Saltu al enhavo

Makbeto/Akto I

El Vikifontaro
Makbeto ()
Tradukita de D. H. Lambert
HachetteParis (p. 13-39)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Personoj
Akto II  ►

AKTO UNUA


Sceno I

[redakti]

SCENO UNUA

Vasta erikejo. Fulmotondras.

Venas TRI SORĈISTINOJ.


UNUA SORĈISTINO.

Ĉu ni, dum la fulmo skuas
Kverkojn, kaj la tondro bruas,
Nin revidos?

DUA SORĈISTINO.

Post movado
Kaj batiĝ' de batalado.

TRIA SORĈISTINO.

Tiam nia reeliro
Estos antaŭ sunsubiro.

UNUA SORĈISTINO.

Kie?

DUA SORĈISTINO.

Sur la erikejo.

TRIA SORĈISTINO.

Kun Makbet' la renkontejo.

UNUA SORĈISTINO.

Venas mi, ho katspirito!

DUA SORĈISTINO.

Bufspirito vokas min. Baldaŭ, baldaŭ!

ĈIUJ.

La malbelo estas bela
Al ni, kaj la bel' malbela.
Flugu ni tra la aero,
L' abomena atmosfero.

Sorĉistinoj malaperas.

|}


Sceno II

[redakti]

SCENO DUA

Tendaro apud Foreso.

Trumpetado post la scenejo. Venas la reĝo DUNKANO, MALKOMO, DONALBENO, LENOKSO, kun sia sekvantaro. Ili renkontas vunditan serĝenton.


DUNKANO.

Ho, kiu estas tiu sangkovrito?
Li ŝajne povos doni la plej novan
Rakonton pri l' ribelo.

MALKOMO.

Tiu estas
Serĝento, kiu kun bravec' batalis,
Por ke mi ne kaptiĝu per la manoj
De malamikoj.

Mi salutas vin,
Vi kuraĝulo, mia kamarado.
Klarigu al la reĝo, kiel staris
L' afero, kiam vi forlasis ĝin.

SERĜENTO.

La rezultato ŝajnis same duba,
Ol kiam forta paro da naĝantoj,
Plektitaj kune per la lacaj brakoj,

Malhelpas la ekzercon de l' naĝarto.
La senkompata Makdonaldo (inda
Je l' nom' de ribelanto, ĉar spiriton
Li havas la malbonan de l' diablo)
Aregon amasigis konfuzitan
El sia okcidenta insularo,
Kaj per la helpo de ŝanĝema sorto
La malbenito jam sukcesis.—Tamen
Makbeto,—kiu plene la titolon
Meritas de heroo,—glav' en mano,
Jam sangkolora pro senĉesaj agoj
De batalad', bravulo sen komparo
Eltranĉis vojon inter batalantoj,
Ĝis Makdonaldon li, vizaĝo kontraŭ
Vizaĝo, ekatakis, kaj rapide
Li senceremonie lian kapon,
Laŭ du duonoj distranĉitan, fiksis
Sur la remparojn de kastelo nia.

DUNKANO.

Ho kuraĝulo, mia brava kuzo!

SERĜENTO.

Kiel ŝippereigaj fulmotondroj
Naskiĝas en kvieta regiono,
En kiu la ĝojiga suno brilas,
Tiel de l' fonto mem de la feliĉo
Aperis malfeliĉo:—reĝo nobla,
Apenaŭ la justec' la insulanojn
Devigis kuri, kiam jen la reĝo
De Norveguj' l' okazon profitante,
Kun bataliloj nove poluritaj,
Kaj fortaj kaj senlacaj soldataroj
Komencis nin ataki.

DUNKANO.

Ĉu ne tio
Timigis Bankvon kaj Makbeton?

SERĜENTO.

Vere,
Sammaniere kiel la paseroj
Timigas aglojn, la lepor' leonon!
Por al vi doni la rakonton veran:
Kun la fortego de l' Vulkan' forĝanta,
Je l' malamikoj ili martelumis,
Kvazaŭ banontaj sin en ruĝa sango,
Kaj konstruontaj domon el kranioj;
Sed mi ne scias—mi svenema estas—
Alportu kuracilojn por la vundoj.

DUNKANO.

Paroloj viaj kaj la vundoj vin
Honorindigas. Ho! la kuracistojn
Venigu!

Eniras Rosso.


Sed kiu venas?

MALKOMO.

L' inda Graf' de Rosso.

LENOKSO.

Mieno lia montras maltrankvilon,
Kvazaŭ strangaĵojn li rakontos.

ROSSO.

Dio
La reĝon gardu!

DUNKANO.

Nobla graf', de kie
Vi venas?

ROSSO.

De Fiflando, alta reĝo.
Kie fiere flirtas la standardoj
Norvegaj, insultante la landanojn

Per la malvarma ventumado sia.
La reĝo mem kun granda soldataro,
Helpate de senhonta perfidulo,
Graf' de Kordor', komencis la batalon,
Ĝis, kvazaŭ sub la ŝildo de Belono,
Makbeto kontraŭstaris lian forton,
Kaj, en armaĵ' de l' kapo ĝis piedoj,
Al glav' de l' ribelanto sian glavon
Kuraĝe prezentante, fine restis
Venkinto.

DUNKANO.

Senmezure mi gratulas.

ROSSO.

Nun Sveno, reĝo de la Norvegujo,
Proponas la ĉesigon de l' batalo,
Por enterigi siajn mortigitojn;
Sed ni konsentis nur kondiĉe, ke
Li el la reĝa kest' dek mil dolarojn
Elspezu, por profito de la ŝtato.

DUNKANO.

Neniam plu la grafo de Kordoro
Malbonon faros kontraŭ nia lando;
Proklamu, ke li tuj ekzekutadon
Suferos, kaj Makbeto anstataŭos
Lin pri titolo kaj pri havo liaj.

ROSSO.

Ordonoj viaj baldaŭ plenumiĝos.

DUNKANO.

Makbet' rekompencinda nun posedos
De li perditajn juste la honorojn.

Ĉiuj foriras.

===Sceno III===

SCENO TRIA

Erikejo. Tondro bruas.

Venas la TRI SORĈISTINOJ.


UNUA SORĈISTINO.

Kien vi iris, fratino?

DUA SORĈISTINO.

Por mortigi porkojn.

TRIA SORĈISTINO.

Fratino, kien vi?

UNUA SORĈISTINO.

Maristedzino havis sur genuoj
Kaŝtanojn, manĝadante, manĝadante.
«Ho, al mi donu» diris mi. «Foriru»,
Senhonte la malbelulino kriis!
Foriris ŝia edzo al Alepo,
Ŝipestro de la Tigro:
Sed ha! sen velo aŭ remilo,
Travojaĝante en kribrilo,
Mi venĝos min al ŝi.

DUA SORĈISTINO.

Mi al vi donos fortan venton.

UNUA SORĈISTINO.

Koran dankon kaj konsenton.

TRIA SORĈISTINO.

Duan venton donos mi.

UNUA SORĈISTINO.

Mi da ventoj havas pli,
Kaj de ĉiu ĉielparto
Mi alportos, per sorĉarto,
La blovegon kiel vipon

Por batadi lian ŝipon.
Ĉiunokte vekiĝema,
Li fariĝos malgrasema,
Ĉar la iompostioma
Velko estos superhoma;
Kvankam li la vivon savos,
Li la ŝippereon havos.
Jen vidu!

DUA SORĈISTINO.

Montru, montru.

UNUA SORĈISTINO.

Dikan fingron de piloto,
Kiu estis dronigoto!

Tamburado post la sceno.



TRIA SORĈISTINO.

Aŭdu, kia tamburado!
De Makbeto la parado.

Ili dancas ĉirkaŭ la kaldrono.



ĈIUJ.

Ĉiuloken kurieroj
Tra la maroj kaj la teroj,
Man' en mano, tri knabinoj,
Ni rondiras sortulinoj.
Fojojn tri por vi, knabino,
Tri por ĉiu sorĉistino,
Ĉar, vi scias, trio tria
Estas laŭ regulo nia.

Venas Makbeto kaj Bankvo.



MAKBETO.

Taghorojn tiel belajn, en malbelajn
Ŝanĝitajn, jam neniam mi memoras.

BANKVO.

Kiom da mejloj ĝis Foreso?—Kiuj
Ĉi tiuj estas, kun vizaĝoj palaj

Kaj strangaj vestoj; kvazaŭ ili estus
Ne terloĝantoj, tamen staras sur
La tero? Ĉu vi vivas? Ĉu al vi
Demandojn fari ni nun povas? Ŝajne
Vi donas signojn de prudento homa,
Tuŝante ĉiu la malgrasajn lipojn
Per la maldika fingro:—Vi virinojn
Similas, sed la barboj min kredigas,
Ke vi ne estas tiaj.

MAKBETO.

Se eble diru, kiuj estas vi?

UNUA SORĈISTINO.

Makbet', salutojn, grafo de Glamiso!

DUA SORĈISTINO.

Makbet', salutojn, grafo de Kordoro!

TRIA SORĈISTINO.

Makbet', salutojn, la estonta reĝo!

BANKVO.

Sinjoro, kial tremas vi pro timo
De profetaĵoj tiel feliĉigaj?
Ĉu vi fantaziaĵoj de l' imago
Nur estas, aŭ en vero tio, kio
Vi ŝajnas esti? Vi salutas mian
Kunulon, lin ĝentile gratulante
Pri nuna la favor', kun antaŭdiroj
Pri nobeliĝ' estonta, kaj esperoj
Eĉ pri reĝeco de li atingebla,
Igantaj lin distrita esti: vi
Al mi nenion diras. Se vi havas
La antaŭscion pri la estonteco,
Do tion, kion sort' mistera naskos,
Al mi sciigu, kiu nek petegas

Favorojn, nek minacojn viajn timas.

UNUA SORĈISTINO.

Salutojn!

DUA SORĈISTINO.

Salutojn!

TRIA SORĈISTINO.

Salutojn!

UNUA SORĈISTINO.

Pli malgranda ol Makbeto,
Kaj pli granda.

DUA SORĈISTINO.

Malfeliĉa,
Tamen ol li pli feliĉa.

TRIA SORĈISTINO.

Vi, ne reĝo, reĝojn naskos.
Do Makbet' kaj Bankv', salutojn!

UNUA SORĈISTINO.

Bankvo kaj Makbet', salutojn!

MAKBETO.

Parolintinoj pri sekretoj, haltu;
Klarigu; pro la morto de Sinelo
Mi nepre estas grafo de Glamiso,
Sed kiel de Kordoro? De Kordoro
La grafo vivas en prospero plena,
Kaj, ke mi reĝ' fariĝos, nekredinde
Estas egale kun la lasta diro.
Klarigu do, de kie vi ricevis
Novaĵon tiel strangan? kaj por kio
Sur tiu ĉi dezerta erikejo
Vi nin haltigas por proklamoj tiaj.
Parolu, mi ordonas.

La sorĉistinoj malaperas.



BANKVO.

La tero, same kiel l' akvo, havas

Vezikojn; ili estas samaspecaj.
Sed kien ili neniiĝis?

MAKBETO.

En
L' aeron ĉio tio, kio ŝajnis
Korphava, fluidiĝis, same kiel
Vaporo en la venton. Se nur ili
Ĉi tie restus!

BANKVO.

Ĉu en vero antaŭ
Okuloj niaj ili sin prezentis,
Aŭ ĉu ni manĝis tiun frenezigan
Radikon, kiu la prudenton homan
Dormigas?

MAKBETO.

Infanoj viaj estos reĝoj.

BANKVO.

Vi
Mem reĝo estos.

MAKBETO.

Ankaŭ grafo de
Kordoro, ĉu ne vere?

BANKVO.

Jes, precize
Laŭ tiu melodio. Kiu venas?

Venas Rosso kaj Anguso.



ROSSO.

La reĝo ĝoje aŭdis la rakonton,
Makbet', pri la sukceso via, kaj
Sciinte, kiel vi la vivon riskis,
Kontraŭstarante la ribelantaron,
Ŝanceliĝante inter la deziro
Sufiĉe vin laŭdadi, kaj l' admiro

Al tiaj heroaĵoj, li silentis:
Kaj poste inter la norvegaj vicoj
Li trovas vin senlace batalantan,
Netimigitan per terura morto,
Al kiu vi aliajn sendis.
Kaj kiel dum la vintra nordblovego
Hajlero post hajlero falas teren,
Tiele kurier' post kuriero
Konfirmis la novaĵon, laŭdegante
Al nia reĝo la konduton vian
En la defendo de reĝregno lia.

ANGUSO.

Ni venas por saluti vin dankeme
De lia reĝa moŝto:
Heroldoj kvazaŭ, por vin alkonduki
Al li ni mem, ne por vin rekompenci.

ROSSO.

Kaj, kiel garantio de honoro
Pli granda, kiu sekvos, li ordonis
Ke mi vin nomu grafo de Kordoro:
Per kiu do titolo nun tutkore
Mi vin salutas, nobla grafo, ĉar
Ĝi estas via.

BANKVO.

Kion! Ĉu paroli
Al ni la veron la diablo povas?

MAKBETO.

La grafo de Kordoro vivas: kial
Vi vestas min per roboj ne la miaj?

ANGUSO.

Jes, tiu, kiu ĝis nun estis grafo,
Ankoraŭ vivas, kondamnito tamen
Laŭ la verdikto justa de la reĝo.

Ĉu kun la Norvegaro li kuniĝis,
Aŭ per sekreta help' la ribelantojn
Subtenis, aŭ kun ambaŭ kunlaboris,
Por ruinigo de patrujo sia,
Ne scias mi: sed perfidaĵoj kontraŭ
La reĝaland' pruvitaj, kaj de li
Eĉ konfesitaj, lin detruis.

MAKBETO.

(Flanken.) Ha!
Glamiso mi, kaj grafo de Kordoro:
Venonta tamen estas la plej granda.
(Al Rosso kaj Anguso.) Por via ĝentileco korajn dankojn.
Ĉu vi ne preĝas, ke infanoj viaj
(Al Bankvo.) Regnestroj estu, kiam tiuj, kiuj
Min nomis grafo de Kordor', promesis,
Ke ili seĝon honorindan havos?

BANKVO.

Se vi al tiu diro volus fidi,
Vi povus kredi eĉ, ke la reĝeco
Al vi, Kordoro, estas atingebla.
Mirinde tamen estas, ĉar tre ofte
Por malbonigi la animojn niajn
L' inferaj potenculoj veron diras,
Kaj en aferoj bonaj niajn korojn
Per malgrandaĵoj gajnas, faligontaj
Nin poste en aliaj, kiuj traktas
Esperojn niajn pri ĉiela vivo,
Por pereigi nin.

(Al Rosso kaj Anguso.)


Kun vi parolon, kuzoj.

MAKBETO.

(Flanken.) Du veraĵoj
Diritaj estas, kvazaŭ la prologoj

Al la majesta akto, kiu faros
La prezentadon de la reĝa temo.

(Al Rosso kaj Anguso.)


Mi dankas vin. (Flanken.) Ĉi tiu instigado
Supernatura certe povas esti
Nek bona, nek malbona;—la rezonoj
Ĝin pruvas.—Se malbona, kial certan
Ĝi faris jam promeson pri sukceso?—
Mi estas grafo de Kordor';—se bona,
Kial al sugestio cedi, kies
Fantaziaĵ' terura rigidigas
Hararon mian, kaj la koron igas
Batadi nenature, malgraŭ ĝia
Fikseco, kontraŭ miaj ripoj? Timo
Estanta ŝajnas malpli konfuziga,
Ol la imago pri estonta faro:
L' ideo teruriga pri mortigo
Animon mian tiel forte skuas,
Ke la agado restas nur pensado,
Kaj nur la estonteco sin prezentas
Al la spirito mia.

BANKVO.

Ho kunuloj,
Rigardu kiel nia kamarado
Distrita estas.

MAKBETO.

(Flanken.) Se la sorto faros
Min reĝo, sorto sen agado mia
Min ankaŭ kronu.

BANKVO.

Vidu, li surmetas
Honorojn novajn, kiel novajn vestojn,

Al kiuj ni bezonas ĉiam tempon,
Por kutimiĝi al ilia uzo.

MAKBETO.

(Flanken.) Okazu kio ajn, per homa forto
Venkebla estas ĉio, krom la morto.

BANKVO.

Makbeto inda, ni deziron vian
Atendas.

MAKBETO.

Mi pardonon vian petas,
Sinjoroj, forgesaĵojn rememori
Penante. Via daŭra afableco
Sur mia koro, kvazaŭ sur registro,

(Al Bankvo.)


Skribita restas.—Iru ni al reĝo.—
Pripensu la okazintaĵon; juste
Ni, elkonsiderinte la aferon,
Pri ĝi parolu kune nekaŝeme.

BANKVO.

Plezure.

MAKBETO.

(Al Bankvo.) Do sufiĉe. (Al ĉiuj.) Ni foriru.

Ĉiuj foriras.


Sceno IV

[redakti]

SCENO KVARA

Foreso. Salono en la palaco.

Trumpetado. Venas DUNKANO, MALKOMO, DONALBENO, LENOKSO, kaj ilia sekvantaro.


DUNKANO.

Ĉu la ekzekutado de Kordoro
Jam plenumiĝis? La komisiitoj
Revenis?

MALKOMO.

Ne ankoraŭ, via Moŝto.
Sed ĵus parolis mi kun ĉeestinto
Ĉe lia morto, kiu al mi diris
Ke siajn perfidaĵojn li konfesis
Tre malkaŝeme, petis la pardonon
De via reĝa moŝto, kaj spiriton
Penteman montris: lia adiaŭo
Al vivo lian vivon plej ornamis.
La morton li renkontis tiel, kiel
Volante la trezoron plej valoran
Forlasi, kvazaŭ nur senutilaĵon.

DUNKANO.

Neeble estas el vizaĝo homa
Diveni, kion lia kor' pripensas.
Al li mi vere estus konfidinta
La tutan mondon.

Venas Makbeto, Bankvo, Rosso, kaj Anguso.


Kuzo plej fidinda.
La sento de maldankemeco mia
Min malĝojigis; ne egalvaloras
Meriton vian mia rekompenco,—
Se inter la pezil' kaj la pesilo
Egalapezo restus! Sed en vero
Ne elpagebla estas mia ŝuldo.

MAKBETO.

Deziro mia servi mian reĝon
Meriton sian portas. Via moŝto
Akceptu miajn devojn, kiuj celas
Servadi vian tronon kaj infanojn,
Nur plenumeblajn per konstanta zorgo
Protekti vian vivon kaj honoron.

DUNKANO.

Alproksimiĝu, brava militisto,
Vi estas la plantaĵo mia, ĉiam
Klopodos mi, ke vi kreskadu plene.
Ho nobla Bankvo, ankaŭ meritinda
Vi estas, kaj bonfamo via iru
Tra l' mondo: do mi ĉirkaŭprenu vin,
Kaj ĉe la koro tenu.

BANKVO.

Se mi tie
Fariĝos fruktodona, la rikolton
Akceptu, reĝo mia.

DUNKANO.

Kortuŝite
Pro troo de ĝojeco, mi la larmojn
De malĝojeco sentas: filoj, grafoj,
Parencoj, kaj plej karaj, sciu ĉiuj
Ke ni ordonas, ke reĝrajtojn niajn
Malkomo nia fil' plejaĝa havu,
Kaj lin ni nomas Princ' de Kumberlando,
Kaj li ne nur titole honoriĝu.
Sed nobeligosignojn, kvazaŭ astroj,
Sur ĉiujn meritintojn mi lumigos.
For, for, al Inverneso, kie ni
Per plej intimaj sentoj kunaliĝos.

MAKBETO.

Mi mem fariĝos la antaŭiranto,—
Por plezurigi la edzinon mian
Pri la alven' de via reĝa Moŝto;—
Do forpermeson petas.

DUNKANO.

Ĝis revido.

MAKBETO.

(Flanken.) La Princ' de Kumberlando! Tiu estos
Nesuperebla malhelpaĵo, aŭ
Mi povos supersalti ĝin, ĉar meze
De vojo mia kuŝas ĝi. Vi steloj,
Lumigu ne al miaj nigraj celoj:
L' okulo ekdormeme palpebrumu,
La man' dezirojn miajn elplenumu.

Foriras.



DUNKANO.

Jes, nobla Bankvo, li bravulo estas:
Kaj liajn farojn laŭdi mi laciĝos
Neniam, kvazaŭ ĝuus mi senĉesan
Festenon. Ni rapidu por ĉeesti
En lia domo, kien li antaŭe
Foriris, por gasteme nin akcepti:
Senegalulo estas li.

Tamburado. Ĉiuj foriras.


Sceno V

[redakti]

SCENO KVINA

Inverneso. Ĉambro en la kastelo de Makbeto.

Venas ŜIA GRAFINA MOŜTO MAKBETO, legante leteron.


ŜIA GRAFINA MOŜTO.

«Ili renkontis min dum la tago de mia sukceso; kaj per la rezultato mi konstatis, ke ili posedas scion supernaturan;—kiam mi deziregis fari pluajn demandojn, ili fariĝis aero, en kiu ili malaperis.—Dum mi staris distrite miregigita, alvenis senditoj de l' reĝo, kiuj min salutis «Grafo de Kordoro», per kiu titolo antaŭe la sortulinoj min salutis, antaŭdirinte la estontecon per, «Al vi salutojn, la estonta reĝo!» Ĉi tion mi kredis bone sciigi al vi, la plej kara partoprenantino en mia nobeliĝo, por ke vi kunĝoju kun mi, sciante bone la nobeligon promesitan. Tion atente pripensu, kaj adiaŭ.»

<poem>Glamis' vi estas, kaj Kordor', kaj estos... Laŭ la promeso. Mi malfidas tamen Naturon vian, kiu tro posedas Da homa bonkoreco, por sin turni Al tia senkompata entrepreno. Vi celas nobelecon; la gloramo Al vi ne mankas, sed la harditeco Per kiu la gloramo devos agi. La altajn celojn volas vi atingi Honeste, vi deziras la rikolton Maljuste akiritan ĝui, tamen Vi timas entrepreni la rimedojn, Per kiuj havo estas atingebla. Ĉi tien venu, ke mi la kuraĝon Al vi enspiru kaj per la pikilo De mia lang' incitu vin al ĉio, Per kio vi posedos l' aŭreolon De l' pov' supernatura de la sorto, Al vi, por la kronado, promesitan.

Venas servisto.

Pri kio vi alkuras?

SERVISTO.

Nia reĝo Hodiaŭ nokte tien ĉi alvenos.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Vi freneziĝas: ĉu ne via mastro Kun li sin trovas? kaj, se estus vere, Li min sciigus pri la pretigado.

SERVISTO.

Sed, al vi plaĉu, estas vere: venas La grafo; unu el kunuloj miaj Lin antaŭiras tiel rapidege, Ke li apenaŭ inter la spiregoj Novaĵon tiun povis al mi diri.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Prizorgu lin, senditon pri gravaĵoj.

Servisto foriras.

Raŭkvoĉa estas eĉ la korvo, kiu Proklamas la eniron de Dunkano Sub nian remparitan fortikaĵon. Alproksimiĝu, vi spiritoj, kiuj Direktas homajn pensojn, nun, mi petas, Malvirinigu, kaj plenigu min De l' kapo ĝis piedoj je kruela Senkompatec'! Densigu mian sangon, Vi baru ĉiujn eblajn alirejojn Al pento, tiel ke nenia sento Bedaŭra pri la celo teruriga Ŝancelu min, nek inter ĝi kaj ĝia Efiko estu iu ripoztempo!— Vizitu miajn mamojn, kaj la lakton En galon ŝanĝu, vi servantspiritoj Mortigaj, kie ajn vi, nevideblaj De la okuloj homaj, konspiradas, La belon por difekti en naturo. Nebula nokto, venu, en mantelo De la plej densa fumo de l' infero, Por ke armilo mia ne ekvidu La ŝiron per tranĉrando sia akra Faritan, nek la ĉieluloj, tra Mallumo rigardante, ekkriegu: «Ho, haltu, haltu!»

Venas Makbeto.

Jen vi honorinda Glamis'! Kordoro nobla! salutota Estonte per eĉ pli majesta nomo: Leteroj viaj igis min transpasi La nesciantan nunon, kaj mi sentas Ke l' estonteco jen ĉeestas.

MAKBETO.

Kara Edzin', hodiaŭ nia reĝo venas.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Kaj kiam li foriros?

MAKBETO.

Li intencas Foriri morgaŭ.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Ho, foriron lian Morgaŭa sun' neniam devas vidi! Vizaĝo via, mia Grafa moŝto, Similas libron, kies sur folioj Strangaĵojn oni legas. Por pasigi La tempon enmaskigu la vizaĝon, Kaj faru la ŝajnigon de plezuro. Per via mano, lango kaj okulo La rolon ludu de la gastiganto: Mienon havu de senkulpa floro, Sed estu la vipero subkuŝanta. La gaston, kiu venas, ni regalu; Kaj dum ĉi tiu nokto vi konfidu Al mi l' aferojn, kiuj dum la tagoj Estontaj al ni donos la mastrecon, Jes, la superregecon en la lando.

MAKBETO.

Ni plue kunparolos. ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Ne, konstanta La sintenado estu, la koloro Ŝanĝita ĉiam montras malfortecon. Al mi la faron lasu.

Ili foriras.

</poem>


Sceno VI

[redakti]

SCENO SESA

Inverneso. Antaŭ la kastelo de Makbeto.

Trumpetado kaj torĉoj. Venas DUNKANO, MALKOMO, DONALBENO, BANKVO, LENOKSO, MAKDUFO, ANGUSO, kaj ilia sekvantaro.


<poem>DUNKANO.

Kastelo tiu ĉi lokiĝis bone. L' aero kun varmeta dolĉa spiro La sentojn niajn ĉarme refreŝigas.

BANKVO.

Ĉi tiu vizitanto dum somero, Amanto de sanktejoj, la hirundo Konfirmas la impreson, ke ventetoj Ĉielaj amindumas la naturon Ĉi tie per spirado sia dolĉa: Ne estas bret', apogo, nek angulo, Sur kiu ĝi la neston ne konstruis, Lulilon kvazaŭ, kie la idaro Ripozas; mi observis ofte, kie Ĉi tiuj birdoj naskas kaj loĝadas, L' aero havas dolĉan bonodoron.

Venas Ŝia grafina Moŝto Makbeto.

DUNKANO.

Regalantino mia jen alvenas! La amo nia kontraŭ vi kaj viaj Bezonas dankon. Tiamaniere Vi petu Dion, ke li rekompencu Nin pro penadoj viaj, kiujn kaŭzis La amo nia.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Al vi nia servo, Se eĉ pli ol centfoje plenumita, Ne egaligus sin al la honoroj, Per kies pezo via reĝa Moŝto Nin ŝarĝas; pri la nunaj kaj antaŭaj Ni ĉiam restos viaj petantuloj Al la ĉielo.

DUNKANO.

Kie nun sin trovas La grafo de Kordoro? Ni lin sekvis Post la kalkanoj, por lin anstataŭi, Kiel la pretigonto, sed li rajdis Rapide, kaj intencoj liaj karaj Lin antaŭ ni alportis hejmen. Nobla Gastigantino, ni hodiaŭ nokte La gasto via estas.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Ni, servantoj De via Moŝto, metas la infanojn, Propraĵon, kaj nin mem en vian konton, Por ke, saldante ĝin dankeme, ni Redonu tion, kio estas via.

DUNKANO.

La manon donu; kaj min enkonduku Al mia gastiganto; ni lin amas Tre kare kaj al li komplezojn niajn Daŭrigos. Laŭ permes' afabla via.

Ili foriras.

</poem>

===Sceno VII===

SCENO SEPA

La kastelo de Makbeto.

Trumpetado kaj torĉoj. Venas festenordiganto kaj kelkaj servantoj, portantaj pladojn kaj manĝilaron, kiuj trapasas la scenejon. Poste venas MAKBETO.


<poem>MAKBETO.

Se la faraĵo estas plenumebla, Ju pli farota baldaŭ, des pli bone. Se post la mortigad' nenio restus Timinda, kaj ni nur la rezultaton De l' ago plenumita povus ĝui,— Se, post ĉi tiu sola frapo, ni Rigardi povus kun okul' trankvila La estontecon de la homa vivo, Sen tim' kaj sen teruro ni atendus La vivon, kiu restas trans la tombo. Sed eĉ sur tiu ĉi terglob' ni trovas La punon pro Diaĵo ofendita, Kaj tiuj samaj iloj, kiujn homoj Pretigas kontraŭ siaj kunvivantoj, Deturnas ofte la tranĉrandojn kontraŭ La elpensintoj de malbonaj faroj. La vinon venenitan por aliaj Al ni justec' severa en pokalo Prezentas, por ke ĝin ni mem eltrinku. Al mi Dunkan' duoblamaniere Konfidi rajtas; ĉar unue mi Per sangligilo, kaj per sankta devo Al mia reĝo estas devigata La rolon ludi de amik' fidela; Mi, due, kiel lia gastiganto, La pordojn devus fermi, forte bari Kontraŭ la mortigonto, ne mediti Mi mem la morton lian; jen Dunkano Kun tia majesteco sian tronon Okupis, kaj la ŝarĝon de la reĝa Ofico tiel sen kulpeco portis, Ke liaj virtoj, kvazaŭ dianĝeloj, Sonigus tondrobruan trumpetadon, Mortigon lian kontraŭprotestante; Kaj la kompat' enmaskigite kvazaŭ Infano dolĉa, aŭ la kerubaro Ĉiela, sur ĉevaloj nevideblaj Tra la aer' radjante, la malpian Faraĵon al la tuta mond' proklamus, Kaj mar' da larmoj ĉion subakvigus. Mi havas ne kuraĝon al l' afero, Nur efektive la gloramon, kaj Gloramo estas incitilo, kiu, Spronante ĝis tro alta monta pinto, Faligas homojn en profundegaĵon.

Venas Ŝia grafina Moŝto.

Ho, kio nova?

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Ĵus la vespermanĝon Li finis; kial vi de li eliris?

MAKBETO.

Ĉu li pri mi demandis?

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Vi ne scias!

MAKBETO.

Ni ne antaŭeniru pri l' afero; Li alte min honoris; kaj de ĉiuj Reputacion oran mi akiris, Brilegon kies devus mi konservi, Ne lasi tiel baldaŭ makuliĝi.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Ĉu vi tro multe da espero trinkis Hieraŭ, kaj post dormo vi vekiĝis, Resaniĝinta de l' esperdiboĉo, Pentema, palvizaĝa? De nuntempo Mi scios kiel taksi vian amon. Ĉu volas vi postmeti la kuraĝon Post la deziro? Ĉu vi do rezignas De vivo la plej noblan ornamaĵon, Malkuraĝul' laŭ via propra sento, Dirante, «volus mi, se mi kuraĝus», Simile al la kato, kiu timis Pro piedmalsekiĝo kapti fiŝojn?

MAKBETO.

Mi petas vin, silentu: ĉion, kio De vir' farebla estas, kiel viro Mi farus; kiu fari pli kuraĝus Ne estas viro.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Tial, kia besto Instigis vin al tia entrepreno? Ĉar, kiam vi kuraĝis ĝin elfari, Vi estis viro; kaj ju pli vi ludus La rolon proponitan, des pli viro Vi estus. Nek la tempo nek la loko Konvenis tiam, kaj vi volis ambaŭ Eltrovi: ili nun tre decas, tamen Ilia konveneco vin timigas. Patrino mi la dolĉan senton konis, Donante al suĉanta infaneto Nutraĵon, dum ĝi ridetante kuŝis. Sed la mampinton mi el la sendentaj Dentkarnoj tirus, kaj al ĝi frakasus Sur ŝtonojn kapon, se mi tion estus Ĵurinta, kiel ĵuris vi pri l' faro.

MAKBETO.

Sed se ni malsukcesus.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Malsukcesus! Firmigu tamen la kuraĝon vian, Kaj ni ne malsukcesos. Dum Dunkano Eldormos,—ĉar vojaĝo la laciga Allogos dormon al okuloj liaj— La du servistojn, kiuj staras garde, Per vino kaj festeno malsobrigos Mi tiel, ke memoro, la gardisto De l' cerbo, estos vere nura fumo, La domo, kie la prudento loĝas, Similos alĥemian miksilujon. Do kiam ili havos la spiritojn En malmodera dormo entrempitajn, Ho kion ni ne povos pri Dunkano Neprotektata fari? kaj la kulpon Aljuĝi al servistoj liaj, kiuj Respondos pri ĉi tiu granda krimo?

MAKBETO.

Nur virinfanojn nasku, ĉar spirito Sentima via devus sin enigi En virojn sole. Ĉu ne oni kredos, Post kiam ni ĉi tiujn dormemulojn Per sang' ŝmirintaj estos, kaj iliajn Ponardojn proprajn estos manuzintaj, Ke ili estas liaj mortigintoj?

ŜIA GRAFINO MOŜTO.

Aliamaniere kiu kredi Kuraĝos, kiam ni pri lia morto Nekonsoleblan bruan funebradon Elkrios?

MAKBETO.

Mi sentas nun animfortecon, ĉiun El miaj membroj al ĉi tiu faro Terure fortigante. For, la tempon Kun ŝajno de senzorga ĝoj' pasigu, Ridetoj kordoloron enmaskigu.

Ili foriras.

</poem>