barrera!
Mi trinkis, mi trinkis, mi trinkis kaj mi ne ebriiĝis! Miaj nervoj rezistis la malutilan agon de la alkoholo. Mi forrabis la pokalon de Vakiro, kaj, eltrinkante ĝin, mi vidis ke la lanterno pruntis al la vitro lividajn nuancojn de ponardo. Senpacienca pro la malfruo de la barĝo, mi iris de la kabano al la rivero kaj gvatis en la ĉielo la klaran horon de la noktomezo, vidante vojaĝi la malfruan stelon, kalkulante ĝian alvenon al la zenito. Sekvadis min ĉie la ŝancela Vakiro, persekutante min per klaĉoj kaj demandoj:
Li estis transdoninta al la madono la kaŭĉukon el la deponejoj ĉar li sciis, ke mi respondos pri ĝia valoro. «Tre bone, tre bone!».
Ŝi estis instiginta Petardon Lesmes munti gardejon en la rapidfluo de Santa Barbara por ke li haltigu la ŝipeton de Clemente Silva; sed la pirogo pasis! «Ĉu vere, ĉu vere?».
Se Kajeno rimarkus la mankojn en la kaŭĉuko de la magazeno, li akuzus Zoraida-n kiel ŝtelistinon. «Tre bone, tre bone!».
Ĉu mi estis suspektinta, ke la madono celis forkuri? Nu, li starigus garnizonojn por fermi la riveron, krom se la Konsulo intencus supreniri ĝis Gvarakuo kaj mi garantius, ke li ne provus... «Ne zorgu, ĉar li nur venas kolekti raportojn por strangoli la tiranon Funes».
Kial ilin avertis Petardo Lesmes, ke li montros atestojn, ke ni ne estas kaŭĉukistoj sed banditoj? «Kalumnioj, kalumnioj! Ni estas amikoj de la sinjoro Konsulo, kaj tio sufiĉas!».
— Zoraida, Zoraida — mi diris al ŝi, apartigante min de la drinkulo —, kiam miaj kamaradoj revenos, ni forlasos ĉi tiun malliberejon. Kaj ŝi insistis: — Sed ĉu vere oni ne sendis ilin por malkontentigi min kun Kajeno? Ĉu vi amas min, ĉu vi amas min?
— Jes, jes! — kaj prenante ŝin je la brakoj, mi ŝin premis nervoze, ĝis igi ŝin krii, kaj mi ŝin rigardis per halucinitaj okuloj, kaj la figuro de la virino viŝiĝis el mia ĉeesto, restante nur sanga tuko sur la voluptema brusto, kiun la tempio de Luciano Silva malsekigis per varma purpuro.
La nokto estis blua kaj la barakoj estis malplenaj. Ramiro Estévanez, kiu ne foriĝis de la bordo, venis averti, ke laŭ la rivero malsupreniris branĉoj. La boatego devis troviĝi supre, en la nekonata haltejo, sendante signalojn.
Aŭdante tiun ĉi novaĵon, okazis en mi organika fenomeno: miaj plandoj malvarmiĝis, miaj pulsadoj moderiĝis kaj mi ekis senti neklaran ripozon, kiu min plenigis per maldiligenteco, malgraŭ la subita febro, kiu donis al mia haŭto ardadojn de braĝo. Ĉu mi emociiĝu ĉar aventuristino alvenus al la kabano? Mi jam ne havis intereson vidi ŝin, nek scii pri iu ajn! Se ŝi volas protekton, ŝi min serĉu! Kaj mi envolvis min en ironia malestimo.
— Ne invitu min al la haveno, Zoraida, ĉar mi ne iros. Se vi ankoraŭ insistas, ke mi pridemandu vian servistinon, tio devas esti sole kaj en ĉi tiu kabano! Minutojn poste, kiam mi rimarkis, ke la du virinoj alvenas, mi volis moviĝi por profiti la flamon de la lanterno. Mi faris kelkajn paŝojn, kaj la dekstra piedo rezistis al mi: malpeza jukado, speco de tikla paralizo min tremigis. Mallerte mi antaŭeniris sen senti la plankon, kvazaŭ mi paŝus sur kotonoj. La infannino Griselda kuris por ĉirkaŭbraki min! Forpuŝante ŝin per gesto, mi diris al ŝi seke, antaŭ la madono: — Saluton!
Hodiaŭ mi skribas tiujn ĉi paĝojn ĉe la Nigra Rivero, sugestia rivero kiun la indianoj nomas Gvajnio. Antaŭ tri semajnoj, en la boatego de la turkino, ni fuĝis el la barakoj de Gvaracuo. Sur la kresto de tiuj ĉi nigregaj ondoj, kiuj nin proksimigas al Jagvanario, antaŭ tiuj ĉi bordoj kiuj vidis malsupreniri miajn sklavigitajn samlandanojn, sur tiuj ĉi kirlaj akvoj kiujn venkis la pirogo de Clemente Silva, mi rememoras la terurigajn okazintaĵojn kiuj antaŭis la fuĝon, malkonforma pri mia destino, kiu devigis min lasi spuron de sango.
Ĉi tie vojaĝas la infanino Griselda, kun plezura parolo kaj energia spirito, kies vizaĝo, eluzita de la doloro, lernis rideti meze de larmoj. Ŝi inspiras al mi samtempe amon kaj kuraĝon, tiu ĉi malfeliĉulino, kiu ne perturbiĝas antaŭ la danĝero kaj sciis senarmigi mian stultan koleron la nokton kiam ni troviĝis, vizaĝo kontraŭ vizaĝo, solaj, en la kabano de la madono.
— Saluton! — mi ripetis, farante geston por eliri el la ĉambro. — Atendu, malkonataĉo. Ĉi tie oni min alportis por babiladi kun vi! — Kun mi? Pri kio? Ĉu vi venas rakonti al mi, kiel vi fartas? — Same kiel vi! Damaĝita, sed kontenta! — Kaj via negoco? Kiel iĝas la prizorgado de la taglaboristaroj? Por kiom vi havas freŝan panon? — Por vi mi ne havas, ĉar mi ne donas kredite. Sed ĉar mi vidas al vi la bezonon, venu kaj ni interkonsentos.
KOrtuŝite, vidante ŝin kovri al si la vizaĝon per la poŝtuko, mi demandis ŝin: — Ĉu la "infano" Barrera instruis vin plori? — Plori? Kaj kial? Estas nur ke ekde la tago kiam oni donis al mi frapegon sur la nuko, mi restis kun la kutimaĉo ĉiam min viŝi.
Riproĉante min tiamaniere pri la kruela sceno de La Maporita, ŝi provis ridi, sed, subite, konvulsiita de la plorsingultoj, ŝi falis ĉe miaj piedoj: — Ĉesu moki, vidu ke ni estas tiel malfeliĉaj!
Preskaŭ aŭtomate mi kliniĝis por levi ŝin, kun sekreta kontento vidi ŝin venkita. Mi sentis min neniigita antaŭ tiu doloro, sed mia orgjlo stariĝis kiel sfinkso, kaj mi silentis: ĉu demandi pri Alicia, enketi pri ŝia restadejo, montri intereson por scii pri ŝi? Neniam! Tamen, mi kredas ke, senkonscie, mi balbutis iun demandon, ĉar Griselda, ridante meze de sia ploro, respondis: — Al kiu el ili vi aludas, al via Clarita? — Jes! — Nu, akceptu mian plej sentitan kondolencon, ĉar nun ŝin posedas sinjoro Funes. Barrera donis ŝin kiel pagon por la permeso transiri tra Orinoko kaj la Kasikjareo. Vidante sian sorton, la kompatindulino ploris, kaj ni ankaŭ ploris, sed, metita en kanuon, sen transdoni al ŝi eĉ la vestaĵeton nek la kofreton, oni forportis ŝin al San Fernando del Atabapo, kun letero kaj kelkaj donacoj.
— Kaj la alia, la alia, kiu estis tiu de la tranĉovundo? — Ah, perdiĝinto! Do fine vi demandas pri ŝi! Konfesu al mi unue, ke Clarita estis via kromvirino kiam vi estis en Hato-Grande. Ni ja sciis ĉion! — Neniam! Sed diru al mi, tiu mizerulo...
— Persone li alportis al ni tiun rakonton, kaj ĉiun nokton li sendis Maucon por aflikti la infasninon Alicia; ke vi pasigis la tempon en rethamako kun tiu virino, ke vi forportis ŝin al Venezuelo kaj mi ne scias kion pli! Diru, do, ĉu la alia ne havis kialon malesperi. Tial ŝi venis! Tial mi ŝin kunportis, ĉar mi ankaŭ restis sen protekto! Fidel volis liberigi sin el la jugo! Li traktis min malbone...!
— Mi avertas vin, ke tiuj fabeloj ne gravas al mi. Ĉiu meritas sian sorton! Tion, kion mi ne akceptas, estas ke vi impliku Barrera-n en tiun intrigon, volante ŝajnigi vin senkulpa! Kaj la promenetoj en la pirogo? Kaj la renkontiĝoj ĉe la noktomezo?
— Sed ili estis por nenio malbona! Vi pravas juĝi min tiel, ĉar mi ŝercadis kun vi! Tio estis mia peko, sed la pentofaro estis pli peza! Mi bezonis iun helpon, kaj ĉar la infanino Alicia volis reiri al sia hejmo en Bogoto kun sinjoro Rafael, trapasis min la tento! Sed forte ĝi pezas al mi! Neniam, tute neniam mi estis malfidela al Franco!
— Ah, se parolus la fantomo de la kapitano...! — Ne memorigu min pri li! Li pagis multekoste pro sia impertinenteco! Demandu al Fidel, se vi volas detalojn, sed ne memorigu min pri li! Mi tiom suferis! Imagu, kio estis por mi etendi lin agoniantan ĉe la piedoj de mia honoro! Kaj mi lasis, ke Fidel prenu la kulpon sur sin por savi min, por defendi min! Kaj poste, la sufero vidi mian viron, malĝoja, senama, pentoplena, lasante min sola en La Maporita tagojn kaj semajnojn, por ne rigardi min, por ne devi doni al mi la manon, ripetante al mi, ke li deziris foriri malproksimen, al aliaj landoj, kie neniu scius la okazintaĵon kaj li ne devus esti kiel taglabpristo ludante sian vivon kun la bovo-luktoj. Tiam tiu Barrera aperis, kaj Franco donis al mi bridon por la entuziasmo, kvazaŭ volante liberiĝi de mi, dirante al mi fojfoje, ke ni venas, alifoje, ke li restas; ĝis kiam Barrera, por devigi min ekiri la vojon, postulis de mi la donacojn kiujn li estis farinta al mi, kaj mi ne havis per kio pagi, kaj li minacis min per denunco kontraŭ la kompatinda Fidel! Tiuj estis la renkontiĝoj! Tio estas la malbono, kiun vi supozas!
— Kaj ĉu vi volis saldi tiun konton transdonante la "infaninon" Alicia? — Metu konsciencon en tion, kion vi diras! Kiel vi povas fari al mi tian akuzon! Mi donis al Barrera ĉion, kio estis mia: ringojn, orelringojn, kaj eĉ volis vendi mian kudromaŝinon por pagi al li! Post ĉio, li denove diris al mi, ke vi estas riĉa, ke mi petu de vi prunte monon. La infanino Alicia, kiu aŭdis min plori nokte, proponis helpi min, parolante kun li, por atingi ke li rabatu almenaŭ la saldon. Tiam, vi batis min kaj volis nin mortigi, kaj vi foriris al kie estis Clarita, kaj Barrera iris averti min, ke mi ne atendu Francon, ĉar vi rakontos al li mi ne scias kiom da klaĉoj kaj li povus min draŝi per bastono! Kaj fuĝante, ŝi for de vi kaj mi for de Fidel, ni venis solaj kien ni povis: por serĉi la vivon en Viĉado!
— La amo kaj la vento blovas de iu ajn flanko. — Mi agis malbone dirante tion al vi. Ĉar vi plaĉis al mi kaj la infanino Alicia volis reiri... Sed jam vi vidas, kia vento tiel nehoma, tiel terura: ĝi falis sur ĉiujn kaj nin disigis kiel rubaĵojn, malproksime de nia tero kaj de nia korinklino.
La malfeliĉa virino ekploris kaj superplena tenero inundis mian bruston: — Griselda, Griselda! Kie estas Alicia?
— Post la kverelo kun Barrera, oni apartigis min de ŝi kaj oni vendis min. Ŝi devas esti en Jagvanario! Feliĉe, mi instruis ŝin bone ligi al si la jupojn, scii konduti. Mi ne forlasis ŝin dum la tuta vojo: se ni eliris el la boatego, ni eliris kune; se ni dormis sur la plaĝo, unu kontraŭ la alia, bone kovritaj per la litkovrilo. Barrera estis kolera, sed sen kuraĝi esti perfortema. Unun nokton, en la boatego, li malfermis botelon por nin ebriigi. Ĉar ni nenion akceptis de li, li ordonis al la remistoj elpeli min per puŝegoj, kaj li ĵetis sin por perforti la infaninon Alicia; sed ĉi tiu frakasis la botelon kontraŭ la rando de la boato, kaj faris al la kanajlo, per unu bato, ok tranĉovundojn meze de la vizaĝo!
Kiam la virino finis paroli, mi estis rompinta miajn ungojn kontraŭ la tablo, kredante ke miaj fingroj estas ponardoj. Estis tiam kiam mi rimarkis, ke mia dekstra mano estas sensenta. Ok tranĉovundoj! Ok tranĉovundoj! Kaj per ardaj okuloj mi serĉis la fiulon en la ĉambro por lin fini, por lin mordi, por lin maĉi!
La infanino Griselda min petegis: — Trankviliĝu, trankviliĝu! Ni iru serĉi ŝin al Jagvanario. Tio estas honesta virino! Mi ĵuras al vi, ke oni ne aĉetis ŝin, ĉar nun ŝi ne taŭgas por la laboroj, ĉar ŝi estas graveda!
Aŭdante tion, mi jam ne sciis pri mi mem. Kiel malproksima eĥo alvenis al miaj oreloj la voĉo de la mastrino, kiu diris: — Ni iru, ni iru! Fidel kaj la blondulo min renkontis ĉi-matene kaj ili estas en la boatego! Ĉiuj repaciĝintaj!
— Kio okazas? Kio okazas? Kaj la infanino Griselda, vidante min senvoĉa, ripetis al ili: — Ni foriras! Ni foriras! La remistoj diris, ke Kajeno povas alveni!
Haste, Zoraida ekaranĝis la pakaĵojn, superŝutante sian servistinon per decidaj ordonoj de grumblema estrino. Ramiro, konfuzita, alproksimiĝis por mezuri mian pulson. La virinoj moviĝadis farante faskojn, kaj baldaŭ, la madono, sub sia granda ĉapelo, demandis min: — Ĉu vi havas ion por kunporti?
Montrante malfacile la libron malfermitan sur la tablo, la libron de tiu ĉi historio vanta kaj sovaĝa, sur kies folioj tremas mia mano, mi sukcesis diri: — Tion! Tion! Kaj la infanino Griselda ĝin forportis.
— Diru al mi, ĉu vi sukcesis klarigi la konton, kiun mi petis de vi? Ĉu vi detale priskribis ĝin por montri ĝin al la sinjoro Konsulo? Vi jam vidas, ke Barrera ankoraŭ ŝuldas al mi, ĉar li trompis min donante al mi ordinarajn juvelojn. Transdonu al mi la sumojn, kiujn vi havas de li. Vi povus subskribi al mi ŝuldon! Kion diris al vi la virinaĉo? Ni iru, mi timas! Kaj Ramiro avertis farante geston: — Váakiro estas veka, en la koridoro!
Mi ne sukcesas priskribi tion, kion mi sentis en tiuj momentoj: ŝajnis al mi, ke mi estas morta kaj ke mi estas viva. Evidente, nur la regiono de la koro kaj granda parto de la maldekstra flanko donis signojn de perfekta vigleco; la resto ne estis mia, nek la kruro, nek la brako, nek la pojno; ĝi estis io fremda, horora, ĝena, samtempe forestanta kaj ĉeestanta, kio kaŭzis al mi unikan tediĝon, kiel tiun, kiun povas senti la arbo, kiu vidas fiksita sur sia viva parto sekan branĉon. Tamen, la cerbo plenumis admire siajn kapablojn. Mi pripensis. Ĉu ĝi estis iu halucino? Neble! Ĉu la simptomoj de alia sonĝo de katalepsio? Same ne. Mi parolis, mi parolis, mi aŭdis mian voĉon kaj estis aŭdata, sed mi sentis min plantita en la tero, kaj tra mia kruro, ŝvelinta, molaĉa kaj misforma kiel la radikoj de certaj palmoj, supreniris varmega, ŝtoniga. Mi volis moviĝi kaj la tero ne liberigis min. Krio de teruro! Mi ŝanceliĝis! Mi falis!
Ramiro ekkriis, kliniĝante rapide: — Lasu vin sangeltirii! — Flankparalizo! Flankparalizo! — mi ripetis al li malespere. — Ne! La unua atako de beribero!»
— Mi ne permesas, ke iu ajn eliru el ĉi tie — emfazis Vakiro en la apuda kabano, kie li kverelis kun la madono —. Kvankam mi estas ebria, mi rimarkas kio okazas. Vi konas min!
— Ĉu vi aŭdas? — diris Ramiro —. Estas riskeme pensi pri fuĝoj. Almenaŭ, mi ne provos tion! — Kiel! Ĉu vi pensas resti ĉi tie, kie la timemo nitis al vi katenojn? — La timemo kaj la pripensado, tio estas, kion vi ne posedas. Kaj vi povas aldoni tiujn aliajn kialojn: la malsukceson, la elreviĝon. — Sed ĉu ne entuziasmigas vin la libereco? — Ĝi ne sufiĉis al mi por esti feliĉa. Ĉu mi revenu al la urboj, mizerigita, malriĉa kaj malsana? Tiu, kiu forlasis sian hejmon por konkeri la fortunon, ne devas reveni petante almozojn. Ĉi tie almenaŭ neniu konas miajn malfeliĉojn; la mizero prenas aspektojn de deviga rezigno. Foriru; la vivo nin knedis el malsimilaj substancoj. Ni ne povas sekvi la saman vojon. Se iun tagon vi vidos miajn gepatrojn, gardu vin diri al ili, kie mi estas. Falu la forgeso sur tiun, kiu neniam povas forgesi!
Tiuj frazoj, per kiuj Ramiro adiaŭis la iluzion kaj la junecon, denove igis nin plori. Ĉio pro la amo al tiu Marina, kies dolĉan nomon la destino skribis al li inter du vortoj: Ĉiam! Neniam!
— Kial ili diskutas? — mi demandis al Ramiro kiam li revenis, ĉe la tagiĝo. — Pro la kaŭĉuko de la deponejoj. Vakiro asertas, ke mankas pli ol cent kvindek aroboj, kaj asertas, ke ili estis ŝtelitaj, ĉar oni enŝipigis ilin sen lia permeso. La madono promesas, ke vi respondos. — Kion mi faru, Ramiro? — Estas terura komplikaĵo. — Konsilu al la madono, ke ŝi ĝin redonu kaj ni fuĝu. Aŭ se ne, ni kaptu Vakiro-n! Voku Fidel-on kaj Helí-n, kiuj estas en la arĝo! Diru al ili, ke ili kunportu la karabenojn! — La barĝo estas albordigita ĉe la kontraŭa bordo. Tiuj, kiuj alvenis, venis per kanuo. — Kion mi faru, Ramiro? — Ni atendu, ĝis Vakiro dormos la sieston. — Sed vi iros kun mi, ĉu ne? Por sekvi mian sorton! Por ke ni renkontiĝu en Brazilo! Ni laboros kiel taglaboristoj, kie oni nin nek konos nek persekutos! Kun Alicia kaj niaj amikoj! Tiu virino estas bona kaj mi ŝin perdis! Mi ŝin savos! Ne riproĉu al mi tiun intencon, tiun sopiron, tiun decidon! Ne opiniu malbone, ke ŝi estas mia amantino; hodiaŭ ŝi estas nur patrino atendante sian propran miraklon. Tiom da homoj en la mondo rezignas kunvivi kun virino, kiu ne estas la revita, kaj tamen, ŝi estas la dorlotata, ĉar la patrineco ŝin sanktigis! Pensu, ke Alicia ne pekis, kaj ke mi, pro malamo, ŝin kalumniis! Venu; super la kadavro de mia rivalo vi devos vidi nin repaciĝintaj! Ni iru serĉi ŝin al Jagvanario. Neniu ŝin aĉetas, ĉar ŝi estas graveda. El la patrina utero mia filo ŝin ŝirmas!
Subite, Ramiro, tute perturbita, ekkriis malproksimiĝante: — Kajeno! Kajeno!
Ankoraŭ mi tremas antaŭ la vizio de tiu dika kaj blonda viro, kun ruĝvizaĝa kalvo kaj malrigidaj lipharoj, kiu kaptante la generalon Vácares je la kolo, lin fiksis sur la polvon, urĝante ke oni pendigu lin je la piedoj kaj metu fumon sub lian vizaĝon.
— Rediabloj! — li ripetadis maĉante la literojn "r" —. Rediabloj! Ĉu mi ne ordonis, ke vi muntu gardistarojn en la torento? Kiu forsendis kanuon al Brazilo?
Kaj dum la ekzekutistoj plenumis la torturon, li muĝis deŝirante de la madono ŝian freŝan ĉapelon: — Kokoskapa! Ĉu vi ne malkovras la kapon? Kion vi faras ĉi tie? Ĉu mi ne pruvis al vi, ke mi nenion ŝuldas al vi? Kie vi havas la kaŭĉukon, kiun vi ŝtelis de mi?
Kaj ĉar la madono montris min, la malfidela perfida francaĉo marŝis kontraŭ min: — Bandito! Ĉu vi daŭre ribeligas al mi la kaŭĉukistojn? Stariĝu! Kie troviĝas viaj du amikoj?
Mi provis leviĝi kaj rezisti al li, sed la ŝvelinta kruro malhelpis min. Tiam la viro, per piedbatoj kaj vipo, falis sur min, nomante min ŝtelisto, nomante min aliancano de la indiano Funes, ĝis lasi min sen signalo de vivo sur la tero.
Kiam mi rektigis min, kovrita de sango, mi sentis, ke Kajeno estis en la deponejoj. Tiutempe, la malnova taglaborantaro invadis la korton, kie troviĝis patrolo de kaptitaj indianoj, kun la pugnoj vermoplenaj sub la ŝnuroj. Inter ili mallaboris Petardo Lesmes, urĝigante la skipestrojn, kiuj ekzamenis la ĵus kaptitan brutaron por distribui ĝin inter siaj taĉmentoj. Surda tumulto plenigis la lokon, kiam mi vidis eliri el la amaso da viroj, kun la manoj ligitaj, al Pipa, al Pipa, kiu venis por identigi min, laŭ instrukcioj de Petardo. Li alproksimiĝis al mi, kaj premante sur mia brusto sian malpuran piedon, li kriegis: — Jen la spiono el San Fernando! — Kaj vi, bruto —respondis al li la tre grandkorpa kaŭĉukisto, kiu sekvis lin—, vi estas Chispita el La Chorrera, tiu, kiu, gratante ilin, mortigis la indianojn laŭ sia plezuro, tiu, kiu tiom da fojoj vipis min! Pruntedonu al mi la ungojn por ekzameni ilin!
Kaj tirante lin per la ligŝnuro, li trenis lin inter la mokfajfado de la gomistojj, ĝis kiam, furioziĝinte, li dehakis al li la brakojn per la maĉeto, per unu sola bato, kaj svingis en la aeron, kiel palblanketan kaj sangan faskon, la paron da violkoloraj manoj. Pipa, konfuzita, leviĝis el la polvo kvazaŭ serĉante ilin, kaj skuis ĉe la alto de la kapo la kriplajn stumpojn, kiuj pluvigis sangon sur la herbaĵaĉon, kiel etaj ŝprucfontoj de iu fia ĝardeno.
Tuj kiam Kajeno reaperis, silentiĝis la barakoj de Guaraku. — Kolombiano! Diru al mi, kie estas la bongo! Redonu al mi la kaŝitan kaŭĉukon! Liveru al mi viajn kunulojn!
Kaj kiam oni enmetis min en la kanuon kaj ni trairis la riveron al la boatego, mi vidis la lastan fojon Ramiron Estévanez kaj la madonon Zoraida Ayram, sur la rando de la malseka deklivo de la haveneto, plorantajn, tremantajn, terurigitajn.
La infanino Griselda, vidante min kontuzita, divenis tion, kio okazis, kaj eliris por ricevi nin ĉe la rando de la boatego. Kajeno, estingante la pipon kontraŭ la plando de la ŝuo, ŝajnis heziti pro subita suspekto, ĉar li ordonis al la remistoj de la pirogo, ke ili preteriru laŭlonge de la barĝo. La hundoj, koleregaj, defendis la ponton per laŭta bojado.
— Virino —mi ekkriis—, katenu viajn bestojn, ĉar la sinjoro venas por traserĉi tiun ĉi ŝipon. — Klarigu al la mastro, ke ĉi tie ni havas nenion krom la varoj. La tuta kaŭĉuko restis kovrita en la inunditaj lokoj. Se la mastro volas, ni iru tien!
Kajeno, per unu salto, sidiĝis ĉe la pruo kaj ordonis malligi la boategon, tuj kiam mi sukcesis supreniri. — Kiom da homoj vi havas ĉi tie? Kie estas la aliaj friponoj? — Mia mastro, mi estas tute sola kun la tri indianoj: du remistoj kaj tiu ĉe la direktilo.
La tirano kriegis al la maristoj de la kanuo: — Supren! Reiru al la barakoj por venigi ŝarĝoportistojn!
Dume, la barĝo pluiris laŭflue kaj la infanino Griselda venis por stari antaŭ Kajeno, balbutante pentoplenajn klarigojn, por malhelpi al li rimarki la varfaskojn. Tie estis kaŝitaj miaj kunuloj, malbone kovritaj per sako, sub kies rando elstaris iliaj piedoj. Sur mia vizaĝo fluis morta ŝvito. Kajeno vidis ilin, kaj, pretigante la revolveron, li iris malsupren al ili.
— Sinjoro —mi balbutis—. Ili estas du junuloj, kiuj suferas pro febroj!
La tirano kliniĝis por malkovri ilin, kaj, subite, Fidel kaptis al li la armilon per ambaŭ manoj, dum la blondulo tenis lin ĉe la talio. Mi saltis kiel eble plej rapide por helpi ilin, sed la eksmalliberulo, glita kiel fiŝo, subite forglitis de ni, ĵetante sin en la riveron. La infanino Griselda sukcesis frapi lian kapon per remilo. Sur la vezikojn, kiujn la fuginto kaŭzis en la akvo, falis la hundoj. Kajeno subakviĝis. Pretaj, ĉe la randoj, atendis la karabenoj. «Jen li, jen li, teniĝanta ĉe la rudro!». Unu, du, dek pafoj!
La viro ekflosis, ŝajnigante sin morta, dum li malproksimiĝis de la pafiloj, kaj poste la hundidoj ne povis atingi lin. «Tie, tie! Ne lasu lin spiri!». Ni remis en la barĝo furioze, kaj la kapo malaperis, rapida kiel merganaso, por reaperi en neatendita punkto; kaj Martel kaj Dólar sekvis la vojon sur la karmina ondo, bojante rapide post la ĉazaĵo, ĝis kiam ni vidis sur la bordo la teruran bildon: unu el la hundoj trenis la kadavron tra la kvieta akvo, per la fino de la intesto, kiu malvolviĝis kiel rubando, longa, malbonaŭgura!
Tiel mortis tiu fremdulo, tiu invadanto, kiu ĉe la patrujaj limoj dehakis la ĝangalojn, mortigis la indianojn, sklavigis miajn samlandanojn!
Dimanĉe ni alvenis al la vilaĝeto San Joaquín, antaŭ la enfluejo de Vaŭpeso, kaj oni ne permesis al ni elŝipiĝi. Ili kredas nin pestuloj, ili vidas nin malsataj, ili timas, ke ni ŝtelos al ili nutraĵojn kaj kokinojn. Miksante la hispanan kun la portugala, la urbestro ordonis al ni foriri el la haveno, dum la homoj kunvenintaj sur la sablejo, maljunuloj, virinoj, infanoj, minacis nin svingante pafilojn, balailojn kaj bastonojn. «Kolombianojn ne, kolombianojn ne!». Kaj ili ĵetis malbenojn kontraŭ Barrera, kiu kondukis al Rivero Negro tian damaĝan plagon.
Kaj en San Gabriel, urbeto konstruita sur la mallarĝejo, tra kie la giganta rivero falegas, ni devis forlasi la barĝon por ne riski ĝin en la kirlakvoj. La apostola prefekto, Monsinjoro Masa, akceptis nin bonvole kaj ofertis al ni la benzinon de la Misio por daŭrigi al Umaritubao. Li donis al mi la sciigon, kiu plenigis nin per ĝojo: Sinjoro Clemente malsupreniris antaŭ longe, kaj la Konsulo de Kolombio supreniros, fine de la semajno, per la vaporŝipo Inkao, kiu faras la vojaĝon inter Manaŭso kaj Santa Isabel. Umaritubao! Umaritubao! João Castanheira Fontes, ne kontenta pro tio, ke li donacis al ni vestojn, moskitretojn kaj provizojn, nun ekipas por ni kanuon por la vojaĝo al Jagvaniario. Marde ni daŭrigos laŭ la Rivero Negro, radiantaj pro espero, tremantaj pro malkvieto. La beribero lasis mian kruron dormanta, sensenta, kvazaŭ el kaŭĉuko. Sed la animo rebrilas en miaj okuloj, potenca kiel flamo. Mi ne scias, kio okazos!
Hodiaŭ, laŭflue! Jen la solena monto, kies bazon lamas la rivero Kuri-kuriario, la rivero kiun serĉis Clemente Silva kaj la kaŭĉikistoj, kiam ili vagis perditaj en la arbarego.
Sankta Isabelo! En la oficejo de la vaporŝipoj mi lasis leteron por la Konsulo. En ĝi mi vokas liajn homamajn sentojn por helpi miajn samlandanojn, viktimojn de rabo kaj sklaveco, kiuj ĝemas meze de la ĝangalo, malproksime de hejmo kaj patrujo, miksante kun la suko de la kaŭĉuko sian propran sangon. En ĝi mi adiaŭas tion, kio mi estis, tion, kion mi sopiris, tion, kio mi en alia medio povus esti. Mi havas antaŭsenton, ke mia vojo tuŝas sian finon, kaj, kiel surda zumado de branĉaroj en la ŝtormo, mi sentas la minacon de la kirlo!
Kuraĝon! Kuraĝon! Hodiaŭ ni alvenos al Jagvaniario, kaj ni remas per ĉiu muskolo, ĉar ni sciis, ke mia kontraŭulo foriras al Barceloso. Estas eble, ke li forkondukos Alicia-n.
Ĉi tie la rivero dividiĝas en senfinajn brakojn, por pli forte ĉirkaŭpremi la sovaĝajn insulojn. Sur tiu duoninsulo ĉe la dekstra flanko, videblas la barako de la pestuloj, retenitaj en kvaranteno. Malantaŭe enfluas la Jurubaksio.
— Blondulo, iu skipestro eble rekonos vin. Prenu mian revolveron! Kaŝu ĝin en la talizono.
Ni baldaŭ alvenos!
Tion ĉi mi skribas ĉi tie, en la barako de Manuel Cardoso, kien venos serĉi nin sinjoro Clemente Silva. Mi jam liberigis mian patrujon el la malnobla filo. La rekrutisto jam ne ekzistas. Mi mortigis lin! Mi mortigis lin!
Ankoraŭ mi vidas min saltanta el la pirogo sur la senornaman korton, kiu troviĝas antaŭ la barako de Jagvaniario. Ĉirkaŭitaj de kuracaj fajroj, tusis la pestuloj meze de la fumo, sen doni al mi sciigon pri mia malamiko, pri kiu mi demandis sopirege, antaŭ ol li vidus min. En tiu momento mi estis forgesinta serĉi Alicia-n. La infanino Griselda tenis ŝin ĉirkaŭkolumita kaj mi haltis sen saluti ŝin: mi nur volis rigardi ŝian ventron! Mi ne scias, kiu diris al mi, ke Barrera estas en la banejo, kaj mi kuris senarmile tra la herbaĉaro al la rivero Jurubaksio. Li troviĝis nuda sur tabulo, apud la bordo, deprenante de si la bandaĝojn de la vundoj, antaŭ spegulo. Vidante min, li ĵetis sin sur la vestojn por kapti la armilon. Mi staris intermete. Kaj komenciĝis inter ni la lukto terura, muta, titana.
Tiu viro estis forta, kaj, kvankam mia staturo superis lin, li faligis min. Piedbatante, konvulsie, ni plugis la vepraron kaj la sablejon en streĉita nodo, reciprokante la spiron buŝo kontraŭ buŝo, li foje malsupre, foje supre. Ni interplektis la haŭtojn kiel serpentoj, niaj piedoj plaŭdis ĉe la bordo, kaj ni revenis sur la vestojn, kaj ni denove ruliĝis, ĝis kiam mi, preskaŭ sveninta, per supera impeto, pligrandigis per miaj dentoj liajn tranĉvundojn, mi ensangigis lin, kaj, furioze, mi subakvigis lin sub la limfojn por sufoki lin kiel birdidon.
Tiam, senfortigita pro la laceco, mi ĉeestis la spektaklon plej teruran, plej timigan, plej abomenindan: milionoj da piranoj venis sur la vunditon, inter vibro de naĝiloj kaj fulmetoj, kaj kvankam li manmovis kaj defendis sin, ili senviandigis lin en sekundo, deŝirante la karnon per ĉiu mordo, kun la rapideco de malsata kokidaro, kiu deŝiras grajnojn el maizospiko. Bobelis la ondo en danteca bolado, sanga, malklara, tragika; kaj, kiel oni vidas sur la negativo la framon de radiografiita korpo, ekaperis el la moviĝema akvosurfaco la ostaro nuda, blsnkdeca, duonprofundigita ĉe unu flanko pro la pezo de la kranio, kaj ĝi tremis kontraŭ la kanoj de la bordo kvazaŭ en agonio de kompato! Tie ĝi restis, tie ĝi estis kiam mi kuris serĉi Alicia-n, kaj, levante ŝin en miaj brakoj, mi montris lin al ŝi.
Palblanketa, elĉerpita, ni kuŝigis ŝin sur la fundon de la pirogo, kun la simptomoj de aborto.
Antaŭhieraŭ nokte, meze de la mizero, la mallumo kaj la senprotekteco, naskiĝis la malgranda sepmonatulo. Lia unua plendo, lia unua krio, lia unua ploro estis por la nehomaj ĝangaloj. Li vivos! Mi forkondukos lin en kanuo tra tiuj ĉi riveroj, serĉante mian teron, malproksime de la doloro kaj la sklaveco, kiel la kaŭĉukisto de Putumajo, kiel Julio Sánchez.
Hieraŭ okazis tio, kion ni antaŭvidis: la boato de Naranjal venis por pafi al ni, por subigi nin. Sed ni kontraŭmetis forton al la forto. Morgaŭ ĝi revenos. Se venus ankaŭ tiu de la Konsulo!
Franco kaj Helí gvatas sur la roko, por malhelpi ke albordiĝu la hordoj de la pestuloj. Tie mi aŭdas tusi la almozulan floton, kiu alvokas min por helpo, pretendante loĝi ĉi tie. Neeble! En alia cirkonstanco mi min oferus por helpi miajn samlandanojn. Hodiaŭ ne! Estus en danĝero la sano de Alicia! Ili povas infekti mian filon!
Estas neeble konvinki tiujn ĝenulojn, kiuj nomas min sia “elaĉetinto”. Mi parolis kun ili, eksponante min al la infekto, kaj ili kontraŭstaras la reiron. Mi jam ripetis al ili, ke mi ne havas provizojn. Se ili nin turmentados, ili devigos nin fuĝi en la montaron. Kial ili ne iras al la barako de Jagvaniario atendante la vaporŝipon Inkao? De hodiaŭ ĝis morgaŭ ĝi alvenos.
Jes, estas pli bone forlasi tiun ĉi kabanon kaj rifuĝi en la ĝangalo, donante tempon por ke alvenu la maljuna Silva. Ni improvizos ian ŝirmon mallongdistance de ĉi tie, kie estos facile por nia amiko trovi nin kaj kie oni ricevos lakton de sejopalmo*** por la infano.
Oni preparu la portilon, kie kuŝos la juna patrino! Franco kaj Helí portos ŝin surŝultre. La infanino Griselda portos la malmultan nutraĵon. Mi marŝos antaŭe, kun mia unuenaskito sub la ponĉo.
Kaj Martel kaj Dólar, malantaŭe!
Sinjoro Clemente: ni bedaŭras ne atendi vin en la barako de Manuel Cardoso, ĉar la pestuloj elŝipiĝas. Ĉi tie, etendita sur la lito el kanoj, mi lasas al vi tiun ĉi libron, por ke per ĝi vi informiĝu pri nia vojo pere de la imagita skizo, kiun mi desegnis. Gardu tre bone tiujn manuskriptojn kaj metu ilin en la manojn de la Konsulo. Ili estas nia historio, la senespera historio de la kaŭĉukistoj. Kiom da blankaj paĝoj, kiom da aferoj, kiuj ne estis diritaj!
Maljuna Silva: ni lokiĝos duonhoron for de tiu ĉi barako, serĉante la direkton de la kanalo Marjeo, laŭ la malnova pado. Se ni renkontos neatenditajn malfacilaĵojn, ni lasos sur nia vojo grandajn fajrojojn. Ne malfruu! Ni havas provizojn nur por ses tagoj! Memoru pri Coutinho kaj pri Souza Machado!
Ni foriras do!
En la nomo de Dio!