Saltu al enhavo

Paĝo:Żuławski - Pax, 1915.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

penus ligi ĝin denove. Kaj mi envias vin, pensante pri tio, ĉar vi mem ilin disŝiris unufoje — kaj vi ne bezonas rigardi, kiel ili malligiĝas — unu post la alia — malrapide, sed ĉiam senhalte. Mi envias vin, tamen mi devas konfesi, ke mi ne kuraĝus sekvi vian ekzemplon. — Mi bedaŭrus la sunon, kiu super mi lumas. Mi bedaŭrus la homojn, kiuj ridas, — movon, vivon…

„Eble ĉio-ĉi estas nur komedio, sed kion fari! Malantaŭ la kulisoj de granda scenejo, kiun oni nomas mondo, estas certe ankoraŭ pli malgaje: tie la homo restas sola. Mi sentas, ke mi estas radeto ĉe maŝino, kuranta kun grandega rapideco; kvankam aliaj radetoj kaj dentradoj premas min, rompas kaj disŝiras, tamen almenaŭ ili kuras, mi moviĝas, vivas. Eble tio estas pli bona, ol kuŝi ie en polvo inter rustigitaj malnovaĵoj.

„Post ia tempo rompiĝos la radeto kaj venos ĝia fino…

„Jen vi vidas, malnova amiko, mi enuigas malgaje. Ekvidinte mian leteron, vi pensis, ke ĝi alportos al vi iom da freŝa aero, kiu blovas super la moviĝema mondo; sed kontraŭe — nenion de ĉi-tio! Kaj cetere kion mi devas skribi al vi? Malgravaj ĉiu-tagaj aferoj, kiuj ĉi-tie nian vivon plenigas, verŝajne vin ne interesas. Kaj cetere ili vin neniam interesis. Vi flugadis sur flugiloj, mi puŝas la ĉaron. La manoj doloras…

„Mi edziĝis kaj havas filon. Aminda infano! Domaĝe, ke vi ne povas ĝin vidi. Mi nomis lin Vladislva.

„Antaŭ kelkaj semajnoj mi estas kun mia edz-