Originala Verkaro/II/34

El Vikifontaro


1891

N-ro 34.
paĝ. 1

Al la nova jaro

Al ĉiuj niaj amikoj en diversaj landoj ni sendas per tio[1] ĉi nian koran gratulon je la veninta nova jaro. Ni esperu, ke tiu ĉi jaro alportos al nia afero grandan forton kaj proksimigos ĝin per paŝoj grandegaj al la ideala celo. Se ni ekmemoros, en kia malfavora tempo naskiĝis nia afero kaj kun kiaj grandegaj malfacilaĵoj ĝi devis batali en siaj unuaj kelkaj jaroj de ekzistado; se ni vidas, ke malgraŭ ĉio la afero ĉion kuraĝe eltenis kaj stariĝis fine sur fortaj piedoj, sur vojo promesanta nun regulan progresadon, — ni povas diri, ke ni havas la rajton kuraĝe kaj kun la plej bonaj esperoj rigardi en la estontecon.

Pri nia programo en la nuna jaro ni ne bezonas paroli, ĉar la legantoj ĝin jam scias. Ni diros nur, ke ni irados konstante laŭ la vojo, kiun ni unu fojon elektis, kaj nenia forto igos nin fariĝi malfidela al la afero, el kiu ni faris la celon de nia vivo[2]. La graveco de nia afero estas nia fera ŝildo, kaj laborado, konstanteco kaj pacienco, pacienco, konstanteco kaj laborado, konstanteco, laborado kaj pacienco estas la fortoj, per kiuj ni devas venki, se eĉ granda parto de la nun disŝutata semo ŝajnas perdata. Al diversaj personoj, al kiuj nia celo ŝajnas neatingebla, ni povas diri, ke nenio en la mondo estas neatingebla por kolekto da personoj, kiuj, konsciante la tutan gravecon de sia afero, decidis malgraŭ ĉiuj cirkonstancoj neniam ripozi, ĝis ili venos al la celo.

La amikojn de nia afero ni invitas al eble plej frua abonado de nia organo kaj ni petas ilin zorgi pri ĉiam novaj abonantoj. Ni revokas en la memoron de niaj amikoj, ke de la stato de nia organo dependas la stato de nia afero. Plenumante la peton de kelkaj abonantoj, ni decidis akceptadi ankaŭ abonon por 72 jaro (de Januaro ĝis Julio kaj de Julio ĝis Januaro); sed kiu povas, tiu faros pli bone, se li abonos per unu fojo por tuta jaro.

La malhelpoj, kiuj en la lasta tempo kaŭzis neregulecon en la elirado de la numeroj, nun estas jam forigitaj. Se iu el la abonantoj ricevos la gazeton neakurate, ni petas lin skribi al ni pri tio ĉi, por ke ni povu rebonigi tiun ĉi neakuratecon. Nia gazeto elirados nun regule unu fojon en la monato kaj ĝia grandeco komencante de la nuna numero estos duobla, t. e. ĉiu numero enhavos 8 paĝojn.

Piednotoj[redakti]

  1. La vorto „tio“ mankas en la teksto.
  2. Ĉi tie parolas Zamenhof.