Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

zaĝo jen ekflamadis, jen kovriĝadis per morta paleco. Juĝante je movetoj de lia buŝo, li intencis diri ion, sed restis silenta.

— Ha! Ili ambaŭ konfuziĝis... Ĉu mi eraris? Kon-fuz-iĝ-o est-as u-nu-a sig-no de en-am-iĝ-o! Jes. Volu memori ĉi tion.

— Bone! — diris Olga, fiere ekrigardinte l’ okulojn de Piscev. — Ĉu tio ĉi estas ĉio, kion vi volas diri?...

— Ne timu, mi ankoraŭ ne komencis. Nu, fraŭlinoj!... Ŝajne, ili konsentiĝos resti sen ia manĝo, nur ke oni parolu al ili pri najtingaloj, rozoj, varmaj kisoj...

— Nu, finu!... Ĉu vi ne komprenas, ke vi povas tediĝi post unu duonhoro?

— Ĉu vi scias klarigi la sonĝojn? Ne?... Vi ne scias? Mi volas rakonti al vi unu sonĝon... eble ni triope sukcesos iom klarigi ĝin. Mi sonĝis preĝejon... malplenan. En ĝia mezo staras la preĝejtableto kun kruco kaj evangelio, kuŝantaj sur ĝi. Subite mi aŭdas la voĉojn: ŝi iras!... ŝi iras!...

Olga senespere eksvingis per la mano kaj, sin klininte al Ivan, ion ekmurmuretis al li, ridetante. Piscev daŭrigis sen paŭzo:

— Mi rigardas kaj vidas kiun?... Vin, en la vestaĵo de fianĉino... Post vi rapidas amaso da popolo. Oni starigas vin antaŭ la preĝejtableto; aperas de ie pastro... En la popolo estas aŭdata murmuro: «kie estas la fianĉo?... Fianĉo forestas!...» Memafere, mi vidas: vi staras sola, malfeliĉulineto, kaj tremetas... Sed li, — Piscev ekpuŝis per la mano Ivan’on, — helpis al vi. Subite aperinte de ie, kvazaŭ falinte de ĉielo, li stariĝas kun vi... Li estas bravulo! Li, ka-