Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tecon de pensfluo kaj antaŭdiris al li estontecon brilantan, kiam li prenos la unuan lokon en komitato kreota de la regnestraro por forigi la malbonon enradikiĝintan.

Oni povus opinii lin homo feliĉa: memafere, li, videble, saniĝis, — almenaŭ lia vizaĝo, antaŭe maldika kaj flavkolora, nun ricevis nuancojn ruĝajn; li havis ĉie-dismetitajn samideanojn kiuj diigas lin; li ĝuis apudeston de gepatroj amantaj, ilian amon... Sed ofte okazas, ke ies feliĉo ŝajna estas tre ne konforma al realeco. Ivan sentis amikajn revokojn je postuloj de sia animo, ĝuis memkontentecon, kiu ĉiam aperas post plenumo de ia, notita de ni mem, celo kaj... nenion plu. La koro patrina nek varmigis lian animon luman, nek estis fonto de nesekiĝeblaj karesoj, dorlotoj kaj amo. Ĝi, tiu ĉi koro patrina, rajte apartenanta al li, — estis turnata al bagatelaj zorgoj de vivo vanta, al kontentigo de postuloj de la edzo, despoto, kaj okupata de du idoj pli junaj.

La patro ankaŭ estis malmulte alportanta partoprenecon kaj amon en vivon de nia heroo: homo tre ekflamema, eterne premata de zorgo pri mongarantio de sia familio, eterne pasiganta vivon kim siaj klientoj jen en oficejoj, jen hoteloj, drinkejoj kaj bierejoj, li havis malmulte da tempo por iaj interrilatoj kun la filo. Vere, iafoje li, kvazaŭ rememorinte pri ekzistado de Ivan, interparolis kun li, pensis sciiĝi pri lia mondo interna, sed tiuj ĉi interparoloj, ordinare komenciĝintaj de ambaŭ flankoj amike, estis mallongaj, neagrablaj kaj ofendemaj. Pli ofte la patro en la komenco faradis facilan riproĉon al sia filo je lia kaŝemeco, izoleco de kolegoj, eĉ senlaboreco. Ivan rediris, trankvile kaj majeste li klarigis al la patro, ke li ne povas