Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Post ili moviĝas vico senfina da herooj kripligitaj; kelkaj el ili iras kun rimarkinda pacienco, aliaj krias, malbenas la tutan mondon kaj varmaj larmoj ĉirkaŭverŝas iliajn vizaĝojn suferantajn...

— Ho, mia Dio! Kiom da oferoj superfluaj, bezonaj al neniu!... Kiom da sufero, malĝojo... Kiom da sango!... — li murmuretas, rigardante la vunditajn kolegojn.

— Trinki!... Donu akvon! — fine ekkriis li, sentinte la soifon reaperiĝintan.

Unu soldato, portanta portilon kun vundito kuŝanta, haltas, ekrigardas ĉirkaŭe, serĉante per okuloj la krianton; venas al li kaj metas al liaj lipoj plenan akvujon; poste li kovras lin per ies vestaĵo ŝirita...»

Li ree vekiĝis. Li volis danki la soldaton bonan, helpintan al li, sed neniu estas apud li. Li ĉirkaŭrigardas kaj kun malĝojo konscias, ke malsanema sonĝo donis al li nenion konsolantan krom ripeto de terura pasintaĵo. Per manoj tremantaj li prenis l’ akvujon kaj trinkis restaĵon de varmiĝinta malbongusta akvo. La suno ekrigardis la batalkampon, sed tuj returniĝis de abomena hombuĉejo, sin kaŝinte post delikata facila roza nubeto.

* * *

La nokta mallumo ree kovris la teron per sia malvarma kovrilo. Ie malproksime krias ĥoroj, festante pro herooj mortintaj kaj ilia krio malagrabla sonas en la pura aero, rompante harmonion sorĉan de l’ nokto mistera. Ektremis la koro de unu steleto kompatema, ekvidinta de alta ĉielo la solan forlasiton. Ĝi ekvolis sin klini pli malsupre al li, karesi lian palan vizaĝon per siaj molaj radioj... Sed, videble, ĝi estis nesin-