MALKOMO.
Ni trovu dezertejon, por ellasi
La larmojn, kiuj premas niajn brustojn.
MAKDUFO.
Plibone ni mantenu niajn glavojn
Mortigajn, por defendi la patrujon,
Kuŝantan sub kalkano de tirano.
Plivastiĝadas ĉiutage krioj
De l' buŝoj de vidvinoj kaj de orfoj,
Frapante la ĉielon, kiu eĥas
Responde, kunplorante kun Skotlando.
MALKOMO.
Mi ekproklamos ĉie la bezonojn
De mia lando, laŭokaze ilin
Plenumos. Tio, kion vi ĵus diris,
Antaŭenpuŝos eble l' entreprenon
De ni celatan. Tiun ĉi tiranon
Abomenindan oni kredis justa
Antaŭe: vi lin amis, li malbonon
Al vi ĝis nun ne faris. Mi nur estas
Junulo; kaj vi eble konsideros,
Ke saĝe estos min oferi, kiel
Ŝafidon, por eviti la koleron
De tiu ĉi demono.
MAKDUFO.
Mi ne estas
Perfida.
MALKOMO.
Sed Makbeto estas. Foje
Grandanimulo povus deflankiĝi,
Por elplenumi reĝan komision.
Sed min pardonu; mi ne povas ŝanĝi
Naturon vian; la anĝeloj havas
Brilecon, kvankam la plej brila falis:
Se eĉ malvirto portus veston helan,
Mienon sian propran havus virto.
MAKDUFO.
Mi malesperas.
MALKOMO.
Viaj agoj igis
Min dubi vian viran fidelecon;
Ĉar kial vi la filon kaj edzinon—
Ligilojn alteprezajn de la amo—
Forlasis, ne dirinte adiaŭon?
Nur miaj timoj, ne suspektoj miaj,
Vin malhonori ŝajnas—kion ajn
Mi pensu, eble vi justulo estas.
MAKDUFO.
Sangadu, kompatinda patrolando!
Starigu, tiraneco, vian bazon,
Justeco vin ne povas kontraŭstari;
Ĉar la suferoj de patrujo nia
Prezentas garantion de titolo
Al la tirano; nobelul', adiaŭ:
Mi ne la rolon ludus de l' fripono,
Al kiu vi aludas, por ricevi
La tutan havon de la uzurpinto,
Kun la riĉaĵoj de la oriento.
MALKOMO.
Ne ofendiĝu. Mi ne diris tion
Pro timo kontraŭ vi. Patrujo nia,
Ho ve! sub peza jugo subpremiĝas;
Ĝi ploras, ĝi sangadas, ĉiutage
La sum' de ĝiaj vundoj pliiĝadas:
Mi kredas, ke por la subten' de miaj
Reĝrajtoj amikaro tuj sin levos,
Ĉar multaj miloj jam de Anglolando
Promesis sindoneme sian helpon.
Sed, malgraŭ ĉio, kiam mi la kapon
De la tirano havos sub piedoj,
Aŭ portos ĝin je l' pinto de la glavo,
La kompatinda patroland' enhavos
Pli da malvirtoj ol antaŭe, pli
Da suferado pro la malbonaĵoj
De la reĝonto.
MAKDUFO.
Kia estas li!
MALKOMO.
Min mem pridiras mi, mi, kiu havas
Enradikitajn tiamaniere
La malpuraĵojn de malvirto mem,
Ke, kiam ili estos malkaŝitaj,
La nigra koro de Makbeto ŝajnos
Neĝblankan veston porti, kaj regatoj
Lin taksos kiel ŝafon, en komparo
Kun la senmezuregaj kruelaĵoj
De mi, la lupo.
MAKDUFO.
Ne el la legioj
De la infer' flamanta povas veni
Diablo pli praktika je malbono,
Ol mem Makbeto.
MALKOMO.
Mi lin konas kiel
Sangaman, avareman, perfidulon,
Malican, kulpan je la tuta aro
De pekoj: sed al mia volupteco
Ne estas lim': edzinoj kaj filinoj,
Patrinoj kaj fraŭlinoj viaj povus
Ne kontentigi miajn amdezirojn;
Kaj ĉiujn malhelpaĵojn, eĉ plej fortajn
Por kontraŭstari ilin, mi disbatus
Laŭ mia volo: ja plibone estus
Ke eĉ Makbet', ol tia, reĝu.
MAKDUFO.
Vere
Senlima malĉasteco la naturon
De tiraneco havas: jam ĝi kaŭzis
La fruan nenecesan renversiĝon
De l' tron' de multaj reĝoj. Sed ne timu
La vian supreniri: ĉar vi povos
Indulgi en sekreto viajn pekojn,
Dum vi ŝajnigas rolon de ermito.
Sufiĉe da virinoj plej cedemaj
Ni havas; kiuj ĝoje sin dediĉos
Por plaĉi vian malĉastecon,—kiu
Similas al vultur' glutama,—kiam
L' amindamanto estas la reganto.
MALKOMO.
Kun tio en mi kreskas avareco
Supera, tia ke, se mi fariĝus
Regnestro, mi forigus la nobelojn,
Por ke proprigu mi al mi iliajn
Bienojn; mi de tiu la juvelojn
Dezirus, de alia la domegon.
Ju pli mi havus des pli mi sopirus:
Falsanto, mi per novaj dokumentoj
Pretendus punojn kontraŭ la justuloj,
Per konfiskado de la posedaĵoj
Pliriĉigante min.
MAKDUFO.
La avareco
Ol malĉastec' radikon pli profundan
Prezentas, kiu pasas kun juneco,
Kaj jam regnestrojn multajn ĝi detruis:
Ne timu tamen, ĉar Skotlando havas
Sufiĉe por vin kontentigi: ĉio
Eltolerebla estas kunigate
Kun kelkaj bonaj ecoj.
MALKOMO.
Mi neniajn
Posedas: tiujn, kiuj plinobligas
Animon reĝan, kiel la justeco,
Vereco, modereco, sindoneco,
Persisto, kompateco, humileco,
Kuraĝo, pacienc', animforteco,
Ne ŝatas mi, kontraŭe, al mi plaĉas
De ĉiu krim' la formojn diversigi
Multmaniere. Se mi povus, mi
Preferus la ĉielon kun infero
Kunmiksi, ĉiujn homojn malpacigi,
Internacian pacon elforigi.
MAKDUFO.
Skotlando, ho Skotland'!
MALKOMO.
Ĉu tia viro
Regnestri devus, diru, ĉar mi havas
Naturon vere tian.
MAKDUFO.
Tia viro
Ne devus vivi. Ho naci' mizera,
Kun uzurpinto sangtrempita, kiam
Feliĉajn tagojn vi revidos, kiam
La vera heredant' de via trono,
Kalumniante sian rason, staras
Memkulpiginto? Via patro estis
Sanktulo: la reĝin', patrino via,
Pli ofte sur genuoj ol piedoj,
Senvivan vivon vivis, diservante.
Adiaŭ! La rakonto pri vi mem
Kaj viaj ecoj min ekzilas de
Skotlando. Mia kor', esperoj viaj
Ĉi tie mortas!
MALKOMO.
Ho Makdufo, via
Pasio nobla, de bonec' naskito,
Elviŝas el animo mia nigrajn
Suspektojn, min certigas pri honoro
Kaj fidindeco via. Jam Makbeto
Penadis per ĉi tiuj allogaĵoj
Min fari sia, kaj prudento vera
Malhelpas min tro rapidege agi:
Sed Dio ĉiopova traktu inter
Ni ambaŭ! Ĉar ŝip' mia velveturos
Laŭ via direktilo: mi maldiras
Kalumniaĵojn miajn ĵus diritajn,
Kaj neas ilin kiel malveraĵojn:
Virinon mi neniam malĉastigis;
Neniam mi ĵurrompis, mi apenaŭ
Avaris miajn proprajn heredaĵojn;
Neniam trompis per parolo mia,
Nek la diablon mem perfidi volus
Al lia egalulo; al mi plaĉas
Ne malpli vero, ol la vivo mem.
Kaj ĉio estis nur kalumniaĵoj
Kontraŭ mi mem: nun tio, kio vere
Mi estas, de vi restas disponebla,
Kaj de patrujo mia kara, kien
Sivardo, kun dek mil armitoj, iris,
Ĵus antaŭ ol vi tien ĉi alvenis.
Nun ni ekiru kune, kaj sukceso
Respondu al apero nia justa!
Sed kial vi silentas do?
MAKDUFO.
Diraĵoj,
Jen plezurigaj al mi kaj jen male
Samfoje, ŝajnas preskaŭ mirrakontoj.
MALKOMO.
Nu, ĝis revido. Ĉu la reĝ' eliros?
KURACISTO.
Sinjoro, jes: nun kompatindularo
Atendas, por ke li mantuŝu ilin:
Plej fortaj provoj de la kuracarto
Iliajn malsanegojn malsukcesis
Formovi; sed je la mantuŝo reĝa—
Ĉar Di' sanigan povon al li donis—
Ekresaniĝos ili.
MALKOMO.
Mi vin dankas.
MAKDUFO.
Kiel sin nomas tiu malsanego?
MALKOMO.
Ĝin oni nomas la «malsano reĝa»;
Mi vidis tie ĉi la bonan reĝon
Miraklojn fari. Kiamaniere
De Dio li ĉi tiun povon havas,
Nur scias li: sed multajn malsanulojn,
Ŝvelintajn per ulceroj, kompatindajn,
Pri kiuj malesperis kuracistoj,
Li resanigas, pendigante ĉirkaŭ
Iliaj koloj specon da monero,
Samtempe al la sankta Di' preĝante,
Kaj oni diras, ke l' heredontaro
Sinsekve tiun benon kuracartan
Ricevos. Kun ĉi tio li posedas
La dian profetarton, kaj per dotoj
Similaj rimarkindaj de persono
Kaj de spirito estas li benita.
MAKDUFO.
Rigardu, kiu venas tien ĉi.
MALKOMO.
Sampatrujano mia; sed mi ne
Lin konas.
MAKDUFO.
Mia kuzo tre afabla,
Ĝojege mi revidas vin.
MALKOMO.
Mi nun
Lin konas. Bona Dio laŭokaze
Finigu nian longan apartiĝon!
ROSSO.
Amen, sinjoro.
MAKDUFO.
Ĉu Skotlando statas
Kiel antaŭe?
ROSSO.
Kompatinda lando,
Ho ve! ĝi, sin apenaŭ rekonante,
Ne povas nomi sin patrujo nia,
Sed nia tombo; kie nur ridetas
Pri ĝia malfeliĉo nesciantoj,
Kaj kie oni ne rimarkas ĝemojn
Kaj korŝirantajn kriojn, sed singultoj
De kordoloro ŝajnas ordinara
Eksento, ordinara de mortintoj
Funebro, kaj bonuloj, kiuj sentas
En si la ĝojon de la viv', ne scias
Ĉu morto per perforto aŭ perfido
Neatendite frapos ilin, antaŭ
Ol velkos la floretoj, kiujn ili
Sur siaj ĉapoj portas.
MAKDUFO.
Ho, rakonto
Preciza, sed tro vera!
MALKOMO.
Ĉiu horo
Malfeliĉaĵojn novajn gravediĝas.
MAKDUFO.
Kiel edzino mia statas?
ROSSO.
Bone.
MAKDUFO.
Kaj la infanoj?
ROSSO.
Bone ankaŭ.
MAKDUFO.
Do ne
Maltrankviligis ilin la tirano?
ROSSO.
Trankvilajn tute mi forlasis ilin.
MAKDUFO.
Ne estu vortŝparema, sed parolu.
ROSSO.
Je l' tempo, kiam mi ĉi tien venis,
Por diri la rakonton kortuŝantan,
Mi aŭdis, ke arego da bravuloj
Jam interligis sin ribele—kion
Al mi konfirmis forte la vidaĵo
De granda soldataro de l' tirano:
Nun helpon ni bezonas; via sola
Ĉeesto en Skotlando amasigus
Soldatojn, bataligus eĉ virinojn,
Malfeliĉaĵojn nunajn por eligi.
MALKOMO.
Konsolu ilin per sciigo, ke
Ni tien iras: ĉar la bona reĝo
De Anglolando al ni komisiis
Sivardon bravan kun dek mil armitoj,
Kaj nek pliaĝa ol li, nek pli sperta,
Soldato estas inter kristanaro.
ROSSO.
Mi volas, ke respondan konsoladon
Mi povus doni! Sed paroloj miaj
En la aero de l' dezerto volus
Kriiĝi, kie ne ekaŭdus ilin
Orelo homa.
MAKDUFO.
Ĉu rilatas ili
Al la afero ĝenerala, aŭ
Privata?
ROSSO.
Ĉiujn honestulojn ili
Koncernas, sed vin ĉefe.
MAKDUFO.
Se min mem,
Eldiru al mi tuj novaĵon vian.
ROSSO.
Oreloj viaj ne al lango mia
Malamon sentu, kiu nun aŭdigas
Al ili la plej malĝojigan sonon
Elparoleblan.
MAKDUFO.
Hm! mi ĝin divenas.
ROSSO.
Kastelon vian oni ekokupis
Subite, kaj edzinon vian kaj
Infanojn oni buĉis kruelege.
Se mi aldirus la detalojn, tio
Aldonus ŝajne vian morton ankaŭ
Al la buĉad' de la gemortigitoj.
MALKOMO.
Ho bona Dio! Sed ne kovru tiel
Per la ĉapelo, kamarad', la frunton;
Esprimu buŝe kordoloron, kiu
Ne parolate pruvas, ke la koro
Elkrevas.
MAKDUFO.
Ĉu vi diris ankaŭ miajn
Infanojn?
ROSSO.
Jes, edzinon, kaj infanojn,
Servistojn, ĉiujn, kiujn oni trovis.
MAKDUFO.
Kaj mi forestis! La edzinon ankaŭ?
ROSSO.
Mi diris.
MALKOMO.
Konsoliĝu: kuracilojn
Ni faru el ĉi tio, por kuraci
Per venĝo nia kordoloron nian
Mortigan.
MAKDUFO.
Li infanojn ne posedas.
Ho, ĉiujn miajn gekarulojn? Ĉu
Vi diris, ĉiujn? Akcipitr' infera!
Ho, tutan mian belan kokidaron
Kun la patrino, senkompate?
MALKOMO.
Devas
Vi kiel viro ĝin batali.
MAKDUFO.
Certe
Mi tion faros, sed mi kiel viro
Ĝin devas senti. Mi ne povas ne
Memori, ke ĉi tiuj geamatoj
Ekzistis, al mi pli ol viv' karegaj.
Ĉu Dio rigardante ne protektis
La senkulparon? Oni frapis ilin
Pro vi, Makdufo kulpa, kiu estas
Nenio; ĉar ne pro iliaj krimoj
Okazis la buĉado, sed pro miaj.
Ripozu ili nun en paco!
MALKOMO.
Tio
Ĉi estu do al vi la akrigilo
De via glavo: kordoloro vin
Ekkolerigu, al vi ne dormigu
La sentojn, ilin veku.
MAKDUFO.
Ho, mi povus
Virinan rolon ludi je l' okuloj,
Kaj venĝon fanfaroni per la lango!
Sed, kompatema Dio, mallongigu
La intertempon, kaj vizaĝo kontraŭ
Vizaĝo tiun ĉi demonon skotan
Al mi konduku; en la tuja trafo
De mia glavekbato lin starigu:
Se li el pun' severa elturniĝos,
Lin ankaŭ Dio senkulpigu!
MALKOMO.
Bravan
Arion vi nun kantas. Ni rapidu
Al reĝ'; soldatoj niaj estas pretaj:
Ni nur bezonas forpermeson. La
Rikolto maturiĝas al la manoj
De ni, de l' ĉiopova Di' la iloj.
Kuraĝon: ĉar laboron kronas pago:
Post longa nokto venas fine tago.