Paĝo:Ŝirjaev - Tra la loko ensorĉita, 1913.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

flugas supere jen tien, jen aliloken por timigi nin. La krio sonis ĉiam pli ofte kaj pli laŭte. Nun jam estis klare, ke krias homo, kvankam liaj vortoj estis nekompreneblaj. La veturigisto tremis pro timo, kiel tremolfolio dum vento, kaj kriis: — Ni estas diaj!… Trankviliĝu!… Ni estas homoj diaj.

Iom post iom la timo ekpenetris eĉ en mian koron kaj stranga antaŭsento de proksima danĝera kunforĝis miajn membrojn. Vane mi penis trankviliĝi, vane fikse rigardis: pro densa nebulo ĉio prezentis unu nepenetreblan grizan makulon. Havante nek pafilon, nek eĉ bastonon, mi pugnigis la manojn por renkonti malamikon ne sendefende.

Ĝuste tiumomente en kelkpaŝa distanco ripetiĝis la krio kaj aŭdiĝis ies paŝoj sur la glaciigita neĝo. Teruro kripligis la vizaĝon, la manoj instinkte malpugniĝis kaj mi ankaŭ ekkriis tutforte:

— Ni estas diaj!… Ni estas homoj diaj!…

Samtempe la ĉevalo haltis, kaj antaŭ mi subite aperis iu. Lia vizaĝo kaj korpo estis kaŝitaj en la nebulo, nur