Saltu al enhavo

Paĝo:Żuławski - Pax, 1915.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ino en Parizo. Mi rakontis al ŝi pri vi kaj mi montris la domon, en kiu vi havis iam vian laborejon. Kara Dio! kiom da liberaj kaj feliĉaj momentoj ni pasigis tie!

„Mi iris poste al la Muzeo kaj vidis vian pentraĵon. Ĝi pendas sur la sama loko kaj publikamaso staras konstante antaŭ ĝi — kiel antaŭe. Via nomo vivas ĉi-tie ankoraŭ sur la lipoj, kaj mi fariĝas malgaja, ĉar pensante pri vi, mi pensas, ke ĉio-ĉi apartenas jam al pasinto.

„Revenante el Parizo, mi haltis en Zuriĥo. Mi iris kun la edzino sur Zürichhorn, al tiu restoracio kun verando sur la bordo de l’ lago, kie ni sidadis vespere — triope, ĉu vi memoras? Mi sidiĝis ree ĉe nia malnova amita tableto, kaj mi pensis pri vi.

„Dio! Kara Dio! kio okazis kun ni… Mi puŝas mian ĉaron, sed ĉiam pli malfacile, ĉar la fortoj malgrandiĝas, vi en Monaĥejo — kaj Kamilo…!

„Malfeliĉa Kamil’! Reveninte el Brazilio, li veturis Egiptujon kaj antaŭ monato mi legis en Times, ke li pafmortigis sin ĉe piramido. Eble tie sur la flava sablo de l’ dezerto li trovis fine la pacon, kiun li vane la tutan vivon deziris.

Sit ei humus levis! Vi preĝas nun ofte, preĝu ankoraŭ por li…“

Frato Bruno metis la leteron sur la genuojn; tra liaj vangoj fluis malrapide du larmoj…

— Mortigis sin! mortigis… — li ekflustris.

Antaŭ liaj okuloj aperis dezerta, per varma, flava sablo kovrita bordo de Nilo kun maldense kreskantaj palmoj. Ĉielo malhela, safirblua, kaj la