Originala Verkaro/II/35
Pri la alfabeto
La alfabeto de nia lingvo konsistas el 28 literoj, kiuj servas por esprimi la sonojn la plej multe komunajn al ĉiuj plej gravaj lingvoj. Tiuj ĉi 28 sonoj ne ekzistas ie aparte en formo difinita kaj severe limita[1]; ili estas post longa pripensado kaj provado elektitaj el la grandega nombro da diversaj sonoj trovataj en la diversaj homaj lingvoj. Enpreni en nian lingvon ĉiujn sonojn, kiuj ekzistas en ĉiuj lingvoj, estus absolute ne eble, kaj se ĝi eĉ estus ebla — ĝi estus tute neoportuna[2]. La nombro de la sonoj estas tute senlima kaj la nuancoj de unu sama sono en malegalaj lingvoj estas tiel multaj, tiel malfacile difineblaj aŭ diferencigeblaj, ke neniu, se li eĉ konus perfekte ĉiujn lingvojn de la tuta mondo, neniam povos diri eĉ proksimume, kiom da sonoj ekzistas en la homaj lingvoj. Se la nombro de la sonoj eĉ estus difinebla, ellerni ilin ĉiujn kaj diferencigi en la uzado estus preskaŭ tute neeble eĉ por la plej granda instruitulo, kiu volus oferi al la lernado de la alfabeto mem tre multe da tempo kaj havus la plej delikatan orelon kaj la plej flekseblajn organojn de parolado.
El la senlima nombro da sonoj ĉiu ekzistanta lingvo elektis por si nur certan difinitan kolekton kaj ĉiujn aliajn forĵetis. Tiel ni devis fari ankaŭ kun nia lingvo: ni elektis[3] certan nombron da sonoj, kiuj formis la alfabeton de nia lingvo, kaj ĉiuj ceteraj sonoj ne trovis uzadon en nia lingvo. Neniu dubos, ke alie ĝi tute ne povis esti farita, se ni ne volis, ke nia lingvo estu scienca ludilo interesa eble por 2—3 personoj en la tuta mondo, sed tute ne uzebla por la granda publiko kaj havanta nenian praktikan taŭgon.
Tiel la lingvo Esperanto, kiel ĉiu alia lingvo, havas klare difinitan nombron da sonoj aŭ literoj kaj nenia nova vorto en tiu ĉi lingvo devas esti kreata el sonoj, kiuj sin ne trovas en la kadro de ĝia alfabeto. Obei tiun ĉi principan regulon en la kreado de vortoj estas afero tiel simpla kaj facila, ke ni ne bezonas tute pri ĝi paroli. Sed iafoje ni estas en tia situacio, ke ni devas uzi fremdajn sonojn, kiuj ne havas por si literon en nia alfabeto (tiu ĉi situacio dependas kompreneble ne de la speciala konstruo de nia lingvo, sed ĝi havas lokon ankaŭ kun ĉiu alia lingvo); ĝi estas tiam, kiam ni devas uzi ian nacian nomon (personan, geografian k. c.) aŭ kiam ni volas esprimi per literoj la precizan sonadon de fremda vorto. Kion ni tiam devas fari? Por la unua tempo, ĝis tiu ĉi demando estos tute difinita kaj firme decidita per la uzado, ni konsilas agi en la sekvanta maniero:
I. Se ni volas esprimi ian nacian nomon, kiu havas en si fremdajn literojn kaj kiu estas grava por ni nur per sia signifo kaj ne per la maniero de sia sonado, ni uzas ĝin jene: a) aŭ ni uzas la nomon en tiu sama formo, en kiu ĝi estas uzata en sia propra lingvo, kaj ni lasas al la legantoj elparoli la nomon kiel ili volas (ekzemple „Fürth“ [urbo en Bavarujo], „Göthe“); b) aŭ ni uzas ĝin laŭ la ortografio kaj fonetiko esperanta, t. e. ni esprimas la nomon per la sonoj kaj literoj uzataj en nia lingvo (ekzemple „Vjazma“ [urbo en Rusujo], „Puŝkin“); c) aŭ ni donas al la nomo karakteron pure esperantan, t. e. ekster la ortografio kaj fonetiko esperanta ni donas al ĝi ankaŭ la gramatikajn formojn de nia lingvo (ekzemple „Nurnbergo“, „Rejno“). Ĉiuj 3 diritaj manieroj estas uzataj ankaŭ en ĉiuj ekzistantaj lingvoj. La unuan manieron ni uzas ordinare tiam, kiam la fremda nomo en ĝia nacia lingvo estas skribata per alfabeto egala al nia propra (tiel ekzemple ĉiuj popoloj uzantaj alfabeton latinan skribas: „Manchester“, „Byron“, kvankam tiuj ĉi nomoj estas alparolataj tute alie, ol postulas la reguloj de legado de la diritaj nacioj); la dua maniero estas uzata, kiam la nacio doninta la nomon kaj la nacio uzanta ĝin havas alfabetojn malegalajn kaj la figura litera imitado de la nomo estas jam ne ebla aŭ ne bezona (ekzemple la rusoj skribas [per siaj literoj] „Ŝekspir“ kaj ne „Shakespeare“, la germanoj skribas „Newa“, kvankam la rusoj mem skribas kaj elparolas sian riveron preskaŭ „Njeva“); la tria maniero estas uzata por tiuj nomoj, kiuj estas gravaj aŭ ofte ripetataj kaj okupis jam difinitan lokon en la vortaro de nia propra lingvo sub formo ellaborita per longa uzado (ekzemple „Varsovie“ aŭ „Warschaŭ“ anstataŭ „Warszawa“, „Lissabon“ aŭ „Lisbonne“ anstataŭ „Lisbóa“). Kian el la diritaj 3 manieroj oni devas uzi en la lingvo „Esperanto“ kaj en kiaj okazoj ilin uzi — ni ne povas ankoraŭ diri decide, ĉar tiu ĉi demando estas tre malfacile solvebla kaj tre multe disputebla, kaj tial ni lasas nun ankoraŭ ĝian solvon al la forto de la tempo kaj uza sankciado, kiel en ĉiuj aliaj ekzistantaj lingvoj, kaj al la volo de la uzantoj mem. Post kelka tempo, kiam la literaturo de nia lingvo riĉiĝos, la dirita demando estos solvita per si mem en la sekvanta maniero: aŭ iom post iom per la uzo ellaboriĝos esperanta vortaro geografia, historia k. c., kiel ni ĝin vidas en ĉiu alia lingvo, aŭ estos proponita kaj akceptita ia bona difinita komuna regulo por la uzado de ĉiuj nomoj. La plej atendebla kaj ankaŭ la plej bona kaj celinda estas la lasta maniero, kaj kredeble poste ĉiuj nomoj estos uzataj fonetike laŭ la sonaro kaj ortografio kaj kun karaktero pure esperanta, t. e. el la 3 manieroj, pri kiuj ni parolis supre kun la tempo sendube enfortikiĝos nur unu sola por ĉiuj nomoj — la maniero tria. Tamen pro diversaj kaŭzoj ni devas por la unua tempo lasi ankoraŭ al ĉiu esperantisto liberan elekton inter ĉiuj 3 diritaj manieroj. Ni permesas al ni nur doni kelkajn konsilojn por la elektado de tiu aŭ alia maniero:
a) laŭ la maniero unua ni konsilas uzadi la nomojn familiajn de ĉiuj personoj (esceptinte tiujn, kiuj mem esperantigas sian nomon) kaj tiujn nomojn geografiajn, kiuj, estante ne gravaj kaj ne ofte renkontataj, ne povas esperi baldaŭ kutimigi la publikon al sia formo pure esperanta, aŭ kies ortografio nacia estas tiel malegala je la ortografio esperanta, ke akceptinte formon esperantan ili riskas fariĝi tute nerekoneblaj por la legantoj;
b) laŭ la maniero dua ni konsilas uzadi ĉiujn nomojn, kiuj en sia lingvo estas skribataj per alfabeto ne latina kaj tial ne riskas, ke en ortografio esperanta ili fariĝos nerekoneblaj aŭ strangaj[4];
c) laŭ la maniero tria ni konsilas uzadi ĉiujn nomojn geografiajn, kiuj, estante gravaj kaj ofte renkontataj, povas esti rigardataj preskaŭ kiel vortoj en nia vortaro kaj, estante ofte ripetataj, prezentus dissonancon en nia lingvo, se ili ne havus karakteron pure esperantan.
Niajn konsilojn ni donas ne kiel regulojn[5], sed nur kiel rimedon[6] por pacigi la logikon kun la tradicio, kun kiu rompi subite per unu fojo estus iom danĝere. Sed por kiu la skribado laŭ 3 diversaj manieroj estas malfacila, aŭ kiu dubas, kiun manieron uzi por tiu aŭ alia nomo, — tiu ĉiam faros la plej bone, se li uzos la manieron trian, ĉar tiu ĉi maniero de uzado estas ĉiam bona kaj regula kaj, kiel mi jam diris, poste kun la tempo ĝi kredeble fariĝos la sola maniero de uzado por ĉiuj nomoj.
II. Sed iafoje ni estas en la situacio, ke ni devas esprimi ne la signifon de ia nomo aŭ fremda vorto, sed ĝian precizan sonadon, kaj tiam ni devas figure prezenti sonojn, kiuj en nia alfabeto ne havas por si literojn. Kion tiam fari? Tio ĉi ne estas speciala demando de nia lingvo, ĝi estas egala demando por ĉiuj ekzistantaj lingvoj kaj en neniu el ili ĝi estas ankoraŭ solvita ĝis nun. Nenia lingvo ĝis nun havas la eblon prezenti precize ian vorton, en kiu sin trovas sonoj fremdaj por tiu ĉi lingvo. Ne parolante jam pri la sonoj de nacietoj malgrandaj kaj malproksimaj, eĉ la sonojn de la nacioj plej gravaj kaj plej najbaraj neniu el niaj lingvoj povas prezenti; tiel ekzemple la slavoj povas precize prezenti preskaŭ neniun vorton el la lingvoj romana-germanaj, kaj tiuj ĉi lastaj — preskaŭ neniun vorton slavan; eĉ la slavaj popoloj inter si kaj la romana-germanaj inter si ne havas la eblon precize esprimi skribe la vortojn unuj de la aliaj.
Sed en la lingvo Esperanto tiu ĉi granda, kvankam natura, manko ekzisti ne devas. La celo de nia lingvo estas, servi kiel ligilo inter la popoloj, kaj tial ĝi devas havi la eblon esprimi la sonojn de ĉiuj lingvoj. Ni jam diris, ke enpreni ĉiujn sonojn en nian alfabeton estus tre maloportune, — kontraŭe, en la alfabeto ellernota de ĉiuj esperantistoj devas sin trovi sonoj nur tute klaraj, difinitaj, por ĉiuj bone ellerneblaj kaj elparoleblaj; sed ekster la alfabeto pure esperanta ni devas havi ankoraŭ provizan alfabeton por fremdaj sonoj; tiu ĉi proviza alfabeto por la amaso de esperantistoj estas tute ne bezona kaj neniu devas ĝin lerni; ĝi ekzistas nur por la filologoj kaj servas al ili kiel kondiĉa rimedo por esprimi klare kaj unuforme la sonojn ne trovatajn en nia lingvo. Sendube tia proviza alfabeto, perfekta kaj plena, iom post iom estos kreita de personoj pli kompetentaj ol ni, kaj por ebligi tiun ĉi kreadon ni[7] petas niajn amikojn sendi al ni siajn konsilojn kaj opiniojn tuŝante[8] tiun ĉi demandon. Sed ĉar sendube ĝis la fina kaj firma kreiĝo de tia perfekta proviza alfabeto pasos ankoraŭ longa tempo kaj ni dume jam nun devas havi ian unuforman manieron de esprimado por la diversaj fremdaj sonoj; tial ĝis tiu tempo ni proponas nian propran sistemon por la plej gravaj fremdaj sonoj. En la ricevotaj proponoj, kiujn ni kredeble presados en nia gazeto, tiuj samaj sonoj estos sendube esprimataj en alia maniero, ol la nia; sed por eviti konfuzon kaj malegalan komprenadon de la samaj sonoj, ni petas niajn legantojn memori, ke malgraŭ ĉiuj presotaj teoriaj proponoj nia sistemo restos neŝanĝita kaj netuŝebla ĝis ia alia sistemo oficiale okupos ĝian lokon. Por la okulo nia sistemo estas iom neoportuna; multe pli bone estus krei por la fremdaj sonoj novajn literojn aŭ doni certajn signetojn al la literoj jam ekzistantaj; sed ĉar tiuj ĉi literoj estas uzataj tre malofte, tial neniu presisto volos prepari por ili apartajn tipojn kaj tiel ilia uzado en okazo de bezono estus praktike neebla. Tial ni signas la fremdajn sonojn per literoj en krampoj. Ni parolos tie ĉi nur pri la fremdaj sonoj plej gravaj.
1) La germanaj sonoj ä, ö, ü (la francaj ai, è, eu, oeu, u) estas esprimataj per a(e), o(e), u(e);
2) la molaj konsonantoj (ekzemple en la lingvoj slavaj) estas esprimataj per (j) post la konsonanto;
3) la malmolaj konsonantoj — per ({{f*|u|u) post la konsonanto;
4) la naza n (franca, pola) — per n(g);
5) la angla th en „think“ — per t(h);
6) la angla th en „father“ — per d(h);
7) la meza sono inter a kaj o — per a(o).
Per la montritaj malmultaj signoj, kiujn ellerni kaj memori estas afero tre facila, ni povas esprimi tute klare kaj precize preskaŭ ĉiujn sonojn de ĉiuj eŭropaj lingvoj, malgraŭ ke tiuj lingvoj mem por ilia esprimado uzas tre grandan nombron da diversaj signoj kaj multon da tre malfacilaj „reguloj de legado“. Se ni ekzemple volas precize esprimi la germanan tradukon de „urso“, „leono“, „dolĉa“, la rusan de „glacio“, „morto“, „estis“, la anglan de „pensi“, „patro“, „bone“, la francan de „mia“, la polan de „cigno“, „klafto“ k. c., — ni skribos: „ba(e)r“, „lo(e)ve“, „zu(e)s“, „l(j)od“, „sm(j)ert(j)“, „b(u)il(u)“, „t(h)ink“, „fad(h)er)“, „ŭel“, „mon(g)“, „l(u)aben(g)dz(j)“ (oni elparolas ankaŭ alie — „l(u)aben(g)dj(j)“, „son(g)jen(j)“ k. c.
Ankaŭ per la akcento kaj per malegala longeco de la vokaloj multaj lingvoj diferencas[9] de nia lingvo. Tion ĉi ni esprimos per la signoj, kiuj ordinare estas uzataj por tiu ĉi, ekzemple: à, ā, ă.
Piednotoj
[redakti]- ↑ tiel!
- ↑ teksto: neoportune.
- ↑ Krom la tuta enhavo de la artikolo, kiu montras lingvajn konojn, kiajn havis nur Zamenhof, ĉi tiu frazo ŝajnas al mi la speciala pruvo por la Zamenhofeco. Sed ankoraŭ pli ĝi estas pruvata per tio, kion oni legas en II. 29 (speciale en la lasta frazo!).
- ↑ Se ni la rusajn adresojn de niaj amikoj skribas ordinare laŭ ortografio germana, franca k. s., ni faras ĝin pro celoj poŝtaj.
- ↑ teksto: reguloj.
- ↑ teksto: rimedo.
- ↑ Tion povis diri nur la redaktanto aŭ la administranto de la gazeto; Zamenhof estis kaj la unu kaj la alia.
- ↑ tiel!
- ↑ tiel!