Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

agi alie, ke li nek aprobas agadon de siaj kolegoj kaj eĉ de mem sia patro, nek volas paroli pri tio.

Tie ĉi estis finita la interparolo, plu sekvis monologo de la patro. Li kolereme frapis per la piedoj, ordonadis al la filo silenti kaj ĉirkaŭŝutadis lin per amaso da insultoj kaj riproĉoj maldelikataj, nemerititaj.

Krom malutilo ĉi tiuj interparoloj alportadis nenion: post ĉia vana peno kuniĝi, ĉiu el ili sentis pli kaj pli forte, ke profundaĵo pligrandiĝas inter ili; ke estas proksima neevitebla disiĝo fina, disŝiro de ĉiuj rilatoj parencaj.

II KIU IAFOJE ANSTATAŬAS LA PATRINON

Sen bezono kaj zorgoj, gaje kaj trankvile fluis la vivo de Olga. Matene, post dormo sufiĉa kun sonĝoj sorĉemaj kaj revaj, ŝi sen rapideco ordiĝadis antaŭ granda spegulo kaj iris la butikon por anstataŭi la patron. Li estis foriranta riverbordon al arbokomercistoj aŭ falĉkampojn; ŝi pasigadis la restaĵon de tago en la butiko.

Kontentiginte l’ aĉetantojn, ŝi aŭ legis ian romanon, aŭ interparolis kun ia senlaborulo, iranta preter ŝia butiko kaj veninta babili kun la bela butikistino.

Malgraŭ ĉiuj siaj revoj kuraĝaj, Olga neniam imagis sian idealon, kiu enkorpiĝis por ŝi en Ivan, en tiaj koloroj luksaj. Ŝi multe admiris lian instruitecon kaj malfierecon kaj estis tre malfeliĉa, se li ial ne povis vizitadi ŝin ofte, al kio ŝi jam kutimis.

Kiel okazas en ĉiu urbeto, oftaj vizitoj de Ivan al butikistino juna fariĝis objekto de observoj penemaj