Originala Verkaro/V/67

El Vikifontaro


N-ro 67.
N L. ? 1889

Tre estimata sinjoro! — Mi dankas vin kore por la alsendo de la respondo de Max Müller kaj nun mi resendas al vi laŭ via peto lian letereton returne. Kun plezuro mi sciiĝis ke la granda Princo permesis al vi traduki liajn verkojn. Kiam via traduko estos preta, mi petos vin sendi al mi la manuskripton por iom glatigi la stilon, kaj tiam ni devos peti la princon ke li permesu al ni surskribi en la komencon: „tradukita kaj eldonita kun la permeso de Lia reĝida Moŝto“.

Eldonadi la ĵurnalon en la eksterlando mi ne povas, ĉar ĝi kostus multe da mono, kaj abonantojn mi havus tro malmulte (ĉar la sendado de la gazeto en fermitaj kovertoj estus tro multekosta por la plej granda parto de niaj amikoj en Rusujo). Sed mi esperas ke de Julio de tiu ĉi jaro mi povos komenci la eldonadon de „Biblioteko Internacia“, kiu enhavos ĉion tion saman kion devus enhavi gazeto, nur sub alia nomo. (En Julio mi esperas jam havi cenzuriston por niaj verkoj.) Tiam mi ankaŭ (eldonos)[1] komencos eldonadi (per apartaj kajeroj) la nomaron de niaj amikoj.

En la diversaj grandaj urboj de la mondo mi ne havas tenejon de niaj verkoj, kaj kiu deziras ricevi ian verkon, devas sin turni rekte al mi; ĉar mi dissendis po 1 ekzemplero al ĉiuj libristoj de la diversaj urboj, sed sendi senmone pli ol po 1 ekzempl. mi ne povis ĉar tio ĉi kostus tre multe da mono, kion mi ne havas.

Kelkajn adresojn de esperantistoj donos al vi sinjoro E. de Wahl; ĉiujn aliajn adresojn mi ne povas ankoraŭ doni al vi private, ĉar mi ne scias ĉu tiuj personoj volas korespondi; sed en (la fin)[1] Julio estos eldonita prese kaj publike la unua serio (1000 nomoj) de la senkondiĉuloj.

Piednotoj[redakti]

  1. 1,0 1,1 forstrekita en la originalo.