Saltu al enhavo

Paĝo:Żuławski - Pax, 1915.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

stine, li kraĉotusis malkontente, ĉirkaŭrigardis ankoraŭ unufoje kaj eliris, klakante per kalkanumoj sur la ŝtona planko de l’ koridoro.

Frato Bruno restis sola.

Li sidis ian tempon senmove — poste li prenis malrapide kaj kvazaŭ maldiligente la malfermitan leteron kaj rigardinte ĝin —

— Ie el malproksimo — ekmurmuris.

Li rigardis la titolon.

„Kara Vladislavo!“

Vladislavo? kio ĝi estas? Ah! jes, efektive! Iam li estis nomata Vladislavo! Sed ĝi estis jam antaŭ longa tempo, eble antaŭ unu jaro eble antaŭ dek aŭ cent jaroj… Li jam tion ne memoras. Ĉi-tie la tempo forfluas tiel unuforme, sen kalkulado, tago al tago simila…

Li turnadis la leteron en la mano preskaŭ senscie. Fine aperis en lia kapo la demando, kiu povas skribi al li…

Li turnis la karteton kaj rigardis la surskribon:

„Via Zigmunto.“

Zigmunto, Zigmunto?… Kiu ĝi povas esti? He! Li jam scias, ĝi estas tiu… tiu… Jes, li memoras. — Svisujo, lago, Parizo… Kaj tiu dua, — kiel li estis nomata? Kamilo?!

Li ektremis. Ja li tion memoras! Tio ne estis antaŭ tiel longa tempo! Rememoroj, kiujn li per forto de l’ volo surdigis en si kaj estingis, vekiĝis kaj komencis krii, repostulante siajn rajtojn. La tuta estinteco, kun siaj larmoj kaj ridoj, tuta juneco, — ĉio, kion li travivis kaj trasuferis, — ĉio, pri kio li