Originala Verkaro/V/66

El Vikifontaro


N-ro 66.
N P. 29. IV. 1889

Estimata sinjoro! — Antaŭ momento mi ricevis vian letereton de 27/IV. Sendi al vi kelkan nombron da ekzempleroj por disdonaci al diversaj personoj — mi ne povas, ĉar mi ne estas riĉa kaj la libroj kostas min multe da mono; kiom mi nur havis la eblon mi jam dissendis mem senmone al multaj personoj en diversaj landoj. Ankaŭ doni sciigojn en la Novoje Vremja[1] mi ne povas pro manko de mono. — La eldonadon de ĵurnalo mi jam de longe komencus… se la ricevo de permeso ne estus tiel malfacila. — Se vi povas, mi kore petus vin sendi al mi la leteron de la profesoro Max Müller; post la tralego mi tuj ĝin resendos al vi.

Piednotoj[redakti]

  1. skribita ruslitere en la originalo, signifas: Nova Tempo; granda tagĵurnalo en S. Peterburgo.