MAKBETO.
Vi scias la rangordon, do eksidu:
Al ĉiuj korsalutojn.
NOBELOJ.
Korajn dankojn
Al via reĝa Moŝto.
MAKBETO.
Partoprenos
Ni vian interparoladon, rolon
Ludante de humila gastiganto;
Gastigantino nia sur la reĝa
Seĝego restos, sed laŭ la okazo
Ni petos, ke ŝi ankaŭ partoprenu.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Al mia amikaro via moŝto
Proklamu miajn varmajn bondezirojn.
Unua Mortigisto aperas ĉe la pordo.
MAKBETO.
Rigardu, ambaŭflanke de la tablo
Dum ili sidas, mi je ĝia kapo
Min metas: ĝojo ĉie superfluu:
Ni baldaŭ trinkos toston ĝeneralan.
Alproksimiĝante al la pordo.
Mi vidas sangon sur vizaĝo via.
MORTIGISTO.
La sangon do de Bankvo.
MAKBETO.
Mi certege
Sur vi pliamas ĝin, ol en la vejnoj
De Bankvo. Ĉu li estas mortigita?
MORTIGISTO.
Mi, Via Moŝto, tranĉis lian gorĝon.
MAKBETO.
Vi estas do plej lerta gorĝtranĉisto:
Nek malpli lerta tiu, kiu faris
La samon por Fleanco; se vi mem,
Senegalulo estas vi.
MORTIGISTO.
Fleanco
Forkuris, Via Moŝto.
MAKBETO.
(Flanken.) Do revenas
Al mia kor' la spasmo: mi alie
Perfekta estus kiel la marmoro;
Fortika, kvazaŭ sur la fundamento
De la ŝtoneg', mi ĉirkaŭprenus ĉion
Egale kun la vasta atmosfero:
Sed nun mallarĝigita, limigita
Mi estas, subpremate per petolaj
Fantaziaĵoj kaj senfinaj timoj.
Sed Bankvo jam ne vivas?
MORTIGISTO.
Vere, ne:
Li kuŝas nun en foso, via Moŝto,
Kun dudek grandaj tranĉoj en la kolo,
Mortiga eĉ la malplej granda.
MAKBETO.
Dankon.
(Flanken.) Serpento la plenkreska tie kuŝas;
La serpentido forglitinte naskos
Post ne tre longa tempo la venenon,
Sed nun sendenta.—Vi foriru; morgaŭ
Ni nin revidos.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Via reĝa Moŝto,
Al ni saluto via ofta mankas,
Sen kiu nia fest' ne diferencas
De la manĝad' kutima; la gracia
Ceremonio de akcepto via
Similas al bongusta saŭc'; alie,
Al manĝo sendeserta.
MAKBETO.
Ho, mi dankas
Pro tiu memorigo. (Al la gastoj.) Akompanu
La bona digestado apetiton,
Kaj bona san' rezultu!
LENOKSO.
Via Moŝto,
Eksidi al vi plaĉu.
La spirito de Bankvo aperas, kaj eksidas
sur la seĝo rezervita por Makbeto.
MAKBETO.
Honoro la plej alta kronus nian
Plezuron, se ĉeestus nobla Bankvo;
Riproĉi kiun pro malzorgo mi
Preferus, ol kompati pro malbona
Okazintaĵo!
ROSSO.
Lia neĉeesto
Promeson lian montras senvalora.
Al via Moŝto plaĉu nin honori,
Sidanta kun gastaro via.
MAKBETO.
Restas
Por mi neniu seĝo.
LENOKSO.
Via Moŝto,
Jen estas seĝo rezervita.
MAKBETO.
Kie?
LENOKSO.
Ĉi tie, via Moŝto. Kio do
Malhelpas vian reĝan Moŝton?
MAKBETO.
Kiu
Ĉi tion faris?
NOBELOJ.
Kion, via Moŝto?
MAKBETO.
Ne povas vi certigi, ke la ago
De mi farita estas: do ne montru
Al mi sangmakulitajn viajn harojn.
ROSSO.
Leviĝu, gesinjoroj: lia Moŝto
Malsana estas.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Sidadu, geamikoj, lia Moŝto
Sin sentas ofte tiel: de juneco
Li havas la malsanon, kaj la spasmo
Ne estos longedaŭra: do sidadu;
Li resaniĝos post momento: tamen
Lin rigardante, vi ofendos lin,
Kaj pligrandigos la malsanon, tial
Festenu ĝoje. (Al Makbeto.) Ĉu vi estas viro?
MAKBETO.
Jes, maltimulo, kiu kun kuraĝo
Renkontas tion, kion la diablo
Sen tremo ne rigardus.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Sensencaĵo!
Jen vera pentro de teruro via,
Simila je l' ponardo fantazia,
Kiu,—vi diris,—vin kondukis al
Dunkano. Ho! l' eksaltoj kaj kapricoj
De via cerbo, kiuj ne prezentas
La veran timon, nur rememorigas
Al mi rakontojn, antaŭ vintra fajro
Diritajn de maljunulino, kiu
Ricevis ilin de avino sia.
Ho, hontu! Kial vi grimacas tiel?
Kaj tamen nur skabelon vi rigardas!
MAKBETO.
Rigardu, jen, nun kion diras vi?
(Al la spirito.) Nu, mi ne timas. Se vi povas movi
La kapon, do parolu: se ostejoj
Kaj tomboj sendas reen al vivuloj
Enterigitojn, akcipitroj manĝu
Mortintojn niajn.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Ho, malvirigita
Pro malsaĝeco!
MAKBETO.
Se,—mi tion ĵuras,—
Mi staras tie ĉi, mi vidis lin.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Fi, hontu!
MAKBETO.
Sangon en praavaj tempoj
Laŭvole oni verŝis, antaŭ kiam
Punleĝoj homaj moderigis morojn
Sovaĝajn; jes, eĉ poste oni aŭdis
Rakontojn pri mortigoj, en l' orelon
Apenaŭ paroleblajn; tiutempe
Post la senkapigado homoj mortis;
Sed malgraŭ dudek mortoj en la kapo
La mortigitoj nun sin reprezentas,
Kaj el skabeloj niaj nin forŝovas:
Ĉu ne ĉi tio estas plistrangaĵo,
Ol eĉ mortigo tia!
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Via Moŝto,
Amikoj viaj karaj vin atendas.
MAKBETO.
Pardonu min, mi petas, mi forgesis.
Ne mire min rigardu, ho nobeloj;
Amikoj, mi malsanon strangan havas;
Al intimuloj miaj tamen tio
Ne estas rimarkinda. Jen, salutojn,
Kaj bonan sanon al vi ĉiuj! Mi
Eksidu. Nun plenigu la pokalojn.
Mi ĝoje tostos la ĉeestantaron,
Kaj nian karan Bankvon, sopiratan
De ĉiuj. Se nur li nun ne forestus!
Al via san' kaj lia ni soifas.
NOBELOJ.
Laŭ devoj niaj toston reciprokan.
MAKBETO.
For! de okuloj miaj! enteriĝu!
Malvarma estas via sango, via
Ostaro sen medolo; vi ne havas
Vidpovon en okuloj viaj, kiuj
Minace ĉirkaŭrulas sin.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Rigardu,
Nobeloj bonaj, tion ĉi nur kiel
Aferon ordinaran, ne alie;
Sed ĝi dum sia daŭro interrompas
Plezuron nian.
MAKBETO.
Mi viro tion, kion vir' kuraĝa
Kuraĝos fari, faros.
Alpaŝu, kiel rusa urs' dikhara,
Armita rinocero, aŭ la tigro
Hirkana: prenu formon kian ajn
Alian, miaj nervoj ne tremetos:
Aŭ reviviĝu, kaj min ekalvoku
Al la dezerto vasta, glav' en mano;
Se timo min ekkaptos min proklamu
Nur infaneto. For, fantom' terura!
Falsaĵo vanta, for!
Ha! tuj post ĝia
Foriro mi resentas min laŭvire.
Sidadu, mi vin petas.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
La festenon
Vi malordigis, tute malaranĝis
La ĝeneralan ĝojon kun mirego
De ĉiuj.
MAKBETO.
Ĉu aferoj tiaj povas
Okazi, kaj, malheliginte niajn
Spiritojn, kvazaŭ nubo de somero,
Forpasi, sen surprizo nekutima?
Vi igas min miregi mian propran
Naturon, kiam vi vidaĵojn tiajn
Rigardas, ne ŝanĝante la rubenan
Koloron de la vangoj, dum la miaj
Pro timo estas blankigitaj.
ROSSO.
Kiajn
Vidaĵojn, via Moŝto?
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Ne parolu,
Mi petas; pli kaj pli li malsaniĝas;
Demandoj kolerigas lin. Tuj bonan
Vesperon: ne pripensu pri rangordo,
Sed tuj foriru.
LENOKSO.
Bonan do vesperon:
Kaj lia reĝa Moŝto resaniĝu!
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Al ĉiuj bonan nokton mi deziras!
Ĉiuj foriras escepto Makbeto kaj Grafino Makbeto.
MAKBETO.
Ĝi serĉas sangon: oni diras, sango
Bezonas sangon: ŝtonoj kelkafoje
Sin movas, kaj parolas arboj, helpaj
Al la venĝanto de verŝita sango,
Antaŭdiristoj, lertaj pri la strangaj
Interrilatoj inter dubaj signoj,
Okazintaĵoj, kaj profetaj birdoj,
Ekzemple, pigoj, korvoj, frugilegoj,
Eltrovis plej sekretajn postesignojn
De l' mortigint'. Kioma horo estas?
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Neeble diri, ĉu la nokt' finiĝis,
Aŭ la taglumo venas.
MAKBETO.
Ĉu Makdufo
Inviton nian reĝan ne akceptis?
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Ĉu vi, sinjoro, sendis ĝin al li?
MAKBETO.
Mi aŭdis onidire, sed mi baldaŭ
Ĝin certe scios, ĉar en ĉiu domo
De l' tuta nobelaro mi pagitan
Serviston havas. Mi vizitos morgaŭ
Je frua hor' la sortulinojn: ili
Paroli devos pli al mi, avida
Ekscii per rimedoj plej malbonaj
La sorton plej malbonan. Mi devigos
Al mia celo ĉiujn aĵojn cedi:
Mi estas jam tra sango trairinta
Profunde tiel, ke antaŭeniro
Sin trovas pli facila ol reveno:
Ideoj strangaj sin al mi prezentas,
Praktikigotaj neekzamenite.
ŜIA GRAFINA MOŜTO.
Bezonas vi la fortigilon, dormon.
MAKBETO.
Kuŝiĝu ni. La strangaj iluzioj
Kaj memmalkonfidemo miaj pruvas
La eklernanton en aferoj krimaj.
Ekzerco faros nin plipraktikuloj.