Saltu al enhavo

Paĝo:Żuławski - Pax, 1915.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

koloriĝas kaj flamas, — la lago murmuras iajn preĝojn kaj bonodoroj fluas el ĝardenoj — tiom da bonodoroj!…

Kiel li tion memoras, kiel li tion bone nun memoras!…

Li interparolis kun Zigmunto. Pri kio? Jes! pri vivo, pri feliĉo… Ho — hej feliĉo!…

„Kaj paco? How think you?“ — li aŭdas ĉi-tiujn vortojn tiel precize kaj vidas la palan kaj lacan vizaĝon.

Iu je tio respondis: „Paco — estas morto!“ Kiu — li? li mem? Jes! Sed tiam… tiam li estis alia… Hodiaŭ estas en li ne unu sama parteto. Kio do? tio ne li estis? li? Kiel stranga tio estas, kiel stranga!

Paco!… Kiom li travivis, kiom li spertis, antaŭ ol li ekkonis la sorĉon kaj sanktecon de tiu vorto…

Kiel strange! Li grave pripensadis, volante ekkapti la ligilon inter sia vivo pasinta kaj la hodiaŭa tago. La pensoj tamen ŝiriĝis kiel fadenoj kaj komplikiĝis tiel, ke post momento li sentis sin laca. Nur unu fakto, kiel ripetiĝanta ĉiam motivo de l’ potenca fugo revenadis obstine en liajn pensojn:

— Kamilo ne vivas kaj mi estas en monaĥejo…

— Kio do?…

Li eksentis, ke li devas preĝi por mortinta kamarado. Li prenis la rozarion, kaj liaj lipoj ekmoviĝis:

— „…kaj en la horo de mort’ nia. Amen.“

— Eternan ripozon…

Li elparoladis meĥanike la vortojn, sed li ne povis devigi la spiriton al vera preĝo.