Saltu al enhavo

Paĝo:Żuławski - Pax, 1915.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sur lian vizaĝon, — li trinkis pacon, per kiu respiris la monaĥeja ĉelo kaj malgranda ĝardeneto, kaj tilioj kaj abioj kaj ruĝa, krevita muro, apartiganta lin de la mondo. La kapuĉo deŝoviĝis de lia kapo, malgrasaj, blankaj manplatoj senforte falis sur la genuojn, kaj la malgrasa, subrunigita vizaĝo, kun esprimplenaj kaj akraj trajtoj fariĝis rigida kaj aspektis kvazaŭ senviva. Kun la sunbrunigitaj vangoj kontrastis nur alta, blanka frunto, sur kiu nun ludis ora suno.

Tiel si sidis longe, silente, senmove…

La suno jam klinis sin malrapide al subiro, jam forlasis lian vizaĝon kaj tremis sur la blankaj manplatoj, kunmetitaj sur la genuoj, ŝovis sin de ili sur la plankon kaj rampis al la stablojn, sub la piedojn de krucumita Kristo.

Estis silento.

Subite aŭdiĝis frapo kaj preskaŭ samtempe la pordo de l’ ĉelo kun krako malfermiĝis.

La monaĥo ektremis, leviĝis iomete kaj turnis la okulojn al la pordo.

Sur la sojlo staris monaĥo malalta, grizhara, ruĝvanga kun ridetantaj okuloj.

Pax tecum, carissime frater! — diris la alveninto.

Pax…

— La abato sendas min al vi, frato Bruno! Alvenis letero al vi, de ie el la mondo…

Frato Bruno ekmoviĝis vive, tamen tuj, kvazaŭ hontante, malleviĝis ree sur la seĝon, kaj kun sopira rideto li ripetis:

— De ie el la mondo…