Makbeto/Akto II

El Vikifontaro
Makbeto ()
Tradukita de D. H. Lambert
HachetteParis (p. 40-59)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Akto I
Akto III  ►

AKTO DUA


Sceno I[redakti]

SCENO UNUA

Inverneso. Korto de la kastelo de Makbeto.

Venas BANKVO, kaj FLEANCO, portante antaŭ li torĉon.


<poem>BANKVO.

Kioma horo, knabo?

FLEANCO.

La luno jam subiris: sed horbaton Mi ne ankoraŭ aŭdis.

BANKVO.

 Lunsubiro Okazas je l' dek-dua.

FLEANCO.

 Pli malfrue, Mi kredas.

BANKVO.

 Bone; prenu mian glavon. En la ĉielo regas mastrumado Ŝparema, ĉiuj lampoj estingiĝis. Ĉi tion ankaŭ prenu. Forta voĉo Alvokas min ripozi, sed mi sentas Min maldormema: bonaj potenculoj, Min gardu de l' abomenindaj pensoj Malbonigantaj min dum la dormado!

Eniras Makbeto, kaj Servisto kun torĉo.

Al mi la glavon donu. Kiu venas? MAKBETO.

Amiko.

BANKVO.

Ĉu vi ne enlitiĝis? Jam la reĝo Kuŝiĝis, tre plezurigita estis, Kaj al servistoj viaj malavare Disdonis el la reĝa kesto. Ankaŭ, Jen, per ĉi tiu diamanto vian Edzinon li salutas, ŝin nomante Gastigantino plej aminda, poste Li kontentege sin retiris.

MAKBETO.

 Niaj Deziroj fari taŭga la akcepton Al lia reĝa moŝto iom mankis Pro malpreteco, difektanta nian Bonvolon.

BANKVO.

 Ne, sufiĉas. Lastan nokton Al mi en sonĝo la tri sortulinoj Aperis: ili al vi diris veron.

MAKBETO.

Mi ilin ne pripensas: tamen, kiam Ni havos ian horon disponeblan, Pri tiu temo kun vi konsiliĝi Mi volus, se al vi agrable estas.

BANKVO.

Plezure.

MAKBETO.

 Se mi povos vin enskribi Kun partianoj miaj, sen honoro Ne estos via helpo.

BANKVO.

 Se honoron La mian mi konservos,—dum mi celas Ĝin plibriligi,—kaj senmakulite Neriproĉinda mian fidelecon Mi gardos ĉiam, mi konsilon vian Tre ĝoje partoprenos.

MAKBETO.

 Bonan nokton.

BANKVO.

Mi dankas, kun deziro reciproka.

Bankvo kaj Fleanco foriras.

MAKBETO.

Mastrinon vian petu, ke tuj kiam Trinkaĵo mia estos preta, ŝi La sonorilon sonorigu. Iru liton.

Servisto foriras.

Ĉu mi ponardon vidas antaŭ mi, Kun la tenil' facile manprenebla? Mi vin ekkaptu: ne, mi vin maltrafis. Mi tamen povas vidi vin ankoraŭ. Ĉu vi videbla, netuŝebla, estas, Vidaĵ' fatala, aŭ nur fantazia Ponard', kreita de l' spirit' malsana? Mi vin ankoraŭ povas klare vidi Laŭ formo, same vera kaj palpebla Ol tiu, kiun jen mi elingigas. Vi min direktas laŭ la vojo, kie Mi estis vojaĝonta, tian ilon Uzonte. Okuloj miaj estas aŭ mokindaj De la aliaj sentoj, aŭ valoras Ol ili pli: mi vin ankoraŭ vidas, Havantan la tenilon kaj tranĉrandon Per sangaj gutoj makulitajn, kiuj Antaŭe ne ĉeestis! Ne—nenio— Ĝi estas nur ĉi tiu entrepreno Sangama, kiu kreas teruraĵojn. Nun sur la tuta duonsfer' naturo Malviva ŝajnas, kaj malbonaj sonĝoj Malhelpas la interkurtenan dormon: Nun Hekateo siajn oferaĵojn Sorĉarte festas, kaj mortigo, kvazaŭ Fantom' sensanga, kun gardisto sia, La lupo, kies teruriga bleko Anoncas lin sekrete alpaŝantan, Simile al Tarkvino la sentama, Alproksimiĝas sian celon. Tero Senmova, ne aŭskultu miajn paŝojn, Pro timo, ke la ŝtonoj mem sciigu, Kien mi min kondukis, kaj la senton Sangrigidigan de la hor' forigu, Konvenan al la horo. Mi malsaĝe, Dum li ankoraŭ vivas, nur minacas: Malvarma spiro mia ne prezentas La pensojn, kiujn fajra cerbo sentas.

Oni sonorigas.

Mi iras laŭ la sonorilinvito: Ne aŭdu ĝin, Dunkano, muzikeron, Vokantan min ĉielon aŭ inferon.

Foriras.

</poem>

===Sceno II===

SCENO DUA

La sama loko.

Venas ŜIA GRAFINA MOŜTO.

<poem>ŜIA GRAFINA MOŜTO.

La samo, kio ilin ebriigis, Min faris maltimema; tio, kio Ekkvietigis ilin, min flamigis. Aŭskultu! La raŭkkrio de la gufo, Profeto pri venontaj teruraĵoj. Nun li plenumas la fatalan agon. Tra malfermitaj pordoj la ronkado De la lakeoj, kiuj pro ebrio Malzorgas sian mastron, venas. Mi La forgesigan drogon en la glasojn Enverŝis, ĝis la mort' kaj la naturo Interdisputas inter si, pri kiu Venkonta estas.

MAKBETO.

(De post la scenejo.) Kiu venas? Kio!

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Ho ve, mi timas, ke vekiĝis ili, Ke ĉio restos provo, sed ne faro. Aŭskultu! Mi pretigis la ponardojn; Li nepre ilin vidis. Se ne ŝajnus, Ke mi la trajtojn de la patro mia Rigardas, l' agon mi farinta estus.

Revenas Makbeto.

Ho edzo mia!

MAKBETO.

 Mi la faron faris. Ĉu vi ne aŭdis bruon? ŜIA GRAFINA MOŜTO.

 Nur la krion De l' strigo kaj kraketon de la grilo. Ĉu vi parolis?

MAKBETO.

 Kiam?

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

 Nun.

MAKBETO.

 Dum mi Malsupreniris?

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

 Jes.

MAKBETO.

 Aŭskultu! kiu En ĉambro dua kuŝas?

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

 Donalbeno.

MAKBETO.

Vidaĵo priplorinda! (Rigardante siajn manojn.)

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Malsaĝe vi ĝin nomas priplorinda.

MAKBETO.

En dormo unu ridis, la alia «Mortigo» kriis, vekiĝinte; tamen La preĝojn murmurante ili turnis Sin al ripozo.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

 Tie du kunloĝas.

MAKBETO.

La unu kriis «Dio benu nin,» «Amen» l' alia, kvazaŭ ili vidas Min, kiu kun sangmakulitaj manoj Iliajn voĉojn tremegantajn aŭdis. Sed mi ne povis «Amen» diri, kiam «Nin Dio benu» ili kriis.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

 Ne Pripensu tiel la aferon.

MAKBETO.

 Tamen, Kial ne povis mi respondi «Amen»? Mi plej bezonis benon, sed «Amen» En gorĝo sufokiĝis.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

 Vi ne devas Mediti tiamaniere, ĉar Pripenso tia frenezigos vin.

MAKBETO.

Mi kredis aŭdi voĉon, kiu kriis, «Ne dormu plu! Makbet' mortigis dormon,» Senkulpan dormon, la zorgforgesilo, La mort' de nia ĉiutaga vivo, Freŝiga bano al tro lacaj membroj, Balzam' saniga de l' spirit' vundita, Rimedo ordigita de Naturo Por anstataŭi la agadajn horojn, La ĉefnutrilo, kiu dum vivado Subtenas la homaron.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

 Kion diri Vi volas?

MAKBETO.

 Ĝi kriadis, «Plu ne dormu, Glamis' mortigis dormon, do Kordoro Ne dormos plu; ne dormos plu Makbeto.» ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Sed kiu tiel kriis? Nobla Grafo, Animfortecon vian vi difektas, Dum vi rigardas preskaŭ frenezume La faron. Iru, kaj per manlavado Forigu l' abomenan kulpigilon. Pro kio vi reportis la ponardojn? Vi devus ilin tie lasi: for, La dormemulojn sange ŝmiru.

MAKBETO.

 Mi Ne iros plu: mi timas eĉ la penson Pri mia faro; ĝin ankoraŭ vidi Mi ne kuraĝas.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

 Al mi la ponardojn, Ŝanceliĝulo, donu: la dormantoj Kaj la mortintoj estas ne timindaj: Nur la okulo de infan' rigardas Pentraĵon de diablo time. Se li Sangadas, mi makulos la lakeojn Por fari ŝajnon de ilia ago.

Ŝi foriras. Oni frapas ĉe la pordego.

MAKBETO.

De kie venas tiu ĉi frapado? Kaj kial ĉiu bruo min timigas? Jen vidu, kiaj manoj! Ĉu la tuta Neptuna Oceano elpurigos El mia man' la sangon? Ne, la mano La senmezuran vaston de l' mararo Sangkolorigus, aliformigante La verdon en la ruĝon.

Revenas Ŝia Grafina Moŝto.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Egale sangkolorajn kun la viaj Jen vidu miajn manojn, sed mi hontus, Se mia kor' la saman elrigardon Ol via portus. (Oni frapas ĉe l' pordego.)  Mi frapadon aŭdas Ĉe l' suda enirejo: ni kuŝiĝu; Da akvo kelkaj gutoj nin purigos: Kiel facile do! kuraĝo via Forlasis vin. (Oni frapas ĉe l' pordego.) Aŭskultu! oni frapas; Do vian ĉambroveston tuj surmetu, Pro timo, ke okaze ni aperu Gemaldormuloj. Do rekonsciiĝu.

MAKBETO.

Ne, per rekonsciiĝo mi konscios La faron. (Oni frapadas.) Veku per la pordfrapado Dunkanon! Se nur tio estus ebla!

Ili foriras.

</poem>


Sceno III[redakti]

SCENO TRIA

La sama loko.

Pordfrapado post la scenejo. Venas PORDISTO.


PORDISTO.

Jen, kia frapado! Se iu estus pordisto de l' inferaj pordegoj, ne estus fino al lia klopodo por ŝlosi kaj malŝlosi. (Frapado denove. Li parolas kvazaŭ li estus pordisto de l' inferaj pordegoj.) Frapu, frapu, frapu! Kiu estas, je l' nomo de la diablo? Jen farmamastro, kiu estas memmortiginto, antaŭtiminte tro da fruktoj: Venu frue: alportu sufiĉe da viŝiloj: ĉar, tie ĉi, vi elŝvitos. (Oni frapas.) Frapu! frapu! Kiu estas, je l' nomo de la alia diablo? Vere, jen dusencaĵparolinto, kiu laŭvice povis ĵuri por aŭ kontraŭ tiu aŭ alia partio; kiu estis je nomo de Dio senmezura perfidulo, sed ne povis atingi ĉielon per dusencaĵparolado: Ho, eniru dusencaĵparolinto. (Frapado denove.) Frapu, frapu, frapu! Kiu estas? Jen angla tajloro, sendita ĉi tien, tial ĉar li ŝtelis specimenon de franca ŝtrumpo; eniru, tajloro; tie ĉi vi povos hejti vian gladilon. (Frapado denove.) Frapu, frapu; neniam trankvilo! Kia vi estas? Sed tiu ĉi loko estas tro malvarma por la infero. Mi ne volas ludi plu la rolon de diablapordisto: Mi intencis enlasi kelkajn el ĉiuj profesioj, kiuj vojaĝas sur florkovrita vojo al la eterna fajrego. (Frapado denove.) Baldaŭ, baldaŭ! Rekompencu la pordiston, mi petas. (Malfermas la pordegon.)

Venas Makdufo kaj Lenokso.



MAKDUFO.

Ĉu vi hieraŭ tiom malfruiĝis,
Ke vi ne levis vin je l' matenruĝo?

PORDISTO.

Ni ja festiĝis ĝis la kokkantado,
Kaj la drinkado estas incitilo
Al tri aferoj.

MAKDUFO.

Al kiuj tri?

PORDISTO.

Je mia honoro, al nazkolorigado, dormado, kaj urinado. Sentamon ĝi ekscitas kaj malekscitas; ĝi ekscitas la amdeziron, sed forigas la funkciadon; do, pri multa drinkado oni povas diri, ke ĝi estas dusencaĵparolilo al la sentamulo. Ĝi faras lin, kaj malfaras lin; ĝi instigas lin, kaj malinstigas lin; igas lin alproksimiĝi kaj malproksimiĝi; fine trompas lin per dormo, kaj, kulpiginte lin, ke li ne veran vorton diras, lin forlasas.

MAKDUFO.

Mi ja kredas, ke drinkado trompis vin per dormo kaj faris vin mensogulo hieraŭ nokte.

PORDISTO.

Tion ĝi faris, sinjoro; sed mi punrekompencis ĝin pro ĝia perfido, kaj estante, mi kredas, pli forta ol ĝi, mi sukcesis ĝin terenĵeti.

<poem>MAKDUFO.

Ĉu via mastro nun leviĝas?

Venas Makbeto.

Frapado nia vekis lin; rigardu.

LENOKSO.

Al via Moŝto bonan tagon.

MAKBETO.

 Ankaŭ Al ambaŭ bonan tagon.

MAKDUFO.

 Ĉu la reĝo Leviĝas, nobla grafo?

MAKBETO.

 Ne ankoraŭ.

MAKDUFO.

Li min ordonis frue lin viziti: Sed mi la horon preskaŭ preterlasis.

MAKBETO.

Mi vin al li konduku.

MAKDUFO.

 Tio ĉi, Mi scias, al vi estas plezuriga.

MAKBETO.

Laboro, kiu plaĉas, portas ĝojon. Jen lia ĉambro.

MAKDUFO.

 Mi kuraĝas frapi, Ĉar mia servo ĝin al mi permesas.

LENOKSO.

Ĉu ne la reĝo iros for hodiaŭ?

MAKBETO.

Sendube: tia estas lia volo. LENOKSO.

Ventegoj reĝis lastan nokton; kie Ni loĝis kamenkapoj forbloviĝis, Kaj tra l' aer' aŭdiĝis plendoj, strangaj Ekkrioj de mortantoj, antaŭdiroj Pri ekrompiĝoj de interrilatoj Intimaj familiaj, ŝtatmalsanoj Konvenaj al la dolorigaj tempoj De la jarcent'; la mallumama birdo La tutan nokton bruis: kelkaj diras, Ke la terglobo, kvazaŭ februmanta, Ektremis.

MAKBETO.

 Estis nokto malkvieta.

LENOKSO.

Junulo mi antaŭe ne memoras Similan nokton.

Revenas Makdufo.

MAKDUFO.

Abomenaĵ' terura, de la koro Ne imagebla, nek de l' lang' direbla!

MAKBETO kaj LENOKSO.

Kio okazis?

MAKDUFO.

Rigardu la ĉefverkon de detruo, Mortigo malpiega jen perforte Enmarŝis la sanktejon de l' Sinjoro, Kaj ŝtelis la trezoron plej altprezan, La vivon mem.

MAKBETO.

 Ĉu vi «la vivon» diris?

LENOKSO.

Vi volas diri lian reĝan Moŝton! MAKDUFO.

Enpaŝu en la ĉambron por blindigi Okulojn viajn per la vid' de nova Gorgono: ne demandu la klarigon; Vidinte vi ĝin scios. (Makbeto kaj Lenokso foriras.)  Ho vekiĝu! Alarme sonorigu. Perfideco! Mortigo! Bankvo, Donalben', Malkomo, Vekiĝu, dormon tiun ĉi plummolan, La nuran figuraĵon de la morto, Forĵetu, kaj rigardu morton mem. Jen kio vin terure frapos, kiel La veno de la tag' de l' lasta juĝo! Malkomo, Bankvo, kvazaŭ el la tomboj, Leviĝu, kiel senkorpuloj, por Vin konformigi al la teruraĵo! Ho, sonorigu. (Oni sonorigas.)

Venas Ŝia Grafina Moŝto Makbeto.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

 Kia do okazo Pravigas tian bruan trumpetadon, Vekintan gedormantojn tie ĉi? Parolu!

MAKDUFO.

 Ho afabla sinjorino, Ne dece estas, ke orelo via Ricevu tion, kion mi parolus. Novaĵo tia en la ripetado Mortigus aŭdantinon.  (Venas Bankvo.) Bankvo, Bankvo! Mortiĝis nia reĝa mastro.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

 Ho! Ho ve! ĉi tie?

BANKVO.

 Kia kruelaĵo! Ho kara Dufo, kontraŭdiru vin, Dirante «mi eraris».

Revenas Makbeto kaj Lenokso.

MAKBETO.

Se mi nur antaŭ unu horo estus Mortinta, mi min kredus tre feliĉa, Ĉar de la nuna tempo ŝajnas, ke Nenio seriozan elrigardon Prezentas en la ordo de naturo: En homa vivo ĉio bagatelojn Posedas: velkis gloro kaj beleco: La veran vinon de la vivo oni Elflui lasis, kaj sub la arkaĵo Ĉiela restas nur sennutra feĉo.

Venas Malkomo kaj Donalbeno.

DONALBENO.

Kio malĝusta estas?

MAKBETO.

 Vi ne scias! La font', la kapo, la fontano mem De via sang' ŝtopiĝis.

MAKDUFO.

 Via patro Mortiĝis.

MALKOMO.

 Ho, de kiu?

LENOKSO.

 Ŝajne liaj Ĉambrogardistoj lin mortigis, kies Vizaĝoj, manoj, estis sangŝmiritaj, Kun la ponardoj, kiujn neviŝitajn Ni trovis sur la kapkusenoj: ili Malfermis la okulojn mirigite; Nenies vivon ili sciis gardi.

MAKBETO.

Eĉ nun mi pentas malsaĝecon mian, Ponardiginte la servistojn.

MAKDUFO.

 Kial Vi tion faris?

MAKBETO.

 Kiu povas esti Mirplena, saĝa, kolerega, kaj Samfoje sintenema? ne, neniu: La amo, kiu furioze brulis En mia brust', rapide preterpasis Prudenton, haltigilon de l' animo. Jen li—Dunkano—kuŝis, lia haŭto Arĝentkolora per la ora sango Strekita, kaj la tranĉoj elrigardon De buŝoj havis, pretaj je l' eniro De la ruino: jen la mortigistoj, Kolorigitaj laŭ metio sia, Ĉiu ponardo ĝis tenil' kovrita Per sango: kiu povus sin deteni, Havante koron de la am' kapablan, Kaj la kuraĝon, kiu tiun amon Vidigi povas per agado sia?

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Ho, helpon! helpon!

MAKDUFO.

 Helpu la grafinon.

MALKOMO, en la orelon al Donalbeno.

Ĉu ni permesos per silento nia, Ke la plimulto kredu, ke ni mem Akceptas la rezonojn de Makbeto? DONALBENO, en la orelon al Malkomo.

Sed ĉu ni tie ĉi parolos, kie La sorto, kvazaŭ el kaŝej', elsaltos, Kaj nin ekkaptos? For; ne estas tempo Indulgi niajn larmojn.

MALKOMO, en la orelon al Donalbeno.

 Larmojn, kiuj Eĉ nun apenaŭ povas sin deteni Pro nia kordoloro.

BANKVO.

 La grafinon Tuj helpu. (Oni forportas Ŝian Moŝton.)  Kaj, post kiam ni nin estos Vestintaj kontraŭ la malvarmo vintra, Kunvenu, kaj ĉi tiun monstran faron Esploru per persista ekzameno. Ni tremas inter timoj kaj suspektoj: Sub la protekto Dia jen mi staras, Kontraŭstaronte la malicintrigojn De perfiduloj.

MAKDUFO.

 Ankaŭ mi.

ĈIUJ.

 Kaj ĉiuj.

MAKBETO.

Ni do surmetu viran pretigecon, Kaj poste ĉiuj rekunvenu.

ĈIUJ.

 Bone.

Ĉiuj foriras escepte Malkomo kaj Donalbeno.

MALKOMO.

Kion vi faros? Ne kun ili iru: Ŝajnigi kordoloron ne sentatan Facile estas al la intriganto. Foriros mi Anglujon.

DONALBENO.

 Mi Irlandon. Aparte ni pli sendanĝere agos: Ĉie tie ĉiuj estas perfiduloj. Ju pli intima nia parenceco, Al la mortinta reĝo, des pli ili Al ni sentigos sian kruelecon.

MALKOMO.

Ĉi tiu sag' mortiga, ĵus pafita, Ankoraŭ ne atingis sian celon, Kaj ni, la trafon por eviti, sekvos La vojon plej senriskan. Al ĉevaloj: Ni senceremonie, forpermeson Ne demandante, iru: ĉiu devas Repagi tion, kion li ricevas.

Ili foriras.

</poem>


Sceno IV[redakti]

SCENO KVARA

Sama loko. Ekstere de la kastelo de Makbeto.

Venas ROSSO kaj MALJUNULO.


<poem>MALJUNULO.

Dum sepdek jaroj, kiujn mi memoras, Teruraj horoj pasis, kaj strangaĵoj Okazis, sed lastnoktaj mirindaĵoj Antaŭajn malgrandigis.

ROSSO.

 Bona patro, Vi vidas, ke la tuta ĉielaro Minacas, ofendite de la homoj, Al la scenejo de la sangverŝado. Laŭ la horloĝ' tagiĝas, sed sufokas Malluma nokt' la revenantan sunon. Ĉu nokto kunaliĝis kun la krimo, Aŭ tago pri ĝi hontas, ke la tero, Kvazaŭ malviva, tute profundiĝis En la mallumo, kiam viva lumo Ĝin volas kisi?

MALJUNULO.

 Estas nenature, Simile al la faritaĵo. Marde, Jen falko, per flugiloj etenditaj Naĝante malhumile en aero, De nura nizo estis atakita, Kaj mortigita.

ROSSO.

 Ankaŭ la ĉevaloj De l' reĝo (ne ekzistas pli perfektaj, Rapidaj, belaj)—tio estas stranga Sed tute certa—pro sovaĝiĝeco Barilojn derompinte forgalopis, Malobeemaj, kvazaŭ batalontaj Al la homaro.

MALJUNULO.

 Jes, kaj oni diras Ke ili manĝis unuj la aliajn.

ROSSO.

En vero, kun la senmezura miro De mi la rigardinto. Jen alvenas

Venas Makdufo.

Makdufo. Kiel kuras la aferoj, Amiko bona?

MAKDUFO.

 Ĉu vi ne komprenas? ROSSO.

Sed kies estas tiu sanga faro?

MAKDUFO.

De tiuj, kiujn ĵus Makbet' mortigis.

ROSSO.

Ho ve! sed kion ili fine celis?

MAKDUFO.

Allogis ilin ia rekompenco. La filoj de la reĝo, Donalbeno Kaj lia frat' Malkomo sin forŝtelis, Kaj malaperis,—kio suspektigas Al ili.

ROSSO.

 Tio ankaŭ estas kontraŭ La voĉo de natur', Ho malŝparema Gloramo, kiu volis eĉ engluti De via propra viv' la fonton! Do Makbet' fariĝos la regnestro?

MAKDUFO.

 Certe Li estas jam nomita, kaj irinta Al Skono por ricevi la honoron De reĝarajto.

ROSSO.

 Kie de Dunkano La korpo estas?

MAKDUFO.

 Oni portis ĝin Al Kolmakilo, la enterigejo Plej sankta, kie liaj antaŭuloj Ripozas pace.

ROSSO.

 Ĉu vi Skonon iros? MAKDUFO.

Ne, kuzo, Fifon.

ROSSO.

 Tien ankaŭ mi.

MAKDUFO.

Nu, oni faru ĉion bone, Dio Protektu, kiel dum antaŭaj tempoj.

ROSSO.

Adiaŭ, patro.

MALJUNULO.

Vin benu Dio kaj la bonfarontojn Al mia lando, de homar' zorgantojn.

Ili foriras.

</poem>