Saltu al enhavo

Paĝo:Żuławski - Pax, 1915.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Jes. La abato permesis redoni ĝin al vi. Jen ĝi estas.

Parolante tion li etendis la manon kun la letero kaj kun malfermita koverto.

Frato Bruno prenis ĝin kaj eĉ ne rigardante, metis sur la fenestro.

Gratias…

La alveninto frateto tre deziris komenci la interbabiladon. Li ĉirkaŭrigardadis la ĉelon, kraĉotusis kaj elprenis el la maniko grandan, betulan flartabakujon.

— Ĉu vi permesos? — li demandis, donante ĝin al frato Bruno.

Frato Bruno forŝovis ĝin delikate per la mano.

Gratias! mi ne flaruzas…

— Vi ne uzas? hm! Ĝi efikas iafoje bonege…

Kaj kvazaŭ volante tion pruvi, li enpuŝis grandan dozon en la nazon.

— Jes, jes! Ĝi bone efikas je l’ okuloj — li aldonis — kaj ekternis fortege unu — duan kaj trian fojon.

— Belan donis al ni Dio veteron — li diris poste, proksimiĝante al la fenestro.

Frato Bruno ne respondis, — la gasto tamen ne volis foriri.

Proksimiĝinte al la stabloj kaj rigardinte ilin, li daŭriĝis:

— Kara Dio! kiel vi bele pentras, carissime frater! Via pentraĵo estas multe pli bela, ol tiu en la ĉefa altaro…

Li komencadis ankoraŭ kelkfoje la interparoladon, sed fine konviniĝinte, ke frato Bruno silentas ob-