Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

CIGANINO

I KANTO MALNOVA

Iel nerimarkeble kaj neatendite okazis, ke ili ambaŭ enamiĝis reciproke. Kvankam en tiaj okazoj multe helpas oftaj kunvidiĝoj kaj servemeco reciproka, malgraŭ tio, inter Olga kaj Ivan estis granda profundaĵo, devinta ĉiam disigadi ilin. Olga, filino de riĉa butikisto kaj posedanto de grandaj arbaroj kaj falĉkampoj de urbeto S*** estis dekok-jara fraŭlino; Ivan, samurbano, dudekdu-jara filo de juĝisto. Ŝi lernis nur en komenca lernejo, li do finis lernkurson de meza lernejo, vizitadis dum du jaroj universitaton, sed pro sano malbona estis devigata lasi la universitaton kaj ekloĝi hejme. Tiamaniere li pasigis en la domo gepatra jam du jarojn. Dum ĉi tiu tempo, evitante societon de egalaĝuloj, mode malĉastiĝintaj, pasigantaj siajn tagojn sen idealo, sen ideoj noblaj, en ebrieco, en feliĉa nescio de deziregoj de bono kaj vero, li multe laboris por efektivigi sian penson malnovan pri religi-morala sanigo de la junularo lernanta. Por ĉi tiu celo li multe skribis en lokaj kaj ĉefurbaj gazetoj kaj sukcesis akiri multajn partianojn, kiuj entuziasme renkontadis ĉian lian novan artikolon, laŭdis liajn originalecon kaj ler-