Nova Antologio/Kanto pri vento
Aspekto
XI.
KANTO PRI VENTO.
KANTO PRI VENTO.
(El Leo Belmont).
Se havus mi forton kaj spiron de l’ vento,
De l’ viv’ aliiĝus fason’;
Mi estus semanto de ama la sento,
Ŝiranto de ĉia malbon’.
Per polvo friponojn blindigus mi kure,
Falegus malver’-bastion’!
Mi kverkojn fierajn fleksadus terure,
Karesus je roza la kron’.
Mi plorus poeton, sur tomb’, kun betulo,
Mi vipus la maron sen lac’;
Sur vojo ŝtonegojn mi skuus fortulo,
Ke muĝus la nokt’ per minac’.
La poplon maljunan al dormo lulante,
Ridetus mi kun l’ akaci’;
Fluginte sur kampon, sonorus mi kante,
Ho! forton de l’ vento al mi!