Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Kio?... — enmiksiĝis Piscev. — Li ne volas nuksojn! Mi nepre plendos al via patro, ke vi ĉiam regalas fraŭlojn je dolĉaĵoj...

— Plendu!... Ĉu vi envias, ke vi ne estas regalata?

— Mi ne bezonas vian regalon, ĉar kutime en via butiko mi ĉiam mem regalas min. Nun ankaŭ, — mi manĝas nuksojn almenaŭ dum kvin minutoj, dume tiu ĉi kavaliro nur estas regalata kaj manĝis ankoraŭ nenion.

— Ĉesu, mia sinjoro, ruzi!... Mi vidas je viaj okuloj, ke vi envias. Kial vi ne estas fraŭlo? Fi, mi ne amas virojn!...

— Mi scias ĉi tion! — kaj post mallonga silento, li, rigardante rekte okulojn de gejunuloj, daŭrigis:

— Bela paro! Mi ĵuras, ke post Ĉieliro de Mario ili estos gefian...

— Adiaŭ! — trarompis konfuziĝinta Ivan, eltirante sian manon al Piscev. — Mi venis ĉi tien por aĉeti alumetojn kaj, dank’ al vi, preterlasis la limtempon.

— Atendu. Mi forgesis ion rakonti al vi ambaŭ. Mi diros solan veron... Pardonu mian arogantecon, sed mi ne estas homo babilema. Cetere, vi, kredeble, kelkfoje havis jam okazon konvinkiĝi je mia honesteco. Nun mi devas ripeti al vi: parolu kion vi volas, — mi estos muta kiel fiŝo!... Je Dio!... Tamen, kial mi proponas paroli al vi, se mi mem pli frue volis diri ion... Ĉu vi volas aŭskulti, ha?...

Olga staris silente, direktinte sian rigardon malsupre kaj, respondante nenion, distrite foliis ian libron. Ivan, kiel knabo malgranda, kaptita en malpropra fruktĝardeno, staris mallevinte la kapon. Lia vi-