Originala Verkaro/II/12

El Vikifontaro


N-ro 12.
paĝ. 32

Z Respondoj al la amikoj

Pri la adresoj[1]. — Granda nombro de niaj amikoj ĝis hodiaŭ ne sendis ankoraŭ al la aŭtoro siajn[2] nomon kaj adreson. Tial ĝis hodiaŭ en la „Adresaro“ mankas ankoraŭ la nomoj de multaj niaj amikoj (aparte ekster Rusujo). Ni ripetas nun per la gazeto nian peton, ke ĉiuj personoj, kiuj ellernis la lingvon Esperanto kaj konsentas, ke oni skribu al ili en tiu ĉi lingvo, devas sendi siajn[3] nomon kaj plenan adreson al la aŭtoro de la lingvo Esperanto (Adreso: D-ro L. Zamenhof en Cherson, Russie). Estas tre grave, ke la nomoj de ĉiuj niaj amikoj sin trovu en la „Adresaro“, tre grave por nia afero kaj ankaŭ por la diritaj personoj mem.

Piednotoj[redakti]

  1. Ĉi tiu kaj la sekvanta respondo II. 13 estas presitaj kun literoj sen supersignoj (ĉ = ch ktp., ŭ = u).
  2. teksto: ilian.
  3. teksto: iliajn.