Originala Verkaro/II/11

El Vikifontaro


N-ro 11.
 

Al s-ro M. en S. Peterburg. — Via energia laborado estas tre laŭdinda; sed via faremeco estus multe pli utila por nia afero, se vi uzus ĝin en alia maniero. Anstataŭ[1] la personoj, kiujn vi gajnis por nia afero kaj kiuj nenion faras, estus pli utile se vi povus gajni unu aŭ kelkajn riĉulojn, kiuj volus ion fari por nia afero. La plej bedaŭrinda fakto en nia afero estas tiu, ke ni ne havas ankoraŭ inter niaj amikoj eĉ unu riĉulon, kiu povus kaj volus ĝin subteni. En nia tempo sen rimedoj materialaj ĉia afero povas progresi nur tre malrapide, kaj ĉiu paŝo kostas doloron kaj suferon.

Piednotoj[redakti]

  1. teksto: anskataŭ.