Saltu al enhavo

Paĝo:Żuławski - Pax, 1915.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pensis, ke ĝi estas jam forgesita, revivis nun en li, vokita per unu nomo, alvenanta kvazaŭ eĥo da pasintaj tempoj.

La senviva masko de lia vizaĝo, kiun antaŭ momento kisis la suno, krevis, — la senkoloraj okuloj rericevis vivon, la lipoj komencis tremi.

Li kliniĝis kaj komencis legi avide.

„Kara Vladislavo! — skribis la kolego de pasintaj tagoj. — Vi malaperis tiel subite kaj neatendite… Nur nun mi eksciis okaze pri la loko de via restado kaj mi skribas por rememorigi al vi amikon, kaj la jarojn, kiuj kvazaŭ papilioj forkuris ien sen postsigno.

„Ĉio forfluas kaj en la mondo estas ĉiam pli malgaje kaj dezerte.

„Vi ne ekkredos, kiel mi sopiras, kiam iafoje aperas en mia penso rememoroj palaj jam kaj malklaraj; rememoroj de tagoj feliĉaj, de juneco, de larmoj, — rememoroj de karaj vizaĝoj, kiujn mi hodiaŭ jam ne vidas. Kaj iafoje mi demandas min, por kio vivi plue?

„Tiom malmulte da jaroj, kaj tiom multe en ili da sopiroj kaj seniluziiĝoj, tiom da malaperintaj vizaĝoj, kaj nerevenigeblaj momentoj, kies rememoro suferigas dolore kaj premas.

„Kio hieraŭ estis por mi kara kaj hela, hodiaŭ fariĝas malklara kaj elvokas rideton de ia sopiro. — Mi mem forgesas multon, kaj estas al mi malgaje, kiam mi pensas, ke ankaŭ la aliaj forgesas.

„Ŝajnas al mi, ke ĉiutage ŝiriĝas unu el tiuj fadenoj, per kiuj mi estas ligita en grandan maŝinon de l’ mondo — tamen mi sentas, ke mi vane