Saltu al enhavo

Paĝo:Żuławski - Pax, 1915.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

suno fluas tra ĝi soleca, bruliganta, kiel okulo granda kaj eterne malfermita.

Kaj sub la suno piramidoj duone enfositaj en la sablo. Dum tiom da jarcentoj rigardas ilin la okulo! kaj ili, maŭzoleoj de mumioj, estas kvietaj, seriozaj… Sfinkso kuŝigis sin ĉe ili kiel gardanto kaj meditas… Sfinkso!…

Kaj ŝajnis al li, ke inter la piramidoj kaj Sfinkso, sur la flava sablo kaj sub la suno sendorma li vidas palan kadavron kun frakasita tempio…

Li ektremis kaj eksopiris profunde.

La suno pli kaj pli proksimiĝis al subiro.

Li levis la leteron kaj en brilo de oblikvaj radioj komencis legi denove.

„Ĉu vi memoras — skribis la amiko — kiel ni sidis kune ĉe la lago, interparolante kaj rigardante Alpojn? Tiel al mi estas strange kaj malgaje, kiam mi pensas, ke li hodiaŭ jam ne vivas, ke vi, kiu movon kaj vivon postulis, kaŝiĝis en monaĥejo. Ŝajnas al mi, ke vi ambaŭ jam ne vivas, kaj mi restis sola. Kaj tiel al mi estas strange, tiel strange!…“

Frato Bruno malfermis larĝe la okulojn kaj atente rigardis ien en profundon de l’ ĉelo — kie vesperaj ombroj komencis jam kuŝiĝi — aŭ eble la stablon kaj Kriston blankan, rigardantan el ĝi.

Kaj ŝajnis al li, ke antaŭ li leviĝas ia nebulo oreta kaj malhela, volviĝas, plivastiĝas, kaj en la nebulo naskiĝas personoj forgesitaj, kiujn li jam delonge ne vidis.

Li mallevis la kapon kaj enpensiĝis.

— Malfeliĉa Kamilo!

Jen li vidas lin! Subiranta suno — Alpoj divers-