Originala Verkaro/V/70

El Vikifontaro


N-ro 70.
N P. 15. (27.) V. 1889

Estimata amiko! — Se vi volas, vi povas doni la „Renaskitan Manfred’on“ por subskribo ankaŭ ne sendinte al mi antaŭe la tradukon. — La 30 kopekojn mi ricevis; ĉu mi ne skribis al vi pri la ricevo? kredeble mi forgesis. Antaŭ kelkaj tagoj mi sendis al vi leteron por montri al via Protektoro (pri la permeso por gazeto); vi kredeble ĝin jam ricevis? — La adreso de Phillips estas: Dr. Henry Phillips, Jr., 320 S 11 th St. Philadelphia U. S. A. — La vortojn oni devas traduki: naznaĉatj[1]: difini, fari, decidi; matka[1] (anat.) utero; stolko-to[1] tiom-tiom; to jestj[1] tio estas (t. e.). — En Ameriko kaj Aŭstralio nia lingvo havas adeptojn sed ili ĉiuj sendis al mi nur promesojn simplajn (ne senkondiĉe).

Piednotoj[redakti]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 en la originalo ruslitere.