Noveloj (Sienkiewicz)/Dioklo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
DIOKLO


Dieca dormo kvietigis Atenojn kaj en profunda silento oni preskaŭ povis aŭdi spiradon de la dormanta urbo. Brilo de la luno dronigis, kvazaŭ en vasta, arĝenta kaj dormema bano, montetojn, Akropolo-n, templojn, olivarbarojn kaj grupojn de nigraj cipresoj. Mallaŭtiĝis fontanoj, endormiĝis scitaj gardistoj apud la pordegoj, endormiĝis la urbo, endormiĝis la ĉirkaŭaĵo.
Meze de la profunda nokto maldormis sole juna Dioklo — kaj, apoginte la frunton sur la piedoj de statuo de Pallado, blanke videbla en la ĝardenoj de la Akademio, li ĉirkaŭbrakis la genuojn de la diino kaj vokis:
„Ateno, Ateno! vi, kiu iam videble aperis al homaj okuloj, ekaŭdu min! kompatu min! elaŭskultu mian preĝon!
Kaj forŝirinte la frunton de la marmoraj piedoj de la Virgulino, li levis la okulojn al ŝia vizaĝo, kiun tiumomente lumigadis mallarĝa radio de la luno — sed respondis al li silento. Eĉ facila venteto de l’ maro, kutima en noktaj horoj, eksilentis, kaj neniu folio movis sin sur la arboj.
Do la koro de la junulo pleniĝis per senlima doloro, kaj tiu doloro komencis per larmoj defluadi de lia belega vizaĝo.
„Vin solan mi volas adori kaj laŭdi super ĉiujn diojn“, li petegis plu, „vin solan, mia patronino! Sed vi mem verŝis en mian animon tiun sopiron kaj tiun pasion, kiu min bruligas, kvazaŭ fajro. Estingu ĝin, aŭ ĝin satigu, Paĝo:Noveloj Sienkiewicz.pdf/44 Paĝo:Noveloj Sienkiewicz.pdf/45 Paĝo:Noveloj Sienkiewicz.pdf/46 Paĝo:Noveloj Sienkiewicz.pdf/47 Paĝo:Noveloj Sienkiewicz.pdf/48 Paĝo:Noveloj Sienkiewicz.pdf/49 Paĝo:Noveloj Sienkiewicz.pdf/50 Paĝo:Noveloj Sienkiewicz.pdf/51