Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj ĉikanaĵoj de maljunaj najbarinoj. Kiom da fojoj ilia interparolado amika estis interrompita de subita apero de ia ĉikanulino, veninta butikon sole pro scivoleco vidi «enamiĝintojn». En tiaj okazoj, timante, ke lia apudesto povu malhonorigi ŝian purecon, li, rapide stariĝinte de la seĝo metita de ŝiaj manoj por li, postulis unu skatoleton da alumetoj, kvazaŭ li venis nur por tio, pagis la monon kaj foriradis, lasinte la malhelpinton en malkompreniĝo.

Pli ofta atestanto de iliaj renkontoj estis policisto Piscev, homo tre ŝercema kaj gaja. Li ankaŭ amis pasigadi siajn liberajn minutojn en la butiko de Olga, sed lia ĉeesto estis neniom ĝenanta gejunulojn; kontraŭe, ili sentis, kvankam malklare, ian sindonemecon kaj estimon al li, kiel al sia favoranto.

III NEAGRABLA SONĜO

Ankoraŭ en la komenco de ilia konatiĝo Piscev rimarkis la interligon vivan kaj reciprokan inter la gejunuloj kaj malkaŝeme sciigis ilin pri sia eltrovo. Tiu ĉi cirkonstanco memorinda havis grandan signifon en la historio de disvolviĝo de ilia amo, tial ni sciigos ĝin al legantoj. Unufoje, kiam Ivan kutime sidis kun Olga vizaĝo al vizaĝo, venis la butikon Piscev. Interrompita interparolado ne estis renovigita; ankaŭ nova, kelkfoje komencita de Piscev, ne havis sukceson deziratan. Olga nekontenta, longe farinte nuban vizaĝon, subite vigliĝis kaj, sin turnante al Ivan, ekparolis:

— Ĉu vi volas nuksojn? Prenu por memoro...