Saltu al enhavo

Paĝo:Żuławski - Pax, 1915.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas hodiaŭ ekscitita, kiel malofte. Mi mem ne scias, kion mi parolas.

Vladislavo etendis la manon kaj mallonge, varmege ekpremis la manplaton de Kamilo. Lia buŝo ekmoviĝis, io kvazaŭ vortoj: Vi malfeliĉa! trakuris liajn lipojn.

— Vi vidas — li daŭrigis — mi travivis multon kaj mi estas terure laca. Mi penis ekregi min — sed iafoje la nervoj venkas… mi ne povas…

„Mi estas freneza, kaj serĉas ĉie pacon, forgeson — ĉie… eĉ tie-ĉi en la glaseto, kaj mi ne povas ĝin trovi…

„Vi ambaŭ apenaŭ komencas vivi, vi ankoraŭ ne scias, kio estas forkuri de propraj rememoroj — de si mem… de riproĉo… sed…

Li interrompis kaj turnis sin al Vladislavo:

— Vi estas artisto; la vivo etendiĝas antaŭ vi sovaĝa, freneza, plena de febraj deziroj kaj nesatigeblaj sopiroj. Vi ekkonos tiun vivon, kiun vi tiel deziregas. O! vi ekkonos ĝin, eble pli bone, ol vi volus! Sed kredu al mi, sur fundo de ĉiu glaseto estas malklaraĵo. Estas indiferente, kia vino… ĉiam malklaraĵo… Se vi ebriiĝis… kia rezultato… estas necese sobriĝi… kun kapdoloro. Vi trinkos, ĝis la nektaro fariĝos al vi abomena. Alvenos tempo, ke vi ekdeziros pacon, kiel mi ĝin hodiaŭ deziras. Petu Dion, ke vi ĝin trovu.

Vladislavo levis la frunton.

— Jes! li ekkriis — la vivo antaŭ mi sovaĝa kaj freneza! Sed mi ĝin amas, amas ĝuste pro tio, ke ĝi estas tiel freneza kaj sovaĝa, ke ĝi diverskoloriĝas, kiel opalo en radioj de l’ suno, ke ĝi kuras kiel