Nova Antologio/Via destino
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
XII.
VIA DESTINO.
VIA DESTINO.
(El Narcyza Żmichowska).
Suno hele al ni brilas,
Birdo ravas nin;
Suno lumas, birdo trilas,
Ĉio laŭ destin’.
Via koro por amado,
Frunto por kronet’,
Buŝo via por kisado,
Por kares’ manet’.
Tio estas volo Dia,
Ne malhelpu ĝin!
Amu, kisu, kara mia,
Kaj karesu min.