Noveloj (Sienkiewicz)/Estu benita

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
ESTU BENITA!
(Hinda legendo)


Foje, unu helan, lunan nokton, saĝa kaj granda Kriŝna profunde enpensiĝis kaj diris:
„Mi pensis, ke la homo estas la plej bela kreitaĵo sur la tero kaj mi eraris. Jen mi vidas lotusan floron, balancatan de nokta venteto. Kiom multe pli bela ĝi estas ol ĉiuj vivaj kreitaĵoj! Ĝiaj folioj ĵus malfermiĝis al la arĝenta lumo de la luno — kaj mi ne povas fortiri de ĝi la rigardon.”
„Jes, nenio simila ekzistas inter homoj“, li ripetis kun ekĝemo.
Sed post momento li ekpensis:
„Kial mi, dio, ne povus per potenco de la vorto krei estaĵon, kiu estus inter tiuj homoj tio, kio lotuso inter floroj? Lotuso, ŝanĝiĝu en vivantan virgulinon kaj stariĝu antaŭ mi!“
Tuj ektremetis facile la ondo, kvazaŭ ekpuŝita de hirunda flugilo, la nokto pliheliĝis, la luno pli forte ekbrilis sur la ĉielo, pli laŭte ekkantis noktaj turdoj — kaj poste ili subite eksilentis. Kaj la sorĉo fariĝis: antaŭ Kriŝna aperis lotuso en homa formo.
La idolo mem ekmiris.
„Vi estis floro de lago, diris li, „estu de nun floro de mia penso kaj ekparolu”.
Kaj la knabino komencis flustri tiel mallaŭte, kiel flustras blankaj folietoj de lotuso, kisataj de somera venteto:
„Sinjoro! Vi aliformis min en vivan estaĵon: ordonu: kie mi nun devas loĝi? Memoru, ke kiam mi estis floro, mi tremis kaj kuntiradis la folietojn ĉe ĉiu bloveto de ventoj. Mi timis sinjoro, mi timis grandajn pluvojn kaj uraganojn, mi timis tondrojn kaj fulmojn, mi timis eĉ la brulantajn radiojn de la suno. Vi ordonis al mi sinjoro, esti enkarnigo de lotuso, do mi retenis la antaŭajn ecojn kaj nun mi timas sinjoro, la teron, kaj ĉion, kio troviĝas sur ĝi. Kie vi ordonas al mi loĝi?“
Kriŝna levis siajn saĝajn okulojn al steloj, momente meditis kaj poste demandis:
„Ĉu vi volas loĝi sur suproj de montoj?“
„Tie estas neĝoj kaj malvarmo, sinjoro: mi timas.“
„Do mi konstruos por vi palacon el kristalo sur fundo de lago.“
„En profundaĵoj de akvo aperadas serpentoj kaj aliaj monstroj: mi timas, sinjoro.“
„Ĉu vi volas senfinajn stepojn?“
„Ho, sinjoro! Ventegoj kaj fulmotondroj piedpremas stepojn, kvazaŭ aroj da sovaĝaj bestoj!“
„Kion mi faru kun vi, ho enkarnigita floro!? Ha en kavernoj de Ellora loĝas sanktaj ermitoj. Ĉu vi volas loĝi malproksime de la mondo, en kaverno?”
„Mallume estas tie, sinjoro: mi timas.“
Kriŝna sidiĝis sur ŝtono kaj apogis la kapon sur la mano. La knabino staris antaŭ li tremanta, timoplena.
Dume aŭroro komencis lumigadi la ĉielon en la oriento. Oriĝis ondoj de l’ lago, palmoj kaj bambuoj. Ĥore aŭdiĝis rozaj ardeoj, bluaj gruoj kaj blankaj cignoj sur akvoj, pavoj kaj bengaloj en arbaroj, kaj akompane al ili eksonis tonoj de kordoj, streĉligitaj sur perla konko, kaj vortoj de homa kanto.
Kriŝna vekiĝis el la enpensiĝo kaj diris:
„Tio estas poeto Valmiki, salutanta la sunleviĝon.”
Post momento disŝovis sin kurtenoj de purpuraj floroj kaj sur la lagbordo aperis Valmiki.
Ekvidinte la enkarnigitan lotuson, li ĉesis ludi. La perla konko elŝovis sin malrapide el lia mano teren, kaj la poeto ekstaris muta, kvazaŭ granda Kriŝna estus lin ŝanĝinta en apudmaran arbon.
Kaj la idolo ekĝojis pro tiu miro al sia verko kaj diris.
„Vekiĝu, Valmiki, kaj ekparolu!”
Kaj Valmiki ekparolis:
„… Mi amas…”
Sole tiun ĉi vorton li memoris kaj sole ĝin li povis diri.
La vizaĝo de Kriŝna subite ekradiis:
„Belega knabino, mi trovis indan je vi lokon: loĝu en la koro de la poeto.”
Kaj Valmiki ripetis la duan fojon:
„… Mi amas…”
La volo de potenca Kriŝna, la volo de la diaĵo, komencis puŝadi la knabinon al la koro de la poeto. La idolo faris ankaŭ la koron de Valmiki tiel travidebla, kiel kristalon.
Serena, kvazaŭ somera tago, trankvila, kvazaŭ ondo de Gangeso, la knabino eniradis en la dediĉitan por ŝi tabernaklon. Sed subite, kiam ŝi ekrigardis pli profunden en la koron de Valmiki, ŝia vizaĝo paliĝis kaj timo ĉirkaŭblovis ŝin, kvazaŭ malvarma vento.
Kriŝna ekmiris.
„Floro enkarnigita”, demandis li, „ĉu ankaŭ la koron de l’ poeto vi timas?“
„Sinjoro“, respondis la knabino, „kie vi ordonis al mi loĝi? Jen en tiu ĉi sola koro mi ekvidis kune neĝajn suprojn de montoj, kaj profundaĵojn de akvoj, plenaj de strangaj estaĵoj, kaj stepon kun ventego kaj fulmotondro, kaj mallumajn kavernojn de Ellora, do mi denove timas, ho sinjoro!”
Sed bona kaj saĝa Kriŝna diris:
„Trankviliĝu, ho enkarnigita floro. Se en la koro de Valmiki kuŝas solecaj neĝoj, vi estu varma spiro de printempo, kiu ilin degeligos; se tie estas profundaĵoj de akvo, estu perlo en tiu profundaĵo; se tie estas malplenaĵo de stepo, semu en ĝi florojn de feliĉo; se tie estas mallumaj kavernoj de Ellora, estu en tiuj mallumoj radio de suno.“
Kaj Valmiki, kiu dume reakiris la voĉon, aldonis:
„Kaj estu benita!“