Nova Antologio/La rompita vazo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tradukita de Antoni Grabowski
Nova AntologioJan Günther (p. 16-17)
IX.
LA ROMPITA VAZO.
(El Sully Prudhomme).


La vazon, kie mortas la verben’,
Per ventumilo ies man’ ekfendis;
L’ ekbat’ apenaŭ tuŝis ĝin, ĉar jen
Nenia bru’ resone sin etendis.

Sed la fendeto, tiel delikata,
Kristalon ĉiutage pli mordante,
Sur sia vojo certa, nevidata,
Rondiris malrapide, sed konstante.

La freŝa akvo gutis for silente,
La suko de la flor’ elĉerpis sin;
Neniu ĝin supozas ĉi-momente,
Rompita estas, do ne tuŝu ĝin.


Simile man’ amata, iafoje,
La koron tuŝetante, ĝin ekfendas;
La koro poste krevas, kaj malĝoje
La flor’ de l’ amo pereante plendas.

Por mond-okuloj restas ĝi senvunda,
Sed ĉiam kreskas, kun mallaŭta plor’,
Vundeto delikata kaj profunda,
Ne tuŝu ĝin — rompita estas kor’!