Paĝo:Ŝirjaev - Tra la loko ensorĉita, 1913.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĝi trafaladis profunde jen per unu piedo, jen per la alia. Fajfado, krioj, eĉ vipbatoj helpis malbone — nia glitveturilo apenaŭ moviĝis antaŭen. La tempo malfrua, laceco kaj enuo, inspirita de la veturado malrapida, venkis min kaj mi ekdormis.

Ĉu mi longe dormis, mi ne scias. Kiam mi levis la kapon kaj malfermis miajn okulojn, mi longe ne povis konjekti, kie mi estas. Super mia kapo tra nebulo maldensa briletis steletoj malklaraj, malsupre je ambaŭ flankoj estis vidataj la senordaj vicoj de nigraj arbetaĵoj, ĉirkaŭitaj per nigra akvo kaj post ili ie malproksime kuŝis, kiel vestaĵoj fantaziaj de fantomoj, la neĝamasoj.

Rigardinte pli atente, mi rimarkis kun miro, ke la ĉevalaĉo laca staris senmove en la akvo ĝis la genuoj mem. La veturigisto forestis. Nenie estis ia signo de la vojo.

Mia situacio estis neenviinda: sen la veturigisto mi ne povis ien direkti la ĉevalon, ĉar, tute ne sciante la lokon, mi povus facile trafi en ian marĉon aŭ profundaĵon kaj pereigi la beston; — lasi la glitveturilon kaj daŭrigi la vojaĝon