Saltu al enhavo

Paĝo:Żuławski - Pax, 1915.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

apude ligna preĝobenko kaj super ĝi la krucifikso. Flanke — tableto kaj sur ĝi inter libregoj kaj paperoj argila kruĉo, plena de kamparaj, bonodoraj floroj.

Unu detalo, per kiu ĉi-tiu ĉelo diferencis de aliaj, estis stablo kun etendita tolo, sur kiu estis videbla meze de malluma fono hela figuro de krucumita Kristo. Sur la tero kaj sur malgranda seĝeto kuŝis disĵetitaj penikoj kaj koloriloj.

Ĉe la fenestro sur larĝa, antikva kverka seĝo sidis monaĥo.

La vizaĝon je esprimplenaj kaj inteligentaj trajtoj li apogis sur la manplato kaj rigardis malgrandan monaĥejan ĝardeneton.

Kelkaj maljunaj, branĉoriĉaj tilioj kun folioj oraj de la sunbrilo, kaj kelkaj brunaj, altaj abioj ŝanceliĝis ĉi-tie kun la vento, bruante mallaŭte kaj melodie. Odoro de rezedo, kreskanta apud la fenestroj, miksiĝis kun la aromo de freŝe falĉita herbo kaj enfluis libere tra malfermitaj fenestroj al monaĥejaj ĉeloj.

La monaĥo, sidanta ĉe la fenestro, ĝuis la odoron, rigardis la arbojn akre kontrastantajn la ĉiel-bluon, la bedojn, plenajn da rezedo, piedvojetojn superŝutitajn per blanka sablo, kaj malnovan, ruĝan, tie kaj ie krevitan muron, kiu apartigis la monaĥejan ĝardeneton de la bruanta mondo.

li rigardis, — kaj sur la vizaĝo ankoraŭ ne maljuna, sed jam plugita per sulkoj kaj lacigita per vivo, pentris sin serena kaj dolĉa feliĉeco. Li duon-fermis la okulojn, kapon klinis malantaŭen kaj trinkis someran, varman sunon, kiu plenan brilon ĵetadis