Makbeto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Makbeto (1908)
de William Shakespeare
Tradukita de Daniel Henry Lambert


SHAKESPEARE

MAKBETO

Tradukita de

D. H. LAMBERT, B. A. (Oxford)

Fratulo de la Brita Esperantista Asocio
Profesoro aprobita de la S. F. p. p. E.

PARIS

LIBREJO HACHETTE KAJ Kio

79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79

1908

Tous droits réservés.


AL LA FRANCA ESPERANTISTARO


ANTAŬPAROLO.

El la kvar famekonataj tragedioj, «Hamleto» prezentas al ni la karakteron de homo, kontraŭbatalanta kontraŭ grava devo, por kies plenumo li sin sentas tro malforta, «Otelo» la terurajn rezultatojn de ĝeloza spirito, «Julio Cezaro» la funkciadon internan de nobla animo (tiu de Bruto), kiu sin dediĉas al la supermezura tasko de patrujamulo, alvokita al la restarigo de popolaj rajtoj: «Makbeto» tamen ekscitas nian simpation al bravulo, ankaŭ patrujamulo, sed kiu, antaŭenpuŝata de sia edzino kaj de povoj supernaturaj, atingas la celon de sia ambicio per krimoj, spite la avertado de sia konscienco. La moralaĵo ne bezonas klarigon, kaj rememorigas al ni la Nemesison de la grandaj antikvaj grekaj dramoj, kiu ĉiam sekvas la postsignojn de malbonfarintoj. En neniu parto de nia nacia poeto sin trovas pli belaj frazaroj, pli brila imagado, pli profunda kono de la homa naturo.

Mi forlasas mian gravan taskon al la indulga tralegado de la Esperantistaro.

D. H. Lambert.


MAKBETO

Dramo en kvin aktoj


PERSONOJ

DUNKANO, reĝo de Skotlando.
MALKOMO
DONALBENO
GullBrace.svg nobeloj de Skotlando.
MAKBETO
BANKVO
GullBrace.svg nobeloj de Skotlando.
MAKDUFO
LENOKSO
ROSSO
MENTETO
ANGUSO
KATNESO
Accolade droite.png nobeloj de Skotlando.
FLEANCO, filo de Bankvo.
SIVARDO, grafo de Nordhumberlando, generalo de la angla militistaro.
JUNA SIVARDO, filo de la grafo de Nordhumberlando.
SETONO, oficiro el la sekvantaro de Makbeto.
FILO DE MAKDUFO.
ANGLA KURACISTO.
SKOTA KURACISTO.
SERĜENTO.
PORDISTO.
MALJUNULO.
ŜIA GRAFINA MOŜTO MAKBETO.
ŜIA GRAFINA MOŜTO MAKDUFO.
SINJORINO el la sekvantaro de Ŝia Grafina Moŝto Makbeto.
HEKATEO.
TRI SORĈISTINOJ.
Nobeloj, sinjoroj, oficiroj, soldatoj, mortigistoj, servistoj kaj sendatoj.
La Spirito de Bankvo, kaj aliaj fantomoj.

La agado havas lokon en Skotlando; escepte je la fino de la kvara akto, kiam ĝi havas lokon en Anglujo.

Akto I
Akto II
Akto III
Akto IV
Akto V