Paĝo:Ŝirjaev - Tra la loko ensorĉita, 1913.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

atendis senpacience la aŭtunon, por ke, fininte kamplaborojn, aranĝi la edziĝofeston. Venis, fine, la dezirata aŭtuno. Oni finis ĉiujn vilaĝajn laborojn kaj ekripozis post longa senĉesa laborado.

Laŭ la kutimo, ekzistinta dum tiu ĉi tempo kruela, la gefianĉoj devis antaŭ la edziĝo viziti sian sinjoron, peti lian konsenton por estonta edziĝofesto kaj prezenti al li donacojn. Kun koro timpremita, malkuraĝe ekiris la gefianĉoj al la domo de la grafo. Sur lia korto staris kelkaj veturiloj de najbaraj bienhavantoj — sinjoroj eminentaj, amasiĝis geservantoj kaj el la fenestroj de la domo sonis gaja kantado kaj muzikado. La grafo baldaŭ sciiĝis, ke venis al li la gejunuloj kaj ordonis tuj venigi ilin.

Unuavide la beleco de Zoja forlogis la grafon kaj ŝia sorto estis decidita senrevene. Kolere sulkiginte la brovojn, la grafo ekkriis kontraŭ la forĝisto senkulpa kaj aro de servantoj kun moko kaj laŭta fajfado forpelis lin de la korto. La knabino, decide rifuzinta partopreni en orgioj de la sinjoro kaj lia gastaro ebria, post longa senfrukta admono estis vergita kaj dum la proksima nokto senhonorigita de ili.