Saltu al enhavo

Paĝo:Żuławski - Pax, 1915.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nubo tra la ĉielo. Vi asertas, ke estas malklaraĵoj en ĉi-tiu pokalo? Malgrave! trinkante vinon, mi fortrinkos ankaŭ malklaraĵojn, ĝis la fundo, ĝis la lasta guto, ĝis la lasta momento de l’ vivo. Mi neniam forĵetos tiun pokalon, neniam diros: jam sufiĉas.

— Donu al vi Dio!… vi infano…

— Dio donis jam al mi, kion mi bezonas. Mi havas arton, ĝi estas vino en la pokalo de l’ vivo. Ĝi min neniam perfidos, ĝi min neniam forlasos, per ĝi mi fariĝos feliĉa. Por ĝi la vivo, por ĝi la movo kaj sento, kaj ĝi por si mem. L’art pour l’art! for kun paco!

Zigmunto ekmoviĝis malpacience.

— Vantaj vortoj!

— Vin, Kamil’, mi komprenas — daŭrigis la juna artisto — mi komprenas vian deziron de l’ paco post uragano: vi ne havis raton, por sin je ĝi apogi en la momento de l’ dubo kaj malfeliĉo… Kvankam mi ne scias, kia sorto vin ekbatis…

— Arto? kaj ĉu ni scias, ĉu ĝi povos elteni la pezon de l’ homara malfeliĉo? Kaj kio al mi okazis? Malnova afero! Malnova kiel la mondo, kaj krom tio malsaĝa kaj banala.

Li ekridetis maldolĉe kaj trafrotis per manplato la frunton.

— Kiel ĝi estis?… Por kio mi devas rakonti. Prenu iun ajn romanon kaj vi trovos tie… banala kaj malsaĝa, tamen ĝi doloras.

„Kiel ŝi aspektis? kion mi diros? Por vi, kiel miloj da aliaj, sed por mi…

Li interrompis kaj silentis momenton.

— Por mi ŝi estis ĉio — mallaŭte li finis.