Originala Verkaro/V/69

El Vikifontaro


N-ro 69.
N L. [11. V. 1889]

Estimata amiko! — Mi dankas vin kore por via lasta letero kaj por la esperoj esprimitaj en ĝi. Se ĝi prosperos al vi ebligi al mi la eldonadon de gazeto, tiam ĝi estos tre grava por nia afero, ĉar mi tiam havos la eblon regule labori por ĝi. Kune kun tiu ĉi letereto mi aldonas al vi alian leteron, skribitan ruse, kiun vi povas montri al la granda princo. La letero estas skribita kiel letero privata al vi. Pri la granda princo mi skribis „nekonata de mi persono“[1], — ĉar estos multe pli bone, se la princo ne scios ke vi jam skribis al mi pri li; al la Princo vi devas diri, ke mi ne scias ankoraŭ kiu estas la persono de kiu vi atendas helpon; ke vi skribis al mi nur ke de „unu granda persono“ vi atendas helpon (li povus koleri se li sciiĝus, ke vi enmiksas lian nomon ankoraŭ antaŭ ol li efektive promesis sian helpon)

Kun senpacienco mi atendas jam la rezultaton de via penado.

Piednotoj[redakti]

  1. en la originalo skribita ruse: „neizvestnoe mne lico“.