Saltu al enhavo

Paĝo:Żuławski - Pax, 1915.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

eksentis grandegan kompaton por tiu riĉa kaj juna homo, kiu tutan terglobon ĉirkaŭveturis, serĉante la neekkapteblan fantomon — pacon.

— Unufoje, nur unufoje… — murmuris Kamilo kaj etendis la monon, montrante Alpojn, superverŝitajn per oro de l’ subiranta suno.

— Jungfraŭ!… tie mi estis kvieta… Mi atingis la pinton sola — sen gvidanto. Tie estas paco: glacioj nur kaj neĝoj molaj, blankaj, silentaj. Tuta mondo estis sub miaj piedoj — kaj super mi nur — Dio! Mi kuŝiĝis vizaĝe sur la neĝo kaj eksentis, ke ĉio en mi kvietiĝas, ke estas al mi feliĉe, bone… Sed tio ne daŭris longe: agloj vekis min, grakante supre… Kio nun? Nune eĉ tio ne estos! Fervojon oni laŭdire konstruas kaj hotelon!

Li svingis per la mano, kaj eltrinkis grandan gluton da vino.

— Kaj duan fojon ĉe Gangeso… Dum kvieta ekvadora nokto, kiam luno brilas kaj steloj, kaj kiam bonodoraj lotusoj… Sed ne! ne! Tie estis kun mi mia rememoro, ho! estis! estis!

Li plenigis la glaseton kaj eltrinkis ĝin unuglute.

Poste li ĉirkaŭrigardis kaj alvokante kelnerinon, ekkriis:

— Absinton!

Vladislavo tuŝis lian brakon.

— Kamil’, ne trinku…

Kamilo ekridetis per nerva, surda rido.

— Vi eble pensas, ke mi ebriiĝas? Nervoj en mi ludas, tremas, mi devas ilin kvietigi. Malbenitaj nervoj. Cetere nur unu glaseton.