Nova Antologio/L’ arbo de l’ espero

El Vikifontaro
Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu La arbo de l’ espero.
Tradukita de Antoni Grabowski
Nova AntologioJan Günther (p. 17-18)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
X.
L’ ARBO DE L’ ESPERO.
(El Martinez de la Rosa).


Ĉe la lulilo de l’ infano
Elkreskas l’ arbo de l’ espero,
Laŭ vent-ekblovo balancata,
Rompebla kiel trema kano.

Per feliĉeco ĝin karesas
Zefiro dolĉa dum momento;
Tuj ĝin sekigas vent’ el nordo,
Aŭ suda ĝin bruligas vento.

Nur tre malofte maturiĝas
La frukto el floraro ĉarma;
Kiele frua migdal-floro
Pereas dum maten’ malvarma.


Pli alten kiom ĝi leviĝas,
Des pli minacas ĝin danĝero
Kiele cedro altekreska
Alvokas fulmojn el eteroj.

Ripozas aglo la fiera
En ĝia verda pinto alte,
Dum la insektoj-perfiduloj
Malsupre mordas ĝin senhalte.

Profunden iras la radikoj,
For etendiĝas ĉiu branĉo;
Apenaŭ l’ arbo donas ombron,
Faligas ĝin de l’ Mort’ ektranĉo.